Blog

La donaco de Zamenhof

22/06/2012 18:27


Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.

Komuna, neŭtrala kaj racia lingvo povus kapabligi la homojn kune priparoli komunajn aferojn kaj tiel trovi solvojn kiuj kondukus al socia kaj ekonomia progreso. Kompreneble en situacio kie la ŝtataj aŭtoritatoj malhelpas ĉian iniciaton por kunlaboro inter la civitanoj, la civitanoj mem devas organizi la instruadon de  la lingvo al homoj kiuj estas taŭgaj por partopreni en komunaj diskutoj kaj projektoj. Oni povus kredi ke ĉio tio validas nur por diktatoraj reĝimoj, sed ankaŭ sub demokratia regado ĉiam estas regantaj grupoj kiuj volas malhelpi la desuban kunlaboron de la homoj.

Do ankaŭ en nia epoko la situacio pri kunlaboro inter civitanoj el diversaj nacioj ne estas multe pli bona. Sed ni hodiaŭ troviĝas en demokratiaj landoj en konsiderinde pli bona situacio ol la homoj dum la epoko de Zamenhof. La kunlaboro en la socio ĝenerale tre bone funkcias. La grandaj mankoj troviĝas rilate al komunaj sentoj inter anoj de diversaj nacioj, nome en la kultura kampo. Tie la manko de komuna lingvo estas plej forte sentebla. Oni volas ja ankaŭ tiucele uzi la anglan lingvon, sed kiel montras la ekzemplo de la kanzonkonkurso de Eŭrovizio, la rezultoj estas mizeraj: Montriĝas ke la angla ne taŭgas por krei komunan senton en internacia medio. La homoj ja sentas ke ili nur malfacile komprenas ĝin, kaj ke paroli ĝin por multaj estas vera torturo kaj ke la kapablo altnivele esprimi sin apenaŭ estas atingebla.

Esperanto aliflanke estas tre bone komprenebla, facile parolebla kaj multaj parolantoj de la lingvo atingas la kapablon altnivele esprimi sin en tiu lingvo. Tio donas tute alian senton, ĉar tio levas la memkonscion. Oni sentas sin pli forta. Kreskas la sento ke tiu lingvo estas donaco, donaco kiun oni povas perfekte kundividi kun aliaj. El tio kreskas sentoj de solidareco, de amikeco. La samlingvanoj fariĝas veraj "kunĝuantoj". Kaj ĝui la lingvon resp. la atingitan esprimkapablon ni povas jam nun, tuj. Ne necesas atendi ĝis la "Tago de Sankta Neniam".

Kiel aŭskultanto de la Esperanta Retradio vi partoprenas en tiu bela komuna ĝuado. Zamenhof vere donacis al ni valoran ilon por plialtigi nian vivosenton. Ni ĉiam honorigu kaj memortenu tiun amikon de la homaro!

Ĉu la mondo efektive varmiĝas?

22/06/2012 05:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

    
La tendenco de niaj temoj ĉe la Esperanta RetRadio tute ne estas por polemikoj. Kaj mi plene konsentas kun tiu penslinio. Tamen, kelkfoje estas malfacile absolute eviti diskutindajn novaĵojn en nia surpriza mondo. Kaj kiam duboj tuŝas la verecon de tio, kion oni legas en la gazetaro, kaj rekte koncernas la ĉiutagan vivon de ni ĉiuj, ordinaraj homoj, tiam indas iom pripensi la aferon. Ne pro la polemiko mem, sed por serĉado de vojo al ekvilibra informiĝo.
    
Ĉi tiu enkonduko rilatas al la tutmonda aktuala informo pri “monda varmiĝo”. De kelkaj jaroj oni vaste, eĉ alarme atentigas, ke la tutmonda klimato draste ŝanĝiĝas pro homa malpurigado de la medio. Precipe produktadon de karbondioksido kaj aliaj gasoj eligataj de benzinaj kaj dizelaj motoroj kaj industrioj oni kulpigas pri la “dampa” efiko en la monda atmosfero. Rezulte de tio, la mondo danĝere varmiĝas, laŭ bone dokumentitaj mezuroj. Glacio degelas ĉe la polusoj, la nivelo de oceanoj suprenmoviĝas kaj truoj en la ozona tavolo ĉirkaŭ la Tero kaŭzas modifojn en la suna radiado.
    
