Blog

Du surprizaj aplikaĵoj por kompufonoj

20/09/2012 17:34

Senpagaj perkompufonaj servoj

Lastatempe mi malkovris en mia lando du tiklajn kaj ruzajn servojn senpage uzeblajn per kompufonoj kaj tabletaj komputiloj.

La unua nomiĝas "Hulyo" kaj temas pri la sola komputila aplikaĵo en Israelo kaj verŝajne en la tuta mondo, aparte dezajnita por specialaj vojaĝŝatantoj: homoj kiuj deziras flugi por vidi la mondon je plej favora prezo. "Hulyo" estas interrete konektita kun la provizantoj de flugbiletoj kaj informas pri lastmomentaj ofertoj de flugbiletoj rilataj al preferataj vojaĝceloj. Tio ĉi nur kelkajn horojn antaŭ la foriro de la aviadilo sed la prezo de irrevena bileto estas triono aŭ foje eĉ kvarono de la normala prezo. Oni surloke povas mendi la bileton, senriske pagi la tre allogan prezon per kreditkarto kaj ricevi la rilatan konfirmon.

La sistemo postulas de la vojaĝonto nur... decidrapidecon kaj  spontaneecon; pri ĉio alia ĝi zorgas: alloga tre malalta prezo,  provizo de flugbiletoj kaj rezervado de fluglokoj en la aviadilo.
Baldaŭ "Hulyo" donos la eblecon mendi, ĉiam je tre konkurencaj prezoj, hotelajn ĉambrojn kaj aliajn turismajn servojn.

La sistemo ekfunkcias je la 22-a nokte ĝis la 10-a de la sekva tago. La kialo estas, ke oni atendas la fermon de ĉiuj vojaĝagentejoj kaj nur tiam "Hulyo" ricevas el la flugkompanioj la liston de la restantaj  neokupitaj lokoj en la flugoj kaj aranĝas ilian vendon je treege rabatita prezo.

Kompreneble la veturonto, kiu mendas la bileton devas esti preta forveturi kelkfoje eĉ post 3 horoj. Do, fronte de tre granda ŝparo de mono por la flugbileto, oni devas rezigni pri kutima antaŭmendo de semajnoj aŭ eĉ monatoj kaj kompreneble esti preta kaj libera por tuj veturi.

Do, tiu sistemo aparte taŭgas por emeritoj, kiuj povas tuj forlasi ĉion kaj veturi. Por mia edzino kaj mi, kiuj ofte flugas al Italujo por viziti niajn parencojn, tiu ĉi servo estas vere ŝparema beno.

La dua tre utila aplikaĵo nomiĝas "TranzMate". Ĝi trafe taŭgas por mia edzino kaj mi, ĉar ni preferas kiel eble plej multe ne veturi per nia privata aŭto kaj, kiel pliaĝaj civitanoj, ĝuas kvindekprocentan rabaton en publika transportado. La servo "TranzMate", helpe de ĝia retejo, ofertas senpage ĉioentenan solvon por uzantoj de publika transportado en reala tempo, kombinante la avantaĝojn de sociaj retoj kun ĝisdatigitaj datumoj el ĉiuj publikaj transportilaj entreprenoj.

"TranzMate" estas nuntempe disponebla nur en Israelo kaj post kelkaj monatoj oni lanĉos ĝin en Eŭropo kaj Usono. Ĝi estas la plej efika ilo por plani vojaĝon, ĉar konsideras realtempajn kondiĉojn kiel trafikon, veturilmalfruojn kaj stratajn laborojn. Ĝi ekspluatas ankaŭ la realtempajn informojn el aliaj uzantoj por helpi la  pasaĝerojn, tiel trafe kompletigante la oficialajn datumojn de transportilaj entreprenoj.

La servo "TranzMate" baziĝas, helpe de la tutmonda birada sistemo GPS, sur la realtempa pozicio de la uzanto kaj akompanas lin dum la vojaĝo. Dum veturado ĝi avertas pri la atingo de planita haltejo kaj dum piedirado ĝi indikas la taŭgan direkton kaj la haltejon de la bezonata veturilo kune kun ĝia horaro. Oni kelkfoje ankaŭ povas ricevi aliajn tiklajn informojn, ekz. ĉu la veturilo estas homplena aŭ ĉu viaj amikoj troviĝos sur la sama trajno, tiel ke vi povas plani la plej taŭgan vojaĝon.

