Blog

Esperanto ne estas produkto

15/04/2012 18:24



"La mondo ne akceptas Esperanton". Tiun plendon kaj priskribon de eblaj kaŭzoj oni povas legi en "Libera Folio". Ĉu vere la "mondo" ne akceptas nian lingvon? Mi forte pridubas tion.

Se oni komparas Esperanton kun nova produkto kiu devas akiri pozicion en la merkato, tiam tiu konkludo ŝajnas esti pravigebla. Sed kiel merkatikisto, komercisto kaj esperantisto mi analizis tion kaj tio kondukis al rezulto ke Esperanto ne estas produkto. Mankas al ĝi esencaj atributoj por esti konsiderata tia. Esperanto nek estas varo, nek servo. Ĝi ne estas simple vendebla kaj utiligebla.

Homo ja povas akiri Esperanton kaj poste utiligi gin, sed tio estas longdaŭra evoluprocezo kiu nur funkcias se plenumiĝas esencaj kondiĉoj. Tiu evoluprocezo estas kreskado. Ĉiu kreskado postulas la ĉeeston de kreskofaktoroj sen kiuj la kreskado ne povas okazi. Kaj ĉiam unu el tiuj faktoroj en certa situacio estas la minimuma faktoro kiu decidas ĝis kiu grado la kreskado povas progresi.

Do la lingvo estas plej bone komparebla kun vivanta estaĵo. Oni ja ankaŭ parolas pri "vivanta" lingvo kaj tia Esperanto sendube estas. Se ni volas plirapidigi kaj plifortigi la kreskadon de Esperanto ni devas analizi la kreskofaktorojn kiuj estas:

- la kerno de la lingvo mem, do la ecoj de la lingvo
- la kapabloj de homoj lerni kroman lingvon
- la sociaj, politikaj, teknikaj, juraj kaj ekonomiaj cirkonstancoj kiuj permesas kaj akcelas la utiligadon de la lingvo
- nombro kaj kvalito de homoj kiuj instruas kaj disvastigas Esperanton.

Strategio estas la elekto de kampoj kie la potencialo de la faktoroj kune estas plej alta. Necesas plej bone kunligi homajn kapablojn kun organizaj rimedoj kaj vekebla bezono. Mi volas prilumigi tion per kelkaj ekzemploj:

- Ne havas sencon instrui E-on al homoj kiuj ne estas sufiĉe lernkapablaj
- Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj kiuj neniam havos okazon paroli ĝin kun alilingvanoj
- Necesas oferti enhavojn kiuj estas sufiĉe interesaj por instigi homojn almenaŭ al aŭskultado de la lingvo
- Necesas homoj kiuj bone, bele kaj agrable publike parolas la lingvon.

Kreskado funkcias per daŭra stimulado. La Esperanta Retradio estas rimedo por doni tian stimulon ĉiutage. Pensu kiel vi povas stimuli la utiligadon de Esperanto en via medio! Stimuli aliajn donas personan kontentigon. Do stimulu kaj ĝuu!
 

Adoleskeco: oportuneco ne fuŝvivenda

14/04/2012 17:34

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



Por pli bone kompreni niajn geadoleskantojn

Jam de longe, eĉ de longege kaj iom bedaŭrinde, mi tute forgesis la travivaĵojn de adoleskeco, verŝajne la plej ekscita kaj stimula periodo de nia vivo. Bonŝance nun miaj genepoj nepre kaj rapide alproksimiĝas al ilia adoleskeco, do mi havos belegan oportunon nerekte iomete sperti ĝin denove. Mi devas konfesi, ke, kiel kompreneble pro la granda diferenco de aĝo kaj eble pro envio, mi, laŭ pseŭdosaĝaj antaŭjuĝoj, ĝenerale kritikas la konduton de nunaj gejunuloj.

Do, por pli bone kompreni miajn baldaŭ adoleskantajn genepojn, mi ekinteresiĝis pri la fenomeno de adoleskeco. Kaj jen unu el miaj unuaj ĉirilataj malkovroj: filmeto el la itala ekspozicio "El nulo ĝis cento: la novaj aĝoj de la vivo" (vidu la sonartikolon de la 10-a de aprilo 2012 en la Esperanta RetRadio).

Aldone al la esperantigita teksto de la filmeto kaj la kutima sondosiero, aperas sube esperante dublita filmeto je normala rapideco.

Adoleskeco estas oportuneco ne fuŝvivenda.

Ni estas la solaj animaloj, kiuj antaŭ ol fariĝi plenkreskuloj, travivas periodon de vivo nomatan adoleskeco.

Korpe kreski kaj fariĝi sekse maturaj estas nur la komenco. La ege plej grava ŝanĝo ja okazas ene de la cerbo. Freŝdataj esploroj, helpe de magneta resonanco, malkovris, ke la cerbo daŭrigas sian evoluadon dum multe pli da tempo, ol oni opiniis antaŭe.

La dimensioj de la cerbo de sesjaraĝa infano jam estas 95 procentoj de tiu de plenkreskulo. Tamen infano tute ne estas adolto je 95 procentoj. La adoleskeco utilas do por redoni novan organizon al la granda cerbo formiĝinta dum la infaneco. Temas pri profunda ŝanĝo necesa por kreski sekse, emocie, socie, ekkone kaj spirite. Sed ĉefe por lerni kiel vivi en kompleksa socio, kiu postulas ege vastan sciadon.

