Blog

Fondi entreprenon

05/05/2012 17:49



Kiu intencas entrepreni ion devas unue pensi pri la agado. Kion mi volas entrepreni? Por kiu celo? Por kio kaj kiu servu la entrepreno? Se oni trovis klarecon pri tio, tiam venas la demando pri la rimedoj kaj kapabloj: Ĉu mi disponas pri la necesaj rimedoj kaj kapabloj? Ofte ja mankas rimedoj kaj kapabloj. Do la demando estas: Ĉu mi povas havigi al mi la mankantajn rimedojn kaj kapablojn? Oni povas trovi kunlaborantojn kaj oni povas lerni kaj provi por finfine posedi la necesajn kapablojn.

Sed oni devas ankaŭ esti sufiĉe saĝa por ekkoni ke je la komenco de la agado mankos ankoraŭ informoj kaj spertoj kaj ke tial necesos limigi sian agadon, kaj kvante kaj kvalite, por ne riski tujan malsukceson aŭ malsukceson post nur mallonga tempo. Tiuj pripensoj povas ankaŭ konduki al la kompreno ke la entrepreno sub la atendotaj cirkonstancoj ne povas funkcii kaj ke do estas pli bone ankoraŭ atendi aŭ tute rezigni.

Aliflanke se la pripensoj alportis pozitivan bildon, tiam la sekva paŝo estas pensi pri la organiza kaj jura kadro de la entrepreno: Kie mi povas funkciigi mian entreprenon? Ĉu mi povas komenci sola aŭ ĉu mi jam dekomence bezonas kunlaborantojn? Ĉu mi povas labori hejme aŭ ĉu mi devas lui aŭ eĉ konstrui laborejon? Kaj fine: Kiom ĉio tio kostas? Ĉu mi havas la necesan monon? Ĉu mi devas preni krediton? Ekde kiam revenos mono en mian kason? Kiom da mono devas reveni por vivteni la entreprenon kaj la entrepreniston?

Kaj gravas scii ĉu la entrepreno entute rajtas fari tion kion ĝi celas. Ofte oni bezonas ŝtatajn permesojn kaj oni bezonas ankaŭ privatajn rajtojn: Ĉu tio kion mi faros estas sub protekto de patento? Ĉu mi devas atenti pri aŭtoraj rajtoj? Rilate al Esperanto ekzemple Zamenhof rezignis pri siaj aŭtoraj rajtoj pri la Lingvo Internacia por ebligi al ĉiu libere uzi la lingvon. Komputilaj programoj povas aŭ esti liberaj aŭ ili estas pagendaj kaj oni devas akiri licencon por uzi ilin.

Se oni rigardas tiun longan demandaron ne estas mirige ke multaj homoj perdas la kuraĝon kaj rezignas pri siaj planoj. Sed estas ankaŭ homoj kiuj flankenŝovas la tiklajn demandojn kaj kiuj sen granda preparo simple komencas. Plej ofte tio estas tre kosta afero. Tiuj nekalkulitaj kostoj povas endanĝerigi la entreprenon aŭ konduki al fiasko.

Ĵus okazis ke entrepreno en Esperantujo fiaskis: La novaĵportalo Nunonia.com post nur kelksemajna funkciado ne plu funkcias. Kaj la interesa afero en tiu kazo estas ke la fondinto de tiu entrepreno estas la sama persono , nome Flávio Rebelo el Brazilo, kiu jam antaŭ kelkaj jaroj iniciatis du entreprenojn kiuj simile fiaskis post nur mallonga tempo. Temis pri la novaĵportalo "Ĝangalo" kaj la "Internacia Televido" ITV.

En Esperantujo ni devas esti modestaj en niaj ambicioj. Ni devas konscii ke por funkciigi entreprenon kiu prizorgas E-parolantojn per lingva materialo niaj rimedoj estas tre limigitaj. Nur tiam eblas persisti resp. havi la longan spiron por regule kaj daŭre oferti la servon.

Kiam mankas interparolantoj

04/05/2012 19:59

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando



Lerni aliajn lingvojn signifas scipovi skribi, legi, aŭskulti kun kompreno kaj paroli. Se mi demandas min, kio estas la plej malfacila elemento dum mia senĉesa lernado, tutcerte mi devas respondi, ke estas ĝi memstara parolado. Ĝi estas tiu elemento, en kiu vi povas orientiĝi, kiom vi kapablas pensi en la lingvo. Kiel ĉiuj ceteraj elementoj, ankaŭ tiu ĉi, aŭ pli ĝuste: precipe tiu ĉi postulas praktikon. Mi ne imagas praktiki ĝin sen aŭskulti modelajn paroladojn. En la nuna tempo, kiam vi havas aliron al la interreto, ekzistas multaj eblecoj aŭskulti Esperanton en la plenumo de modelaj parolantoj. Pli aŭ malpli frue vi orientiĝos, kiuj havas la ĝustan parolmanieron. Trovu ilin, atente kontrolu kaj klopodu ilin imiti. Ĉiam kontrolu ankaŭ vin!