Kiel kutime, laŭ la latina eldiro: "In medio stat virtus", ekvilibro troviĝas inter la du ekstremoj. Do, kvankam, post pli ol 40 jaroj de komputilaĵoj, mi persone malŝatas la nunan frenezan tekno-manion kaj sociajn retojn, tamen mi konsilas de tempo al tempo investi iom da tempo por malkovri, inter amasego da aplikaĵoj por kompufonoj,  surprize ruzajn kaj eĉ senpagajn solvojn por ĉiutagaj problemoj.
 

Enigaj metodoj por esperantaj literoj

19/09/2012 16:38

Antaŭ nelonge aperis informo en "Libera Folio" ke ekde la venonta versio de la mastruma sistemo "Android" por kompufonoj tie estos elektebla surekrana Esperanto-klavaro. Lige kun tiu informo ekestis diskuto pri la diversaj metodoj enigi esperantajn literojn sur ekranaj kaj sur fizikaj klavaroj. Por tiu nova surekrana E-klavaro la kreinto Jacob Nordfalk elektis la plej komfortan metodon: Oni ricevas supersignitan literon per unu butonpremo. Necesas nur premi la fingron sur la koncernan virtualan klavon kiu montras la supersignitan literon.

Tamen tiu metodo taŭgas nur por virtualaj klavaroj, fizikaj klavaroj aliflanke havas klavararanĝon laŭ iu nacia normo. Ne havas sencon alikonstrui tiujn klavarojn por Esperanto, do necesas produkti la koncernajn literojn ekster tiu norma aranĝo per kromaj metodoj. La plej malnova metodo estas la uzo de senpaŝa klavo. Tio funkciis jam sur la tajpmaŝinoj. Oni unue premis senpaŝan klavon por la supersigno kiu aperis sur la papero kaj per dua klavopremo sub la supersigno aperis la koncerna litero..

Tiun metodon transprenis ankaŭ komputilaj klavarprogramoj por la diversaj naciaj versioj. En vindoza komputilo literoj laŭ tio funkcias sur la kanada multlingva klavaro, sed eblas adapti sian nacian klavarprogramon per senpaga programo de Mikrosofto. Tion mi jam faris por kelkaj naciaj klavarprogramoj. Tamen tiu metodo estas sufiĉe malkomforta, ĉar la klavo por supersigno troviĝas plej ofte ie ĉe la rando kaj tio ĝenas la fluan tajpadon. Tial la entajpado per la x-metodo estas pli agrabla. Tio tamen postulas alian teknikan solvon. Tio eblas per makro-programoj kiuj funkcias en ĉiuj programniveloj. La koncerna programo en la vindoza medio nomiĝas AutoHotKey.

Ekzistas tamen metodo kiu donas ankoraŭ pli da komforto: Oni povas surekranigi esperantajn literojn per duobla klavopremo, tiel ke el "cc" fariĝas "ĉ" aŭ el "gg" fariĝas "ĝ". Tiu metodo funkcias same surbaze de AutoHotKey en vindoza medio. Speciala afero en tiu kunteksto estas la entajpado de "aŭ" kaj "eŭ". La plej logika metodo estas tiucele entajpi "auu" resp. euu", sed eblas ankaŭ ekz. sur germana klavaro uzi klavarkombinon "aü" resp. "eü".

Tiun ĉi lastan klavokombinon mi ĝis nun uzis por la entajpado de la sonartikoloj. Sed fakte ekzistas ankoraŭ pli simpla metodo: Oni povas ricevi "aŭ" per entajpado de "aa" kaj "eŭ" per "ee". Por la entajpado de teksto en Esperanto tio kutime ne alportas problemon kaj por la malmultaj esceptaj kazoj kie oni vere bezonas "aa" aŭ "ee" en esperanta vorto, la entajpado okazas per uzo de streketo, do "a-a" fariĝas "aa". Por entajpi nacilingvan tekston oni elŝaltu resp. malaktivigu la programon.

Kiel mi jam diris en antaŭa sonartikolo pri la temo "supersignitaj literoj", mi rekomendas al ĉiu eviti surogatan skribon kaj tajpi tekstojn laŭeble kun veraj esperantaj literoj. Mi rimarkis ke esperantistoj estas sufiĉe obstinaj, sed surogata skribo malbeligas nian lingvon kaj estas signo de helpnivela lingvouzo.
 