Ĝuste dum tiu ĉi prova periodo, inter infaneco kaj adolta aĝo, formiĝas la personeco de plenkreskulo. Sed kial adoleskeco ŝajnas esti ankaŭ tre problema aĝo? Ĉar la diversaj areoj de la cerbo maturiĝas pli rapide ol tiu, kiu respondecas pri ilia kontrolado.

Tiel la novaj emocioj transformiĝas en rapidajn kaj intensajn ŝanĝojn de humoro, kiel malgajecon aŭ koleron kaj agresemon, en serĉadon de novaj spertoj per tre danĝeraj agadoj, en sociigon dependantan de la opinioj de samaĝuloj aŭ en aliĝon al malbonaj kompanioj.

Sekve de tio, adoleskeco estas ankaŭ la aĝo, dum kiu komenciĝas la tri kvaronoj de droga, tabaka kaj alkohola dependecoj. Fakte en la adoleskanta cerbo, la naturaj mekanismoj de deziro, klopodo kaj rekompensoj direktiĝas al drogoj. Nun ni scias, ke la cerba maturiĝo kompletiĝas ne antaŭ ol la 18a-20a jaraĝo kaj koincidas kun la maturiĝo de antaŭfrunta kortiko; ĝuste tiu, kiu respondecas pri memregado, juĝkapablo, regado de emocioj, organizado kaj planado de sintenoj: alivorte pri plenmaturiĝo.

Ĝis antaŭ tri aŭ kvar generacioj, seksa maturiĝo estis multe pli proksima al psikologia kaj socia maturiĝo: se kapabla generi, virino estis preta por edziniĝi kaj viro preta por laboregi. Hodiaŭ, tamen, pli bonaj nutrado kaj sano anticipas la seksan maturiĝon. Kompare al iliaj praavinoj ĉe la italaj knabinoj menstruo komenciĝas kvar jarojn pli frue. Tamen tre multobliĝis la scioj nepre necesaj por fariĝi plenkreskuloj kaj aŭtonomaj, ĉar socio fariĝis multe pli kompleksa.

Tiel nuntempe geadoleskantoj atingas la psikologian kaj socian maturiĝon ses aŭ dek jarojn pli malfrue, kiam la socio finfine vere permesas al ili fariĝi adoltoj. Do, ĉu adoleskeco ege pli longa ol antaŭe estas bono aŭ malbono? Verŝajne plilongigo de adoleskeco akrigas la problemojn de geknaboj, kiuj sin konsideras plenkreskuloj sed fakte tiaj ne estas.

Kompense ili havas pli da tempo por spertiĝi, lerni, krei propran bonan juĝkapablon, integriĝi en la labormondo kaj formi propran solidan reton de amikecoj.

Sume: pli longa adoleskeco estas bonŝanco, kompreneble kondiĉe, ke oni ĝin bone uzu.

Dulingveco helpas la cerbon

13/04/2012 18:42

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Alzheimer-malsano kaj, larĝasence, iom-post-ioma perdo de menskapablo pro aĝo kaj aliaj faktoroj estas relative ofta temo en niaj programeroj de Esperanta RetRadio. Mi mem jam antaŭe parolis pri ‘timata germano’. Mi petas pardonon, ke mi revenas al tiu temo, sed la kvanto da sciencaj esploroj kaj informoj pri ĝi estas tiom multa, ke verŝajne niaj aŭskultantoj emas ekscii pli. Precipe se temas pri pozitivaj perspektivoj.

La hodiaŭa bona novaĵo speciale koncernas nin, Esperantistojn. Sciencistoj nun asertas, ke dulingveco donas pli grandan eblecon prokrasti aperon de Alzheimer-malsano. Kanadaj esploristoj eltrovis, ke la cerbo de homo, kiu parolas du lingvojn, estas iom protektata kontraŭ kogna perdo, kaj kontraŭ degeneraj malsanoj. Oni supozas, ke uzado de du lingvoj stimulas cerbajn regionojn, kiuj rilatas al atentokapablo. La koncerna artikolo publikiĝis en la medicinrevuo “Trends in Cognitive Sciences”, sub la titolo “Dulingveco: konsekvencoj por la menso kaj por la cerbo”. La konkludo estas, ke maljuniĝo de homoj, kiuj flue parolas du lingvojn, estas malpli riska rilate tendencon al malsanoj kiel Alzheimer.

“Dulingveco havas ne tre intensan efikon inter junaj kaj maturaj homoj, sed pli grandan influon dum maljuna aĝo; tion oni nomas ‘kogna rezervo’ ” , diris la aŭtoroj de tiu esploro, el Universitato de York (Kanado). Tiel oni stimulas regionojn en la cerbo, kiuj rilatas al kogna kontrolo. Se oni devas samtempe uzi du lingvojn, la sistemo, kiu kontrolas plenumajn funkciojn en la cerbo devas senĉese aktivi. Tio faciligas koncentriĝon por eviti konfliktojn inter ambaŭ lingvoj. Sekve, dulingveco eble prokrastos je pluraj jaroj eventualan aperon de Alzheimer-malsano.

