Blog

Profesia klerigo kaj Esperanto

20/10/2012 17:50

125 jarojn post kiam aperis la unua lernolibro de la "Lingvo Internacia" nun finfine estas bona tempo por pensi kiel eblas pligrandigi la praktikan utilon de Esperanto. Se oni konsideras Esperanton "lingvo de paco kaj amikeco", tio ja taŭgas por instigi homojn kunveni en internaciaj renkontiĝoj aŭ por viziti unu la alian. Sed tio ne sufiĉas por doni impeton por plua kreskado de la lingvo.

Pli forta ol la intereso renkonti homojn el aliaj landoj kaj viziti geamikojn en la tuta mondo estas la demando kiel homoj povas plibonigi siajn vivocirkonstancojn. Tio povus esti la motoro por la antaŭenigo de nia afero. Se Esperanto iel povas kontribui al pli bona vivo, tiam ĝi ricevos multe pli da atento kaj aprezo.

Mi ne scias kiom da profesioj ekzistas en la mondo: Ĉu estas centoj, ĉu miloj? Por plej multaj el ili necesas iu profesia kleriĝo, do la homoj devas post la ĝenerala lernejo lerni sian profesion en apartaj fakaj lernejoj resp. ili devas kompletigi kaj plivastigi siajn profesiajn sciojn apud la laboro en apartaj kursoj.

La evoluo de la tekniko kaj de la ekonomio necesigas ĉiam pli grandan specialiĝon. La faka scio do pli kaj pli disvolviĝas, sed male al la scienca sektoro kie ĉio estas skribe fiksita, en la profesia metia sektoro la faka scio multe pli ligiĝas kun unuopaj homoj kiuj persone transdonas tiun scion al siaj posteuloj. Tiu transdono de scio tamen ne ĉie funkcias same bone. Ĝi tie funkcias kie ankaŭ la sociaj rilatoj funkcias, ekz. en vilaĝoj kaj en malgrandaj urboj kie la homoj konas unu la alian. Ekzemple en Germanio la sudo estas pli riĉa. Tie la sociaj rilatoj bonege funkcias kaj montriĝas ke la infanoj en lernejo pli bone progresas ol infanoj en norda Germanio kaj tie precipe en grandaj urboj kie la sociaj rilatoj esence malpli bone funkcias ol en la sudo.

La specialiĝo estas mondskala fenomeno. Homoj el malgrandaj landoj devas serĉi sian profesian kleriĝon ofte en eksterlando, ĉar en la propra lando tio ne eblas, ĉar mankas la fakuloj kiuj povus instrui laŭ tiu speciala fako. Havi internaciajn kursojn aŭ eĉ kompletajn lernejojn kie oni povas akiri la necesan fakan scion estus do granda helpo, pecipe se la instrulingvo estus Esperanto. Tiel fakuloj el diversaj landoj povus instrui lernantojn el pluraj landoj. Esperanto tiam povus servi kiel "lingvo de paco kaj kunlaboro" kaj tiel ĝi povus akiri grandan praktikan utilon.

Por trovi komencon por tia agado mi volas estonte pli ofte pritrakti profesiajn temojn kaj mi invitas vin, karaj geaŭskultantoj, skribi ion pri via profesia situacio por eltrovi ĉu eblas entrepreni ion ĝuste en via fako. Tiu agado certe ne alportos tujan sukceson sed postulas persiston. Sed tio principe estas vojo por sukcesigi nian lingvon.

Memlerninto provizas elektron por vilaĝo

19/10/2012 17:53

Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo.

Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali.

Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo. En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."

Tabaro rakontas ke li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron. En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.

"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".

Nun eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.

Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.

Estas rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" https://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj
 

Zamenhof kaj ESPERANTO en bazlernejo

18/10/2012 17:18

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ekzempla leciono laŭ ĝisdatigitaj kriterioj

En mia antaŭa sonartikolo mi pritraktis la ĝeneralan aliron de la projekto "Saltotabulo al lingvoj" kaj rilata kurso "Plurlingva Alfabetigo". Tiu ĉi sonartikolo kaj la akompananta filmeto ilustras  la scenaron de la unua enkonduka leciono de tiu kurso por 4-a/5-a bazlernejaj klasoj.

