Blog

Metaforoj kaj poezio

12/06/2012 18:19

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Leciono el filmo

Naskiĝitaj ene de la retoriko (la arto trafe, konvinke kaj elokvente paroli antaŭ publiko), metaforoj simpligas konceptojn kaj ofte aperas en poeziaĵoj. Metaforo (greke "transporto") estas vortfiguro,  per kiu oni donas al la vorto signifon alian, ol ĝian propran, kaj klarigeblan nur per subkomprenata komparo. Diference de komparo ĝi ne komparas ion kun io alia, sed surbaze de simileco uzas la similaĵon kiel novan kvaliton. Ekz. "Li batalis kiel leono" (komparo), "En la batalo li estis vera leono inter ŝafoj" (metaforo). Oni povus diri, ke metaforo estas kaŝita komparo.

Oni povas diferenciigi inter du tipoj de metaforoj:
·    Simplaj metaforoj, kie ankoraŭ aperas la reala termino, pri kio oni parolas, ekzemple "Viaj dentoj estas dolĉaj glavoj, kiuj malrapide mortigas min".
·    Puraj metaforoj, kie malaperis la reala termino kaj la leganto devas kompreni pri kio temas, ekzemple "Viaj dolĉaj glavoj malrapide mortigas min".

Ĉiam, la vorto "metaforoj" memorigas al mi unu el la plej poeziaj kaj neforgeseblaj filmoj el la fino de la antaŭa jarcento, pri simplanima malinstruita leterportisto, kiu dank' al amikeco kun la fama poeto Pablo Neruda lernas ami kaj uzi poezion por konkeri fascinan belulinon. Temas pri la itala filmo "Il postino" (t.e. la leterportisto), kiu disvolviĝas laŭ fikcia intrigo adaptita el la romano "Ardiente paciencia" de la ĉilia verkisto Antonio Skármeta. Jen la  resumo de la filma rakonto.
En la somero de 1952 Mario Ruoppolo (la napola aktoro Massimo Troisi), senlaborulo filo de fiŝistoj, vivas en Salina, fora itala insuleto, kiu ĵus donis politikan azilon al la granda ĉilia poeto Pablo Neruda (la franca aktoro Philippe Noiret). Ĉar la famega poeto ricevas amason da leteroj, oni dungas Mario-n, kiel leterportiston ĝuste por liveri al li la poŝtaĵojn. La restanta loĝantaro de la insulo estas analfabeta, do ĝis tiam ne estis neceso de leterportisto.
Tagon post tago, Mario estas pli kaj pli logita de la poeto kaj    aĉetas libron de liaj poemoj. Konversaciante kun Neruda, la leterportisto lernas paroli pri poezio, uzi metaforojn kun la simpleco  de homo de mizera socia statuso. Unu tagon, Mario esceptokaze eniras en la vilaĝan tavernon kaj enamiĝas al Beatrice, nevino de la mastrino. La sekvantajn tagojn Mario ekamindumas ŝin, per la vortoj, aŭ pli ĝuste, per la versoj de Neruda, kaj iom-post-iom ekkonkeras ŝian koron.

Mario tamen troigas, donante al Beatrice iom aŭdacan poeziaĵon, kiun la poeto dediĉis al sia edzino. La onklino kaptas ĝin kaj tuj ĝin portas al la pastro, ĉar ŝi ne kapablas legi. Eksciante la enhavon de tiu poemo, kies titolo estas "Nuda", ŝi severe malpermesas al la nevino revidi Mario-n. Spite la malpermeson, la saman vesperon, Beatrice eskapas el la ŝlosita ĉambro kaj pasigas la tutan nokton kun li. Ili decidas geedziĝi kaj Neruda partoprenas kiel nuptatestanto. Dum la ceremonio, la poeto ricevas leteron el Ĉilio, anoncantan, ke lia arestordono estis nuligita kaj post kelkaj tagoj li forlasas la insulon por returni hejmlanden. Antaŭ la naskiĝo de sia filo, Mario perdas la vivon dum komunisma manifestacio.

La itala aktoro Massimo Troisi prokrastis urĝan korĥirurgion por kompletigi la filmon. Ĝuste la tagon post ĝia kompletigo, li havis mortigan koratakon. La muziko de la filmo komponis Luis Bacalov, kiu dank' al ĝi gajnis la Oskar-premion.

