Blog

Kursoj pri germana lingvo furoras en Hispanio

10/09/2012 17:26

La bezono pri scipovo de fremdaj lingvoj dependas ĉefe de ekonomiaj faktoroj. La lingvo de ekonomie forta lando estas precipe alloga por homoj kiuj volas labori en tia lando por fuĝi el la senŝanca situacio en la propra lando. Kaj nun multaj homoj el sudeŭropaj landoj volas kapti la ŝancon labori en Germanio.

Bone kleriĝintaj hispanoj evidente preparas sin konkrete al serĉado de laboro ankaŭ en Germanio. La demandado pri kursoj de germana lingvo en la Goethe-institutoj de Hispanio dum la pasintaj du jaroj plialtiĝis je 80 procentoj. Kiel kaŭzon oni konsideras la financan kaj ekonomian krizon.

La senlaboreco atingis en Hispanio rekordan nivelon, ĉiu dua junulo sub 25 jaroj ne havas laborpostenon. Multaj sudeŭropanoj jam pli intense serĉas laboreblecojn en Germanio, la hispanoj preparas sin por tio per lernado de la germana lingvo. De la jaro 2010 la kursoj estis demandataj je 80 procentoj pli. Simila kresko okazis ankaŭ en Portugalio.

Laŭ la regiona estro de la Goethe-institutoj la kaŭzo por tiu tendenco estas tute klara: Estas la ekonomia kaj financa krizo. Junaj bone kleriĝintaj homoj celas la germanan labormerkaton. Tio laŭ la regiona estro estas giganta evoluo: En la sudeŭropaj landoj la demandado pri lingvokursoj de la germana jam tradicie estis alta. Tiel la alta kreskado surmetiĝas al jam alta nivelo.

Specialan intereson ĝuas fakaj lingvokursoj laŭ profesioj: Germanaj entreprenoj rekrutigas pli kaj pli da flegistoj, kuracistoj aŭ inĝenieroj kaj ili organizas la instruadon pri la germana jam en Hispanio aŭ Portugalio. Tio kondukas al pli alta bezono por instruantoj tie.

Tio ja estas paradoksa situacio: En multaj sudeŭropaj landoj la instruado de la germana en lernjeoj malkreskas. Kaj ĝuste tie kie estas plej malfacile konvinki la politikistojn pri la instruado de la germana, tie nun la demandado pri kursoj estas plej granda.

Ankaŭ en Germanio evidente kreskas la demandado pri kursoj de la germana lingvo. Pli kaj pli da homoj el landoj kiuj suferas sub la financa kaj ekonomia krizo frekventas kursojn de germana lingvo en popolaltlernejoj en la okcidenta parto de Germanio. Tie precipe homoj el Hispanio sed ankaŭ el Grekio volas lerni la germanan por havi pli da ŝancoj ekonomie sukcesi en Germanio.

Stultulineto

09/09/2012 07:19

Tiun ĉi sonrakonton verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En la kvara klaso de iu elementa lernejo lernis Banjo, la plej bela en la klaso, kaj Joĉjo, kiu tute alie ol la ceteraj lernantoj estis tre saĝeca kaj havis la opinion de la unua lernanto. La mentorino de la klaso kolera pro manko de la progreso en la lernado de Banjo ne povis elteni emocie kaj iun tagon antaŭ la tuta lernantaro ŝi komunikis tre absolute, ke la knabineto estas stulta kaj ŝi tute ne havas ŝancojn havi sukcesojn en la vivo. Post tiu ĉi admono de la mentorino, delikate dirite, Joĉjo petis preni la voĉon. Li diris tre firme, ke li ne deziras, ke la sinjorino mentorino nomu Banjon stulta kaj forstreku ŝiajn vivoŝancojn, ĉar li amas ŝin, li prizorgos ŝin, li edziĝos al ŝi, li donos al ŝi ĉion, kion ŝi nur volos, kaj ŝia lernoprogreso tute ne interesas lin.

