Blog

Nesufiĉe da korpa kontakto

31/08/2012 16:45

Kuracisto en Vieno ĵus publikigis libron pri soleco de homoj kaŭzita de manko de tuŝiĝoj. Li konstatas ke homoj ja tuŝas ekranon por sendi karesojn al siaj gekaruloj, sed apenaŭ havas la tempon por tuŝi sian partneron.

Sen tuŝiĝoj ni ne povas ekzisti, nur per ili ni lernas percepti nin mem. Ekonomipsikologoj jam delonge malkovris tuŝojn kiel vendakcelan trukon. Sed ni mem en la industria socio uzas nian palposenton ĉiam malpli. Estas dilemo de la interreta socio: Tra la reto ĉio eblas - escepte de tuŝoj.

Tuŝiĝoj kreas la "mi"-senton. Infanoj nur per palpado de la haŭto ricevas imagon pri si mem. Ili per tio fiksas sian korpan skemon. Kio estas interne, tio estas "mi", ĉio alia estas "ne-mi". Tuŝiĝoj tenas vin sur via vivovojo. Deprimo, soleco, sociaj timoj - ĉio tio povas kunrilati al manko de korpa kontakto. La palposento evoluas tre frue kaj restas preskaŭ senperde ĝis alta aĝo. Kaj tamen ni forgesas ĝin. Ankaŭ la kunligo inter korpa kontakto kaj sano estas apenaŭ esplorita. Dum infanoj havas naturan senĝenan aliron al korpaj kontaktoj, la barieroj kreskas kune kun la aĝo. La palposento degeneras, korpa kontakto limiĝas ofte al seksaj kontaktoj. Precipe maljunuloj fariĝas netuŝituloj. Aliflanke multaj malsanoj pliboniĝas se la pacientoj estas tuŝataj. Korpa kontakto bremsas agresemon.

Kaj kompreneble tuŝoj bonege taŭgas por manipuli. Kelnerinoj kaj vendistinoj pruveble enspezas pli se ili tuŝas siajn klientojn ĉe la brako. Eĉ nerimarkitaj tuŝoj kreas simpation kaj fidon. Ĉe eksperimento preterpasantoj kiujn oni senatente tuŝis estis pli ofte pretaj helpi ol netuŝitaj homoj.

Reciproka korpa kontakto tute facile plibonigas la kvaliton de partnereco. Se oni volas efektivigi tion je distanco, oni trovas ankoraŭ problemon. Inventemuloj cerbumas por transpontigi la distancojn en tuŝado. Jam troviĝas sur la merkato "karesa" ĉemizo kiu transportas pere de ĉeltelefono karesajn tuŝojn de la partnero.

Sed ekzistas ŝancoj por tuŝoj. La konscio pri la potenco de la tuŝoj kreskas. Por la hejma uzo la aŭtoro de la libro rekomendas kunkuŝi ĉiutage dum 20 minutoj. La bezono ja varias individue sed studoj montris ke 20-minuta masaĝo montris pozitivajn efikojn. Kaj tiaj 20 minutoj ne estas tro longa tempo por resti for de la ekrano.
 

Kubo - insulo de energiŝparantoj

30/08/2012 16:35

Dum pli ol 60 jaroj Kubo suferis sub energikrizo kiu komenciĝis per la usona embargo kaj komence de la 1990-aj jaroj kondukis al situacio de mankego. Post la malapero de la "Fera Kurteno" ĉesis la helpo flanke de socialismaj frataj ŝtatoj kiel Sovetunio aŭ GDR. Mankis la devisoj por la importado de krudaj materialoj kaj nafto. Sekve energicentraloj estis senfunkciaj, la trafiko haltis, same kiel la produktado en multaj fabrikoj. Multhoraj elŝaltoj de elektro lamigis ĉiutage la televidilojn, ventumilojn kaj fridujojn. Vespere la stratoj kaj domoj dronis en malhelo.

Intertempe pliheliĝas la situacio en urboj kaj kamparo. El la mankego de la pasintaj jaroj - tion ordonis ŝtatestro Fidel Casto jam antaŭ ses jaroj - fariĝu virto kiu portu la nomon "Energia Revolucio" kaj kiu apud la sunenergio uzas ankaŭ ĉiujn penseblajn ekologiajn alternativojn. Castro tiam en televida parolado deklaris " Ni ne atendas ĝis la fuelo falas de la ĉielo, ĉar ni malkovris ion pli gravan - la energiŝparadon. Tio egalas al trovado de giganta trovejo de nafto."