Kelkaj tamen rediros al mi: "Sed al kiu mi povus paroli?" Mi volonte respondos al vi. Imagu ke vi kiel lingvolernanto estas aktoro. Gravege estas laŭte legi konversaciojn pri kiuj vi disponas. Tia ekzerco de komenco donis al mi multe da kontento. Dum legado vi ludos diversajn rolojn, vi esprimos viariajn sentojn, tiel kiel estas en la vivo. Ĉu vi havas spegulon? Ju pli granda ĝi estos, des pli bone! Komencu interparoli kun la persono, kiun vi vidas tie. Demandu kaj respondu. Rakontu ion. Se vi posedas iun registrilon de sono, registru vian voĉon - tion ja ebligas multaj poŝtelefonoj. Sekve kontrolu, kiel vi parolas. Estos interese aŭskulti kaj certe rimarki malĝustaĵojn, kiujn vi faris dum via legado aŭ parolado. Mi praktikis tion plurfoje jam ĉe la komenco de mia lingva aventuro. Ekzitis tiam apenaŭ kasedbendaj magnetofonoj, do ĉio okazis tiam multe malpli rapide.

Ekzercu vian buŝon eĉ dum viaj ĉiutagaj vojaĝoj. Plej taŭgas por tio aŭtobusoj, tramoj aŭ trajnoj, eĉ kiam vi atendas ilin en haltejoj. "Laŭte paroli al si en aŭtobusoj? Vi jam plene stultiĝis." - vi miregos. Tute ne. Mi nur volas proponi, ke vi ekzercu vian buŝon, kvazaŭ vi parolus, ĉiam tiam, kiam vi havas iom da senproduktiva tempo. Kiam vi senvoĉe klopodas paroli, viaj lango kaj kelkaj muskoloj de via parolaparato komencas labori, kio poste ege helpas. Profitu ĉiujn okazojn. Via parola uzo de la lingvo plej gravas. Ĉi tiuj kelkaj ekzemploj de ekzercoj certe helpos al ĉiu, kiu deziras pli flue paroli.

Kaj fine mi diros kelkajn vortojn pri persono, kiun certe multaj el vi konas tre bone. Mi ĝis nun disponis nur pri ne tro bonkvalita registraĵo de iu lia prelego pri E-parolarto, kies temo tamen tre konvenis al mi. La cetero kiun mi sciis pri li, tio estis nur kelkaj sekaj faktoj. Inter ili estis la fame konata afero de Montevideo. Kaj jen, tute hazarde mi malfermis la paĝaron de YouTube kaj trovis ampleksajn filmojn kun paroladoj de la famulo. Temas ĉefe pri serioj de filmoj pri la poresperanta Rezolucio de Unesko en 1954, en kiuj prof. d-ro Ivo Lapenna malkovras trakuron de la stranga kunsido kaj ankaŭ pri la temo -"Cent jaroj de parola Esperanto Kulturo". Mi nun deziras nur pritaksi ilian lingvan enhavon. Tiuspecaj kapabloj de apenaŭ nemultaj personoj povas nur ravi, kaj mi devas konfesi, ke por mi povi aŭskulti tian internacian lingvon estas grandega travivaĵo. Certe por atingi tian nivelon ne sufiĉas nur bone regi la lingvon. Oni devas havi krome kompreneble ion interesan por diri. Mia revo estas ne nur mem kapabli tiel flue paroli sed ankaŭ havi multajn partnerojn por interesaj konversacioj. Eble kiam ni ĉiuj esperantistoj fine serioze pritraktos paroladon, estos necesaj neniuj politikaj agoj, krom akcepti la fakton, kaj elprofiti ne nur iun ekzistantan sed efektive vivantan Esperanton en multaj branĉoj de la homa vivo. Ĉu ne pri tio ĉi ni hodiaŭ strebas?

Suno feliĉigas printempe

03/05/2012 18:17

Dum printempo nia humoro plisereniĝas, la vestaĵoj fariĝas pli malpezaj kaj disvastiĝas printempaj sentoj. Respondecas por tio la suno. Se la lumo de nia centra stelo atingas la haŭton, elŝutiĝas feliĉohormonoj. Se la tagoj plilongiĝas kaj la temperaturoj plialtiĝas la homoj strebas al la libera aero. La printempo ŝajnas feliĉigi nin kaj levi ĝenerale nian bonhumoron. Jen kaj jen tiu pli serena humoro estas perceptata kiel printempaj sentoj kun seksaj deziroj. Fakte la radioj de la suno havas variajn efikojn sur la homan korpon kaj psikon.

