Blog

Hieroglifoj

05/04/2012 17:47

 


Hieroglifoj estas bildaj simboloj, kiujn uzis por skribi la antikvaj egiptoj. Hieroglifoj fariĝis legeblaj en la nuntempo danke al Thomas Young kaj al Jean-François Champollion kiuj deĉifris ilin helpe ĉefe de la Rozeta ŝtono.


La doktoro Thomas Young estis la unua kiu ekis sciencan deĉifradon kaj la komprenon de la hieroglifoj. Li sciis pri la ŝtono el Rozeta ekde la jaro 1814, danke al sia amiko Sir W. E. Rouse Boughton kiu trandonis al Young egiptan papiron kiu estis trovita en sarkofago el Tebas.

La vorton hieroglifo formas la grekaj radikoj hieros ιερος (sankta) kaj gluphein γλυφειν (gravuri). La grekoj tiel nomis la egiptan skribon kiun ili renkontis gravurita sur la muroj de monumentoj (steleoj, temploj kaj tomboj).

La egiptoj komencis uzi hieroglifojn antaŭ ses mil jaroj. La plej malnova hieroglifa surskribo estis datita je 4240 a.K, t.e. la unua ekapero de hieroglifoj trovitaj antaŭ ol en Sumero la kojnoskribo estis disvolviĝinta), kaj uzis ilin seninterrompe ĝis ĉirkau -100, t.e. ĝis proksime la fino de la rego de la Ptolomeoj, fakte la plejlasta hieroglifa surskribo montras daton de la 24-a de aŭgusto 394 sur la Izis-a templo de Philae. Pli simpla formo, la Hieratika skribo poste eĉ pli simpla, la Demotika skribo (el greka demos=popolo) en epoko de la 26-a dinastio (664-525 a.K.) iĝis ĉefa. Finfine dum epoko de la helanaj reĝoj Ptolemeoj la greka lingvo definitive anstataŭis ambaŭ skribojn hieroglifaj kaj demotikaj.

Laŭ kelkaj la hieroglifa skribo ne estas inventita en Egiptio; laŭ ili amasigitaj pruvoj indikas, ke ĝi estis alportita tien de invadantoj, kiuj venis el nordorienta aŭ meza Azio. Tiuj hejmiĝis en la nila valo ie inter Memfiso norde kaj Tebo sude, kaj grade establis sian civilizon kaj religion en tiu nova hejmo. Iom post iom ilia skribo etendiĝis norden kaj suden, ĝis la hieroglifoj uziĝis - almenaŭ por ŝtataj aferoj - de la mediteranea bordo ĝis la plej suda parto de la Insulo Meroë, pli ol 3000 kilometrojn for.

Rimarkinda apartaĵo de la hieroglifoj estas la tre malgranda ŝanĝo de formo dum la jarmiloj, sendube kaŭze de la materialo, sur kiu ili estis skribataj, kaj parte pro konservemo naskita de religiaj konvinkoj. Kontraste, la babiloniaj kaj ĉinaj bildsimboloj draste ŝanĝiĝis tiel frue (kelkajn jarojn a.K.), ke iliaj originaj bildaj formoj perdiĝis.

Ĉiu hieroglifo estas bildo de natura aĵo, besto aŭ homo, kaj uziĝis en multaj diversaj manieroj. En la plej simpla uzo hieroglifoj uziĝis kiel efektivaj bildoj (leporo, aglo, skarabo). Sed hieroglifoj ankaŭ povis reprezenti ideojn. Ekzemple muro falanta flanken signifis "fali". Salonego por rekontiĝoj de saĝuloj signifis "konsilio". Hakilo reprezentis la ideon de dio. Muzikilo reprezentis la ideon de ĝojo, plezuro. En tiaj okazoj oni parolas pri ideogramoj. Poste oni komencis uzi hieroglifojn ankaŭ kun sona valoro.
 

Piedirantojn oni devas ŝati

04/04/2012 15:52

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



Simpatie al tutmondaj piedirantoj

"Piedirantojn oni devas ŝati. Piedirantoj estas plej granda parto de homaro. Eĉ pli: ili estas plej bona parto de ŝi", firme proklamas, en la jaro 1931, Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov je la komenco de ilia satira romano "Ora bovido" (tradukita el la rusa al Esperanto kaj eldonita fare de nia samideano Aleks Kerbel).