La lecionoj  de la kurso celas ekspluati la modernajn ciferecajn tabulojn sed, rezignante pri la fizika interago per elektronika plumo sur tia tabulo, la instruisto povas doni la samajn lecionojn uzante komputilon, muson kaj projekciilon. Ĝuste tion mi faris en la alkroĉita filmeto.

Kiam, post pli-malpli 30 jaroj de universitata prelegado, mi volontulis en bazlerneja edukado, devige estis alfronti tute novajn defiojn ĉefe didaktikajn. Do mi revenis al lernejaj benkoj kaj lernis en kursoj por bazlernejaj instruistoj. Bonŝance mi povis fari tion samtempe kun ekkono kaj spertiĝo kun novaj sonvidaj komputilaj rimedoj, kiuj sufiĉe ŝanĝas la didaktikan aliron al nuntempaj lernejanoj.

Sendube, ankaŭ sen tiaj modernaj rimedoj, bone celkonsciaj instruistoj kapablis pasintece fari allogajn kaj efektivajn lecionojn. Sed nuntempe la teknologia medio profunde ŝanĝas la gelernantojn do ankaŭ la tradicia instrua metodo de "fronta klasa prezentado" per kretoj/feltoplumoj sur nigra/blanka tabulo nepre postulas iom da ĝisdatigoj.

Tiucele, sur la muro apud mia komputilo troviĝas detala listo de nemalhaveblaj kriterioj nomataj "Torĉoj por instruado". La temo postulus kelkajn prelegojn, sed mi klopodos prezenti koncize la plej gravajn konsilojn al instruisto, kiu planas novan lecionon.

Unue, en iu ajn kampo de scioj: "leciono devus kunigi plurajn studfakojn" kaj por ĝin konstrui necesas uzi tri grupojn da torĉoj:

1. iloj por krei interesan kaj defieman lecionon,
2. iloj por vigligi la diversajn tipojn de inteligenteco,
3. iloj por fone malrekte kuraĝigi virtajn kondutojn en la vivo.

Kaj nun, iom pli detale, jen priskribo de la 6 iloj de la unua grupo:
 
* Oni ne komencos la lecionon deklarante ĝian temon, male, la lernantoj mem identigos ĝin poste per sia propra dedukto.
* La malfermo de la leciono devas esti interesa kaj alloga, ekz. per enigmo.
* Dum la leciono la instruisto devas aktivigi la lernantojn per defiaj demandoj kaj ludoj, virtualaj kaj permanaj.
* La instruisto priskribos situaciojn, kiujn la geknaboj devos analizi ne nur el la propra vidpunkto sed el tiu de aliuloj.
* Necesas krei ligon kun realo signifa por la infanoj per uzado de ekzemploj, terminoj kaj iloj el ilia mondo, ekz. el interreta medio.
* La instruisto devas kiom eble doni plurajn solvojn al prezentitaj problemoj.  

Kompreneble plani kaj konstrui tiajn allogajn kaj efikajn lecionojn postulas tre signifan tempon des pli, ke oni devas daŭre ilin poluri kaj plibonigi laŭ la reagoj de la lernantoj.

Verdire mi estas freŝbakita (kaj amatora) maljuna instruanto en bazlernejoj kaj mi devas konfesi, ke tre grava defio, kiun mi tamen konstatis ankaŭ ĉe profesiaj spertaj instruistoj, estas atingi en klaso, ofte tro multnombra, sufiĉe da disciplina atento por efika lernado. Sendube bone strukturitaj kaj do allogaj lecionoj signife helpas al la celo kaj, ĉefe, aliaj instruistoj ĝoje lernas kaj uzas ilin kun siaj lernantoj.  

Jen en la sekva filmeto, la skemo de enkonduka leciono pri Zamenhof kaj Esperanto sub la metafora titolo "Juna knabo, granda idealo", kiun mi prezentis kiel finan laboron por la ekzameno de bazlerneja didaktiko. Kompreneble en tiu ĉi versio de la filmo mi prezentas esperantlingve ankaŭ parton de mia nacilingva parolado.
 