Se la sunlumo trafas la haŭton de la homo, la korpo elŝutas pli da endorfinoj, do feliĉohormonojn. Unu el ili estas serotonino. La hormono, kiu zorgas pri multaj plurŝtupaj procezoj en la homa korpo, estas ankaŭ nomata aktivechormono aŭ mesaĝa substanco de la feliĉo. Ĝi plialtigas la ĝeneralan bonfarton, reguligas la metabolon kaj forpelas deprimojn kaj timojn. Ĝi ludas ankaŭ rolon ĉe la satiĝa sento, la digestado kaj la agordado de la tagnokta ritmo. Ĝi estas trovebla ankaŭ malaltkvante en nutraĵoj kiel ekzemple bananoj, ananaso kaj ĉokolado. Manko de serotonino kunligiĝas kun deprimoj, senaktivemo kaj senkuraĝeco kaj krome kun supermezura laceco. Paralele al la elŝutado de serotonino pro la plilongiĝantaj tagoj malpliiĝas la melatonino, la dormhormono.

Plua grava substanco kiu helpe de la sunlumo estas formata en la korpo estas la vitamino D. Tiu grupo de substancoj kiu estas antaŭŝtupo de hormono, estas grava por la imunsistemo, la konstruo de la ostoj, la dentoj kaj la muskoloj. Krome ĝi povas efiki prevente kontraŭ kancero kaj kontraŭ longdaŭraj malsanoj kiel osteoporozo. La vitamino D sufiĉe formiĝas en la homa korpo nur se la sunlumo en sufiĉa intenseco trafas sur grandan pecon da haŭto, tio estas en Eŭropo nur dum marto ĝis oktobro kaj precipe dum tagmezo. Nur montri al la suno la vizaĝon kaj la manojn, tio ne sufiĉas ĉar homoj en Eŭropo prefere amasigu iom da provizo je vitamino D en la korpa graso por trapasigi la vintran duonjaron laŭeble sen manko de vitamino D.

Apud la diversaj elŝutoj en la korpo ankaŭ la temperaturoj plialtiĝantaj dum printempo influas la sintenojn kaj kondutojn. La varmo kondukas al sinteno pli malferma, pli malstreĉa kaj pli aktiva kaj al dediĉo por aliaj homoj. Tia sentoplena sinteno denove influas nian medion, la feliĉo infektas aliajn. La ĝenerala belvetera bonfarto ĉe kelkaj homoj eĉ kondukas al pli da seksaj deziroj, al la tiel nomataj printempaj sentoj.

Sed ne nur dum libertempo hela lumo povas esti utila dum printempaj tagoj. Ankaŭ por laboro la efikoj de la sunlumo estas utiligeblaj, ĉar taglumo kun sia vasta lumspektro pruveble akcelas la kapablon koncentriĝi kaj havas pozitivan efikon je la produktiveco de homo.

Por profiti ĉiujn pozitivajn efikojn de printempo oni moviĝu ĉiutage ekstere almenaŭ dum 15 minutoj, tute sendepende ĉu suno videblas aŭ ne.

Festivalo de harpoj en Rio

02/05/2012 18:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo



Harpo estas unu el la plej belsonaj muzikiloj – kaj, kune kun fluto, ankaŭ unu el la plej antikvaj. Ne nur legendoj, sed gravuraĵoj en Oriento atestas, ke ĝi ekzistas jam de jarmiloj. Oni trovis indikojn pri tio en faraonaj tomboj, en Irakaj kavernoj kaj en helenaj skulptaĵoj. La Malnova Testamento mencias ĝin (Genezo 4:21). Antikva tradicio asertis, ke harpo povis plaĉi al dioj. Kaj efektive, ĝis la nuna tempo ĝia sono sorĉas homojn. Ĝi neniam fariĝas ekstermoda.

Harpo verŝajne devenis de pafarko, ĝia formo mem tion sugestas. Ĝi konsistas el korpo , 46 kordoj, kaj 7 pedaloj, sed la pedaloj estas relative moderna aldonaĵo. En la 8-a jarcento, okaze de disvastiĝo de islamismo, harpo alvenis Hispanujon el la nordo de Afriko, kaj rapide ĝi eŭropiĝis. Pedalojn oni kreis por ĝi nur en la 18-a jarcento, kio aldonis specialan rafinitecon al tiu muzikilo. Tamen, pli simpla, rudimenta harpo ankoraŭ estas uzata de antikvaj popoloj en Afriko. Iuj eminentaj harpludistoj famiĝis tra la mondo, ekzemple en la mondkonata muzikemsemblo Keltaj Virinoj.

