Blog

La nutraĵoj por la homaro sufiĉos

12/07/2012 06:51

Sep miliardoj da homoj vivas sur la tero, baldaŭ estos naŭ. Ĉu la planedo povos nutri ĉiujn? Marion Gaillou, estrino de la Franca Nacia Instituto por Agrikultura Esplorado vidas fareblan solvon por eviti katastrofon de nutrado.

"Nia nuna problemo ne estas la kvanto, sed la disdonado", diras Gaillou kaj tiel alprenas tezon kiun ankaŭ aliaj spertuloj esprimas de kelka tempo. "Malriĉeco kaj malegaleco, kaŭzita de militoj kaj krizoj respondecas pri tio, same kiel la aliro al nutraĵoj. Ne la nesufiĉa produktado kulpas pri malsato, sed estas politiko kaj ekonomio la kulpuloj."

Estas paradokse: Averaĝe tutmonde disponeblas la necesaj 3000 kilokalorioj kiujn ĉiu homo bezonas por ekvilibrita nutrado. Sed tio bedaŭrinde validas nur teorie. Malstabileco, maljusta disdonado kaj mankado pezas pli ol problemoj de la agrikulturo. Ŝi citas la hindian Nobel-premiiton Amartya Sen: "Malsato ne signifas ke ne ekzistas sufiĉe da manĝaĵoj, ĝi signifas ke por multaj homoj ne disponeblas sufiĉe da manĝaĵoj."

Ŝi tiel kontraŭas la tezon ke malsato estas kaŭzita de malabunda produktado. Ĉar la nombro de homoj kreskas, la produktado ĝis 2050 plialtiĝu je 70 procentoj. "Tio tamen dependas de la bezonataj kvantoj.", kontraŭopinias Gaillou. "La orginaleco de nia aliro konsistas en tio ke ni ne demandas: Kiel iu planto estu kultivata laŭeble grandkvante? Ni kontraŭe unue ekpensas ĉu kultivata planto utilas por la nutrado."

La fakulino koncedas ke necesos investoj en la agrikulturo por fini la malriĉecon inter la terkulturistoj. Samtempe ŝi substrekas la enorman potencialon pri ekonomia ŝparado. "Hodiaŭ perdiĝas 30 ĝis 50 procentoj de la rikoltoj, ekzemple dum transporto, pro forvorado per parazitoj, pro putriĝo dum malbona stokado kaj dum la produktado de nutraĵoj. Jen por la reduktado de perdoj ekzistas gigantaj eblecoj." Ni prenu la ekzemplon de Brazilo: Tie laŭcelaj investoj en la konstruadon de siloj ne nur alportis pli bonan kvaliton de la greno, sed ankaŭ kreis laborpostenojn en la konstruindustrio kaj kondukis al pli stabilaj prezoj.

Malŝparo tamen ne nur okazas en la produktado sed ankaŭ en la konsumado. Estas groteske ke ne nur estas unu milardo da homoj kiuj malsatas - sed samtempe 1,4 miliardoj estas tropezaj. En Francio por ĉiu civitano disponeblas 4000 kilokalorioj - sed la konsumo estas 2200. La resto estas malŝparo.

Gaillou ne volas ideologiumi. Biologiaj nutraĵoj estas bonaj kie tio konvenas, do en la landoj kie disponeblas sufiĉe da grundo. Sed tio ne estas patenta recepto por regionoj kie la agrikulturaj areoj malabundas. Ĉu oni uzu genmanipulitajn semaĵojn? Ŝi opinias ke tio okazu nur kiam tio alportas avantaĝon - ekzemple por ĉina kotonfarmisto kiu alikaze devus apliki pesticidojn kaj herbicidojn.

Ankaŭ la rigora forigo de la energiintensa produktado de viando laŭ ŝi ne estas solvo, ĉar miliardo da kamparanoj survivas pro la malfekundaj grundoj nur danke al la bredado de bestoj. Tio volas diri: Nutraĵoj surbaze de bestobredado povas esti laŭsencaj por la ekvilibro de la nutrado kaj por la medio. Laŭ Gaillou estas la troigita konsumo de viando kiu estas kontraŭsenca.

Marion Gaillou estas konvinkita ke ŝiaj ideoj ne restos nur utopioj. Ŝi diras: "Niaj tezoj estas realigeblaj. Kaj, ne, ni ne kredas je la pereo de la homaro. Eblas atingi ŝanĝiĝojn."
 

Sukcesa metodo por reverdigi la Sahel-zonon

11/07/2012 09:33

Inter la sahara dezerto en la nordo kaj la tropika pluvarbaro en la sudo en Afriko troviĝas la Sahel-zono kiu pro ĝia uzo kiel farmlando pli kaj pli dezertiĝas. Por haltigi tiun dezertiĝon kaj por reverdigi la Sahel-zonon multaj programoj de internaciaj organizaĵoj estis konceptitaj sed ili plej ofte ne alportis la deziratan sukceson. Ekzemple la plantado de arboj montriĝis senesperiga malŝparo de mono, ĉar 80 procentoj de la plantitaj arbetoj pereis.

