Blog

Telefona prizorgado por privataj klientoj

21/08/2012 17:05

Ĉu mankas tempo por mendi florojn per Fleurop? Ĉu mankas energio por organizi rendevuojn? Ne nur konzernoj sed ankaŭ privatuloj povas delegi tiajn taskojn al telefonaj prizorgejoj en Hindio. Personaj asistantoj estas mendeblaj laŭbezone pohore.

Jen malvasta laborejo en senornama grandspaca oficejo, komputilo kaj telefono, pli da instalaĵoj ne bezonas Bart Morin, 23-jara, por kontentigi siajn klientojn en transmaro. Li estas persona asistanto, la klientoj loĝas en multcentkilometra distanco en Eŭropo. "Por ili mi faras ĉion kio estas plenumebla pere de la interreto."

De sia laborloko en Bangalore Morin mastrumas kalendarojn, interkonsentas rendevuojn, plenumas mendojn, esploras la fonon de negocpartneroj aŭ mendas flugojn kaj hotelojn - en Germanio, Britio aŭ aliloke. Li laboras samtempe por ne malpli ol 10 klientoj, kelkajn li jam konas de kelka tempo, aliaj prenas liajn servojn nur dum mallonga tempo. Ili komisias lin en angla lingvo retpoŝte, per retbabilejo aŭ per telefono.

Ekde la 1970-aj jaroj grandaj entreprenoj forlokigas kompletajn entreprenajn partojn al la eksterlando. Unue estis precipe konzernoj el Usono, sed ĝis la 1990-aj jaroj tio fariĝis internacia kutimo el kiu ĝuste Hindio profitis. La firmaoj forlokigis unue sian informteknologion, poste la telefonajn prizorgejojn kaj pli poste administradon kaj produktdizajnon.

Sed la laboro de Morin estas alia: Liaj klientoj estas ĉiuj privatuloj kiuj pagas la servojn pohore. Li laboras ĉe provizanto de telefona prizorgado kiu logas la privatajn klientojn per tio ke ili nun povas forlokigi ĉion, kio estas teda por ili, al Hindio.

Dum la pasinta jaro alvenis petoj pri servo de 1500 klientoj el 50 diversaj landoj. Tiaj petoj povas esti organizado de rendevuoj aŭ remebligo de la kuirejo aŭ, aŭ , aŭ ... Ekzistas nur malmultaj limoj. La petoj devas estis laŭleĝaj kaj etike kaj kulture konformaj.

Intertempe la ofertoj estas pageblaj ankaŭ por privatuloj. Unu horo kostas 11,50 eŭrojn, se oni pagas por tuta monato la pohora prezo povas fali al 5 eŭroj. La oferto estas disponebla ĉiutage dum 24 horoj.

Por tio pli ol 200 dungitoj laboras en 4 malsamaj 8-horaj ŝiftoj. Komencantoj kutime devas labori en dumnoktaj ŝiftoj. Post tri jaroj ili ricevas dumtagajn ŝiftojn aŭ alian pozicion. La averaĝa monata salajro de virtuala asistanto sumiĝas je 20.000 barataj rupioj, tio estas 300 eŭroj. Tio estas por hindiaj cirkonstancoj jam sufiĉe bona salajro.

La kvalito de la servoj tamen ne ĉiam estas kontentiga. Kelkaj provizantoj fine ne plenumas siajn promesojn. La asistantoj ofte ŝanĝiĝas aŭ ili estas tute novaj kaj tio ne sufiĉas por kompleksaj taskoj. Kelkaj klientoj kritikas la ne ĉiam senriproĉan parolon de la angla.

Ĉu privataj asistantoj daŭre funkcios, tio apenaŭ estas prognozebla. Kompare al la negoco kun grandaj klientoj la sumoj en la servo por privatuloj estas nur malgrandaj. Kaj ne estas certe ĉu la oferto pri tiuj servoj korespondas al la mentaleco de germanoj kiuj ne tiom ŝatas forlokigi taskojn, precipe ne je tiom granda distanco.
 

Estas alternativo al la usona eduka modelo

20/08/2012 11:52

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Reciproka fido sen obsedaj testoj

Malmultaj el niaj lernejoj sufiĉe bone kontentigas la bezonojn de lernantoj kaj de iliaj gepatroj. Kio necesas al la lernanto? Akiro de kapabloj taŭgaj por la nunaj tempoj kaj signifo por liaj studoj. Ĝuste tiuj ĉi elementoj tre malfortiĝis en niaj lernejoj. La israela eduka sistemo dum la lastaj jaroj fanatike alprenis la edukan modelon de Usono (kaj de Sudorient-aziaj landoj, kaj de Unuiĝinta Reĝlando).

