Blog

Flegenduloj meritas privatecon

07/02/2013 15:56

Handikapitaj homoj havas bezonojn, ankaŭ seksajn. Por kontentigi tiajn bezonojn flegejo en Britio permesis al enloĝantoj de la flegejo akcepti la viziton de sekslaboristinoj. Nun ekestas problemoj: La aŭtoritatoj de East Sussex konsideras tiun formon de tuteca flegado kiel "neadekvata".

En la marborda kuracloko Eastbourne oni kuracas homojn kun neŭrologiaj malsanoj - ĉu lezoj de la dorso aŭ apopleksioj aŭ cerbaj lezoj aŭ multflanka sklerozo kaj Parkinsono. La 55 enloĝantoj de la flegejo Chaseley estas amplekse tenataj ĉe bona humoro. En la idileca kampara konstruaĵo disponeblas kinejo, sansporta areo, senbarieraj komputilaj laborlokoj, sunteraso kaj biljarda tablo. Oni ofertas fizioterapion, lingvan kaj kondutan terapion.

Kaj nun tie haveblas ankaŭ aldona netradicia servo kiu estas unika.

Sub la titolo "specialaj vizitoj" aperas tie mallongaj vizitoj de sekslaboristinoj. Anoj de la flegistaro akompanas la sekslaboristinojn al la ĉambroj de la interesuloj. Por deteni eventualajn ĝenantojn oni pendigas ruĝajn ŝtrumpojn sur la manpremilojn de la pordoj. Laŭdire okazis tie eĉ grupa aktivado en tiu kadro. Nome oni invitis du striptizantojn el Londono por distri sinjorojn kaj sinjorinojn per stimulaj dancoj dum tuta horo. Tio kostis nur 100 pundojn (117 eŭroj) kaj pagis la sumon la Chaseley fondaĵo kiu administras la institucion.

Tiaj servoj evidente jam delonge estas normalaj en la flegopensiono kiu estas loĝata precipe de eksaj soldatoj. Paroltenanto de la graflanda aŭtoritato de East Sussex tamen deklaris ke oni nur nun atentiĝis pri la pridubinda praktiko kaj oni tial iniciatis sondadon ĉar oni timas ke sendefendaj pensionanoj povus fariĝi viktimoj de ekspluatado kaj misuzo.

La estrino de la flegejo konfirmis ke sekslaboristinoj estas bonvenaj en la domo. Oni mendas ilin ĉe peranto kiu metas ambaŭ partiojn en kontakto unu kun la alia. La pagon ricevas la seksaj helpantinoj rekte de la interesuloj. La estrino diras: "La homoj havas bezonojn. Ni respektas niajn enloĝantojn kiel individuoj kaj tial ni helpas ĉe tio ke tiaj vizitoj ebliĝu".

Laŭ la brita gazeto "Sun" handikapuloj dum pasinteco pro seksa senĝojeco sekse atencis anojn de la flegistaro. Nun la flegistinoj senŝarĝiĝas pro la vizitoj de la sekslaboristinoj, kaj la koncepto havas je certa grado eĉ terapian efikon.  Ankaŭ la eksa estrino de la flegejo defendas la praktikon: "Se enloĝanto alvokas sekslaboristinon kaj petas ŝin pri vizito por sekse reĝojigi lin, tiam tio estas lia afero. Estas nia tasko prizorgi ke tiaj homoj povas havi laŭeble normalan vivon. Kaj se ili petas flegistojn alvoki la numeron de sekslaboristino, ĉar ili ne mem kapablas tion, tiam mi vidas nenion malkonvenan en tio."

"Sekslaboristinoj laŭleĝe rajtas havi seksan kontakton kun homoj, la flegistaro ne rajtas fari tion kun enloĝantoj. Por esti tuteca la prizorgado devas inkluzivi ankaŭ tian servon."

Handikapuloj ja ankaŭ havas rajton je privateco kaj ŝajnas ke la formo de subteno, kiel ĝi estas praktikata en la brita flegejo, estas adekvata.
 

Elĉerpiga plurtaskumado

06/02/2013 16:16

Koncentrita silento en la oficejo: Du homoj sidas ĉe siaj labortabloj, la unua legas ion kaj la dua skribas ion. Nur tio okazas. Neniu rigardas al sia kompufono, kontrolas la envenintajn retmesaĝojn, sendas interlabore pep-mesaĝon aŭ komenton. Kio antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ estis tute normala, tio simple hodiaŭ ne plu aperas kiel laboro. La moderna universalgeniulo en diable kompleksa multrimeda mondo laboras ĉiam paralele, sur pluraj konstruejoj, ĉar tiu tipo estas demandata en la mondo de laboro.

Nun du usonaj psikologoj gratas je la mito pri la produktivecaltiganta kaj efikega plurtaskulo. La du psikologoj de la universitato de Utaho jam de jaroj laboras pri tiu esplorobjekto, ili do evidente ne estas plurtaskuloj. Ili jam publikigis studaĵon pri la erarofteco de telefonantaj aŭtomobilveturantoj.