Vi povas spekti rete la scenon pri metaforoj, kiun mi subtitolis esperante:

 

Nia nova kompufono

11/06/2012 17:33

Mia edzino havas poŝtelefonon kiu ja estas sufiĉe moderna. Per ĝi ŝi ne nur povas telefoni, sed ankaŭ aŭskulti radion kaj muzikon kiun mi transŝutis al ŝia telefono. Tamen iu diableto elsuĉas la elektron tiel rapide ke ŝi ĉiutage devas reŝargi la baterion. Tion ŝi eltenis sufiĉe longe, sed ŝi tiel ne povis ĝui la uzon de la telefono. Kaj ŝi vidis ke ŝiaj koleginoj havas pli modernajn poŝtelefonojn kiuj estas eĉ pli multflankaj, nome ŝiaj koleginoj posedas kompufonojn per kiuj ili povas surfi en la interreto, fari fotojn, legi retmesaĝojn, trovi la vojon kaj senfine ludadi ktp.

Tia aparateto vere bonege taŭgas por la ĉiutagaj trajnvojaĝoj (dufoje 30 minutoj) por agrable pasigi la tempon. Do kiam nia plej granda diskontvendeja ĉeno de Aŭstrio ofertis kompufonon je tre favora prezo kaj krome alproksimiĝis la naskiĝtago de mia edzino, mi aĉetis tiun novan ludilon por ŝi. Kiam mi alportis ĝin hejmen mi tuj testis ĝiajn funkciojn kaj konstatis ke jes ĝi estas vere tre bona. La mastruma sistemo estas Androido kaj jam estas instalitaj multaj utilaj aplikaĵetoj. Por tuj povi uzi la telefonon en la pakaĵo estis SIM-karto de diskonta telefonreta provizanto kaj por senpage aliri la interreton la kompufono konektiĝas kun loka sendrata retstacio.
Tian sendratan retaliron ofertas senpage ekz. la fervoja kompanio en siaj trajnoj kaj estas multaj aliaj publikaj lokoj kie oni povas kapti senpagan retaliron.

Ĝis nun mia edzino ne jam kunportis la novan kompufonon, sed lasis ĝin hejme por ke mi preparu al ŝi ĉion por senproblema uzo kaj ĝuo. Ekzemple ĵus mi kopiis Fado-muzikon (mp3-dosierojn) de mia komputilo al ŝia kompufono kio ja estis sufiĉe multe da laboro ĉar unue mi devis elŝuti tre pezan programon de Samsung por ebligi la transŝutadon de dosieroj. Poste mi devis elŝuti programeton por aldoni ID3-etikedojn al la unuopaj muziktitoloj. Tio ja necesis ĉar alikaze oni vidus sur la ekraneto de la kompufono nur nudajn numerojn por la unuopaj titoloj.

Nun mia edzino devas testi ĉiujn funkciojn de la kompufono hejme por ke ŝi ĉiam povu demandi min se ŝi ion ne komprenas aŭ se la aparato ne obeos kiel ŝi dezirus tion. Mi mem jam testadis sufiĉe amplekse kaj kun ĝojo mi povis elvoki la paĝaron de la Esperanta Retradio kaj povis aŭskulti sonartikolojn. Kaj mi ankaŭ testis ĉu eblas entajpi esperantajn literojn. Mi trovis por tio aplikaĵeton en la interreto kiun mi jam elŝutis sed ne jam instalis ĉar nek mi nek mia edzino urĝe bezonas tion, ĉar mi ja havas ankaŭ malgrandan porteblan komputilon kiun mi povas uzi tiucele.

La nova kompufono ofertas tiom da servoj ke oni bezonas sufiĉe longan tempon por familiariĝi kun ĉiuj. Ĉiukaze ĝi estas vere tre bela ilo por agrable pasigi la tempon kiam oni estas survoje kaj mi nur deziras ke mia edzino ĝuos tiujn avantaĝojn.

Monopolo kaj konkurenco

10/06/2012 18:41



Pro la fakto ke mi dum mia profesia vivo estis eksportkomercisto kaj en tiu metio havis komercajn kontaktojn al ĉiuj kontinentoj, la temoj kiujn mi pritraktas ĉi tie en la Esperanta Retradio prilumigas ekonomiajn kaj komercajn problemojn el plej diversaj mondopartoj.

Antaŭ nelonge ekzemple mi parolis pri oranĝa suko kiu unuflanke estas ĉiutaga trinkaĵo por multaj homoj kaj aliflanke estas eksportprodukto kiu venas ĉefe el Brazilo. Tiun merkaton regas tri komercaj firmaoj kiuj el tiuj negocoj verŝajne tiras grandajn profitojn, ĉar ili kune estas en situacio simila al monopolo. Monopola aŭ kvazaŭmonopola situacio estas en merkata ekonomio io nenormala, sed kutime la altaj profitoj de la monopolistoj spronas konkurantojn ankaŭ partopreni en tiu profitodona ekonomia aktiveco.