La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu modelo estas lernado orientita al testoj kaj senvaloriĝinta instruado per fruntaj lecionoj, kiuj interesas nur malgrandan parton de la lernantoj. La aklamita elstara kvalito de tiu ĉi modelo estus, ke ĝi ebligas kontinuan mezuradon de rezultoj kaj "plibonigon de atingoj". Ĉio tio estigas  kulturon de konkurencado, kiu unuflanke tute malhelpas solidarecon kaj aliflanke kaŭzas pliigon de sociaj malegalecoj.

Ne surprizis, do, la vortoj de la ĝenerala direktorino de la ministerio pri edukado, kiu pasintece deklaris interalie: "La venonta lerneja jaro estos sukcese karakterizita per plifortigo de normigo, superrigardo kaj kontrolo super ĉiuj pedagogiaj aspektoj de edukado. Samtempe ni ĝisdatigos kaj plibonigos niajn perretajn komuniksistemojn, kiuj finfine ebligos rapidan prilaboradon de la amaso da datumoj alvenintaj el la lernejoj".

Krome la tiam brustuŝvelanta direktorino, klarigante kial ŝiaopinie necesas pli kaj pli strikta reguligo kaj daŭra pritaksado kaj mezurado de la eduka sistemo, ankoraŭ paradokse aldonis: "Ni bezonas tre multan konfidon por plibonigi la tutan sistemon". Kvankam ne ŝi persone enkondukis la usonan modelon de edukado en la ministerion, ŝi ĝin religifanatike brakumis tutkore.

Kaj nun, bedaŭrinde, oni povas konstati la katastrofajn rezultojn. Israelo do fariĝis unu el la multaj landoj, kiuj, kaŭze de blinda adopto de la usona modelo, tute fuŝis iliajn reformojn pri edukado.

Bonŝance estas alternativo al la usona edukmodelo. Ekzistas hodiaŭ progresintaj eduksistemoj, ekzemple tiu de Finnlando, kiu pruviĝis kiel unu el la plej sukcesaj. La ŝlosilo de ĝia sukceso estas reciproka fido. En la usona modelo, daŭra mezurado, obsedaj testoj, la tiel nomataj "atingoj" per lernado limigita al trapaso de ekzamenoj sen agrablaj spertoj dum la lernado, tute ne kreas fidon al kaj ene de la eduka sistemo. Male, ili kaŭzas ĉiam pli profundan suspektemon kaj disvastiĝantan ribelon je ĉiuj niveloj de la sistemo.

En Israelo, silentan ribelon al la nuna sistemo, fanatike aprezema sed tute ne aprezata, organize estigas grupoj da gepatroj per kreado de memfinancitaj, do privataj kaj elitaj, lernejoj por iliaj infanoj. En tiaj lernejoj, la aliro al edukado estas tute malsimila al tiu de publikaj lernejoj: obseda taksado de rezultoj ne plu estas la ĉefa eduka rimedo sed multe pli gravas la signifo kaj plezuraj spertoj de lernado kaj vivo.

Oni tiel atingas la aŭtonomecon, kiu permesos al gepatroj kaj al gelernantoj fruktodonan kunlaboradon kun celkonscia instrua skipo. Tiamaniere oni povas difini la specifajn lernejajn programojn, kadre de nacia eduka enhavo, kaj ĉefe adopti la plej taŭgajn kaj trafajn instrumetodojn por la specifaj necesoj de ĉiu loka komunumo.

Espereble la "ĉiovidaj gravgravuloj" de la ministerio pri edukado finfine malfermos siajn okulojn por konstati, ke kiel Finnlando pruvas: ĝuste tiu ĉi aliro estas la vojo al sukceso.


 

Ruĝo alportas trinkmonon

19/08/2012 20:01

Ruĝa ŝajne ne nur estas la koloro de la amo, sed la ruĝo alportas ankaŭ pli altan trinkmonon. Franca studaĵo montris ke al viroj la priservado en restoracio valoras pli se la kelnerino estas ruĝe vestita. Virinojn aliflanke la elekto de la koloro de la vestaĵoj de la servistinaro ne impresas.