Laŭ iliaj esploroj telefonado plialtigas la riskon pri akcidento je la kvaroblo, tio korespondas al la efiko de 0,8 promiloj da alkoholo en la sango, tute egale ĉu la telefonanto uzas liberparolan instalaĵon aŭ ne. Jen kazo de tro alta sintaksado. La psikologoj klarigas ke laŭ iliaj datumoj ĝuste tiuj kiuj kredas esti bonaj plurtaskuloj plej malmulte taŭgas por tio.

Por aktuala studo pri plurtaskumado la esploristoj petis 310 gestudentojn pri psikologio plenumi tutan serion da testoj. Jen la rezulto: Mempercepto kaj realeco signife disiĝas. Tiuj testpersonoj - t. e. pli ol kvarono de la studentoj - kiuj vere kapablas plurtaskumi, kutime ne faras tion. Ili preferas koncentriĝi pri unu sola tasko.

Aliflanke tiuj 70 procentoj de la partoprenantoj en la studo kiuj mem konsideras sin plurtaskuloj, suferas pri tro alta sintaksado. Ili mem kredas ke ili vere tre bone kapablas plenumi plurajn taskojn paralele. Plua rezulto de la studo montras ke impulsemaj, nekoncentremaj homoj kiuj rapide enuiĝas, havas tendencon al plurtaskumado. Por tiuj testpersonoj estas ĝenerale malfacile koncentriĝi dum longa tempo je nur unu tasko.

Oni scias el la esplorado pri la cerbo ke plurtaskumado difektas la sanon. Maksimume du ambiciaj taskoj estas paralele plenumeblaj de la cerbo. Tio signifas: Ekde kiam nia grandcerbo devas prilabori du taskojn, la procezoj funkcias paralele. En tiu kazo ambaŭ cerboduonoj dividas la kognan laboron inter si.

La maldekstra duono de la cerbo plenumas la unuan taskon, la dekstra la duan. Oni ne havas pli ol du duonojn. Jen limo de kapacito kiu forte limigas la homon.

Ĉu vere nur plenumeblas du taskoj? En praktiko oni ne nur stiras aŭtomobilon kaj telefonas, sed necesas ankaŭ bremsi, preterveturi obstaklojn, teni distancon, pripensi kaj paroli.

Per aliaj vortoj : Kio troas, tio estas tro.

Homoj kaj iliaj simboloj

05/02/2013 19:01

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Homoj amas simbolojn. Verŝajne ili eĉ bezonas simbolojn. Nia socio estas plenplena je ili, surstrate, en omnibusoj, trajnoj, vendejoj, oficejoj, hospitaloj, dokumentoj. Trafiko ne funkcius sen ŝildoj, montrantaj regulojn; en transportiloj,  bildoj montras gravedulinojn, infanojn, maljunulojn kaj malsanulojn kun specialaj rajtoj; ruĝa strio sur cigaredo klarigas senvorte, ke estas malpermesata fumado; flegistino kun vertikala montrofingro sur la buŝo petas, ke oni ne parolu laŭte en hospitaloj kaj similaj lokoj; sur necesejaj pordoj cilindra ĉapelo aŭ inaj gantoj kun braceleto informas la sekson de la uzantoj; kranio kun du aliaj ostoj atentigas pri danĝera loko; kaj tiel plu, kaj tiel plu. Teknike, tiuj bildoj nomiĝas “piktogramoj”. Tiu kurioza, abunda komunikado senvorta montras, ke homoj avidas je informado. Tiu komunikado ofte havas emocian forton, pri kiu ne ĉiam oni konscias. La laborgrupo de D-ro Carl Jung antaŭ kelkaj jardekoj publikigis interesan verkon pri tio: “La homo kaj liaj simboloj”.

En Brazilo, unu el tiuj konataj simbolaj figuroj estas homo kurbiĝinta kaj apoganta sin sur bastono. Ĝi vidiĝas en omnibusoj, trajnoj, aviadiloj kaj aliaj lokoj, kaj kompreneble taŭgas por montri, ke la koncerna loko destiniĝas al maljunaj homoj, prefere. La simbolo bone funkcias, ĉar kurbiĝinta hometo kun bastono estas universale uzata kaj tuj komprenigas la intencon. Eĉ en kavernoj oni trovis ĝin fare de prahomoj, antaŭ jarmiloj.

Tamen, la tempoj estas aliaj. En la tuta mondo homoj vivas pli longe, tiel ke pli ol 60-jaraj homoj plimultiĝas. Krome, tiu maljuna loĝantaro ofte estas ankoraŭ vigla, aktiva, laborema, eĉ sportema. Nuntempe ili praktikas kuradon, naĝadon, gimnastikon; ili plu laboras, ili emas plu amuziĝi, amindumi, seksumi, vojaĝadi, danci kaj starigi novajn amikrilatojn. Foje oni trovas inter ili eĉ maratonistojn!

Se oni konsideras tiun frapan ŝanĝon je la vivstilo de maljunaj homoj dum la lastaj jardekoj, tiam efektive la ĝis nun uzata simbolo tute ne taŭgas. Ĝi estas eĉ iom ofenda por kelkaj. Pro tio, la posedanto de brazila agentejo de propagando “Garage.IM”  decidis starigi kampanjon por elekti novan simbolon por maljunuloj. Ne estas facile. Oni jam kolektas amason da proponoj (vidu kelkajn, kiuj ilustras ĉi tiun artikolon) sed neniu ŝajnas tiel klara kiel la tradicia bildo. Poste, oni transdonos la proponon al oficiala registara organo, kiu zorgas pri oficialigo de tiaj simboloj. Dume, viglaj maljunuletoj plu sekvas sian vivon. Ĉu la aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio proponus taŭgan piktogramon?
 