Tiu grava informo memorigis min pri tre interesa artikolo de Profesoro Humphrey Tonkin, publikigita en la Revuo Esperanto, de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ multaj jaroj. Tiam, intuicie, la eminenta Esperantisto proponis, ke oni instruu nian lingvon al maljunaj homoj – kio estus utila por nia movado kaj por la homoj mem. Saĝa konsilo!

Konklude, eble ni rajtas diri, ke se nia Esperanta RetRadio helpas homojn akiri fluecon en la uzado de Esperanto, tiam ĝi certe havas ankaŭ sanigan povon.
 

Naŭ el dek homoj trinkas puran akvon

12/04/2012 17:26



89 procentoj de la monda loĝantaro havas aliron al pura trinkakvo. Tiel atingiĝis unu el la celoj de Unuiĝintaj Nacioj el la jaro 2000. Precipe en Azio pliboniĝis la situacio dramece - tamen mondskale ankoraŭ mortas miloj da infanoj ĉar ili trinkadas malpuran akvon.

6,1 miliardoj da homoj hodiaŭ havas aliron al pura akvo, tio estas 2 miliardoj pli ol ankoraŭ en la jaro 1990. La aliro al pura akvo estas unu el la centraj celoj kiuj estis formulitaj de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2000 por la venontaj 15 jaroj. La ekspertoj esperas ke la cifero de 89 procentoj plialtiĝos ĝis la celata jaro al 92 procentoj. En la jaro 1990 ĝi estis ankoraŭ ĉe 76 procentoj. "Tamen la mondo ne jam povas celebri venkon, dum 11 procentoj de la homaro - tio estas 783 milionoj da homoj - ne havas aliron al pura fonto", diras la direktoro de Unicef Anthony Lake. "Ĉiutage mortas pli ol 3000 infanoj je malsanoj pri diareo. Por savi tiujn infanojn necesos ankoraŭ longa vojo."

La sukceso estas dankenda - kiel ofte en la batalo kontraŭ malriĉeco dum la pasintaj jaroj - al ekonomia kresko en orienta kaj sudorienta Azio. Ĉiu dua el la du miliardoj da homoj, kiuj nun disponas pri pura akvo, estas aŭ baratano (hindo) aŭ ĉino. Kun entute 2,5 miliardoj da enloĝantoj ili signife influas la statistikon. En Ĉinio la procentaĵo de homoj kun aliro al puraj fontoj plialtiĝis de la jaro 1990 de 67 al 91 procentoj, en Hindio (Barato) de 69 al 92 procentoj. En Afriko sude de la Saharo aliflanke ankoraŭ nur 63 procentoj de la homoj disponas pri pura akvo.

Germanio jam delonge atingis la revindan kvoton de 100 procentoj. Laŭ tio en ĉiuj urbaj kaj kamparaj regionoj sekure funkcias la kompleta alzorgado de trinkakvo. Ankaŭ rilate al la forzorgado de rubakvo la ciferoj estas pinte bonaj. Tio validas por plej multaj eŭropaj najbarlandoj sed tute ne por ĉiuj. En Ĉeĥio ekzemple en la urboj la alzorgado malpliboniĝis de 100 procentoj al 99 procentoj, en la kamparaj regionoj al 97 procentoj. Kaj ankaŭ en Usono ja ĉiuj urbanoj ricevas neriproĉeblan trinkakvon, sed nur 94 procentoj de la kampara loĝantaro.

Rilate al sanitaraj instalaĵoj la Unuiĝintaj Nacioj maltrafis la memfiksitan celon. Nuntempe nur 63 procentoj de la monda loĝantaro uzas higienajn necesejojn. En la jaro 2015 laŭ taksoj de ekspertoj povus esti 67 procentoj - tamen la celo situis ĉe 75 procentoj. Preskaŭ ĉiu sepa homo, tio estas 1,1 miliardoj da homoj demetas sian fekaĵon kaj urinon eksterdome. Tio estas fonto por malsanoj kaj por malpura akvo.

Preskaŭ du trionoj de la koncernataj homoj estas baratanoj (hindoj). La najbara lando Ĉinio povis dum 20 jaroj altigi la kvoton de akcepteblaj necesejoj de 24 al 64 procentoj. En Barato oni povis preskaŭ duobligi tiun kvoton, sed ĝis nun ankoraŭ du el tri baratanoj ne uzas higienajn necesejojn. Tio validas eĉ por 70 procentoj de la urbanoj. La rezulto estas, ke en Barato pli da homoj uzas ĉeltelefonon ol puran necesejon.
 

Esperantoj

11/04/2012 17:06

 

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando



Tiel nomata LOTTO ĝuas en Pollando grandan popularecon. Ĉiutage ludas ĝin milionoj da miaj samlandanoj. Ekzistas ĝiaj diversaj variaĵoj, do tiuj, kiuj ne scipovas vivi sen esperiga penso gajni premion, kapablas elspezi nemalgrandajn monsumojn konstante. Kion oni ne dirus, ni ĉiuj ŝatas lotumludojn almenaŭ de tempo al tempo. Kiu ne volus gajni iun monsumon? Oni volus fari iam ion ekstravagancan en la vivo. Kaj la imagokapablo sufloras plej diversajn eblecojn. Iu dezirus ĉesi labori, kaj anstataŭ tio ekskursi tra la tuta mondo. Iu denove volus aĉeti domon, kaj pasigi tie agrable tempon kun amikoj. Ankoraŭ iu volus iom ripari sian buĝeton per kelke da mono. Ĉiukaze temas pri pli aŭ malpli grandaj emocioj.