Kaj tiel ili daŭrigas:
"Piedirantoj kreis la mondon. Tio estas ili kiuj konstruis urbojn, altigis multetaĝajn domojn, instalis akvoduktojn kaj kloakojn, pavimis stratojn kaj lumigis ilin per elektraj lampoj. Tio estas ili kiuj disvastigis civilizon tra la tuta mondo, inventis libropresadon, elpensis pulvon, transĵetis pontojn, deĉifris egiptajn hieroglifojn, kreis sendanĝeran razilon, neniigis sklav-komercadon, kaj evidentigis, ke el faboj de sojo oni povas prepari cent-dek- kvaron da bongustaj kaj nutraj manĝaĵoj. Kaj kiam ĉio estis jam preta, kiam nia kara planedo ekaspektis relative komforte, aperis aŭtistoj. Oni devas mencii, ke ankaŭ aŭto estas inventita far piedirantoj. Sed aŭtistoj ial tuj forgesis pri tio. La mildajn kaj saĝajn piedirantojn oni komencis elvivigi. Stratoj, kreitaj per piedirantoj, transiris sub regadon de aŭtistoj. Pavimoj ekestis duoble pli vastaj, trotuaroj ŝrumpiĝis. Kaj piedirantoj ekis time premiĝi al muroj de la domoj. En granda urbo piedirantoj vivas martire. Oni enigis ilin en iun transportan geton. Transiri straton estas permesate nur ĉe vojkrucoj, tio estas ĝuste en lokoj, kie trafiko estas plej intensa, kaj kie la haro, sur kiu kutime pendas la vivo de piediranto, estas plej disŝirebla".

Nekredeble, ke jam en la jaro 1931 kaj des pli en Ruslando, Ilf kaj Petrov tiel sagace kaptis kaj sarkasme priskribis degeneradon de urba strukturo kaj sekvan malfortigon de statuso de piedirantoj. Dum la lasta jardeko vekiĝis nova tendenco al urba planado, kies celo estas restitui al piediranto, la plej malnova kaj disponebla veturilo en la mondo, la publikan spacon.

Urboj kiel Londono, Kopenhago kaj Barcelono ekfaris drastajn ŝangojn por evoluigo de spacoj rezervitaj por piedirantoj. En kelkaj urboj en la mondo, la urbanoj mem eĉ ekpledis antaŭ respondeculoj pri urboplanismo por rajtoj de piedirantoj kaj ekagadis por diskonigi la avantaĝojn de piedirado. Malgraŭ ke oni konsideras piediranton kiel veturilon vundeblan kaj malrapidan (averaĝe 3-5 kilometrojn hore), li tamen ne poluas, ne konsumas benzinon kaj ne bezonas parkejon! Piedirado donas avantaĝojn al sano, medio, socio kaj al ekonomio.

Bedaŭrinde en multegaj landoj, kaj Israelo inter ili, oni ankoraŭ konsideras piedirantojn kiel ĝenaĵon kaj obstaklon por la adorindaj aŭtomobiloj kaj svarmantaj skoteroj. En Israelo, kompare kun la aliaj okcidentaj landoj, oni havas la plej altan nombron de piedirantaj viktimoj pro aŭtomobilaj akcidentoj. La israela socio identigas posedon kaj uzadon de veturilo kun sukceso kaj solida socia statuso, dum piediradon (kaj publikan transportadon) oni identigas kun malriĉeco kaj malprogreso. Laŭ prudentaj estimoj, dekono da urbaj lokŝanĝiĝoj, je distanco je malpli ol kilometro, okazas per privataj aŭtomobiloj.

Ankoraŭ mankas ĉe ni observado de urba medio el vidpunkto de piediranto: purigado kaj taŭga iluminado de stratoj kun larĝaj kaj sendifektaj trotuaroj, kreado de piediraj areoj en la centro de urboj, planado de piedtrairejoj kaj semaforoj donantaj pasprioritaton al piedirantoj.

La strato ne estas nura trafikkanalo por aŭtomobiloj kaj piediranto ne estas "eksmodiĝinta veturilo": li estas la homa bato de la urbo kaj lia vagado estas la plej forta esprimo de la ligo inter medio kaj komunumo.
 

En nia klubejo

03/04/2012 18:53

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Kiel bela etoso regas en nia E-klubejo en "Riwiera"! Ĉiun semajnon venadas ĉi-tien ĉirkaŭ dek fervoraj esperantistoj. Ĉiuj estas malsataj kaj soifantaj la internacian lingvon. Ĉiuj el ni intense studas Esperanton, ĉar ĝi ne volas mem veni en niajn kapojn, des pli ke ni ne estas junuloj laŭ nia aĝo. Tamen eĉ niaj 80-jaruloj sentas sin mense tre viglaj, do ni esperas ankoraŭ multajn sukcesojn. Ju pli multe ni lernas, des pli bone ni vidas, ke la kreaĵo de Zamenhof estas riĉega komunikilo. Do ni ne perdas tempon kaj praktikas.

