Blog

Abeloj en Parizo

22/07/2012 16:49

De jaroj abelistoj plendas pri mistera mortado de abeloj. Jam nur en la jaro 2012 en Germanio 300.000 abelpopoloj ne travivis la vintron. Kiel grava kaŭzo estas konsiderataj apud la Varroa-akaro la insekticidoj kiuj estas disŝprucataj en la agrikulturo. Oni volas per tio protekti la grenon kaj aliajn utilajn plantojn kontraŭ damaĝantaj insektoj, sed ankaŭ la abeloj estas trafitaj de la insekticidoj. La venenoj ĝenas ilian orientiĝan senson kio fine mortigas ilin. Ili ja ĉiam devas trovi la vojon al sia popolo. De kelkaj jaroj tamen abeloj nun konkeras areojn en kiuj oni ne supozus ilin: grandurboj. Ĉu temas pri Novjorko, Tokio aŭ Berlino - ĉie intertempe tiel nomataj urbaj abelistoj bredas abelojn. La komenco okazis interalie en belega loko, meze de Parizo.

Jean Paucton siatempe estis rekvizitisto ĉe la Malnova Operejo de Parizo. Hodiaŭ li ankoraŭ regule venas tien. Li precipe grimpas sur la tegmenton de la operejo ĉar tie atendas lin liaj karulinoj. Jean Paucton estas hobia abelisto kaj per tio akiris jam certan famon. Jam de 27 jaroj li bredas abelojn sur la tegmento de la pariza operejo. Tamen tio origine ne estis laŭplana afero sur la fama konstruaĵo. Li nur volis "interparkumi" abelujon kiu ĝenis sur lia balkono en la urbo. La najbarino estis plendinta pri la abeloj. Tial amiko kiu laboris kiel fajrobrigadisto ĉe la operejo proponis meti la zumantajn bestetojn sur la tegmenton. Kiam Paucton post du semajnoj volis repreni ilin por porti ilin al sia kampara domo, li miregis. La abeloj estis produktintaj pli da mielo ol liaj abelpopoloj en la kamparo.

Jean Paucton decidis setligi jam 5 abelpopolojn sur la tegmento de la operejo. Eĉ se li unue ne sciis kial ili tiel bonfartis tie. Urbego kiel Parizo ne ŝajnas esti gastema hejmo por abeloj. Kiel ili trovu nutraĵon, inter tiom da asfalto, da aŭtomobiloj, da betono? Sed ĝuste en urboj la varieco de floroj estas ofte pli granda ol en la kamparo vide al la tie ĉefe plantitaj monokulturoj. Arboj kaj floroj kreskas sur stratoj kaj en parkoj, sur tombejoj, balkonoj kaj en ĝardenoj. Krome en la urbo ĉio floras pli longe, ĉar averaĝe la temperaturo estas je 2 ĝis 3 gradoj pli alta ol en la kamparo. La grandurbo estas paradizo por abeloj - tion intertempe ne nur rimarkis Jean Paucton. Hodiaŭ laboras ĉirkaŭ 500 urbaj abelistoj en Parizo.

Sed ĉu mielo el meze de la urbo estas sana kaj ne enhavas damaĝantajn substancojn? La abelistoj portas la mielon regule al testado en la laboratorio de la pariza polica prefektejo. Ĥemiistoj esploras ĉu la mielo enhavas restojn de pezaj metaloj. Ilia ĉefa zorgo temas pri la plumbo. En la rubgasoj ĝi ja ne plu troviĝas de kiam oni malpermesis la uzon de plumbenhava benzino. Sed plumbo uziĝas en la domkonstruado kaj en tegmentaj materialoj. La abeloj prenas ĝin kun la pluvakvo. La plumbo povus negative influi la mielon - kaj sekve ankaŭ la homojn kiuj manĝas ĝin. Helpe de spektrometro la ĥemiistoj analizas la ĥemiajn komponantojn de la mielo - kaj deklaras malaverton. La mielo enhavas nur ekstreme malgrandajn kvantojn da plumbo kiuj estas tute senproblemecaj. Oni povas do senĝene konsumi la "beton-mielon" kiel la urbaj abelistoj memironie nomas ĝin.

La abelistoj trovis por tio klarigon: Jam la floroj mem estas bone protektataj kontraŭ malpura akvo, mikropolvo kaj rubgasoj. La nektaro kiun la abeloj kolektas kaj transformas al mielo troviĝas profunde en la interno de la floro kien damaĝantaj substancoj ne alvenas. Kaj se la abeloj tamen prenus venenigajn substancojn tra la polenoj aŭ la pluvakvo, ili enirus ilian korpon sed ne la mielon. La urba mielo intertempe estas konsiderata eĉ rifuĝejo por abelpopoloj. Ĉar en la urbo ne troviĝas pesticidoj. Aliflanke en la kamparo pesticidoj estas vastkampe uzataj kaj prezentas gravan kaŭzon por la mortado de abeloj. Jean Paucton estas konvinkita ke la abeloj trovas pli bonan protekton en la urbo ol en la kamparo. Lia mielo estas vendata kiel suveniro en la butiko de la operejo. Ĝi tie furoras malgraŭ la poglasa prezego de 15 eŭroj. Urba mielo ne estas ĉiam tiom altpreza. Kaj ĝi ludas intertempe gravan rolon: La abeloj helpas konservi la variecon de floroj en la urbo - kaj konkeras por si novan, aldonon vivospacon.