Ĝenerale la ludantoj diferencas. Plimultaj ludas sporade, ĉefe tiam, kiam oni reklamas grandajn kumulaciojn, t.e. kiam oni antaŭvidas plurmilionan premion, pro kelkaj laŭvicaj lotumadoj sen la ĉefpremio. Aliaj ludantoj aĉetas kuponojn de unuopaj ludoj de tempo al tempo, kaj pacience atendas laŭvicajn lotumrezultojn. Ankoraŭ aliaj preferas ĉiuloke akireblajn kaj malmultekostajn loteribiletojn. Lotumantaj infanoj aŭ malpli junaj sinjorinoj dum siaj ĉiutagaj aĉetadoj estas oftaĵo. Post la forgrato de la kovraĵo sub kiu kaŝas sin eblaj ĝustaj nombroj aŭ signetoj, oni tuj ekscias pri sia bonŝanco, kvankam plej ofte estas tute inverse.

Kiu neniam starigis al si la demandon: kion mi farus, se mi havus multe da mono? Por akiri la favoron de la sorto, kelkaj promesas solene: se mi gajnos, mi destinos 10, 20 procentojn aŭ eĉ la duonon de la premio por nobla celo. Kaj ili estas certaj, ke ili plenumos sian promeson. Aliaj dependigas sian malavarecon de la grandeco de sia premio. Estas ankaŭ tiuj, kiuj certigas: mi ne bezonas multe, do mi povas disdoni eĉ multe pli. Onidire mono ne donas feliĉon, tamen certe faciligas multajn aferojn. Eĉ se vi havas la karakteron de bonfaranto, havante eventuale pli multe da mono, vi povus utiligi ilin por feliĉigi aliajn, ĉu ne? Ankaŭ la priservanta la ludojn flanke de la ŝtato firmao premisas sian apogan karakteron. Ĉar parto de ĝiaj enspezoj kromfinancas la naciajn sporton aŭ kulturon, la firmao konvinkas (aŭ pli ĝuste konsolas), ke gajnintoj estas eĉ tiuj malpli bonŝancaj ludantoj, kiuj lotumis neniun premion. Kelkaj regulaj ludantoj diras pro tio, ke ili ne ludas, sed ili devas enpagi "imposton de stulteco".

Esperantoj ĝenerale estas grupo de personoj, kiuj havas la esperon. Tiu ĉi espero, kaŭzas ke ili daŭras en pacienca atendado aŭ klopodas ion fari. La slogano estas "Donu la ŝancon al la sorto, almenaŭ aĉetu loton!" Aŭ ĉu vi aŭdis iam la onidiron "la espero estas la patrino de stultaj"? Fakte en la plena versio la vortoj de George Bernard Shaw tekstis: "La espero estas la patrino de stultaj? Malvero, mi konas multajn saĝajn homojn". Kial do oni ripetas tiel volonte tiun neplenan version? Ĉu ĝi eble devenas de pesimistoj? Ĉu tiukaze la esperantoj estas simple naivuloj? Kiu estas stulta kaj kiu saĝa, ekpensu mem. Ĉiu havas sian sperton akiritan ofte dum longa viva vojo. La esperon povas havi ĉiu, kiu ĝin elektos. Tamen kelkaj danke al ĝi nur scipovas travivi, la aliajn ĝi puŝas antaŭen, bonŝance ne ĉiam al lotvendejo :-)
 

Brita invento fariĝis kvalitosigelo

10/04/2012 20:01



Okazis dum la 1870-aj jaroj kiam la brita urbo Sheffield estis tutmonde konata por ĉetablaj arĝentaĵoj kaj tranĉiloj - longan tempon ĝis la germana urbo Solingen antaŭrangiĝis. La metiistoj de Sheffield estis koleraj: Sur la klingo de tranĉiloj ja estis gravurita "Sheffield", sed la manĝilaro devenis el la Germana Regno - kio estis impertinenta produktfalsigo. La kolero estis komprenebla, ĉar pli ka pli da klientoj prenis la malpli kostajn kopiojn. La profitoj draste ŝrumpis.

La germanaj imitantoj ne faris siajn produktojn el gisita ŝtalo sed el gisita fero. La klingoj ne estis harditaj per martelado kio plilongigus la uzeblecon de la tranĉiloj. Ribelon kaŭzis precipe unu afero: Ke la germanoj tutsimple engravuris sur la produktojn "Sheffield made". Al la metiistoj de la urbo restis nur lasta espero. Ili direktis sin al la brita registaro por helpo. Kaj Londono reagis. En la jaro 1886 komisiono de la parlamento konfirmis: Germanaj produktantoj inundas la britan merkaton per siaj malmultekostaj imitaĵoj. Oni tamen ne enkondukis protektajn doganimpostojn. Anstataŭe la varoj el la eksterlando estu facile ekkoneblaj - kvazaŭ brulstampitaj.