De tiam ĉie sur la insulo grandegaj propagandaj afiŝoj reklamas por la energiŝparado. La "Granma", la oficiala organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, preskaŭ en ĉiu eldono laŭdegas renovigeblajn energiojn, sur la televida kanalo Cubavisión ĉiusemajne okazas televida spektaklo kiu pritraktas energitemojn. Jam en la jaro 2005 la ŝtatestro malpermesis la uzon de tradiciaj lumbulboj. Ene de 6 monatoj sociaj laborantoj sukcesis elŝraŭbi pli ol 9 milionojn da lumbulboj en privataj mastrumejoj, ŝtataj oficejoj aŭ fabrikoj kaj anstataŭigis ilin per energiŝparlampoj. Dum nur du jaroj forzorgiĝis 2 milionoj da fridujoj, krome unu miliono da ventumiloj, 180.000 klimatizaj instalaĵoj kaj 260.000 akvopumpiloj. La kubanoj devis aĉeti la novajn energiŝparilojn kiuj plej ofte venis el Ĉinio surbaze de kredito, ĉu ili deziris tion aŭ ne. Oni surmerkatigis rizboligilojn je favoraj prezoj. La registaro ankaŭ edukis la popolon per novaj tarifoj por kurento al energiŝparado: Kiu konsumas malpli ol 100 kiloŭathorojn pomonate , tiu pagos nur 9 centavojn po KWh, tio korespondas al 0,004 usonaj dolaroj. Ĉiu kroma KWh draste plialtigas la fakturon por elektra kurento.

Tio ja sonas diktatorece sed tiu energiŝparprogramo celebras grandajn sukcesojn. Hodiaŭ la kariba insulo konsumas je 34 procentoj malpli da petroleo, je 34 procentoj malpli da likva gaso kaj je 80 procentoj malpli da benzino. La pokapa energikonsumo sumiĝas je nur okono de la konsumo de usona hejma mastrumejo. La energia revolucio ene de malmultaj jaroj faris el Kubo la plej daŭripovan landon de la mondo kiel taksis ĝin jam en la jaro 2006 la mediprotekta organizo "Monda Fonduso por Naturo". Kaj ŝajnas ke ankaŭ la kubanoj profitas el tio.

Sunkolektilo ŝparas tiom da kurento ke ĝi repagiĝas jam post unu jaro. En la vilaĝo Pedro Pi sur 300 domoj troviĝas tiaj kolektiloj. Tio alportas al la enloĝantoj la lukson ke ili nun eĉ dum vintro povas varme duŝi. En la ĉefurbo Havano aliflanke eĉ ne en ĉiu domo disponeblas akvo el krano. Varmaj duŝoj por la homoj tie restas revo.

La plej instrua ekzemplo de tiu enorma verda revolucio kiu plenumiĝis dum nur 7 jaroj estas la urbo Cárdenas, 105 kilometrojn oriente de Havano. Tie pastro iniciatis la produktadon de biogaso el ekskrementoj de porkoj kaj bovoj. En specialaj reaktoroj bakterioj produktas metanon kiu estas altvalora bruligaĵo. 250 tiaj instalaĵoj estis konstruitaj dum la pasintaj 20 jaroj jam nur en la provinco Matanzas. En la jaro 2011 la Eŭropa Unio decidis financi pluajn 250 instalaĵojn dum la venontaj tri jaroj. Cárdenas fariĝis celo de vizitantoj kun ekologia engaĝiĝo.

Kaj jam en la infanvartejoj la infanoj lernas pri energiŝparado. Lernejanoj ludas pri tiu temo teatraĵojn. La plej bonaj aktoroj rajtas travojaĝi por turneoj la landon por prezenti siajn premiitajn teatraĵojn.

Tiel Kubo povas fariĝi modelo por aliaj landoj kiuj troviĝas en simila situacio.

Nekutima memoraĵo el Sicilio

29/08/2012 19:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Dum la ĵus finiĝinta Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio, Italujo) ni vizitadis la okcidentan parton, pli malpli kvaronon de tiu fascina insulego. Por mi, italo loĝanta jam 37 jarojn en Israelo, kiu tamen vivis siajn unuajn 31 vivjarojn en la norda Italujo, iom hontete temis pri la unua esploro de Sicilio.