Dum la monato majo 2012 okazos grava evento en Rio-de-Ĵanejro: VII-a Rio HarpoFestivalo. Ĉiutage okazos senpagaj koncertoj en pluraj lokoj tra la urbo: en koncertejoj, muzeoj, preĝejoj kulturcentroj kaj bibliotekoj. Kelkaj okazos ankaŭ en urboj proksimaj al Rio. Enskribiĝis entute muzikistoj el 25 landoj por 98 prezentoj. Oni atendas imponan eventon.

Rio HarpoFestivalo estas aŭspiciata de Belarta Muzeo de Rio. Ĉi tiu grava kulturinstitucio havas belan programon, kiu jam funkcias de pluraj jaroj. Ĝia nomo estas “Muziko en la Muzeo’ kaj konsistas el ĉiutagaj nelongaj senpagaj koncertoj, de diversaj artistoj kaj diversaj erudiciaj muzikstiloj. Ankaŭ tiuj okazas en pluraj ejoj tra la urbo. La harpofestivalo estas parto de tiu tutjara serio.

Por veki vian apetiton, eblas aŭskulti nelongan harpoludadon per interreto:

Ree-junuloj por Esperanto

01/05/2012 21:35



La enhavoj de la sonartikoloj pri Esperanto, kiujn Anton aperigis ekde la 27-a de januaro en la Esperanta RetRadio, estas gravaj kaj vere pensigaj. Krome, je la fino de marto aperis en la reta revuo "La Balta Ondo" tiklega artikolo de Dennis Keefe "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)", kie li pritraktas la kvin grupojn de akceptantoj aŭ malakceptantoj de novaĵoj, do ankaŭ de Esperanto inter ili, ĉar ĝi ja estas nova por ĝis 99 elcentoj de la tutmonda loĝantaro.

La artikolo de Dennis tre precize evidentigas al poresperantaj aktivuloj la nepran neceson adopti novan paradigmon. Anton bonege zorgas pri trafa rimedo, por ke ili lernu kaj akiru bonan paroladon kaj altan nivelon de nia lingvo. Ĉirilate, en unu el la multnombraj komentoj al la supre citata artikolo, la franca aktivulo Cyrille Hurstel rakontas, ke unu el la spontaneaj reagoj de homoj al demando pri Esperanto, estas la amuza frazo: "Neniu parolas tiun lingvon, ekzistas nur homoj, kiuj lernas ĝin"!

En la sonartikolo "Konvinka parolado", Anton instigas: "Ni ja akceptu homojn, kiuj apenaŭ progresas en la regado de nia lingvo, sed en nia aktiva agado ni alparolu tiajn homojn, kiuj havas perspektivon atingi altan nivelon de lingvoregado". Kaj en la alia sonartikolo "Esperanto ne estas produkto", li parolas pri strategiaj konsideroj: "Ne havas sencon instrui E-on al homoj, kiuj ne estas sufiĉe lernkapablaj. Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj, kiuj neniam havos okazon paroli ĝin kun alilingvanoj".

Ĉar plejparto el ni aktivuloj interkonsentas kun Zamenhof pri lia diraĵo en la poemo "La Vojo": "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante", ŝajnas al mi, ke ni nepre devus direkti nian poresperantan agadon al kiel eble plej trafa celgrupo en nia propra medio.

Ĉi tie en Israelo, kie verŝajne pli ol en ĉiu alia neanglosaksa lando, oni suferas pro akuta monomanio al la angla, mi tamen sukcesas enkonduki E-on en kvaran-kvinan klasnivelon de bazlernejoj. Mi uzas ĝin kiel trafan rimedon por akirigi al gelernantoj "plurlingvan konscion", t.e. bazajn ĝeneralajn lingvistikajn konceptojn, tre utilajn por lerni fremdan lingvon samkiel la gepatran. La didaktika metodo inkluzivas integrigon de komputila interaga tabulo (vidu la sonartikolon "La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca" el la 26-a de novembro 2011).

Mi bonege konscias, ke tiel mi ne sukcesos kreskigi novan generacion de esperantistoj, tamen, tiamaniere, oni diskonigas E-on inter gepatroj, instruistoj kaj edukaj administrantoj.

Konsiderinte la fakton, ke dum la lastaj jardekoj okazis tre signifaj ŝanĝoj en la aĝoj de la homa vivo, miaopinie, oni povas nun identigi en la okcidentaj landoj kaj eble en la evoluiĝintaj landoj, homan vastiĝantan grupon, kiun oni povus nomi "ree-junuloj".

