Blog

Esperanto - edzperanto en Brazilo

30/09/2012 18:09

En Brazilo Esperanto kreskas sub la specifaj kondiĉoj de la lando. Estas grandega lando, prosperanta, lando en kiu "unueco en diverseco" jam realiĝis. En nia kunkreskanta mondo Brazilo povas liveri gravan kontribuon al la evoluo de tutmonda kulturo kaj la bazo por tiu kunkreskado estas la homoj kiuj kunvivas en paco kaj amo.

Por eŭropanoj tiu lando estas aparte alloga, ĉar tie en agrabla klimato regas vivoĝojo kiu en Eŭropo estas apenaŭ imagebla. Pro la granda distanco eŭropanoj ne amase venas al Brazilo, same kiel nur malmultaj brazilanoj vizitas Eŭropon, sed mi povas konfirmi ke vizito en Brazilo estas granda travivaĵo. La vivoĝojo facile transsaltas al la vizitanto kaj tiel la deziro reveni aŭ eĉ restadi rapide kaj forte establiĝas en la koro.

Kaj se ĉio tio okazas en Esperanto - la lingvo de amo kaj paco - la sparko de amo rapide povas ekbruligi flamon de amo.

Jen kio okazis antaŭ nelonge en Fortalezo, en la varmega nordo de Brazilo. Juna polino geedziĝis kun brazilano el Fortalezo. En tiu urbo ja jam okazis Universala Kongreso kaj tial Esperanto jam enplantiĝis. Tial tiu speciala evento de internacia geedziĝo estis dokumentita de elstara juna televida ĵurnalisto el Fortalezo. Li nomiĝas Fabio Monteiro kaj ni dankas al li du filmetojn kiuj bele montras la etoson de la geedziĝa festo.

Kun granda ĝojo mi prezentas ĉi tie en la Esperanta Retradio tiujn du filmetojn kaj mi esperas ke sekvos multaj similaj belaj raportoj el tiu urbo kaj el la lando. Nia lingvo jam ofte pruviĝis kiel edzperanto kaj tiu funkcio de la lingvo estas grava por daŭre doni impeton al ĝia kreskado.

Mi invitas vin ĝui ambaŭ filmetojn de Fabio Monteiro.
 

Racio kaj vivoĝojo

29/09/2012 17:13

Ekvilibro inter koro kaj cerbo feliĉigas, nova libro montras vojojn al tio.

Transpontigi la malfacile transireblan abismon inter racia scio kaj intuicia sentado provas Inge Patsch, inspirita de Viktor Frankl, en la libro "La logiko de la koro". Laŭ la vivofilozofio de Viktor Frankl, la fondinto de la logoterapio kaj ekzistada analizo, ŝi estras la Instituton por Logoterapio kaj Ekzistada Analizo en Innsbruck, Tirolo. La aŭtorino priskribas, parte en formo de dialogoj, diversajn situaciojn el la ĉiutaga vivo en kiuj la legantoj povas rekoni sin mem kaj kie la leganto povus eventuale lerni el tio trovi sencon de la vivo.

La plej grandan obstaklon ĉe tio la logoterapiistino vidas en tio ke la plej multaj homoj atribuas al la racio pli da valoro ol al la sentado. La teknika pensado kiu akcentas precipe la funkciecon ne trovas multe da spaco por la personaj ecoj de la homo. Tamen se la nivelo de racio ricevas tro da valoro, tio havas konsekvencon malfavore al vivoĝojo kaj al kapablo por entuziasmiĝo. Aliflanke se oni tro forte ligiĝas al sentoj, tio povas konduki al malforteco rilate al decidoj, ŝanceliĝemo rilate al orientiĝo kaj al senplaneco. Kiel nun eblas eskapi el la luktopremo inter racio kaj sentado?

Cerbesploroj alportis novajn ekkonojn. La homa cerbo disponas ne nur pri la kapablo de pensado, sed ankaŭ pri la ebleco de sentado. Ĝis la fino de la 20-a jarcento ĉio kio ligiĝis kun sentoj estis pridubata. La novaj bildproduktantaj procedoj nun povas bildigi procezojn kiuj okazas en la cerbo, ekzemple ĉe la aŭskultado de muziko aŭ ĉe la rigardado de bildo.