​https://vimeo.com/51605995
 

 

Longdaŭra memorilo

17/10/2012 16:43

Ĉio fariĝas cifereca - muziko, filmoj, libroj. Tamen post maksimume cent jaroj la portantoj kiel kompaktdisko aŭ fiksdiskoj perdas la ciferecan enhavon. "Ni ne vere trovis ion pli bonan, de kiam ni gravuris informojn en ŝtonojn", diras esploristo. La japana firmao Hitachi nun montras la memorilon por la estonteco: Estas malgrandaj vitraj tabuletoj, rezistaj kontraŭ fajro, akvo kaj ĥemiaĵoj.

Ciferecaj konserviloj por datumoj estas pasemaj same kiel magnetaj datumportantoj. Kompaktdiskoj post 20 jaroj fariĝas neutiligeblaj, fiksdiskoj konservas la enhavon maksimume dum cent jaroj. Sed nun disvolvistoj de la firmao Hitachi priskribas koncepton kiu finfine povus doni la startsignalon por la cifereca erao. Kvarca vitro povas servi kiel konservilo por datumoj. Informoj kiuj tie estas enkuŝigitaj senprobleme estu elvokeblaj dum pluraj centmilionoj da jaroj.

Kio sonas kvazaŭ kiel en sciencfikcia filmo, tio evidente jam estas realaĵo ĉe la japana teknikaĵa konzerno. La plurtavolaj vitraj tabuletoj kiuj estas uzataj kiel datumportanto do eltenas ekstremajn cirkonstancojn - sen perdi la valoran ciferecan enhavon. Fajro, ekstrema varmego aŭ frosto, multaj ĥemiaĵoj, radioondoj, akvo. Ĉio tio laŭ la teknikistoj de Hitachi ne kaŭzos damaĝon. "Ni kredas ke la datumoj daŭre restos en la vitro kondiĉe ke ĝi ne rompiĝas", diras la ĉefsciencisto Takao Watanabe.

"La kvanto da datumoj kiu estas produktata ĉiutage eksplodas.. Sed se temas pri konservado por postaj generacioj, ni ne multe progresis kompare kun la epoko kiam informoj estis gravuritaj en ŝtonoj", aldonas alia sciencisto Kazuyoshi Toni.

Nuntempe la materialo havas kvar tavolojn kun punktoj kiuj estas legeblaj kiel binaraj datumoj de normala optika mikroskopo. La prototipo laŭ indikoj de Hitachi eltenas minimume dum du horoj temperaturon de 1000 gradoj Celsiuso, eĉ se ĝi estas rekte ĉirkaŭata de flamoj.

La vitro povas nuntempe konservi 40 megabajtojn sur unu kvadrata colo kaj tio korespondas al la kapacito de pormuzika kompaktdisko. Sed la esploristoj estas konvinkitaj ke pluraj tavoloj estos realigeblaj senprobleme. La konzerno ne jam komunikas daton kiam la novaj datumportantoj eniros la regulan produktadon. Oni planas utiligi la novajn longdaŭrajn memorilojn unue en ŝtataj institucioj, en muzeoj kaj en religiaj institucioj.
 

La portugala lingvo en la mondo

16/10/2012 17:54

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Mi bone memoras diraĵon de mia instruisto pri la portugala lingvo, antaŭ pluraj jardekoj, kiam mi sidis sur gimnazia benko. Li diris: “Machado de Assis estas nia plej granda brazila verkisto. Se li verkus france, germane aŭ angle, certe li starus ĉe la panteono de la mondaj geniuloj, de ĉiuj honorataj. Sed li verkis en la portugala lingvo, kaj por ĉiam restos preskaŭ nekonata ekster ĝi, ĉar nia lingvo okupas la periferion de la mondo.” Tiu opinio kaŭzis al mi tiutempe profundan malĝojon kaj senton pri maljusteco. Kaj kiel naiva junulo, mi tuj komencis pensi pri la kvanto da aliaj geniuloj, kiuj naskiĝis en multaj aliaj  “periferiaj” kulturlokoj, kaj restos por ĉiam ignorataj.
   