Monopola situacio ofertas ŝancojn al malpli grandaj partoprenantoj en la merkato disvolvi la proprajn negocojn. Laŭ mi en la konkreta kazo de la produktado de oranĝoj en kreskanta merkato, lando kiel Grekio kiu suferas sub ekonomia kaj socia krizo, per la plantado de pli da oranĝoj kaj la starigo de prilaboraj fabrikoj por produkti sukokoncentraĵon, povas plibonigi sian ekonomian kaj socian situacion.

Grekio ja estas lando kun multe da sunradiado kio kaj akcelas la plantadon ĝuste de fruktoj kiel oranĝoj kaj citronoj kaj ebligas ekonomian utiligon de sunenergio por ekzemple forvaporigi akvon el oranĝa suko. Ĉiu lando havas siajn ekonomiajn fontojn:

- Grekio unuflanke havas belegan pejzaĝon kaj multajn insulojn kiuj estas tre allogaj por tie pasigi feriosemajnojn. Ĝi havas ankaŭ grandegan agrikulturan potencialon ekz. por olivoj. Oleo ja jam estas energi-koncentraĵo. Kaj la sunenergio povas laŭbezone esti ankaŭ utiligata por sensaligi marakvon kaj tiel provizi la necesan akvon dum senpluvaj periodoj.

- Germanio aliflanke ne havas tiom da naturaj riĉaĵoj, sed la homoj tie estas tre laboremaj kaj precipe tre kunlaboremaj. En regionoj kie la socia vivo floras, tie ankaŭ la ekonomio estas forta. Kaj la spino de la germana ekonomio ne estas iuj grandaj monopolistoj, sed multege da mezgrandaj - ofte familiaj - entreprenoj.

En Grekio ekzemple tio mankas. Tie politikon kaj ekonomion regas kelkaj familiaj klanoj, dum en la popolo estas nur malmulte da solidareco kaj harmonio. Kio kaj kiu kulpas? Estas certe historiaj eventoj kiuj trafis la grekojn kaj malhelpis ilin bone socie kunkreskadi. Sed la historio ne povas regi ĉion kaj ĉiam. La homoj povas preni sian sorton en proprajn manojn. Espereble la nova parlamento respegulos novan situacion de preteco al reformoj. La civitanoj devos kuniĝi por aboli la monopolojn. Tamen maldekstraj receptoj ne kondukos al sukceso. Ŝtataj monopoloj estas same malbonaj kiel privataj. La ekonomio disvolviĝos laŭ la principo de konkurenco.

Mia amiko spegulo

09/06/2012 21:28

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktios Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Preskaŭ en ĉiu domo troviĝas spegulo, kiu estas tre utila objekto. Kelkaj uzas ĝin malofte, la aliaj - plurfoje dum la tago tre diverscele. Kelkaj deziras vidi en ĝi ĉiujn detalojn, do ili bezonas spegulojn, kiuj pligrandigas. Sed okazas inverse. Mi konvinkiĝis pri tio iufoje, kiam mi hazarde, bonintence purigis la surfacon de iu spegulo, en kiu mi preskaŭ ne kapablis min vidi. Ĝia tiam malpli ol 50-jaraĝa posedantino post tiu mia misago klarigis al mi, ke ŝi ĝuste tian, ne tro puran, kutimas uzi. Mi nur volas mencii, ke malgraŭ sia nuna aĝo de pli ol 70 jaroj ŝi plu aspektas tre ĉarme kaj bele. Tamen temis pri tio, ke ŝi ne deziris vidi siajn imagitajn mankojn. Ĝenerale oni povas konstati, ke ekzistas du specoj de resentoj, kiuj aperas dum la kontakto kun tiu ĉi helpilo, nome kelkaj ŝatas, dum la aliaj malŝatas sian bildon en ĝi.

Oni diras: "La spegulo montros al vi la veron". Ĉu efektive? Certe jes. Tamen bonvolu rimarki, ke ĝuste vi, kiu alrigardas tien, kreas vian propran opinion pri tio, kion vi vidas. Do plej ofte via spegulo diras al vi, kion vi pensas pri vi mem. Interese, pri kio vi pensas rigardante vin tuj post via ellitiĝo? Estus bone, se komence de la tago vi dirus al vi ekzemple "ho, kiel bela nova tago estas hodiaŭ" aŭ "saluton, mi ŝatas vin" kaj sincere ridetu al vi. Ĉu vi bonvenigas vin tiamaniere? Se vi ne tro ŝatas la ulon en la spegulo, eble valoras iom laboradi pri via pensmaniero pri vi mem. Eble iu demandos min: pro kio mi esperu sukceson, prosperon, bonŝancon? Tiam mi simple respondos: kaj kial ne? Kie estas skribite, ke malsukceso, malprospero aŭ malbonŝanco estas nia destino? Bonvolu montri al mi, kie? Kaj mi, kaj vi - estas ĉefoj de niaj pensoj. Estas via kapo kaj viaj pensoj, ĉu vi volas aŭ ne!