En la jaro 1887 la parlamento decidis ke ĉiuj importitaj varoj kiuj povus kaŭzi konfuzon kun britaj produktoj devas porti la indikon " Made in ..." (produktita en ...) Tiel oni celis plifortigi la ekonomion. Tio kaŭzis grandan indignon en la Germana Regno.

Tiam germanaj produktoj havis ankoraŭ malbonan reputacion. Sed baldaŭ okazis io pri kio la britoj ne estis kalkulintaj. La germanoj metis pli kaj pli la akcenton je novigo kaj kvalito de la produktoj. Tiel el la averta indiko rapide fariĝis kvalitosigelo. Komisiono de la germana parlamento raportis jam en la jaro 1894 ke "la germana industrio post dekretigo de la angla varmarka leĝo de 1887 ja suferis damaĝon, sed poste ĝi ĝuste pro la devigo indiki la germanan devenon akiris avantaĝojn kaj parte emancipiĝis de la angla perado en la eksporto". La germanaj produktantoj fabrikis pli grandajn kvantojn je favoraj kostoj kaj ofertis siajn produktojn ne nur en specialaj vendejoj sed ankaŭ en ĉiovendejoj. Brita ĵurnalisto ekzemple ĉagreniĝis pri la "Made in Germany": "Ĝi estas rifuzinda ĉefe pro tio ĉar ĝi efikas kvazaŭ kiel senkosta rekomendo por germanaj varoj".

La sukceso ne limiĝis al la brita regno. Aĉetantoj en la tuta mondo atentiĝis pri germanaj produktoj. La eksportociferoj dokumentas tion imprese. Se la germanaj eksportoj ekzemple al Japanio sumiĝis en la jaro 1888 al ĉirkaŭ 4,5 milionoj da markoj, en la jaro 1895 tiu valoro estis jam 26,5 milionoj. Nur la eksplodo de la Unua Mondmilito malhelpis ke Grandbritio ne plu estis numero 1 kiel eksporta nacio.

Hodiaŭ la situacio inversiĝis. Neniu alia eŭropa lando estas tiel ofte viktimo de produktopiratoj kiel Germanio. Neniu alia skribaĵo estas tiel ofte kopiata kiel "Made in Germany".
 

El nulo ĝis cento: la novaj aĝoj de la vivo

09/04/2012 18:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



Tre interesa ekspozicio

La unuan de aprilo fermiĝis ĉe la "Triennale di Milano" (Italujo) tre interesa ekspozicio. La "Triennale di Milano" estas itala institucio por arkitekturo, ornamaj kaj vidaj artoj, dezajno, modo kaj aŭdvida produktado. Ĝi krome estas centro de kultura produktado, kiu organizas konferencojn, filmajn festivalojn, lokajn kaj migrantajn ekspoziciojn.

La ekspozicio "El nulo ĝis cento: la novaj aĝoj de la vivo", helpas kompreni kiel, kaj kial niaj korpoj kaj nia menso estas tre malsimilaj al tiuj de la generacioj, kiuj antaŭis nin, kaj kiel bone evoluiĝis nia potencialo. Aparte dum la lasta jarcento ŝanĝiĝis la homa kondiĉo kiel neniam antaŭe, sed tion oni apenaŭ povis rimarki, ĉar la ŝanĝo estis laŭgrada.

La fundamentan supozon, sur kiu baziĝas la ekspozicio, oni povas prezenti tiel: "Ni, homoj de la jaro 2012, estas pli altaj, pli inteligentaj kaj pli belaj ol niaj prapatroj. Tio, kompreneble, averaĝe. Ni ankaŭ vivas pli longe. Dum antaŭ 100 aŭ 150 jaroj la averaĝa vivdaŭro estis ĉirkaŭ 50 jaroj, jen hodiaŭ multe da homoj vivas ĝis la aĝo de 80-90 jaroj, ne malofte eĉ ĝis pli ol 100 jaroj. Ni fakte ĝuas pri duobla vivo kaj tial la pluraj stadioj, el kiuj konsistas tiu ĉi longa vivo tre signife ŝanĝiĝis laŭ biologia, socia kaj emocia vidpunktoj".

Tradicie ni povas dividi la homan vivon sur tero en ses aĝoj aŭ periodoj: la unua aĝo estas la infanaĝo, periodo plene dediĉita al korpa nutrado, kaj pri kiu ne restas memoroj. La dua aĝo, t.e. la knabeco, male al infanaĝo, lasas al ni iujn memorojn, kiuj similas pli fotojn ol filmojn.

En la tria aĝo oni transiĝas en adoleskecon, kie laŭnature homo jam kapablas generi kaj reproduktiĝi. Eble tiu estas la periodo, kie, havante jam certan konscion pri si mem, oni estas pli senzorga kaj plene vivas ĉiun momenton de la tago, eltirante absolutan kontentigon el tio, kion oni faras, kaj kio donas plezuron. Pri tiu ĉi tikla temo de adoleskeco, mi prezentos estontan sonartikolon.

La kvara aĝo, junuleco, estas la plej turmenta. Oni aŭtonome ekmoviĝas ene de la socio, kiel studento, aŭtostiranto, laboristo. Tio postulas observadon de reguloj kaj konscion pri limigoj de propra libero, tiel estigante konfliktojn.

