Blog

Pri frandaĵo de la esperanta literaturo

11/08/2012 17:11

Nia kara brazila aktivulo de la Esperanta Retradio, Paŭlo Sérgio Viana malkovris en brokantejo veran juvelon de la esperanta literaturo. Temas pri traduko de majstra verko de la fama pola verkisto Henryk Sienkiewicz "Noveloj" en same majstra plenumo de Lidja Zamenhof. Paŭlo prezentas la verkon en filmeto kiun vi trovos en la fino de ĉi tiu sonartikolo. Tio estas bona okazo por rakonti iom al vi pri Lidja Zamenhof kaj Henry Sienkiewicz. La informojn mi ĉerpis el Vikipedio.
---

Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de Zamenhof, lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. Je la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo. Kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. Kiel Cseh-metoda instruistino de Esperanto, Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis kursojn en diversaj landoj.

Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto, Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.

En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene kaj vojaĝante tra sia hejmlando, ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.

Lidja faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, nobelpremiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933.

Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Finfine ŝi estis transportita al la ekstermejo en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.
---

La pola verkisto Henryk SIENKIEWICZ naskiĝis je la 5-a de majo 1846 en Wola Okrzejska/Pollando; mortis je la 15-a de novembro 1916 en Vevey/Svislando). Li fariĝis nobelpremiito en la jaro 1905.

Sienkiewicz studis medicinon, juron kaj filologion en rusa universitato en Varsovio, kunlaboris kun pozitivismaj gazetoj, en la jaroj 1876-1878 restis en Usono, poste li revenis Varsovion, sed ofte vojaĝis tra Eŭropo kaj Afriko. Sian aŭtoritaton li plene donis en la servojn de la nacia liberigo. Li mortis en Svislando, sed en 1924 lia korpo estis transportita al la patrujo.

Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas „Quo vadis" el la antikva Romo (Nobelpremio), majstre esperantigita de Lidja Zamenhof, kaj romanoj el la pola historio „Kruckavaliroj" kaj trilogio „Per fajro kaj glavo - Inundo - Sinjoro Wołodyjowski". Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj „Tra dezerto kaj praarbaro" (dufoje esperantigita).

Aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Tre diferencas ankaŭ opinioj pri la valoro de „Quo vadis". La romano estis aprezita per Nobelpremio, sed ekzemple Lion Feuchtwanger opiniis ĝin senvalora kiĉo, kiu donas al simpluloj iom da sensacio, sed poezian valoron malhavas (en "Domo de Desdemona"). Tamen la sukceso inter legantoj kaj filmistoj estas senduba.

Jen la filmeto de Paŭlo S. Viana:
 

Serena el Kardoj

10/08/2012 18:25

Tiun ĉi sonrakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Antaŭ tre longe, en fora lando, vivis orfa blinda knabino, kiu nomiĝis Serena.
    
Per la fingroj, Serena kapablis senti formojn de diversaj aĵoj, sed ĉiuj koloroj estis por ŝi neatingeblaj misteroj...

Ĉar ŝi sciis ke pamplemusoj estas flavaj, ŝi imagis la sunon kiel varmegan pamplemuson. Ĉar ŝi sciis ke salo estas blanka, ŝi imagis la lunon kiel pilkon el salo. Kiam oni priskribis al ŝi la verdajn kaj brunajn montetojn apud la urbo, ili gustis por ŝi kiel pudingo el pizoj kaj kaŝtanoj. Kiam oni parolis al ŝi pri la ruĝa, oranĝa kaj violkolora ĉielo dum la sunleviĝo kaj sunsubiro, ŝi iel imagis ĝin gustantan kiel miksita suko de tomatoj, karotoj kaj violkoloraj brasikoj. Sed dum la tago la ĉielo estis blua, kaj ŝi ne povis imagi tiun ĉi koloron, ĉar bluan legomon aŭ frukton ŝi neniam gustumis...

Iun printempon, Serena stumblis kaj falis. Tiam, ŝi sentis la kontakton de iuj dornaj aĵoj, de ŝi nekonataj. Ŝi aŭdis karesemajn voĉojn flustrantajn:
-    Ni petas pardonon, bela knabino!
-    Kiuj vi estas? – ŝi demandis.
-    Ni estas bluaj kardoj. Kial vi demandas? Ĉu vi neniam vidis kardojn?
-    Mi ne vidkapablas… Kaj mi neniam renkontis kardojn ĝis nun…
-    Ĉu vere? Hmm… se vi volas, ni povas donaci al vi vidkapablon. Sed nur se vi konsentus fariĝi ventoknabino. Ĉu vi kuraĝas provi tion?