La "Duoblilo" troviĝas sub https://members.aon.at/aldone/duoblilo.html

Stranga artisto Arthur Bispo do Rosário

18/09/2012 17:14

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

De la 7-a de septembro ĝis la 9-a de decembro 2012 okazas en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, unu el la plej gravaj kultureventoj  en Latinameriko: la 30-a Bienalo de Arto. En la vastega ekspoziciejo Ibirapuera staras preskaŭ 3000 verkoj de 111 artistoj, sub la kuratoreco de venezuela fakulo Luis Pérez-Oramas, kiu respondecas pri la latinamerika sekcio de Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.  La titolo de la evento estas “Baldaŭeco de poetikoj”, kaj la kuratoro klarigas, ke ĝi ne estas temo, sed “preteksto por pripensado, por proponi demandojn”. Por la elekto de la verkoj, oni konsideris precipe multoblecon, ripetiĝadon kaj ŝanĝiĝemon de poetiko en la moderna mondo.
    
Unu el la omaĝataj artistoj en tiu evento estas la stranga Arthur Bispo do Rosário. Tiu eksterordinara homo naskiĝis en la brazila nordorienta ŝtato Sergipe, en la jaro 1911. Li estis malriĉa negro, kiu laboris kiel maristo, boksisto, lavisto de omnibusoj, korpogardisto kaj domoservisto. En la jaro 1938 oni enhospitaligis lin en psikiatrian klinikon pro mistika delirado. La diagnozo estis skizofrenio. De tiam, plej grandan parton de sia vivo li pasigis en malsanulejoj, precipe en granda fermita institucio en la urbo Rio, kie amasiĝis centoj da “frenezuloj”. En siaj deliroj, li konsideris sin la Kristo mem, kaj li komencis produkti siajn artaĵojn por prepari sin por la “tago de la fina juĝo”. Unu el liaj plej kuriozaj kaj belaj kreaĵoj estas brodita mantelo, en kiu li intencis sin prezenti antaŭ Dio.
    
Kiel homo enfermita en malsanulejo, li komencis produkti, meze de siaj pensoj, amason da objektoj:  ŝipoj (li ja laboris kiel maristo), kunmetaĵoj de ĉiutagaj iloj (kuleroj, laboriloj, aluminiaj kruĉoj, butonoj, lignopecoj, plastaj boteloj, ŝuoj), aranĝoj super litoj, rubandoj, k.t.p.. Li diris, ke li intencas rekrei la mondon.
    
Pro modernaj teorioj pri “frenezeco”, oni profunde studis la verkaron de Bispo do Rosário, kaj oni nuntempe konsideras lin granda artisto. En la bienalo de Venecio, en la jaro 1995, liaj verkoj reprezentis Brazilon. Krom multaj ekspozicioj en Brazilo, li jam estis admirata en Francujo, Usono, Svedujo kaj Meksiko. Oni  pretigis dokumentajn filmojn pri lia vivo kaj publikigis plurajn librojn pri lia arto.
    
Arthur Bispo do Rosário mortis en 1989, en Rio. Ŝajne li venis en la mondon por montri, ke inter “frenezeco” kaj arto ne ekzistas nepra baro.


 

Malfacile komprenebla ekonomio

17/09/2012 18:26

La ekonomio estas stranga afero. Estas malfacile kompreni ĝin. Kaj se temas pri la financa sistemo, tiu kompreno estas preskaŭ neebla. En mia vivo ekonomio ludas gravan rolon. Mia faka kleriĝo komenciĝis kiam mi estis 14-jara kaj ekfrekventis la t. n. "komercan akademion", kiu estas 5-jara supra lernejo kiu finiĝas per maturec-ekzameno. Oni ricevas tie jam tre bonan komprenon pri la funkciado de la ekonomio, ĉar oni havas tie kaj teoriajn kaj praktikajn fakojn pri ekonomio kaj kompreneble ankaŭ ĝenerale klerigajn fakojn.

Post tiu lernejo  mi ekstudis entreprenan mastrumadon kaj akiris pli da scio pri la diversaj leĝoj de la ekonomio, ekz. pri la leĝoj de la merkato. Dum tiu tempo mi ja estis ege aktiva esperantisto kaj partoprenis multajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ akiris ŝtatan diplomon pri instrukapablo de Esperanto. Post miaj universitataj studoj mi fariĝis eksportkomercisto. Tio signifas ke mi laboris en industriaj entreprenoj kiuj eksportadis siajn produktojn al aliaj landoj, foje nur al najbaraj landoj, foje al la tuta mondo. Esperanton mi rekte ne povis uzi en mia profesio, sed ĝi ege helpis al mi akiri la scipovon de multaj aliaj lingvoj.