Sed ni revenu al nia respegulo, kiu fakte estas iom falsa, ĉar nian maldekstran flankon ni vidas en ĝi dekstre. Pro tio niaj fotoj iomete mirigas nin, ĉar ili montras nin tiel, kiel vidas nin la aliaj. Kiam mi rigardas min, mi plej ofte ridetas. Kial? Mia aspekto estas ridinda. Ridi pro mia propra aspekto, kiun mi neniel povas ŝanĝi, estas por mi sufiĉe amuza. Mi ŝategas fari diversajn mienojn al mi. Fakte mi opinias min strangulo kaj malbelulo. Ĉu tia opinio pri mi mem iel malhelpas al mi? Tute ne. Mi hodiaŭ klopodas esti mia propra amiko, akcepti mian aspekton kaj danke al tio mi bone sentas min. Kiam mi diras al mia edzino: "rigardu, kiel malbela mi estas", ŝi certigas min, ke ne gravas, ĉar mi plaĉas al ŝi, kio verdire kontentigas min. Neniu ja revenigos al ni harojn, kiujn ni perdis. Oni eventuale povas kolorigi sian grizeton, sed mi opinias tion iom nenatura. Des pli ke, kelkaj virinoj ŝatas komenciĝantan griziĝon ĉe plenkreskaj viroj. Simile superflua mi trovas klopodojn de kelkaj viroj forigi sulkojn sur sia haŭto pere de iuj kosmetikaĵoj. Dum la uzado de ordinara grasiga haŭtpomado estas ja kompreneblaĵo. Tamen se iu el vi, ĝentlemanoj, deziras uzi iujn plibeligaĵojn, mi havas nenion kontraŭ tio.

Kelkaj finaj ĉespegulaj konsiloj por kelkaj el vi. Se vi estas juna, ne ĉagreniĝu pro iu nova akno sur via vango, pro tro granda nazo aŭ oreloj, aŭ pro tio, ke vi portas okulvitrojn. Vi estas tutcerte sufiĉe bela por ekplaĉi al iu knabo aŭ knabino. Vi nur bezonas iom pli da memfido. Se via junaĝo jam pasis, des pli ne zorgu pri via aspekto, kiu ja devas ŝanĝiĝi laŭ via aĝo. Akceptu ĝin kun rideto sur la vizaĝo, ĉar nur tiam vi bone vin fartos. Kaj absolute ĉiu devus memori, ke rideto estas magio! Komencu praktiki rideti al vi en la spegulo. Ridetado bonsentigas! Via spegulo estas via helpanto, kiu permesas rigardi en la okulojn de via plej granda amiko kaj eventuale iom plibonigi ties belan aspekton. Ĉiu el ni bezonas optimismon, kiu ja terure mankas ekzemple en televido aŭ en gazetaro, ĉu ne? Kaj ni ja estas homoj de espero. Ĉiumatene diru al vi: "hodiaŭ estas nova tago plena de novaj ŝancoj!" Kaj tutcerte ĉi tiel estos.
 

Naŭjara gastlernanto sola al Francio

08/06/2012 21:55



Origine la gepatroj de Kaspar el Berlino ne volis permesi al sia naŭjara filo vivi dum 6 monatoj en Francio. Sed estis lia granda deziro restadi kadre de interŝanĝa programo dum duona jaro en Francio. La gepatroj sin demandas ĉu la decido estas ĝusta. Li ja estas nur naŭjara kaj ili pensis ke tio povus esti tro frue. Sed nun la filo vivas en la marborda vilaĝo Saint-Philibert en Bretonio, en malnova domo el naturaj ŝtonoj, kun granda manĝejo kaj hortensioj en la ĝardeno. Li loĝas ĉe gastiganta familio kiun li ĝis antaŭnelonge ne konis, en lando kies lingvon li ne parolas.

Hejme en Berlino Kaspar estas lernanto en tria klaso de bazlernejo. Nun Kaspar havas fremdajn gastigantajn gepatrojn kiuj zorgas por li. Ĉu Kaspar bonfartos tie?

