Blog

Ĝui la lingvon dum la tuta jaro

17/03/2012 05:53




Depende de sia loĝloko esperantisto povas esti bonŝanculo aŭ ne. Kiu vivas en granda urbo havas pli da ŝancoj renkonti aliajn E-parolantojn ol enloĝanto de fora kampara vilaĝo. Kaj kiu vivas meze de Eŭropo havas pli da eblecoj partopreni en internacia renkontiĝo ol iu kiu vivas rande de Eŭropo aŭ eĉ en alia kontinento.

Ĝuste en la mezo de Eŭropo situas Germanio. Tio ne nepre estas la geografia centro de la kontinento, sed ĝi estas la plej granda lando meze de Eŭropo. Kaj tial en Germanio jam de jardekoj regule okazas plej multaj internaciaj renkontiĝoj kun sume pli da partoprenantoj ol en Universala Kongreso. Kiu loĝas en najbara lando de Germanio povas relative facile atingi la lokon kie okazas la internacia aranĝo kaj germanoj ja ĉiukaze troviĝas kvazaŭ hejme.

Tiu situacio havas la pozitivan efikon ke jam tutaj generacioj de esperantistoj povis ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj kaj tiel ili akiris la sperton pri praktika uzo de Esperanto. Kaj esperantisto kiu en sia hejmloko apenaŭ povas fari ion por akceli la lingvon tamen havas la senton ke ŝi aŭ li povas kontribui ion al la vivo de la lingvo. En la renkontiĝoj ja estas multaj eblecoj por esti aktivaj: Oni povas prelegi, diskuti, gvidi kurson aŭ prezenti artaĵon en internacia vespero. Kaj tie oni parolas Esperanton - dumtage kaj dumnokte. Oni ja kunloĝas dum tuta semajno. La lingvaj spertoj estas tre ampleksaj. Tial oni post la fino de renkontiĝo reveturas hejmen kun serena mieno pro la feliĉo kiun oni kaptis dum la pasinta semajno.

Kaj kio pri la malbonŝanculoj kiuj vivas en foraj landoj aŭ kontinentoj? Ankaŭ ili havas siajn regionajn renkontiĝojn, sed ofte mankas la internacia etoso ĉar estas apenaŭ gastoj el aliaj landoj. La lingvo tie ne funkcias same bone kiel en vere internacia aranĝo kaj la sento pri feliĉo estas malpli granda. Jen kaj jen al tiaj landoj venas la UK aŭ IJK, sed tio apenaŭ povas kontentigi la daŭran bezonon pri okazoj por praktiki la lingvon.

Tamen eĉ nur sidante hejme oni hodiaŭ povas ĝui la lingvon kaj la oferto eĉ pli kaj pli abundiĝas. Kaj la bona novaĵo estas ke en plej multaj kazoj tio eĉ nenion kostas. Oni nur bezonas aliron al interreto kaj jen malfermiĝas la virtuala Esperantujo: Eblas ĝui muzikon en Esperanto, eblas spekti filmetojn en Esperanto kaj eblas aŭskulti paroladojn en Esperanto - ne nur en la Esperanta Retradio.

Kaj kiu post tiom da pasiva ĝuado eksentas la bezonon mem kontribui, tiu ankaŭ havas eblecon: Eblas mem produkti filmetojn por Jutubo aŭ mem verki sonartikolojn kaj sendi ilin al la Esperanta Retradio por publikigo. Mem produkti ion donas ankoraŭ pli fortan feliĉon kaj vekas entuziasmon. Kaj tiu entuziasmo por la lingvo povas tiel fariĝi eĉ pli granda ol per la partopreno en internacia aranĝo. Tie oni ja povas ĝui la lingvon eble dum unu semajno, sed per la interreta agado la ĝuo povas daŭri la tutan jaron.

Tio estas vere bela perspektivo - ĉu ne?

Kial gravas bone kompreni la parolatan Esperanton?

16/03/2012 05:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
 



Ĉar, ekzemple, nur tiel oni povas ĝui teatraĵojn!

Antaŭ kelkaj jaroj mi emeritiĝis kaj forlasis, post 50 jaroj, la universitatan mondon. Ĝuste tiam mi verkis tekston por kabareda monologo, kies titolo estis: "Preter l' trikvarono de l' vojo - El la universitata RID-punkto". Temis pri kolekto de kelkaj humuraj, foje spicaj, travivaĵoj pri mia universitata vivo, komence kiel studento kaj asistanto en Italujo kaj poste en Israelo, kiel universitata preleganto.

Mi prezentis la monologon laŭ la stilo de "staranta komediisto" unuafoje en esperanta tutlanda kunveno kaj duafoje en Armenio dum somera esperanta tendaro. Malgraŭ miaj onidire komikaj kapabloj, mi sukcesis amuzi nur pli malpli dek procentojn de la aŭskultantaro, kiuj fine ja varme aplaŭdis. La aliaj, verdire pacience, enuis la tutan tempon.