Tiaj impresaj informoj ne venas de amatoraj scivolemuloj. Unuiĝintaj Nacioj mem aŭspiciis konferencon, antaŭ kelkaj jaroj, kiuj alvenis al la supraj konkludoj.
    
Tamen, dum la lastaj semajnoj, tute kontraŭaj informoj atingas nin. Serioza grupo da sciencistoj, en Usono kaj ankaŭ en Brazilo, alvenas al la amaskomunikiloj por frape garantii, ke tiaj konkludoj tute ne respondas al veraj, science pruvitaj faktoj. Laŭ ĉi tiu grupo, la mondo ne varmiĝas, la oceanoj ne altiĝas, la ozona tavolo daŭras tie supre kiel ĉiam. Ili eĉ diras, ke CO2 ne estas veneno, sed povas esti utila al la planeda sano. Ili asertas, ke la klimataj ŝanĝoj estas nature ciklaj, kaj ke dum  la proksimaj jardekoj la mondo... eĉ malvarmiĝos! Ĉar tri kvaronoj el la monda surfaco konsistas el oceanoj, la homa kapablo ŝanĝi la klimaton estas preskaŭ nula. Nur lokan, urban klimaton la homoj povas ŝanĝi – ekzemple la kvaliton de la aero ĉirkaŭ urbego kiel San-Paŭlo. Sed absolute nenian influon ili kapablus havi je la tutmonda klimato.
    
Mi konfesas, ke mi estas konsternita. Kie la vero? Kie fido al sciencaj esploroj kaj oficialaj instancoj? Kie kredemo pri gazetaraj informoj? Kion pensi pri la ekonomiaj interesoj en nia mondo?
    
Tamen, neniu rajtas nei, ke ekologiaj zorgoj en nia tempo estas grava temo. Diskutoj inter sciencistoj ne forviŝas la bezonon batali por pli pura kaj sana mondo.
    
Kion pensas pri tio niaj karaj geaŭskultantoj?
 

Adiaŭu viajn muson kaj klavaron

20/06/2012 16:07

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Interago per manmovado



Oni ofte diras al mi, denaska italo, ke ĝuste pro tio mi kutimas paroli per tre multe da mangestado. Fakte, evidentiĝas, ke italoj ne gestadas pli ol danoj aŭ japanoj, ili nur faras pli larĝajn mangestojn uzante pli grandan "gestan spacon". Baldaŭ ni ĉiuj povos uzi nian naturan gestkapablon por facile interagi kun komputiloj, almenaŭ kun nia surtabla komputilo.



Dum jardekoj, homoj revis pri ebleco kontroli komputilojn en natura homa maniero. Sed krom en sciencfikciaj verkoj kaj en laboratoriaj eksperimentaj sistemoj, neniam tiaj aparatoj eniris en la realan vivon - ĝis nun. La ebleco kontroli iun ajn komputilon per nuancaj mano-kaj-fingro-movadoj profunde transformos la manieron kun ĝi interagi.



Verŝajne vi ion konas pri novgeneraciaj teleregiloj por videoludoj, kiuj kapablas helpe de akcelerometroj kaj bildosentiloj kapti la manmovojn de la ludanto, kiu tenas enmane la teleregilon kaj ilin transformi en realtempajn enigajn komandojn por komputilo. Tial vi povas reale kaj konkrete "ludi", ekzemple, tenisan matĉon kontraŭ avataro sur televidekrano en via salono! Kaj tute ne temas pri komputila simulado: via korpo VERE baraktas, VERE ŝvitas kaj VERE sekrecias adrenalinon kaj endorfinojn.

Lastatempe aperis analoga noviga teknologio, kies ĝiaj kaliforniaj inventintoj nomis angle "leap motion". Ni povus esperante nomi ĝin "manmovo" kaj mallongige "momo". Jen kelkaj informoj laŭ asertoj de la inventistoj.