Laŭ la deziro de Kaspar la gepatroj skribis invitopeton al la organiza asocio de interŝanĝa programo por lernantoj kaj ili ricevis post longaj interparoloj la dokumentaron pri la franca gastiganta familio. Sekvis reciprokaj vizitoj de ambaŭ familioj en Francio kaj en Germanio.

Dum la pasinta somero la familio kiu nun gastigas Kasparon alportis al Berlino la 9-jaran filon Matéo. Tiam la gepatroj de Kaspar separis la geedzan liton kaj metis ĝin en la infana ĉambro kapon ĉe kapo, kaj skribotabloj tie staris unu vide al la alia. Nur en la lernejo ambaŭ knaboj ne estis kune.

Por Matéo la lernejo ne estis problemo kvankam li tute ne parolis germane kiam li alvenis. Sed post iom da tempo li bonege sukcesis en germana lingvo kaj ricevis la plej bonan prijuĝon. Matéo ĝuis multe da simpatio kaj en la familio kaj inter la samklasanoj. Precipe al la knabinoj plaĉis liaj brunaj bukloj, lia eta nazo kaj lia rido. "Li estas tre gaja kaj feliĉa infano", diris lia instruistino.

Laŭ la reguloj de la interŝanĝa programo Matéo aŭdis, legis kaj parolis nur la germanan. Nur unufoje dum la semajno li povis telefone paroli france kun siaj gepatroj. Kaj nun Kaspar estas en la sama situacio: Li nur aŭdas, legas kaj parolas en la franca kaj unufoje dum la semajno li telefone interparolas kun siaj gepatroj.

Jam pasis tri monatoj en Francio: Kaspar bonege alkutimiĝis al la novaj vivocirkonstancoj. Komence li ja sentis iom da nostalgio, sed li diris al si tiam ke nun en Bretonio li ja ĝuas tiom da avantaĝoj. Ekzemple li pasigis feriadon kun la gastigantaj gepatroj skiante en la alpoj, li povas surfi en la maro ĉe la nova hejmloko kaj li ja kunestadas kun Matéo, lia frata amiko. Por li ĉio tio estas granda aventuro. Malgajeco estas tial superflua.

Nur la gepatroj ĉiam demandas sin: "Ĉu ni vere bone agis, kiam ni permesis al nia filo restadi dum duona jaro ĉe fremda familio en Francio?"

La originala artikolo aperis en www.spiegel.de

https://www.spiegel.de/schulspiegel/ausland/schueleraustausch-fuer-grundschueler-mit-neun-allein-nach-frankreich-a-816494.h tml

Rio + 20, grava repenso

07/06/2012 19:56

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
 

En la jaro 1992, okazis en Rio memorinda evento ECO 92, dum kiu oni vaste diskutis kaj manifestaciis pri  mediaj minacoj en la mondo. Ŝtatestroj, neregistaraj organizoj kaj la amasa popolo brue partoprenis. Rezultis subskribo de Konvencio pri Klimatŝanĝo kaj Konvencio pri Biologia Diverseco. Pasis dudek jaroj, skeptikuloj asertas, ke tiu evento havis preskaŭ nenian  praktikan rezulton: la mediminacoj daŭras, eĉ pli gravaj. La monda loĝantaro kreskis je pli 1,5  miliardo da individuoj, klimataj ŝanĝoj plu timigas la homojn kaj malsato ankoraŭ turmentas almenaŭ unu miliardon da homoj. Post du jardekoj, Unuiĝintaj Nacioj decidis ripeti la konferencon, de la 13-a ĝis la 22-a de junio 2012, sub la nomo Rio + 20, kun la argumento, ke ne indas rezigni pri la batalado por iu pli bona mondo, laŭ vidpunkto de mediprotektado.
    
La esenca temo, kiun oni espereble funde diskutos, estas la tiel nomata “daŭre tenebla ekonomio”. Temas simple pri tio, kiel plu evoluigi la bonstaton de vivo sur la Tero, sen damaĝo al ĝiaj naturo kaj sano. Tiu ampleksa temo dispartiĝos en plurajn subtemojn: Verda ekonomio, Akvo, Agrokulturo, Energio, Klimato, Biologia Diverseco, Oceanoj, Malriĉeco, Tradiciaj popoloj, Urboj. Neniu rajtas kontraŭdiri la gravecon de ĉiu unuopa ero, kaj oni apenaŭ povas imagi, kiel konsekvence diskuti pri tiaj komplikaj aferoj dum nur kelkaj tagoj.
    