Krom belegaj rememoroj de vidindaĵoj kaj homaj travivaĵoj, mi kunportis hejmen ununuran objekton kiel memoraĵon:   "scacciapensieri" (Esperante "buŝharpo" sed laŭvorte "forpelilo de zorgoj"). Mi opiniis, ke temis pri tipa sicilia muzika instrumento sed poste enketante la aferon, malkovris, ke ĝi estis fakte disvastiĝinta en la tuta mondo, sed, ke pro la disvastiĝo de buŝharmoniko laŭgrade malpliiĝis ĝia uzado.

Memorebla restas la itala "spageta-vakera" filmo "Il buono, il brutto, il cattivo (t.e.: La Bonulo, la Malbelulo, la Malbonulo), el la jaro 1966, kiu famiĝis ankaŭ pro la popularigo de sia ĉefa muzika motivo, kiu inkludis nekutiman instrumenton kiel "buŝharpon", kiu pro tio siavice denove populariĝis:

♬ ♬ ♬

La buŝharpo estas muzika instrumento idiofona (memtona) kun strukturo de metalo refaldita laŭ formo de huffero tiel kreanta liberan spacon inter ĝiaj ekstremoj por maldika langeto el ŝtalo, kiu unuflanke estas fiksita al la framo de la instrumento kaj ĉe la alia flanko povas vibri libere.

Oni ĝin ludas metante la ekstremojn kun la libera langeto inter la tranĉodentoj (sen tro kunpremi) kaj ritme pinĉante la langeton per fingro. Por ŝanĝi la sonalton oni ŝanĝas la grandon de la buŝa kavo per malsamaj pozicioj de lango kaj lipoj. Ĉe spertaj muzikistoj la buŝharpo fariĝas fakte parto de ilia korpo. Kompreneble ege gravas ne frapi la dentojn per la langeto ĉar tio povŭs kaŭzi permanentan damaĝon.

Mi ricevis privatan lecionon pri ludado de buŝharpo fare de vendisto sur la placo antaŭ la famega katedralo de Monreale (apud Palermo). Verŝajne pro la varmego mi estis la sola kliento kaj li sin dediĉis al mia instruado kaj poste ni ankaŭ afable konversaciis. Li  interesiĝis pri nia grupo, petis informojn pri Esperanto kaj nia kongreso en Mazaradelvalo kaj scivolis, ĉu la sicilia gastamo bone impresis nin.

Por konkludi jen fama sicilia "tarantella" danco majstre akompanata per buŝharpo:

♬ ♬ ♬
 

 

Komparado levas mensajn kapablojn

28/08/2012 19:11

Kiel komercisto por mi la komparado de prezoj estas esenca mekanismo por la prijuĝo de ofertoj. La prezoj estas helpiloj por konstati la valoron resp. la utilecon de certa varo aŭ servo. Certe prezo estas nur indikilo, sed komparante la prezojn kaj esplorante kial iu varo estas pli multekosta ol alia simila, oni povas esplori la valoron kiun la ofertaĵo havas por la kliento.

Kompari akcelas la kapablon analizi. Kiu multe komparas tiu ankaŭ multe devas analizi kaj alveni fine al iu konkludo ke iu specifa oferto estas la plej taŭga por la koncerna persono. La komparado kondukas al konvinkoj kiuj povas ŝanĝi la sintenojn kaj kondutojn de homo. Homo kiu komparas do adaptiĝas pli facile al novaj cirkonstancoj, estas pli fleksema kaj tolerema.

Se oni lernas fremdan lingvon, do kroman lingvon kiu aldoniĝas al la posedo de la gepatra lingvo, tiam oni ankaŭ devas kompari la funkciadon kaj la diversajn elementojn de la nova lingvo kun la respektivaj elementoj kaj la funkciado de la unua propra lingvo. Per tiu komparado oni ekkonas mekanismojn, oni konsciiĝas pri diferencoj kiujn oni antaŭe ne rimarkis. Se oni lernas fremdan lingvon kaj vere enpenetras en ĝiajn elementojn, tiam oni atingas pli altan nivelon de konscio kaj tiel levas siajn mensajn kapablojn.

Ne ĉiuj lingvoj estas same taŭgaj tiucele. Ekzemple la angla tute ne estas laŭsistema lingvo. Oni kvazaŭ havas preskaŭ nur esceptojn kaj apenaŭ regulojn. Ekzemple por la prononco de la lingvo apenaŭ ekzistas reguloj. Kiel ĉiu E-parolanto scias, la situacio ĉe Esperanto estas tute alia: La elementoj de la lingvo estas klare troveblaj kaj tial eblas analizi la funkciadon de la lingvo tre bone. Kaj se oni foje lernis kompreni la funkciadon de unu lingvo, tiam ankaŭ pli facile eblas kompreni la funkciadon de aliaj lingvoj.