Produktado de energio en tajdaj centraloj

04/02/2013 15:42

Energio el alfluo kaj refluo de akvo dum alta kaj malalta tajdoj: En Britio tajdaj energicentraloj havas grandan potencialon. Laŭ nova studaĵo tiaj centraloj povus produkti kvinonon de la bezonata elektra energio en Britio.

La luno povus helpi al la homaro produkti energion sub kondiĉoj kiuj ne influas la klimaton. Ĉar la luno orbitas ĉirkaŭ la tero kaj tiel kaŭzas per sia gravito la ciklon de la tajdoj. La diferenco de la niveloj de alta kaj malalta tajdoj povas kelkloke atingi 16 metrojn - kaj en markoloj povas aperi rapidaj fluoj. Tajdaj energicentraloj povas konverti la movadon de la akvo al elektra kurento - sed ĝis nun funkcias nur manpleno da tiaj instalaĵoj.
 
Laŭ britaj sciencistoj la potencialo tamen estas giganta. Britio povus kovri 20 procentojn de sia bezono je elektra energio el tajdaj centraloj. Ekzistas du metodoj uzi la enorman energion de la maro. Oni povas separi longan marbrakon - ekzemple la enfluon de rivero en la maron - per giganta baraĵo kaj trafluigi la alfluantan kaj refluantan akvon tra turbinoj kiuj estas integritaj en la baraĵo.  Ĉe la dua metodo oni rekte metas turbinojn al tiaj punktoj en la akvo kie la trafluo estas fortega. Ili funkcias tute simile al ventaj centraloj - kun la diferenco ke ili ricevas la movenergion ne de la vento sed de la akvo.

La esploristoj taksas la potencialon tre optimisme: Tajdaj baraĵoj povus kovri la bezonon je elektra energio de Britio je 15 procentoj. Kaj turbinoj kiuj funkcias en zonoj kun fortega fluo povus aldoni 5 procentojn - do entute 20 procentojn.

Simile al ventoradoj tajdaj centraloj ne liveras la elektron seninterrompe - sed ĉiukaze la kvanto da energio estas pli bone prognozebla.

Kiel montras la foto en tiu ĉi artikolo tajdaj centraloj funkcias nun ĉefe en marbordaj regionoj de Francio, sed eble baldaŭ ankaŭ Britio konstruos tiajn centralojn.

Rilate al ekologia efiko al la medio baraĵoj por tajdaj centraloj ĉe enbuŝiĝoj de riveroj ne estas neŭtralaj. La sedimentoj el la rivero ne povas libere flui en la maron kaj tiel ili amasiĝas ĉe la enlanda flanko de la baraĵo. La baraĵoj ankaŭ malhelpas la trapason de bestoj, precipe por iom grandaj bestoj. Kaj ĉe la enlanda flanko ankaŭ amasiĝas la sensala akvo. Tiel specioj de fiŝoj kiuj vivas en salakvo malaperas kaj pliiĝas fiŝoj kiuj preferas la sensalan akvon.
 

Nuna prestiĝo de tradicia modesta plado

03/02/2013 15:58

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La polento en Italujo

El la fama itala historia romano "La gefianĉoj" (itale "I promessi sposi", nome Renzo kaj Lucia) jen priskribo de vespermanĝo ĉe kamparana familio en centra norda Italujo sub la hispana regado en la jaro 1628:
"... [Renzo] ... iris rekte al ne fora dometo de iu Tonio; kaj li trovis lin en la kuirejo, kun unu genuo sur la ŝtupo de la fajrujo kaj tenenta per unu mano la randon de kaldrono starigita sur fajrocindro, dum li knedis per kurba lignaĵo malgrandan polenton el fagopiro. La patrino, unu frato, kaj la edzino de Tonio, sidis ĉe-table; kaj tri aŭ kvar infanoj, staraj apud la paĉjo, atendis la momenton de surtabligo fiks-rigardante la kaldronon. Sed mankis la gajeco, kiun kutime vido de tagmanĝo donas al la homo, kiu per pena laboro ĝin meritis. La volumo de la polento proporciis kun la magra jar-rikolto, sed tute ne kun la nombro kaj la apetito de la tablanoj: kaj ĉiu el ili fiks-rigardante la komunan manĝaĵon per-strab-rigardo plena de rabia amo, ŝajnis pripensi la parton de apetito, kiu nepre plurestos. Dum Renzo interŝanĝis salutojn kun la familio, Tonio elkaldronigis la polenton sur la plataĵon el fago-ligno pretigitan por ĝin ricevi: kaj ĝi aspektis kvazaŭ malgranda luno, en granda rondo de vaporaĵoj".
{La tradukon de la romano al Esperanto faris la pastro Battista Cadei kaj ĝi estis prezentita en la jaro 2006 en Florenco dum la 91-a UK.}

Tre verŝajne la historio de polento en la mondo komeciĝis jam je "la aŭroro de la civilizo". Polento ja estas konsiderata unu el la plej malnovaj nutraĵoj en la mondo. Post la malkovro de fajro kaj la komenco de surfajra kuirado, homoj komencis longe boligi  primitivajn grenojn en akvo por ilin moligi kaj baldaŭ tiuj kaĉoj fariĝis la ĉefa karbonhidrato en nutrado de la homa raso. Ĝis nun en Afriko kaj Suda Ameriko tiu manĝaĵo estas fakte la ĉefa baza nutraĵo de ĉiuj malriĉaj kamparanaj familioj.