La mesaĝo promesas multe: Ankaŭ plenkreskaj homoj povas lerni trovi kontentigan ekvilibron inter decidoj kun akcento sur la sentado aŭ sur la racio. Ĉar laŭ Patsch necesas ambaŭ, racio kaj sentado en harmonio, por feliĉiĝi. Se pensado kaj sentado troviĝas en harmonio, tiam ni povas vivi en serena malstreĉo.

Ĉu ni esperantistoj vivas en serena malstreĉo rilate al nia kompreno pri la lingvo? Ĉu nia racio diras ion alian ol niaj sentoj? Paroli kaj aŭdi la lingvon estas bona rimedo por transpontigi eblan abismon inter ambaŭ. Ne pensu tro pri la lingvo, sentu ĝin!

Beboj frue lernas regulojn

28/09/2012 16:38

Se beboj lernas paroli, tio kutime okazas laŭ impresa rapideco. Germanaj esploristinoj eltrovis ke beboj ekkonas la bazajn konstruelementojn de la lingvo pli rapide ol plenkreskuloj.

Iam ĝi aperas, la unua vorto. La lingva evoluo ĉe infanoj okazas rapide - jam longan tempon antaŭ ol la etuloj mem parolas. Oni scias ke suĉinfanoj jam tre frue povas lerni la gramatikajn regulojn de lingvo - eĉ se ili ne jam regas ĝin.

Nun montriĝas: La beboj ekkonas eĉ pli bone ol plenkreskuloj laŭ kiuj reguloj la parolata lingvo funkcias. Jam en la aĝo de tri monatoj ili rapide lernas kiuj silaboj apartenas unuj al la aliaj kaj kiuj ne.

Esploristinoj el Lepsiko resonigis al beboj kaj al plenkreskuloj silabojn kiuj ĉiam estis kunligitaj laŭ certa sinsekvo. Tiam ili intermiksis ankaŭ kelkajn sinsekvojn de silaboj kun alia ordo - kaj tiel lezis la neelparolitan lingvan regulon.

"La cerba reago de la infanoj montris al ni ke ili ekkonis tiujn  lezojn de reguloj, ke ili do aŭtomate ekstraktis la regulojn", diras esploristino. La plenkreskaj testantoj ne kapablis tion. Eĉ se oni petis ilin, serĉi celite pri reguloj en tiu fantazia lingvo, nur kelkaj sukcesis.

Por la studaĵo la esploristinoj resonigis al 65 beboj en la aĝo de tri monatoj ĉiufoje dum 20 minutoj diversajn silabokunmetaĵojn. En tiuj trisilabaj vortoj la komenca silabo "le" ĉiam estis kombinita kun la fina silabo "bu" kaj la komenca silabo "fi" ĉiam estis kombinita kun la fina silabo "to".

"Tiaj interdependecoj inter nenajbaraj silaboj konsistigas unu el la bazaj konstruelementoj de homa lingvo kaj troviĝas ĉe multaj gramatikaj reguloj", diras la esploristino. De tempo al tempo aperis en tiu parolfluo tamen silabo en la malĝusta kombino, ekzemple "le-vi-to" anstataŭ la ĝusta "le-vi-bu". Tiel la regulo estis lezita.

La esploristinoj tiel konstatis ke "la kapablo kompreni la neskribitajn regulojn de lingvo jam evoluas en plej frua aĝo". Eĉ se suĉinfanoj ne jam parolas en la unua vivojaro, ili lernas kompleksajn lingvajn modelojn kvazaŭ aŭtomate jam per nura aŭskultado. Ĉe plenkreskuloj tiu kapablo al aŭtomata ekkono de reguloj evidente perdiĝis - tial ili malpli facile lernas lingvon ol infanoj.

Kiel esperantisto mi povas aldoni ke lingvo kiu havas tre klarajn regulojn estas sufiĉe facile lernebla ankaŭ de plenkreskuloj, kvankam necesas kompreneble sufiĉe da ekzercado en la aŭskultado kaj prononcado de sonoj, silaboj, vortoj kaj frazoj. Kaj rilate al gramatiko Esperanto apenaŭ prezentas malfacilaĵojn, nur la akuzativo jen kaj jen estas problemo.

Aŭskultante ni lernas!
 