Lingvo malfermas ankaŭ la aliron al la scio pri la mondo. Eĉ se oni disponas pri multaj tradukoj el aliaj lingvoj al la propra, tamen restas ofte grandaj truoj. Precipe se temas pri spertoj kiujn oni povas akiri per buŝa komunikado, la parolado de kroma lingvo estas tre utila. Kaj se tiu kroma lingvo ebligas komunikadi kun homoj el ĉiuj mondopartoj, tiam la mensa horizonto enorme vastiĝas kaj tiel ankaŭ leviĝas la mensaj kapabloj.

Do Esperanto kondukas kaj pro ĝia travidebla strukturo kaj funkciado, kaj pro ĝia internacieco al pli klara vido pri la mondo, ĉu en granda mezuro ĉu en detalo. Sendepende de granda nombro da parolantoj la lingvo povas servi al plibonigo de siaj kapabloj kaj de sia persona situacio. Do Esperanto estas valorega jam antaŭ la "Fina Venko" kiu eble venos nur post kelkcent jaroj.

Ankoraŭfoje pri WOW-signalo

27/08/2012 18:38

La grandeco de la tuta Mondo estas kapturna fakto, sed malgraŭ tio la homo emas esplori ĝin per ĉiam pli modernaj metodoj kaj rimedoj. Por konsciiĝi pri la grado de malfacileco gvidi tiajn esplorojn oni devus mencii kelkajn nombrojn. Nome la nombro da steloj en nia malgranda galaksio egalas al 1011 (la dek unua potenco de dek) laŭskribe unuo kun dek unu nuloj (100 000 000 000). Jam nun observeblaj en la Universo estas samtiom da galaksioj. La pola astrofizikisto prof. Udalski, malkovrinto de eksterteraj planedaj sistemoj pritaksas, ke almenaŭ 60 procentoj da steloj havas planedajn sistemojn. Laŭ liaj supozoj rezultas, ke la nombro da planedoj en la Universo egalas al 1022 (la dudek dua potenco de dek) kiun nombron skribe bildigas unuo kun dudek du nuloj (10 000 000 000 000 000 000 000). Je kiom ni eraras? - jen la demando!

Mi jam skribis pri la signalo el la kosmo ricevita per teleskopo de la Observatorio "Granda Orelo" en la usona ŝtato Ohio en la 1987-a jaro (19.02.12). Ĝi estis laŭ la opinio de sciencistoj ebla mesaĝo fare de iuj kosmuloj. Lastatempe danke al unu pola sciencisto Tomasz Kokowski, kiu okupiĝas ĝuste pri la temo de eblaj kontaktoj kun eksterteraj estaĵoj, mi sukcesis kolekti kelkajn klarigojn pri la temo, do mi deziras dividi ilin kun vi.

La t.n. WOW-signalo aperis kiel tre forta, nemodulita tono, elsendita kadre de tre malvasta bendo de radiado de 1420 MHz, karakteriza por la interstela hidrogeno. Kadre de la frekvenco la kosmo estas plej mallaŭta - t.e. ĝi malplej bruas, kaj tio ebligas plej bonan "aŭdeblecon". Malgraŭ ke pli postaj provoj priaŭskulti aŭ reobservi similan signalon estis gvidataj de eĉ kelkcentoble pli aŭdkapabla aparataro, oni malsukcesis kapti ion ajn.                      
Sed la pola sciencisto rimarkigis interalie, ke:&

1/ la t.n. "WOW" daŭris precize 72 sekundojn, t.e. tiom longe, kiom kapablis registri la raditeleskopo kadre de sia "observofenestro"&
2/ al la ĉapo de la teleskopo samtempe estis direktataj signaloj de du direktoj kaj                           
3/ la maniero de transformado de la signaloj malebligis orientiĝi definitive per kiu orelo de la teleskopo la signalo estis registrita
- tiel do la difino de la loko de kiu alvenis la WOW-signalo, bedaŭrinde plu restas sufiĉe ampleksa.

La signalo bedaŭrinde restas ekster la homa rekono. Ĝis nun neniu ankaŭ sukcesis pruvi, ke la signalo estis natura, t.e. ke ĝi devenis ekzemple de iu pulsanta stelo aŭ ke ĝi estis elfaraĵo de la homo, kiel ekzemple militista satelito.