Temas pri emeritoj, kiuj plejparte pro elekto aŭ entreprena politiko, honore forlasis sian oficon kaj fariĝis "mastroj de sia tempo". Pro la pliboniĝintaj vivkondiĉoj dum la lastaj jardekoj, ili plejparte estas "denove junuloj": liberaj, sufiĉe sanaj, mense viglaj kaj optimisme deziremaj pri novaj spertoj kaj defioj.

Dum la "veraj junuloj" devas daŭre peze baraktadi por krei al si pozicion en la nuna ege postulema kaj komplika socio kaj pro tio devas prioritate rezigni pri idealaj kaj ne tuj fruktodonaj agadoj, multaj bonŝancaj "ree-junuloj", malgraŭ siaj pasintaj spertitaj seniluziiĝoj, estas tamen pretaj por novaj defioj kaj, surprize, eĉ por idealoj.

Tre ofte ili ĝuas pri sufiĉe bonaj ekonomiaj kondiĉoj, ŝatas vojaĝi eksterlanden, uzi interreton, konatiĝi kun homoj kaj ĉefe, konscie aŭ ne, zorgas por kiel eble plej longe konservi mensan viglecon. Ĉu vi rememoras la sonartikolon el la 14-a de aprilo fare de Paŭlo Viana "Dulingveco helpas la cerbon"?

Ĉu povus tiuj ĉi "ree-junuloj" konstitui trafan kaj gravan celgrupon por nia agado? Ĉu indas serioze "ideoŝprucadi" kaj prilabori alcelajn strategiojn por ilin informi kaj eble kuntreni en nia instigema esperanta mondo?

Retradio laŭ diskonta principo

30/04/2012 18:16



En Germanio ekzistas de 50 jaroj ĉeno de diskontvendejoj. Tiam la fratoj Theo kaj Karl Albrecht transprenis de siaj gepatroj nutraĵvendejon kaj reorganizis ĝin laŭ nova principo: la diskonto. Tio signifas ke oni limigis la varsortimenton al relative malmultaj artikloj kiuj ankaŭ rilate al ilia stokigado estis senproblemaj, do ekzemple ne bezonis konservadon en fridujo. Ankaŭ la bretaroj estis tre simplaj kaj do la malaltaj kostoj kune kun la pli grandaj kvantoj po artiklo kondukis al decide malpli altaj prezoj kio siavice allogis multege da aĉetantoj.

Sur tiu bazo eblis plivastigi la sistemon al tuta Germanio. Oni nomis la ĉenon laŭ la nomo de la posedantoj Aldi (Albrecht Diskont). Kiam la reto estis sufiĉe granda kaj la enspezaro altega, oni aldonis iom post iom novajn varojn kaj servojn. Aldoniĝis ekzemple freŝaj legomoj kaj fruktoj, oni instalis fridujojn kaj frostujojn kaj finfine oni enkondukis elektronikan pagadon. Oni nomas tiun procezon de plibonigado "suprenkomercado" laŭ la angla termino "Trading Up".

La koncepto de diskonto funkcias tiel bonege ke Aldi nun jam havas filiajn kompaniojn eĉ en aliaj kontinentoj kaj multaj aliaj komercaj entreprenoj imitis tiun ekzemplon. La fratoj Albrecht estas la plej riĉaj germanoj. Ili tamen havis tre modestan vivostilon.

Rilate al la RetRadio mi certe ne alstrebas riĉecon, sed mi agas tute laŭ la diskonta principo por laŭeble sukcesigi la aferon. Mi volas atingi la celon - porti parolatan Esperanton ĉiutage al laŭeble multaj geaŭskultantoj - per plej simplaj rimedoj sen superfluaj kromaĵoj. Do mi produktas nur puran sonartikolon kaj evitas miksadon ekz. kun muziko. La sonartikolo havas longecon ke ĝi facile povas esti produktata ĉiutage. La sonteknika prilaborado estas minimuma (forigo de fona bruo). Mi ja aldonas la tekston kiun mi havas en formo de manuskripto. Bildoj kaj filmetoj aldoniĝas se tio facile eblas.

Aŭskultantoj ja povas reagi - ĉefe en formo de komentoj - sed mi ne povas respondi je la komentoj. Tio forkondukus min de mia esenca okupo - la trovado kaj prilaborado de ĉiutaga temo. Mi komprenas ke aŭskultantoj foje ŝatus havi respondojn, sed mi pardonpetas ke tio ne eblas. Por ebligi tion la tuta sistemo devas kreski plu: Devus esti pli da kontribuantoj. Tiam la strukturo de mia laboro ŝanĝiĝus kaj mi povus okupiĝi pri pli da kontakto kun la geaŭskultantoj.