Agado por malrapideco

27/09/2012 17:02

"Malrapida" hodiaŭ sonas kvazaŭ kiel insulta vorto. Malprave, opinias Martin Liebmann, estrarano en germana asocio por la prokrastado de la tempo. Li kontraŭstaras al la ĝenerala plirapidiĝo: "Mi trovas ĝuon en malŝparo de tempo".

Kiam Martin Liebmann volas amuziĝi li permesas al rapidemulo avanci ĉe la kaso de supermerkato (superbazaro). "Al tiu homo mi diras: 'Se vi vere havas tiom da okupoj, bonvolu. Mi havas ĉiun eblan tempon.'" Liebmann ne havas strangan komprenon pri humuro, sed tute specifan vidon al la rapideco. Li sidas en la estraro de la asocio por la prokrastado de la tempo, de la jaro 2003 li estas ties membro.

La asocio prenis sur sin la taskon instigi la homojn al konscia okupiĝo pri la tempo. "Temas pri la ideo de vivokvalito", diras Liebmann. Vivokvalito por la membroj en medio de ĝenerala plirapidiĝo signifas precipe akcenti malrapidiĝon, montri senstreĉitecon kaj trankvilon. Oni povas tion ankaŭ nomi lobiadon por malrapideco.

Ke la plirapidiĝo ne estas nur subjektiva sento, tion pruvas multaj studoj. Ekzemple la sciencisto Richard Wiseman esploris en 32 urboj la rapidecon de piedirado de homoj. Li eltrovis ke ene de unu jardeko la rapideco de la piedirantoj plialtiĝis ĝis 30 procentoj pli.

Estas tamen geografiaj diferencoj: En la malavia urbo Blantyre personoj bezonis por 20 metroj 31,60 sekundojn - tio estas preskaŭ la trioblo de Singapuro (10,55 sekundoj). Ju pli progresinta, des pli rapida, tio por neniu estas mirinda: Entreprenoj plirapidigas konstante sian laborritmon, porko ekzemple komence de la 20-a jarcento estis buĉita post unu aŭ du jaroj - hodiaŭ post kelkaj monatoj. La tempopremo sur la laborantoj plialtiĝas, la rezulto estas streso. Tiu streso kostas al la ekonomio miliardojn, ĉar homoj malsaniĝas.

Por ripozo pli kaj pli ofte mankas la tempo, urboj kiel Singapuro adiaŭas sin de malnovaj temporitmoj. Novjorko jam delonge ne plu povas aserti esti la sola urbo kiu neniam dormas.

Estas nur la demando ĉu vivokvalito kaj malrapideco estas nesepareble kunligitaj. La esploristo Robert Levine intense okupiĝis pri la vivorapideco de la homoj. Li mezuris en kelkaj landoj interalie la rapidecon de piedirado, la daŭron de aĉeto de poŝtmarko, la akuratecon de publikaj horloĝoj. Lia "mondmapo de la tempo" vekis grandan atenton kaj rilate al Germanio kondukis al amara ekkompreno: en neniu lando de la mondo la vivo funkcias pli rapide ol tie.

En la studaĵo de Levine Germanio troviĝas en la pinta grupo kune kun Svislando, Irlando kaj Japanio. Laŭ tiu listo plej malrapidas la vivo en Meksikio, Indonezio kaj Brazilo. Sed ne eblas rekte konkludi de vivorapideco al vivokvalito. La esploroj de Levine montris ke ĉe homoj en lokoj kun alta vivorapideco montriĝis pli alta probableco ke ili estis ankaŭ kontentaj pri sia vivo. La kaŭzo estas ke alta taktado de la vivo ja kondukas al pli da streso, sed tamen ankaŭ ofte al pli da bonstato kaj al pli alta vivnivelo.

Do rapida vivo havas avantaĝojn, sed ni ne fariĝu sklavoj de la tempo.

Tago de la Radio

26/09/2012 19:02

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Unu el la plej vivecaj rememoroj de mia infana tempo, antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, estis la kunsido de miaj geavoj antaŭ radiaparato, por aŭskulti radiĵurnalon kaj felietonajn radiajn teatraĵojn, vespere. Tiuj momentoj estis por mi preskaŭ magiaj, ĉar formiĝis en mia menso, pere de la bruoj, kiuj alvenis el tiu ligna skatolo, plej intensaj fantazioj. Mi do ĉiam konservis pri radio  respektoplenan senton.