Post la komencaj "Saluton!", "Bonan tagon!", "Bonvenon!" laŭvice alvenantaj personoj senvestiĝas depende de jarsezono. Siajn diversajn suprajn vestaĵojn ili pendigas sur la staranta ĉe la enirejo pendigilo. Sekve ĉiuj okupas sian ŝatatan lokon sur seĝoj ĉe tabloj kunmetitaj en unu vicon. Poste dum la akvo bolas nia deĵoranta kolego kafisto proponas al ni ion por trinki kaj sekvas niaj mendoj: - Kion vi trinkos? - ni aŭdas unu post la alia. - Ĉu vi hodiaŭ volas kafon aŭ teon? - Mi petas kafon. - Ĉu fortan? - Kafo estu muelita aŭ solvebla? - Kun sukero, kremo aŭ sen? - Ne, mi preferas sen sukero. - Mi trinkos kun sukero kaj kremo. - Ĉu vi deziras la nigran teon aŭ la fruktan? - Al mi bonvolu infuzi la nigran teon.

Ofte iu el ni fariĝas sponsoro de dolĉaĵoj, kiuj dum nia pena lernado rapide malaperas. Kelkfoje oni bakas ilin memstare, alifoje oni aĉetas ilin en vendejo. El inter tiuj membakitaj mi deziras mencii la kuketojn el avenaj flokoj fare de nia kolegino, kiuj plej ofte gastas sur niaj teleretoj. Pasas kelkaj minutoj de spontana babilado, ĉiuj elmetas lernomaterialojn kaj iom post iom pretiĝas niaj trinkaĵoj. Kelkaj el ni helpas al la infuzanto disdoni plenigitajn tasojn, glasojn, kuleretojn, sukeron kaj kremon, se tiu estas. Alvenas tempo por komenci la kunvenon. Sekve...

...oni disdonas kopiitajn tekstojn, laŭ kiuj ni lernas. Alikaze oni uzas porteblan komputilon, sur kies ekrano oni povas vidi tekstojn aŭ bildojn, kiuj estas temoj por trastudi. Kelkaj el ni preparas hejmtaskojn, kiuj estas kontrolataj dum la leciono aŭ hejme de nia instruisto. La hejmtaskojn plej ofte preparas aparte diligente niaj plej freŝaj studentoj, kiuj deziras rapide proprigi al si la lingvon. La okupoj komenciĝas de kelkaj ĝeneralaj demandoj kiel ekzemple: - Kiu tago estis hieraŭ? Kaj aŭdiĝas responde: - Hieraŭ estis dimanĉo. Je la demando pri dato, oni povas aŭdi: - Hodiaŭ estas la 26-a de marto de la 2012-a jaro. Post "Kia vetero hodiaŭ estas?" sekvas, ke "la vento estas forta kaj ŝira, ne malofte okazas ŝtormo. Estas ne tro sune kaj multe da nuboj, kaj matene okazis nebuloj." Krom tio somere "ofte pluvas kaj tempestas" kaj vintre "neĝas kaj okazas neĝblovadoj". Malgraŭ tio oni iel vivas ĉi tie en Pomerio.

Antaŭ kelka tempo en mia sonartikolo titolita "Loka E-agado" mi kelkvorte priskribis, kiel aspektas mia loka Esperantujo kaj mi substrekis, ke mi ankaŭ estas tre scivolema, kiel estas ĉe vi? Kelkaj el vi bonvolis respondi klarige post la sonartikolo, pro kio mi estas aparte dankema. Eblas ĉion ĉi retrorigarde tralegi. Hodiaŭ, mi havas la okazon prezenti al vi la voĉojn de miaj geamikoj, por ke vi sciu, ke ne temas nur pri iu mia elpensaĵo, mi dirus duonŝerce. Tiel do ĉeflegis por vi Marysia, Majka kaj Ania, kaj krome Kazik, Mietek, Czesiek, Rysiek, Tolek kaj Heniek. Mi estas certa, ke mi havas la bonŝancon kunagi surloke kun tre impona grupo de E-ŝatantoj kaj samtempe parolantoj - ĉiu sianivele. Danke al tio ni havas neripeteblan eblecon krei ion pli ol nur societajn konversaciojn en la gepatra lingvo. Ni klopodas elprofiti la favoron laŭ niaj ebloj kaj krei la vivkondiĉojn por Esperanto. Tiucele servas niaj renkontiĝoj, dum kiuj ni parolas, skribas, legas, lernas aŭskulti kaj nelaste kantas. Mi esperas havi la eblecon estonte pli vaste rakonti al vi pri tiu ĉi kaj pri aliaj temoj. Tiucele mi intencas elprofiti la jam aŭdigitajn voĉojn, kaj ankaŭ laŭdezire la voĉojn de aliaj ĉi-tieaj aktivuloj, kun la espero, ke vi akceptos ilin kun interesiĝo.
 