Kaj la vivo ruliĝis plu. Joĉjo kontraŭe al Banjo daŭrigis sian lernadon. Li finis sian studadon ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande. Li eĉ doktoriĝis, fariĝis negocisto kaj akiris grandan riĉaĵon. Li edziĝis al Banjo kaj priflegis ŝin tiel, kiel li pli frue promesis. Iufoje li konsideris multobligi siajn monrimedojn por verŝajne ankoraŭ pli feliĉigi sian edzinon. Li do trovis firmaon, kiu logis siajn potencialajn klientojn per profito multe pli granda ol kutime. La ebleco ŝajnis al li tre interesa. Kia estis la miro de ĉiuj ĉirkaŭe, kiam montriĝis, ke ĝuste Banjo, estis tiu, kiu ne permesis al li investi la monrimedojn en malcerta  entrepreno, pri kio povis konvinkiĝi multaj aliaj - malbonŝanculoj. El la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj.

Jen, kion plej interesan kaj plaĉan mi povis tralegi lastatempe en mia semajnrevuo koncerne iun trompan - laŭ la ĝenerala opinio - financan entreprenon. Lige kun la afero daŭras ĝuste juraj enketadoj kaj samtempe aŭdiĝas kelkaj civitanaj postuloj, ke estas la ŝtata devo protekti nin de potencialaj trompantoj. Sed ĉu ankaŭ la devo de ĉiu el ni ne estas pensi precipe tiam, kiam ni intencas riski nian monon?

Tiukaze la konsilo aŭ la malpermeso de la iama lerneja stultulineto savis la familian posedaĵon. Ŝi ne nur kondutis prudente sed ankaŭ saĝece, kiu eco ŝajne iom ekmankis al ŝia edzo - ja iam la unua lernanto kaj nun la edukita negocisto. Sed ni rimarku, ke nia Joĉjo, elektis ĝuste Banjon kiel sian edzinon kaj li ne entute blindiĝis kontraŭ ebla estonta profito, garantiata de la kvazaŭbanka firmao. Li tamen havis sufiĉe da humileco por pridiskuti kaj sekve obei sian edzinon koncerne la intencon investi. Do fin-fine venkis la saĝeco de ambaŭ geedzoj.  
 

Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?

08/09/2012 18:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

"Wadjda": tikla filmo el la 69-a ekspozicio de Venecio

Haifa Al Mansour estas la unua saŭda virino, kiu reĝisoris filmon, tiel iĝante pioniro aŭ forpelinto, depende de vidpunkto kaj loĝloko de siaj samurbanoj. Jam dum la filmado en sia hejmurbo Riad, en kelkaj kvartaloj ŝi povis filmi tute senĝene kaj senĉese. En aliaj kvartaloj ŝi devis sin kaŝi en kamioneto kaj gvidi la teknikan   nurviran skipon parolante per radio pro la timo kaŭzi tumultojn kaj perfortajn protestojn.

"Saŭda Arabio estas tre tradicia, konservativa triba socio", ŝi klarigis, kiam ŝia filmo "Wadjda"" estis premiere projekciita pasintsemajne en la festivalo de Venecio. "Malpermesite al viroj kaj virinoj troviĝi kune en la strato, des pli, se la virino aŭdacas paroli kaj disdoni ordonojn al viroj. Foje homoj venis kaj perforte haltigis      la filmadon. Ĉi tio estis almenaŭ defia sperto kaj iom timiga travivaĵo".

La filmo de Mansour prilumas la tradician taskon de virinoj en la saŭda socio. La ĉefa protagonisto, Wadjda, estas ribelema 14-jaraĝa knabino, kiu enregistriĝis por loka konkurso de legado de la Korano celante gajni la monan premion por aĉeti biciklon. Kiam Wadjda rapidas tra la polvaj stratoj, la religiaj islamanoj ŝokiĝas vidante ŝiajn porsportajn ŝuojn kun indigokoloraj ŝulaĉoj. Ŝi deziras rajdi sur biciklo konkurence kun knaboj kaj pruvi, ke ŝi povas venki ilin ĉiujn. Sed ŝia patrino hororas. "Knabinoj ne biciklas", ŝi diras. "Vi ne povos naski infanojn, se vi biciklas".

Mansour konfesas, ke la filmo estas bazita parte sur ŝiaj infanecaj travivaĵoj. "Mi volis fari filmon, kiu priskribas kutimojn de mia mondo", ŝi diras. "Mi estis bonŝanca kreski ene de liberala familio;  miaj gepatroj ja donis al mi kaj miaj fratinoj grandan spacon por kreemo. Multaj el miaj amikoj en la lernejo ne estis tiel bonŝancaj. Kvankam havantaj grandan potencialon, ili ne havis oportunon por realigi ĝin. Mi volis, ke la filmo parolu pri ili".