Mi vojaĝis sufiĉe multe kaj laboris en diversaj industriaj branĉoj. En la komenco estis agrikulturaj maŝinoj aŭ pli precize rikoltmaŝinoj, ekz. t. n. kombajnoj, tio estas maŝinoj por falĉado kaj draŝado de greno. Nome en la urbo Wels okazas ĉiun duan jaron faka foiro por agrikulturaj maŝinoj. La aktuala foiro ĵus finiĝis kaj la ekspoziciantaj firmaoj estis tre kontentaj pri la rezultoj. Nome la agrikulturistoj havas nun sufiĉe da mono por investi en novajn maŝinojn kaj ili vidas ankaŭ bonan perspektivon ĉar en la tuta mondo la prezoj por agrikulturaj produktoj kaj por aliaj krudaj materialoj estas altaj.

Unu kaŭzo estas la kreskanta konsumo en Ĉinio kaj en aliaj evoluantaj landoj kaj alia kaŭzo estas la sekeco kiu trafis vastajn regionojn de Usono kaj tie kaŭzis tre magrajn rikoltojn. Kaj tio estas la paradokso: Tiu sekeco estas forta impulso por la pluevoluigo resp. kreskado de la ekonomio ĉar nun agrikulturo promesas pli da profito kaj do kreas vivenspezon ankaŭ por homoj en landoj kie la produktado estis ĝis nun malforta. La financa krizo havas similan efikon: En Grekio multaj urbanoj reiras al kamparo por tie kultivi ekz. olivojn.

Do la mekanismo estas jena: Kreskado kaŭzas pli altan bezonon. Pli alta bezono kaŭzas malabundon de produktoj. Malabundo plialtigas la prezojn. Pli altaj prezoj instigas al investado en novajn maŝinojn. Novaj maŝinoj produktas pli kaj la maŝinproduktanta industrio vivas pli bone.

Se vi morgaŭ ĝemos pri la pli altaj prezoj por nutraĵoj kaj por benzino, pensu pri tiu mekanismo. Vi eble tiam vidos la aferon per aliaj okuloj. Kaj eble tiam la ekonomio ne plu aperos al vi kiel stranga afero.

Biofuelo el nutraĵoforĵetaĵoj kaj pajlo

16/09/2012 17:50

La rekordaj prezoj por fuelo akcelas la esploradon pri bioalternativoj. Esploristoj el Graz en Aŭstrio nun prezentis etike neriproĉeblan biofuelon. Ĝi estas produktata el agrikulturaj forĵetaĵoj kaj pajlo.

La biofuelo 2.0 estas produktata en la Aŭstria Centro de Industria Bioteknologio (ACIB). La biofuelon oni ricevas pere de uzo de enzimoj el renovigeblaj sukeraj fontoj resp. el agrikulturaj forĵetaĵoj - lignotranĉaĵoj, pajlo kaj specialaj energiplantoj. Oni uzas enzimojn kun la nomo celulazoj. Simple dirite ĉe tiu procezo fortranĉiĝas sukero el forĵetaĵoj.

La enzimoj funkcias simile al dishakilo. La longaj celulozaj ĉenoj estas transportataj tra la enzimoj. Dum tio la enzimo fortranĉas malgrandajn sukeromolekulojn de la kompareble longega celuloza ĉeno ĝis la tuta celulozo estas tranĉita al sukero.

Tiu fuelo el pura bioetanolo estos matura por la merkato post 4 ĝis 5 jaroj. Oni faras testojn sur la ĉielo, ĉar la teknika mezurilo por ĉio tio estas nuntempe la fuelo por aviadiloj. Tie validas la plej altaj teknologiaj normoj. Oni jam atinigis ke unuaj kvantoj estas disponeblaj kaj tiel unuopaj aviadiloj povas esti mastrumataj dum sufiĉe longa periodo ankaŭ per fueloj sen minerala oleo - kaj tio okazas sur ĉiuj kontinentoj, ankaŭ la firmao Airbus tiel mastrumas unuajn testaviadilojn.

La procedo havas eĉ ankaŭ la potencialon krei novan nutraĵon. Je longa vido eblas uzi la samajn detranĉitajn sukerojn por produkti altvalorajn ĥemiaĵojn. Kaj je longa vido oni bezonos tiujn sukerojn ankaŭ por nutri la mondan loĝantaron.

Kiun potencialon alportas tiu formo de produktado de sukero kaj sekve la produktado de biofuelo, tion montras la fakto ke jam nur en Eŭropo amasiĝas ĉiujare 400 milionoj da tunoj da tritika pajlo. Por laŭeble daŭrigebla utiligado ĉirkaŭ 30 procentoj de tiu pajlo restu sur la kampo por subteni la regneriĝon de la grundo - sed la enorma restanta kvanto estus disponebla por plua prilaborado.
 