Unu metodo de reverdigo tamen bonege funkcias. Ĝin eltrovis antaŭ 30 jaroj la aŭstraliano Tony Rinaudo kiu venis tiam kiel fakulo por reverdigo al Niĝero, unu el la landoj kiu troviĝas meze en la Sahel-zono. Kiam li vidis unuafoje kiel tiam aspektis la lando, li estis ŝokita, ĉar ĉie li vidis sekiĝon kaj dezertiĝon. Sur la grundo oni mezuris temperaturon de 60 gradoj kaj estis multaj plantaj malsanoj kaj damaĝigaj bestoj kiuj detruis la rikolton. Li spertis ke la plantado de arboj ne funkciis kaj li pro tio senesperis.

Unu tagon li survojis per sia aŭtomobilo kaj devis halti pro paneo de la pneŭoj. Kiam li ĉirkaŭrigardis li vidis la saman bildon kiel ĉie en Niĝero - nur sekiĝintan landon, jen kaj jen malgrandajn arbustojn aŭ ĝermaĵojn de arboj kiuj elstaris el la sabla grundo. Kiel en multaj regionoj de la lando ankaŭ tie iam estis arboj. Tony rigardis la arbustojn kaj plantojn pli precize kaj malkovris ke sub la grundo estis multaj ĝermaĵoj kaj restoj de radikoj. "Ĉu eble en tiuj radikoj kaj ĝermaĵoj estas ankoraŭ vivo?", li demandis sin. Por ekscii tion li faris teston en la regiono kaj baris areon en kiu la bestoj ne povis forvori la ĝermaĵojn kaj la homoj ne povis kolekti lignon por fari fajron.

Post iom da tempo multaj plantoj ekĝermis kaj kreskis. Sur la malnovaj trunkoj de arboj oni lasis nur la plej fortajn novbranĉojn kaj je la ĝenerala surprizo jam post tre mallonga tempo rekreskis malgranda arbaro. Tio estis la remalkovro de malnovega metodo por reverdigo. Oni nomis ĝin "farmiste mastrumata natura regeneriĝo - FMNR".

Tony ekkonis la nekredeblajn eblecojn kiuj malfermiĝis, sed por tio li bezonis la subtenon de la farmistoj en Niĝero. Ankaŭ la registaron li devis havi je sia flanko. Komenciĝis longa vojaĝo. Oni ne povis kredi ke per tiu simpla kaj malmultekosta metodo eblas reverdigi la landon. Sed post multaj prelegoj kaj vojaĝoj li sukcesis konvinki kelkajn farmistojn pri sia ideo kaj persvadi ilin fari provon. La farmistoj lasis laŭeble multajn arbojn kreski sur la kampoj kaj jam post mallonga tempo ili konstatis ke parte la rikoltoj duobliĝis.

La arboj donacis ombron kaj tiel protektis la semaĵon kontraŭ la bruligantaj sunradioj. La radikoj kiuj etendiĝis multajn metrojn en la profundo konservis la humidecon en la grundo, birdoj revenis kaj disvastigis per siaj ekskrementoj semojn de aliaj plantoj kaj arboj. Oni ankaŭ konstatis ke ŝanĝiĝis la mikro-klimato kaj ke ĝi fariĝis pli humida kaj pli malvarmeta. Hodiaŭ preskaŭ la duono de la agrikultura grundaro per tiu metodo estas reverdigita. La farmistoj kiuj aplikis ĝin nun decide pli bone fartas.

La branĉoj kaj folioj de la arboj estas rikolteblaj kaj povas esti vendataj kiel porfajra ligno kaj porbesta voraĵo. Jen kaj jen farmistoj vendas arbojn kiel porkonstruan lignon. Tiel plialtiĝas la vivenspezo de la farmistoj kaj de tiu mono ili povas aĉeti nutraĵojn por siaj familioj.

Tony ne laciĝis raporti pri la nova metodo ankaŭ en aliaj landoj. Li tiel ĉie revekis la konscion kiel gravaj arboj estas por sukcesa agrikulturo kaj por pli bona vivo. Afriko estas la kontinento kun la plej granda diverseco de arboj. Kreskas tie pli ol mil specioj. Multaj el tiuj arboj per siaj folioj sterkas la grundon kaj provizas tra la radikoj la grundon per vivnecesaj nutraj substancoj.

Tony povis konvinki multajn registarojn ŝanĝi la koncernajn leĝojn. En multaj afrikaj landoj nur la registaro disponas pri rajtoj je la lando kaj grundo. Sed nur se la farmistoj kaj komunumoj posedas la rajton je la grundo kaj la tie kreskantajn arbojn, tiam ankaŭ ili zorgas pri ili.
 