 

La pola esploristo pri la kosma radiado asertas, ke la WOW-signalo tutcerte ne devenis de la Tero. Ĝi ankaŭ ne estis trompo, nek io, kion faris la homa mano. La signalo ne povus esti elfarita sur la Tero, ĉar nia atmosfero blokas ĝuste tiajn signalojn, se oni volus elsendi ilin el la tersurfaco. Plej verŝajne ankaŭ ĝi ne estis signalo naturdevena, ĉar la naturo tutsimple ne elfaras signalojn je la menciita frekvenco, sed je la multe pli alta.

Nuntempe sciencistoj opinias, ke oni devas aŭskulti la tutan ĉielsferon kaj tutcerte oni devas plibonigi la teknologion, ĉar povas esti, ke niaj oreloj estas simple tro malperfektaj por rekoni ekziston de eblaj vivoformoj en la Universo.
 

Portugalio survoje al financa resaniĝo

26/08/2012 18:00

De la kriza ŝtato Portugalio eliras signalo: "Vidu, karaj grekoj, necesas nur akcepti la defion." La lando ĵus montras kiel oni finance resaniĝas per ŝparado - kaj tiel denove kapablas allogi investantojn.

Kelkfoje en la vivo helpas nur humuro: "Kara Angela, Portugalio donas sian plej bonon." Kun sloganoj kiel tiu sub karikaturoj de ridetanta germana kancelierino la portugala longtradicia brandfarejo Licor Beirão reklamas sur afiŝoj. Kompreneble temas unuavice pri likvoro. Sed tio estas ankaŭ aludo pri la fervoro de la portugaloj reordigi sian ŝtatan buĝeton. Apud Grekio Portugalio estas konsiderata la plej problemeca lando de la Eŭro-zono. Sed en Portugalio oni rezignas pri insultoj kontraŭ la germana kancelierino, dum en Grekio oni ja jam delonge vidas plej multajn problemojn, sed hezitas realigi la necesajn paŝojn.

Portugalio estas alia. La lando komprenis la lecionon. Kaj tial ĝi sukcesas. Antaŭ kelkaj semajnoj la sudeŭropanoj prezentis bilancon kiu estis por multaj observantoj tute surpriza: La buĝeta deficito, impostaj enspezoj, redukto de ŝtataj elspezoj, reformoj sur la labormerkato - en la unua jarduono Portugalio atingis ĉiujn promesitajn ŝparcelojn. Post Irlando la sudeŭropanoj do estas la dua lando kiu pruvas ke ŝparado povas konduki al sukceso - se nur la politikistoj akceptas tion kaj se la civitanoj kongruas kun tio. Per tio la sudeŭropa lando nun denove fariĝas alloga ankaŭ por investantoj, danke al ankoraŭ tre altaj rentumoj de la ŝtataj obligacioj. Portugalio ne jam atingis la montopinton, sed la celo estas jam videbla.

La plej grandan problemon en Portugalio prezentas ankoraŭ la labormerkato. Sed ankaŭ tie montriĝas unuaj sukcesoj. La senlaboreco de gejunuloj nun ne plu kreskas sed stagnas. La registaro sub ĉefministro Coelho reformis la sistemon kaj realigis programon por la subteno de la fondado de novaj entreprenoj. Tiel pli da junaj homoj havas ŝancon ricevi postenon.

Sed estas ne nur la registaro kiu konsekvence agas sed ankaŭ la civitanoj. Ekzistas larĝa socia interkonsento pri la reformoj. Kompreneble la portugaloj ne ĝoje akceptas la drastajn mezurojn sed ili restas pacaj kaj akceptas la batalon kontraŭ la krizo.

Kaj ili vidas la unuajn sukcesojn. La eksporto surprize forte kreskis en la unua jarduono. Por la tuta jaro la ekspertoj kalkulas pri kresko de 3,5 procentoj. Eĉ la industria produktado dum majo konsiderinde kreskis je 5 procentoj. Do la perspektivoj estas bonaj. La portugala ekonomio ĉi-jare apenaŭ ŝrumpos kaj en la jaro 2013 denove kreskos.
 

Mensogi malpli levas la sanon

25/08/2012 22:19

Por vivi sane necesas ne nur praktiki sporton kaj nutri sin blancite. Kiu mensogas malpli, tiu plibonigas sian sanon kaj siajn sociajn interagojn. Tion raportas usonaj esploristinoj en nova studaĵo.