Nia dua propra lingvo

15/09/2012 16:13

Estas granda diferenco ĉu oni lernas lingvon por esti laŭbezone kapabla komprenigi sin aŭ ĉu oni volas akiri duan lingvon por moviĝi en ĝi kvazaŭ oni uzus sian unuan gepatran lingvon.

En mia lando Aŭstrio ni havas bonan ekzemplon por tiu diferenco. Por plej multaj homoj la loka dialekteca lingvo estas ilia unua lingvo kaj la normgermanan ili ja aŭdas de la infanaĝo kaj ankaŭ komprenas ĝin, sed ili ne jam denaske parolas ĝin. La normgermana estas la instrulingvo kaj la infanoj en bazlernejo lernas paroli ĝin per legado. Tio signifas ke oni atribuas tie al ĉiu litero aŭ litergrupo certan sonon, sed oni plej ofte neglektas ke la sama litero povas en alia pozicio ankaŭ korespondi al alia sono.

Ekzemple la litero "s" en la germana povas signifi "s", sed en la komenco de vorto ĝi signifas "z" laŭsone. Sed plej ofte la infanoj ne lernas tiun diferencon. Simile okazas kun la vokaloj. Do la litero "o" por ili estas kutime "ó". Tiu reduktita sonprovizo estigas reduktitan lernejan prononcon de la germana. Kaj se hazarde inter la lernantoj estas iu kiu korekte prononcas, tiam tiu infano estas konsiderata de la aliaj kiel strangulo.

Do por akiri novan lingvon por povi konsideri ĝin iam kiel aldonan propran lingvon necesas komenci ĉe la parolado de la lingvo. Necesas lerni la sonojn, la akcentojn, la kadencon. Sed ĝuste multaj lernantoj kontraŭstaras al tio, ĉar tiu ŝanĝo de la sonoj kaj kadencoj ankaŭ ŝanĝas la identecon, nome al identeco de fremda popolo. Tio validas ĝenerale por la lingvoj de aliaj popoloj.

En la kazo de Esperanto tio tamen ne validas. Parolante laŭregulan Esperanton oni ne alprenas iun fremdan identecon, oni nur modifas sian identecon, oni malfermas sian identecon al la tuta mondo. Kaj tio estas certe pli facile atingebla por lernantoj de la lingvo. Kaj tiu eco de Esperanto havas kroman grandan avantaĝon: Ne necesas imiti fremdan paroladon por perfektiĝi rilate al prononco. Sufiĉas lerni la regulojn kaj ekzercadi laŭ bonaj modeloj. Ne necesas centprocente atingi la modelon. Se oni konservas en sia parolmaniero iomete da sia parolmaniero de la gepatra lingvo, tio donas eĉ ĉarmon al la parolado. Ni ja estas homoj kaj ne maŝinoj. Ni ne estas normigeblaj. Do ni ja strebu al komuna normo konsciante ke ni ne fariĝos centprocente laŭnormaj.

Por akiri Esperanton kiel duan lingvon necesas kompreneble ankaŭ lerni la gramatikon kaj akiri vortprovizon. Ke tio eblas pli rapide kaj pli profunde ol ĉe aliaj lingvoj, tion ni ja bone scias. Por plene akiri la lingvon ni devas lerni kaj ekzercadi, sed post ne tro longa tempo ni eksentas ke la lingvo fariĝis jam parto de nia identeco  kaj ke ĝi fariĝis nia dua propra lingvo. Tiun ŝancon ofertas nur Esperanto.

Regante la lingvon ni povas "konkeri la mondon". Ni povas forlasi niajn limojn por ligi nin kun la tuta mondo. Tio enorme pligrandigas nian memvalorsenton kaj levas nian kontentecon pri la vivo. Esperanto do estas mirinda afero. Kaj laŭ tiu kompreno ĝi estas tre alloga por multege da homoj en la tuta mondo. Tio ja estas bona perspektivo.

La mondfama dancanta satiruso

14/09/2012 17:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La helena ĉefverko en Mazaradelvalo

Dum la lasta Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj helenaj statuoj el bronzo: "La dancanta satiruso" (3-an aŭ 2-an jarcenton antaŭ Kristo). Kompreneble ĝi estas la ĉefa atrakcio de la urba samnoma museo, kiu eksponas submarajn eltrovojn el la markolo inter Sicilio kaj Tunizio, nomata "kanalo de Sicilio".