Momo reprezentas tute novan manieron interagi kun via komputilo. Ĝi estas pli preciza ol muso, tiom fidinda kiom klavaro kaj pli sentema ol tuŝekrano. Unuafoje vi povas kontroli komputilon tridimensie per viaj naturaj mano-kaj-fingro-movoj. Tiu ĉi tekniko kapablas distingi individuajn fingrojn kaj spuri ĝiajn movadojn je precizeco de centono de milimetro.

Uzi "momo"-n estas intuicie facile. Ekzemple, gesto de foliumado en la aero, kaŭzas ŝanĝon de folio sur la ekrano, kiu tiel restos pura kaj netuŝita, kiel ĝi devus esti. Ankaŭ la instalado kaj agordo de la sistemo estas tute intuiciaj: vi enŝovas la konektilon de la aparato en USB-konektejon, instalas la programaron kaj post mallonga kalibrado kaj kelkaj minutoj de ekzercado, vi povos interagi kun via komputila labortablo uzante naturajn mano-kaj-fingro-gestojn. La sistemo kapablas distingi inter dikfingro kaj aliaj fingroj kaj eĉ rekoni objektojn, kiujn la uzanto tenas enmane, kiel krajonojn.

La aparato, kiu iom similas al poŝtelefono (vidu la suprajn bildojn 1 kaj 2), funkcias per kreado super ĝi de tridimensia interaga volumeno de tri kvaronoj de kuba metro. Oni povas uzi samtempe plurajn aparatojn por pligrandigi la interagan spacon.

Similajn teknologiojn jam de longe oni uzas en eksperimentaj sistemoj sed "momo" estos la unua sistemo baldaŭ libere aĉetebla per ĉirkaŭ 56 eŭroj kaj instalebla en makintoŝaj kaj vindozaj komputiloj.

Do karaj komputilemaj geamikoj preparu vin por sufiĉe baldaŭ adiaŭi viajn muson kaj klavaron!

Se vi deziras, vi povas rete spekti reklaman filmeton pri tiu noviga manmova aparato:

Verdaj plendoj (de Hilda Dresen)

19/06/2012 20:07

Tiun ĉi sonartikolon produktis Luiza Carol el Israelo

VERDAJ PLENDOJ
de Hilda DRESEN (1896 -1981)

La esperanta instruisto konstatas,
ke malbone la afero statas,
ke la diligento
forflugas kiel facila vento,
ke la dek ses reguloj
senlerne kuŝas en anguloj,
ke la scio de la kompanio
estas neta nenio
ĉe la fino de la kurso…
Kaj li murmuras kiel urso.

La esperanta propagandisto konstatas,
ke liajn prezentadojn oni ne ŝatas,
vanas la paroloj anemiaj,
freŝaj faktoj antaŭdiluviaj
kaj multvorta nenidira stilo…
Do li ploras kiel krokodilo.

La esperanta eldonisto konstatas,
ke lia monujo terure platas,
ke librojn li ne vendas,
ĉar la vera esperantisto,
kun admirinda persisto
neniam ion aĉetas aŭ mendas,
nek amdelirojn de poetoj,
nek revuojn aŭ gazetojn,
malgraŭ ties malavaraj aroj
da preseraroj.
Do admonojn pri libromendo, abonpago
li ripetas kiel papago.

La esperanta grupkasisto konstatas,
ke la grupa kaso fastadas,
ĉar la membroj observas la devizon
esperantistan,
ĉiorezistan:
Neniam pagi kotizon!
Tial do li, preskaŭ sen okupo,
hurlas kiel malsata lupo.

Sed ili plendu kaj plendu,
nin, “kavalirojn de alta ideo”,
ilia plendo kaj veo
neniel por tio tentu,
ke ni per lingvolerno nin turmentu,
novajn propagandmetodojn inventu,
gazetojn – eĉ propralandan – mendu,
kotizon al la kasisto sendu,
sed admonojn ni malatentu,
nur krokodilu aŭ silentu,
indiferentu,
maldiligentu
kaj restu bonaj esperantistaj tipoj:
nin zorge gardu de labortroo,
en la esperantista zoo
ni restu la bradipoj.*

* bradipo = Sud-Amerika mamulo, ege dormema.
 