"Wadjda" estas kortuŝa rakonto de virina maturiĝado, kaj ankaŭ kritiko kaj kulpigo kontraŭ la saŭdaj kulturo kaj tradicio. La filma intrigo moviĝas inter la lernejo, kie regas subjugado kaj hejma mizero. La patro de Wadjda diras, ke li amas sian edzinon, tamen li serĉas alian virinon, kiu nasku al li viran filon. En lernejo, knabinoj ne rajtas tuŝi la Koranon dum menstruo kaj oni nepre malpermesas al ili ridi en la korto. "Ĉu vi ne memoras?" la instruistino riproĉas ilin, "Virina voĉo estas kiel nudaĵo."

La reĝisorino Mansour emfaze deklaras: "Saŭda Arabio vere estas malfacila loko por virinoj. Tie oni kutimas diri kaj akcepti, ke virinoj devus tutsimple resti hejme. Antaŭ ĉio saŭdaj virinoj bezonas drastan ŝanĝon de la socia pensmaniero. Ili devas unuiĝi, firme kredi en si mem kaj, ribelante kontraŭ tradicio, streĉe labori por atingi socian statuson, kiu igos ilin feliĉaj. Mi kredas, ke la mondo estas preta por nin aŭskulti. Mia filmo ne aperos en Saŭda Arabio, kie ne ekzistas eĉ unu kinejo, ĉar kino tie estas kontraŭleĝa. Sed espereble la situacio ŝanĝiĝos."

Tamen por konkludi, jen persona konsidero. Unu el plej konataj italaj filmaj kritikistoj, supraĵe kaj arogantece, skribis pri la filmo "Wadjda": "Temas sume pri fabeleto por infanoj"! Ankoraŭ foje oni povas konstati, ke eĉ ĉe la tiel nomataj liberpensuloj el okcidenta kulturo ne estas limo al stulta malkomprenado.   
 

Eblas antaŭenigi nian aferon

07/09/2012 19:08

La E-movado estas entrepreno de homoj kiuj volas vivigi tiun lingvon en la mondo. Kiel ĉiuj aliaj entreprenoj ĝi estas soci-teknika sistemo, do ĝi estas entrepreno de homoj por aliaj homoj kaj ĝi disponas pri teknika rimedo por kontentigi homajn bezonojn. Tiu rimedo estas la lingvo Esperanto kaj la homaj bezonoj estas sinesprimado kaj komunikado.

Por realigi la celojn de la entrepreno necesas disponi pri kromaj sociteknikaj rimedoj, ĉar alie ol ĉe aliaj lingvoj la homoj celataj ne formas komunumon, sed necesas trovi sociajn kaj teknikajn ligilojn inter ili. Oni devas organizi renkontiĝojn por ebligi al la homoj paroli la lingvon kune. La homoj bezonas por tio la necesajn teknikajn kaj financajn rimedojn kaj ili devas ankaŭ disponi pri la libereco al vojaĝado. Ĉio tio limigas la eblecojn por partopreno en internaciaj renkontiĝoj.

Ĝis la apero kaj amasa uzado de la interreto la pozicio de la lingvo estis karakterizata de tiu situacio. La malapero de la komunismo en orienta Eŭropo antaŭ 20 jaroj ja plibonigis la situacion, sed ne esence. Nome la E-komunumo daŭre ŝrumpis kaj la lingvo perdis reputacion. La interreto iom post iom ŝanĝis la situacion. La rektaj personaj kontaktoj plinombriĝis kaj la ebleco sinesprimi je alta nivelo kaj trovi por tio mondvastan legantaron resp. aŭskultantaron enorme kreskis.

La lingvo nun akiras praktikan valoron en pli kaj pli da aplikokampoj.  Tio denove levas la prestiĝon de la lingvo. Tio en si mem estas bona evoluo sed kontraŭ tio ekestas rezisto ĉe tiuj kiuj dum jardekoj konis nur la antaŭan situacion kaj ne emas adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. La novaj cirkonstancoj ja alportas grandan defion. Dum en la antaŭa situacio sufiĉis regi la lingvon je modesta nivelo por partopreni en la sufiĉe fermita socia vivo de la movado, tiu hobieca uzado de la lingvo pli kaj pli eksmodiĝas.