Jen interesa rakonto pri la nekredeblaj eltrovoj en malsamaj datoj de la du partoj de tiu statuo fare de vida atestanto:

La jaro estis 1997, printempe kaj tute normala vespero. Kiel kutime je la 22:00 la fiŝboato "Capitan Ciccio" [kapitan Ĉiĉo] kun ni naŭ ŝipanoj, la samaj jam de multaj jaroj, lasis la kajon de la fiŝhaveno de Mazaradelvalo. Post longa navigado, je tagiĝo, ni enakvigis la fiŝretojn kaj post kvar horoj komencis elakvigi ilin.

Ni rimarkis, ke je la fundo de la reto estis io stranga nepre forigonta antaŭ la sekva enakvigo de la reto. La maristo, kiu post la aranĝo de la fiŝkaptaĵo, komencis liberigi tiun objekton el la reto, surprize malkovris kruron el bronzo kaj precize la maldekstran kruron de bronza statuo. Ĉiuj maristoj kuris kaj grupiĝis ĉirkaŭ tiu mirinda kruro por admiri ĝian belecon.

Ankaŭ la kapitano, rigardanta de la komandejo por taksi la fiŝkaptaĵon, vidis la kruron. Tuj li ordonis ĝin purigi je la koto kaj,   atentante ne rompi aŭ skrapi la altvaloran trovaĵon, paki ĝin per la polistireno, kiun ni uzas por la fiŝoj. Dum la sekvaj tagoj oni  babiladis nur pri la kruro: ĉu ĝi apartenis al vira aŭ virina statuo, ĉu la statuo estis granda aŭ malgranda, antikva aŭ ne? Reveninte al la haveno post la planitaj tagoj de fiŝado, la kapitano transdonis la trovaĵon al la aŭtoritatoj kaj la taga rutino forgesigis al ĉiuj la tutan aferon. Sed la sorto decidis alimaniere!

Pli-malpli 9 monatojn post la trovo de la kruro, la 4-an de marto 1998, dum fiŝado en la sama marparto, je profundeco de 400 metroj la retoj alhokiĝis al obstaklo sur la kota marfundo kaj subite la fiŝboato haltis. Tiam ni tuj elakvigis la retojn por kontroli ĉu estis damaĝoj. Post la kontrolo ni enakvigis ilin sed denove la fiŝboato haltis. La kapitano diris, ke tio ne estas normala ĉar en tiu specifa marfundo ne devus esti rokoj aŭ aliaj obstakloj kaj decidis provi  suprentiri la retojn sen retroiri.

Tre tre malrapide la reto elakviĝis, ĉar io tre peza malfaciligis ĝian suprentiradon. De tempo al tempo mi kaj la ĉefmaristo etendiĝis ekster la ŝipflankon por kontroli la leviĝantan reton. Subite, je profundo de metro, mi rimarkis grandan blokon komence ne rekoneblan. Post kelkaj sekundoj aperis al miaj okuloj larĝe malfermitaj, ne pro timo sed pro miro, la vizaĝo de bronza junulo, kies grandaj okuloj ŝajnis diri al mi: "Helpu min, ne forlasu min!". Ni ĉiuj multege penis kaj laboregis por levi la statuon sur la ferdekon tre atenteme por ne damaĝi ĝin.

Mi finas mian rakonton, kun la certeco, ke ni ŝipanaro de fiŝboato, en nia humila honesteco, faris ion grandan por nia urbo, por Sicilio kaj por la tuta mondo. Ni malfermis novan ĉapitron en la historio de la homaro kaj pro tio mi estos fiera por mia tuta vivo.

            GIUSEPPE SCLAFANI -  la 4-an de marto 1998
 

Akcepti la realon

13/09/2012 15:43

La vivocirkonstancoj objektive varias en la mondo de loko al loko, de lando al lando. Kiel oni jam bone esploris, bonstato tamen ofte ne kongruas kun feliĉo, do homoj en riĉaj landoj ofte estas malpli feliĉaj ol homoj en malpli riĉaj landoj. Kaj la sento pri feliĉo kompreneble ankaŭ varias de homo al homo.

Dum unuj sukcesas tre bone trovi sian lokon kie ili povas vivi en harmonio kun sia medio, aliaj daŭre volas ŝanĝi sian situacion por atingi ion kio tamen plej ofte estas neatingebla. Tiuj homoj revas pri iu granda celo kaj kulpigas aliajn ke ili ne atingas tiun celon. Ŝajnas al mi ke multaj esperantistoj apartenas al tiu dua kategorio. La granda celo, nome la ĝenerala enkonduko de Esperanto aŭ eĉ la "Fina Venko" estas tiel for de realiĝo ke ŝajnas sensence esperi ke la revo iam realiĝos. Tiuj revoj estas fuĝo el la realo, sed fuĝi el la realo nur provizore plibeligas la vivon, sed ne povas doni daŭran feliĉon. Oni ja iam devas reveni al la realo kaj tiam la realo estas pli preme sentebla kaj la senespero ekregas.