Kondutpsikologoj eltrovis jam antaŭe ke la alteco de la trinkmono nur malofte kunrilatas kun la kvalito de la servado, sed pli kun la aspekto kaj apero de la servistinaro. Ĉe kelnerino tiu kunrilato estas tre klare rekonebla: La koloro de la haroj, la uzado de ŝminko, la korpoformoj kaj ankaŭ la harstilo ĉe servistinoj povas havi pozitivan efikon je la trinkmono. Tamen unu ekstera aspekto ĝis nun ne jam estis konsiderata: la koloro de la vestaĵoj.

Psikologoj de la Universitato Bretonio-Suda nun esploris la efikon de ruĝaj vestaĵoj je la alteco de la trinkmono. La studaĵo baziĝas sur la psikologia ekkono ke la ruĝa koloro plialtigas la korpan kaj seksan allogopovon de virinoj. Laŭ tio viroj preferas sidi apud ruĝe vestitaj virinoj ol apud sinjorinoj en blua vestaĵo. Kaj virinoj kun ruĝa vestaĵo estas pli sukcesaj se ili petveturas ol se ili portas alikoloran vestaĵon.

La francaj psikologoj observis por la studaĵo ĉirkaŭ 400 virajn kaj 300 virinajn gastojn de restoracioj. En Francio kie la eksperimento realiĝis, ne estas kutimo doni trinkmonon. Ĉar la franca leĝo antaŭvidas 12-procenton aldonon sur la fakturo por la priservado. La 700 gastoj estis priservataj tagmeze de 11 kelnerinoj en la aĝo de 19 ĝis 26 jaroj.

La kelnerinoj estis informitaj pri la eksperimento, sed ili nenion sciis pri la vera objekto de la esploro. Oni instrukciis ilin porti la saman T-ĉemizon alterne en diversaj koloroj (nigra, blanka, ruĝa, blua, verda kaj flava). Dume ili ne portu ŝminkon nek ornamon. Krome oni petis ilin priservi la gastojn kiel kutime kaj noti la altecon de la trinkmono ĉe ĉiu gasto.

La rezulto de la eksperimento konfirmis la supozojn de la sciencistoj de la bretonia universitato. Se la kelnerinoj portis la ruĝan T-ĉemizon, tiam ili ricevis de viraj gastoj trinkmonon pli ofte kaj je pli altaj sumoj ol en alikolora vestaĵo. Ili povis ĝoji pri pluso de trinkmono inter 15 kaj 26 procentoj. Aliflanke la konduto de virinaj gastoj rilate al trinkmono ne ŝanĝiĝis kun la koloroj de la vestaĵoj.

Por la aŭtoroj de la studaĵo tiuj rezultoj sendube havas praktikan signifon por servistinoj. Ili povas relative facile plialtigi sian perlaboraĵon. Kaj ili ne devas timi perdon de mono ĉe virinoj ĉar la ruĝa koloro de la vestaĵoj tute ne influas ilin.

Ĉu viraj servistoj povus profiti el tiu ludo de koloroj, tio ne jam estas science eltrovita. Sed studaĵoj montris ke ankaŭ virinoj reagas je la ruĝa koloro. Ili sentas sin altirataj de ruĝe vestitaj viroj, ĉar ili imputas al tiuj viroj pli altan socian statuson. Kelneroj kun ruĝaj T-ĉemizoj do eble povas dum la laboro varbi fianĉinon.