Sed la situacio estas tia ke la RetRadio troviĝas ankoraŭ en fazo de malfacila persistado de 4 aktivuloj. Ni bezonus 5-an, 6-an, 7-an aktivulon. Ĝis tiam ni devas kunmordi niajn dentojn kaj daŭrigi.

Mi estas certa ke la sukceso en formo de plua kreskado alvenos. Laŭ la evoluo de la afero eblos plibonigi la servojn kaj tiel suprenporti ĝin. Mi esperas ke mi havos por tio tempon de 10 aŭ 20 jaroj. Estas mia firma intenco persisti.

Ekstreme maldikaj kaj flekseblaj sunĉeloj

29/04/2012 18:34



La ekstreme altaj prezoj por benzino atentigas nin ke ni devas trovi vojon el la dependeco de nafto-produktoj. La uzo de sunenergio estos taŭga alternativo, se oni sukcesos krei efikajn sistemojn de produktado de energio. Sunĉeloj hodiaŭ baziĝas sur la elemento silicio, sed nun oni eltrovis ankaŭ eblecojn kapti la sunenergion per organikaj sunĉeloj: Sciencistoj de la Johannes-Kepler-universitato en Linz kaj de la universitato de Tokio kreis novspecajn organikajn sunĉelojn. Ili estas ekstreme maldikaj, flekseblaj kaj tamen efikaj.

La esploristoj surmetis la energiproduktantajn elementojn sur la aktuale plej maldikan kondensatoran folion kaj tiel kreis ĉelojn kiuj kompare al ilia maso montras ekstreme bonajn valorciferojn en la produktado de elektro. Pro ilia fleksebleco oni povas antaŭvidi multnombron da eblaj aplikaj kampoj. La sunĉeloj havos dikecon de nur 2 mikrometroj.

Ĝis nun oni devis surmeti aktivajn energiproduktantajn elementojn sur dikajn portantajn materialojn, t. n. substratojn. La esploristoj en Linz nun sukcesis konsiderinde plialtigi la proporcion de la energiproduktanto rilate al la substrato. La ĝis nun plej maldika substrato havis proksimume la dikecon de iom dika papera paĝo. Oni sentis defion eltrovi ĝis kiom oni povus redukti la dikecon. Tial oni komencis eksperimenti per kondensatoraj folioj kiuj havas nur centonan dikecon de papera folio. Per tio oni sukcesis atingi la ĝis nun plej maldikan kaj plej flekseblan sunĉelon.

La organikaj sunĉeloj ja ne jam atingas la produktivon de sistemoj surbaze de silicio. Sed ili pezas nur 4 gramojn po kvadratmetro kaj do kompare kun ilia maso donas tre bonan rezulton, nome 10 vatojn po gramo. Tio estas mondskale neatingita. Decida avantaĝo estas ankaŭ ke la ĉeloj estas mekanike streĉeblaj. Tio malfermas novajn eblecojn ĉar la ĉeloj povas esti surmetataj ankaŭ sur elastajn materialojn, ekzemple sur gumajn matojn, sen ke ilia funkciado estus ĝenata.

Principe la ĉeloj estos uzeblaj ĉie kie flekseblaj cirkvitoj alportas avantaĝojn. Estonte eble helpe de la novaj ĉeloj oni povos konstrui kompletajn elektronikajn sistemojn kiuj enhavos la produktadon de elektra tensio. Eblos uzi ilin ankaŭ por baterioj kaj por sintetika haŭto kun integritaj sensoroj kaj eblos aplikado en robotiko. Sed la fantazio malfermas ankaŭ aplikeblecojn pri kiuj oni hodiaŭ ne jam pensas, ekzemple en tekstiloj.
 

Proksima parolado

28/04/2012 19:02



Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto - ĉu en kongreso ĉu en radio - la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon de la geaŭskultantoj kaj por "pacaj batalantoj" la morala forteco certe estas grava.

Aliflanke por plikreskigi la lingvon en la homoj, tio ne sufiĉas: Tiu oficialeca parolado tenas tre grandan distancon inter parolanto kaj aŭskultanto. La lingvo iel ŝvebas super la homoj sed ĝi ne fariĝas parto de la homoj. Se ni konsideras la lingvon kiel ion sanktan, tiam tio signifas ke ni devas pritrakti ĝin tre singarde. Normala homo konsideras sin plej ofte ne sufiĉe digna kaj do iuj altranguloj, ekz. profesoroj, montru kiel la lingvo aŭdiĝu.