La psikologino Anita Kelly kaj la stastistikino Lijuan Wang de la usona universitato de Notre Dame plenumis dum 10 semajnoj testojn kun 11 testantoj, inter ili apenaŭ du trionoj da studentoj, uzante detektilon de mensogoj. Iliajn rezultojn kiuj ne jam estis publikigitaj en faka ĵurnalo ili antaŭ nelonge prezentis ĉe la ĉiujara kongreso de la Usona Psikologia Asocio en Orlando.

La esploristinoj dividis por la studaĵo la testpersonojn en du grupojn: Iom pli ol da duono ricevis la instrukcion, ne plu rakonti dum la testoperiodo nek malgrandajn nek grandajn mensogojn. La alia duono funkciis kiel kontrolgrupo kaj ne ricevis instrukciojn.

La esploristinoj raportis ke la partoprenantoj trovis diversajn teknikojn por ne mensogi. Ili ekzemple prezentis siajn ĉiutagajn atingaĵojn konforme al la vero, ol fanfaroni pri ili. Krome la demanditoj ne plu inventis iujn elturniĝojn se ili malfruis aŭ ne povis plenumi iun taskon. Kaj kelkaj el ili ekzemple reagis al malicaj demandoj per kontraŭdemando por rompi la pensokoncepton de la vidalvidulo.

Ambaŭ grupoj devis veni ĉiusemajne al la laboratorio kaj plenigi demandilojn pri ilia sano kaj pri iliaj sociaj rilatoj. Krome ili devis submetiĝi al testo per mensogdetektilo por vidi kiom da grandaj mensogoj aŭ mensogetoj ili estis rakontintaj dum la antaŭa semajno.

Per tiu testo montriĝis ke la testantoj de la grupo kiu ne rajtis mensogi sentis sin pli sanaj. Ili ekzemple sentis malpli da kapdoloroj, malpli da doloroj de kolo, da streso, da malgajeco aŭ da timo ol la alia grupo. La ne-mensogantoj krome konsideris sin mem de la kvina semajno kiel "pli sinceraj" personoj, kaj laŭ propraj eldiroj havis pli bonajn sociajn rilatojn kaj interagojn.

La psikologinoj raportis ke laŭ plej freŝaj studaĵoj la usonanoj mensogas 11-foje dum la semajno. Post la fino de la 10-semajna testoperiodo la grupo de la ne-mensogantoj mensogis nur unufoje dum semajno.

La lingvo serena de Baldur Ragnarsson

24/08/2012 17:00

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero savio el Israelo

Tutkorajn bondezirojn al eminenta esperantisto!

La 25-an de aŭgusto okazas la 82-a naskiĝdato de nia islanda elstara poeto-verkisto Baldur Ragnarsson. Antaŭ dekduo da jaroj, kiel freŝbakita esperantisto (kvankam jam 56-jaraĝa), mi ekkonis lin per lia artikolo pri Julio Baghy en la rubriko "Nia kultura heredaĵo" de la revuo Juna Amiko, kiun li daŭre prizorgas.

La unua verko de Ragnarsson, kiun mi vere frandis, estis la historia romano "Sagao de Njal", kiun li tradukis en Esperanton el la islanda lingvo. Nur kiam, post 40 jaroj, mi finfine forlasis la alienigan informadikan mondon kaj ekinteresiĝis ankaŭ pri poezio mi malkovris lin kiel poeton kaj eseiston.

El lia plena originala verkaro "La lingvo serena" eldonita en 2007 mi deziras konatigi al vi du miaopinie tiklajn malkovrojn.
Unue, kiel nia poeto-verkisto priskribas sian esperantiĝon:

"Mian knabaĝon mi pasigis en vilaĝo ĉe unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la bordojn de Orienta Islando. Ambaŭflanke de tiu fjordo altaj montoj levas siajn pintojn al la ĉielo. La fjordo mem estas profunda kaj riĉa je fiŝoj. [...] Dum la vintro la infanoj kompreneble devis ĉeesti la lernejon, la solan en la vilaĝo. En tiu lernejo instruis mia patro. [...] Li edukiĝis en la Pedagogia Lernejo en la ĉefurbo Rejkjaviko. Unu el liaj kunstudantoj tie estis fervora esperantisto. Li havis la kutimon saluti la kunulojn matene en Esperanto: "Bonan tagon!". Tion diris al mi mia patro. [...]