Bicikle al Olimpiado

18/08/2012 10:11

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Lastatempe mi havis la okazon tralegi represon de gazeta raportaĵo pri la temo de ekspedicio de internacia grupo al la olimpiado en Londono per biciklo.  Temas pri laŭvica t.n. "BalticCycle 2012" omaĝe al la antikva ideo de olimpikoj, kiun ideon elpensis polaj kaj litovaj biciklistoj kaj ĉi-jare aranĝis la Societo de Vojaĝantoj CROTOS kaj la Litova Fondaĵo GREAT MILLENIUM PEACE RIDE. La internacia grupo ekis sian vojaĝon februare en Pekino kaj la ĉefurbon de Britio ĝi atingis la 9-an de aŭgusto. La kuraĝuloj trapasis "apenaŭ" 13 mil kilometrojn vizitante ĉefurbojn de ĉiuj survojaj landoj: Pekinon, Seulon,Tokion, Vaŝingtonon, Dublinon, Kardifon kaj Londonon. Ĉar veturi tere tiudirekte ne eblas, trans la oceanon ili estis devigitaj uzi aviadilon. Temas pri volontuloj, kiujn ne apogas iuj sponsoroj aŭ fondusoj deekstere, kiuj tamen disponas pri io plej grava tiakaze, nome pri libera tempo. Tiom longa distanco postulas krome bonan fizikan dispozicion de la partoprenantoj, kiuj diras, ke tiamaniere ili povas interese kaj malmultekoste pasigi sian liberan tempon vizitante interesajn lokojn de la mondo. Kaj kiaspecaj uloj povas plenumi ĉi-supre menciitajn kondiĉojn? Kompreneble liberaj homoj en la aĝo de pli ol 60 jaroj, ĉar ĝuste tiaj estis anoj de la ĉi-jara biciklado. Ni menciu, ke unu partoprenanto dumvoje festis sian 77-an naskiĝtagon. Jen fantazio!

Survoje okazis diversaj kaj eĉ dramecaj momentoj. Ekzemple dum la lasta ekspedicio unu el la biciklantoj havis akcidenton tiom seriozan, ke oni devis preni ĝin al hospitalo per helikoptero. Alifoje en Azio multaj vojaĝantoj suferis stomakproblemojn. Tamen akompananta ilin la tutan tempon aŭtomobilo pretis transporti malsanulojn. Ĝia stiristo okupiĝis ankaŭ pri organizado de tranoktoj sur la itinero. La grupo kutime veturis dum ses tagoj, kaj la sepan ĝi dediĉis por ripozo kaj prizorgado de la ekipaĵaro. Oni klopodis tiamaniere plani ĉion, por povi viziti kiel eble plej multajn, interesajn lokojn survoje. Lastatempe oni sukcesis atingi la orientan finon de la Granda Ĉina Murego kaj ĵetis la okulon sur la Nordan Koreion, kaj ĝuste tie - sur la plej grandan fiŝbazaron en Busano. Laŭ la opinio de la partoprenantoj tre amikecaj por biciklistoj estas Ĉinio kaj Japanio. Bonegajn itinerojn posedas ankaŭ Ameriko, kiun ili estis trapasantaj dum tri monatoj. Ili alte pritaksas ankaŭ la vojojn de Valio kiel la duajn tuj post Turkio.

Unuafoje en 2004 la vojo de simila biciklado kondukis de la Nordkapp-promontoro ĝis Olimpio kaj post kvar jaroj en 2008 - de Olimipio al Pekino. Kaj nunjare post 168 tagoj da  tiu ĉi piedprema veturado, vizitinte ĉe la fino plej rigardindajn itinerojn de Irlando, la 9-an de aŭgusto la grupo de 29 poloj, litovoj, germanoj, italoj kaj irlandanoj enveturis Londonon. En la urbo akompanis ĝin bicikle lokaj policistoj kaj proksime de Tower Bridge bonvenigis reprezentantoj de la prezidento de la urbo. Sed tie finiĝis granda aventuro de la bravuloj, kiuj iom malĝojaj pro la fakto jam planas laŭvican post kvar jaroj, kaj temos pri la traveturo de Londono ĝis Rio de Janeiro - ĉi-lasta gastigonto de la plej proksimaj olimpiaj ludoj. Do en la 2016 jaro antaŭ la partoprenontoj preskaŭ 10 mil kilometroj kun vidindaj lokoj, dum agrabla peno, en la tempo libera de la laboro kaj ankaŭ - oni devas supozi - danke al koncerna familia forpermeso. Travivi tian libertempon almenaŭ unufoje en la vivo, ĉu ne?                       

La plej feliĉa aĝo

17/08/2012 18:35

Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj.

"Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj garantiantoj por juneca vivosento.

La oficiala usona statistiko pruvas ke altaĝaj homoj estas pli feliĉaj ol homoj en siaj mezaj aŭ junaj jaroj. La usona Nacia Opiniesplora Centro en Miĉigano de jardekoj ĉiujare efektivigas reprezentivan enketon en la tuta lando. La rezulto montras ke ju pli la aĝo de homoj progresas des pli troviĝas pli kaj pli da tre feliĉaj homoj. Dum nur 28,3 procentoj de la 18- ĝis 27-jaruloj indikis ke ili estas tre feliĉaj, la 68- ĝis 77-jaruloj atingis la plej altan feliĉon je apenaŭ 38 procentoj. Tiu procentaĵo malaltiĝis ĉe la 77- ĝis 83-jaruloj al 34 procentoj.