Serena kuraĝis kaj konsentis. Ŝi komencis antaŭeniri, dum la kardoj alvokis ŝin pli kaj pli foren, en bluan nebulon. Ŝi sentis sin pli malpeza kaj komencis moviĝi samkiel homo kiu naĝas. Sed la knabino neniam naĝis, tial tiu sento estis tute nova por ŝi. Iom post iom, Serena komencis vidi la bluan nebulon, ĉirkaŭantan ŝin. Ŝi estis tute ravita.
-    Ĉu vi kuraĝas daŭrigi? – demandis la kardoj.

Serena jesis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eksentis sin eĉ pli malpeza. Ŝi komencis moviĝi samkiel homo kiu troviĝas sur la luno. Sed ŝi neniam vidis per televido, kiel moviĝas homoj sur la luno, tial ŝi ne faris tian komparon en la menso. Ŝi simple paŝis antaŭen, malrapide, timeme, dum la blua nebulo disŝiriĝis kaj ŝrumpis ĉirkaŭ ŝia korpo, kaj ŝiaj okuloj iom post iom komencis vidi la formojn kaj kolorojn de tiu ĉi mondo. Ŝi scivole rigardis la bluajn kardojn apud ŝi, dum tiuj demandis:
-    Serena, ĉu vi kuraĝas daŭrigi?

La knabino jesis senhezite kaj antaŭeniris. Serena fariĝis travidebla kiel vitro, dum la blua nebulo tute malaperis. Ŝia vidkapablo fariĝis tute normala. Nun ŝi fascine kontemplis belegan pejzaĝon. La kardoj klarigis al ŝi, ke ŝiaj okuloj vidas nun la maron kaj la ĉielon.
-    Mi volas daŭrigi! – ŝi diris, paŝante antaŭen.

La knabino fariĝis tute nevidebla. Ŝiaj okuloj jam vidkapablis ĝis tre malproksime, samkiel akcipitraj okuloj. Kiam ŝi leviĝis el la kardaro, malpeza kiel lanugo, ŝi komprenis ke ŝi jam estas ventoknabino, fluganta super la maro.

Longa tempo pasis de tiam. Nun, kiam infano aŭ plenkreskulo sentas sin ege malgaja, okazas ofte ke li aŭ ŝi sentas mildan agrablan venteton kiu flustras: “Rigardu la ĉielon! Rigardu la arbojn! Rigardu la belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭ vi kaj ĝuu la vivon!” Tiam, malgajeco disŝiriĝas samkiel nebulo, la homaj okuloj subite vidas belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭe, dum nevidebla ventoknabino ridetas kaj forflugas… Ĉu ankaŭ vi havis tian sperton?
 

Trairejoj por niaj pikaj samurbanoj

09/08/2012 16:38

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Unu el korvarmigaj kaj surprizaj vidoj por loĝantoj de multaj urboj en la mondo estas erinacoj, kiuj malrapide kaj trankvile vagadas promenante tra ĝardenoj aŭ parkoj. Sed la urba medio estigas por tiuj pikaj bestetoj ankaŭ multajn obstaklojn, kiel ŝtonajn aŭ brikajn murojn kaj ĉiuspecajn barilojn.

Lastatempe en Anglujo kaj Israelo pormediaj aktivuloj ekkunlaboris por permesi al erinacoj kiel eble plej liberan trairadon en la urbaj kvartaloj. En Anglujo jam ekde unu jaro oni laboradas por projekto nomata "vojetoj por erinacoj", kies celo estas instigi homojn krei por ili liberajn transirejojn. Ĝis nun oni sukcesis krei pli ol 5000 transirejojn tra privataj ĝardenoj en malsamaj partoj de la lando.
 
En Israelo la iniciato naskiĝis dank' al forumo de "loĝantoj por protektado de urba natura medio" en kvartalo de norda Tel-Avivo. Oni nomis la projekton "erinaca nesto" kaj ĝia celo estas konservi kaj krei arbustetajn areojn kun libera aliro por erinacoj.  