Je la 25-a de septembro oni celebras en Brazilo la “Tagon de la Radio”. Mi ŝatus scii, ĉu en aliaj landoj oni faras simile. La invento kaj tuja funkciigo de radio en la fino de la 19-a jarcento signifis gravegan progreson en la monda komunikado, same gravan kiel tiun de televido, jardekojn poste. La mirindan eltrovon faris Guglielmo Marconi, en Italujo, kaj Pastro Roberto Landell de Moura, en Brazilo, preskaŭ samtempe, sed la famo meritoplene restis ĉe la italo, ĉar ĉi tiu pli frue efektive patentis ĝin. Radio estas scienca atingo, kiu rezultis de pluraj aliaj sinsekvaj  malkovroj pri elektro, elektromagnetaj ondoj kaj telegrafio. Fakte la unua radioelsendo estis senfadena telegrafa mesaĝo. Dum la dudeka jarcento ĝi grave rolis kiel tutmonda rimedo por informado kaj distro.
    
Kiam televido konkeris la mondon, iuj homoj prognozis la estingiĝon de radio. Tio tute ne okazis. Radio kaj televido estas malsamaj komunikiloj – unu privilegias la aŭskultadon, la alia la rigardadon. Ambaŭ daŭre amase servas kiel tutmondaj informo- kaj amuzokanaloj.
    
En Brazilo, oni kalkulas, ke preskaŭ cent milionoj da homoj regule aŭskultas radion, ĉar en pli ol 90 procentoj el la hejmoj troviĝas radiaparato. La unua elsendo okazis en la jaro 1922, kiam el la supro de la konata monto “Corcovado”, en Rio, oni emisiis paroladon de la prezidanto de la respubliko. En la sekva jaro oni fondis la unuan radistacion en la lando.
    
La alveno kaj furoro de interreto denove kaŭzis ombrajn prognozojn koncerne radion, sed denove ĉi tiu brave postvivis. Oni povas diri, ke interreto eĉ plifortigis la radion, ĉar multaj elsendoj estas aŭskulteblaj per komputiloj, en kiu ajn dezirata momento, kio faras radiprogramojn des pli allogaj. Interretaj podkastoj fariĝis do ia speco de elvolviĝo de radio.
    
Koncerne praktikadon de Esperanto, mi pensas, ke la tradicia kaj la interreta radioj estas eĉ pli oportunaj ol televido, ĉar aŭskultado de nedenaska lingvo, sen la interveno de vidaĵoj, verŝajne signifas pli efikan manieron alproprigi novan lingvon. Kaj neniu rajtas dubi ekzemple pri la valoro de la plurjardeka laboro de Pola Radio, Ĉina Radio Internacia kaj Radio Vatikana, por la praktika uzado de Esperanto. Indas do honori la radion ankoraŭ longe!



 

Pri la evoluo de la homa cerbo (I)

25/09/2012 16:42

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Unua el du partoj

En la supraj ilustraĵoj la solaj veraj faktoj estas, ke multaj el la nuntempaj posteuloj de la klaso "mamuloj", ordo "primatoj", familio "homedoj", genro "homo", specio "homo sapiens", subspecio "homo sapiens sapiens" suferas pro troabunda pezo kaj pro kompu-fona-dependo-manio.

Ĝenerale, oni emas ordigi la nombrajn tipojn de "homoj" ekzistintajn en la malproksima pasinteco en linia tempa sinsekvo, opiniante, ke en certa periodo ekzistis ununura tipo de homo, kiu daŭre evoluiĝis al pli bona kaj evoluinta estaĵo, kiu fine anstataŭigis la antaŭan modelon.

Tio estas kolosa eraro. Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe kaj sufiĉe ofte eĉ samloke, malsimilaj specioj de homoj (ekz. "erectus", "neanderthalensis", "sapiens" ktp.). Tio estas tute ne escepta biologia situacio. Ekz. ankaŭ hodiaŭ kunvivas pluraj specioj de mamuloj de la familio "felisedoj": leonoj, tigroj, katoj, ktp. La posta nuna situacio, kie, ekde antaŭ 12.000 jaroj, la ununura homa subspecio "homo sapiens sapiens" vivas sur la tuta terglobo estas eksterordinara, verdire suspektinda. Sed tio estas alia temo, aparte pritraktinda.