Energilimonado alportis sukceson

02/04/2012 21:59

 


Dietrich Mateschitz naskiĝis en la jaro 1944 en la sudorienta parto de Aŭstrio. Li estas la iniciatinto de la entrepreno kaj marko por la tutmonde konata energilimonado Red Bull (ruĝa taŭro). Kiel sola aŭstro li sukcesis eniri en la Forbes-liston de miliarduloj. Lia posedaĵaro estas taksata je 5,3 miliardoj da usonaj dolaroj kio portas lin al rango 193 de la listo de la plej riĉaj homoj de la mondo kaj al rango 1 en Aŭstrio.

La vojo de Mateschitz kondukis lin tute supren, post kiam li estis meze sukcesa gimnaziano kaj studento (dum 10 jaroj) en la mondkomerca altlernejo de Vieno kaj fakulo pri merkatumado por laviloj, kafo kaj dentopasto ĝis la memstareco kiel entreprenisto. Dum unu el siaj pornegocaj vojaĝoj al Azio laŭdire li konatiĝis en hotela drinkejo kun la efiko de stimulaj kaj ekscitaj energitrinkaĵoj. Tiaj trinkaĵoj ne jam estis konataj dum la 1980-aj jaroj en Eŭropo. Mateschitz flaris ŝancon por si kaj akiris en la jaro 1983 la licencon por tia trinkaĵo kaj fondis unu jaron poste kune kun 2 tajlandaj partneroj en la urbeto Fuschl proksime al Salzburg la Red Bull S.l.r.

"Kion vi celas per tiu glueca sukaĵo?", oni demandis lin kiam li portis la markon Red Bull de Azio al Eŭropo. Kaj krome la produkto kiu gustas simile al gumaj ursetoj devis kosti multoblon de Kokakolao aŭ Pepsikolao. "Kiam ni komencis, ni diris: 'Ne jam ekzistas merkato por Red Bull", rememoras Mateschitz. La enkonduko en la merkaton okazis en la jaro 1987. Kiam Red Bull rapide alportis sukceson, la konkurantoj konsideris ĝin unue kiel moda fluktuaĵo. Poste ili provis imiti la sukcesigan recepton. "Kiam la nombro de imitantoj atingis 142, ni ĉesis nombri ilin", diris Mateschitz en la jaro 2002, do 15 jarojn poste.

Konsiderinda procentaĵo de la jara enspezaro de la entrepreno eniras la almerkatigan buĝeton el kio la duono de la mono fluas al ekstremaj sportaj aktivadoj kiel surfado sur la Amazono aŭ kurado sur la Himalajo respektive al la koncernaj protagonistoj. Mateschitz sponsoras ĉirkaŭ 500 atletojn, mastrumas du vetveturajn stalojn tipo formulo 1, nome Red Bull Racing kaj Scuderia Toro Rosso, kaj krome plurajn futbalajn teamojn.

Sed li ne nur sponsoras sportajn aktivadojn sed ankaŭ kulturajn kaj sociajn. Li havas propran televidan kanalon "Servus TV" kiu prezentas altnivelajn dokumentaĵojn kaj kulturajn eventojn. Ĵus komence de februaro oni eksciis ke Mateschitz donacis 70 milionojn da eŭroj. Tio estis la ĝis nun tria plej granda privata donaco en la historio de Eŭropo. La mono celas servi por kunfinanci esplorprojekton de la Medicina Privata Universitato "Paracelsus" pri la temo de spinlameco inkluzive de nova konstruaĵo en la kleriga kampuso "Competence Park" en la urbo Sazburg.
 

La ozona tavolo rekreiĝas

02/04/2012 07:50



Mezuradoj indikas ke la ozona tavolo de iom da tempo malrapide rekreiĝas. Laŭ studaĵo publikigita antaŭ nelonge ankaŭ rilate al la damaĝanta ultraviola radiado kiu pro la ozona truo pli forte atingis la grundon la situacio povus nun turniĝi. Tiu turnopunkto alvenis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj. Oni atingis grandajn progresojn rilate al sulfura dioksido. La sandamaĝanta gaso kiu respondecas ankaŭ por la acida pluvo hodiaŭ enaeriĝas konsiderinde malpli ol ankoraŭ antaŭ kelkaj jardekoj. La sulfura dioksido formas en la atmosfero etajn gutojn kiuj reflektas la sunlumon kaj precipe ties ultraviolan parton. Pro la nun malpli granda malpuriĝo de la aero tiu efiko reduktiĝas. Alvenas malpli da ultraviola radiado sur la tero.

Tiu pliboniĝo de la situacio signifas sukceson de la mondskala politiko pri protektado de la medio. La multjaraj klopodoj montriĝas ankaŭ ĉe la mezuritaj datumoj. La kresko de la ultraviola radiado estas haltigita. Tio estas kuraĝiga novaĵo ĉar ĝi pruvas ke la homaro kapablas entrepreni ion por resanigi la situacion de la medio. La protokolo de Montrealo kiu celas realigi paŝojn por la protektado de la ozona tavolo, kiel ekz. la malpermeson de la FCKH-gasoj, estis sukcesa.