Nome por partopreni en la nun aperinta virtuala E-komunumo pli da kapabloj estas bezonataj: Necesas regi la akuzativon, necesas la kapablo formuli kompletajn frazojn, ordigi siajn pensojn. Tio akcelas ke homoj kiuj disponas pri tiuj kapabloj ludas pli gravan rolon sur tiu internacia scenejo. Se antaŭe internaj temoj regis en la aplikado de la lingvo, la temaro nun enorme plivastiĝis. Tio kondukas al pli alta nivelo en la praktika uzado de la lingvo. Ekzemple en jutubaj filmetoj aperas novaj homoj kun tre bona prononco de la lingvo, dum aliaj faras filmetojn kvazaŭ en Esperanto, sed ne parolas tie, ĉar ilia parolnivelo estas nesufiĉa. En la mondvasta virtuala E-komunumo forta nacilingva akĉento estas malŝatata kaj tial fakte tie ne plu aperas.

La entrepreno E-movado devas reagi je tiuj novaj cirkonstancoj. La nova teknika rimedo interreto alportas novan socian strukturon de la uzantaro de la lingvo. La lingvo nun povas akiri pli grandan signifon en la mondo. Per receptoj el la pasinteco ne eblas antaŭenigi nian aferon. Informado pri la lingvo ne kondukas al la dezirata enkonduko de la lingvo. Ni devas preni sur nin la penon produkti altnivelajn enhavojn por tiel allogi la homojn kiuj kapablas praktiki la lingvon je alta nivelo. Tiel nia afero kreskos.

Porbiciklaj ŝoseoj en Kopenhago

06/09/2012 07:39

Ĉu oni pretas veturi pli ol 10 kilometrojn al la oficejo per biciklo? Kio en aliaj landoj estas apenaŭ imagebla, en Kopenhago estas ĝojiga realaĵo. La urbo konstruas elstarajn rapidvojojn por biciklantoj por preventi malsanojn kaj por malaltigi la kostojn de la sanservo.

La veturo per biciklo de Albertslund, antaŭurbo de Kopenhago, daŭras nur 45 minutojn. De tie estas 15 km ĝis la centro de la dana ĉefurbo kaj tiujn 15 kilometrojn eblas traveturi komforte en averaĝa rapideco de 20 km/h. Sur tiu vojo estas nur malmultaj trafiklumoj kaj baldaŭ oni havos tie eĉ "verdan ondon" speciale por biciklantoj kaj kondukon de la vojo kiu evitas stratkruciĝojn. Tion ebligas la nova rapidvojo por bicikloj C99. Ĝi estas la unua el 26 projektitaj porbiciklaj ŝoseoj en la spacego de Kopenhago kun totala longeco de 300 km.

Per tiuj rapidvojoj la urbo Kopenhago kaj la ĉirkaŭantaj komunumoj intencas instigi pli da homoj uzi la biciklon. La motivo de la respondeculoj estas apenaŭ la ŝtopiĝoj de la trafiko kaj la rubgasoj. Ilia ĉefa motivo estas la mono. Kiam la kompleta rapidvoja reto estos realaĵo ili esperas ŝpariĝon ĉe la porsanaj kostoj en sumo de 40 milionoj da eŭroj ĉiujare. Ĉar la biciklado plifortigas la koron kaj la sangocirkulan sistemon kaj tial ŝpariĝas je longa vido multekostaj kuracoj kiel ekzemple post korinfarkto. Nome malgraŭ la pli alta risko pri akcidentoj kaj malgraŭ la enspiritaj rubgasoj la biciklado akcelas la sanon. Laŭ kalkuloj de aŭstraj esploristoj la porsana ŝparefiko situas je preskaŭ 90 cendoj - kaj tio validas por ĉiu kilometro!

Antaŭ la konstruado de la rapidvojo biciklantoj testis la tutan vojlongon. Ili konstatis kaj kritikis ke necesis tro da haltoj pro ruĝaj trafiklumoj kaj kruciĝantaj stratoj. La komunumoj sekve plibonigis la kondukon de la vojo, kelkaj nodaj punktoj estis alikonstruitaj. Por la C99 estas projektita "verda ondo" por biciklantoj kun rapideco de 20 km/h kia ĝi jam funkcias sur pluraj stratoj de Kopenhago. La tuta projekto kostis 3,3 milionojn da eŭroj. La esperataj ŝpariĝoj en la sanservo tamen faru el la rapidvojo profitodonan investon.