 

Disvastigado de Esperanto en la nuna epoko

21/07/2012 20:46

En la epoko de la interreto kiu ja atingas la plej forajn lokojn sur la tero, la demando pri disvastigado de lingvo por la tuta homaro ricevas alian aspekton. Ne temas pri tio enkonduki la lingvon en lando A  aŭ lando B, ĉar geografiaj kriterioj fariĝis duarangaj. Aliron al la interreto povas havi homoj en ĉiuj landoj, la demando estas tiam nur:  Kiaj homoj interesiĝas pri la lingvo resp. kiaj homoj apartenas al la plej interesaj celgrupoj de tutmonda poresperanta agado. Do unuarangan signifon havas sociaj kaj kulturaj kriterioj, geografiaj resp. politikaj kriterioj estas duarangaj. Tial ankaŭ la demando ĉu instancoj de Eŭropa Unio iam uzos Esperanton kiel laborlingvon estas duaranga.

Plej gravas interesigi homojn kiuj plenumas certajn kriteriojn por la lingvo. Nun iuj povus obĵeti: Esperanto ja estu la dua lingvo por ĉiuj homoj, do ni devos direkti nian agadon al homoj el ĉiuj sociaj tavoloj en la tuta mondo. Jes ja, tio principe estas ĝusta, sed niaj fortoj estas tre limigitaj kaj ni do devas direkti niajn fortojn tien kie la rezulto estos espereble plej bona. Kaj la plej bonan rezulton alportas homoj kiuj disponas pri altaj sociaj kaj kulturaj kapabloj, homoj kiuj ne nepre bezonas Esperanton ĉar ili alimaniere ne povus altnivele komunikadi kun homoj el aliaj landoj kaj mondopartoj, sed homoj kiuj sentas defion esprimi sin altnivele per lingvo kiu permesas al ili libere moviĝi tra la spaco de lingvo. Pro sia reguleco Esperanto ja bonege taŭgas por ordigi sian personan lingvosistemon (ĉiu homo ja estas plurlingva) kaj por firmigi sian lingvan pozicion.

Disvastigi nian lingvon signifas nepre disvastigi ĝin en sia parola formo, ĉar ĝi firmiĝas en la homa cerbo nur per aŭdado (kun ebla samtempa legado). Agado por disvastigi Esperanton do unuavice signifas produkti grandkvante enhavojn en Esperanto, enhavojn kiuj estas interesaj por homoj kun alta socia kaj kultura nivelo. Laŭ la modelo de la Esperanta Retradio tiuj enhavoj estu parolataj de bonaj parolantoj kun samtempa aldono de la skribita teksto.

Kaj por alparoli homojn kiuj ne jam sufiĉe komprenas la lingvon, eblas ankaŭ aldoni la skribajn tradukojn al plej diversaj lingvoj, precipe al lingvoj kun malgranda parolkomunumo. Tio estas farebla per filmetoj, ekz. en Jutubo. En la filmetoj oni aŭdus la paroladon en Esperanto kaj aperus subtekstoj en Esperanto kaj en iu alia lingvo. Tio el teknika vidpunkto estas tute bone farebla. Kun helpo de germana esperantisto mi ekzemple publikigis en Jutubo frazojn en Esperanto. Oni vidas kaj aŭdas mian paroladon kaj oni povas legi subtekstojn en Esperanto kaj en la germana.

Por disvastigi nian lingvon do ni tutsimple parolu ĝin kaj ni registru nian paroladon kaj publikigu ĝin en la interreto. Jen la taŭga vojo por kreskigi Esperanton en la tuta mondo.
 

Tuja traktado de brulvundoj

20/07/2012 16:15

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉu fidi tradician avinan aliron?

Jen tikla lastatempa familia travivaĵo. Nia bofilino dum preparado de kaĉo, distre brulvundis sufiĉe vaste sian manon per bolanta lakto. La maljuna najbarino, kun kiu ŝi babiladis, tute neglektante ŝiajn ĝemojn, malpermesis al ŝi trempi la brogitan manon en malvarman akvon, sed male tuj kovris ĝin per dika tavolo da blanka faruno kaj firme ordonis al ŝi lasi ĝin tie dek minutojn almenaŭ.