En norda Italujo ĝis la 16-a jarcento, la plej uzataj cerealoj por prepari polenton estis spelto, sekalo kaj fagopiro. Sed, kiam la kultivado de maizo venis al Italujo el la Nova Mondo, la maizfaruno fariĝis la plej populara por polento, tiel donante al ĝi karakterizajn flavan koloron kaj guston. Tio okazis ankaŭ dank' al la nobelaj grandbienuloj, kiuj malkovrinte en maizo eblecon pliigi siajn profitojn, devigis siajn kamparanojn sin nutri ĉefe per maizo.

Kiam la maizfaruno, pli bongusta ol tiu de aliaj tradiciaj cerealoj sed malpli nutroriĉa, fariĝis la ĉefa nutraĵo, la bonŝanculoj aldonis al la kaĉo pecon da fromaĵo aŭ butero dum la aliaj elverŝis la polenton sur tranĉtabulon, lasis ĝin malmoliĝi kaj manĝis ĝin laŭtranĉe. Multa akvo pasis en la rivero Pado ekde kiam polento estis uzita kiel ĉefa nutraĵo fare de malriĉuloj, ĝis kiam oni ekkultivis altkvalitan maizon specife por preparo de polento. Tiu ĉi plado nun ĉefrolas en la menuo de ĉiu prestiĝa restoracio je centoj da luksaj versioj, entenantaj, interalie, altkvalitajn fungojn kaj trufojn. Ne malpli ŝatata fariĝis la tostita polento, kiu bonege harmonias kun riĉaj kaj gustoplenaj saŭcoj. Ĝi estas facile preparebla, ne postulas apartan spertecon kaj oni povas ĝin prepari kelkajn tagojn antaŭe.

Tamen, preparo de vere bonega polento nepre postulas du bazajn kondiĉojn. Unue la elekto de taŭgaj miksaĵoj de maizfarunoj sed certe tute ne de tiuj venditaj por rapida preparo. Due, oni devas konscii, ke ne estas mallongigo por preparo de bonega polento: ĝi postulas 25-30 minutojn de atenta kuirado kun daŭra miksado de la kaĉo. Por klarigi la diferencon inter la gusto de polento el riĉa altkvalita maizfaruno, preparita per malrapida atenta kuirado, kaj tiu de polento farita dum kelkaj minutoj el miksaĵo de tuja maizfaruno, oni povus diri, ke ili similas al gusto de oranĝsuko ĵus dispremita kompare kun suko preparita per oranĝgusta industrie prilaborita koncentraĵo.                                                          

Bonan apetiton!
 

La forto de la hipnoto

02/02/2013 16:06

Dumgravedeca malbonfarto ne estas sorto kiun oni tutsimple devas preni sur sin. La dukino Kate, la graveda edzino de princo William nun iras alternativan vojon por regi sian senapetitecon kaj malbonfarton. Ŝi lasas sin hipnoti. Tio estas praktiko kiu ĝuas pli kaj pli da populareco. Profesoro de la medicina universitato de Vieno klarigas tion: "Kate verŝajne ne nur prilaboras la malbonfarton per hipnoto, sed ankaŭ preparas sin al la nasko de sia infano. Tion oni ĉe ni jam ofte volonte praktikas".

Kontraŭe al multaj antaŭjuĝoj dum hipnoto oni ne estas senkonscia aŭ en dormostato. Necesas aktiva konduto de la paciento, lia atento, fantazio kaj imagopovo. La profesoro komparas tiun staton kun rigardo en la "frenezulan keston" - oni scias ke oni povus rigardi for de tio, sed oni ne volas. La cerbo estas aktiva sed samtempe malstreĉiĝas. Similan trancostaton oni atingas dum kurado aŭ dum longa aŭtomobila veturado. Subite oni estas atinginta la celon kaj oni havas la senton ke la tempo forflugis. La menso estis en tranco, sed la korpaj aŭtomatismoj plue funkciis tute normale.

Intertempe kelkaj studaĵoj pruvas la efikon de hipnoto. Antaŭ nelonge la universitato de Tübingen montris ke hipnota terapio povas helpi por perdi pezon. Laŭ la esploristoj tiu metodo pli bone subtenis tropezajn virinojn ol konduta terapio - ili sekve ankaŭ estis pli kontentaj.