Nun mi bonege scias, ke la kaŭzo estis la nesufiĉaj nivelo kaj rapideco de komprenado de la parolata Esperanto fare de la plejmulto da spektantoj.

Mi intencas nun eksperimenti kun vi. Mi voĉe ludos unu el la skeĉoj el mia originala monologo laŭ la rapideco postulata de kabareda ludado. Kompreneble al vi mankos mia pergesta aktorado, kiu onidire estas sufiĉe amuza, do estu indulgemaj!

Vi havas antaŭ viaj okuloj la skribitan tekston, sed mi konsilas al vi ne tuj uzi ĝin, sed fari testan memtaksadon, klopodante kapti kiel eble plej multe da rapida parolado sen samtempe legi la tekston.

Gravgravuloj

Jen denove la protagonisto en la tutnova universitato. Ĉifoje en la etaĝo de la universitataj gravgravuloj. Dum simplaj prelegantoj devas laŭvice uzi triope, kelkfoje eĉ kvarope, saman truan oficejon, ĉiu el la gravgravuloj havas triĉambregan oficejon.

Estas jam malfrue, pli ol la okan vespere. Neniu alia troviĝas en la ĉirkaŭaĵoj. En la vasta sekretariejo de Lia rektora moŝto, troviĝas la rektora moŝto mem, la prezidanta moŝto kaj … paria novenmigrinta preleganto, t.e. nia protagonisto.

Neniu fremda orelo povas aŭdi la kriaĉadon inter la du eminentuloj. Nervozeco kaj streĉiteco regas la akran kverelon. Temas pri plua duelo inter prezidanto kaj rektoro: posttagmeze oni oficiale ricevis la informon, ke la universitato ne ricevos la promesitan dikan financadon por tre grava projekto en la informadika fakulto.

Kompreneble la du gravuloj, siaflanke jam delonge disdividis la promesitan torton inter siaj favoratoj (ne surpriziĝu: la protagonisto tute ne estis unu el ili!). Nun temas pri trovo de propeka kapro kaj nia protagonisto estas tre taŭga kandidato: unue, ĝuste li havis la ideon pri la projekto kaj preparis la postulitan dokumentadon por la oficiala peto pri ĝia financado kaj, due, li estas italo, do li ricevos neniun defendon fare de la usona kaj indiĝena universitataj povgrupoj.

Mi opinias, ke vi sendube konas la iamajn kartonajn dosierujojn kun dorsa truo por la fingro, por faciligi ilian eltiradon el la bretaroj (vidu la supran bildon).

Dum la protagonisto silente gapas , la du gravuloj laŭtvoĉe furioze interkverelas kiel bazaraj vendistoj. Subite iu grava dokumento estas bezonata kaj ambaŭ la gravuloj kune sprintas en direkto de la malproksima bretaro kaj furioze ekserĉas specifan dosierujon.

Hura! Estas la rektoro, kiu unue trafas la celon: rapide identigas la bezonatan dosierujon, enmetas sian fingron en ĝian dorsan truon kaj komencas eltiri ĝin el la bretaro. La prezidanto tute ne rezignas: li sovaĝe kaptas per ambaŭ manoj la elirantan dosierujon kaj perfortege tiras ĝin al sia flanko.

Timiga dolorgrimaco aperas sur la vizaĝo de la rektoro kaj terura krio eliras el lia buŝo:

«Ne prezidanto, ne!!!, La fingrooo, la fingrooooo! »

La prezidanto aperas perpleksa pro la fakto, ke li, per tutaj siaj fortoj, ne sukcesas konkeri tiun damnan dosierujon kaj kial tiu rektora idioto tiel terure kriadas? Finfine li kaptas la situacion kaj forlasas la dosierujon. Laŭte jelpante pro la doloro, la kompatinda rektoro, zorge eltiras la dosierujon de sia ekŝvelanta ekbluiĝanta fingro.

El komedio al tragedio! Bonŝance la hospitalo estas ĝuste trans la strato kaj nia bonkora kaj altruista protagonisto urĝe akompanas la vunditan rektoron al sukurejo.

La diagnozo: luksacio ĉe la meza falango de la dekstra montrofingro!

Ĉu ankaŭ alia fingro partoprenis la okazintaĵon?

Sendube: la fingro de Dio, kiu protektas malfortulojn kaj punas la aĉulojn!
 

Mara Pedro kaj Fado

15/03/2012 06:14




Mi estas ŝatanto de Portugalio kaj de ĝia Fado-muziko. Jam en la jaro 1978 mi aĉetis mian unuan sondiskon dum vizito en Lisbono kaj nun mi posedas kelkajn KD-ojn kun Fado-muziko. Krome estas facile trovi en Jutubo multajn prezentaĵojn. Nun mi ĵus spektis televidan programon sur la televida kanalo ARTE en kiu oni prezentis la nordon de Portugalio kaj la urbon Porto. Kvankam Porto estas la urbo de la mondfama Port-vino kaj ne estas tipa por Fado, ankaŭ en tiu urbo oni povas aŭdi Fado-kantadon.