Persone mi konvinkiĝis ke pli bone estas daŭre resti en la reala mondo kaj tie serĉi tion kio plibeligas la vivon, kio akcelas la senton de feliĉo. Tiel Esperanto por mi ne estas fonto de elreviĝo, sed fonto de feliĉo ĉar mi povas ĉiutage reale praktiki ĝin kaj trovas eĉ sufiĉe grandan kontentigon, ĉar tiu okupiĝo pri kaj per la lingvo ne nur helpas al mi sed ankaŭ al aliaj. Kion mi do faras? Mi analizas la situacion kaj prenas tiujn cirkonstancojn kiujn mi trovas sufiĉe bonaj kaj solidaj por konstrui sur ili ion novan.

La lingvo certe jam bonege taŭgas por analizi multajn fenomenojn de nia mondo kaj raporti pri ili. Ankaŭ en tiu kazo mi serĉas la plej pozitivajn kaj plej kuraĝigajn fenomenojn por ricevi pli pozitivan bildon pri nia mondo. Mi ja ne simple forviŝas negativajn aspektojn kiuj ja ofte dolorigas min, sed aliflanke estas tiom da esperigaj evoluoj en la mondo ke la ĝojo pri tiu progreso havas finfine pli grandan pezon ol la negativaj eventoj.

Mi ĉiutage traserĉas la gazetojn kaj la interreton pri raportindaj pozitivaj okazaĵoj. Dum kelkaj tagoj mi ne trovas ion taŭgan, sed mi ĉiam trovas sufiĉe da materialo por la sonartikoloj. Mi do ne fuĝas el la realo sed mi provas aranĝi mian realon tiel ke ĝi fariĝas laŭeble bela. Tiel la realo por mi estas plej ofte tute akceptebla.

Gajaj doktoroj

12/09/2012 16:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estas ĝenerala konsento, ke hospitaloj estas malgajaj lokoj. Tie kuŝadas suferantaj homoj kaj laboras streĉitaj profesiuloj, kiuj penadas mildigi iliajn suferojn. Plej ofte, ili estas lokoj de doloro kaj malĝojo. Tamen... ĉu tio estas absoluta veraĵo?

Antaŭ kelkaj tagoj mi faris al mi mem tiun demandon, kiam mi vidis, en la koridoroj de hospitalo, kie mi laboras, trupeton de klaŭnoj en skandale koloraj vestoj, kun grandaj ruĝaj nazoj kaj strangaj haroj. Ili ne forte bruis, sed gaje salutis la flegistojn, la purigistojn kaj la kuracistojn, kiujn ili trovis survoje. Unu el ili alproksimiĝis, delikate ĉirkaŭbrakis min, donacis al mi etan broĉon (bluan kravateton) kaj deziris al mi feliĉan laboron. La surprizo estis al mi tre agrabla kaj vere kortuŝa. Tiun tagon mi laboris multe pli bonhumore kaj malpeze.

La “gajaj doktoroj” estas bela fenomeno, kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jardekoj kaj atingis la tutan mondon. La pioniro estis israela kuracisto Shevach Friedler, kiu post sia diplomiĝo lernis klaŭnadon kaj mimikon en Parizo. La ĉefa ideo estas simple ludi, ŝerci kaj infanece amuzi la pacientojn. Komence oni laboris por infanoj, sed poste oni rimarkis, ke tia naiva gajeco helpas mildigi la suferadon ankaŭ de plenaĝuloj. En la jaro 1998 la usona furora filmo “Patch Adams” helpis popularigi la aferon. Nuntempe, en Brazilo, funkcias pli ol 500 trupoj de tiaj “gajaj doktoroj” – plej ofte volontuloj. La sukceso de tiu amuza tekniko estas tiel impresa, ke en universitatoj oni instruas klaŭnadon al kuracistoj kaj medicinstudentoj. Nuntempe okazas internaciaj kongresoj kaj similaj eventoj de medicinistoj por pritrakti la novan kuracmetodon.