Rulĉaretoj por bestoj

10/07/2012 07:04





Injekcimortigi hundon ĉar ĝi ne plu kapablas kuri? Tion Markus van den Boom ne volis akcepti kaj li konstruis rulĉareton por sia karulo. Nun li estas specialisto pri rekapabliga tekniko por bestoj. Ĉu la hundoj estas grandaj aŭ malgrandaj, la rulĉareto ebligas al ili ekkuri surprize rapide.

Restis ankoraŭ unu semajno por vidi ĉu la hundo ricevos injekcion aŭ ne. La germano Markus van den Boom el Bochum volis savi la vivon de sia malsana hundo. Ĝi ne plu kapablis kuri kaj lia kunvivantino kiu estas bestokuracistino jam anoncis doni al la hundo la mortigan injekcion se la hundo ne pli bone fartos post 7 tagoj.

En la interreto li serĉis eblecojn savi sian hundon - kaj li trovis ion. Firmao ofertis rulĉareton por bestoj. Sed la firmao situis en Usono kaj do la liverado daŭrus 6 semajnojn. Tio estis tro longa tempo por van den Boom. Tial li komencis mem konstrui ĉareton. Pri la rezulto eĉ li mem miris: "Mia hundo kuris per tio kvazaŭ ĝi ne neniam estus farinta ion alian."

Lia nuna edzino komence estis skeptika pri la ideo por rulĉareto. "Sed se oni vidas kiom da vivokvalito la hundoj rericevas, oni pensas alie." En la bestokliniko en kiu ŝi laboris, la sukceso rapide famiĝis kaj tial alvenis unuaj mendoj. Antaŭ iom pli ol 3 jaroj estis jam tiom ke van den Boom rezignis pri sia posteno kiel ortopediteknikisto kaj fariĝis memstara.

Lia firmao nomiĝas "Rehatechnik für Tiere" (rekapabliga tekniko por bestoj). Intertempe li tie konstruas novan ĉareton preskaŭ ĉiutage. Kaj li eĉ ne akceptas ĉiun klienton. "Se mi vidas ke la besto sentas fortajn dolorojn, tiam mi rifuzas la komision". Laŭ li kelkfoje tamen estas preferinde doni al la besto la injekcion. La protekto de bestoj havas prioritaton kaj li ne volas gajni monon je kostoj de la bestoj.

Ĉiu ĉareto estas tajlorita unikaĵo, la vendoprezo situas inter 300 ĝis 600 eŭroj. Laŭ la grandeco de la hundo li prenas radojn de respektiva diametro. La portantan kadron li mem kunveldas kaj la jungilaron kiuj ĉirkaŭas la bruston de la hundo li mem kudras.

Eĉ liaj najbaroj ankoraŭ miris kiam la hundoj kurveturis per la funkcipreta ĉareto antaŭ lia garaĝo. Kaj multaj apenaŭ povis kredi ke li eĉ gajnas monon per sia negoca ideo. Lamiĝoj de la malantaŭaj gamboj ĉe hundoj ne estas maloftaj, ĉu en kazo de artrozoj, de malapero de karno aŭ de kadukiĝo.

Kiel vi povas vidi en la retpaĝaro de "Rehatechnik für Tiere", lia firmao estas sukcesa kaj jam havas filion en Svislando. La bonan funkciadon de la rulĉaretoj vi povas vidi en du aldonitaj filmetoj.
 



La ĵus malkovrita "dia partiklo"

09/07/2012 09:48

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Intervjuo kun konata israela fizikisto

La 4-an de julio, la eŭropa nuklea esplororganizo CERN oficiale anoncis la malkovron de la "dia partiklo" aŭ, pli precize, de la "Higgs-bosono". La Higgs-bosono estas nomata laŭ la angla fizikisto
Peter Higgs, kiu kune kun aliaj proponis la mekanismon, kiu ĝuste antaŭvidis tian nuklean partiklon en 1964.

La 6-an de julio, mi ĉeestis grupan intervjuon kun Prof. Ŝlomit Terem el la Tekniono de Hajfo. Ŝi estas elstara membro de la israela skipo de fizikistoj, kiu jam dekomence partoprenas al multaj eksperimentoj kun la akcelilo de partikloj de CERN kaj aparte kun la detektilo nomata "Atlaso". Kompreneble mi demandis ŝin pri klarigoj rilate al la nun laŭmode famega "Higgs-partiklo". Jen la rekonstruo de la intervjuo:

D - Profesoro, kial oni nomas ĝin "dia partiklo"?

R - Temas nur pri artifiko de publikaj rilatoj. Mi ne esprimas iun ajn opinion rilate al Dio, sed fizikistoj vere ne ŝatas tiun difinon.

D - Kial la Higgs-partiklo estas tiel grava?

R - Ni, en la nuklea fiziko, havas teorion nomatan "Norma Modelo", kiu estas fakte formulo priskribanta la strukturon de materio kaj la interagon de ĉiuj ĝiaj komponantaj partikloj. Se oni skribas tiun ĉi formulon tre detale, ĝi okupas tutplenan paĝon.