Se oni legas  tiun temoliston, ne eblas tamen ne miri pri unu grava manko. Kiel pridiskuti kaj serĉi solvojn por tiaj gravaj punktoj, se oni ne atakas la problemon pri... edukado? Se en la tuta mondo ekzistas milionoj da analfabetoj, ĉu la unua paŝo ne devus esti samtempe nutri kaj eduki ilin? Krome, en socie pli evoluintaj landoj, ĉu ankoraŭ ne regas vasta nescio pri la tutmondaj problemoj? Ĉu la nova generacio en la tiel nomata “unua mondo” plene konscias, ke mizero en la “tria mondo” iam atingos ankaŭ ĝin, iamaniere?
    
Tiusence, tre oportuna estas la partopreno de Esperantistoj en Rio +20. La loka aktivulo Álvaro Motta kunordigis laborgrupon favore al Esperanto kaj vigle agadas, inkluzive reprezentante Universalan Esperanto-Asocion. Ĉia helpo al lia laboro estas bonvena.
 

Nova metodo de sentoksigado el nikotino

06/06/2012 18:00

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Tre kuraĝigaj esploraj rezultoj

Traktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado. Tion montras la provizoraj rezultoj de nova israela esploro, kiu ekzamenas tiun ĉi novan metodon de sentoksigado. Oni faras tiajn traktadojn per helpo de aparato simila al kasko transdonanta al la cerbo, per magneta kampo, malfortajn elektrajn kurentojn, kiuj aktivigas la nervan sistemon. La profundan magnetan stimuladon akompanas ankaŭ aŭskultado de laŭtaj voĉoj dum la tuta traktado.

Oni faras tion, kiam la pacientoj estas plene konsciaj, kontraste al la tre pridiskutata kaj ege problema rekta elektra stimulado de la cerbo, kiu nepre postulas ĝeneralan anestezon. La metodo de profunda magneta stimulado montriĝis efika por kuraci depresion, dependecon de drogoj kaj alkoholo. Jam du jarojn kaj duonon, israelaj esploristoj eksperimentas tiun ĉi metodon sur sanaj pacientoj, pli ol 18-jaraĝaj, fumantaj pli ol 20 cigaredojn tage.

Dum du semajnoj kaj duono oni ĉiutage submetas la pacientojn al serio da 13 traktadoj per profunda magneta stimulado, ĉiu el ili 12 minutojn longa je 10-Herca povo. Dum la sekvanta monato ili submetiĝas al aldonaj ses traktadoj. Antaŭ ĉiu konekto al la aparato, ili restadas iom da tempo en ĉambro kun fumo de cigaredoj, kiu vekas la impulson de fumado ĝuste antaŭ la planita traktado.

La nova aparato por profunda magneta stimulado ebligas al la magneta kampo penetri ĝis profundeco de 3-4 centimetroj kompare al la antaŭaj 1-2 centimetroj. La medicina centro de la Tel-Aviva universitato respondecas pri tiu ĉi esploro sub la rigora kontrolo de la ministerio pri sano.

Laŭ ĝisnunaj publikigitaj rezultoj, oni povas konkludi, ke la profunda magneta stimulado tre signife reduktis la impulson fumi kaj draste malpliigis la kvanton da cigaredoj ĉe la pacientoj, kiuj daŭrigis la fumadon. Kompare al la kontrolgrupoj uzantaj aliajn metodojn de sentoksigado, la grupo traktita per profunda magneta stimulado montris nekontesteble altajn procentojn de sukceso (vidu la supran tabelon).

Ĉi tiu metodo estas neinvadema kaj ne postulas uzon de medikamentoj, kiuj havas konatajn malagrablajn kromefikojn. Tamen, ankaŭ la profunda magneta stimulado havas kelkajn malgrandajn kromefikojn, kiel malpezajn kapdolorojn kaj naŭzojn, sed ne estas evidentaĵoj pri ilia ripetiĝo kaj pri iuspecaj damaĝoj.

La venonta fazo de la esploro celos ekzameni la sukceson de la metodo ankaŭ por pli longaj periodoj, t.e. duonjaro kaj pli.
 

Ni venkos per simpatio

05/06/2012 17:33



Okaze de la malfermo de la ĉi-jaraj Vienaj Festivalaj Semajnoj sur la urbodoma placo en Vieno okazis publika konkurso de junaj muzikistoj el 7 landoj. Ĉiu el ili ludis alian instrumenton kaj do la programo kun klasika muziko estis tre varia. Oni povis spekti ĝin rekte en TV. La muzikaĵojn anoncis juna aŭstro kiu mem dum unu el la pasintaj jaroj estis premiita en tia konkurso. Li parolis por la ĉeestanta publiko en germana lingvo, sed salutis kelkajn eksterlandajn gastojn ankaŭ en angla lingvo.