Laŭ vespera raporto de nia bofilino, baldaŭ la bruldoloro preskaŭ malaperis, dum la najbarino, rusdevena, trankvile rakontadis pri travivaĵo okazinta al sia filo. Li servis kiel veterinaro en Vjetnamujo kaj persone ĉeestis, kiam iu junulo, kaŭze de akcidento kun flamiĝema likvaĵo, ekbrulis tutkorpe. Por estingi la fajron, oni panike ŝutis sur lin sakon da faruno, kiu ne nur estingis la fajron sed eĉ malebligis la aperon de haŭtvezikoj tiel, ke la junulo tute ne vundiĝis. La fina kaj firma konsilo de la najbarino estis, ke oni nepre devas konservi en fridujo saketon da faruno por urĝe zorgi pri ĉiam eblaj brulvundoj en kuirejo.

Kompreneble en nia familio ekestis ĉirilata vigla diskuto. Sed la fakto, ke sur la mano vidiĝis vespere nur iom da ruĝiĝo, estis nekontestebla. La vira, pli skeptika, partio insiste asertis la tezon, ke evidente, malgraŭ ĝia vasteco, temis pri tre supraĵa brulvundo kaj do la supozo de mirakla farunefiko estis tute senbaza. Male, la virina partio ĝis funde defendis la farunefikon, des pli, ke nia eksvundita bofilino, senkompromise atestis, ke la brulvundo sur sia mano, estis vasta, tre doloriga kaj vere timiga!

Kion fari? Necesas konsulti orakolon! La nuntempa plej alirebla kaj  nemalhavebla orakolo sendube estas interreto. Jen do la tuta familio, per ĉiuspecaj retumiloj, plonĝas en trezorĉason, tute forgesante, ke la informoj troveblaj en la reto havas dubindan kaj malfacile takseblan nivelon de konfidebleco.

Tamen ni ĉiuj multe eksciis pri malsimilaj aliroj al brulvundoj, brogvundoj kaj fakte malkovris, ke oni povus tion konsideri kiel aparta kazo de la ĝenerala malkonsento inter oficiala medicino kaj alternativa medicino.
Ĉar ĉiu el ni foje brulvundiĝis kaj tia akcidento ĉiam embuskas nin, verŝajne indas iom resumi la rezulton de nia reta esplorado.

Unue, la konsiloj de la oficiala medicino:

Brulvundo estas tre komuna akcidento kaj ĝi povas esti tiel malgrava, ke oni povas kuraci ĝin hejme aŭ tiel serioza, ke ĝi  nepre postulas tujan enhospitaligon. Senrilate al ĝia graveco aŭ  kaŭzo (varmego, radiado, elektro, kemiaĵoj, bolanta akvo) la sola afero nepre farinda, se necese eĉ antaŭ ol kuri al sukurejo aŭ voki ambulancon, estas mergi la brulvundon en malvarman akvon, nur malvarman akvon! Tia malvarmigo haltigas aŭ malrapidigas la procezon de morto de ĉeloj kaj helpas al mildigo de doloro.

La populara tradicio estas plena de rimedoj por brulvundoj: faruno, dentopasto, oleo, talko, natria hidrokarbonato, ktp. Oni nepre rekomendas ne uzi iun ajn el tiuj substancoj, ĉar estas grava risko de vundinfektado.

Do, konklude: nur akvo, malvarma akvo el krano aŭ preferinde el fridujo dum deko da minutoj!

Kaj nun la elkora konsilo de la najbara avino: ĉiam tenu en via fridujo saketon da faruno kaj vi estos poste tre feliĉa. Kiam necese, metu ĝin sur brulvundon. Tute ne uzu malvarman akvon. Nur uzu la farunon dum dek minutoj kaj spertu la miraklon: nek doloro, nek haŭtveziketoj!

Ĉu vere, memsugestiiĝo povas esti tiom efika?   
 

Manĝi insektojn

19/07/2012 17:15

Kion pensus la karaj aŭskultantoj, se oni proponus al vi frandi belan grilon kovritan per ĉokolado, aŭ frititajn formikojn, aŭ farunaĵon el blatoj kaj aliaj insektoj? Tre probable vi turnus la vizaĝon grimace aŭ eĉ eble kolerus kontraŭ mia propono. Sed koncerne manĝokutimojn, la vario estas tiel ampleksa, ke ne indas ofendiĝi.
    