Kelkaj pensoj pri rivalado

19/06/2012 06:39

(EURO 2012 en Pollando kaj Ukrainio)
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Mia intenco entute ne estas kritiki, tamen ĉio en la vivo postulas penon kaj klopodojn. Mankis ili iomete bedaŭrinde dum la lasta matĉo de la polaj piedpilkistoj kun la ĉehaj kadre de la ĉi-jara piedpilkista ĉampionado. Rezulte de tiu ĉi malvenko poloj jam ne plu partoprenos en la turniro. La rivalado okazanta sur kelkaj stadionoj de Pollando kaj Ukrainio alportas ĉiam pli novajn surprizojn. Kelkaj faktoj tamen estas ŝajne sendiskutaj. Kiel nefakulo mi ne volas okupiĝi pri detaloj de unuopaj luktoj de pilkistoj. Mi intencas baziĝi prefere sur miaj amatorecaj spertoj, ĉar kiel junaĝulo mi pasigis multajn horojn kurante malantaŭ pilko kun miaj kolegoj. Ankaŭ eldiroj de diversaj sportkomentistoj konfirmas mian opinion.

Dum EURO 2012 kiel ĉiam ni povas rimarki, ke ludstiloj principe diferencas. Tamen ĉiu el ni ŝatas admiri precipe teknikan lertecon de ludantoj, kiu ebligas plej diversajn artifikojn aŭ efikajn pafojn, kiuj trafas al golejo. Kiam al batalantoj mankas scipovo aŭ talento, tiam publiko alte taksas almenaŭ ilian batalemon. Retranspreni pilkon, kiun oni perdis de antaŭ siaj piedoj, ne estas eble sen kuri. Havi sufiĉe multe da fortoj por kuri ludkampe estas baza afero de ĉiu piedpilkisto. Sen tiu ĉi fizika dispozicio neniu tekniko helpos. Ankaŭ helpos nenion staboj da psikologoj. Laŭ mi ĝustmaniere psike preparita sportisto komprenas la signifon prepari sin kiel eble plej bone ĝuste fizike. Kompreneble regi pilkon tiamaniere por povi fari trukojn, kiuj malebligas depreni ĝin al si, kaj aliflanke ebligas precize puŝi ĝin direkte al la samklubanoj, estas same grava. Oni diras, ke ofte decidas bonŝanco. Verdire jes, sed ĉiu bonŝanco okazas dum ludo. Ju pli bona estas la ludo, des pli ofte alvenas bonŝancoj.

Tamen post kiam la polaj piedpilkistoj ne sukcesis venki siajn najbarojn - ĉehojn, kiuj kvalifikiĝis al la kvaronfinalo, la poloj estas malkontentegaj. Ja ŝajnis ebla la venko super Ĉehio, se poloj pli frue atingis remison kun Rusio, kiu pli frue tiom draste venkis Ĉehion. Sed okazis alie. Do ŝajne la plej granda malvenkinto de la A-grupo estas Rusio venkita de Grekio, ĉar Grekio ja estis pli frue venkita de Ĉehio. Pro tio la remiso de Pollando kun Rusio estas opiniata kiel sukceso.

En la daŭro de la ĉampionado certe okazos situacioj por ĝojo kaj larmoj. Sporta rivalado postulas luktadon. Sed ne ĉiu gajnos la ĉefpremion. Kvankam la unua loko sur la podio fierigas, tamen ĉiu rivalanto povas esti certa, ke zelotoj pardonos al tiu eĉ malvenkon. Post bona ludo, vidante klopodojn, penon kaj ŝviton, en sporto ĉio fariĝas pardoninda. Simile estas en la vivo, ĉu ne? Agnosko kaj premioj estas destinitaj por la plej bonaj. Kio estas via lukto? Por mi la plej agrabla kaj tre ekscita estas nuntempe lukto kun Esperanto - onidire la plej facila lingvo, kiu tamen mem ne venos en la kapon! Tutmonda Esperanto-Ĉampionado daŭras! Estas ni, kiuj devus rivali kaj venki ĉiutage, por ke fine Esperanto venku en ni!
 