Ĉi tiu rememoro venis al mi en la kapon, kiam mi legis antaŭ kelkaj tagoj informon de la londona BBC, pri la furora kresko de interesiĝo pri lernado de la portugala lingvo tra la mondo. La portugalan lingvon naŭ landoj oficiale parolas en Eŭropo, Ameriko, Azio kaj Afriko – entute 240 milionoj da homoj (vidu la mapon). De pli ol du jarcentoj, tiu bloko da nacioj ne reprezentas gravan ekonomian parton en la mondo. Jen kial la lingvo fariĝis ankaŭ negrava. Tamen, ĝi estas la kvina aŭ sesa lingvo plej multenombre parolata. Malgraŭ tio, ĝi ne estas oficiala ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple.

Dum la lastaj jaroj la ekonomio en Brazilo montras eksterordinaran viglecon. Sekve, la interesiĝo pri nia lingvo (kaj temas ja pri la “brazila portugala lingvo”!) proporcie pligrandiĝas. Laborŝancoj, turismo kaj negocoj faras, ke miloj da junuloj kaj entreprenistoj en Usono, Anglujo, Svisujo, Ĉinujo kaj aliaj landoj serĉas kursojn kaj eĉ vizitas kursojn por eksterlandanoj en Brazilo mem. Tio kaŭzas ĉe brazilanoj senton de fiero kaj memestimo.

Al mi ŝajnas, ke tiu fenomeno  enhavas du miskomprenojn.

Unue, temas pri la kresko de ekonomio en Brazilo. Ĝi estas reala kaj bonvena. Sed ankaŭ estas fakto, ke nia lando ankoraŭ estas unu el tiuj, kiuj plej malegale disdonas al sia popolo la produktatajn riĉaĵojn: ni bedaŭrinde staras inter tiuj landoj, en kiuj la distanco inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj estas plej granda. Alivorte: la ekonomio ja kreskas, sed profitas de tio apenaŭ eta tavolo de la socio – la plej riĉaj. Pruvo pri tio estas, ke la eduka sistemo en la lando ne akompanis la ekonomian impulson. Kiel brazilano, mi tion diras kun profunda  malĝojo.

Due, internacia interesiĝo pri la portugala lingvo ripetas jarmilan eraron de la homaro: privilegii lingvojn surbaze de ekonomio. Jen la kaŭzo de la jarmila babelo. Ĉar ekonomio estas vaganta kapriculo, kiu eraras de unu nacio al alia, tra la historio, tial la mondo neniam trovas taŭgan solvon por sia lingvoproblemo. Hodiaŭ la angla kaj hispana, morgaŭ la ĉina, postmorgaŭ la portugala, eble la rusa aŭ araba... Ĝis kiam?

Kiam oni ŝanĝos tiajn kriteriojn? Kiam oni komencos interesiĝi pri lingvoj surbaze de ilia kultura kaj homfrata valoro? Nur post multaj jaroj mi ekkomprenis, ke mia gimnazia instruisto estis la unua, kiu nerekte enkondukis en mian nematuran kapon la ideon, ke Esperanto estas bezonata solvo. Se juĝi pri la lastatempa interesiĝo pri la portugala lingvo, la vasta mondo ankoraŭ ne perceptis tion.
 

Akcepti la paroladon de fremda lingvo

15/10/2012 17:21

La lingvo kiun oni ĉiutage parolas estas la lingvo de sia medio: la familio, la najbaroj, la kamaradoj en lernejo aŭ la gekolegoj en la laborejo. Tiu komuna lingvo estas kvazaŭ varma nesto en kiu oni bonfartas. Multaj homoj volas daŭre restadi en tiu varma nesto kaj tial ili ne havas intereson lerni paroli laŭ alia maniero. Oni devas en lernejo devigi tiujn homojn ekz. paroli laŭ pli edukita maniero, sed la rezisto en la bazlernejo estas ofte tre granda kaj tial la instruistinoj tie preferas adaptiĝi al la parolmaniero de la infanoj. Tio validas precipe por kamparaj regionoj kie la parolata lingvo estas pli dialekteca ol en la urboj kie pro la lingve miksita enloĝantaro la parolata lingvo situas pli proksime al la norma lingvo. Oni povas diri: Ju pli granda urbo estas, des pli la infanoj en lernejo parolas la norman lingvon.