En mia hejma vilaĝo estis ŝuisto, kiu tenis malgrandan librovendejon en ĉambro apud sia laborejo. Tie inter popularaj romanoj, biografiaj libroj kaj tradiciaj poemaroj mi trovis lernolibron de Esperanto. [...] Mi aĉetis tiun libron pro scivolemo kaj eble kun iom neklare intenco ĝin iam trastudi. Tiam mi havis 14 jarojn. Sekvis du jaroj en duagrada lernejo. La tempo por Esperanto ankoraŭ ne venis. [...] Unuajara gimnaziano iun tagon mi rimarkis en montrofenestro de librovendejo libron, kies titolo tuj frapis min rememorige pri mia knabaĝa intereso. [...] [Tie mi trafis] la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909."
 
Tiel komenciĝis la mirinda simbiozo inter Baldur Ragnarsson kaj Esperanto.

Mia dua tikla malkovro rilatas al liaj poeziaĵoj. En la ĉapitro titolita "Islandecaj reeĥoj" nia poeto priskribas antikvan islandan literaturan ĝenron "Kortega poezio" kun specialaj poetika lingvouzo kaj stilo. Jen liaj ĉirilataj vortoj:

"... La kortegaj poemoj verŝajne estas netradukeblaj en kiun ajn lingvon, kvankam la versoformo mem estas sufiĉe bone transdonebla, precipe en Esperanto, efektive mi jam ĝin uzis por originala poemo, kiu ĉi tiel komenciĝas:

Verŝas benon brila suno
sur la tero kaj l'aero,
kisas monton dolĉa vento
blovetante zumas kanton.
Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.

Ĉi tiu strofo transdonas sufiĉe fidele la versoformon [...] kun ok linioj po ok silaboj kaj kun internaj rimoj, alterne plenaj kaj duonplenaj. La citita strofo tamen malhavas aliteracion, kiu estas nepra regulo en la malnova islanda poezio".

Jen do: ĉu ankaŭ vin tiklas la scivolemo enketi plue kaj malkovri, nur por via propra kontentigo, tiajn poeziajn ludojn?

Ĉar dank' al Baldur Ragnarsson mi fakte konatiĝis kun Julio Baghy kaj lia poemeto "Ĉe samovaro", kiam lastjare, ĝuste en aŭgusto, mi finpreparis esperantan filmeton "Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapeŝto", mi dediĉis ĝin al li. Se vi deziras spekti la filmeton jen ĉisube ĝia ligilo:
 


 

 

Kreskanta trezoro

23/08/2012 15:13

La enhavo de la interreto daŭre kreskas. Tio koncernas ankaŭ la esperantan parton de la interreto. Ĉio kio eniras la interreton tie restas preskaŭ neforigeble. Tion oni povas konsideri avantaĝo aŭ malavantaĝo. Rilate al la kreskado de la lingvo ĝi estas certe avantaĝo, ĉar per tio disponeblas ĉiutage pli da tekstoj, sondosieroj kaj filmetoj en Esperanto.

Tio alportas tamen du problemojn: Unue serĉanto devas entute trovi la novajn kaj malnovajn enhavojn kaj due necesas ordigi la enhavojn laŭ kvalito. Dum la serĉado estas unuavice teknika demando kiu estas ankaŭ bone solvebla per teknikaj rimedoj kiel la diversaj serĉ-robotoj, la klasifikado de enhavoj laŭ kvalitaj kriterioj estas sufiĉe granda tasko kiu apenaŭ estas plenumebla per aŭtomatoj. Oni bezonas homan forton por tiu ordiga kaj prijuĝa laboro.

Kaj kvalito ne estas io absoluta. Se iu certa enhavo estas bona kaj taŭga por iu uzanto, tio ne signifas ke ĝi estas same bona kaj taŭga por alia uzanto. Ni prenu la ekzemplon de aktualeco de enhavo: Oni ja povas aŭtomate ordigi enhavojn laŭ la dato de apero, sed tio ne signifas ke malnova enhavo malaktualiĝis. Precipe por uzantoj de Esperanto la aktualeco havas alian signifon ol ĝenerale: Por uzanto de Esperanto ofte la enhavo mem ne estas tiom grava kiel la lingvo en kiu ĝi estas esprimita, ĉar la ĉefa deziro de progresanto de la lingvo estas ricevi bonajn ekzemplojn de lingvouzo.