Multekosta parkumado

17/06/2012 17:34

Se oni loĝas en granda urbo kiel Vieno oni devas bone pripensi ĉu oni vere volas havigi al si propran aŭtomobilon. Aŭtomobilo ja estas tre valora posedaĵo, oni devas elspezi multege da mono por akiri ĝin kaj la kostoj por la uzo same estas altaj. Oni devas zorgi pri sia aŭtomobilo por ke ĝi funkciu dum multaj jaroj kaj ne rustiĝu. Tiucele estas plej bone meti ĝin en propran garaĝon, sed en granda urbo plej multaj homoj ne havas garaĝon kaj ili do luas lokon en publika garaĝo aŭ ili lasas la aŭtomobilon ĉe la rando de la strato en la proksimeco de la propra loĝejo. Se oni ne loĝas en la centro de la urbo, tio povas esti ankoraŭ senpaga, sed nun ekz. en Vieno la distriktaj konsilantaroj enkondukas kotizon por parkumado ankaŭ en la ekstercentraj distriktoj de Vieno.

Dum en Vieno la problemo de la ŝrumpanta disponebleco de parkumejoj jam delonge eniris la konscion de la homoj, en grandega urbo kiel Pekino la problemo estas relative nova, ĉar nur de kelkaj jaroj la homoj tie havas sufiĉe da mono por akiri aŭtomobilon. Sed nun la nombro de aŭtomobiloj atingis jam milionojn kaj tial la trafiko fariĝas pli kaj pli ĥaosa kaj montriĝas ke mankas parkumejoj. Nur por eble ĉiu dua posedanto de aŭtomobilo disponeblas vera parkumejo. En Pekino estas registritaj 5 milionoj da aŭtomobiloj, sed la ĉefurbo disponas nur pri 2,48 milionoj da parkumejoj. La gazetaro jam skribas pri "parkumeja krizo". Precipe ĉe la komercaj centroj la serĉado pri parkumejo fariĝas koŝmaro. Jam antaŭ la parkumdomoj formiĝas longaj densaj vicoj kaj blokas la jam plenŝtopitajn stratojn de la metropolo kun siaj 20 milionoj da enloĝantoj.

En multaj malnovaj loĝkvartaloj de Pekino eĉ ne haveblas parkumejoj ĉar antaŭ jaroj nur malmultaj familioj posedis aŭtomobilon. Hodiaŭ la enloĝantoj devas parkumi en la korto. Tio ripete kaŭzas kverelojn inter la najbaroj kiuj reciproke okupas la disponeblajn lokojn. Sed eĉ se haveblus pli da parkumejoj, multaj aŭtomobilistoj preferus parkumi ie sur la trotuaro, ĉar la kotizoj por parkumado konsiderinde plialtiĝis. La tarifoj duobliĝis en la forte frekventataj distriktoj de la urbego al 10 juanoj (1,24 eŭroj) pohore. La sekvaj horoj kostas 15 juanojn (1,86 eŭroj) pohore.

Oni devas instigi la homojn laŭeble uzi publikajn transportilojn. Kaj oni devas provizi parkumejojn ĉe la haltejoj en la antaŭurboj por faciligi la ŝanĝon de la veturilo. Jam videblas tiurilate iom da progreso. Ĝis la fino de la jaro 2011 plialtiĝis la nombro de enloĝantoj kiuj ĉiutage uzas publikajn transportilojn por atingi la laborejon almenaŭ de 39,7 procentoj al 42 procentoj.
 

Lernferiadoj kaj Lingvovojaĝoj

16/06/2012 18:05



Pli kaj pli da gepatroj sendas siajn infanojn dum somero al lernferiadoj kaj lingvovojaĝoj. Kaj ili pagas tiucele multe da mono. La kaŭzo povas esti ripeta ekzameno post la ferioj aŭ tutsimple tempokupa agado dum la longaj ferioj. La demando estas granda.