Oni povas imagi ke ĉe tiuj homoj kiuj apenaŭ ŝatas paroli iom pli laŭnorman lingvon, la parolado de fremda lingvo estas preskaŭ ekster ilia imagopovo. Ili tamen konfrontiĝas kun unu fremda lingvo, nome la angla kiu - je malgrandaj porcietoj - estas instruata en Aŭstrio jam ekde la unua lernojaro de la bazlernejo. Tio ja ne signifas ke ili tie lernas paroli tiun fremdan lingvon, la celo de la tuta afero estas malfremdigi la lingvon por ke en postaj jaroj, kiam la vera instruado de la lingvo okazos, la lernantoj estu pli pretaj akcepti tiun fremdan lingvon.

Montriĝas ke ĝenerale knabinoj pli emas lingve adaptiĝi al novaj defioj ol knaboj. Kaj montriĝas grandaj diferencoj laŭ la socia deveno. Kiu venas el familio kie la laŭtlegado estas ĉiutaga kutimo, tiu estas ankaŭ sufiĉe scivolema pri nova lingvo kaj tiel povas eĉ entuziasmiĝi pri la lingvolernado. Ekestas tamen la paradoksa situacio ke la strebado al bona parolado de la fremda lingvo estas pli forta ol al la parolado de propra norma lingvo.

Kiam homoj eklernas Esperanton, ili jam troviĝas plej ofte en pli alta aĝo, nome ili estas ĉefe universitataj studentoj kaj la lingvo estas parto de ilia mondkoncepto. Kutime tiuj homoj jam antaŭe lernis unu aŭ du fremdajn lingvojn kaj ili spertis la malfacilaĵojn kaj problemojn kiuj estis ligitaj kun tio. Esperanto ofertiĝas kiel pli bona solvo por tiuj problemoj kaj do ili principe akceptas la lingvon antaŭ ol vere lerni ĝin. La praktika lernado mem tamen ofte ne estas sufiĉe sukcesa, ĉar multaj subtaksas la penon kiu necesas por la lingvolernado, do ankaŭ por la lernado de Esperanto.

Tio estas por nia afero tre malagrabla efiko. Nome per tio ektroviĝas multaj homoj kiuj havis kontakton kun la lingvo, sed forlasis la lernadon ĉar ili perdis la intereson. Tiuj homoj ne plu estas subtenantoj de Esperanto. Pro tio la ideologia aliro al Esperanto estas problemeca. Laŭ mia opinio necesas alimaniere logi homojn  al nia lingvo, nome per ekzemploj de la lingvo en parolata formo. Tio estas ĝuste tio kion mi celas per la Esperanta Retradio: plibonigi la lingvajn kapablojn de la E-parolantoj kaj allogi novajn interesulojn por nia lingvo. Lingve lertaj homoj sufiĉe rapide kaj bone komprenas la tekstojn kaj tiu sensacio pri la kompreno estas bona bazo okupiĝi pri tiu eksterordinara monda lingvo.
 

Televidilo gravas por malriĉuloj

14/10/2012 18:34

Kion bezonas homoj kiuj nenion posedas? La ekonomikisto Abhijit Banerjee prezentas alternativan komprenon pri malriĉeco. Laŭ li ni havas malĝustan komprenon pri malriĉeco kredante ke la nutrado havas prioritaton por malriĉuloj. Tamen studoj montris ke tio ofte ne estas ĝusta. Se malriĉuloj ricevas monon ili ne nepre elspezas ĝin por nutraĵoj. Ofte ili preferas aĵojn kiel alkoholo, cigaredoj, dolĉaĵoj, ĉeltelefono aŭ eĉ televidilo.