D - Nu! Ne tiom longa, ĉu ne?

R - Prave! Ĝi ne estas longa sed tre kompakta kaj ni fizikistoj tre fieras pri ĝi. Tio, kion ni eĉ pli ŝatas, estas, ke ĝi baziĝas sur supozoj de simetrio, sed ĉi tiu simetrio ne permesus al partikloj havi mason. Tamen, ĉar fiziko estas eksperimenta scienco, kaj ni mezuris tion, evidentiĝis, ke la partikloj ĝuste havas mason. Do ni diru, ke, se tiel, oni devas rompi la simetrion. La vojo por rompi la simetrion nomiĝas la Higgs-mekanismo aŭ kampo, kaj kiel parto de ĉi tiu mekanismo devus troviĝi la Higgs-partiklo, kiu ĝis antaŭhieraŭ estis la sola netrovita partiklo.

D - Mi komprenas, ke ekzistas Higgs-partiklo kaj  Higgs-kampo, kaj ke ĝuste tiu ĉi kampo donas specifan mason al ĉiu partiklo. Sed kio pri la Higgs-partiklo mem? Ĉu ĝi havas sian propran mason?

R - Jes, certe! Ĝi havas propran mason kaj la norma modelo tute ne antaŭvidis tion. Tial la serĉado estis tre malfacila, ĉar ni estis devigitaj serĉi ĉiujn eblajn valorojn de ĝia maso.

D - Kaj kion oni trovis? Kiun mason ĝi havas?

R - Ĝi havas mason de 126,5 gigaelektronvoltoj.

D - Ĉu multe aŭ malmulte rilate al partiklo?

R - Rilate partiklon estas multe; temas pri unu el la plej pezaj ekzistantaj bazaj partikloj. Bezonas ankoraŭ kontroli, ĉu ĝiaj karakterizaĵoj precize kongruas. Ni jam scias, ke kelkaj el ili taŭgas, por la aliaj oni ankoraŭ devas kontroli.

D - Antaŭ unu jaro kaj duono, kiam ĉiuj diris, ke la nova akcelilo permesos rekonstrui la universan praeksplodon, vi asertis, ke, post la  malkovro de pliaj nukleaj elementoj, vi povos klarigi, kio okazis en la praeksplodo. Ĉu nun ni estas pli proksimaj al tiu ĉi celo?

R - Jes kaj ne. La Higgs-partiklo estis unu el la elementoj, kiujn ni  atendis aŭ trovi aŭ forĵeti, do ni ne havas nun novan teorion. Ni havas konfirmon de teorio, kiu restis dum jardekoj ne validigita. Pli aŭ malpli frue, se ni ne trovintus la Higgs-partiklon, ni devintus remiksi ĉiujn kartojn. Ni vere estis tre proksimaj al la punkto, kie aŭ oni trovas ĝin aŭ ĝi tre verŝajne tute ne ekzistas.

D - Kiom da streĉado kaj angoro kreis tia dua ebla scenaro?

R - Por mi persone, ankaŭ ne trovi ĝin povintus esti interesa rezulto; ĝi povis kaŭzi grandegan konfuzon kaj kelkfoje tia situacio estas bonvena. Sed, bonege tiel, ke ni trovis tiun partiklon.

D - Kaj kio pri la espero malkovri la perfektan simetrion, t.e. la "supersimetrion"?

R - Nu, ĝin ni ne trovis!  Sed la punkto estas, ke ni havis pli da ŝancoj trovi la Higgs-partiklon, ĉar ĝi estas parto de pli pruvita teorio. Male al ĝi, la teorio de supera simetrio estas pli spekulativa.

D - Sed ĉu ankoraŭ estas ŝanco?

R - Ho, jes! Je la fino de 2012, oni fermos la akcelilon dum unu jaro por triobligi ĝian energion. Tiel oni malfermos grandan fenestron por novaj ekscitigaj malkovroj. Mi ankoraŭ daŭre serĉadas.  


P.S. Mi dankas al nia samideanino Enrika Arbib pro ŝia helpo en la rekonstruo de la intervjuo.
 

Furoris elektraj aŭtomobiloj antaŭ 100 jaroj

08/07/2012 06:09

 

Eĉ la germana imperiestro Wilhelm veturigis ĝin: Ĉirkaŭ la jaro 1900 susuris dekmiloj da elektraj aŭtomobiloj tra la urboj de la mondo. La aŭtomobiloj kun baterioj tute klare superis la malbonodorantajn benzinajn aŭtomobilojn, la malpuraj konkurantoj ŝajnis esti senŝancaj. Sed tiam simpla inventaĵo metis finon al la glora epoko de la elektra aŭtomobilo.