Ĉe la dentokliniko en Vieno oni povis kadre de studo pruvi ke hipnotigaj kompaktdiskoj povas helpi al tiuj pacientoj kiuj antaŭe ricevis hipnoton ĉe hipnotisto. Se la paciento estas alkutimiĝinta al la hipnotisto la kompaktdisko havas la saman efikon je timo kaj korpaj problemoj. Oni ja ne povas ĉiam kiam oni sentas dentodoloron kuri en la dentoklinikon.

Ĝenerale oni distingas ĉe la medicina hipnoto inter kvar grandaj sferoj: Unuflanke ĝi helpas ĉe la kontraŭbatalo de doloroj - al tiu kategorio apartenas ankaŭ la dumgravedeca malbonfarto. La dua apliko koncernas la regadon de kutimoj - se oni volas definitive rezigni pri alkoholo, fumado aŭ tropezo. Trie hipnoto estas pli kaj pli ofte aplikata dum medicinaj analizoj kaj kvare la hipnoto estas aplikata en la psikoterapio por kontraŭbatali timojn.

Kontraŭe al multaj timoj la profesoro klarigas: "Iu kiu troviĝas en stato de hipnoto faras nenion kiun li ne faras ankaŭ en stato de plena vekeco. Ekzistas ĉiam la ebleco ekstari kaj foriri."

Varmaj urboj malvarmigas vintrojn en Eŭropo

01/02/2013 15:55

Urboj influas la klimaton en surpriza maniero. Ilia eliranta aero varmigas ja nur la ĉirkaŭantan regionon, sed aliflanke ĝi ŝanĝas la aerpremon sur la kontinento - tion montras simuloj. En la plej granda parto de Eŭropo tio kondukas al pli malvarmaj vintroj, en orienta Eŭropo kaj norda Azio la vintroj fariĝas pli varmaj.

La forvarmo de grandaj urboj ŝanĝas la veteron ne nur en la ĉirkaŭantaj regionoj, sed ankaŭ en distancoj de miloj da kilometroj. Tion montras analizo kiu unuafoje enkalkulis en kutiman klimatomodelon la energikonsumon en grandaj urboj. Laŭ tio la varmo de la urboj ĉe la marbordoj de norda Ameriko kaj Eŭropo alportas pli varmajn vintrojn en Rusio, en norda Azio kaj en la sudo de Kanado.

Samtempe ĝi kaŭzas pli malvarmajn temperaturojn en Eŭropo. La energikonsumo povus esti laŭ tio ĝis nun pretervidita faktoro ĉe la tuttera varmiĝo kaj povus esti la kaŭzo por kelkaj ĝis nun neklarigeblaj regionaj temperaturaj tendencoj.

La forvarmo de la urboj kiu ekestas ĉe la konsumo de energio ŝajne estis subtaksata. Ĝi estis ĝis nun konsiderata nur kiel unu faktoro por la plej ofte signife pli altaj temperaturoj en la urboj kompare al la ĉirkaŭanta regiono. Tio estas fenomeno kiun oni nomas varmo-insulo-efiko. Oni ne atendis tamen efikon en la eksterurbaj regionoj.

Fakte la forvarmo ŝajnas influi la klimaton je multe pli granda mezuro, kiel montras la nova analizo de esploristoj el la universitato de San Diego en Kalifornio. La instigo por la studo venis de la supozo ke la ĝis nun konsiderataj faktoroj alportas nur redistribuon de la jam ekzistanta energio en formo de varmo, dum la forvarmo portas aldonan energion en la cirkulon.

La energikvanto ja estas kompareble malgranda kaj tial ĝi devus apenaŭ influi la averaĝan tutteran temperaturon. Ĝi koncentriĝas je malmultaj regionoj - nome la grandurboj kaj ilia ĉirkaŭaĵo. Tie ĝi povus ŝanĝi la lokajn aerpremojn tiel draste ke tiuj eble influus regionajn aŭ eĉ tutterajn atmosferajn cirkuladajn skemojn.

La esploristoj tial simulis kiel la klimato evoluas dum la kuro de 100 jaroj, se oni konsideras la forvarmon en dense loĝataj regionoj. La rezulto montras ke la influo al la tuttera temperaturo estas kun 0,01 gradoj vere nur tre malgranda. Tamen la distribuo de la temperaturoj ŝanĝiĝas signife kompare kun la prognozo de la tradicia metodo. Laŭ tio la vintroj en Rusio kaj norda Azio plivarmiĝas je apenaŭ 1 grado kaj en orienta Ĉinio je apenaŭ 0,5 gradoj. En la nordorienta parto de Usono kaj en la sudo de Kanado la pliiĝo de temperaturoj sumiĝos je 0,8 gradoj. En Eŭropo aliflanke la vintroj estas signife pli malvarmaj.

Tiujn mezurdatumojn la esploristoj trovas interesaj, ĉar dum la dua duono de la 20-a jarcento oni povis observi la preskaŭ saman skemon. Dum tiu periodo aperis diversaj regionaj temperaturaj tendencoj kiuj ne estis eksplikeblaj per la ĝis nun uzataj klimataj modeloj kaj kiuj bone kongruis kun la datumoj de la simulo. Respondecas por tio laŭ la esploristoj supozeble nenormalaj aerpremaj cirkonstancoj kiuj formiĝas super la urboj kiel konsekvenco de la loka varmiĝo.