Laŭ ĝenerala interkonsento inter spertuloj, unu el la ĉefaj organaj karakterizoj, kiuj permesas enmeti ĉiujn speciojn de homoj en la saman "biologian tirkeston" estas la escepta volumeno de ilia cerbo. Ĉiuj specioj de homoj havis tre grandan cerbon kompare al tiu de sampezaj mamuloj. Jam la cerba grando de la unua homeno ("homo abilis') antaŭ 2,5 milionoj da jaroj estis io escepta.

Poste, la cerbo pli kaj pli grandiĝis, dum la korpa maso mem restis sume senŝanĝa. En "homo sapiens" la cerbo estas sepoble pli granda ol tiu de sampeza mamulo. Nuntempe la cerbo de mamulo pezanta 55 kg. estas 180 kubaj centimetroj, dum tiu de sampeza homo estas inter 1200 kaj 1400 kubaj centimetroj.

La kialo de tiu fenomeno estas tre malfacile klarigebla fare de esploristoj. Granda cerbo malfaciligis la vivon kaj ĝiaj avantaĝoj estas tute ne klaraj. Granda cerbo postulas grandan kaj pezan ostan kranian skatolon por ĝin protekti. La gravitcentro de la korpo moviĝas supren. Tio superŝarĝas muskolojn kaj skeleton sed ĉefe pli granda cerbo postulas pli da energio. Hodiaŭ, kiam la homa cerbo pezas averaĝe la 2 procentojn de la tuta korpo, ĝi postulas, en stato de ripozo, 25 procentojn de la tuta energio disponebla en la organismo. Ĉe infanoj ĝis la aĝo de 12-18 monatoj, la cerbo postulas 60 procentojn de la tuta energio. En ĉimpanzoj kaj goriloj nur 8 procentoj de energio nutras la cerbon.

Nutri korpon kun ĉiam pli granda cerbo fariĝis daŭra laciga okupo  por homoj, des pli ke samtempe por kompensi la ĉiam pli grandan  postulon de energio fare de cerbo, la muskola maso malgrandiĝis.  Ni, homoj, rilate nian pezon kaj altecon, estas vere malfortaj estaĵoj. Ĉimpanzo, kiu pezas 70 kg. povus senprobleme dismembrigi homon sampezan, ĉar ĝia forto egaliĝas pli-malpli al suma forto de 10 homoj.

Do, jen kio ŝajnas unua paradokso de la evoluo: homo devas akiri pli da nutraĵo kun malpli da korpa forto. Vere ne tiom favora kombinaĵo, aparte por niaj praavaj ĉasistoj kaj kolektistoj!

* * *  fino de la unua parto  * * *
 

Ruĝa vino - ĝuinda kaj sanakcela

24/09/2012 17:23

Glaseto da ruĝa vino tenas vin sana - tion multaj homoj pensas. Kio estas la vero pri la multe laŭdata porsana utilo de la vinbera suko?

Ĉu en gastejoj, ĉu okaze de la 85-a naskiĝtago de la avino, ĉu en la gazetaro - de jardekoj la homaro diskutas pri la laŭdire tiom sanakcela vespera glaseto da vino. Tiun supozon subtenas jen kaj jen novaj sciencaj studoj, sed ofte estas nur deziro: Kial foje ne finfine io kio donas agrablan senton, ne servu ankaŭ por la sano?

Laŭ aktuala verdikto de la Eŭropa Kortumo tamen tiu supozo ne estas simple daŭrigebla. La kortumo verdiktis ke pro la enhavo da alkoholo de vino - ekde 1,2 volumprocentoj - tiaj eldiroj pri sanakcela efiko ne estas akcepteblaj.

Sed tamen rilate al la pozitiva efiko de vino ne nur temas pri mito. La supozo ke glaseto da vino estas bona por la sano havas sian originon ĉe la tiel nomata "franca paradokso". Dum la 1970-aj jaroj esploristoj en Francio malkovris ke homoj kvankam ili nutris sin per kaloririĉaj kaj grasaj nutraĵoj kaj kiuj krome jen kaj jen fumis cigaredon, suferis malpli je korinfarktoj ol enloĝantoj de aliaj industriaj landoj. Kiel kaŭzon identigis la esploristoj finfine interalie la ĉiutagan glason da ruĝa vino de la francoj.