Ke la biciklado havas ekonomian sencon, tion oni apenaŭ devas klarigi al homoj en Kopenhago. Tie ĉiutage 35 procentoj de ĉiuj homoj veturas per biciklo al la oficejo aŭ al la universitato. Kaj enketoj montras ke ili faras tion precipe pro tio, ĉar ili tiel plej rapide atingas sian celon. Senŝtopiĝa centro kaj pli bona sano - tio estas dezirataj kromefikoj.
 

Kulturi tervermojn

05/09/2012 17:27

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Unu el la plej agrablaj hejmaj hobioj estas kulturi ĝardeneton – ĉu por ornamaj plantoj, ĉu por legomoj. Ĝi estas plezuriga kaj  saniga aktiveco por la korpo kaj por la menso. Se oni posedas iom vastan korton aŭ nur etan apartamentan spacon ĉe  fenestro, ĉiam eblas aranĝi bedojn kaj produkti siajn proprajn verdaĵojn. Multaj homoj tion faras.

La prizorgado de persona ĝardeno tamen postulas interalie, ke oni havu humon por fekundigi la teron, kaj estas kroma  plezuro mem produkti ĝin. Tion oni povas atingi per relative simpla sistemo, kiu estas samtempe interesa kaj mediprotekta.  Temas pri  hejma kulturado de tervermoj, kiuj sin nutras per restaĵoj de ŝeloj, fruktopecoj, ovoŝeloj kaj sekaj folioj, kaj  produktas tre nutroriĉan humon. Per  malmultekosta strukturo, hejme konstruebla, oni povas kulturi tiajn bestetojn, kiujn en  antikva tempo filozofo nomis “la intestoj de la tero”.  Ni  vidu.

Necesas tri skatoloj 70 centimetrojn longaj, 40 centrimetrojn larĝaj kaj 20 centrimetrojn profundaj. Tiuj mezuroj kompreneble  povas varii, depende de la bezono. Oni metas ilin unu sur la alian, kaj la plej supran oni kovras per ordinara kovrilo. Inter la  skatoloj devas esti malgrandaj truoj. En la plej supran oni tavole metas iom da tero, restaĵojn de manĝaĵoj (kiujn normale oni  forĵetas en rubujon), iom da uzita kafpulvoro kaj oni ĉion kovras per pajlo aŭ ligneroj, por konservi humidecon.

Sur la mezan skatolon oni enmetas la saman materialon, kaj aldone duonlitron da tervermoj (kiujn eblas aĉeti en butikoj por  fiŝkaptistoj, aŭ rekte el taŭga grundo).

La plej malsupra skatolo taŭgas nur por kolektado de la likvaĵo, kiu rezultas de la digestlaboro de la vermoj. Tiu likvaĵo estas  ankaŭ tre fekundiga por plantoj kaj forpuŝas fiinsektojn, se oni disĵetas ĝin aerosole. Oni devas unu-dufoje semajne akvumi  modere la plej supran skatolon. Oni devas konservi la skatolon en iom senluma loko.

Kiel funkcias la tuto?

La vermoj manĝas la organikan materion al ili donitan, kaj de tio rezultas, post du monatoj, riĉa dezirata humo. Kiam la nutraĵo  elĉerpiĝas en la meza skatolo, ili migras en la supran skatolon, serĉe de pli da nutraĵo. Sufiĉas tiam forpreni la humon el la  meza skatolo, kaj meti la supran skatolon en la mezan pozicion, por rekomenci la procedon. Se oni bone aerumas la skatolojn  per flankaj truetoj kaj uzas nur vegetaĵajn nutraĵojn, la produktado de humo okazas tute sen malbonodoro.

Kaj jen ni disponas pri viviga humo por niaj floroj kaj legomoj. Provu mem!

Lerni survoje

04/09/2012 17:54

Kamionistoj ofte dum multaj horoj devas atendi kaj tamen povus profitige pasigi tiun tempon. Tion opiniis esploristoj de la universitato de Hagen en Germanio. Ili donacis al la kamionistoj porteblajn komputilojn de la tipo retlibro kune kun programaro por lernado. Lerni dum atendopaŭzoj nun plaĉas al la kamionistoj.