Tio nun ne jam signifas ke ni en Eŭropo povos rezigni pri sunprotekta kremo kun alta lumprotekta faktoro. Ni daŭre devas protekti nian haŭton. Precipe dum printempo oni antaŭvidas tre altan ultraviolan enradiadon. La kaŭzo por tio estas la evoluo de la ozona tavolo super la polusoj. Tie la protekta tavolo daŭre malkreskas. La arktikaj aeraj masoj ŝvebas tien kaj reen - dum malfrua vintro kaj dum printempo ĝis super meza Eŭropo. Tial la efikoj de la arktika perdo de ozono dum kelkaj tagoj en la jaro estas ankaŭ senteblaj super la kapoj de la eŭropanoj. Tio estas la tagoj dum kiuj minacas haŭtbruliĝoj.

Super la polusoj la situacio tamen estas alia: La koncentriĝo je FCKH ja komencis malaltiĝi sed la gasoj estas tre longdaŭraj kaj restos ankoraŭ dum jardekoj en la atmosfero. La solaj FCKH-gasoj mem kondukus nur al malgranda malkresko de la ozona tavolo. Sed tiuj gasoj fariĝas vere agresemaj se ili kuntuŝiĝas kun ekstrema frosto. Tiuj malaltaj temperaturoj estas atingataj nur en la polusa stratosfero. Ke dum la jaro 2011 unuafoje aperis ozona truo super la arktiko, tio rezultas el la ŝanĝiĝo de la klimato. Tio plifortigas la procedon de la malkresko de la ozona tavolo. La malsupraj aeraj tavoloj per tio ja plivarmiĝas, la supraj aeraj tavoloj aliflanke, nome la stratosfero, malvarmiĝas pli.
 

Aidoso - ĉu baldaŭ resanige kuracebla?

02/04/2012 07:39

La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunsistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj).

Ne ĉiu HIV-hava homo havas simptomojn de la malsano ĝis ĝia imuna sistemo produktas sufiĉe da ĉeloj CD4, kiuj detruas la virusojn. Ĉar HIV obliĝas miliarde dum tago, la imuna sistemo ne havas tiom da defendaj ĉeloj. Oni agnoskas aidosan diagnozon, kiam certa nivelo de damaĝo al la imunsistemo efektivas. Laŭnorme tiel estas kiam la kvanto de T-ĉeloj subiras la kvantlimon 200. Super tiu limo, oni rigardas la homon HIV-hava.

La malsanon karakterizas kompleta elĉerpiĝo de la organismo. Malsanuloj mortas post kelkaj monatoj, aŭ jaroj pro aliaj infektoj, kiuj ĉe persono kun ĝusta imuneco ne estas danĝeraj. Tial necesas kuracado de HIV-havantoj, antaŭ ol aperos simptomoj de aidoso mem.

Ĝis nun Aidoso ne estis vere kuracebla kaj tial ĝi estas unu el la plej timataj malsanoj en la mondo. Sed nun finfine ekzistas espero pri resaniga kuraco. Ekspertoj pri Aidoso vidas novajn alirojn por kuraci la imundeficitan malsanon. "Mi pensas ke la periodo de 5 jaroj estas realisma por prognozi ke ni povos resanige kuraci la malsanon", diris internisto en Munkeno kiu tie gvidas konferencon pri Aidoso kaj Hepatito. "La esplorado pri kuraceblo dum la pasintaj 12 monatoj alportis pli da progresoj ol iam antaŭe", li diris.

Aliflanke li ne kredas ke baldaŭ okazos trarompo rilate al la ebleco pri vakcino kontraŭ Aidoso. "Por protekti homojn kontraŭ la infekto kun la aidosa viruso ni nek jam havas vakcinon kaj nek ricevos ĝin dum la venontaj kelkaj jaroj", li aldonas. Transplanto de medolo antaŭ 3 jaroj ja estis sukcesa por kuraci la malsanon ĉe paciento en granda hospitalo de Berlino, sed tiu metodo estas laŭ li tro kompleksa por apliki ĝin ĉe ĉiuj pacientoj.

Anstataŭe, la sciencistoj esperas pri metodo prezentita en konferenco en Seattle. Per la kontraŭkancera efiksubstanco Vorinostat eblis atingi la kaŝitajn infektitajn ĉelojn en kiuj la viruso dormetas malgraŭ la terapio. La ĝisnunaj medikamentoj kontraŭ Aidoso bone efikis por mortigi la viruson en aliaj ĉeloj, sed la viruso transvivis en tiuj ĉeloj kie ĝi dormetis. La nova medikamento sukcesas liberigi la viruson el ĉeloj kun dormetanta infekto kaj nun la viruso estas atingebla de aliaj konataj medikamentoj kiuj kapablas tiam neniigi ĝin.