Kiam Banerjee estis en Maroko li renkontis viron kiu asertis ke li ne havas sufiĉe por manĝi. Sed kiam la ekonomikisto vizitis lin en sia kabano li malkovris tie televidilon. Kelkfoje telespektado estas pli grava ol manĝado. Ankaŭ malriĉuloj bezonas spekti pozitivaĵojn por konservi esperon kaj energion. Neniu homo povas ŝovi ĉiujn rekompencojn estonten. Tio forrabas ĉian motiviĝon. Ofte la malriĉuloj orientiĝas malpli al estonteco ol ni. Ni loĝantoj en industriaj landoj ja multe pli regas nian vivon. Sed se en malriĉa lando ĉiu ne okazanta pluvo povas signifi katastrofon, la malpli forta orientiĝo al la estonteco povas havi sencon. Al la malriĉuloj ankaŭ mankas la infrastrukturo kiu al ni bonfartuloj plifaciligas la planadon por la estonteco.

Al la malriĉuloj en landoj de la "Tria mondo" mankas ŝparkasoj aŭ pensiaj asekuroj kaj do la homoj devas zorgi pri sia estonteco alimaniere. Ekzemple en malriĉaj kvartaloj oni vidas multajn domojn parte konstruitajn. Banerjee mem plenkreskis en Kalkuto en kvartalo kie loĝis multaj malriĉuloj kaj li povis observi kiel ili konstruis siajn domojn paŝon post paŝo. Se la malriĉuloj havis iom da mono ili aĉetis kelkdekon da brikoj kaj malgrandan sakon da cemento kaj plukonstruis sian domon.

Rilate al la alta naskocifero kiel unu el la plej grandaj problemoj en la batalo kontraŭ malriĉeco Banerjee nur parte subtenas la proponon vaste disdoni kontraŭkoncipilojn. Nome en kulturoj kie la virinoj nur malofte eliras el la domo celita disdono ja havas sencon. En tiaj situacioj la aplikado de kontraŭkoncipiloj plialtiĝas se eblas varbi virinojn el la vilaĝo kiel kunlaborantinojn de la programo kaj se tiuj virinoj vizitas la aliajn virinojn hejme - kiam la edzo forestas. Tamen ĝenerale la spertoj montras ke paroj kiuj volas limigi la kvanton da propraj infanoj ankaŭ sukcesas en tio - helpe de modernaj aŭ tradiciaj kontraŭkoncipaj metodoj. Unue devas ekzisti la deziro teni la familion malgranda.

La ekzemplo de Brazilo montras ke eblas influi la deziron havi pli aŭ malpli da infanoj. La forte malkreskinta naskocifero de la lando ŝuldiĝas plejparte al la televido kiu atingis dum la pasintaj jardekoj eĉ plej forajn regionojn. Tiel nomataj sapoperoj kiuj montras la belan vivon de paroj en la supra meza klaso kun neniuj aŭ malmultaj infanoj prezentiĝis en ĉiu kabano sur la televida ekrano. Tio spronis la homojn imiti tion, kiel komparaj studoj montras. En regionoj kiujn la televido atingis, la nombro da infanoj malkreskis. Evidente la ŝanĝo de sociaj normoj estas pli grava ol la facila aliro al kontraŭkoncipiloj.

Ambicioj

13/10/2012 18:15

Estas natura strebado de homo kreskigi siajn kapablojn por atingi ion en sia vivo. Tiu strebado nomiĝas "ambicio". La ambiciulo prenas sur sin la penon de lernado kaj de malsukcesoj por finfine atingi sian celon. Tiu celo povas esti socia pozicio, bona laborposteno, sed ankaŭ familio kaj harmonio. Ju pli juna homo estas des pli granda estas la ambicio ĉar ja en junaĝo la vivoperspektivoj kutime estas plej grandaj, eblas, sed ankaŭ necesas prepari sin por la posta vivo.