En la projekto pri survoja lernado partoprenas ankaŭ industriaj mekanikistoj kaj elektronikistoj en la unua lernojaro. Kion ili lernu dum tiuj paŭzoj survoje, tion la sciencistoj estis fiksintaj kune kun la labordonantoj. Estas temoj kiel protekto dum laboro, la demando kiel regi streson kaj konfliktojn, sana nutrado kaj korpa taŭgeco. Dum duona jaro ili devas ĉiusemajne solvi taskojn kaj plenumi malgrandajn testojn. Kompense ili rajtas alproprigi al si la komputileton.

En Germanio funkcias similaj projektoj jam ĉe universitatoj, en malsanulejoj aŭ en la aŭtomobila industrio. Ankaŭ ĉe la Germana Societo por Internacia Kunlaboro parto de la kunlaborantoj lernas per kompufono. Tie oni uzas la survojan lernadon por la pliklerigo de homoj en gvidaj pozicioj en evolulandoj.

Sur retpaĝaro kiu estas speciale preparita por kompufonoj tiu societo ofertas lernporcietojn. Partneroj en la projekto kiuj jam plenumis kurson pri mastrumado povas ensaluti kaj povas elvoki survoje mallongajn filmetojn kun ekzemploj el la praktiko, aŭ ili povas elvoki informajn tekstojn kaj krome ankaŭ podkastojn pri mastrumado de krizoj, daŭrigebla mastrumado aŭ pri la kunlaboro en virtualaj teamoj. Tio estas aldona oferto  per kiu la gvidantoj povas plikleriĝi kaj interŝanĝi spertojn tra la reto.

Bedaŭrinde en Afriko ofte la sendrata telefona reto ne funkcias sufiĉe bone kaj tiel la oferto estas uzebla nur en urbaj centroj aŭ en flughavenoj kie la infrastrukturo estas jam sufiĉe bona.

La Germana Societo por Internacia Kunlaboro ofertas ankaŭ malgrandan lernoludon: En Lima/Peruo en tiu ludo oni planas konstrui novan sunenergian centralon. La konstrueroj venas el Germanio, la produktado okazas en Hindio, la realigo en Lima. Celo de la ludo estas: gvidi la internacian temaon, elvojigi miskomprenojn, regi la kritikon kaj prepari virtualajn konferencojn. Tio kompreneble estas granda defio por la programantoj de tiu ludo, ĉar necesas solvi multajn didaktikajn demandojn.

Kortuŝa Esperanto surplace en Sicilio

03/09/2012 17:34

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Fermu viajn okulojn kaj imagu noktan varman etoson en vasta placo fronte de la mediteranea maro kune kun amaso da homoj ravitaj fare de esperanta nostalgia kanzono.

♬ ♬ ♬

Ĉiuj malrapide laŭritme svingas la levitajn manojn akompanante la milde korŝiran melodion kaj kantetante

♬ ♬ ♬

"...sola... sola... sooola....".

 
Ne temis pri sonĝo sed pri reala travivaĵo: temis pri amaso da homoj, kaj esperantistoj kaj loĝantoj de la urbo dum la konkluda publika koncerto de nia dana samideano Kim Henriksen.
Mi, kiel certe multaj aliaj sentis jukadon en la brusto kaj ian deziron ploreti ĝoje-malĝoje samtempe.

En aliaj internaciaj esperantaj eventoj io simila okazis al mi sed ĉiam temis pri privata evento ene de kongresa salono nur kun spektantaro de esperantistoj. Male ĉi tie, tio okazis publike kaj travivis ĝin ne nur esperantistoj sed urboloĝantoj kaj ĉio tio fariĝis por mi neforgesebla travivaĵo.  

Laŭtvoĉe la spektantaro plurfoje petis ripetojn de kanzonoj. Nia neelĉerpebla kantisto Kim kun sia magia akordiono ripetis kelkajn kanzonojn ĝis kiam li estis devigita forlasi la scenejon inter longedaŭraj aplaŭdoj.  

Klopodante repreni mian aplombon, mi ekkonversaciis kun la son-kaj lum-teknikistoj kaj ili ekscite deklaris, ke nenion similan ili vidis dum la dekoj da muzikaj eventoj, kiuj dum la tuta somero okazis en la placo.

Dum la ĵus finiĝinta itala kongreso de Esperanto en Mazaradelvalo (Sicilio, Italujo), dank' al komplezemo de la loka urbestraro, okazis multaj publikaj noktaj koncertoj de esperantaj muzikistoj sed tiu ĉi konkluda koncerto de Kim Henriksen "transiris en la historion".