En Anglujo oni ekkonsciis pri la malfeliĉa situacio de erinacoj post enketo rivelinta, ke ilia tutlanda loĝantaro malpliĝis je 25% dum la lasta jardeko, ĉefe pro malapero de iliaj naturaj vivareoj. Tiel kreskis ilia dependeco de urbaj areoj, kie ili ankoraŭ povas trovi nutraĵon. Sed la urba medio prezentas ne malmultajn malfacilaĵojn por erinacoj, kiuj estas devigitaj kelkfoje vagi dumnokte ĝis al distanco de du kilometroj por trovi manĝaĵon.

Se la vojo estas blokita pro bariloj sen malfermaĵoj, ili ne povas pluvivi. "Estas agrable havi erinacon en propra ĝardeno, sed se ne estas malfermita koridoro permesanta al ĝi transiri al aliaj ĝardenoj, ĝi ne povos akiri sufiĉe da manĝaĵoj", klarigis la fama reĝisoro de filmoj pri naturo, David Atinboro dum la lastatempa lanĉo de kampanjo por naturkonservada projekto en Anglujo. Li rakontis kiel kutimis nutri per specialaj biskvitoj erinacon sen  kruro, kiu vivis en lia ĝardeno.

La retejo de la Tel-Aviva projekto "erinaca nesto" invitas la posedantojn de ĝardeno forigi ĉiuspecajn barojn sur la vojo de erinacoj kaj malfermi specialajn transirejojn en la bariloj inter la ĝardenoj. Sufiĉas krei breĉojn je diametro de 15 centimetroj forigante suban brikon el muro aŭ tranĉante iom da dratreto.
Oni ankaŭ konsilas al posedantoj de naĝejo instali kelkajn taŭgain deklivaĵojn tiel, ke erinaco falinta en la akvon povu eliri kaj ne droni.

En la nordaj kvartaloj de Tel-Avivo vivas du specioj de erinacoj: komuna erinaco kaj erinaco de sabloj. La aktivuloj de la porerinaca forumo, varme konsilas anstataŭigon de muroj kaj dratretoj inter privataj ĝardenoj per verdaj heĝoj. Ankaŭ la komunumaj aŭtoritatoj decidis konstrui barilojn kun subaj transirejoj inter publikaj kaj privataj areoj.

Sufiĉe ofte la loĝantoj mem nun savas endanĝerintajn erinacojn kaj portas la vunditajn al veterinara hospitalo, aparte ekde kiam la membroj de la forumo aktive agadas por klarigi al ĉiuj, ke erinacoj tute ne konstituas problemon sed, male, bonege kontribuas al kontrolo de damaĝinsektoj.
 

Caravaggio vizitas Brazilon

08/08/2012 18:51

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Unuafoje en la historio, en ĉi tiu nia blua vintro, Caravaggio vizitas Brazilon. La ekspozicio restas dum kelkaj monatoj en elektitaj brazilaj urboj. Nuntempe, ĝi staras en la Muzeo de Arto de San-Paŭlo, kiel parto de la riĉenhava “Momento Brazilo-Italujo”, kiu liveras al brazilanoj amason da donacoj. La ekspozicio ne estas granda, sed tre instrue kaj bele aranĝita. Fakte en ĝi oni povas admiri nur ses pentraĵojn de la fama Milanano. La ceterajn produktis liaj sekvintoj. Rigardante la tutan kolekton, sentema observanto povas klare percepti  la ĉefajn mirindajn karakterizaĵojn de lia arto: la viveca kontrasto de lumo kaj mallumo, la individueca fokuso sur la homa figuro kaj ties sentoj, la intenseco de emocio.

Fakte, Michelangelo Merisi (Caravaggio) estis pasia homo. Li naskiĝis en 1571 kaj ankoraŭ tre juna li eklernis pentrarton. Li estis tre impulsiĝema, kverelema, kolerema kaj  aventurema kaj iom ofte enmetiĝis en stratajn luktojn kaj juĝakuzojn. Danke al protekto de riĉuloj kaj de kardinalo, li famiĝis kaj produktis multajn pentraĵojn je mendo de admirantoj. En la jaro 1606 li partoprenis duelon kaj mortigis homon, kaj devis forkuri por eviti arestiĝon. Lia forkurado daŭris ĝis 1610, kiam li mortis, tute sola. Do, apenaŭ 38-jara.