Multaj gepatroj dum la longaj someraj ferioj ne havas sufiĉe da tempo por siaj infanoj kaj do la aspekto de lernsubteno per kromlecionoj ja estas grava motivo por sendi infanojn al lernferiadoj, sed aldoniĝas la bezono oferti al la infanoj sencohavan okupiĝon dum la ferioj.

La gepatroj tiucele estas elspezemaj. Unu semajno en lernkampadejo kostas inter 150 kaj 700 eŭrojn. La averaĝa aŭstra familio investis 407 eŭrojn por la someraj kromlecionoj. Tiu sumo estas iom pli alta por gimnazianoj de la supraj klasoj, sed ankaŭ por bazlernejanoj la elspezo jam sumiĝas al 350 eŭroj dum unu somero.

La organizantoj de lernferiadoj tamen devas forte engaĝiĝi por teni sian pozicion en la merkato. Ili devas oferti ampleksan libertempan programon kiel rajdlecionojn, noktajn migradojn, ekskursojn aŭ someran sledadon.

Kaj ne nur la junulaĝaj gelernantoj partoprenas en lernferiadoj. Jam bazlernejanoj tie povas ricevi kromlecionojn. Principe unu semajno en tia kampadejo ne estas problemo por bazlernejanoj, sed la gepatroj neniam sendu sian infanon tien kontraŭvole. Kaj ĉe bazlernejanoj povus aperi la danĝero ke ili tro frue alkutimiĝus al subteno dum lernado. En tiu aĝo oni neniel signalu al la infanoj ke ili ne povus atingi la lerncelon sen subteno.

Ankaŭ lingvovojaĝoj populariĝas ĉe pli kaj pli juniĝanta partoprenantaro. Dum en antaŭaj epokoj precipe lernantoj de la supraj klasoj volis plivalorigi siajn lingvajn lertojn en eksterlando, hodiaŭ jam 10- ĝis 14-jaruloj survojas eksterlande dum somero. En ĉi-lasta kazo la gepatroj estas la instigantoj, dum la pli aĝaj gejunuloj propravole partoprenas. Por ili la plej grava motivo estas la perspektivo plialtigi sian memkonscion dum parolado de la fremda lingvo.

Ĉar plej ofte temas pri la angla lingvo la plej popularaj celoj por lingvovojaĝoj de aŭstraj gelernantoj estas Londono kaj Brighton en Anglio. Sed la kostoj por tio estas konsiderinde altaj. Trisemajna kurso en Londono dum somero ekzemple kostas inkluzive de flugo kaj restado ĉe gastfamilio 1960 eŭrojn. Kaj por vojaĝo al Usono tiuj kostoj denove estas pli altaj.

Unua interkontinenta flugo de sunenergia aviadilo

15/06/2012 18:00

La mondo bezonas pionirojn. Ĉiam estas novaj defioj, ĉar por la kreskanta homaro malfermiĝas ĉiam novaj problemoj. Kerna problemo estas trovi puran - do ne malpurigan - energiformon. Tio estas tute klare la sunenergio. Rilate al ĝia uzo la plej granda defio estas la transportiloj kaj el la transportiloj certe la avidadiloj. La svisa pioniro Bertrand Piccard volas montri ke eblas flugi nur per sunenergio.

Kaj nun okazis grava premiero: Unuafoje sunenergia aviadilo sukcesis plenumi interkontinentan flugon. "Solar Impulse" transpaŝis la maron de Hispanio al norda Afriko. La surteriĝo okazis je plena luno senprobleme.

Tio estas nova rekordo de la svisa persuna aviadilo. Post pli ol 18 hora flugodaŭro surteriĝis la 1,6 tuna aviadilo kiu funkcias ekskluzive per sunenergio dum la nokto al la 6-a de junio en la maroka ĉefurbo Rabato post sia unua interkontinenta flugo . La aviadilo en grandeco de Airbus A340 estis sukcese pilotita de la sviso Bertrand Piccard de Madrido al Maroko.

La surteriĝo en la flughaveno Rabat Salé okazis je plena luno je 23:27 loka horo. Piccard laŭdis la marokajn partnerojn pro la elstare bona preparo. Li estis entuziasmigita kaj dankis al ili. Ankaŭ lia edzino Michelle kiu lin atendis en Rabato estis feliĉega. "Tio estas realigo de revo", ŝi diris.