Proksime de Porto, en la urbo Viseu naskiĝis knabino kiu en la aĝo de 4 jaroj dum aŭtomobila veturado kun la gepatroj aŭdis en radio Fado-kanzonojn en la plenumo de Amália Rodrigues, la plej fama jam mortinta reĝino de la Fado. La kvarjara knabino fasciniĝis de la voĉo kaj de la muziko kaj petis pli da ĝi kaj volis scii iom pli pri tiu Amália Rodrigues. La gepatroj aĉetis al ŝi sondiskon kaj Mara - kiel nomiĝas la knabino - komencis kanti kaj imitis la stilon de Amália Rodrigues. La gepatroj mem ne estis entuziasmuloj por Fado, do Mara lernis ĉion aŭtodidakte.

Post kelkaj jaroj ŝia kantado estis jam tiel bona ke ŝi aperis publike en koncertejoj kaj en televido. Nun la apenaŭ 13-jara Mara Pedro eĉ jam eldonis kompaktdiskon. Ŝi havas vere tre fortan voĉon kaj mi estas certa ke ŝi kiel plenkreskulino fariĝos elstara kantistino de Fado-kanzonoj kaj eble fariĝos iuspeca reenkarniĝo de Amália Rodrigues.

Kiam mi eksciis pri Mara Pedro kaj ŝia speciala talento mi tuj serĉis en la interreto kaj trovis longan liston kun registraĵoj el koncertoj kaj televidaj aperoj. Mi volas prezenti ĉi tie nur du ekzemplajn filmetojn sed vi povas facile trovi pli se vi entajpas en vian serĉroboton la vortojn "Mara Pedro fadista".

Mi ĉiam ĝojas kiam aperas kuna homo kiu daŭrigas kulturan tradicion je alta nivelo. Mia granda espero estas ke iutage mi povos ankaŭ ĝoji pri nove aperantaj junaj homoj kiuj daŭrigos la vivon de nia lingvo je alta nivelo.

Nur elekti

14/03/2012 06:56

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando



De pli ol du jaroj mi kun interesiĝo observas diversajn aktivecojn de ni esperantistoj kaj tre ĝojas, kiam mi havas eblecon kelkajn partopreni mem. Bonŝance mi estas ĉirkaŭita de pluraj aktivaj E-amikoj, kun kiuj mi regule, eĉ ĉiusemajne, renkontiĝas, kio estas bona okazo lerni kaj praktiki la lingvon interpersone. Atingas min krome multaj retaj sciigoj, raportaĵoj kaj korespondaĵoj. Sufiĉe ofte mi vizitas kelkajn retejojn ĉe Fejsbuko kaj ĉe Ipernity. La aliajn mi alklakas sporade, kiam oni rekomendas al mi ion interesan aŭ kiam mi trovas iun ligilon al koncerna paĝo. Se temas pri la aŭskultado de la E-podkastaro mi regule kaptas Esperanto RetRadion, Polan RetRadion en Esperanto ĉe Posteruso kaj aliajn, kiuj estas vaste listigitaj sur la oficiala paĝo de Varsovia Vento - podkasto.net kaj krome kadre de la tre utila kolekta retejo - esperanto-radio.com. Nelaste mi ekfunkciigas Skajpon kaj kelkfoje okazas, ke mi povas babili kun eksterlandaj esperantistoj.

Kaj jen kelkaj ekzemploj de la ricevitaj mesaĝoj. Italoj invitas min partopreni la laŭvican IEK en Mazardelvalo, kiel la alternativon de la ĉi-jara UK en Hanojo. Kaj francoj proponas ekzameniĝi laŭ KER en la Kastelo Greziljono. Laŭvice la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz instigas por E-studado kaj samloka Internacia Klubo Esperantotur listigas aron da elekteblaj ekskursoj. La pola sekcio de EDE informas pri polaj deputitoj favoraj al Esperanto kaj pri starigo fare de la Pola Ministerio pri Edukado de netranspaŝebla sojlo antaŭ la popularigo de la inventaĵo de Zamenhof, kvankam ĝian valoron tiom firme agnoskas interalie Guglo. Poste laŭvica sciigo de E-Centro Eventoj tiufoje pri la ekfunkciigo de la nova esperantlingva portalo “Nunonia”. Ankaŭ usonanoj anoncas: "Studu Esperanton dum unu semajno en Teksaso en Usono kadre de NASK 2012". K.t.p., k.t.p.