Dum tiaj eventoj, multaj petis de ni esperantistoj informojn pri Esperanto kaj pri ĝia itala kaj internacia movado. Kiel bela okazo diskonigi nian lingvon kaj bone informi la publikon. Tamen ni ne tiom trafe povis ekspluati la favoran situacion.

Tiasituacie ne tiom komforte oni povas voĉe klarigi kaj informi kaj des pli, ke bedaŭrinde ni ne havis je nia dispono taŭgan disdoneblan informmaterialon. Kiel prave rimarkis Katalin Kováts, redaktorino de edukado.net, dum la fermo de la kongreso, la organizantoj devintus enmeti en la verdan sakon de partoprenantoj sufiĉan kvanton de alloga varbmaterialo en la loka lingvo. Dum la publikaj eventoj, ekskursoj kaj promenadoj homoj demandas pri Esperanto kaj jen estiĝas ege trafa okazo por diskonigo kaj eble varbado.

Fakte ni havis en nia verda sako plastpaperan poŝformatan flugfolieton en la itala kun informoj pri la lingvo Esperanto, frazareto, retadresoj kaj kalendaro, sed bedaŭrinde nur unu.    

Dank' al nia samideanino Betty el Danio, vi povas laŭdezire spekti peceton de la koncerto de Kim Henriksen kaj kapti iom da ĝia etoso dum la ritme vigla kanzono "Ska-virino". Eĉ mi, dorse kun mia kratera kalvo kaj oranĝstriita trikotaĵo, momente aperas kun mia edzino, dancantaj antaŭ la scenejo:

https://www.youtube.com/watch?v=KuFn4_rR0yo
 

Ripari ŝoseojn sen ŝtopiĝo de la trafiko

02/09/2012 17:50

Ŝoseaj konstruejoj kutime kondukas al ŝtopiĝo de la trafiko kaj tial estas sufiĉe ĉagrenigaj por aŭtomobilistoj. Tion opinias ankaŭ la israela industra dizajnisto Gosha Galitsky. Lia "Dynapac Red Carpet" (ruĝa tapiŝo) estonte servu en la riparado de ŝoseoj kaj malgraŭ tiaj riparlaboroj krome certigu la fluon de la trafiko.

Kutime ĉe ŝoseaj konstruejoj la disponebla spaco por aŭtomobiloj ŝrumpas. Ŝtopiĝoj kiuj streĉas la nervojn de la veturantoj estas ofta konsekvenco. Gosha Galitsky certe ankaŭ malagrable sentis tiun problemon, ĉar li pripensis kiel oni povus ripari ŝoseojn dum kuranta trafiko kaj tial disvolvis kadre de studaĵo novtipan konstruveturilon.

La "Dynapac Red Carpet" estas longa veturilo kun ĉenoj kiu laboras laŭ simpla principo. Dum malsupre la ŝosea kovraĵo estas renovigata, supre la aŭtomobiloj veturas trans kvazaŭponta traveturejo. Tiel la ŝoseo povas daŭre esti uzata. Do principe temas pri migranta konstruejo kun ponto.

La antaŭa flanko de la veturilo moligas per mikroonda varmego la supran tavolon de la damaĝita asfalto kaj transportas ĝin al granda rezervujo. Tie la materialo miksiĝas kun nova kunliga substanco kaj estas retransportata al la ŝoseo. Ĉe la malantaŭa flanko de la "Ruĝa Tapiŝo" troviĝas cilindroj kiuj firme surpremas la freŝan asfaltan post la prilaborado sur la ŝosean grundon.

Ĉar la "Ruĝa Tapiŝo" nur malrapide moviĝas antaŭen, la riparita ŝosea kovraĵo povos malvarmiĝi kaj stabiliĝi por la postsekvanta trafiko. La reutiligo de la malnova kovraĵo nomiĝas "varmega surloka reciklado". Galitsky kunlaboris en siaj analizoj kun germanaj inĝenieroj de la firmao Dynapac kiu estas produktanto de plidensiga tekniko. La teknologio aplikata de Galitsky ne estas utopia. Ĝi jam estas hodiaŭ praktike uzata de Dynapac.