"Solar Impulse" surteriĝis sur rulvojo kun longeco de 3,8 km. Tie ĝin atendis pluraj dekoj da interesuloj. La aviadilo restis dum 5 tagoj en Rabato antaŭ ol daŭrigi la flugvojaĝon al publika evento en la sudmaroka urbo Quarzazate. La maroka reĝo Mohammed 6-a tie inaŭguros la plej grandan  sunenergian termoelektrejon. Piccard admiras la grandan engaĝiĝon de Maroko en la ekspluatado de sunenergio.

Lia aviadilo povas stokigi la sunenergion kaj tial ĝi povas flugi ne nur dumtage sed ankaŭ dumnokte. Tio ne konsumas fuelon kaj sekve ne enaeriĝas rubgasoj. En la aviadilo estas instalitaj 4 elektraj motoroj kun 4-foje 10 ĉevalpovoj kiuj ricevas la elektron de 12.000 sunĉeloj. La aviadilo atingas rapidecon de nur 70 km pohore kaj tiel tiurilate estas komparebla kun motociklo "Vespa".

Jam pasintjare per la sama aviadilo okazis internaciaj flugoj al Bruselo kaj Parizo. Ĝi estis tiam elstara gasto ĉe la Internacia Aviada Ekspozicio en Le Bourget. Piccard per tio volas instigi la politikistojn al pli ambicia energipolitiko.

Aŭstraj entreprenoj volas varbi fakulojn eksterlande

14/06/2012 17:40

La ekonomia ĉambro de Aŭstrio volas aktive klopodi varbi laborforton el landoj kie la kvoto de senlaboruloj estas tre alta. Ĉiu kvina laborejo en Aŭstrio ne plu trovas sufiĉe da fakaj kunlaborantoj. La duono de entreprenoj kun laborejoj kun pli ol 20 kunlaborantoj plendas pri plialtiĝanta manko je fakuloj.

La organizo pri ekonomia kunlaboro kun eksterlando de la aŭstra ekonomia ĉambro esploras en la koncernaj ŝtatoj la potencialon kaj kunigas aŭstrajn firmaojn kaj eblajn kunlaborantojn. Ĉi-rilata pilota projekto de la regiona ĉambro de Vorarlberg en la okcidento de Aŭstrio ĵus plenumiĝis. Por la venonta informa aranĝo en Madrido jam anonciĝis pli ol 1000 interesuloj.

"Estas ankaŭ signo de solidareco, se ni serĉas kunlaborantojn tie kie la senlaboreco estas plej alta", diras la tutaŭstra ĉambra prezidanto Christoph Leitl. Oni serĉas seruristojn, tornistojn, veldistojn, teknikistojn de plej diversaj kvalifniveloj. Se ili venos de Hispanio al Aŭstrio, necesos certigi ke ili ricevos subtenon en la lernado de la germana lingvo.

Sed ne nur Hispanio estas konsiderata lando kie eblas varbi novajn kunlaborantojn. Ankaŭ Irlando kaj Portugalio, same kiel Italio kaj Bulgario disponas pri multaj laborserĉantoj kiuj estas alparolindaj.

Kiom da kunlaborontoj en Hispanio aŭ en aliaj ŝtatoj estas troveblaj, tion prezidanto Leitl ne jam volas diri. "Ne estas antaŭvideble. Sed oni provu ĉion en bona senco por ĉiuj."

La eksterlandaj filioj de la ekonomia ĉambro analizis la koncernajn labormerkatojn. En la interreto oni aperigis sur specialaj retpaĝoj koncizajn portretojn de tiuj firmaoj kaj laborpostenoj pri kiuj temas. En speciala renkontiĝa aranĝo oni kunigas firmaojn kun laborserĉantoj kiujn oni estis antaŭe selektinta.

Germanio anoncis transpreni la aŭstran modelon. En Germanio disponeblas 80.000 kvalifigaj laborpostenoj por kiuj en Germanio ne troveblas kandidatoj.