Inter la famekonataj verkoj de Caravaggio elstaras la Kapo de Meduzo. Temas pri absolute impresa bildo, pentrita sur lino kaj algluita al ŝildo el ligno, kun diametro de 44,68 centimetroj. Vi ĉiuj ja memoras pri tiu mitologia monstro. Ĝiaj haroj estis serpentoj kaj ĝia rigardo ŝtonigis homojn, kiuj aŭdacis rekte rigardi ĝin – kaj tio faris tre malfacila la taskon mortigi ĝin. Perseo, ido de Zeŭso, metis antaŭ ĝin sian perfekte poluritan ŝildon, tiel ke Meduzo devis spegule rigardi sin mem, kaj tio ebligis, ke li senkapigu ĝin. La pentraĵo de Caravaggio montras la kapon, tuj post la mortiga frapo, kaj la okuloj de Meduzo  esprimas  samtempe hororon kaj furiozon. Por tro sentemaj vizitantoj, eblas mildigi la terurajn konturojn de Meduzo per longa admirado de la “Meditado de Sankta Francisko”. Ĉi tie, ekstazo kaj transcendo kvietigas la koron kaj la menson.

La genieco de Caravaggio markis por ĉiam la historion de arto. Ĝi saltas trans jarcentojn kaj, en nia mondo de moderneco kaj teknologio, ĝi ankoraŭ emociigas kaj pensigas.
 

Indukta ŝargsistemo por elektraj aŭtobusoj

07/08/2012 20:34

Ŝargi sen ŝargokablo, kvazaŭ tra la aero - tio sonas kiel sciencfikcio. Sed kio funkcias ĉe elektra dentobrosoj, tio revoluciigu ankaŭ la enurban moveblecon. Sukcesa longtempa testo vekas la esperon ke la afero povus funkcii.

Ne estas nur malgranda jubileo, sed ĝi ja estas vere revolucia kun vido al medikonvena, enurba movebleco. Jam de dek jaroj en la italaj urboj Torino kaj Ĝenovo cirkulas entute 30 elektraj aŭtobusoj, kiuj estas altkapablaj kaj efikaj, ĉar iliaj plumbo-gelo-baterioj inter la veturoj ricevas ĉiam denove ŝargon. Tio okazas tute sen kablo kaj ankaŭ alisence tute sen tuŝkontakto, nome per indukta ŝargado. Ĉe tiu procedo la kurento transfluas de primara bobeno en la vetureja kovraĵo de la haltejo al riceva bobeno en la planka konstruaĵo de la aŭtobuso.

Estas germana firmao el Weil ĉe Rejno kiu disvolvis kaj instalis tiun teknikon. La procedo nomiĝas indukta energitransfluigo. Pro la mallonga regula ŝargado la baterio de la aŭtobusoj restas pli longe laborkapabla. Kaj entute pro tio la baterio povas estis malpli granda, malpli peza kaj pro tio ankaŭ malpli kosta. Krome laŭ indikoj de la produktanto la ĉela ĥemio de la baterio ne estas tiom forte ekspluatata, la oftaj mallongaj ŝargoj plilongigas krome la vivodaŭron de la kurento-rezervujo.

La aŭtobusoj ricevas kompletan reŝargon dum la nokto. Post tio la veturiloj kiuj havas elektran motoron  kun 162 ĉevalpovoj cirkulas ĉirkaŭ 200 kilometrojn tute sen rubgasoj tra la urbo. Dum la el- kaj enpaŝado de la pasaĝeroj ĉe la haltejoj la aŭtobusoj ĉiam ricevas mallongan ŝargon.

Momente la akirokostoj de la elektraj aŭtobusoj estas ankoraŭ pli altaj ol tiuj de dizelaj aŭtobusoj, sed laŭ studaĵo el Usono kie oni startis similajn projektojn kun indukta ŝargado, la kromaj kostoj repagiĝos post 4 jaroj.

La elektra aŭtobuso estas konsiderata promesanta trafikilo por la mallongdistanca trafiko, precipe pro ĝia elstara energibilanco kaj ĝiaj ecoj kiel nul-rubgasa veturilo. Kaj la simpla kaj efika rapidŝarga sistemo funkcias intertempe ankaŭ fidinde, kiel montras la ekzemploj el Torino kaj Ĝenovo.