Malgraŭ tio la projekto estas ĝis nun nur vizio. Sed per tiu vizio la dizajnisto volas liveri pli efikan kaj pli meditaŭgan alternativon por la ŝosekonstrua industrio. Nun nur restas la demando ĉu la ideo estos sukcesa en la praktiko. Ĉar la bremsado de la aŭtomobiloj kiu ja respondecas por la ekesto de ŝtopiĝo, ankaŭ per tiu moviĝanta konstrumaŝino ne estas evitebla. Tamen la ŝoseoj tuj estus denove privetureblaj kaj la tempoj bezonataj por la riparado draste reduktiĝus.
 

Pri la graveco de bona prononco

01/09/2012 17:30

Por la bona funkciado de nia lingvo kaj precipe por ĝia kreskado estas gravege ke la E-parolantoj kaj precipe tiuj kiuj nomas sin esperantistoj apliku korektan prononcon de Esperanto. Multaj miskomprenas ke dum la komenca lernado de la lingvo la lernado de la sonoj estas relative facila kaj sekve ŝajnas esti flanka afero. La fakto ke en Esperanto ĉiu litero korepondas al difinita sono tro ofte estas subtaksata kaj la lernanto ne konscias ke multaj literoj en Esperanto korespondas al sonoj kiuj sonas alie ol laŭ la kutimo de la propra gepatra lingvo.

Tiu manko de konscio pri la diferenco de prononco de literoj inter la propra lingvo kaj Esperanto kondukas al prononco kiu estas tro simila al tiu de la propra lingvo kaj tro frue donas la senton regi la lingvon. Sed Esperanto ja estas unue fremda lingvo kaj nur per multe da ekzercado ĝi fariĝas iom post iom dua propra lingvo.

Oni povas obĵeti ke por la komunikado inter E-parolantoj ĉe renkontiĝoj plej ofte sufiĉas baza nivelo de prononco kaj ke precipe per la lingva praktiko tie la prononco aŭtomate internaciiĝas, sed tiu opinio neglektas la neceson ke almenaŭ la prelegantoj kaj movadaj gvidantoj devus havi pli bonan prononcon. Sed ankaŭ ĉe tiuj homoj la kvalito de la prononco estas tre ofte riproĉinda. Kaj la prelegantoj kaj gvidantoj ja devus krome disponi pri oratoraj kapabloj, ili ja devus doni ion al la ordinaraj partoprenantoj de renkontiĝo aŭ kongreso, sed tio ofte ne okazas. Sed se dum E-renkontiĝo la ordinara partoprenanto ne povas aŭdi modelan lingvon, tiam el lingva vidpunkto la renkontiĝo fariĝas senvalora kaj tiam la ĉarmo de la renkontiĝo reduktiĝas al la eblaj personaj kontaktoj kaj al turismumado.

Bonŝance ni nun havas la interreton kiu ebligas korekti tiun misevoluon rilate al la parolnivelo. Aperas tie pli kaj pli da homoj kiuj kapablas kaj sekve kuraĝas paroli al la interreta publiko en bona kaj bela lingvo. Estas ja ĉie en la mondo multaj homoj kiuj ne povas partopreni en internaciaj renkontiĝoj kaj kiuj do devas praktiki la lingvon kaj kontakti aliajn homojn ĉefe pere de la interreto. Se tiuj homoj regule aŭskultas retradiajn programojn, ili konstante aŭdas bonan lingvon kaj alkutimiĝas al tiu parolmaniero. Tio estas ilia modelo laŭ kiu ili formas sian propran parolmanieron. Ĉiufoje la aŭskultanto aŭdas la sonojn laŭ internacia prononco kaj tiel konsciiĝas pri la diferenco inter la prononco simila al la propra lingvo kaj la internacia. La imitado de la modelo plibonigas la propran prononcon.

La malavantaĝo ne povi partopreni en internaciaj renkontiĝoj el lingva vidpunkto por tiuj homoj estas avantaĝo: Ili sentas la ĉiutagan defion plibonigi sian lingvonivelon kaj do kaŭzas grandan surprizon se ili unuafoje aperas en internacia renkontiĝo aŭ kongreso ĉar ili tiel bone parolas la lingvon. La Esperanta Retradio servas por akceli tiun evoluon, ĉar nur per pli alta lingva nivelo de la parolado nia lingvo povas akiri pli grandan signifon.
 

<< 20 | 21 | 22 | 23 | 24 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.