Vinŝatantoj festis, esploristoj ekis studojn por plisolidigi la hipotezon. Kaj vere oni povus teorie trovi klarigon por la sanakcela efiko de la vino laŭ ĝiaj enhavaj substancoj. Nome malantaŭ la fenomeno troviĝas diversaj precipe polifenolaj enhavosubstancoj kiuj troviĝas precipe en la ŝelo de la vinbero. Unu el tiuj substancoj estas Resveratrolo. Tiu substanco same kiel multaj aliaj plantaj substancoj laŭdire kaŭzas multajn malgrandajn miraklojn: Ili plibonigas la valorojn je sanga graso, preventas sklerozon de arterioj kaj tiel malaltigas la riskon je korinfarkto.

Oni tamen ne povas pruvi ĉu vere tiuj substancoj alvenas en la homa korpo je sufiĉe altaj kvantoj. Oni nur estas certa ke - se ili entute efikas - precipe ruĝa vino enhavas la sanakcelajn substancojn. Kontraŭe al blanka vino kiu produktiĝas el suko, la vinfaristoj utiligas por ruĝa vino la kompletan vinberon. La substancoj el la ŝelo tiel ne perdiĝas.

Bedaŭrinde ankaŭ esploroj kun miloj da homoj ĝis nun nur povis liveri indikojn por la sanakcela efiko de la vino. Medicinistoj en kongreso de kardiologoj en la jaro 2008 deklaris ke laŭ studaĵo modera konsumo de vino povas redukti la riskon pri korrilataj malsanoj je 30 procentoj. Sed sendubiga pruvo tamen ne ekzistas. Kaj aliflanke estas tute certe ke la alkoholo estas malakcela por la sano, precipe se ĝi estas konsumata malmodere.

Por mi tio ne estas problemo. Mi trinkas ĉiuvespere vere nur glaseton da ruĝa vino kaj mi fartas tre bone.

Moderna hejma laborejo

23/09/2012 17:30

Eviti ŝtopitan trafikon survoje al la laborejo, neniuj stresigaj gekolegoj, libera mastrumado de tempo: Multaj hejmaj laborantoj ekscitiĝas kiam ili parolas pri sia hejma laborejo. Sed ankaŭ hejma oficejo ne estas tute senproblema.

Hejma oficejo estas laborejo en la propra domo. Kiu jen kaj jen vespere ankoraŭ forsendas poraferan retmesaĝon aŭ kiu sidas dum semajnfino profesicele hejme ĉe la komputilo, tiu ne jam estas hejma laboranto. Por vere havi hejman oficejon la labordonanto devas certigi ke la laboranto disponas pri ergonomia laborloko kaj ne eble nur sidas ĉe la kuireja tablo. Tio kompreneble necesigas havi hejme taŭgan sidlokon.

En Germanio laŭ aktuala studo de opiniesplora instituto ĉiu tria laboranto (35 procentoj) laboras jam tuttempe aŭ partatempe hejme. Tamen nur tre malmultaj laborantoj daŭre sidas ĉe la hejma komputilo. Eble nur ĉiu deka laboranto tie laboras dum kvar tagoj aŭ pli. Precipe la modernaj komunikiloj ebligas la hejman oficejon. Pere de helpa softvaro oni komunikas unu kun la alia, oni sinkronizas kalendarojn kaj interŝanĝas firmaajn dokumentojn. Danke al kompufonoj, porteblaj komputiloj kaj interreto kunlaborantoj povas ĉiam sekvi la kurantajn taskojn en ajna loko.

Precipe virinoj (49 procentoj) ŝatas labori de la hejma laborejo ĉar ili povas samtempe atenti pri siaj infanoj.  Sed ne nur patrinoj ŝatas la flekseblecon de la hejma laboro. Ankaŭ senpartneruloj kun hejmaj bestoj aŭ laborantoj kiuj ŝatas zorgi iom pli pri sia sano kaj kiuj tial volas pasigi sian iom pli longan tagmezan paŭzon en gimnastikejo ŝatas la eblecon havi la oficejon en la domo aŭ loĝejo.