Gestolingvoj mondskale

06/08/2012 16:47

Multaj homoj ankoraŭ kredas ke gestolingvoj estas puraj "signolingvoj" kun izolitaj bildecaj gestoj. Sed la lingvistiko jam delonge rekonas tiujn lingvojn kiel plenvalorajn lingvojn. Ili disponas pri propra gramatiko (kiu tute ne rilatas al la gramatiko de la koncerna sonlingvo) kaj pri abstraktaj konceptoj kiel ekz. personaj pronomoj.

Mondskale ekzistas ĉirkaŭ 200 gestolingvoj kaj ili estas parte tre malsamaj. Tiel ekz. usonaj kaj britaj uzantoj de sia respektiva gestolingvo apenaŭ povas kompreni unu la alian - la usonano kaj la franco aliflanke havas mapli da problemoj, ĉar la usona signolingvo (ASL) deriviĝas el la franca signolingvo (LSF).

En la germanlingvaj landoj ekzistas apud la germana gestolingvo (DGS) ankaŭ lingvo por Aŭstrio kaj alia por Svislando. Kaj tiel necesas interpreti ne nur inter sonlingvo kaj gestolingvo sed ankaŭ inter diversaj gestolingvoj. Tamen tia fremdlingvo ne estas tute nekomprenebla por uzanto de certa gestolingvo, ĉar kelkaj signoj (ekz. la numeraloj) estas internacie kompreneblaj.

Oni ankaŭ klopodas pri mondskale unueca gestolingvo sed simile al la internacia sonlingvo Esperanto la sukceso estas tre limigita. Nur ĉe internaciaj konferencoj jen kaj jen la internacia signolingvo "Gestuno" estas aplikata.

Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj en 1951.

En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicioj de la Brita Asocio de Surduloj.

Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj kaj la Mondaj Kongresoj de la Monda Federacio de Surduloj.

La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝo de gestolingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.

Norvegio kiel elektra rezervujo de Eŭropo

05/08/2012 20:06

La produktado de elektro el vento kaj sunradiado ne estas ĉiam fidinda. Mastrumantoj de energio tial serĉas rezervujojn kiujn ili povas malfermi por elpreni energion dum malhelaj kaj senventaj periodoj. Norvega konzerno intencas funkciigi perakvajn energicentralojn en la nordo kiel baterion por la tuta kontinento.

Temas pri tio doni al la daŭre ŝanĝiĝemaj energiportantoj kiel vento kaj suno pli da fidindeco. Tio eblas ĉar la energicentraloj de Norvegio estas je plej granda parto pumprezervujaj centraloj. En ili eblas facile bufri la kurenton. Per superflua energio - ekzemple el Germanio - akvo estas pumpata de la malsupra al la supra baseno.

Pintaj produktadoj de kurento je tagoj kun multe da vento aŭ da sunradiado kiuj alikaze malstabiligus la germanan reton, tiamaniere estas sencohave utiligeblaj. La turbinoj bezonas nur 3 minutojn por atingi el la ripoza pozicio la plenan ŝarĝiĝon. En kazo de manko de energio en la sudo tiam la akvo refluegas en la malsuprajn basenojn - kun diferenco en la alteco de 1000 metroj.

Generatoroj produktas kurenton kiu povas reflui al Germanio. Laŭ la ĉefo de la ŝtata norvega energikonzerno Statkraft tio estas unu el la plej efikaj vojoj por stokigi energion. Ja perdiĝas ĉirkaŭ 20 procentoj de la kurento sur la vojaĝo tien kaj reen, sed alternativaj bufroteknikoj kiel produktado de hidrogeno aŭ natura gaso el ventenergio aŭ rezervujoj kun komprimita aero estas laŭ li multe pli malatraktivaj.

Samtempe laŭ la ĉefo de Statkraft Germanio dum la venontaj jaroj havos problemon teni sian elektran reton stabila - kiam elretiĝos apud la restintaj atomcentraloj ankaŭ malnovaj centraloj por karbo kaj gaso kiuj nun ankaŭ povas kompensi la malregulecon. Jen la punkto en kiu la norvegoj volas asisti. Ili eĉ ne bezonas konstrui tutvalajn barilojn por tio, sed ili volas anstataŭe renovigi la malnovajn centralojn per novaj generatoroj. Kun 200 ĝis 300 kromaj instalaĵoj  je mallonga vido pintaj produktadoj de 25.000 megaŭatoj el Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj estus bufreblaj. Tio korespondus al triono de la produktokvanto kiu estas elprenata el la germana elektra reto.