Kompreneble, oni bezonas zorgan trejnadon. En hospitaloj oni ne rajtas  multe brui kaj atento pri higienaj normoj estas nepre necesa. Ludoj kaj ŝercoj devas obei certajn limojn, por eviti ian ajn materian aŭ psikologian riskon al pacientoj kaj laboristoj. Se oni agas kompetente, la rezultoj estas klaraj: malsanaj infanoj fariĝas pli aktivaj, kunlaboremaj, manĝemaj kaj akceptemaj fronte al necesaj ekzamenoj; familianoj de tiuj infanoj fariĝas pli bonhumoraj, esperplenaj kaj kunhelpas en la flegado; flegistoj kaj kuracistoj pli amike, bonhumore kaj  varmakore  traktas siajn pacientojn; teknikistoj, flegistoj kaj kuracistoj fariĝas pli kunlaboremaj kaj amikemaj inter si. Rektaj influoj je la sano de  pacientoj  estas klare dokumentitaj: mildigo de doloro, mildigo de angoro (ekzemple tuj antaŭ operacio), efika helpo por fari, ke infanoj restu tute senmovaj okaze de fakaj medicinaj ekzamenoj. Eksperimentoj pruvis, ke eĉ por faciligi artefaritan fekundiĝon ĝi montriĝis efika. Kaj dum flegado de sekse perfortitaj infanoj la klaŭna gajo multe helpas. Kaj plej grave:  feliĉigataj pacientoj prezentas pli bonajn reagojn laŭ klinika vidpunkto – eble pro influo je la imunosistemo.

Nun oni jam ne havas dubon: bona humoro kaj solidareco estas altvaloraj kuraciloj.
 

La vivostilo decidas ankaŭ en alta aĝo

11/09/2012 18:12

Kiel preskaŭ-pensiulo kiu ĵus fariĝis 63-jara mi kompreneble multe okupiĝas pri la temo kiel mi povas ĝui la vivon ankoraŭ sufiĉe longe en bona sanstato. Antaŭ 3 jaroj mi reorganizis mian vivostilon kaj sufiĉe rapide sentis la pozitivan efikon. Sekve mi prave povas esperi je pli longa vivo kiel mi ekscias el studaĵo ĵus aperinta:

Korpa aktiveco, neniuj cigaredoj, malmulte da alkoholo kaj sana nutrado. La bazaj reguloj por pli longa vivo validas por ĉiuj - eĉ por tiuj kiuj jam progresis ĝis alta aĝo. Laŭ la nova studaĵo 75-jaraj viroj vivas 6 jarojn pli longe, se ili observas tiujn regulojn.

Por virino tiu pluso sumiĝas al bonaj kvin jaroj. Tion raportas en la studaĵo la medicinistino Debora Rizzuto de la Karolinska Instituto en Stokholmo kaj ŝiaj kolegoj.

"Niaj rezultoj de la studaĵo montras ke sana vivostilo ankoraŭ en alta aĝo povas havi pozitivan efikon je la atendota vivodaŭro", ili skribas.

La esploristoj sekvis dum 18 jaroj la sorton de ĉirkaŭ 1800 svedaj virinoj kaj viroj kiuj je la komenco de la studo en la jaro 1987 estis 75-jaraj aŭ pli aĝaj. Oni komparis iliajn indikojn pri socikultura fono, kleriĝo, antaŭa profesio, sociaj aktivecoj kaj vivostilo kun la reala stato en la jaro 2005.

Pli ol 90 procentoj de la viraj kaj virinaj partoprenantoj de la studo je tiu dato jam estis mortintaj, sed pli ol la duono atingis aĝon de pli ol 90 jaroj. La survivantoj konsistis je pli alta procentaĵo el virinoj, ili havis pli bonan kleriĝon, disponis pri pli bona socia reto kaj kutimis atenti pri sia sano.

La plej forta kunteksto inter probableco de survivado kaj libertempaj aktivecoj koncernis korpajn ekzercojn. Kiu regule promenis resp. naĝis aŭ gimnastikumis, averaĝe vivis je du jaroj pli longe. Aliflanke la fumantoj mortis unu jaron pli frue ol la nefumantoj.

Tiuj partoprenantoj de la studo kiuj montris malaltan riskoprofilon vivis 5,4 jarojn pli longe ol tiuj kun alta riskoprofilo - nome tiuj kiuj do malmulte moviĝis, fumis kaj trinkis alkoholon. Eĉ ĉe pli-ol-85-jaruloj kaj personoj kun kronikaj, do longedaŭraj malsanoj la vivostilo ankoraŭ tute signife efikas. Tiuj altaĝuloj laŭ la studaĵo povas esperi je pluso de 4 jaroj se ili observas la regulojn.

<< 19 | 20 | 21 | 22 | 23 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.