Kaj kio okazas kadre de la interkonaj Fejsbuko aŭ Ipernity? Ĉefe kolektado de amikoj, por plivastigi eblojn informi aŭ reklami ion. Kelkfoje disvolviĝas diskutoj inter la amikaro, iafoje interŝanĝo de porokazaj bondeziroj aŭ fotoj. Tamen laŭ mi regas diversspeca reklamado. Iom bedaŭrinde estas, ke eĉ kaptinte kontakton kun nova persono, oni ne ĉiam sukcesas daŭrigi ĝin. Ofte okazas, ke krom respondo je amikiĝpeto iras nenio plu. Kiam E-uzantoj ne emas eĉ kurte reklami sin, tiam malfacilas komenci dialogon. Kaj kiel praktike teni kontaktojn kun centoj aŭ miloj da personoj? Krome, ĝenerale, ni ne estas tro opinidonemaj, ĉu pro manko de kuraĝo? Aliflanke ekzistas lokoj, kie la anaro eĉ diskutbatalas, kaj tien mi ne tro ofte direktas mian atenton. Mi preferas direktiĝi tien, kie oni estimas unu la alian kaj kie okazas interkultura interŝanĝo.

Dum la skribado de nova sonartikolo akompanas min ofte demando, por kiom da geaŭskultantoj ĝi estos alloga. Mi ja konscias, kiom multe da interesiĝoj estas inter vi tra la tuta mondo. Kelka respondo estas por mi la nombro de alklakoj je unuopa sonartikolo. Kelkaj el vi afable skribas komentojn de tempo al tempo, kiuj eldiroj estas foje iom neatenditaj, alifoje tute esperitaj, sed ĉiukaze tre interesaj! Dankon pro ili!

Ni ĉiuj sendube diferencas, kaj lerni Esperanton ne signifas sole ellerni la lingvon mem. Bonŝance la vivo alportas al ni tiom da eblecoj elekti, ke ĉiu el ni povas trovi iun aŭ ion interesan. Tamen la konstanta evoluo de la mondo kaj de nia internacia lingvo, kaj ankaŭ nia diverseco kaŭzas, ke ni havas iom limigitajn tempajn eblojn. Ja oni devas ankoraŭ normale vivi. Ni do devas fokusiĝi je konkreta sfero de niaj interesiĝoj, kaj al ĝi dediĉi nian tempon.

Trafajn elektojn por vi!

La strukturo de la Kristo

13/03/2012 07:05

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo


Estas konata fakto, ke Rio-de-Ĵanejro estas belega urbo, ‘benita de la Naturo’ – laŭ konata kanzono. Estas same konate, ke la Statuon de la Redemptora Kristo, en Rio, oni elektis kiel unu el la mirindaĵoj en la mondo. Ĝi estas majesta konstruaĵo 30 metrojn alta (plus la piedestalo 8 metrojn alta), de kies piedo oni povas rigardi vastan, mirindan panoramon. La tuta pezo estas 1145 tunoj. Ĝi situas je 709 metroj super la marnivelo, sur monto ‘Corcovado’ (per laŭlitera traduko: ‘ĝibaĵo’). Ĝi inaŭguriĝis la 12-an de oktobro 1931, post kvinjara konstruado. Krom kristanisma simbolo, ĝi fariĝis ankaŭ simbolo de Rio kaj de Brazilo – unu el la plej elstaraj en Sudameriko.

Preskaŭ 4-kilometra fervojo kondukas al la supro de la monto ekde la fino de la 19-a jarcento kaj en la jaro 1904 oni ĝin elektrigis. La tuta statuo estas konstruita per ferbetono kovrita per speco de ŝtono nomata en Brazilo ‘sapoŝtono’. Longa ŝtuparo kondukas de la supra fervoja stacio ĝis la statuo mem, kaj en la jaro 2002 la urbaj administrantoj instaligis tri panoramliftojn kaj kvar aŭtomate ruliĝantajn ŝtuparojn. Ĉe la piedo de la monumento funkcias katolika preĝejeto, kie okazas geedziĝoj kaj baptoceremonioj. Ĉirkaŭe, vizitantoj povas okupi komfortan plataĵon por rigardado.

Kiam oni promenas en tiu bela loko kaj admiras la statuon kaj la pejzaĝon, oni tamen ne povas prezenti al si ĝian internan strukturon. Ĉi tio estas tre interesa detalo. Viziti la internaĵon ne estas permesate al la publiko, sed funkciuloj tie moviĝas por konservado, purigado kaj riparoj. Labirinto sur 10 etaĝoj, en sufoka, malluma aero, kondukas ilin al la trunko, koro, kapo, kaj brakoj de la monumento. Pro la alta situo, ĝi estas ofte atingata de fulmoj kaj pluvegoj; tial, vico da fulmosuĉiloj staras sur ĝiaj brakoj kaj kapo. Kvankam oni ne rajtas viziti la internaĵon, tamen danke al interreto eblas havigi al si bonan ideon pri la konstruaĵo. Tion montras ĉi tiu virtuala prezento, kiu enhavas plurajn interesajn filmetojn (bedaŭrinde en la portugala lingvo):
https://www.estadao.com.br/especiais/o-cristo-redentor-visto-por-dentro,163542.htm .