Kaj kio pri la esperantistoj? Ĉu ankaŭ ili estas plej feliĉaj nur en la alta aĝo? Eble en tiu homgrupo la bildo estas iom alia: Junaj homoj povas ĝui la kunestadon kun aliaj gejunuloj el aliaj landoj pere de la Internacia Lingvo en alta grado, certe pli ol samaĝuloj kiuj ne parolas Esperanton, kaj tio alportas pli altan gradon de feliĉo.

Por la meza generacio Esperanto ne alportas grandan avantaĝon, dum la altaĝuloj kiuj disponas pri sufiĉe bona sano kaj ankaŭ sufiĉe da mono povas vojaĝi kaj tiel partopreni en la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj. Se temas pri mi mem, la ebleco ĉiutage redakti kaj paroli sonartikolojn por la Esperanta Retradio alportas al mi grandan feliĉon kaj mi jam nun kuraĝas diri ke en mia aĝo mi nun sentas min plej feliĉa. Kio pri vi? Ĉu vi simile sentas?

Elkribri kandidatojn per ludoj

16/08/2012 17:56

Montri bildojn pri la labora vivo per komputila ludo: Multaj firmaoj malkovris "rekrutigajn ludojn" por testi siajn kandidatojn pri ilia taŭgeco. Dum tiuj devas pruvi sian kompetentecon kaj sian ŝarĝiĝivon en realismaj scenaroj, tiu perluda prijuĝa procedo havas ankaŭ la avantaĝon konatiĝi kun la estonta profesia ĉiutago.

Por la entreprenoj ne estas limoj - rekrutigaj ludoj estas aplikataj intertempe en multaj sektoroj de la ekonomio, eĉ la usona armeo uzas komputilajn ludojn - tie tamen precipe por trejni siajn rekrutojn. Unilever igas la kandidatojn ekzemple gvidi virtualan fabrikon de glaciaĵoj, ĉe la brita sekreta servo potencialaj agentoj devas kraki kodojn.

La ludoj estas miksaĵo el testo pri scio kaj prijuĝa procedo kun specifaj taskoj rilate al la koncerna posteno kaj la testo de la kapabloj kompreni kaj solvi problemojn. Tiel la entreprenoj provas konatiĝi kun siaj kandidatoj laŭeble bone jam antaŭ la unua kandidatiga intervjuo.

L'Oréal ekzemple metas siajn kandidatojn al la pinto de virtuala kosmetika konzerno, kie necesas gvidi ĉiujn entreprenajn sekciojn, de la vendostrategio ĝis esplorado kaj disvolvado. Ĉe la Commerzbank la kandidatoj ludas bankistojn kaj la franca provizanto de poŝtaj servoj Formaposte testas sian potencialajn kunlaborantojn en la "Facteur Academy" pri iliaj kapabloj kiel leterportistoj per virtuala travivo de tipa laborsemajno.

La kandidatoj eltrovu per tiu virtuala ludo ĉu por ili - biciklante tra francaj urboj kaj sidante en la metilernejo - la okupo kiel poŝtisto estas vere taŭga laboro. La entrepreno havas bonajn kaŭzojn por ĝisfunde testi la motiviĝon de kandidatoj: Ĉirkaŭ  kvarono de la metilernantoj post la prova periodo ĉesigas la laboron pro mankanta motiviĝo aŭ pro problemoj de konduto.

La ludo akompanas la virtualan metilernanton dum tuta semajno - de la dentobrosado matene ĝis la vespera programo - kaj tiamaniere ĝi estas ankaŭ speco de eduka helpilo: Helpe de komenta kesteto la estonta poŝtisto ricevas instruon se la konduto ne estas taŭga. Tio koncernas ankaŭ neadekvatan elekton de vestaĵoj aŭ malĝentilajn komentojn rilate al personoj kun aŭtoritateco. Samtempe aperas pli malpli subtilaj postuloj konatiĝi kun detaloj pri la firmao.