Kompreneble estus pli bone krei laborlokojn en la landoj kie regas la senlaboreco, sed tio ne eblas en unu paŝo. Unue necesas kapabligi kaj trejni la homojn por la koncerna laboro en la landoj kie la entreprenoj havas sian sidejon kaj nur poste eblas fondi filiojn en la devenlandoj de la nunaj laborserĉantoj. Tiuj filioj tiam havos kunlaborantojn kiuj konas kaj akceptas la laborkulturon de la entreprenoj kiuj laborigas ilin. La merkatoj pli kaj pli tutmondiĝas kaj la klasika eksporto ne plu sufiĉas. Nun ankaŭ mezgrandaj entreprenoj fondas filiojn en aliaj landoj, eĉ en aliaj kontinentoj kaj por tio bezonas kvalifitajn kunlaborantojn.

Jean Jacques Rousseau rememorinda

13/06/2012 17:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
    

Ĉu filozofio estas utila por la praktika, ĉiutaga vivo? Laŭ iuj homoj, ĝi estas esence grava, laŭ aliaj ĝi ofte glitas en tempoperdigajn spekulaciojn. Por solvi tiun dilemon, ni devus reveni al la esenca, etimologia propono de filozofio: “amo al scio”. Alivorte, kiam oni okupiĝas pri filozofiaj temoj kaj ideoj, tiam oni devas ne nur serĉi konsenton aŭ malkonsenton, sed precipe malfermi la spiriton al libera pensado, al novaj konceptoj.
    
Antaŭ 300 jaroj naskiĝis en Svisujo unu el la plej influaj filozofoj en la historio de la okcidenta mondo: Jean Jacques Rousseau. En Francujo, kune kun Voltaire, Diderot kaj aliaj intelektuloj, li kontribuis al evoluigo de la tiel nomata “Iluminismo”, kiu naskiĝis en Anglujo. Tiun skolon de filozofio karakterizas plej granda valorigo de racio, super sentoj, mistikemo kaj dogmeca religio – kiuj, laŭ ĝi, restigis la homaron en mallumo. Tiuj ideoj estis la fekunda grundo, en kiu ĝermis la Franca Revolucio. Efektive, el la tri eroj, kiuj formas la devizon de la Franca Revolucio, Rousseau funde okupiĝis pri la du unuaj: libereco kaj egaleco. Liberecon li elstarigis kiel esencan elementon por la homa vivo. Li difinis ĝin kiel nemalhaveblan rajton kontentigi siajn bezonojn kaj elekti sian propran vojon. Koncerne tion, ĉiuj homoj estas egalaj. Sekve, li pledis por politika sistemo, kiu respektu tiun rajton, kio kondukis lin al ellaborado de konceptoj pri ideala funkciado de la socio. Siajn ideojn sur ĉi tiu kampo li eternigis per klasika verko: “La Socia Kontrakto”.
    
Kompreneble, por atingi liberecon kaj egalecon en la socio, Rousseau alvenis al punkto, kiu ĝis nun faras lin aktuala: edukado. Ĉi tie li verkis alian epokfaran libron, en kiu li pritraktas per romaneca formo la edukadon de junulo laŭ maniero natura kaj ideala. La verko titoliĝas “Emilo, aŭ pri Edukado” kaj baziĝas sur unu esenca fundamento: la homo estas esence bona, la socio lin koruptas. La ideala edukado, do, devus okazi en izolo, en kamparo, for de la socio, meze de la naturo, kun korpaj laboroj, simpla vivo, en kontakto nur kun la saĝa instruisto. Nur post alveno de matureco, je la 25-jara aĝo, la junulo devus transiri al la urbo por praktiki la civitanan vivon.
    
Tiel pensis la granda Rousseau. Ironie, li havis kvin filojn kaj ilin ĉiujn metis en orfejojn... Kiel mi diris, indas relegi kaj rekonsideri la ideojn de tiu influa filozofo, ne por simple konsenti kun ili, sed por fekundigo de niaj propraj ideoj.
 

<< 28 | 29 | 30 | 31 | 32 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.