Por transporti la kurenton tien kaj reen la norvega konzerno Statnett planas konstrui 600 kilometrojn longan alttensian kondukilon sur la grundo de la maro. Solvendas ankoraŭ financaj kaj ekologiaj problemoj, sed ĉe Statkraft oni estas optimisma ke eblos realigi sistemon por kurento simila al sistemo kiun oni jam starigis por la transporto de natura gaso el la norda maro.
 

Agrablaj sentoj per la naturo

04/08/2012 19:07

En Eŭropo de la 17-a jarcento la arbaro estis konsiderata kiel loko de danĝero. Ĝi nutris tremigajn rakontaĵojn, kaj se eble, la homoj evitis ĝin. Ili estis konvinkitaj ke en ĝia netrapenetrebla malhelo embuskas la malbono. Koncize dirite, la naturo estis malamika.

Intertempe la sintenoj ŝanĝiĝis. Ni scias: Verdaj pejzaĝoj bonfartigas nin. Ili ekzemple reduktas streson. Estas medicine pruvite ke en natura ĉirkaŭaĵo malaltiĝas sangopremo kaj pulso. Krome ili forprenas lacecon kaj vigligas la menson - ne vane multe poetoj kaj filozofoj serĉis lokojn en la libera naturo por ricevi inspirojn. La usona kondutesploristo Roger Ulrich eĉ eltrovis ke pacientoj en malsanulejoj kiuj tra la fenestro vidas la naturan verdon, resaniĝas pli rapide ol tiaj pacientoj kiuj devas rigardi al muro. Jes, jam por malaltigi la streson de medicina interveno pozitive efikas rigardadi pentraĵojn kun prinaturaj motivoj.

La agrablan efikon de tiaj motivoj ankaŭ uzas la reklamo. Naturo peras la senton de hejmeco kaj vekas samtempe aventuremon. Kiel tio? - Kie niaj antaŭuloj jam en pratempoj sentis sekurecon, ankaŭ ni ankoraŭ bonfartas. Ekzemple proksime al akvo, ĉar akvo certigis la vivobazon. Aliflanke en la vasteco de pejzaĝo troviĝas la ravo de la nekonato kaj vekas la malkovremon. Tiun kuraĝon la homo siatempe bezonis apud la sekureco por esplori novajn spacojn por ĉasado kaj kolektado.

Tamen ne ĉiuj naturaj pejzaĝoj havas pozitivan efikon je nia humoro. En eksperimento svisa psikologino sendis testantojn al promenadoj tra prizorgata kaj tra sovaĝa arbaroj. La rezulto: Post kiam la partoprenantoj estis forlasintaj la prizorgatan arbaron ili estis multe pli bonhumoraj ol post la trairado de la sovaĝa arbaro. Tie la multaj arbustoj kaj la senorde kuŝanta morta ligno donis al ili minacantan impreson. Ĉu do la homoj povas ĝui la naturon nur laŭ la devizo: "Jes, sed ĝi estu bone ordigita"? Tio povus ekspliki la ŝanĝiĝon de la bildo pri la naturo kiel malamika antaŭ 400 jaroj al amika en la nuntempo. Dum la pasintaj jarcentoj la homaj socioj kultivis siajn pejzaĝojn pli kaj pli, precipe en la moderklimataj zonoj.

Gravas la efiko je la sano. La naturo ne nur alportas korpan efikon sed ankaŭ mensan. Esploroj montris ke enloĝantoj de verda ĉirkaŭurba zono pli facile povas venki personajn problemojn, estas malpli agresemaj kaj - sendepende de ilia socia statuso - malpli ofte fariĝas krimemaj.

Ĉio do indikas ke ni fartas pli bone en natura medio, se tiu medio nur ne estas dezerto, ĝangalo aŭ senfinaj glaciamasoj, ol en la alta civilizo kiun ni mem estas kreintaj. Kaj tio ne montras ke la naturo en si mem posedus magiajn sanigajn fortojn. Nia menso elĉerpiĝas pro la multaj nervostreĉaj signaloj kiujn ni ricevas en nia teknikizita mondo. Sub evolucia vidpunkto niaj sensoj kaj kapabloj estas tajloritaj por natura medio. Se la reveno al la naturo mezureble donas bonfarton al ni, tio nur povas signifi, ke nia civilizo iom post iom forprenis la ekvilibron.