Fine de la ludo okazas profilanalizo - kie apud la stilo de la vestiĝo ankaŭ higieno kaj akurateco ricevas poentojn. Formaposte tamen atentigas sur sia retpaĝaro ke surbaze de la ludo kandidatoj ne jam falas tra kribrilo, sed interesuloj komprenu la ludon kiel seriozaĵon.
 

Admirinda steplupo

15/08/2012 18:25

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la unua duono de la pasinta jarcento, eminenta verkisto markis la tutmondan kulturon per siaj eksterordinaraj libroj. Li naskiĝis en la jaro 1877, en Germanujo kaj mortis en 1962, en Svisujo. Ĉi-jare oni do jubilee rememoras la idearon de tiu kurioza, iom stranga artisto. Lia nomo: Hermann Hesse.
   
Liaj gepatroj estis piaj protestantoj, kaj enmetis la filon en seminarion, kun la intenco fari lin pastoro. La junulo ribelis, forkuris kaj translokiĝis al Svisujo, kies civitanecon li alproprigis. Tie li ekkonstruis por si profundan klerecon kaj personan vivofilozofion. Tuj li publikigis poemovolumon kaj la romanon “Peter Camenzind”, kiu temas pri la ribelo de junulo kontraŭ la tradicia eduksistemo. Sekve, li vojaĝis al Hindujo, interesiĝis pri la budhana religio kaj verkis la furoran novelon “Sidarta”, kiu aperis ankaŭ kiel filmo. Li ankaŭ influiĝis de la ideoj de la psikanalizisto Carl Gustav Jung, kaj pro tiu influo li verkis alian faman verkon: “Demian”. Ĉi tiu bela libro forte impresis plurajn generaciojn tra la tuta mondo. Li verkis ankaŭ multajn nelongajn rakontojn, ĉiam per eleganta, simpla kaj klara stilo.
   
Hesse vigle sin engaĝis en porpacan movadon. Pro tio, diktatorecaj registaroj malsimpatiis liajn librojn. Poste, tamen, liaj ideoj senbare disvastiĝis, kaj liaj libroj vendiĝis je milionoj da ekzempleroj. Lia serĉado de profunda spiritualismo kaj humanismo, lia amo al arto kaj lia spitemo pri burĝaj kaj konvenciaj inklinoj transformis lin en specon de “ikono” de la tiel nomata kontraŭkulturo – ia malpreciza kontestado al la sociaj establitaj valoroj. Li fariĝis moda aŭtoro, sed ne ĉiuj legantoj bone komprenis liajn profundajn intencojn.
   
En sia matura vivoperiodo li verkis siajn du majstroverkojn: “La steplupo” kaj “La ludo per vitraj perloj”. Per la unua li montris la kruelan, absurdan vivostilon en sensenca socio; per la dua, esperon, ke iam la homaro saviĝos el ĥaoso per kleriĝo, arto kaj solidareco.

Hermann Hesse ofte sin dediĉis al pentrado de akvareloj. En la jaro 1946, li ricevis premiojn Goethe kaj Nobel pri literaturo. La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis tute izolita en kamparo.

En interreto eblas spekti nelongan filmeton pri tiu granda homo:

Suben-Biciklado (SB)

14/08/2012 17:28

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Biciklado estas temo ŝatata fare de la aŭskultantaro de la Esperanta RetRadio. Ĉi foje temas pri bicikla sporta agado certe ne taŭga kaj  rekomendenda por ĉiuj sed plenplena de adrenalino kaj vere kontentiga, kondiĉe ke oni iamaniere atingos "sendifekte" la suban alvenpunkton! Temas pri rapidega biciklado laŭ kruta montdeklivo  sed tute suben, do temas nome pri "suben-biciklado" kaj "SB" mallongige . Angle oni nomas ĝin "downhill biking", mallongige "DH".

La praktikantoj de suben-biciklado surmetas fortikajn ŝirmilvestojn kaj kompletan motorciklan kaskon, ĉar ili atingas kaj eĉ superas rapidecon de 80 km/h. Ankaŭ la bicikloj por tiu ĉi sporto devas havi specialajn karakterizaĵojn. Kvankam ilia framo devas esti tre fortika por rezisti al la ekstremaj streĉadoj, la tuta biciklo devas esti ne tro peza kaj facilmova por permesi kiel eble plej rapidajn akcelojn kaj bremsadojn. Ofte por profesiaj konkursoj, oni preferas elekti treege malpezajn komponantojn malgraŭ ilia mallonga daŭro.

