Blog

Malpeza aŭtomobilo el ŝtalo?

07/03/2012 06:14

La plej granda entrepreno de Supra Aŭstrio, la ŝtalkonzerno "voestalpine" en Linz celebras grandan trarompon: Konkurencante kun produktantoj de komponentoj el aluminio kaj karbono la entrepreno atingis laŭ propraj eldiroj trarompon. Nova teknologio ebligos la produktadon de malpezaj komponentoj por aŭtomobiloj.

La aŭtomobila industrio celas produkti ĉiam pli malpezajn fuelŝparajn aŭtomobilojn kaj por tio servas malpezaj konstrukomponentoj. Tio por la ŝtalindustrio unuavide ne ŝajnas esti bona novaĵo.

En la dua semajno de marto okazos la "Aŭtomobila Salonego" en Ĝenevo kie oni prezentos laser-velditan aŭtomobilan pordon el speciala ŝtalo kiu laŭ "voestalpine" ne nur estas malpeza sed ankaŭ signife malpli kosta ol konkurencaj materialoj.

La produktoprocedo por tiu malpeza ŝtalo nomiĝas „phs-ultraform“ (press hardening steel). Per ĝi fajre zinkizita ŝtalo povas esti produktata kun ekstrema solideco kaj tamen kun malgranda pezo. "voestalpine" nun kapablas produkti tiun ŝtalon per rekta kaj malrekta procedo. Laŭ la estro de la esplora fako de "voestalpine" oni akiris patentojn en 21 patent-familioj kaj tiel oni povas teni avanan pozicion en la merkato. Ŝajnas ke tio ankaŭ validas vide al la ŝtalgiganto Arcelor Mittal rilate al patentoj. La avantaĝo el tiu pluevoluigo estas ke nun eblos produkti multe pli da diversaj komponentoj de aŭtomobiloj.

"voestalpine" investis ekde la starto de la esplorprojekto en la jaro 2003 la sumon de 30 milionoj da eŭroj. Al tio aldoniĝos pluaj 100 milionoj da eŭroj por ebligi produktadon de aŭtomobilaj komponentoj sur 4 kontinentoj.

La malpeza konstruado sen karbono kaj sen aluminio precipe alportas grandan kostoavantaĝon. Ekzemple pordo el aluminio, kiu tamen bezonas solidigajn komponentojn el ŝtalo, kostas la trioblon kaj pordo el karbono la 25-oblon, oni indikas en la konzerno.

La ĝenerala direktoro de "voestalpine" Wolfgang Eder antaŭvidas ke la vendocifero pri aŭtomobilaj komponentoj kreskos dum la venontaj jaroj de hodiaŭ 1,1 miliardoj da eŭroj al la duoblo danke al la nova teknologio. Kaj li aldonas ke oni eĉ troviĝas nur je la komenco de la disvolvo de la produktofamilio.

En la konzerno oni opinias ke tiu nova phs-procedo post la LD-procedo por la produktado de ŝtalo estas la plej granda revolucio en la konzerno.

Ĉevalterapio - rezulto de antikva amikeco

06/03/2012 07:37

 

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo S. Viana el Brazilo

 

Homoj kaj ĉevaloj starigis inter si firman amikecon de tre longa tempo. Iliaj korpoj kaj mensoj ŝajne harmonie kongruas. Multenombraj faktoj tra la Historio tion atestas. Napoleono estus malpli majesta, se li ne rajdus sian blankan ĉevalon; Donkiĥoto estus malpli patosa sen Rocinante; Romia imperiestro eĉ sidigis sian ĉevalon inter la senatanojn. La Helena mitologio kunmetis ilin en kuriozan figuron - la centaŭro.

Moderna frapanta ekzemplo de tia amikeco estas interesa metodo de terapio: ĉevalterapio. Sed atentu bone: ĉevalterapio ne estas terapio por ĉevaloj, sed terapio per ĉevaloj. Per specifaj, science studataj movoj, ĝi celas helpi rekapabligon de homoj, korpe kaj mense, per rajdado de ĉevaloj. Ĝi estas rekonata de medicinaj instancoj. Sub gvidado de psikologoj, pedagogoj, kuracistoj, sociasistantoj, fizioterapiistoj kaj rajdinstruistoj, oni lernigas pacientojn rajdi kaj per tia ekzerco ili ricevas memfidon, muskolan forton, kunordigadon de movoj kaj nervan kontroladon. Malrapida irado sur ĉevalo devigas la homan korpon firmigi la vertebraron kaj la koksojn kaj tio konsiderinde plibonigas la korpan sintenon de pacientoj, kiuj suferas de nervaj, muskolaj kaj mensaj problemoj. Eĉ blindaj kaj depresiaj pacientoj multe profitas.