Kiam vi vizitos Rion, nepre promenu ĉe la Redemptora Kristo!

Intersekseco

12/03/2012 07:40



En Germanio naskiĝas ĉiujare centoj da infanoj, kies sekso estas duba: Ne estas klare ĉu ili estas viraj aŭ virinaj. La germana Etiko-Konsilio nun proponas enkonduki trian sekson.

En sia raporto publikigita ĵus pri la temo de intersekseco, la germana Etiko Konsilio rekomendas, inter aliaj aferoj, enkonduki en la leĝon pri persona statuso trian kategorion por la sekso. La konsilio kredas ke estas nepravigebla lezo de la rajto je personeco kaj la rajto je egala traktado kiam homoj kiuj pro sia fizika kondiĉo nek povas deklari sin viraj nek virinaj, estas devigitaj de la leĝo decidi sin por unu el tiuj du kategorioj.

La Etiko-Konsilio konsilas ke tiaj homoj ricevu la opcion registriĝi kiel "virino" aŭ "viro" aŭ kiel "alia". Kaj oni ankaŭ rekomendas ke la persono decidu mem.

Oni taksas ke en Germanio vivas 80.000-120.000 personoj, kiuj ne konformas al la normo jam kiel bebo. Iliaj kromosomoj, seksorganoj, malĉefaj seksaj karakterizaĵoj, genoj, hormonoj kaj glandoj ne povas esti atribuataj ĉiuj al la sama sekso.

En sia 110-paĝa raporto la germana Etiko-Konsilio detale diskutas la sorton de interseksuloj. Ĝi eldonis interalie du raportojn de koncernatoj. En unu kazo, knabo naskiĝis en 1965 kun ne klare asigneblaj seksorganoj. La kuracistoj en la hospitalo rimarkis, ke kvankam la bebo havis viran kromosomaron kaj testikojn en la abdomeno, ili tamen kastris la bebon en la aĝo de du kaj duona monatoj sen gepatra konsento. La gepatroj eksciis tion nur post la operacio, kiam kuracistoj instrukciis ilin kiel ili eduku la infanon: "La infano estas kaj ĉiam estos knabino, kaj necesas eduki ŝin en tiu senco. Kun neniu krom la gepatroj kaj la kuracistoj (!) plu diskutu pri la sekso de la infano."

Lucie Veith estas prezidanto de la asocio "Interseksaj homoj", kaj ŝi diras ke ŝi estas "perceptata kiel virino." Al Lucie Veith estas klare: Ekzistas tria sekso kaj tiu fakto devas finfine esti leĝe agnoskata. "Mi esperas ke tio estos ankaŭ klara signalo kontraŭ kripligo de seksorganoj de interseksaj infanoj."

Lucie Veith nomas la sekskongruigajn operaciojn post la naskiĝo kripligon. Eĉ hodiaŭ, interseksaj infanoj ofte estas submetataj al striktaj operacioj por ke ili kongruu kun la normo. "Ĉiujare naskiĝas en Germanio 120-350 infanoj kun specialaj seksorganoj," diras Lucie Veith. "Al la plimulto de tiuj infanoj la sekso estos atribuita ene de unu semajno post naskiĝo tiel ke ili povas registriĝi en la civila registro." Ankoraŭ estas kutimo ke 90 procentoj de tiuj infanoj estas operaciataj al virinoj. "Estas pli facile fosi truon ol starigi arbon."

La neinversigebla asigno de sekso per operacio prezentas lezon de la rajto pri fizika integreco. La decido por tiaj asignaj operacioj estas rajto de la koncernata individuo. Nur en eksterordinaraj kazoj aliaj rajtas fari decidon kaj tiam nur post vasta interkonsilado kaj eble engaĝante la familian kortumon.

Kiel daŭrigeble la intervenoj de la kuracistoj ombrumis la vivon de interseksuloj, la raporto mencias: "Mi suferas mia tutan vivon pro la sekvoj de tiu malhumana traktado. Mi estas nek viro nek virino, sed precipe mi ne plu estas hermafrodito. Mi restas kunkudraĵo, kreita de kuracistoj, lezita, cikatriĝinta."
 

Modernaj papirusoj en Londono

11/03/2012 06:47



Tamizaj bordoj malvolvitaj

Por la itala arkitekto kaj artisto Matteo Pericoli, Londono estas ĉarma longega sinsekvo de linioj desegnitaj per nigra plumo. Dum du jaroj, kun plej granda skrupulo, preskaŭ obsede, li desegnis la profilon de londonaj vidaĵoj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la norda kaj suda bordoj de Tamizo. Kiel desegnpaperon li uzis du blankajn rulojn papirusostilajn, 11 metrojn kaj duonon longajn kaj 30 centimetrojn altajn.