Ekzistas diversaj motivoj kial iu ŝatas labori de la hejmo. Krom virinoj estas ĉefe profesiuloj inter 31 kaj 45 jaroj (48 procentoj) kaj pli aĝaj laborantoj ekde 46 jaroj (45 procentoj) kiuj preferus labori en hejma oficejo. Aliflanke viroj kaj pli junaj profesiuloj preferas labori kun siaj gekolegoj en la oficejo. Nur 38 procentoj de la viroj povas imagi labori tuttempe aŭ partatempe de hejma laborejo. La deziro labori de hejme ĉe kelkaj tamen estas tiel forta ke ili eĉ pretus rezigni pri certaj privilegioj kaj akceptus havi malpli da feriaj tagoj.

La hejma laborejo ofertas multajn avantaĝojn, tamen estas ne nur plifaciligoj de la vivo. La interagado kun gekolegoj povas kaŭzi problemojn. Modernaj komunikiloj ja bone helpas, sed la rekta kunlaboro kun gekolegoj signifas pli ol nur interŝanĝi informojn. En la oficejo la homoj daŭre komunikas: Oni demandas la gekolegojn kiel ili fartas, oni ricevas novaĵojn  pere de la "koridora radio" aŭ oni interparolas pri aktualaj projektoj en la tekuirejo. Per tio ekestas komuna sento kaj superrigardo kiu nur malfacile estas starigebla en hejma oficejo.

Aliflanke en la hejmo la laboranto konfrontiĝas kun multaj hejmaj taskoj ekster la profesia laboro. Tial necesas bona memdisciplino por labori sukcese de la hejmo. Ekspertoj konsilas starigi hejme fiksan laborlokon kaj fiksi sian laborhoraron. Oni ja povas uzi la liberecon de la hejma laboro kaj adapti sian tratagan procedon laŭ sia propra bioritmo. Helpas ankaŭ ritualoj por starigi laboretoson. Anstataŭ sidiĝi en piĵamo ĉe la skribotablo estas preferinde vestiĝi per oficeja vestaĵo antaŭ ol eniri sian hejman oficejon.

Entuziasmo estas kvazaŭ sterko por la cerbo

22/09/2012 18:46

Etaj infanoj lernas tre facile ĉar ili entuziasmiĝas almenaŭ 50-foje dum la tago. Novaj nervaj konektoj tamen formiĝas tute sendepende de la aĝo.

"Nia cerbo ĉiam denove adaptiĝas al la maniero kiel kaj kiucele ni uzas ĝin kun ĝojo kaj entuziasmo". Tion skribas la germana cerbesploristo Gerald Hüther pri la temo "La cerbo ne rustiĝas ..."

Se io feliĉigas nin, la emociaj centroj en la pli profundaj areoj de la cerbo aktiviĝas. Tie troviĝas grupoj de nervoĉeloj kun longaj alpendaĵoj kiuj atingas ĉiujn aliajn areojn de la cerbo. Simpligite dirite: "Ĉiam kiam oni povas entuziasmiĝi pri io, disĵetiĝas sterko en la cerbo kiu en la stato de entuziasmo kreskigas la tre intense uzatajn neŭronajn retojn". Etaj infanoj entuziasmiĝas 50-foje dum tago, tial ili povas ankaŭ lerni tiom.

Nur malmultaj homoj sukcesas konservi sian denaskan ĝojon pri malkovroj kaj la emon formi sian medion ĝis alta aĝo. "De ili ni devas lerni, ilin ni devus demandi kiel ili sukcesis konekti la ŝaltilon en la cerbo kiu malebligas la rustiĝon", diras Hüther.

Esploristoj en Göttingen nun trovis tiun ŝaltilon por la lernkapablo. Jam je la komenco de la dua vivoduono ĝi elŝaltiĝas. "Modifita interago inter medio kaj genomo kondukas al perdiĝo de la lernkapablo en alta aĝo", tiel priskribas tion la esploristoj.

Hüther tamen priskribas kiel eblas konservi siajn mensajn kapablojn en alta aĝo. Temas pri sintenoj, konvinkoj kiuj malhelpas la rustiĝon de la cerbo. La sekvaj konsiloj helpas konservi la mensajn kapablojn:

- Manĝu malpli kaj pripensu zorgeme kion vi manĝas.
- Moviĝu pli kaj esploru la eblecojn regi vian korpon.
- Entuziasmiĝu pri la bunteco kaj beleco de la mondo.
- Ne permesu al vi perdi la ĝojon pri cerbumado, malkovrado, lernado kaj pluevoluado.
- Ne orientiĝu laŭ tio kion aliaj trovas grava, sed faru tion kio bonfartigas vin.
- Ne forlasu la serĉadon pri la senco de la vivo.
- Aranĝu la rilatojn al aliaj homoj tiel, ke kune kun ili vi povas kreski ekster la proprajn limojn.