Se oni proponus bovoviandon al iuj hindoj (aŭ eĉ al aliaj vegetaranoj), aŭ porkoviandon al hebreoj, certe la rifuzo estus simila; kaj tamen en multaj landoj ĝi estus tre bonvena. Se oni proponus al brazilano manĝi hundon aŭ serpenton, tute same li reagus per naŭza mieno; sed ne iuj orientanoj. Kaj tamen nordorientaj brazilanoj eventuale manĝas lacertojn, kion certe rifuzus sudbrazilano. Ekzistas ankaŭ personaj inklinoj: multaj homoj malŝatas krudajn fiŝojn (japanoj tamen verŝajne amas ilin). Aliaj malŝatas ostrojn, bovolangon, bovostomakon aŭ kokointernaĵojn – kiuj estas de multaj homoj aprezataj. En la regiono kie mi loĝas, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, falas el la ĉielo speco de flugantaj formikoj, en certa sezono, kaj lokanoj ĝue manĝas ilin kiel farunaĵon. En la Biblio troviĝas konata mencio pri profeto, kiu longe vivis en dezerto manĝante nur akridojn kaj sovaĝan mielon.  Konklude: koncerne manĝokutimojn, influas religiaj kredoj, filozofiaj inklinoj, lokaj kutimoj kaj simple persona gusto. Ĝi estas unu plia instigo al toleremo pri aliulaj tendencoj.
    
Sed... ĉu manĝi insektojn? La brazila entrepreno Nutrinsect asertas, ke jes! Ĝi havas sidejon en la ŝtato Minas Gerais kaj prezentas siajn argumentojn. Ĝi jam produktas tunojn da insektodevenaj nutraĵoj por fiŝoj kaj birdoj, kaj nun petas de la brazilaj aŭtoritatuloj permeson por produkti similajn ankaŭ por homoj. Laŭ ĝiaj posedantoj, temas simple pri venko super antaŭjuĝo, se oni konsideras, ke insektoj liveras altvaloran proteinon. Post taŭga preparo, blatoj, griloj, krabroj, formikoj kaj aliaj bestetoj povas fariĝi veraj frandaĵoj. En la ekspoziciejo de Nutrinsect, scivolemaj kuraĝuloj povas gustumi tiujn neordinarajn manĝaĵojn. Kompreneble, se oni preparas ilin mikse al ĉokolado, makaronioj aŭ faruno, la “stranga impreso” malaperas – diras la entreprenistoj.
    
Se konsideri, ke almenaŭ unu miliardo da homoj en la mondo ne disponas pri sufiĉe da nutraĵoj, oni povus pli pozitive pensi pri la insekta fonto. Aliflanke, kiel oni jam klarigis en antaŭa artikolo de la Esperanta Retradio (https://peranto.posterous.com/la-nutrajoj-por-la-homaro-suficos), la mondo teorie kapablas nutri ĉiujn siajn enloĝantojn sen ekstravagancaj solvoj. La aŭskultantoj juĝu mem.
 

Melodioj encerbiĝas dum dormado

18/07/2012 16:28

Lerni fremdan lingvon tutsimple dum dormado per sonigado de vortoj? Tiel simple ne estas. Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn - tion montras muzika eksperimento.

Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado. Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj. Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano. Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj.

La eksperimento montris ke ekstera stimulo dum dormado povas plibonigi kompleksajn kapablojn. La dumdorma stimulo laŭ la esploristoj plifortigas la rememoron al antaŭe lernitaj enhavoj.

Ke fremdlingvoj aŭ aliaj lertecoj estas tutsimple lerneblaj dum dormado, tio tamen restas mito kaj ne estas tio kion la esploristoj nun konstatis. La decida diferenco estas ke ĉi tie pliboniĝas la memoro pri io kion oni jam estas lerninta. Se iu aŭdas la lernitaĵon denove dum dormado, la antaŭnelonge encerbigitaj informoj reaktiviĝas.

En la eksperimento 16 partoprenantoj unue lernis ludi du malsamajn, 12 notojn longajn melodiojn sur klavaro de piano. Sur komputila ekrano koloraj cirkloj indikis al ili kiuj tonoj estis postulataj en la unuopaj kazoj. Post la ekzercado ĉiuj testantoj kuŝiĝis por 90-minuta dormado. Dum la dormado ili portis ĉapon kun elektrodoj per kiuj la esploristoj registris iliajn cerbajn kurentojn. Per tio ili povis konstati kiam la testantoj glitis en la fazon de profunda dormado.

Dum la profunda dormado la esploristoj sonigis al parto de la testantoj unu el ambaŭ muzikpecoj mallaŭte per kapaŭskultilo - sen ke la testantoj rimarkis tion aŭ sciis tion. Al la alia parto de la testantoj oni sonigis la alian sinsekvon de sonoj. La sekvan tagon ĉiuj partoprenantoj devis denove ludi ambaŭ muzikpecojn. Ili signife pli facile kapablis ludi tiun melodion kiun ili estis aŭdintaj dum dormado ol la alian melodion. Ili faris malpli da eraroj kaj pli precize sekvis la donitan ritmon.

Laŭ la esploristoj jam delonge aperas indikoj ke la cerbo prilaboras dum dormado informojn kiuj encerbiĝis dumtage kaj ke ĝi transprenas ilin en la memoron. Mallonga dormofazo jam povas kontribui al plibonigo de denove lernita kapablo.