La detaloj pri la desegnaĵoj estas tre surprizaj; jen kelkaj datumoj:

· Pontoj: 41 (el ili: 21 norde, 20 sude); temas fakte pri la ekstremoj de la pontoj tiel desegnitaj por ne kaŝi la ĉirkaŭaĵojn.
· Konstruaĵoj: 1,343 (el ili: 766 norde, 577 sude).
· Fenestroj: ĉirkaŭ 27,180 (el ili: 14,955 norde, 12,225 sude).
· Gruoj: 58 (el ili: 29 norde, 29 sude, nekedeble la sama nombro!).
· Ondoj: 3,262 (el ili: 1,842 norde, 1,420 sude).
· Piedirita vojo laŭlonge de la rivero por fari la desegnaĵojn (senkonsidere pri la zigzagado): 59 kilometroj.

· Fotoj sume faritaj: 6,100.

Do temas pri tre longa piedirado, amaso da fotoj, skrupula desegnado kaj pri la celo redoni treege fidelan, sed samtempe personan bildon de konataj urbaj profiloj. Tiu ĉi noviga verko ja inkluzivas novan vidpunkton: la malkovron de ŝajne kutimaj vidaĵoj, kiu jam ensorĉis ankaŭ la purrasajn londonanojn mem, al ili rivelante novajn perspektivojn de la brita ĉefurbo.

La arkitekto Matteo Pericoli ja opinias, ke desegnaĵo utilas kiel spegulo de la kreema flanko de la cerbo. "La realo estas ĥaosa; perstreka desegnaĵo kapablas priskribi ĝin en maniero facile komprenebla", li diras.

Pericoli, 43-jaraĝa, naskiĝis en Milano kaj lernis arkitekturon en la loka politekniko. Kvankam komputilaj sistemoj por desegnado fariĝis normo en arkitektura kampo, li preferis dekomence desegni libermane. Antaŭ dek jaroj li forlasis definitive la arkitekturan profesion kaj fariĝis profesia ilustristo de konstruaĵoj kaj urboj.

Liaj desegnaĵoj inkluzivas nekredeblajn detalojn, eĉ ĉiujn fenestrojn kaj etaĝojn, sed en ili tute mankas la homoj loĝantaj en la urboj. Ĉirilate, li ridante klarigas:"Homoj estas efemeraj: ĉio nedaŭra ne troviĝas en miaj desegnaĵoj".

La du rulaĵoj, plene malvolvitaj, estis eksponitaj ĉe londona artgalerio kaj dum kelkaj semajnoj vere furoris. Poste ili aperis libroforme kiel longega paperbendo, akordione faldita. Tiu ĉi albumo titolita "London Unfurled" (Londono malvolvita) rapide fariĝis unu el plej multe vendataj libroj en la urbo.

Sekve de tiu sukceso, lastatempe aperis malmultekosta aplika programo por la tabuletkomputilo iPad de Apple, kiu permesas tre komforte malvolvi la ciferecigitajn rulajn desegnaĵojn, zomigi altdifine ĉiujn detalojn, rapide atingi specifajn lokojn kaj ricevi skribe kaj voĉe rilatajn informojn.

Unu el la venontaj celoj de Matteo Pericoli estos la urba profilo de Rio-de-Ĵaneiro, kiu tre rapide ŝanĝiĝas antaŭvide al la Olimpikoj, kiuj okazos en la urbo post kvar jaroj.

Li tamen bedaŭras, ke arkitektoj ne dediĉas pli da tempo al libermane desegnado kaj tiel resumas sian penson: "Antaŭ ol homoj uzis vortojn, ili havis desegnaĵojn aŭ simbolojn. La teknologio estas mirinda sed arkitektoj devus unue scii kiel pensi helpe de simpla krajono".
 

 

Antaŭlerneja edukado

10/03/2012 05:49



Kiam infanoj en la aĝo de 6 jaroj eniras la bazlernejon por tie lerni la legadon kaj skribadon kaj krome ankaŭ aliajn fakojn, la instrua lingvo plej ofte estas la unua oficiala lingvo de la lando. Verŝajne por plej multaj infanoj tio ne estas problemo, precipe se en la gepatra familio oni parolas tiun lingvon kun la infanoj. Kie tio ne okazas eblas mildigi la lingvan deficiton per laŭeble plurjara vizitado de infanvartejo resp. de antaŭlernejo. Por kelkaj infanoj unu jaro da antaŭlerneja lingva edukado sufiĉas por ebligi al ili bonan starton en la bazlernejo, por aliaj infanoj tio ne sufiĉas.

La diferencoj povas esti tre grandaj: Unuflanke estas infanoj kie hejme oni tre bone parolas, laŭtlegas porinfanajn rakontojn kaj ekinstruas eĉ fremdan lingvon. Aliflanke estas familioj kie oni apenaŭ parolas kun la infanoj sed sidigas ilin antaŭ televidilo kie ili ne nur konsumas porinfanajn programojn sed ankaŭ programojn kiuj estas tute maltaŭgaj por infanetoj.