Antaŭ 100 jaroj ekzemple en Novjorko jam 40 procentoj de la entuta strata trafiko funkciis per elektraj aŭtomobiloj. En Usono jam survojis 60.000 tiaj veturiloj kaj en same multaj ŝargstacioj la susurantaj veturiloj povis ensuĉi elektran energion - en 128 usonaj urboj. Dum multaj jaroj ne estis klare kia tipo venkos - ĉu la elektra, ĉu la benzina, sed nun jam preskaŭ 40 procentoj de la veturiloj estis elektraj kun altiĝanta tendenco. Sole en la jaro 1912 aldoniĝis preskaŭ 34.000 veturiloj.

Kaj tiu unika furoro disradiis al multaj aliaj landoj. En la jaro 1912 en preskaŭ ĉiuj industriaj nacioj estis produktataj elektraj aŭtomobiloj, ĵurnalistoj laŭdegis la promesantan teknikon, reĝoj el Azio kaj Eŭropo mendis la miraklajn kestojn por sia veturilaro. Elektraj aŭtomobiloj estis popularaj kiel neniam antaŭe - kaj neniam poste.

La trarompo por la elektraj motoroj alvenis kelkajn jarojn antaŭe: En la jaro 1899 ĉe Parizo okazis vetveturado kiu decidis pri la estonta uzo de la elektra aŭtomobilo. La elektra veturilo de belga konstruisto atingis novan mondan rekordon per rapideco de 105,88 kilometroj pohore. Tio kaŭzis veran ebriecon pri la perspektivoj de elektraj aŭtomobiloj. Ĝis tiam la benzinaj aŭtomobiloj estis konsiderataj almenaŭ pli rapidaj, sed nun ili perdis eĉ tiun atuton.

La elegantaj e-mobiloj estis en la enurba trafiko praktike nevenkeblaj. Ili estis tre facile stireblaj kial oni rekomendis ilin eĉ por virinoj. Tamen la e-mobiloj ne estis perfektaj. La pezaj baterioj bezonis reŝargon jam post 80 kilometroj kaj tial fakte apenaŭ eblis plenumi interurbajn vojaĝojn per e-mobiloj.

En tiu situacio juna viro el Ohio en Usono atingis sensacion. Temis pri Charles Kettering kiu pro problemoj kun la okuloj devis rezigni pri studado por instruista kariero kaj li tial fariĝis inventisto. Li petis patentojn por 300 inventaĵoj kaj inter tiuj estis malgranda aparato kiu estis destinita por eniri la teknikan historion. Li konstruis kaj kunmuntis ĝin en la jaro 1911 - la unuan elektran startilon.

Jam en la jaro 1912 la startilo de Kettering estis muntita en la unuaj benzinaj aŭtomobiloj de Cadillac kiuj tiel estis starteblaj sen ĝena ekturnado de kranko. La furoro pri la e-mobiloj ĵus estis atinginta sian kulminon kaj nun subite ĝi finiĝis. Subite la benzinaj aŭtomobiloj estis konsiderataj pli simple manipulebaj kaj per ili eblis realigi longdistancajn veturojn.

Kaj tiel malsukcesis la miraklaj elektraj veturiloj antaŭ 100 jaroj pro la samaj kaŭzoj pro kiuj ankaŭ hodiaŭ aŭtomobilistoj hezitas transiri de benzina aŭtomobilo al e-mobilo.

Bicikle al la laborejo

07/07/2012 07:07

Kutime homoj kies laborejo troviĝas en distanco de pli ol 5 kilometroj prenas laŭeble publikan transportilon aŭ aŭtomobilon por veturi al la laborejo. Nur kelkaj esceptuloj tiucele uzas biciklon.

Unu el ili estas Bernhard Stauder en Wels, Supra Aŭstrio, kiu tretante en la pedalojn de sia biciklo je ĉiu labortago veturas al la laborejo en Linz. Por la 29 km li bezonas averaĝe 52 minutojn, se estas kontraŭa vento, la veturado daŭras 1 horon kaj 10 minutojn.  Li forlasas la hejmon je la 5:30, prenas porbiciklan vojon laŭlonge de la rivero Traun kaj do evitas la aŭtomobilan trafikon. Nur jen kaj jen kapreolo aŭ leporo transiras lian vojon. Tiu bela vojo sen trafiko estas vera bonŝanco. Por hejmenveturi de Linz posttagmeze li ofte prenas alian, nome pli longan vojon por ĝui la belecon de la regiono. Tiel la vojlongo povas sumiĝi al 80 km, sed tiam li ja havas pli da tempo je dispono.

Kompreneble la vetero ne ĉiam estas ideala por biciklado. Ĝi povas esti ekstreme malvarma aŭ malseka. Tiam Bernhard Stauder bezonas fortan motiviĝon por plenumi la bicikladon ankaŭ je tiaj tagoj. Sed la biciklado al li kaŭzas bonfarton. La ĉiutaga veturado al la laborejo per biciklo evoluis dum tri, kvar jaroj. Ĉiujare aldoniĝis kromaj kilometroj. Ĉi-jare li atingos ĉirkaŭ 10.000 kilometrojn.  La afero al li iĝis aŭtomata. Dum malbona vetero necesas bone ekipi sin.  La alternativo estus sportumi vespere. Sed tio forprenus tempon por la familio kaj tio kompreneble estas evitenda. Tiamaniere li sportumas ĉiutage dum du horoj.