Jam nun la medikamentoj laŭ eldiroj de esploristoj povas almenaŭ teni la virusan ŝarĝon en la sango tiel malalta ke ne plu ekzistas danĝero pri infekto. Tio gravas precipe ĉe paroj kie unu partnero estas infektita. Ne nur la trafitaj homoj povas konduki sufiĉe normalan vivon, ankaŭ la risko pri infekto tendencas al nulo. La koncepto estas prevento per terapio.
 

La bongusta ĉokolado

30/03/2012 16:27

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero. Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras ‘ĉokoladomaniuloj’. Kaj tiuj homoj kunportas kun si kulposenton, ĉar de longa tempo kuracistoj rekomendas, ke oni ne tro ofte kaj ne tro multe englutu ĉokoladon, ĉar ĝi estas grasa kaj sukereca. Sed medicinaj sciencoj estas ĉiam surprizaj: antaŭ nelonge, esploro en la Universitato de Kalifornio, en Usono, montris, ke regula manĝado de tiu bongustaĵo povas helpi malgrasiĝon!

Oni akompanis pli ol 1000 pacientojn, kiuj aĝis de 20- ĝis 85-jaraj, kiuj ne suferis de diabeto, nek de koraj aŭ angiaj malsanoj, koncerne dieton kaj korpan mason. Publikigis la rezulton la prestiĝa revuo ‘Archives of Internal Medicine’, kun la konkludo, ke kvankam ĉokolado estas kalorieca manĝaĵo, tamen ĝi enhavas substancojn, kiuj favoras malpeziĝon, anstataŭ akumuladon de graso. Tial eble ĝi povas helpi malpliigon de la korpa maso.

La esploro montris, ke ĉokolado plibonigas sangopremon, korpan reagon al insulino (nome hormono, kiu ensorbigas glikozon) kaj kolesterolon. Ĝi enhavas abundon da kontraŭoksidaj faktoroj – speco de ‘rubaĵo’ de la korpa metabolismo. Tiaj efikoj okazas sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj. Tamen, oni bone atentu: ĉar ĉokolado enhavas kaloriojn, gravas, ke oni ne manĝu ĝin grandakvante, sed modere kaj ofte. Krome, ke oni moderigu la englutadon de aliaj grasaĵoj kaj sukeraĵoj, por kompensi tion. La esploristoj emfazas, ke bona ĉokolado estas tiu de la tipo ‘duone amara’.

Sed antaŭ ol la aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio rapidos preni kaj mordi sian ĉokoladan brikon, ni atentigu: multajn esplorojn pri tiu temo oni faris per musoj, kaj kvankam ĉio indikas, ke ili validas ankaŭ por homoj, tamen estas prudente atendi konfirmon kaj pliajn informojn.

Utilaj tricikloj

29/03/2012 18:18


 



La plej energiŝpara veturilo certe estas la biciklo. Kutime ĝi servas por transporti unu personon, nome la biciklanton mem kiu uzas sian muskolan energion por movi la veturilon. Sed per biciklo eblas ankaŭ transporti multe pli. Oni povas alpendigi ĉaron kun du radoj aŭ oni povas fikse alkroĉi la du malantaŭajn radojn kaj tiel atingas pli da stabileco kaj altigas la transportkapaciton. El la biciklo tiel fariĝas triciklo.

Tia triciklo povas eĉ servi por transporti homojn, en Azio la tricikloj anstataŭigas la iamajn rikŝojn. Sed hodiaŭ kompreneble en la ĉiutaga vivo oni apenaŭ uzas triciklojn kiuj funkcias per tretado de pedaloj, sed la modernaj tricikloj havas malgrandan motoron kaj la logika konsekvenco el tio estas ke tiaj tricikloj ricevas krome simplan karoserion aŭ por transportado de varoj aŭ por veturigi homojn. Tiuj tricikloj por persontransporto en aziaj landoj estas konataj kiel tuk-tuk-oj. Tiu nomo evidente imitas la bruon de la motoroj. La tuktukoj funkcias en multaj aziaj landoj kiel simplaj taksioj.

La simpla konstruo bone taŭgas en sufiĉe varmaj landoj kiel Hindio, Tajlando aŭ suda Ĉinio, sed la tuktukoj atingas eĉ jam nordeŭropajn landojn kie lertaj homoj adaptas ilin por ke ili servu eĉ dum vintro. Tiaj luksaj tuktukoj estas eĉ hejteblaj kaj do disponas pri la necesa komforto por esti uzeblaj dum malvarma sezono. Tamen en industriaj landoj de Eŭropo la tuktukoj povas funkcii nur en ekonomia niĉo. Ili pli servas por plezurigi homojn ol vere servi por regula persontransporto en la ĉiutaga vivo.