Post ĉi tiu tumulta periodo ni atingas la aĝon de matureco, kie, danke al sperto akirita en antaŭaj jaroj, ni fine trovas iom da paco. Poste venas la plej maltrankviliga aĝo, fleksanta niajn korpojn; aĝo, kiu, escepte de maloftaj kazoj, estas inklina al pluraj malsanoj kaj kondukas nin ĝis la morto: la maljuneco. Ĉiuj aliaj aĝoj havas pluan atendon, maljuneco ne: ĝi povas nur etendi sin mem.

Do, paralele al tiuj ses aĝoj de homa vivo, la ekspozicio prezentas en ses areoj, unu por ĉiu aĝo, la intuiciojn de kelkaj gravaj nuntempaj artistoj, inter ili Cindy Sherman, Guy Ben-Ner, Ryan Mc Ginley kaj Anish Kapoor. Iliaj artaĵoj montras kiel ili kaptas kaj prezentas la novajn aspektojn de la homaj aĝoj ankaŭ rilate al la nunaj sciencaj eltrovoj.

Kune kun la artaj verkoj, kelkaj el kiuj estis speciale kreitaj por tiu ĉi ekspozicio, oni prezentas serion da sciencaj ekspoziciaĵoj klarigantaj kion novan ni nun scias pri ĉiu aĝo de nia vivo. Helpe de tiuj ĉi ekspoziciaĵoj, vizitantoj povas persone sperti la kreskon de la intelekta kvociento rilate al siaj prapatroj per Raven-testo, aŭ per alia simpla provo, kalkuli la adipan histon sur sia ventro por taksi la kreskantajn riskojn de kardio-vaskulaj malsanoj. Kaj aldone, mezurante la proporcion inter la longeco de ringofingro kaj montrofingro de la dekstra mano, oni povas kalkuli la kvanton de testosterono ricevitan el la patrino. Tiu ĉi hormono ne nur respondecas pri la seksaj karakterizaĵoj sed ankaŭ pri gravaj aspektoj de personeco.

Pri la neceso de la Esperanta Retradio

08/04/2012 17:21



Kiu regule partoprenas en E-renkontiĝoj - kutime tio okazas unu- ĝis dufoje jare - povus kredi ke jam tio kondukas al bona regado de la lingvo. Kaj se tiu sama homo estas abonanto de iu periodaĵo en Esperanto, tiam tiu kredo povas eĉ esti pli granda. Tamen ambaŭ ne sufiĉas: La partopreno en unu aŭ du aranĝoj jare lasas grandajn tempajn truojn dum kiuj oni ne aŭdas kaj ne parolas la lingvon. Legi oni ja povas dum la tuta jaro, sed la legado mem ne multe influas la parolkapablon.

Por atingi fluecon de la lingvo necesas regule almenaŭ aŭdi ĝin. Tio ja eblis dum la pasintaj jardekoj se oni aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Bedaŭrinde en la epoko de la mallongondaj elsendoj la plezuro kaj la sekva lernefiko estis minimumaj. Nur kiam la elsendoj disaŭdiĝis persatelite tio decide ŝanĝiĝis. Por mi tio estis vere granda paŝo antaŭen. Kaj kiam la elsendoj fariĝis ankaŭ aŭdeblaj en la interreto, oni povis aŭskulti ilin en la tuta mondo.

Do oni povus supozi ke ekde tiam la parolnivelo en Esperanto grave pliboniĝis. Sed tio bedaŭrinde ne okazis. La diversaj elsendoj ne fariĝis sufiĉe popularaj por esti regule aŭskultataj de granda parto de la E-parolantoj. Tio havas laŭ mi du kaŭzojn:

Unue estas la enhavo de la elsendoj. Temis do pli malpli pri ŝtata aŭ religia propagando kiun oni volis nur jen kaj jen digesti aŭ estis ja E-temaj programoj kiuj aliflanke pritraktis nur la vidon al nia tre malgranda Esperantujo.

La dua kaŭzo estas la komprenebleco: Ĝuste tiuj homoj kiuj havas la plej grandan lernbezonon ne uzis la radioelsendojn tiucele, ĉar la parolado estis aŭ tro rapida por ili aŭ ĝi enhavis tro da nekonataj vortoj. Do ili ne kapablis transsalti tiun sojlon.

La Esperanta Retradio helpas en ambaŭ kazoj: La temaro estas laŭeble vasta kaj la programoj krome enhavas ilustraĵojn kaj filmetojn kaj forestas ĉia propagando. Por ebligi al progresantoj transpaŝi la sojlon de kompreno, la kompleta programo estas ankaŭ legebla. Tio estas vere unika novaĵo. La viglaj reagoj de la geaŭskultantoj klare konfirmas tion kaj do la Esperanta Retradio nun ofertas servon kiu vere povas kontribui al decida plibonigo de la parolnivelo de multaj homoj.

Oni povus pensi ke tio estas varme akceptata en tuta Esperantujo, precipe ĉe la E-organizaĵoj. Sed el tiu flanko la eĥo estas preskaŭ nula. Eĉ okaze de la unua datreveno de la komenco de la ĉiutagaj elsendoj de tiu flanko venis preskaŭ nenio. Tamen la belga eŭropa deputito Germain Pirlot sendis kuraĝigajn bondezirojn kaj tio ja signifas rekonon ricevita de grava persono. Sed mankas la rekomendo: Mi opinias ke la Esperanta Retradio ja estas vere tre rekomendinda. Mi miras pri la silentado. Tio estas malhelpo por la evoluo de Esperanto. Mi esperas ke la koncernaj organizaĵoj kaj influhavaj personoj baldaŭ ŝanĝos sian sintenon tiurilate. Pri la neceso de la Esperanta Retradio ja ne povas esti dubo.
 