Aldone al la bona efiko je la sano kaj la protektado de la medio la biciklado ŝparas ankaŭ monon. Kompreneble ankaŭ biciklado kostas monon, eĉ se oni komplete povas ŝpari benzinon. La biciklo mem ja kostas, ĝi bezonas priservadon kaj la biciklanto bezonas energion en formo de trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj. Bernhard Stauder konsumas ĉirkaŭ 480 ĝis 700 kalorioj dum unu vojlongo. Kunkalkulite ĉiuj kostoj kune sumiĝas al 20 eŭrocendoj po kilometro.

Ankaŭ dum feriado Bernhard Stauder vaste uzas sian biciklon. Dum la edzino veturas per la aŭtomobilo, li veturas dum la duono de la tempo per la biciklo. Ĉi-jare ili ferios en Provence en Francio. Dum la hejmenveturo Bernhard Stauder en Svislando prenos sian biciklon el la aŭtomobilo kaj biciklos hejmen.

En Aŭstrio ekzistas interreta platformo www.radeltzurarbeit.at en kiu entuziasmuloj por biciklado al la laborejo interŝanĝas ideojn kaj spertojn.
 

Frandi delikatan italan laktaĵon

06/07/2012 12:43

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Hejmfarita "ricotta fresca"

Gustumo de "ricotta fresca" (esperante, "freŝa selaktaĵo") ĵus preparita, morbida kaj varmeta, sur tranĉaĵo el nigra pano kun tomato, muelita mara salo kaj virga olivoleo (rigardu foton no. 1) estas por mi unu el plej simplaj kaj kontentigaj plezuroj de la vivo.

Kvankam kompreneble oni povas aĉeti tiun ĉi laktaĵon, la rezulto de ĝia mempreparado abunde kompensas la laboron. Krom ŝparo de mono, hejma preparado havas aldonan grandan avantaĝon, ĉar la investo de persona atento kontribuas al produktado de laktaĵo, kiu posedas neimiteblan delikatan kaj karesan guston.

La itala termino "ricotta" devenas el la adjektivo "re-kuirita". Tradicie la produktado de tiu ĉi freŝa selaktaĵo komenciĝis pro la neceso uzis la laktoseron restantan en la produkta procezo de malmolaj fromaĝoj: el parmezano en norda Italujo ĝis ŝaflakta fromaĝo en la sudo. La italaj fromaĝfaristoj kutimiĝis rekuiri la laktoseron aldonante iom da freŝa lakto, vinagron aŭ salan solvaĵon, tiel kreante blankan fromaĝon, tre morbidan kaj surprize bongusta. Ĝi enhavas malmulte da grasoj sed amason da proteinoj kaj kalcio.

En Italujo oni kutimas manĝi tiun selaktaĵon ĵus kiam ĝi estas freŝa aŭ sali ĝin por obteni, post kelktaga atendo, malmolan salan fromaĝon, nomatan "ricotta salata". En la sudo, la freŝa selaktaĵo posedas esceptan molan  kaj kremkonsistan strukturon pro aparta konservadmetodo. Tre konata estas ankaŭ la "ricotta affumicata" (t.e. fumaĵita selaktaĵo), kiun tradicie oni obtenis per ĝia pendigo sur fajrujo kaj kiun oni poste raspas sur pastaĵoj.

Ne nur en kamparo sed ankaŭ en urbo, italoj ofte preparas tiun freŝan selaktaĵon per simpla metodo. Oni nur uzas freŝan lakton, vinagron aŭ buterlakton kaj laŭvole kremon.

Jen ĉi sube mia preferata simpla recepto. La ingrediencoj  aperas en la foto no.2. Por fari 400 gramojn de "ricotta fresca" oni bezonas du litrojn da freŝa lakto, duonlitron da buterlakto kaj unu kulereton kaj duonon da salo. En grandan poton oni enmetas lakton kaj buterlakton kaj varmigas la tuton ĝis la sojlo de bolado (t.e. je ĉirkaŭ 90 gradoj), miksante fojfoje por eviti, ke la lakto adheru al la fundo.

Kiam la lakto preskaŭ ekbolas kaj, kiel tre grava signalo, surface ekapartiĝas iom da laktosero, oni estingas la fajron, aldonas la salon kaj atendas 15 minutojn sen miksi. Poste, helpe de multetrua ĉerpkulerego, oni transferas la malgrandajn fromaĝajn koagulaĵojn enen de kanvaso kuŝigita sur kribrilo.

Post du horoj de ellikiĝo, la selaktaĵo estas preta (vidu foton no. 3). Nun, se vi tuj deziras gustumi vian ĉefverkon, organizu vin mem laŭ la foto no. 4, kaj... bonan apetiton!