La eksperimentoj de la teamo de la Nordokcidenta Universitato liveris nun la pruvon ke tiu plifortigo dum dormado validas ankaŭ por kompleksaj kapabloj kiel la ludado de muziko. Eble iutage tiu scio estos aplikebla por celite plifortigi diversajn kapablojn kaj memorojn dum dormado. La esploristoj opinias ke se oni dumtage lernas paroli fremdan lingvon kaj sekve dumnokte tiuj memoroj reaktviĝas dum dormado, la lernado certe povas pliboniĝi.

Per kanto al Esperanto

17/07/2012 16:59

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Bonvenon denove, karaj. Lastatempe mi estas okupita pli ol kutime, kio malfaciligas mian okupiĝadon pri ŝatataj de mi aferoj. Sed mi sopiras, por povi prepari ion por nia retradio. Tiel do hodiaŭ mi havas por vi alian proponon.
   
Nia israela amiko lastfoje citis tian onidiron, ke "bildo valoras pli ol mil vortojn". Mi dezirus starigi ĝin apud la konata de mi diraĵo "qui cantat bis orat" (kiu kantas duoble preĝas), pro kelka asociacio.
   
Mi konas kelkajn esperantistojn, kiujn al la lernado de la lingvo instigis kantado de E-kanzonoj aŭ almenaŭ de tio ĉi komenciĝis ilia E-aventuro. Kantado ĝenerale estas helpa agado, kiu kaŭzas, ke kelkaj enhavoj, esencoj aŭ sentoj pli facile atingas ne nur niajn kapojn sed eĉ des pli - ili trafas niajn korojn. Permesu do al mi iomete vin kantigi, kvankam mi ne estas certa, kiagrade akceptebla estos tio, kion vi baldaŭ aŭdos.
   
Jen la kanzono el la repertuaro de mia E-ĉirkaŭantaro. Ĝi ŝajne en diversaj versioj estas jam al vi konata. La teksto laŭ mi estas iom malgaja, tamen oni volonte plenumas la komponaĵon eĉ kiel "boogie-woogie". Mi prezentas do al vi la vortojn, poste mian plenumon de la kanzono kun akompanaĵo instrumenta. Kaj por tiuj, kiuj eble volos ĝin kanti mem, mi disponigas la ligilon, kie troveblas nur akompanaĵo t.n. karaokeo.         
https://www.ipernity.com/doc/amikogdynia/13026363/

SVANRIVERO

Forrestas mia hejma tero,
patra kaban',
forrestas bela Svanrivero,
nune jam trans ocean'.
Tutfremdaj estas ĉi-aero,
akvo kaj vent',
por negra koro sen espero
karaj la hejmo kaj gent'.

Ref.: Ĉie regas nur malĝojo,
        dum ni vagas for.
        La Nigra Tero - sola vojo
        negron pacigi je kor'!

Ho, hela sun de mia koro,
kara patrin'.
Plu vidas mi en sentmemoro
nian plantejon kaj vin.
Mi venas dum vespera horo -
vi ĉe verand',
dum ĉesis centabela ĥoro
ludos mi banĝon por kant'.

Ref.: Ĉie regas...
 

Kiel oni esperantistigas truton

16/07/2012 16:54

Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Eta Peĉjo ne estis aparte babilema eĉ nacilingve. Esperanton li tute ne parolis, tamen ja komprenis. Marina, la avino, kutimis elpreni lin de la infanĝardeno ĉiutagmeze kaj pasigis kun li la tempon ĝis kiam la gepatroj revenis el siaj oficejoj. Tio signifis 4-5 horojn ĉiun labortagon, dum kiuj ŝi alparolis la infanon nur Esperante. Sed Peĉjo neniun vorton respondis. Li nur kapjesis aŭ kapneis, kelkfoje ridis kiam ŝajnis al li, ke Marina ŝercas…

Tamen li scipovis eldiri krivortojn de bestoj, se entute oni povas nomi tiujn “vortoj”. Marina kutimis demandi: “Kion diras la kokino?” Kaj Peĉjo respondis: “Kluk! Kluk!”. Marina demandis: “Kion diras la bovino?” Kaj Peĉjo respondis: “Mu!! Mu!!” Tiu ludo fariĝis pli interesa, kiam Marina demandis: “Kion diras la fiŝo?” Tiam Peĉjo silentis kaj movis la lipojn, kvazaŭ por kisi iun. Li estis ĉarma kiam li faris tion, tial Marina demandis ree kaj ree: “Kion diras la fiŝo?”
Post kelka tempo, la avino provis inversigi la ludon. Ŝi demandis: “Kiu diras ‘Mu’?” Sed Peĉjo ne respondis, nur ridis. Li verŝajne pensis, ke Marina ŝercas, aŭ ŝi forgesis kiel oni ludas la ludon ĝuste.