La simulo ekzemple montras kiel konsekvencon de la energikonsumo nekutimajn regionojn de malalta aerpremo super la rusa Arktiko kaj regionojn kun alta aerpremo sur centra Azio. Tiaj diferencoj de la aerpremoj tiam kaŭzas evidente alidirektiĝojn de la ventoj en la atmosfero - kaj tio siavice klarigas kiel la loka produktado de forvarmo povas influi la klimaton en distanco de pluraj miloj da kilometroj. La esploristoj nun volas analizi la interrilaton kun aliaj klimataj modeloj kaj pruvi ilian taŭgecon.

Lerni dialekton krom la normlingvo

31/01/2013 16:43

Por sukcese integriĝi en la nova lando enmigrintoj devas lerni la lingvon de la loko kie ili vivas. Tio ne ĉiam estas nur la nacia normlingvo, sed ankaŭ loka dialekto resp. en urboj miksaĵo inter ambaŭ. En Aŭstrio estas regionoj precipe en la okcidento kaj sudo de la lando kie la loka dialekto forte diferenciĝas de la normgermana lingvo, dum ekzemple en Vieno tiu diferenco estas multe pli milda. Tamen eĉ tie enmigrinto devas lerni du versiojn de la sama lingvo por komuniki kun la denaskaj enloĝantoj de la lando.

En kursoj pri la germana lingvo la enmigrintoj tamen nur lernas la normgermanan, sed la lernsukceso devas esti tre limigita se ili en la ĉiutaga praktiko aŭdas ion kio sufiĉe alie sonas. La norman lingvon parolas pli malpli la homoj kiuj laboras en oficejoj kaj lernejoj, dum laboristoj preferas la dialektecan lingvon. Tamen enmigrintoj - eĉ se ili disponas pri sufiĉe alta kleriĝo - ricevas plej ofte laboron kiu ne kongruas kun iliaj kapabloj, ĉar ili ne sufiĉe regas la germanan lingvon. Kaj do enmigrintoj konfrontiĝas plej ofte kun la dialekteca lingvo anstataŭ la norma.

Necesas do akceli la lernadon de la loka dialekto por helpi al la enmgrintoj en ilia integriĝo. Svislando povus esti modelo por tio. Tie oni ne nur akceptas la dialekton por la enmigrintoj sed oni eĉ laŭcele akcelas la lernadon de dialekto apud la normgermana. Tio tamen povas esti tre malfacila kiel montras ekzemplo el la praktiko.

Ne nur la vortoj forte diferenciĝas inter normlingvo kaj dialekto sed ankaŭ multaj gramatikaj reguloj. Konfuzon ekzemple kaŭzas la gramatikaj artikoloj: Kio en la normlingvo povas esti gramatike virseksa, tio en la dialekto povas esti virinseksa aŭ neŭtrala.

La instruistoj pri germana lingvo devus konscii pri tio kaj devus laŭcele uzi dialekton . En formalaj parolsituacioj la normgermana estu uzata, dum en neformalaj situacioj la dialekto estas preferinda. Kaj la instruistoj devus peri al la enmigrintoj la senton pri la lingvo. Tio tamen ankoraŭ dum longa tempo restos nur deziro. Mankas instruistoj kiuj disponas pri la necesaj kapabloj.

La granda malfacileco akiri la lingvon de la lando montriĝas ankaŭ ĉe la infanoj de enmigrintoj, eĉ se ili jam naskiĝis en Aŭstrio. Ili unuflanke kreskas en familio kie ili denaske aŭdas la lingvon de la gepatroj, dum en infanvartejo kaj lernejo ili aŭdas la germanan en versioj norma kaj dialekteca. Kvankam ili parolas la germanan preskaŭ denaske , ili plej ofte ne atingas la nivelon de plena denaskulo. Iliaj ŝancoj en la profesia vivo restas do limigitaj.
 

 

 

Amikeca rigardo al la lupoj

30/01/2013 16:13

Tiun ĉi sonartikoon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ĉu kiam vi estis infanoj, iu provis timigi vin per ekzemplo de tiu aŭ alia besto, kies bildo en via imagokapablo kreskis al multe pli granda dimensio ol ĝi estis efektive? En mia kazo temis pri lupo, kiun mi tiam ankoraŭ neniam vidis, sed oni rakontis al mi, ke ĝi estadas en la arbaro kaj estas multe pli danĝera ol la hundo. Iu alia timigis min, por ke mi ne venu al malluma kelo, ĉar tie estas lupoj kaj ili povas min vori. Bonŝance miaj gepatroj trankviligis min, ke la besto ne aperas en tia arbaro, kiu kreskas proksime de mia domo, do ĝi ne povas viziti nian kelon. Tamen kiam mi estis en nia arbaro, kelkfoje revenadis al mia infana kapo la dubo, ĉu ie tie hazarde..., vi ŝajne divenas, kion mi timetis.