   

Rio nun estas tutmonda posedaĵo

05/07/2012 09:38

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Neniu malkonsentus, ke la brazila urbo Rio estas aparte bela, koncerne siajn pejzaĝojn. La kontrastoj kaj konturoj de montaro, arbaroj kaj maro formas kapricajn lokojn, antaŭ kiuj la homa rigardo neniam laciĝas. La naturo tie ne ŝparis sian talenton. En tempo, kiam la tuta mondo okupiĝas pri la protektado de naturaj belaĵoj kaj rimedoj, estas kompreneble, ke oni emas stimuli protektadon kaj elstarigadon de la belaĵoj de tiu urbo.
    
UNESKO ĵus faris tion. Je la 1-a de julio 2012, en la rusa urbo San-Peterburgo, ĝi deklaris, ke Rio estas tutmonda posedaĵo pro sia "natura pejzaĝo”. La decidon faris la Komitato pri Mondaj Riĉaĵoj, kaj tiu kategorio estas nova: Rio estas la unua urbo, kiu ĝin ricevis, post prezento de kandidatiĝo jam en la jaro 2009. Laŭ la brazila instanco, kiu prezentis la proponon,  harmonia rilato inter pejzaĝoj kaj homaj intervenoj en tiu urbo faras ĝin unika. Oni aparte substrekis la belecon de iuj lokoj:

    - "Sukerpano” : rokego staranta ĉe la enirejo de la golfo, al kies supro kondukas pendantaj trametoj;
    -  la fama statuo de Kristo, sur monto Corcovado, je alteco de 710 metroj ,
        inaŭgurita en 1931 kaj elektita en 2007 kiel unu el la "mirindaĵoj en la mondo”;
-  la Tijuca-arbaro, la tria plej vasta verda urba areo en Brazilo, okupanta preskaŭ 4000 hektarojn;
-  la konata plaĝo Kopakabana, 5 kilometrojn longa;
-  kaj  la tuta golfo Guanabara mem.

UNESKO kreis la koncepton  pri "kulturpejzaĝo” en la jaro 1992, kiel novan specon de rekono de kulturaj riĉaĵoj. Jam ekzistas en la mondo pli ol naŭcent lokoj konsiderataj de ĝi kiel "mondaj posedaĵoj”. Ĝis nun, oni konsideris kiel kulturpejzaĝojn nur tradiciajn agrokulturajn sistemojn, specialajn kamparajn lokojn, historiajn ĝardenojn kaj emocivekajn lokojn, laŭ simbola, religia aŭ historia vidpunktoj.


Brazilo havas aliajn 18 lokojn inter la UNESKO-riĉaĵoj, interalie la arkitekturan ensemblon de la ĉefurbo Brasília kaj la naturan paradizon en la insulo Fernando de Noronha.

La relativa facileco de Esperanto

04/07/2012 08:50

De kiam ekzistas Esperanto, de tiam daŭras la disputo pri ĝia facileco. Esperanto estas sendube pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, sed ĉu ĝi tial estas facila? Ho jes, certe al klera eŭroplingvano eblas  lerni la 16  bazajn regulojn de la esperanta gramatiko dum tre mallonga tempo, sed ĉu per tio oni jam povas diri ke oni akiras la lingvon? La gramatiko ja estas nur unu el pluraj faktoroj en la lernado de lingvo. Kaj eblas lerni lingvon eĉ sufiĉe flue sen studi la gramatikon. La gramatiko estas certe bona helpilo se oni komprenas ĝian strukturon, ĝiajn funkciojn, sed ĝi estas en plej bona kazo la skeleto de la lingvo. Ĝia karno estas la sonoj, vortoj kaj frazoj. Dum la gramatikon oni bone povas lerni per lernejeca instruado, la sonoj, vortoj kaj frazoj akiriĝas unuavice per  aŭskultado kaj parolado kaj duavice per legado kaj skribado.

Ĉiukaze la lernado de lingvo postulas daŭran kaj ripetan fortostreĉon kio ne nepre tuŝas la demandon de facileco aŭ malfacileco. Por lerni lingvon oni bezonas energion kaj certe ankaŭ inteligentecon. La energio venas el la motiviĝo. La motiviĝo decidas ĉu la lernanto sukcesas persisti en siaj klopodoj pri la akiro de la lingvo.

Kaj jen la malforta punkto en la lernado de Esperanto kompare kun la aliaj lingvoj: Dum aliajn lingvojn oni lernas aŭ pro lerneja aŭ profesia premo aŭ pro restado en la koncerna lando, en la kazo de Esperanto mankas unuflanke la premo kaj aliflanke Esperantujo estas ankoraŭ tre malgranda kaj por multaj homoj ĝi ne estas sufiĉe interesa. Kaj la intervalo inter la baza lernado de la lingvo kaj la unua praktika uzado estas plej ofte sufiĉe longa kaj tiel multaj lernantoj de la lingvo perdas la intereson antaŭ ol ili atingas la necesan lingvonivelon por partopreni en la vivo de Esperantujo.