Kaj ankaŭ la alparolitaj gastoj diris kelkajn vortojn en la angla. Ili parolis la anglan kun kutima nacia akĉento kio ja tute ne ĝenas ĉar ili tiel estis eĉ pli bone ekkoneblaj kiel anoj de certa nacio. Pri la aŭstra prezent-parolanto la afero statis alie: Ĉe li parolado en la angla kun aŭstra germana akĉento malplaĉus al la publiko ĉar oni konsiderus tion duaklasa. La juna aŭstro do imitis laŭeble originalan parolmanieron de la angla, nome usonan.

Tio estas kutimo en similaj televidaj spektakloj. La prezent-parolanto parolas kun gastoj usonecan anglan. Imiti britan parolmanieron tute ne estas kutimo. La britangla estas tiucele tro specifa kaj Britio lingve kaj entute ne plu ĝuas multe da simpatio. Tio montras ke por la angla ne ekzistas iu neŭtrala parolmaniero, lernanto de la angla lingvo devas elekti iun modelon, se li aŭ ŝi ne volas paroli kun la propra nacia akĉento. Aliflanke sinapogo al la usonangla ne bone taŭgas kiel lingva ligilo por renkontiĝo de muzikistoj el centra Eŭropo, precipe se temas pri klasika muziko. Kun Usono oni mense kunligas alian kulturan fonon, dum Vieno estas kvazaŭ la hejmurbo de klasika muziko.

La angla lingvo, almenaŭ en tiu kunteksto, do ne povas krei komunan senton, ĉar ĝi malgraŭ ĉiuj klopodoj kaj asertoj estas fremda elemento. La fremdeco ne baziĝas ĉefe sur nekompreno sed sur la konscio ke tiu lingvo apartenas al alia fora parolkomunumo. Kaj tiu parolkomunumo estas eĉ politike tre forta kaj konkurencas kun Eŭropo. Do eĉ se la angla lingvo en Eŭropo vastskale servas kiel helplingvo, ĝi ne povas konkeri la korojn kaj tiel kontribui al komuna sento.

Tiun atuton povas oferti nur Esperanto. Ĝi estas politike libera, do ne ligita al iu parolkomunumo kun politika signifo kaj ĝi estas parolebla tute sen nacia akĉento. Depende de la kvalitoj de la parolanto ĝi povas elradii tiom da varmo ke parolado en ĝi povas kapti la korojn de la geaŭskultantoj kaj tiel krei komunan senton inter homoj el diversaj landoj kun diversaj lingvoj.

Jen ni vidas nun vojon kiel sukcesigi Esperanton: Ni povas krei simpation por ĝi per korvarmiga parolado. Tio unue kreos bonajn sentojn interne de nia ankoraŭ malgranda parolkomunumo, sed tio ankaŭ donos daŭran kaj fortan impulson al plua kreskado de simpatio por nia lingvo ĉe homoj kiuj sentas la bezonon pri internacia lingvo kiu estu pli ol nur helplingvo.

Nostalgio varmigas ne nur la koron

04/06/2012 17:18



Evidente nostalgio estas grava sento kiu plioftiĝas kun la plialtiĝo de la aĝo. En Plena Vortaro mi trovis jenan difinon por nostalgio: "Melankolio kaŭzata de deziro revidi patrolandon aŭ hejmon". Fakte nostalgio estas pli vasta esprimo: Ĝi esprimas ankaŭ pli ĝenerale melankoliajn sentojn pri pasintaj travivaĵoj, pri pasintaj rilatoj al homoj aŭ al la ĝojoj de la junaĝo. Tiu nostalgia doloreto tamen estas agrabla sento kaj tial la homoj emas nostalgiumi.

Kiu havan nostalgiajn sentojn, tiu varmigas en siaj memoroj ne nur sian koron. Ĉinaj psikologoj eltrovis en serio de studaĵoj ke la korpa temperaturo fakte plialtiĝas.

En unua paŝo esploristoj de la universitato en Guangzhou petis 19 testantojn noti dum periodo de unu monato ĉiujn iliajn aktivecojn, inter ili ankaŭ ĉiujn kiuj en plej larĝa senco povus esti konsiderataj kiel "nostalgiaj". Evidentiĝis ke la testantoj inklinis al tiaj aktivecoj prefere je malvarmaj tagoj ol je varmaj.

En dua studaĵo oni esploris ĉe 90 studentoj kiel efikas ejoj kun malsamaj temperaturoj je la preteco al nostalgio. Ankaŭ tie montriĝis la sama bildo: En malvarma ejo (20 gradoj C) ili pli ofte rememoris malnovajn amikojn aŭ muzikon el antaŭaj epokoj ol en bone hejtitaj ejoj (24 gradoj C) aŭ en varmegaj ejoj kun 28 gradoj C. Plua studaĵo montris ke nostalgiuloj sentis subjektivan varmecon en ejoj kiuj estis objektive sufiĉe malvarmaj.