Progresantoj ja abundas en Esperantujo. Do estas granda bezono por enhavoj kiuj taŭgas por progresantoj. Provizi progresantojn per materialo kiu konformas al iliaj bezonoj tamen estas tre malfacila tasko. Se jam la novlernantoj de la lingvo ne estas uniformaj, la diverseco de interesoj  ĉe progresantoj estas ankoraŭ pli granda. Ne eblas produkti enhavojn laŭ la kriterio de taŭgeco por progresantoj, eblas nur poste prijuĝi certan enhavon ĉu ĝi estas rekomendinda por progresantoj.

La Esperanta Retradio ofertas tre vastan gamon da tekstoj kun sondosieroj el kiu sufiĉe granda parto ne jam malaktualiĝas  sed daŭre restas valora kiel materialo por progresantoj. Laŭ la aktuala stato estas jam pli ol 560 tekstoj kun sondosieroj. Tio estigas la taskon aldoni al la kutima programlisto diversajn kromajn listojn kiuj kunigas tekstojn ĉirkaŭ diversaj temoj aŭ temaroj. Ekzemple ekzistas jam sufiĉe multaj sonartikoloj kiuj pritraktas la temon "biciklo", sed ankaŭ estas granda kvanto da sonartikoloj kiuj temas pri lingvaj demandoj. Kaj estas eĉ novaj literaturaĵoj kiel "Serena el Kardoj" de Luiza Carol el Israelo.

La menciitaj listoj povas havi kelklinian priskribon de la koncerna sonartikolo kaj tiel la serĉanto de progresiga materialo povas pli facile trovi tion kio estas taŭga por la bezono de progresanto. La laboron de ellaborado de listoj kun priskriboj de la enhavo de sonaratikoloj ĉiu pvoas fari kaj publikigi tian liston en propra retejo. Necesos nur aldoni la rektan ligilon al la originala sonartikolo ĉe peranto.posterous.com/ . . . (ekz. dolca-alternativo).

Mi pretas kunlabori tiurilate kun ĉiu serioza aktivulo. Tiel nia afero povas kreski kaj atingi novan ŝtupon de kvalito. Labori en tiu senco por Esperanto donas grandan kontentigon.

Dolĉa alternativo

22/08/2012 19:22

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Rilate la tiel nomatan hejman popolmedicinon, mi neniam ĉesas admiri la saĝecon de praavinoj. De tempo al tempo, ankaŭ la moderna medicino devas rekoni tion.
    
Ĉi-foje mi aludas al ĝena problemo, kiun patrinoj kaj avinoj ofte alfrontas: la nokta tusado de etaj infanoj. En tempo de grandaj, mirindaj atingoj de medicino, oni tamen ankoraŭ ne trovis taŭgan solvon por tiu simptomo, kiu turmentas infanojn kaj iliajn patrinojn. Efektive, ordinaraj medikamentoj kontraŭ tio ne estas kontentigaj, unue pro tio, ke ili ne estas plene efikaj, due pro tio, ke ili foje agas en la cerbo de la etuloj, kie situas la “centro por tusado”. Iuj kontraŭtusaj drogoj eĉ povas kaŭzi malvigliĝon kaj  ĥemian dependon, se longe uzataj. Kaj prudento ĉiam rifuzas la ideon per drogo influi la delikatan cerbon de la malgranduletoj.
    
Tradicie, avinoj de longe rekomendas mielon kontraŭ nokta tusado. Ĉu tiu dolĉa alternativo estas vere efika, aŭ temas pri placebo? Ĉi tiu ŝajne naiva, negrava demando tamen okupis la paĝon de grava medicinrevuo Pediatrics, kiu publikigis zorge sciencan esploron pri ĝi, en ĉi tiu monato aŭgusto 2012.  Antaŭ enlitiĝo, centoj da infanoj trinkis po unu kulero da mielo. Oni uzis por la esploro tri specojn de mielo: el floroj de eŭkalipto, citrono kaj lamiacoj. (Rosmareno kaj salvio estas ekzemploj de lamiacoj.) La infanoj estis 1- ĝis 5-jaraĝaj. Oni detale kontrolis kaj notis la tusadon de la infanoj dum noktaj periodoj. Laŭ statistika analizo, mielo el ĉiuj tri tipoj estis pli efikaj ol placebo por mildigi noktan tusadon. Kaj plej bele: oni ne perceptis signifohavajn damaĝajn efikojn de tiu natura medikamento. La esploristoj konkludis: mielo ŝajne estas preferinda alternativo kontraŭ nokta tusado de infanoj.
    
Morala instruo: neniam ignoru avinan saĝon, antaŭ ol funde analizi la aferon.
 

<< 21 | 22 | 23 | 24 | 25 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.