Vi certe jam rimarkis ke tia sinteno kondukas en sakstraton. Se la lingvo fariĝu parto de ni mem, ĝi estas same sankta aŭ ne, kiel ni mem. Ĝi ne ŝvebas super ni, ĝi estas en ni. Sed per kia sorĉado la lingvo povas fariĝi parto de ni? Pensu pri infano kiu lernas la gepatran lingvon. La infano lernas de proksimaj personoj: de la patrino, la patro, la gefratoj, geavoj, geonkloj kaj gekamaradoj. La tono de parolado kun infano neniam estas oficialeca. Tio nur komenciĝas en la lernejo, sed eĉ tie ne jam dum la unuaj lernojaroj.

Oni klopodas ĉie teni la distancon malgranda, do esti laŭeble proksime unu al la alia. Tiu proksimeco esprimiĝas ankaŭ en la lingvo. La infanoj volas paroli laŭeble simile kiel la aliaj. Ili imitas la parolmanieron unuj de la aliaj. Tio koncernas ankaŭ la parolmelodion - la kadencon. Tiu konduto restas ankaŭ ĉe plenkreskuloj, sed plenkreskuloj pli konscias pri la diferenco kiu estas proksimulo aŭ ne. Paroli laŭ "fremda" maniero por plej multaj homoj estas neebla.

Nur relative malmultaj homoj kapablas lerni paroli laŭ "fremda" maniero. Tio estas grava konstato por la parolado de Esperanto. Kiu lernas Esperanton en kurso hejmlande kun samlandanoj, tiu lernas paroli Esperanton laŭ la hejmlanda parolmaniero. Depende de la hejmlanda lingvo tiu parolmaniero povas aŭ tre bone taŭgi por Esperanto aŭ ĝi povas ekstreme malkongrui.

La kursgvidanto devas paroli sen tiu hejmlanda akĉento resp. la lernantoj devas aŭdi bonajn parolekzemplojn por elimini nekorektan prononcon kaj por konsciiĝi ke Esperanto ja havas sian propran parolsistemon kiun la lernantoj laŭeble bone alproprigu al si. Por atingi tion la tekstoj devas pritrakti temojn el la proksima homa sfero.

Se oni familiariĝas kun io, oni alproksimiĝas. Do se la distanco dekomence estas malgranda tiu familiariĝo plej bone funkcias. La homoj ja volas lerni Esperanton por esti kapablaj alproksimiĝi al homoj kiuj ja eble vivas je granda distanco sed kiuj tamen estas interesaj por konatiĝi kun ili. Oficialeca parolmaniero ne kontribuas al tio.

Aŭstro supozeble patro de 600 infanoj

27/04/2012 19:04



La transdono de la genetika kodo al laŭeble multaj idoj estas grava principo de la naturo. Tio validas ankaŭ por la homo. Dum virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie ĉiutage generi novan idon. Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni homoj tamen kutime havas nur kelkajn idojn. Escepto okazas ĉe altaj potenculoj kiel reĝoj kaj tute nerimarkite en kazoj kiel la jena:

Sciencisto kiu naskiĝis en Aŭstrio laŭ raporto de la brita ĵurnalo "Sunday Times" supozeble generis 600 idojn. Antaŭ 40 jaroj mortis la aŭstro Bertold Wiesner kiu en la jaro 1943 en Britio estis malferminta kune kun sia edzino Mary Barton fekundecklinikon. La esploristo tie fervore aktivis kiel donacanto de spermoj.

La brita gazeto ricevis la informon de du filoj de Wiesner. Inter 1943 kaj 1962 laŭ tiuj indikoj li kaj lia edzino helpis al proksimume 1500 virinoj gravediĝi. Dum tiuj 19 jaroj almenaŭ 600 infanoj estiĝis el la spermo de Wiesner. La biologo el Aŭstrio nur disponigis sian spermon, seksan kontakton kun la koncernaj virinoj li ne havis.

Ĉion tion eltrovis la kanada dokumenta filmisto Barry Stevens kaj la londona advokato David Gollancz. Laŭ la raporto Stevens estis generita en la jaro 1952 en la londona kliniko. Sendepende unu de la alia ambaŭ ekserĉadis sian patron. Iliaj serĉadoj finfine kunkondukis ambaŭ. Kune ili trovis 18 pluajn personojn kiuj estis generitaj en la kliniko. Per testoj ili eltrovis ke du trionoj havis Wiesner kiel patron.

Gollancz malkaŝis al la gazeto ke supozeble lia patro ĉiujare proksimume 20-foje donacis spermon. Stevens eĉ supozas ke povus esti 1000 infanoj de Wiesner. La kliniko evidente estis konata pro ĝia malgranda nombro da donacantoj kiuj estis elektitaj de Wiesner kaj lia edzino. Se la indikoj estus ĝustaj, tio estus monda rekordo de fekundeco.