En lasta paŝo la esploristoj metis parton de la testantoj en nostalgian etoson kaj petis ilin meti laŭeble longe manon en sitelon kun malvarma akvo. Kiel oni intertempe jam bone povas supozi la nostalgiuloj montriĝis pli rezistemaj kontraŭ malvarmo kaj pli persistemaj ol la partoprenantoj en kontrola grupo.

La ĉinaj esploristoj kredas ke nostalgio estas speco de pensvojaĝo kiu ebligas al ni reveni al agrablaj statoj de la pasinteco. Kaj tio povas ne nur konduki al psika bonfarto sed tio estas ankaŭ sentebla kaj mezurebla.

Tiu mezurebla bona efiko de nostalgio donas pravigon por nostalgiumado kvankam necesas - kiel ĉio en la vivo - ne troigi ĝin, ĉar ni devas ankaŭ observi la nuntempan realon.

Homoj preferas paroli pri si mem

03/06/2012 17:33



Rigardi en sin mem ĝojigas: Se ni raportas pri ni mem, aktiviĝas rekompencaj centroj en la cerbo, simile al antaŭĝojo pri seksumado aŭ manĝado. Tiu agrabla sento valoras al ni eĉ monon.

Homoj ŝatas paroli, prefere pri si mem. Kompreneble tion ne faras ĉiuj - estas esceptoj kiel vi, miaj sentemaj aŭskultantoj, kiuj nur jen kaj jen enplektas bonintencan konsilon en la konversacion aŭ gravan rimarkon pri la monda historio - sed averaĝe estas tiel: 30 ĝis 40 procentoj de tio kion ni diras, temas pri nia opinio kaj pri nia bonfarto, nia socia medio ( per klaĉo) kaj niaj preferoj.

Rilate al la preferoj estas diferencoj inter la seksoj: Viroj preferas paroli pri negocoj, poste pri sporto, dum ĉe virinoj en la mezo staras vestaĵoj, unue la propraj kaj poste vestaĵoj de aliaj. Je malpli alta grado tiuj temoj regas ankaŭ en mikse seksaj rondoj, nur tie la viroj pli ofte ekparolas. Tiel estis dum la 1920-aj jaroj kiam la scienco unuafoje kunaŭskultis - ĉe strataj pasantoj kaj en trinkejoj - tiel estis dum la 1990-aj jaroj kiam denove aktivis la oreloj de esploristoj.

El tiu epoko devenas ankaŭ la 30 ĝis 40 procentoj kaj tiu procentaĵo validas ankaŭ hodiaŭ por la tradicia parolado. Sed tio supertavoliĝis de la sinesprimado en la novaj teknikaj rimedoj en kiuj unue gravis kie oni momente troviĝas - "apud la Brandenburga Pordego en Berlino!" - kaj poste esprimiĝis intimaĵoj, longtempe kaj laŭte. Tio ŝanĝiĝis en la sekva teknika paŝo, en la sociaj komunikiloj - mesaĝetoj SMS, pepado ĉe Tvitero, skribi sur la muro en Fejsbuko. La komunikilo fariĝis la mesaĝo, la mallongeco de la mesaĝoj limigas la enhavon: 80 procentoj de ĉiuj mesaĝoj ĉe Tvitero raportas pri la propraj travivaĵoj dum la pasintaj horoj aŭ minutoj.

Kiel tio okazas? Aliaj sociaj vivuloj ne senĉese alparolas unu la alian kaj tute ne pri si mem (ĉimpanzoj avertas aliajn ja pri danĝeroj). Nu bone, ili ne kapablas paroli. Sed ankaŭ beboj ne kapablas tion sed tamen ili ekde aĝo de naŭ monatoj atentigas pri objektoj kiuj estas gravaj por ili. Tio videble ĝojigas ilin - kaj ĝuste en tio hipotezo vidas la fonon de nia memprezento per parolado. Temas pri la stimulo: En la cerbo dum parolado pri si mem aktiviĝas regionoj kiuj - ĉe homo kaj besto - reagas pozitive je nutraĵo kaj seksumado, tio estas la rekompencaj centroj.

La rigardo en sin mem alportas al la cerbo pli da rekompenco ol la mensa eniro en aliajn. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno ankaŭ la esploristoj nur povas supozi: Eble tiel evoluis kleriĝo, sociaj ligoj kaj aliancoj.

<< 29 | 30 | 31 | 32 | 33 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.