Kaj en tiaj familioj ofte oni ne sendas la infanojn al infanvartejo aŭ eble nur dum unu jaro ĵus antaŭ ol eniri la bazlernejon ĉar tiu jaro estas deviga kaj senkosta. Kaj se tia situacio trafas infanojn en familioj de enmigrintoj, la infanoj suferas duoblan malavantaĝon: Ili nek la gepatran lingvon bone lernas nek la lingvon de la lando. Ili ja verŝajne aŭdas ambaŭ lingvojn en la televido, sed tio apenaŭ havas edukan valoron.

En la nuna epoko de manko de infanoj en la industriaj landoj kaj sekve de manko de juna laborforto, el ekonomia vidpunkto la manko de edukado estas granda malŝparo. La modernaj socioj ja bezonas por bone funkcii bone edukitajn homojn kaj oni scias ke tio komenciĝas en plej frua aĝo. Necesus do subteni tiajn infanojn kiuj hejme ne ĝuas taŭgan edukadon. Ili ricevu la eblecon vizitadi infanvartejon jam ekde la aĝo de 3 jaroj. Tamen devigi gepatrojn sendi la infanojn al infanvartejo estas tikla afero, ĉar la homoj ja povus eduki la infanojn laŭ sia kulturo kaj en libereca demokratio la ŝtato ne havas la rajton postuli kulturan alkonformiĝon.

Infanvartejoj ne devas esti ŝtataj, do plej ofte municipaj, sed ili povas ankaŭ esti privataj aŭ religiaj, sed kutime en tiaj infanvartejoj la gepatroj devas pagi pli altan kotizon ol en publikaj infanvartejoj. Tamen ne eblas diri ke temas nur pri financa problemo, necesas ankaŭ konvinki la gepatrojn ke ili ebligu al siaj infanoj la prizorgadon kaj edukadon en infanvartejo. Povas ja esti ke gepatroj timas ke infanoj tie lernas ion kion la gepatroj tute ne ŝatas.

Ĉiukaze la bona edukado de infanoj estas granda defio por ĉiuj kaj simplaj unuecaj solvoj plej ofte ne taŭgas. Necesas respekti la sociajn kaj kulturajn diferencojn kaj same necesas bona socia klimato.

Familiaj ĝardenoj

09/03/2012 07:43



La laboristaj ĝardenoj kiuj aperis je la fino de la 19-a jarcento, estas parceloj de tero kiujn urbestraroj disponigis al la loĝantoj. Tiuj parceloj plej ofte servis por la kultivado de legomoj, kaj ili estis unue destinitaj por la pliboniĝo de la vivokondiĉoj de la laboristoj, ĉar tiuj ĝardenoj havigis al ili socian ekvilibron kaj nutran memrimedon. Post la dua mondmilito la laboristaj ĝardenoj estis nomitaj familiaj ĝardenoj.

Dum la napoleonaj militoj, oni ekparolis en Anglio pri « allotments » t.e. terenoj atribuitaj al la laboristoj. Laŭ iuj, necesis 2000 kvadratmetroj kaj laŭ aliaj nur la duono. Sed ĉiu konsentis pri la grava rolo de la ĝardenoj.

En Germanio, ekde la dua duono de la 19-a jarcento, la kuracisto kaj pedagogo Daniel Gottlob Moritz Schreber ekdisvolvis la ideon pri laboristaj ĝardenoj laŭ la pensfadeno de siaj laboroj pri la publika sano. La ideo estis ebligi por la laboristoj distriĝon unuflanke per la ĝardenumo kaj aliflanke per la ĝuado de sana ripoziga medio. Krome la kultivado de fruktoj kaj legomoj por rekta konsumo povas plibonigi la nutraĵon de la laboristoj.

Tamen post lia morto pasis tri jaroj, kiam en 1864 lia bofilo Ernst Innozenz Hauschild fondis apud Lepsiko lud-placeton por la malfavoritaj infanoj. Omaĝe al sia bopatro, li nomis ĝin Schreber-placo. Rapide la gepatroj siavice ekposedis la spacon kaj komencis kultivi plantojn. Sub la nomo Schrebergarten ( t. e. laŭvorte ĝardeno de Schreber) la laboristaj ĝardenoj tiam disvolviĝis en tutan Germanion kaj aparte en la industriajn regionojn kiel Ruhr-regiono, tipa mina regiono. Tiuj ĝardenoj ofte estis kolektive prizorgataj de la laboristoj, kaj tiel formis malgrandajn komunaĵojn kiuj nutris la socian ligon.

Hodiaŭ la Schrebergarten estas en Germanio vera institucio kun striktaj reguloj (alteco de la heĝoj, surfaco de la kabanoj kaj de kultivataj spacoj), konkuroj pri plej bela Schrebergarten kaj ĝiaj reguloj pri la atribuado.