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo neniun veran vorton eldiris en Esperanto. Li tamen ne parolis nacilingve kun sia avino. Eble li pensis, ke ŝi ne scipovas ĝin. Kiam ili estis kune, li simple esprimis sin kiel simieto, pere de gestoj kaj mienoj. Kelkfoje Marina ŝajnigis, ke ŝi ne komprenas. Tiam li malpaciencis, ekploris, piedbatis la plankon, sed neniun vorton eldiris.

Ĝis unu tagon, kiam ili promenis kune laŭ la riverbordo. Tiam, ili renkontis najbaron fiŝkaptantan. Tiu sidis sur eta seĝo kun sitelo apud li. Peĉjo rigardis en la sitelo kaj vidis tie truton en akvo. La truto baraktis, saltetis kaj movis la buŝon kvazaŭ ĝi estus krianta, sed neniu krio aŭdeblis. Tiam Peĉjo proksimiĝis de ĝi tute fascina kaj kriis: “Iŝo! Iŝo!”

La najbaro nenion komprenis, sed Marina… estis ravita! Ŝi jam ekpensis, kiel ŝi baldaŭ telefonos al ĉiuj siaj geamikoj kaj fanfaronos (ho, fanfaronegos!) pri tio, ke ŝia nepo eldiris sian unuan Esperantan vorton… eĉ se li misprononcis ĝin, ĉar al li estis malfacile eldiri “fiŝo”... sed tio tute ne gravas, ĉu? Vorton li eldiris! Kaj veran vorton, ne nuran “krivorton”!

Marina aĉetis la truton de la najbaro kune kun la sitelo. Hejme, ŝi enmetis la fiŝon en larĝan kuvon, donis al ĝi herbojn kaj alportis al ĝi specialan manĝaĵon el la bestvendejo. La truto iom post iom trankviliĝis kaj rigardis ĉirkaŭe. Oni nomis ĝin Iŝo.
Peĉjo iom post iom kutimiĝis babili Esperante kun Iŝo. Komence, li alvokis ĝin: “Venu Iŝo! Venu!” Li kuris ĉirkaŭ la kuvo kaj Iŝo sekvis lin ene de la kuvo, ŝanĝante direkton tuj post kiam Peĉjo ŝanĝis direkton. Marina donis al ili pilketon, por ke ili ludu kune. Peĉjo ĵetis la pilketon en la akvon kaj diris: “Kaptu! Kaptu!” Kaj Iŝo kaptis la pilketon por forpuŝi ĝin reen. Peĉjo tenis la pilketon super la akvo kaj diris: “Saltu, Iŝo! Saltu!” Kaj Iŝo saltis lerte, dum Marina aplaŭdis entuziasme…

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo iĝis pli kaj pli babilema en ambaŭ lingvoj, kiujn li scipovis. En la infanĝardeno li parolis nacilingve, kun la gepatroj kaj aliaj personoj li parolis nacilingve, sed kun Marina kaj Iŝo li parolis Esperante. Li jam delonge kapablis prononci “fiŝo”, sed Iŝo restis la nomo de la truto.
Printempe, kiam la akvo de la rivero ŝvelis, Marina demandis la nepon: “Kion vi pensas, Peĉjo? Ĉu vi ŝatus vivi en eta ĉambro kiel kuvo tiom longe?”
Peĉjo kapneis.

“Nu, mi supozas, ke ankaŭ Iŝo ne plu ŝatas tion. Ĝi verŝajne sopiras pri sia familio…”

Marina kaj Peĉjo alportis la truton al la rivero kaj enmetis ĝin en la ondojn. Iŝo gaje saltis kelkajn fojojn, por saluti siajn eksajn gastigantojn. Poste, ĝi naĝis malproksimen kaj malaperis.

 “Mi ne bedaŭras” diris Peĉjo. “Iŝo ĝojas… “

(Tiu ĉi rakonto aperis unuafoje en la revuo “Esperantista Vegetarano” 2011 #2.)


 

Partiklo de sento

15/07/2012 18:05

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ankaŭ sciencistoj kortuŝe larmas

Post mia antaŭa sonartikolo pri la oficiala anonco de malkovro de la nuklea Higgs-partiklo, mi tute ne intencas ĉi tie plivastigi la sciencajn detalojn, sed iom pritrakti kaj provi analizi la emocian ŝarĝon, kiu eksplodis, la 4-an de julio, ĉe la giganta nuklea akcelilo en Ĝenevo.

Oni spektis tie strangan spektaklon: centoj da sciencistoj el la tuta terglobo, kunvenintaj en honoriga prelega halo, hurais, fajfis, elverŝis larmojn kaj longege aplaŭdis. Ili kriis bis! Sed tute ne estis iu, kiu rajtus bisi, ĉar la tutmonda mirinda grupo de dek mil da nukleaj esploristoj ne havas fakte ĉefon. Ĉiuj estas gvidantoj kaj ĉiu el ili, kvankam ege valora, estas anstataŭebla.