La Dia Volo

07/04/2012 17:58

Tiun ĉi rakonton de nekonata aŭtoro prilaboris kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando



Iu homo nomata Johano kuŝante sub arbo komencis mediti kaj parolis al si:
- Mi ne kredas, ke ĉio okazas laŭ la Dia intenco. Li tre volis ekkoni la Dian vojon kaj kial la mondo tiel aspektas. Daŭre meditante pri tio li petis la Dion pri la respondo. Li profunde endormiĝis kaj tiam subite ekstaris ĉe li Anĝelo kaj alparolis:
- Iru kun mi, Johano, kaj mi montros al vi la Dian volon.
Sen longa pripenso li postiris la Anĝelon, kiu diris:
- Ni vizitos kelkajn domojn kaj tiam vi ekkonos, kio estas konforma al la Dia intenco.

La unuan tagon ili gastis en la domo de bona, nobla homo, kiu anoncis al ili:
- Ĝoju kune kun mi, ĉar hodiaŭ mi interpaciĝis kun mia malamiko kaj konfirme mi ricevis de li oran pokalon. La sekvan tagon ili adiaŭis la homon, tamen en la duono de la vojo Johano ekvidis, ke en la sako de la Anĝelo troviĝas tiu ora pokalo.
- Kiel vi povis? - li ekkriis. - Vi ŝtelis al tiu ĉi bona homo tiun ĉi karan donon?
La Anĝelo tamen suprenlevis la manon kaj diris: - Tia estas la Dia volo!

Post kelkaj horoj ili vizitis la domon de iu malbenanta avarulo, tre malbona homo, kiu nek pensis konvertiĝi. Li malbenadis, malbondeziradis kaj priridadis ĉiujn.
Elprofitante la momenton de la malatento de la dommastro la Anĝelo enŝovis la oran pokalon al la ŝranko de tiu ĉi avarulo kaj tie ĝin forlasis. Ili eliris senvorte el la domo, sed Johano indigniĝis:
- Kiel vi povis forlasi tiel karan aĵon en la domo de tia malbona homo? - li parolis per alta voĉo.
Sed la Anĝelo denove suprenlevis la manon kaj diris: - Tia estas la Dia volo! Johano neniel komprenis tion, sed li jam ne plu demandis. La severa rigardo de la Anĝelo malvarmigis lian streĉiĝon.

Ili do iris plu al la kabano de iu malriĉa sed pia homo. Lia familio vivis tre povre kaj tiuj ĉi homoj lamentis pro sia sorto. Ili apenaŭ vivtenadis sin. La Anĝelo diris al ili:
- Ne ĉagreniĝu, la Dio helpos vin!
Tamen elirinte el la domo la Anĝelo elmetis alumetojn kaj subbruligis ĝian pajlan tegmenton. La domo tuj flamiĝis. La ŝokiĝinta Johano komencis estingi la flamojn, sed la Anĝelo malpermesis lin. Tiu ĉi tamen kriadis:
- Kiel vi povas subbruligi la domon de tiu ĉi povrulo? Vi devus helpadi al homoj, kaj ne turmentadi ilin.
La Anĝelo respondis: - Vi diris, ke vi volas ekkoni la Dian volon, do ne entrudu vin, sed iru plu!

Irante ili atingis laŭvican domon, kie vivis patro kun okjara fileto. La fileto estis la tuta ĝojo de la paĉjo, kiu permesadis ĉion al li. Ili tranoktis do ĉe tiu ĉi viro. Matene ili volis daŭrigi sian vojaĝon kaj la Anĝelo petis, ke la fileto montru al ili la pluan vojon. Lia patro konsentis, sed avertis:
- Gardu lin, por ke nenio okazu al li!
La knabo montris la vojon al la migrantoj kaj volis jam reveni hejmen, sed la Anĝelo ekpetis, ke li gvidu ilin ankoraŭ trans la malvasta trabo. Kiam la knabo transiradis, la Anĝelo balancis tiel forte, ke tiu falis en la riveron kaj dronis en ĝi.
- Ho ne! Mi ne eltenos tion! - kriis per la tuta gorĝo Johano. - Mi jam nenien iros kun vi! Mi preferas iri sola tra malluma valo kaj eĉ disŝiru min sovaĝaj bestoj, ol se mi plu estus ironta kun vi! Mi eltenis, kiam vi priŝtelis la noblulon, kaj la oran pokalon vi donis al la malbona avarulo. Mi vidis, kiam vi bruligis la domon de la malriĉa familio, sed tio, ke vi mortigis la senkulpan infanon estas jam tro multe por mi! Vi estas neniu anĝelo sed demono - kriis la homo.
- Mi estas anĝelo sendita de la Dio, por plenumi Lian volon sur la Tero, kaj klarigi al vi, kia estas Lia vojo - li respondis.
- Malvero! La Dio ne estas tia! Li certe ne ordonis al vi fari tion, kion vi faris! - plu kriis Johano.