La kartvela bestoesploristo Jason Badridze demandita, kiun li preferas - homon aŭ lupon, respondis, ke la bestoj estas puraj, ne scipovas trompi kaj vivas laŭ klaraj principoj havantaj la plej altan biologian sencon. Ili ĉiukaze estas sinceraj, eĉ tiam, kiam ili intencas kapti sian viktimon. En la naturo ekzistas neskribita regulo, laŭ kiu rabobesto atakas, kaj ĝia kapto gardas sian sekurecon. Neallasebla estas pritaksado de bestoj laŭ nia vidpunkto, ĉar ili estas nek kruelaj nek malrelativaj. Ili ne posedas sian dekalogon, sed perfekte kongruas al la cetero de la naturo. Kaj kontraŭe al la homo ili nenion detruas.

La esploristo diras, ke la plej grava en la vivo de la lupoj estas ĉasado. Li havis la okazon pasigi kun ili longan tempon. Ili vivas en gregoj, kaj kaptinte grandan cervon, ili ne devas serĉi manĝaĵon dum kelkaj tagoj. Sed kiam ilia viktimo estas negranda kapreolo, ili devas denove komenci labori jam post kelkaj horoj. La ĉasadon la lupoj lernas jam ekde sia malgrandeco. Lupidoj ne posedas instinkton, kaj devas ellerni, kio estas ilia manĝo. La ĉasado estas komplika pensprocedo kaj ĉiu grego havas sian taktikon kaj strategion, planante embuskon kaj disdonante al si rolojn laŭ siaj scipovoj kaj ne laŭ hierarkiloko. Dum ĉasadoj ili interkompreniĝas sen vortoj sed tutsimple per ekrigardo en la okulojn de siaj kungreganoj.

Alia metodo de la interkompreniĝado de la lupoj, krom kompreneble ilia hurlado, estas telepatio. Jason Badridze rimarkis ĉi tiun kapablon dum eksperimento, kadre de kiu li instruis al unu besto difinitan konduton, kio postulis plurajn ripetojn. Sed estis strange, ke en la ĉeesto de tiu ĉi instruita besto, la alia kapablis fari la saman agon kelkoble pli rapide. Li do suspektas, ke la scio kiel solvi la taskon devis esti transdonita al la laŭvica ulo ŝajne telepatie, ĉar ultra- kaj infrasonregistriloj elmontris neniun komunikadon inter ili tiutempe. Anstataŭ tio la hurlado de la lupoj, estas ilia denaska scipovo, tamen plurajn sonojn ili lernas nur dum sia plua vivo kreante kvazaŭ dialektojn. Pro tio lupo el Kartvelio ne komprenos tiun el Kanado. Ankoraŭ pli interesa estas tio, ke la esploristo elpensis specialan sonon similan al hurlado, kiun lia grego ellernis imiti volante manĝi.

Li ankaŭ asertas, ke la lupoj pensas. Ili ne nur aperceptas kaŭzefikajn ligojn, sed ankaŭ rilatas sin al la akiritaj spertoj, por solvi novajn taskojn. La esploristo rimarkis, ke apenaŭ 4-monataj lupidoj kapablas kalkuli al sep kaj eĉ multobligi. Ili lernas tion ĉi rekonante sian teritorion. Ili vidas - tie ĉi kuŝas tri ŝtonetoj, kaj tie kvar arbobranĉetoj. Ili rimarkas ankaŭ, kiam la nombro ŝanĝiĝas.

La emocia vivo de la bestoj principe ne estas alia ol la nia. Ili estas tre sentemaj kaj zorgemaj. Ekzemple kiam Badridze, kiun lupoj akceptis ano de sia grego, iufoje estis kontuziita, unu lupo estanta lia amiko vidante, ke la homo ne povas akompani la gregon, alkuris kaj vomis ĉe li viandon. Tiamaniere lupoj prinutras ankaŭ siajn idojn kaj maljunajn individuojn. Ili kapablas maldigesti parton de viando en sia stomako kiel rezervon. La lupoj de Badridze scipovis eĉ riski sian vivon por savi lin de granda urso. Kiam li kriis pro timego, la tuta grego ĵetis sin kontraŭ la danĝeran beston, kiu finfine retiriĝis. Vi devas scii, ke en la lupa hierarkio la urso okupas lokon tuj post la homo; kontraŭ tiu lasta ili ne defendas eĉ siajn idojn, ĉar la afero laŭ ili estas entute malvenka.
Kaj fine kiam forpasas maljuna gregano kutime akompanas tion ĝema, traiga hurlado kaj dum kelkaj tagoj neniu besto vizitas ĝian sidejon.

Je la demando, kial la interrilatoj de la homo kaj lupo tiel malboniĝis, li respondas, ke ĉio ŝanĝiĝis, kiam la homo komencis bredi brutaron. La lupo, kiu foje gustumos la viandon de ŝafo, neniam revenos al la arbaro. Kvankam la esploristo instruis siajn lupojn, ke ili ne proksimiĝu al la homaj setlejoj, tamen grandskale ne eblas malkutimigi la bestojn ĉasi ekster la arbaro kaj tiukaze oni ilin bedaŭrinde depafas.

Jason Badridze fine konfesas, ke dediĉinte sian tutan vivon al la lupoj, li verdire ne malkovris ilian misteron, ĉar en la loko de unu breĉo, kiun li plenigis per sia scio, tuj poste aperadis laŭvicaj demandoj. Mi menciu, ke en Pollando vivas ĉ. 600 lupoj kaj speciala fondaĵo okupiĝas pri ilia protekto, sed tio ĉi estas la temo por aparta sonartikolo.
 