En mia urbo Lorena, en ŝtato San-Paŭlo, Brazilo, ekzistas tiaspeca faka organizaĵo. Ĝia nomo estas ‘Caminhar’ (en Esperanto: ‘Iradi’). De pli ol dek jaroj ĝi akceptas infanojn kaj plenkreskulojn, kiuj regule praktikas rajdiradon. Nuntempe frekventas la agadon pli ol naŭdek praktikantoj, inter ili grupo da blinduloj. Akompanas kompetenta kaj fervora skipo de fakuloj, sub gvidado de advokatino Lucíola Rabello Brasil. Ili science esploras la rezultojn de sia laboro kaj eĉ jam publikigis artikolojn en internacia kongreso. Ĉiu frekventanto estas indikita de kuracisto kaj ricevas zorgan akompanon dum komenca periodo de unu jaro. Infanoj devas esti minimume du-jaraĝaj. La urba administrado kaj privataj organizoj kaj homoj finance subtenas la aferon. Ĝi funkcias de lundoj ĝis sabatoj en ĉarma bieneto, kelkajn kilometrojn for de la urbo, kaj oni povas libere viziti ĝin.

Ne eblas eviti mildan emocion, kiam oni vidas, kian belan rezulton trafis la antikva amikeco inter homoj kaj ĉevaloj.Vidu nelongan filmeton:


 

Piloti aviadilon senriske

04/03/2012 17:34

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Per simulilo, ĉiu povas flugi

Verŝajne ankaŭ vi spektis en filmo la teruran streĉan situacion de fluganta aviadilo, kies piloto subite ne plu kapablas zorgi pri ĝia flugado. Oni histerie vokas por iu savanto, iom kapabla piloti aviadilon. Jen bona okazo por fariĝi heroo. Aŭ pli simple, vi iam necesos fari trafan impreson al viaj nepoj per pilotaj konoj kaj spertoj.

Ĉiukaze indas investi iom da tempo por akiri almenaŭ bazajn sciojn pri flugado kaj praktikajn spertojn pri pilotado de aviadiloj eĉ sen eliri de la hejmo kaj alproksimiĝi al flughavenaj kurejoj.

Pri aerodinamiko kaj pilotado ni uzos la klarigojn de nia karmemora brazila-franca samideano Gilbert René Ledon.

Kiam oni atente rigardas la kajtojn, kiuj ŝvebas en iom da vento kaj komprenas, kial skiantoj sur akva surfaco tiel facile glitas, oni kapablas senti, kial aviadiloj flugas. La kajto same, kiel la aloj de aviadiloj, kreas en la moviĝanta aermaso levoforton pro konata aerodinamika fenomeno. Oni nur bezonas taŭgan profilon de sufiĉe vastaj aloj kaj sufiĉe da rapideco (per helpo de potenca motoro)
kaj... jen la aviadilo ekflugas!

En la aero, aviadilo moviĝas tridimensie laŭ tri aksoj :

> la vertikala akso de jorado, kiu donas la horizontalan direkton,
> la laŭlonga akso de rulado, kiu permesas la klinadon de unu flanko al la alia,
> la laŭala akso de tangado, laŭ kiu la aviadilo supreniras kaj malsupreniras.
Vidu ĉirilate grafikajn kaj animaciajn klarigojn en la suba alkroĉita filmeto.

Do, pilotado konsistas en la kontrolado de tiuj tri movoj por konservi la taŭgajn kondiĉojn de flugo. Ili inkluzivas ĉiujn manovrojn, kiel ekflugon, alteriĝon, simplan supreniradon kaj la plej komplikajn flugajn akrobataĵojn.

Kvankam la piloto devas regi la tri jam cititajn movojn, la stirilo ĉe la modernaj aviadiloj resumas ilin je unu kuplita stirkolono. Ĉe pli simplaj aviadiloj (vidu la bildojn en la suba filmeto), oni havas stir-stangon, iuspecan balailtenilon, kiu komandas la ruladon kaj tangadon, kaj du pedalojn por jori (t.e. turni) dekstren aŭ maldekstren.

La stirstango suprenirigas, kiam oni tiras ĝin kaj malsuprenirigas, kiam ĝi estas puŝata. Kiam oni klinas ĝin dekstre, oni klinigas la aviadilon al la dekstro kaj simile maldekstre. La klinado de la aerveturiloj estas necesa dum ŝanĝo de direkto, t.e. kurbiĝo, por kompensi la centrifugan forton kaj konservi la ekvilibron en la flugo.

Tre grava por pilotoj estas la instrumentaro, kiu permesas akompani ĉiujn movojn de la aviadiloj. En la kajuto de la piloto estas panelo kun ĉiuj necesaj instrumentoj.

Ni jam regas nun ĉiujn teoriajn sciojn por piloti aviadilon; ni nur bezonas praktike spertiĝi. Ne timu, sekvu min: plejmalbone vi kraŝu sed "virtuale"!