Tiaj bicikloj havas teleskopajn amortizilojn kaj en la antaŭa kaj en la malantaŭa radoj. La malantaŭa amortizilo havas etendiĝon, kiu varias inter 160 mm. kaj 240 mm., dum tiu de la antaŭa rado estas duobla kaj povas etendiĝi inter 180 mm. kaj 203 mm. La stirilo estas pli larĝa ol tiu de montbiciklo kaj povas atingi larĝon de 82 cm. Pli larĝa stirilo garantias pli bonajn regadon kaj stabilecon de la veturilo.
 

La pneŭmatikoj estas profunde ĉizitaj kun elstaraj gumaj dentoj por plibonigi ekstervojan adheron aparte dum kurbiĝo. Ankaŭ ilia dikeco estas escepta: ĝis du kaj duono coloj. Oni ĉiam uzas antaŭan kaj postan hidraŭlikajn bremsojn, kiuj permesas sekuran bremsadon en ĉiu situacio. Ĉar suben-biciklado tute ne postulas vastan gamon de endentaĵaj rilatumoj, la rapidumŝanĝilo estas simpla kompare al normala montbiciklo: nur unu dentrado por la pedaloj kaj 9-10 pinjonoj por la postrada nabo.

Dum multaj jaroj mi kutimis bicikli per montbiciklo tra la dezerto de la suda Israelo dum mia filo, ekde sia junaĝo, sukcese partoprenas en motorciklaj konkursoj de la kategorio "enduro" (t.e. ekstervoja rajdadrezisto) kaj sin trejnas ankaŭ per suben-biciklado. Kiam lastjare li invitis min partopreni en semajno de suben-biciklado en la francaj alpoj, mi komence iom hezitis. Jam delonge en la francaj alpoj oni dumsomere ekspluatadas skivojojn kaj skiinstalaĵojn por praktiki montbicikladon kaj suben-bicikladon.

Vere temis pri kontentiga kaj neforgesebla sperto. Malfacile priskribi la sensaciojn, kiujn oni spertas dum la rapida biciklado suben laŭ krutaj deklivoj foje en arbaro foje en nudaj montaj areoj. Mia komencaj timo kaj hezitado, malsupreniron post malsupreniro, malaperis kaj mi kiel postsekvanto eĉ filmis el malantaŭe per speciala kamerao kelkajn rajdojn de mia filo.

Se vi scivolas malkovri kaj iom provi la sensaciojn de freneza suben-biciklado, spektu mian ĉisuban alkroĉitan filmeton. Sed unue mi deziras vin averti: ĉe kelkaj spektantoj tiu ĉi filmeto povus kaŭzi sensaciojn de vertiĝo kaj malpezan iomete malagrablan senton:
 

 

Spritaĵoj kun lecionoj

13/08/2012 18:43

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Leciono 1

La edzo eniras sub la duŝon en la momento, kiam lia edzino eliras el la banĉambro.
Ĉi-momente aŭdiĝas ĉeporda sonorileto. La edzino rapide ĉirkaŭvolvas sin per viŝtuko kaj kuras malsupren por malfermi. Malantaŭ la pordo staras najbaro.
Antaŭ ol la virino komencis paroli, la najbaro diras "Mi donos al vi 800 dolarojn, se vi demetos la viŝtukon".
Post momento da pripensado la virino ekstaras nude antaŭ la najbaro. Post kelksekunda rigardo la najbaro enmanigas al ŝi 800 dolarojn kaj foriras.
La virino denove surmetas la viŝtukon, revenas supren, kaj la edzo demandas "Kiu estis?"
"Nia najbaro dekontraŭe" li aŭdas responde kaj daŭrigas:
"Bonege! Ĉu li eble redonis tiujn ĉi 800 dolarojn, kiujn li pruntis de mi?"
La konkludo de la historio tekstas: se vi posedas esencajn informojn koncerne preni krediton kaj la riskon ligitan kun tio ĉi, informu pri tio la kunposedantojn de la akcioj en la ĝusta tempo.