Se oni prenas la ekzemplon de la angla lingvo, oni povas konstati ke en la komenco ĝi estas sufiĉe facila (almenaŭ por eŭroplingvanoj), sed ju pli oni progresas, des pli komplika ĝi fariĝas. Ĉe Esperanto bonŝance estas alia situacio: Ju pli oni lernas, des pli klara ĉio fariĝas. Sed tio ne signifas ke nun eblas haltigi la lernadon, tute male: Oni devas uzi la ŝparitan energion por lerni pli da detaloj en la praktika uzado de la lingvo. Nur tiam oni atingas lingvan nivelon kiu donas la pravigon por kredi kaj konvinkiĝi ke oni vere regas la lingvon.

Por alveni je tiu nivelo necesas havi regulan kontakton - plej bone  ĉiutage - kun la lingvo. Tian ĉiutagan kontakton provizas la Esperanta Retradio. La tekstoj ne estas faritaj por esti facilaj, sed ili estas sufiĉe facilaj ke eblas kompreni ilin kaj tiel trovi motiviĝon por daŭre vivteni la kontakton kun la lingvo. Vi povas persisti kiel ni produktantoj de sonartikoloj persistas. Per persistado nia lingvo povas kreski.
 

Ideo alportas satigajn profitojn

03/07/2012 11:15

En la kampara regiono ĉirkaŭ la urbo Bremen en norda Germanio jam de 400 jaroj kampoj kaj herbejoj estas mastrumataj de la familio Schäfer. En antaŭaj epokoj ili havis bovinojn por laktoproduktado, porkojn kaj tritikon. Antaŭ kelkaj jaroj la farmisto Schäfer decidis perlabori monon ne plu per brutaro kaj greno, sed per biogaso.

Li investis en 2 biogasinstalaĵojn kaj nun anstataŭ nutraĵojn li produktas elektron. Maizo kaj sukerbetoj servas kiel baza materialo por la produktado de elektro. 3,5 milionojn da kiloŭathoroj da elektra kurento li produktas dum unu jaro. La elprocedan varmon li uzas por hejti sian domon. La resto de tiu energio forvaporiĝis en la atmosfero.

Heinrich Schäfer pripensis kiel li povus profiti el la neutiligata proceda varmo de la biogasa instalaĵo. Neordinara ideo refaris lin nutraĵproduktanto. Senkostan varmon la farmisto sufiĉe havis kaj krome malnovan pormaŝinan remizon en kiu iam staris traktoroj kaj agrikulturaj maŝinoj. Tie estis sufiĉe da disponebla spaco.

Nun tie kreskas en pluraj etaĝoj tropikaj tigro-salikokoj en basenoj kun salakvo. La konstruaĵo estas bone izolita por ke la varmega aero el la biogasa produktado ne tuj forfuĝu. La krustobestoj kiuj ja origine venas el la pacifika oceano bonfartu tie.

Pli ol 17.000 bestetoj amase moviĝetas ĉe 31 gradoj C kaj ĉe pli ol 80 procentoj da aerhumideco en malprofundaj basenoj unuj super la aliaj. Voraĵrestoj kaj fekaĵoj de la salikokoj zorge devas esti filtrataj el la akvo.

En sudorienta Azio mortas ĝis 50 procentoj de la sentemaj bestetoj pro infektoj - malgraŭ daŭra aplikado de antibiotikaĵoj. Farmisto Schäfer kaj lia filo Marko sukcesis plialtigi la survivokvoton al pli ol 70 procentoj. Kion la nordgermanaj farmistoj pli bone kapablas? La sekreto kuŝas en la mastrumado de la akvo. Tio estas scipovo kiun Marko Schäfer akiris en universitato en Teksaso.

La tropikaj krustobestoj survivas nur nur dank'al bone elbalancita mikrobiologio en la akvo. Salikokoj eligas la digestitan voraĵon jam post 20 minutoj. Tial ili nepre bezonas bakteriojn kiuj voras iliajn ekskrementojn kaj tiel rapide repurigas la akvon.

La salikokoj vivas en perfekta simbiozo kun la mikroorganismoj en la akvo. Post du jaroj da teknika eksperimentado kaj post kelkaj malsukcesoj nun la nordgermanaj salikoko-farmistoj atingas jaran produkton de 8 tunoj. Ĉiusemajne ili disliveras en Germanio ĝis 200 kilogramoj. La sukceso trovas imitantojn. 5 pluaj bredejoj jam estas planataj en Germanio. Farmisto Schäfer per tiu ideo superruzis la tutmondiĝon. Li povas vendi la kilogramon je prezo de 39 eŭroj. Lia niĉo alportas al li satigajn profitojn.


https://www.garnelenhof.de/pages/video.php

https://genussimnordwesten.files.wordpress.com/2012/04/bannerbild.jpg?w=658&h=234
 

<< 26 | 27 | 28 | 29 | 30 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.