Ni uzos interretan simulilon de flugado, kiu nur postulas instaladon en via komputilo de la konata programo "Google Earth", kaj per kiu vi povos flugi eĉ super via domo. Je la fino de la suba filmeto vi trovos la instrukciojn por instali ĝin kaj/aŭ por aktivigi la simulilon.

Ene de la retejaj paĝoj troviĝas detalaj instrukcioj, en 35 lingvoj, por piloti la aviadilon kaj nun, helpe de la freŝdata esperanta tradukilo de Google, vi povas havi bazan proksimuman tradukon al Esperanto.

Temas pri sufiĉe simpla sed kontentiga komputila ludo kaj eĉ se vi, kiel mi mem, tute ne freneziĝas por videoludoj, tamen provu ĝin kaj ĝuu vian tempon!

Unua sonartikolo en la blogo

04/03/2012 11:32

La nova blogo ekde hodiaŭ estas alirebla. Por aŭskulti la sonartikolojn klaku sur la titolon.

 

Unu jaro pruvas multe

28/02/2012 00:00

Hodiaŭ estas tago por esti kontenta. Antaŭ precize unu jaro la Esperanta Retradio komencis sian duan vivon kiel memstara sendependa ĉiutaga elsendanto de paroladoj en Esperanto. En la jaroj 1998 ĝis 2006 ĝi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio. Komence Pola Radio ja ne uzis la interreton kiel elsendan platformon kaj do pere de la Esperanta Retradio Pola Radio atingis ne nur eŭropajn geaŭskultantojn persatelite sed ankaŭ en aliaj kontinentoj per la interreto, precipe en norda Ameriko kaj en Japanio. Tiu tasko malaperis kiam Pola Radio mem disaŭdigis siajn elsendojn ankaŭ pere de la interreto. Komence de la jaro 2006 mi decidis ĉesigi tiun agadon pro mankanta bezono.

Sed kiam pasintjare la elsendoj de Pola Radio definitive ĉesis mi decidis mem entrepreni ion kaj reaktivigis la Esperantan Retradion. La privata "Pola Retradio en Esperanto" komencis elsendi nur post mia retradio kaj nun ambaŭ funkcias paralele kun tute malsamaj konceptoj. Evidente la koncepto de la Esperanta Retradio estas tre sukcesa. Dum la Pola Retradio disponas pri kunlaborantoj en unu loko, nome en Varsovio, en mia kazo la kontribuoj al la programoj venas de kunlaborantoj el pluraj kontinentoj. Kvankam mi estas aŭstro kaj ankaŭ multaj temoj venas el Aŭstrio, la Esperanta Retradio ne estas esence aŭstra, sed tute klare internacia, eĉ transkontinenta. La temaro estas tre larĝa. Necesas ja alparoli homojn kiuj havas plej diversajn interesojn. Tamen ĉiuj temoj havas komunan trajton: Ili prezentu optimisman vidon de la mondo kaj krome mi volas ankaŭ montri pozitivajn perspektivojn por la evoluo de Esperanto en la mondo.

Mia celo estas ke la penso pri Esperanto veku agrablajn sentojn. Kaj mi estas tre feliĉa ke miaj kunlaborantoj entuziasme transprenis tiun ideon. La kunlaboro funkcias en plena harmonio kaj tiel pruviĝas ke la komuna laboro por kaj en Esperanto estas forta ligilo. Ni laboras por komuna afero kaj celo, nome krei ĝojon per la aplikado de Esperanto je alta nivelo. La reagoj de la geaŭskultantoj konfirmas ke tio estas la ĝusta vojo.

Pri kio mi estas aparte kontenta estas la ekonomia flanko de la afero. La Esperanta Retradio ne havas financajn problemojn, ĉar ne estas iuj kalkuleblaj kostoj kaj tial ne necesas iel kolekti monon. Tamen ĉiutage aperas nova elsendaĵo, tio estas ĝis hodiaŭ 365 sonartikoloj. La geaŭskultantoj povas aŭdi bonan kaj belan lingvon. La lingva nivelo konstante kreskas ĉe ĉiuj. Kaj kreskas la aŭskultantaro. Se komence unu sonartikolo atingis 400 ĝis 500 alklakojn, nun jam tiu nombro kreskis al 1300 ĝis 1700 alklakoj.

Do ĉio montras ke eblas esti kontenta pri la evoluo de la Esperanta Retradio. Restas tamen deziroj: Mi estus tre feliĉa trovi pluajn kontribuantojn kaj estus bele aŭdi aŭ legi iun laŭdan vorton de movadaj gravuloj. Tiu ĉi jubileo estas bona okazo por tio.

<< 37 | 38 | 39 | 40 | 41

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.