Estas neniam tro malfrue: Novaj nervaj konektoj formiĝas tute sendepende de la aĝo, do ĉiu povas partopreni, ĉar la rutinon de la ĉiutago ni ĉiuj havas. Oni povas kaj oni devus stimuli la cerbon per ĉiuj kvin sensoj, plej bone eĉ samtempe, ekzemple palpi kaj flari kaj gustumi. Gravas ankaŭ ke oni konservas sian motiviĝon kaj ne rezignas. Tre praktika konsilo diras: "Komencu tion matene, kombu viajn harojn per la nekutima mano, brosu viajn dentojn per la maldekstra kaj enŝovu viajn gambojn en la pantalonon en alia sinsekvo ol kutime".

Sana soifo

21/09/2012 16:06

Miloj da publikaj kranoj por trinkakvo laŭplane konstruiĝos dum la venontaj jaroj en Nederlando ĉe stacidomoj kaj sur placoj. La senkosta akvo laŭcele helpu kontraŭbatali la tropezon de gejunuloj kaj instigi la enloĝantojn al trinkado - kaj tiel la projekto povos kontribui al malaltigo de la kostoj de la porsana sistemo.

Dum la nacia festotago svarmis miloj da turistoj sur la centra placo de Amsterdamo Leidseplein. Kaj kiam Ajax Amsterdam fariĝis ĉampiono  la adeptoj de tiu futbala skipo festis tie. Pli centra loko ne ekzistas en Nederlando. Tie meze en Amsterdamo de unu jaro staras publika akvokrano. Turistoj tie replenigas siajn botelojn, kuremuloj tenas sian kapon sub la kranon kaj preterpasantoj lavas siajn manojn.

Tiaj publikaj akvokranoj baldaŭ staros en tuta Nederlando. Organizaĵoj kaj municipoj tiel volas eviti rubon kaj protekti la medion. Krome la senkosta akvo helpu ŝpari monon en la sana sistemo.

Oni nuntempe muntas preskaŭ ĉiusemajne novajn akvokranojn. Intertempe jam funkcias pli ol 150 en la tuta lando kaj post kelkaj jaroj tio povos esti centoj aŭ miloj. Ili povus stari sur publikaj placoj en la urbo, sed ankaŭ laŭlonge de porbiciklaj vojoj  aŭ ĉe la komenco de migra vojo. La homoj pli kaj pli emas simple replenigi siajn botelojn. Kreskas la konscio pri medio kaj sano.

Urbaj kaj komunumaj administracioj reagas: Akvoprizorgaj entreprenoj provizas la konekton al la akvokonduko, la akvokrano mem estas produkto de la senprofita organizo "Join the Pipe" (https://jointhepipe.org ). La organizo propagandas de kvar jaroj por la trinkado de elkrana akvo kaj samtempe akcelas per ĉiu nova akvokrano en Eŭropo projektojn en evolulandoj.

Se infanoj aŭ gejunuloj trinkas pli da akvo el la krano, la danĝero pri tropezo malaltiĝas. Precipe en lernejoj la akvokranoj povus esti utilaj: Ili instigas la infanojn trinki akvon anstataŭ limonadon aŭ sukojn kiuj enhavas sukeron. Krome la akvo el la krano ofte enhavas pli da mineralaĵoj ol sengasa mineralakvo. La trinkakvo en Nederlando laŭ la EU-komisiono estas la plej bona en Eŭropo.

3000 eŭrojn kostas la akvo-fosto de "Join the Pipe" en Nederlando. La kostojn por tio  - kaj ankaŭ por la trinkakvo - transprenas la municipo. El la akvokrano sur la vigla Leidseplein-placo en Amsterdamo dum la pasinta jaro fluis 25.000 litroj - kio kostis ĉirkaŭ 40 eŭrojn. Pluaj akvofontoj staras en la urba parko, ĉe la universitato kaj en aliaj verdaj areoj.

La ekzemplo de Nederlando estas certe imitinda, ĉar ankaŭ en aliaj landoj necesas redukti la kostojn de la porsana sistemo.
 

<< 18 | 19 | 20 | 21 | 22 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.