Tiam la Anĝelo respondis:
- Bone, mi rakontos al vi, kial mi kondutis tiel en ĉiu el tiuj situacioj. Jen en la pokalo, kiun mi forprenis de la nobla homo estis veneno. Lia malamiko ne donis ĝin al li, por interpaciĝi, sed por neniigi lin de la mondo. Se mi lasus al li la pokalon, la homo veneniĝus. Nun tamen la malbenanta avarulo posedante la pokalon reprenos sian punon pro siaj multaj pekoj.

La malriĉulo, kies domon mi bruligis, trovos en ĝia postbrulejo grandan trezoron, kiu permesos al li bonstate vivi ĝis la vivofino. Se mi ne bruligus ilian domon, ili neniam trovus la trezoron. Anstataŭ tio la viro, kiun ni renkontis apud la rivero, estis malbonulo. Li ne volis koni la Dion kaj li gvidis sian vivon nemorale. Lia fileto, kiun mi dronigis, estonte fariĝus granda murdanto. Post la perdo de sia malgranda filo, kiu ja trafos al la Ĉielo, lia patro konvertiĝos al la Dio kaj ŝanĝos sian vivon. Tiel ili ambaŭ estos en la Ĉielo, kaj se mi ne farus tion, ili fariĝus kondamnitaj. Ĉu tiuj ĉi klarigoj helpis vin kompreni la Dian volon?

Johano aŭskultante la rakontadojn de la Anĝelo ekkomprenis, ke la Dio vidas ĉion alie, kaj pli perfekte ol ni homoj. Li komprenis ankaŭ, ke la Dio havas la plej bonan solvon je ĉio, kvankam iluzie tio ŝajnas tre doloriga. La homo perceptis, ke eĉ el la plej granda malbono la Dio povas elkonduki la bonon.

Robert Doisneau

06/04/2012 17:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo



De 1826, kiam oni produktis la unuan fotografaĵon, oni diskutas pri tio, ĉu fotografio estas arto aŭ ne. Multaj pensuloj ne konsideras ĝin kiel arton, ĉar oni povas facile produkti kaj reprodukti ĝin per moderna teknologio. Tamen, aliaj argumentas, ke la fotografia arto ne konsistas nur en kopiado de la eksteraj realaĵoj, sed en ĝia subjektiva interpretado. Por tio oni uzas simbolojn, kiujn la artisto organizas kaj kiujn la rigardanto interpretas laŭ sia persona sentemo. Ne temas nur pri premado de butono, sed pri kapto de unika momento, kiun la fotografiisto trafas kun estetika talento. Laŭ unu geniulo de la fotografia arto, Henri Cartier-Bresson: “Fotografi estas meti sur unu saman cellinion la kapon, la okulon kaj la koron.”

Antaŭ kelkaj tagoj mi vojaĝis por partopreni ceremonion pri la 70-jariĝo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis en la Kulturcentro de la Federacia Justico. Mi alvenis preskaŭ du horojn antaŭ la fiksita horo por viziti la belan institucion, kaj por mia plezuro mi povis trankvile trarigardi ekspozicion en la dua etaĝo de tiu majesta domego: “Simple Robert Doisneau”. Oni tie montris mirindan kolekton da pli ol 150 fotoj faritaj de tiu artisto. La tuton aŭspiciis Franca Alianco, kun la celo omaĝi lin okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.

Robert Doisneau estis unu el tiuj geniaj artistoj, kiuj helpis, ke oni nepre akceptu fotografion kiel arton. Li naskiĝis en antaŭurbo de Parizo kaj akompanis ĝian kreskadon kaj ĝiajn sociajn ŝanĝojn dum la 20-a jarcento. Li ŝatis la popolon kaj ĝiajn ĉiutagajn morojn, stratajn okazaĵojn, delikatajn kaj foje humurajn scenojn. Li kaptis la solecon de nekonataj homoj kaj speciale la ĉarmon de infanoj. Multaj liaj fotoj estas ironiaj, foje melankoliaj.

Doisneau laboris plej ofte laŭmende, por famaj revuoj, kiaj Life, Vogue kaj Paris Match. Sed tio ne malhelpis, ke liaj bildoj – ĉiam nigreblankaj – estu eksterordinare originalaj, atentokaptaj, surprizaj, animoplenaj. Lia plej konata foto montras paron kisantan surstrate, meze de indiferentaj preterpasantoj – la ravan “La kiso de l’Hotel de Ville”. Post multaj jaroj da sukcesa kariero, la fotografiisto konfesis, ke la paro laŭpete pozis por lia foto.

Ne eblas dubo: fotografio estas vera arto kaj Robert Doisneau unu el ĝiaj plej eminentaj majstroj.

Per interreto eblas rigardi kaj ĝui amason da liaj fotoj:

https://www.google.com.br/search?q=robert+doisneau+fotos&hl=pt-BR&rlz=1T4SKPB_pt-BRBR386BR398&prmd= imvns&tbm=isch&tbo=u&source=univ&sa=X&ei=kqJ7T4v6JOXg0QHRttT5BQ&ved=0CCkQsAQ&biw=1024&bih=4 45 .

<< 35 | 36 | 37 | 38 | 39 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.