La ekscito pro la malkovro fortrenis milionojn en la mondo kaj eĉ la amaskomunikilojn. Kio estas la fonto de tia emocio? Antaŭ kvar jaroj, ĉirkaŭ miliardo da homoj spektis elsendon el la sama halo en Ĝenevo. Ĉiuj tiam spektis senspire la startigon de la motoro de la partiklo-akcelilo. Timoj kunigis kaj sciencistojn kaj spektantojn, sed iliaj timoj estis tute malsamaj. Sciencistoj timis, ke post investo de miloj da laborjaroj, la akcelilo ne funkciu. Multaj spektantoj timis, ke  la malfermo de nova energia fronto kreu nigran truon, kiu englutos nin ĉiujn. Ekde tiam la akcelilo funkciis, plurfoje paneis kaj estis riparita kaj la terglobo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis.

Do, oni povas prudente pensi, ke tio, kio kunigis sciencistojn kaj spektantojn, dum la lastatempa anonco, ne estis timo sed io pli laŭdinda, nome miro kaj espero. El kie fontas tia miro? El surprizo, ke homa estaĵo, malgraŭ sia sensignifa nuleco kompare al la universo, povas sidiĝi kun papero kaj krajono kaj pretendi, ke li, la etuleto, povas malkovri kvankam malgrandan, tamen ege gravan, komencan sekreton de la senlima universo.

Du el tiuj honorgastaj pretendantoj sidis en la halo: François Englert kaj Peter Higgs. Ili ambaŭ, blankharaj, havis la bonŝancan eblecon vidi siajn teoriojn pri la bazaj komponantoj de la universo, pruvitaj ankoraŭ dum sia vivo.
Aliaj fontoj de miro estas sendube la homa kapablo konstrui kaj funkciigi senprecedencan teknologion kaj, kial ne?, la senfina beleco de la universo.

Kaj la espero, el kio ĝi fontas? Kiam oni vidas milojn el la plej kapablaj sciencistoj el ĉiuj landoj, tiel malsimilaj pro iliaj kulturoj, religioj, politikaj vidpunktoj, kiuj kunlaboradas dum dekoj da jaroj por interkonsenti pri la plej malgrandaj detaloj de la planitaj esploroj, eĉ la plej granda skeptikulo ne povas resti indiferenta. Kiam oni ankaŭ povas vidi administrantojn kaj ministrojn de diversaj registaroj, kiuj sindoneme laboregas kune kun la sciencistoj, oni sentas, ke ja estas espero.

Mi deziras konkludi per lasta konsidero: supozante, ke ne ekzistu alia fiziko krom tiu, kiun ni konas, oni bonege scias, ke nia universo ne estas stabila. Kion tio signifas? Ni scias, ke steloj naskiĝas kaj mortas, do ankaŭ la tuta universo povus morti kune kun siaj steloj. Pro tio, evidente, ni ĉiuj havas intereson malkovri, ke estas io nova trans la horizonto, trans tio, kion ni jam konas. Mi opinias kaj esperas, ke per rezoluteco kaj konstanco la homaro ĉiam transiros novan horizonton.

Reŝargi siajn bateriojn

14/07/2012 16:11

Pasintan vendredon mi revenis el feria restado en kampadejo en Istrio/Kroatio hejmen al mia loĝloko en Aŭstrio. Ni forveturis el Istrio je la 7-a matene kiam tie la temperaturo jam je tiu horo atingis 25 gradojn C. Mi estis iom laca de la pasinta nokto ĉar la tagon antaŭe oni regalis la gastojn de la kampadejo per festo de la kampadejo kio inkluzivis laŭtegan muzikon de rok- kaj ĵazbando vespere. Pro la muziko mi nur ekdormis malfrue kaj revekiĝis aliflanke jam je la 4-a matene kaj ne plu sukcesis pludormi.

Do la taskon stiri la aŭtomobilon  por la 550 kilometrojn longa vojo hejmen transprenis mia edzino kaj do ni senĝene povis forlasi la kampadejon kaj duonan horon poste ankaŭ Kroation. Ni traveturis Slovenion kaj la temperaturoj jam nur estis ĉirkaŭ 20 gradoj kaj ni atingis la limon de Aŭstrio ĉe la slovena urbo Maribor je la 10:30. Jam montriĝis multaj malhelaj nuboj kaj kiam ni atingis la urbon Graz jam ekpluvis. Estas bone ke tie troviĝas sufiĉe longaj tuneloj, ekzemple la Plabuĉ-tunelo longas 10 kilometrojn, kaj tiel ni tie povis eviti la pluvon. Tiel okazis dum la tuta cetera vojo hejmen. Kiam ni trapasis la montaron la pluvo estis sufiĉe forta kaj kiam ni alvenis ĉe nia domo ankaŭ tie ankoraŭ pluvetis. En la domo atendis nin niaj filoj kaj do tuj ekestis agrabla hejma etoso kvankam ekstere la vetero ne estis korvarmiga.