Bela ekzemplo kie tuktuko funkcias estas la kuracloko Bad Dürrheim en la sudokcidento de Germanio. Tie vivas Peter Langner kiu pro kormalsano devis retiriĝi el la profesia agado por vivi kiel pensiulo kiu ne jam atingis la normalan aĝon de pensiiĝo. Ĝuste tia homo bezonas taskon kaj tion li trovis per tuktuko. Li aĉetis tian veturilon en Aŭstrio, aldonis kelkajn elementojn kiel ekz. hejtilon kaj nun veturigas gastojn resp. pacientojn de la kuracloko tra la urbeto. Kaj tion li faras eĉ senpage!

La kostoj por la triciklo estas tre malaltaj, ĝi konsumas nur 3 litrojn da dizeloleo po 100 km kaj li pagas pojare nur 170 eŭrojn da imposto. Por Peter Langner la tuta afero estas granda plezuro ĝuste ankaŭ tial ĉar li povas doni plezuron al aliaj homoj. Do oni povas vidi ke "junaj" pensiuloj povas kontribui al la socia vivo per laboro kiu pliagrabligas la vivon por ĉiuj flankoj.

Rava muzika travivaĵo

28/03/2012 15:22

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Magie sorĉis la ĉirkaŭa scenejo: dekliva arbaro en la ekstrema nordo de Galileo kun lebanonaj cedroj ŝajnintaj kiel teatraj kulisoj kaj ligna duetaĝa izolita konstruaĵo aperinta kiel sceneja fono. Sube, malproksime en la ebeno, oni duonvidis tra la pluvego la lagon de Tiberias, iom pretendeme nomatan Galilea maro.

Tie loĝas fama piankoncertisto kaj konata muzikologo, kiu decidis frue forlasi sukcesan karieron kaj sin dediĉi al komponado kaj esploroj pri kordaj klavaraj instrumentoj. Ne tiom ofte li organizas en sia subtegmenta salono tre aprezatajn koncertojn por dudeko da elektitaj gastoj. Ĉifoje, pro la malbonegaj veterkondiĉoj nur ni kvar inter la invititoj fine sukcesis, ne sen kelkaj malfacilaĵoj, atingi la lokon.

Nia gastiganto, tute aplombe, gaje anoncis, ke rekompence por nia aŭdaco ni ricevos esceptan prezentadon. Kaj ... tiel ja estis: preskaŭ tri horojn de intima ludado sur tri kordaj klavaraj instrumentoj - klaviceno, klavikordo kaj piano - intermiksita per trafaj klarigoj pri ilia historio, evoluo kaj karakterizaj kvalitoj. Aparte interesa estis la ludado de samaj muzikpecoj per malsamaj instrumentoj.

Ĉu pro la loko, varma rifuĝejo meze de stormo, ĉu pro la natura akompano per bruaj ekblovoj de la ventego, ĉu pro la fascina prezentado de la gastiganto, vere temis pri ne forgesebla travivaĵo.

Tiamaniere mi malkovris kelkajn tiklajn kuriozaĵojn, pri kiuj mi deziras sciigi vin kiel eble plej malpedante.

Unue pri la klaviceno: ĝi estis pluka korda klavara instrumento tre populara en la jarcentoj de 16-a ĝis 18-a. Malsame ol piano, klavicenajn kordojn ne frapas marteloj, sed pinĉas plukiloj. Pro tio, sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta sed ĝia tembro kaj sonoreco estas neimiteblaj.

Kune kun la orgeno, la klaviceno estis la plej komuna instrumento en Europo ĝis la alveno de la piano, kiu plene trudanstataŭis ĝin. Tial la porklavarajn verkojn, kiujn Bach, Haendel kaj Domenico Scarlatti komponis specife por klaviceno, oni plenumis per piano.

Nia gastiganta muzikologo ludis per klaviceno la plej famajn muzikaĵojn de Domenico Scarlatti, itala klavicenisto virtuoza kaj komponisto el la 18-a jarcento. Unu el liaj plej famaj muzikaĵoj estas la sonato K175 en LA minora, kiun ni aŭskultis kaj per piano kaj per klaviceno.

Kaj jen mia dua malkovro: la klavikordo, ankaŭ ĝi klavara instrumento el la familio de kordinstrumentoj. Ĝis fine de la 18-a jarcento tiu ĉi instrumento estis disvastiĝinta preskaŭ en tuta Eŭropo. Kun la tendenco al sonfortigo ekde la komenca 19-a jarcento la klavikordo iom-post-iom eksmodiĝis. Komence de la 20-a jarcento oni remalkovris kadre de reekestanta intereso pri historiaj instrumentoj ĝian apartan ĉarmon, kiu baziĝas en la plej sensiva formebleco de la tono.