El 'homo sapiens' al 'homo sapiens sapiens'

29/01/2013 17:01

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉu klaĉado estis la vera lingva revolucio?

Paleontologiaj kaj paleoarkeologiaj eltrovoj ŝajnas definitive konfermi, ke antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj vivis en la orienta centra kaj suda parto de Afriko plurdekmilo (eble centmilo) da homoj el la specio "homo sapiens". Samtempe en Azio kaj Eŭropo vivis aliaj bone adaptitaj specioj de homoj, ĉefe "neandertaloj". Ĝis antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, "homo sapiens" ne havis iun ajn avantaĝon sur neandertaloj. Ŝajnas ja, ke lia unua antaŭa provo de ekspansio en la proksima oriento plene fiaskis fronte al tie loĝantaj neandertaloj. Verŝajne, pro malbone konataj cirkonstancoj, "homo sapiens" tiam eĉ riskis estingiĝi en Afriko mem kaj tute hazarde lia specio supervivis.

Sed antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, io evolucie drama okazis ĉe "homo sapiens" en la areo de nunaj Etiopio kaj Tanzanio. Kvankam la volumo de lia cerbo tute ne ŝanĝiĝis (ĝi fakte restis malpli granda ol tiu de neandertaloj), ĝia interna strukturo ektransformiĝis kaj tiel naskiĝis "homo sapiens sapiens", la ununura posta survivanta specio de homoj, tio estas "ni"! Oni ne havas pri tio solidajn objektivajn pruvojn, ĉar kompreneble neniu cerbo konserviĝis, sed ekzistas gravaj cirkonstancaj pruvoj. Dum kelkdekmilo da jaroj "homo sapiens sapiens" konkeris la tutan mondon, inkluzive de Aŭstralio, Siberio kaj Ameriko. Aperis novaj teknologioj: boatoj, oleolampoj (nemalhaveblaj ekz. por fari pentraĵojn ene de mallumaj kavernoj), kudrilo kaj fadeno (nemalhaveblaj por kudri pli varmajn vestaĵojn kontraŭ la malvarmego de nordaj regionoj).

Estiĝas nun tikla kaj tre pridiskutata demando: kia estis la cerba evoluo, kiu kaŭzis la finan absolutan superregadon de "homo sapiens sapiens" sur ĉiuj aliaj homaj specioj? Rilate tiun ĉi demandon, aparte en la akademia mondo, oni fakte alverŝis inkotorentojn. La respondo donita de la plejmulto de la esploristoj estas: mutacio aŭ serio da genetikaj mutacioj kreis en la cerbo novajn ligojn inter ĝiaj areoj, tiel evoluigante novajn manierojn de pensado kaj modernajn interhomajn komunikkapablojn, pli-malpli similajn al niaj nunaj.

Oni nomas tion "ekkona/lingva revolucio". Oni tuj emas pensi, ke certe temis pri apero de la unua lingvo. Sed tio estas eraro, ĉar ĉiu specio de vivantaj estaĵoj havas iuspecan lingvon, ne necese voĉan, kiu taŭge permesas interkomunikadon. Tre verŝajne la tiama lingva evoluo ĉe "homo sapiens sapiens" rilatis al la kvanto kaj kvalito de la informoj, kiujn li povis memori, prilabori kaj transferi. Ne nur "Atentu, estas leono!" sed "Atentu, estas leono apud la rivero!". Tio estas, aperis la ebleco paroli pri abstraktaj aferoj, kiuj ne ekzistas en la tuja fizika realo. Tiamaniere naskiĝis rakontoj, legendoj, mitoj kaj religioj (ekz. "la leono estas la spirito, kiu protektas nian tribon!").

Tamen ekzistas tre tikla noviga teorio (nomata "teorio de klaĉado") asertanta, ke la vera lingva revolucio konsistis en la apero de ofta interhoma konversacio, pli precise de la transfero de sociaj informoj rilate la aliajn membrojn de la grupo. La fakto, ke la eblecoj de survivo de ĉiu membro de la grupo ĉefe dependis de liaj interrilatoj kun la aliaj, nepre kreis la neceson bone koni la socian medion. La necesa kvanto da informoj estas tre granda. En grupo da 50 membroj povas ekesti 1225 eblaj duopaj rilatoj kaj aldone ankaŭ triopaj, kvaropaj, ktp. Ĉiu membro, por scii kiu estas lia grupa pozicio kaj por fariĝi pli grava malfavore al aliaj aŭ kunlabore kun ili, devis atente sekvi la evoluon de interrilatoj ene de la grupo: kiu amas aŭ malamas kiun, kiu kverelis kun kiu, kiu paciĝis kun kiu, ktp.

Malrekta pruvo de tiu teorio venas el multnombraj mondaj esploroj, laŭ kies rezultoj evidentiĝas, ke nuntempe kaj tutmonde, dum 80 % de sia konversacia tempo, homoj okupiĝas pri klaĉoj.

Malbonŝance la plejmulto da klaĉoj estas malica kaj malbonvola!
 

<< 5 | 6 | 7 | 8 | 9 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.