Se ni esperantistoj emas disvastigi nian lingvon, ni ankaŭ transdonas ion al la sekva generacio. Jam Zamenhof diris en sia poemo "La Vojo": "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante". Kaj mi aldonas: "Se ni agas laŭ principo de fekundeckliniko, plej multaj semoj ĝermos".
 

Proksimeco sukcesigas

26/04/2012 19:04



Dum ĉe aliaj entreprenoj de modaj vestaĵoj la situacio ne estas ĝojiga, konzerno el la hispana regiono Galicio fine de marto prezentis rekordan bilancon. Temas pri la Inditex-konzerno kies plej konata marko estas "Zara" kiu eĉ en tiu ekonomie tre malfacila monda situacio estas ege sukcesa.

Tiu sukceso estas rapide klarigebla: La entrepreno faras preskaŭ ĉion alie ol la konkurantaro kaj rezignas precipe pri produktado en Ĉinio. Tiu recepto baziĝas sur la principo de produktado en laŭebla proksimeco. 60 procentoj de la produktoj de la hispana konzerno venas el eŭropaj landoj aŭ el tute najbaraj landoj kiel Tunizio aŭ Maroko, se ne entute el la sidejo en la galicia Arteixo. Oni ja sin provizas ankaŭ per produktoj el foraj landoj kun malaltaj salajroj, sed plej ofte nur en formo de duone pretaj pecoj kiuj estas finproduktataj en Eŭropo kaj kiuj povas ankoraŭ submetiĝi al modifo.

Tio ja kaŭzas konsiderinde pli altajn produktokostojn, sed aliflanke ŝparas multe pli da mono laŭ la devizo "Tempo estas mono". Dum la konkurantoj ankoraŭ atendas pri la alveno de la kontenera ŝipo el Ĉinio, Inditex jam delonge havas siajn produktojn en la vendejoj. La konzerno fieras pri la kapablo elpendigi en la vendejoj imitaĵojn de portopretaj modaĵoj ene de 3 ĝis 6 semajnoj post ilia publika prezento.

Kaj dum la konkurantoj ne plu havas ŝancon iel modifi la decidojn pri la sortimento de la sezono kaj devas unue vendi la menditajn pecojn je konteneraj kvantoj, la fabrikoj de Inditex liveras plej malgrandajn kvantojn laŭ demando de la klientoj. La alta rapideco eĉ permesas modifi la dizajnon plurfoje dum sezono kaj diferencigi ĝin laŭ regionoj por esti pli proksime al la deziroj de la klientoj. Ĝis hodiaŭ oni kuraĝigas unuopajn kunlaborantojn de Zara transdoni iliajn observojn pri preferoj de la klientoj al la konzerna estraro.

La konkurantoj jam rimarkis ke la modelo "Zara" bone funkcias. Nun ankaŭ ili imitas ĝin. Kvankam ankoraŭ 75 procentoj de ĉiuj tekstilaĵoj vendataj en Eŭropo venas el orientaziaj malaltsalajraj fabrikoj, la inversigo de la tendenco tamen jam okazis. Antaŭ nelonge ekz. produktantoj de modaĵoj kiel La Perla kaj aliaj forprenis grandan produktadvolumon el Ĉinio kaj translokigis ĝin al Hungario, Moldavio, Bulgario, Rumanio, Portugalio, Tunizio kaj Maroko.

Averaĝe la pohora salajro de tekstila laboristino en Tunizio aŭ Turkio kostas ankoraŭ 50 procentojn pli ol en Ĉinio. Sed la salajra nivelo en Ĉinio ĉiujare plialtiĝas konstante je ĉirkaŭ 15 procentoj. Krome en la ĉinaj marbordaj regionoj el kiuj venas multaj tekstilaĵoj "faritaj en Ĉinio" superaveraĝe plialtiĝis. La nivelo de monata salajro tie jam situas ĉe 400 eŭroj kaj tiel preskaŭ duobliĝis dum la pasintaj 5 jaroj.

Tekstilaj laboristinoj en Moldavio aliflanke ricevas aktuale nur 200 eŭrojn, en Tunizio estas 160 eŭroj kaj en Maroko entute nur 152 eŭroj. Sed ne nur temas pri la salajro. En la ĉinaj tekstilfabrikoj la forpuŝa konkurado plejparte jam finiĝis. Tio signifas malpli da konkurado inter la tieaj produktantoj kaj tiel ili fronte al la eŭropaj mendantoj agas kun pli da memkonscio koncerne al liverotempoj, minimumaj kvantoj kaj pagado.

Do la modelo "Zara" estas bona ekzemplo por tio ke ekonomia sukceso kaj socia konscio povas bone harmonii.
 

<< 33 | 34 | 35 | 36 | 37 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.