La senstreĉiĝo kiu alvenas sur arbara herbejo aŭ ĉe sovaĝa montara rivereto laŭ tio estas instinkta reago de nia menso. Ĝi tieldire revenas al siaj radikoj. Pruvo por tio povus esti ke jam etaj infanoj intense mense okupiĝas pri la naturo. En iliaj desegnaĵoj ekzemple aperas pli da naturaj elementoj ol en ilia ĉirkaŭaĵo, kaj pli forte ol en pli postaj vivojaroj dum la infanaĝo la naturo estas objekto de ilia scivolemo. Necesas tamen pluaj esploroj pri tio.

Kien malaperis la militoj?

03/08/2012 18:55
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Ĉu falkoj fariĝis kolomboj?

Dum la lasta finiĝinta akademia lernojaro, mi vizitadis ĉe la Hebrea Universitato en Jerusalemo, kurson pri "Monda historio". Tiel mi malkovris tutan novan akademian subdisciplinon, kiu draste ŝangis mian antaŭan memfidon pri historiaj scioj. Ekzemple, ĝuste mi, loĝanta en tute ne paca areo de Mez-oriento, surpriziĝis pro kelkaj nerefuteblaj konstatoj pri "militoj". Jen ili sume.

Ju pli la internaciaj interligoj intensiĝas des pli milito fariĝas malprofita. Gravaj kaj sangaj, kvankam lokaj, militoj bedaŭrinde okazas nuntempe ĉefe en areoj, kie ekzistas riĉeco el la malnova tipo, t.e. riĉaĵoj facile ŝteleblaj. Unu el la plej feliĉigaj fenomenoj de nia epoko estas la malapero de "internaciaj militoj" en la mondo. Ni vivas en la plej paca epoko de la tuta historio.

Pasintece, internaciaj militoj estis konstanta situacio. Ĉiu regno kaj tribo vivis sub konstanta minaco, ke najbara regno povu invadi ilian teritorion, ilin konkeri kaj ilin malaperigi de la monda mapo. Ekde 1945, neniu ŝtato internacie rekonita estis okupita kaj nuligita fare de ekstera malamiko.

En la historio jam estis antaŭaj periodoj de trankvilo, kiel en Eŭropo inter 1871 kaj 1914, kaj ili ĉiam finiĝis en katastrofo. Sed ĉi-foje  estas malsame. Vera paco ne estas stato de "foresto de milito". Vera paco estas situacio, kie "estas malverŝajne, ke milito eksplodu". En la historio neniam regis vera paco. En Eŭropo de 1913, milito aperis kiel la plej racia afero, kaj ĉiuj atendis ĝin kaj sin pretigis por ĝi. Fera leĝo de politika historio ĉiam estis: "La probabla scenaro por ĉiu paro de najbaraj politikaj estaĵoj estas, ke inter ili eksplodos milito dum venonta jaro". Ĉi tiu leĝo, kiu validis dum tuta historio, ne plu validas.

Hodiaŭ, unuafoje, regas en la mondo vera paco. Por plimulto de  politikaj estaĵoj ne ekzistas racia scenaro de milito dum unu jaro. Kio povus kaŭzi militon inter Hispanujo kaj Portugalio en 2013? Aŭ inter Ĉinujo kaj Japanujo? Aŭ inter Brazilo kaj Argentino? Oni parolas ne pri malgranda limkverelo, sed pri tradicia milito, kie, ekzemple, argentinaj kirasdivizioj minacas Rio-de-Janeiro-n kaj brazilaj dispistaj bombardoj forviŝas tutajn kvartalojn en Buenos Aires. Kompreneble ekzistas esceptoj. Militoj inter Israelo kaj Sirio aŭ inter Usono kaj Irano estas raciaj eblecoj dum la venonta jaro. Sed vere tiuj estas nur esceptoj.