Tono de klavikordo estas relative mallaŭta, esence pli mallaŭta ol tiu de modernaj pianoj, tamen tre modulebla. Kiel ununura mekanika klavarinstrumento, klavikordo donas ja la eblecon influi la tonon eĉ post la ekfrapo, ekz. per tremado (t.e. perioda ŝanĝo de la premo sur la klavo). Surprize tio kaŭzas efekton similan al vibrado ĉe arĉinstrumentoj.

Ĝuste pro la relative rekta kontakto de la ludanto kun la sonanta kordo, kiu restas dum la tuta daŭro de tono, ludado de klavikordo postulas tre ekzaktan ludoteknikon: ludanto devas precize kontroli sian premon dum ĉiu sonanta tono, por ne estigi nevolajn efektojn.

Pro tio, nuntempe, dum ekzistas amaso da piankoncertistoj, estas tre malmultaj sufiĉe spertaj ludantoj de klavikordo. Nia gastiganto konfesis, ke nur nun post kelkaj jaroj de studado, li ekregas tiun ĉi fajnan instrumenton. Li ludis por ni sonaton, fantaziojn kaj rondelojn de la plej fama komponisto por klavikordo, Carl Philipp Emanuel Bach, la dua el 20 gefiloj de la famega Johann Sebastian Bach.

Tiel, kun ankoraŭ la violona sonoreco de klavikordo resonanta en la oreloj, post preskaŭ tri horoj de aŭskultado, forgesinte pri manĝado kaj trinkado, nia travivaĵo en la klasika muziko atingis la finon.

Kooperativoj denove aktualaj

27/03/2012 21:02




Kooperativoj estas fakte invento de la 19a jarcento. Metiistoj, laboristoj kaj kamparanoj kuniĝis por helpi unu la alian. Kaj tamen, la UN deklaris 2012 la jaron de la kooperativoj. Por spertuloj, tiu decido estas komprenebla. Ili observas ke kooperativoj dum la lastaj jaroj regajnis socian akceptiĝon.

La akcelo de membroj, la memadministrado, memhelpo kaj solidareco estas konsiderataj bazaj principoj de kooperativoj. Tiuj valoroj ŝajne perdis signifon. En la dua duono de la 20a Jarcento oni opiniis ke kooperativoj devas trovi sukceson en la vasta merkato.

La 1865 kooperativoj en Aŭstrio havas ĉirkaŭ 3,3 milionojn da membroj. La plej grandan parton (1.600) prenas la agrikulturista Raiffeisen-sektoro. Dum la 1990-aj jaroj la ideo pri kooperativa solidareco estis preskaŭ forgesita. Unu kialo estis, ke la plej granda kooperativo de Aŭstrio - Konsum - bankrotiĝis.

Precipe ĉe la kooperativaj kreditbankoj la ideo pri entreprenista agado plifortiĝis. Tiuj konsideroj ludis grandan rolon por la plivastigo de la agado. Kun la falo de la fera kurteno en 1989 komenciĝis por la kreditosektoro la granda vetkuro por la negocoj en Orienta Eŭropo. La celo estis rapide kapti la merkaton por montri forton, oni celis kreskadon. Pro la ekonomia krizo post 2008 oni denove konsideris la kooperativojn kiel alternativon. En la ekonomio la socia dimensio regajnis signifon kaj tio certe estas konkurenca avantaĝo por la kooperativoj.

Krom kooperativaj kreditbankoj kaj la ŝanco loĝi malpli koste pere de kooperativoj, troviĝas pli kaj pli da novaj agadkampoj en kiuj tiu organiza formo de entrepreno estas uzata. Taskoj kiujn la ŝtata sektoro ne plu povas aŭ ne plu volas plenumi estas pli kaj pli organizataj komune en kooperativoj. Tio ankaŭ validas en la sociala sektoro ĉe infanaj grupoj aŭ ĉe la prizorgado de maljunuloj aŭ en la detala komerco por provizado kun ĉiutagaj bezonaĵoj kiu dum la pasintaj jaroj pro la formortado de malgrandaj podetalaj komercistoj preskaŭ estis malaperinta. En kelkaj lokoj la enloĝantoj kune kun la municipo fondis nutraĵvendejon kaj la homoj tie konscie provizas sin.

La granda tutmonda ekonomia sistemo ne sufiĉas por kovri la bezonojn de la homoj. Oni bezonas strukturojn en kiuj la loka iniciato havas spacon por funkcii. Ekonomio devas ne nur teknike funkcii sed ankaŭ socie, do ne nur de supre malsupren sed ankaŭ de malsupre supren. Kaj por tiaj malgrandaj strukturoj la kooperativoj daŭre estas valoraj.

<< 36 | 37 | 38 | 39 | 40 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.