Leciono 2
Komerca reprezentanto, administra oficistino kaj ilia estro iras komune tagmanĝi. Surstrate ili trovas malnovan lampon. Kiam ili ektuŝis ĝin, aperis Ĝino, kiu promesis plenumi unu deziron al ĉiu el ili.
"Mi unue, mi unue!" ekkriis la oficistino. "Mi deziras troviĝi sur Bahamaj Insuloj, navigi motorboaton kaj pensi pri nenio". Kaj jen ŝi malaperis.
"Nun mi" ekvokis la komercisto. "Mi ankaŭ volas esti sur la insuloj, ripozi surstrande kun mia persona masaĝistino kaj kun stoko da malvarma kokakolao". Kaj li ankaŭ tuj malaperis.
"Bone, nun vi" diris la Ĝino al la estro, kaj tiu ĉi respondis: "Mi volas, ke la duopo venu al mia buroo tuj post la lunĉo".
Kaj jen la konkludo de tio: ĉiam permesu, ke via ĉefo parolu kiel la unua.



Leciono 3
Aglo sidis sur arbo, ripozis kaj faris nenion. Malgranda kuniklo rigardis la aglon kaj demandis:
"Ĉu mi ankaŭ povas eksidi ĉi tiel kaj fari nenion?" Je tio la aglo rediris: "Certe, kial ne?"
Do la kuniklo same eksidis kaj ripozis. Tiam subite aperis vulpo, saltis sur la kuniklon kaj formanĝis ĝin.
Kaj kia estas la konkludo pri tio? - Por sidi kaj fari nenion, oni devas sidi sufiĉe alte.
 

Rideto forpelas streson

12/08/2012 17:56

Tio certe estas granda postulo: Kiu sentas grandan tempopremon kaj dronas en ĥaoso, tiu simple foje ridetu. Tion konsilas psikologoj. Ili eltrovis ke tio reduktas streson, eĉ se la koncerna persono atingas tiun simpativekan efikon per helpiloj.

Se la konferenco foje daŭras iom pli longe, kaj se sur la skribotablo amasiĝas neplenumita laboro, se la vendejoj fermos post kelkaj minutoj kaj pli poste venos la bogepatroj - jen do situacio kiu ne igas onin disradii bonhumoron pro ĝojo. Tio sonas kiel defio, sed ĵus nun estas plej bone montri larĝan ridetan grimacon. Tion ĉiukaze konsilas psikologoj.

Esploristinoj de la Universitato de Kansaso dividis 169 testpersonojn en tri grupojn. Grupo numero 1 ekzercis neŭtralan mienon. Grupo numero 2 trejnis laŭnorman rideton, ĉe kiu nur la muskoloj ĉirkaŭ la buŝo estas movataj. Kaj grupo numero 3 trejnis tiel nomatan Duchenne-rideton, ĉe kiu oni aktivigas la muskolojn ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj. Dum tio la testantoj tenis manĝostangeton per la buŝo - ĉiukaze per tiu maniero kiu produktas aŭtomate la deziratan mienon. Tiel la esploristinoj povis testi kiu diferenco rezultas el konscia rideto. Ĉiu dua testanto tute ne sciis ke temas pri tio, sed pensis ke li faras nur vizaĝan gimnastikon helpe de manĝostangetoj.

Nun la testantoj devis plenumi stresantajn multataskajn laborojn. Ili sekvis stelon kiun ili vidis nur en spegulo - dekstramanuloj per la maldekstra mano, maldekstramanuloj per la dekstra mano. La alian manon ili devis meti en malvarmegan akvon. Dume ili tenis denove la manĝostangetojn en la buŝo kiel ili estis lernintaj tion. Post tio la esploristinoj mezuris la frekvencon de la korbatado de la testantoj kaj demandis ilin kiom da streso ili sentis.

La rezulto forigis ĉian dubon: La testantoj kiuj estis ridetantaj - precipe tiuj kiuj ridetis ankaŭ per la okuloj - poste havis pli trankvilan korbaton ol tiuj kun neŭtrala mieno. La testantoj kiuj ridetis sen scii tion sentis krome malpli da streso.

En normalaj kazoj homoj ridetas kiam ili bonfartas. Sed evidente aliflanke rideto povas serenigi malbonan humoron. Tion estis montrintaj jam antaŭaj esploroj, sed ne tiel precize kiel la aktuala studaĵo - manĝostangetojn la psikologio ĝis nun ne uzis por eksperimentoj.

La psikologinoj konkludas ke povas helpi al la korpo regi stresreagon per ridetado. Kaj en tiu kazo ne ludas rolon ĉu en tiu momento oni sentas emon al rideto, ankaŭ artefarita rideto helpas.

<< 22 | 23 | 24 | 25 | 26 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.