La 2 semajnoj da feriado en kampadejo estis markitaj de la tipaj feriaj okupiĝoj: Matenaj promenadoj, matena gimnastiko, naĝado, sunbanado, legado kaj tute notinde interretumado. Pri la ĉi-lasta okupiĝo mi ne povas diri ke tio estus specife feria afero, ĝi eĉ parte estis iom ĝena, precipe pro la fakto ke la sendrata retaliro nur frumatene estis senprobleme uzebla kiam plej multaj interretuzantoj ankoraŭ dormis, dum dum la cetera tempo mi devis barakti por teni la konekton. Tial mi preferis enretigi la sonartikolojn por la RetRadio ĉiam frumatene kio tamen ne ĉiam eblis ĉar mi ja ankaŭ devis plenumi mian matenan marŝadon kun mia edzino. Do jen kaj jen la enretiga laboro estis sufiĉe pena. Pro la varmego dumtage mi ne kapablis verki novajn sonartikolojn kio tamen ne kaŭzis problemojn ĉar mi ja havis stokon da registraĵoj kiujn mi estis produktinta jam antaŭ la forveturo de hejme.

Dum mia edzino kiu laboras tuttage en banko ankoraŭ vere bezonas la feriadon por rekreiĝi, ĉe mi estas iom alia kazo. Kiel preskaŭ-pensiulo mi ne plu havas profesian okupon kaj nia hejmo kaj nia hejmregiono estas tre belaj, do el tiu vidpunkto mi ne bezonus feriadon aliloke. Sed ni ne havas maron, sed nur lagojn en la alpoj kaj la naĝado tie en la komenco de la somera sezono ne alportas ĝuon ĉe akvotemperaturoj de nur 20 gradoj. Aliflanke en la maro la akvo jam havis 28 gradojn kaj tial la naĝado tie estis granda ĝuo. Kaj ĉe la maro ankaŭ la aero estas alia. Du semajnoj en tendo sub arboj en tiu aero estas io kio donas novan energion, oni povas reŝargi siajn bateriojn kaj tio ja okazis. Nun mi povas daŭrigi mian laboron por provizi vin ĉiutage per nova sonartikolo kaj por tiel krei bonan senton por nia kara lingvo Esperanto.

Meditado, korpekzercoj kaj gripo

13/07/2012 18:37

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj “scienca” kaj “natura” medicinoj. Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili. Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn. Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke  medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco.
    
La juli-aŭgusta numero de la bonega usona medicinrevuo “Annals of Family Medicine” publikigis interesan kaj utilan esploron pri la preventa influo de meditado kaj korpekzercoj al kvanto, daŭro kaj severeco de kazoj de gripo kaj malvarmumo ĉe homoj pli ol 50-jaraĝaj. Kiel oni scias, akutaj virusaj spirorganaj malsanoj estas plej oftaj sanproblemoj en la tuta mondo, kaj la plej oftaj kaŭzoj de foresto el la laboro. Kaj ĉe maljunaj homoj ili povas kaŭzi gravajn pulmajn komplikaĵojn. Vakcinoj plibonigis la situacion, sed atingas nur certan procenton da bonaj rezultoj; krome, vakcinoj protektas nur kontraŭ gripo, sed ne kontraŭ malvarmumo.
    
Oni statistike observis tri grupojn da pacientoj: la unua grupo praktikadis meditadon dum ok semajnoj; la dua grupo dum tiu sama tempo praktikadis moderajn korpekzercojn; la tria grupo nenion similan faris. Dum iom da tempo oni kontrolis la pacientojn koncerne  kazojn de gripo kaj malvarmumo, kaj la rezultoj estis frapaj: okazis pli multe da kazoj en la lasta grupo je proporcio de proksimume kvindek procentoj. Similajn ciferojn oni trovis rilate foreston el laboro kaj intensecon kaj daŭradon de simptomoj. Kaj la meditado-grupo eĉ iom superis la korpekzercan grupon koncerne pli bonan protekton.  Kompreneble, tiun eltrovon oni devos konfirmi per pliaj studoj, kiel kutime en sciencista medio, sed la vereco de tiu esploro ŝajnas tre probabla. Ĝi indikas, ke mensa stato rekte influas korpan sanon, kiel jam de longe instruas antikva saĝo. En ĉi tiu kampo, ankaŭ elekto de sanigaj nutraĵoj certe decide influas.
    
Nun, la problemo estas konvinki la homojn regule praktikadi meditadon, korpekzercojn kaj sanan nutriĝon...
 

<< 25 | 26 | 27 | 28 | 29 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.