Ekzistas pluraj eksplikoj pri la eksplodo de paco. Unue, la kosto de milito tremulte pliiĝis, ĉefe pro la nukleaj armiloj.  Sen nukleaj armiloj, nenio povintus nin savi de tria mondmilito inter la sovetianoj kaj usonanoj. Tre maltrankvilige estas, ke paco baziĝas sur minaco de totala detruo, sed feliĉe ĝi havas ankaŭ aliajn bazojn.
Ne nur pliiĝis la kosto de milito, sed ankaŭ militaj profitoj malpliiĝis. Hodiaŭ, la plimulto de la monda riĉeco konsistas el homa kapitalo, scioj kaj sociaj kaj ekonomiaj strukturoj tre kompleksaj, kiel bankoj. Tio ĉio igas malfacile konkeri kaj prirabi riĉecon.

Ju pli la profitoj de milito malaltiĝis, des pli altiĝis tiuj de paco. Dank' al ekonomiaj interŝanĝoj, kiuj pli kaj pli multiĝas, pli facile estas nuntempe riĉiĝi per negocado ol per konkero.

Fine, ekzistas ankaŭ grava kultura faktoro. Unuafoje en historio, milito fariĝis absoluta malbono. Nuntempe la elito de nia mondo vidas militon kiel malbonon eviteblan.

Ĉu tiu ĉi aro da kaŭzoj de paco daŭrigos sian bonefikon? Ne estas certeco. Oni ne povas antaŭvidi la estontecon kaj ni havas neniun  garantion, ke la nuna periodo de paco daŭros. Sed estas bonaj kialoj por optimismo, kaj estas pli bonaj kialoj, por ke ni faru ĉion eblan por iamaniere revivigi ĝin.

 

Nova flugaŭto el Usono

02/08/2012 18:24


La ĝis nun nekonata fabrikanto Terrafugia volas realigi malnovegan revon: Ili prezentos ĉe la aŭtomobila foiro de Novjorko plene funkcipovan flugaŭton. La seria produktado startos ankoraŭ ĉi-jare.

Ĝi vere flugas. Dum testo la flugaŭto kun la nomo Transition (Transiro) estis en la aero dum 8 minutoj. "Tiel niaj teamoj pruvis ke ili kapablas realigi revon kiu estis ĝis nun konsiderata kiel neatingebla", diras Carl Dietrich, unu el la fondintoj de la entrepreno Terrafugia kun sidejo en Woburn en la usona ŝtato Masaĉuseco. De la jaro 2006 la entrepreno okupiĝas pri la disvolvado de flugaŭto kaj nun verŝajne la inĝenieroj atingis tiun celon. Oni prezentos unuafoje dum la Novjorka aŭtomobila foiro inter 6-a kaj 15-a de aprilo tiun eksterordinaran veturilon kun 4 radoj, du elektre faldeblaj flugiloj kaj du seĝoj.

Laŭ indikoj de Terrafugia jam 100 interesuloj mendis flugaŭton de la tipo Transition kaj anticipe pagis 10.000 usonajn dolarojn; la entuta prezo de la flugaŭtomobilo situas ĉe 279.000 dolaroj. La flugaparato estas movigata de motoro kun 104 ĈP de la marko Rotax el Gunskirchen en Supra Aŭstrio kiu ebligas maksimuman flugrapidecon de 185 km/h kaj maksimuman surstratan rapidecon de 105 km/h. La karoserio aŭ eble ni diru "trunko" konsistas el kombina materialo el karbona fibro kaj la tuta flugaŭto pezas 440 kilogramojn. Pro escepta permeso de la usonaj aŭtoritatoj ĝi havas ekstreme malpezajn pneŭojn kaj glacojn.

La entreprenestro Dietrich konsideras la veturilon apenaŭ kiel konkuranton por tradiciaj aŭtomobiloj, ĝi apartenas pli al la segmento de malgrandegaj aviadiloj. La posedontoj de la flugaŭto Transition ĝuos la avantaĝon tutsimple kunfaldi la flugilojn post flugo kaj rekte senkomute veturi surstrate ĝis la propra dompordo. Tamen por tio necesos  posedi krom aŭtomobilan veturpermeson ankaŭ fluglicencon kaj minimume 20-horan sperton pri aviado kun aliaj flugmaŝinoj.

Aliflanke ne funkcias la ideo tutsimple leviĝi de la strato en la aeron kiam la strata trafiko trodensiĝas. Por starto en la aeron la veturilo bezonas almenaŭ 518 metrojn longan rulvojon por atingi la necesan rapidecon.

<< 23 | 24 | 25 | 26 | 27 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.