En Francio pruntedonite aŭ transdonite, la tereno ligis la laboriston al lia fabriko kaj tenis lin malproksime de la trinkejo. Eĉ se ili havis paternalisman karakteron, la laboristaj ĝardenoj estis allogaj, ĉar ili kongruis kun reala bezono. La unuaj francaj laboristaj ĝardenoj estis inspiritaj de la legomĝardenoj laŭ la modelo en Germanio. La ideo de Schreber pri laboristaj ĝardenoj por « eduki la laboristaron kaj plibonigi la publikan sanon » estis adoptita de kelkaj homoj, kiel la pastro Volpette en Saint-Etienne kaj sinjorino Hervieu en Sédan.

Je la fino de la 19-a jarcento la pastro Jules Lemire kiu estis influa politika homo kaj kristana deputito-urbestro de la nord-franca urbo Hazebrouck celis per la laboristaj ĝardenoj plibonigi la situacion de la laboristaj familioj.

"La laboristaj ĝardenoj havas socian destinon kaj defendas iun socian ordemon: se ili ebligas, ke la laboristoj eliras el siaj loĝejaĉoj kaj ĝuas pli spireblan aeron, la ĝardenoj ankaŭ forigas ilin de la trinkejoj kaj subtenas la familiajn agadojn meze de tiuj verdaj spacoj". La pastro Lemire fondis la "Francan Ligon de la terpeco kaj de la hejmo" en 1896, kun la celo simpligi por siaj administratoj atingi la parcelojn."

En 1996 por festi la 100-an datrevenon de la laboristaj ĝardenoj estis kreita rozo « Abbé Lemire », kiu estas admirebla en la ĝardeno de la Palaco Elizeo kaj en la botanika ĝardeno de Monaco.

De fremda al propra lingvo

08/03/2012 07:15



Kiam mi estis 17-jara mi ludis la rolon de la servisto "Truffaldino" en la komedio de Carlo Goldoni "La servisto de du mastroj". Pro tio mi poste ricevis senpagan instruadon pri aktorado. Grava elemento de tiu instruado estis la elformado de la voĉo kaj la lernado de la germana sceneja parolarto. Ĝuste tiu lasta ege kontentigis min kaj mi ekde tiam kun granda plezuro parolis laŭ tiu parolarto. Bedaŭrinde en nia lando oni tiel "rajtas" paroli nur sur scenejo aŭ en radio ĉar tiu parolmaniero estas tro for de la ĉiutaga lingvaĵo.

Oni parolas ĉe ni eĉ en lernejoj kaj en universitato iun miksaĵon inter la normgermana kaj la loka dialekto. Puran germanan parolas preskaŭ nur ne-aŭstroj, do germanoj el Germanio aŭ najbarlandanoj aŭ aliaj eksterlandanoj kiuj lernis la germanan kiel fremdan lingvon en lernejo. Kiam tiaj homoj venas al Aŭstrio ili ja konas la normgermanan (foje eĉ pli bone ol aŭstroj) sed ili ne jam regas la koncernan lokan dialekton kio kaŭzas al ili multe da konfuzo kaj ĉagreno. Kleraj aŭstroj ja regas la normgermanan, sed ili nepre devas paroli kun loka akĉento por ke ili ne aperu kiel germanoj aŭ kiel aliaj eksterlandanoj.

La aŭstroj ĝenerale ne ŝatas paroli laŭ fremdaj sonoj. Ili ja lernas la anglan sed rilate al prononco la angla estas tiel malklara lingvo ke apenaŭ iu klopodas paroli la anglan laŭ iu bela modelo. Do la plej granda parto de la aŭstroj ne kutimas paroli en alia lingvo kaj la normgermanan ili konsideras necesa helplingvo kiu estas laŭeble evitinda. Tio ne validas en urboj kiel Vieno, Salzburg kaj Innsbruck kie homoj parolas pli kaj pli puran normgermanan.

Tiu sinteno rilate al la parolado de aliaj lingvoj ol la loka lingvovariaĵo ankaŭ influas la E-parolantojn. La parolado de Esperanto estas plej ofte je nivelo de helplingvo. Tio signifas ke oni parolas Esperanton kun sonoj kaj kun kadenco laŭeble similaj al la hejma lingvo. Kaj tio evidentiĝas en internaciaj renkontiĝoj. Kion mi diris pri la aŭstroj, tio validas ankaŭ por parolantoj de aliaj lingvoj.

Por interkompreniĝi tia parolmaniero ja sufiĉas sed ĝi apenaŭ kontentigas, ĉar Esperanto aperas kiel fremda lingvo por ĉiuj kaj tio ne varmigas la korojn. Sed ja eblas pli bele kaj pli korvarmige paroli en Esperanto. Bonega ekzemplo estas la parolmaniero de Paŭlo Sérgio Viana ĉi tie en la Esperanta Retradio. Tiel eblas ekami la lingvon kaj entuziasmiĝi pri ĝi. Tiam Esperanto ne plu estas fremda lingvo, sed dua propra lingvo kiu kunligas homojn en la tuta mondo.
 

<< 37 | 38 | 39 | 40 | 41 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.