Tamen en la nuna epoko junaj homoj emas plilongigi tiun preparperiodon por ankoraŭ laŭeble longe ĝui la avantaĝojn de la junaĝo kaj fondi familion nur en aĝo inter 30 kaj 40 jaroj. La konsekvenco estas granda tempopremo ĉar nun dum relative malmulte da tempo ĉio devas okazi: la sukceso en la profesio, la trovado de komuna loĝejo kun la vivopartnero, la fondo de familio. Tiu premo precipe por virinoj  estas granda, se ili havas altajn ambiciojn, nome se ili post longa studado volas unue atingi sukceson en la profesio kaj due trovi vivopartneron por fondi familion kaj havi infanojn. Bedaŭrinde en multaj kazoj tio ne funkcias kaj la rezulto estas ke homoj psike elbruliĝas kaj ne havas infanojn.

Ekde aĝo de ĉirkaŭ 40 jaroj tiu ĉapitro de la vivo atingas sian finon: Oni aŭ atingis kion oni celis aŭ oni ne atingis siajn celojn kaj devas redukti siajn aspirojn kaj reorientiĝi. Havi ambiciojn en tia situacio certe estas malfacile, ĉar mankas la energio. Tamen ankaŭ tiam eblas havi modestajn ambiciojn, eblas ankoraŭ "fari ion el sia vivo". Kaj tio validas des pli por homoj kiuj atingis la aĝon de 60 jaroj.

Multaj homoj sopiras atingi la pensian aĝon por finfine povi ĝui la vivon laŭ la propra maniero. Sed montriĝas ke nura ĝuado je longa vido ne estas kontentiga. Necesas transpreni kaj plenumi iujn taskojn por esti utila al la familio aŭ al la socio. Se oni estas bonŝanca kaj jam havas genepojn oni povas trovi multe da ĝojo kontribui al la edukado de la genepoj. Eblas entrepreni ion por stabiligi sian sanon kaj por rericevi vivenergion. Eblas ankaŭ socia engaĝiĝo, ĉu en la kadro de la loĝloko, ĉu por afero kiu transiras la lokajn limojn.

Lerni kaj apliki fremdan lingvon bone servas al tio. Kaj se tiu lingvo estas Esperanto, la perspektivoj plivastiĝas. Oni povas servi al la tutmonda E-komunumo kaj oni povas partopreni en la disvastigado de la lingvo. Tio estas tasko kiu unuflanke kostas energion sed kiu ankaŭ redonas multe da energio.

Ĝustaj ambicioj redonas pli da energio ol ili kostas. Kaj la laboro por Esperanto povas esti ĝusta ambicio.

La projekto "Plurlingva alfabetigo"

12/10/2012 17:49

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mallonga prelego pri ĝia ĝenerala aliro

Bonan matenon. Mi estas Gian Piero Savio kaj mi mallonge prelegos pri novstila, iom malkutima metodo por enkonduki Esperanton en bazlernejojn. Mi tion klopodis fari dum pasintaj jaroj per riĉigaj rondoj pri Esperanto kiel volontulo de asocio de eksakademianoj "Amikoj de edukado". Post multe da konvinka laboro ĉe la lerneja estraro mi enkondukas oficiale ĉijare testan Esperanto-bazitan kurson. Temas pri noviga lernofako: "Plurlingva alfabetigo", kies didaktika celo estas akirigi al bazlernejaj infanoj nemalhaveblajn komprenojn kaj sciojn pri la fenomeno "homa lingvo".

Tiu revolucia kurso baziĝas sur la brita kaj sprita peresperanta projekto "Springboard to languages", nome "Saltotabulo al lingvoj", kies bonaŭgura emblemo estas "saĝa strigo". Ne temas nur pri simpla tradukado de la bele trafa didaktika angla materialo sed pri ĝia nepra lingvistika adapto al la semida lingvo hebrea kaj al modernaj didaktikaj rimedoj, kies detalojn vi povas trovi en mia antaŭa sonartikolo  :
https://peranto.posterous.com/la-lerneja-nigra-tabulo-farigas-cifereca

Ĉi tie en Israelo oni enkondukas la lernadon de la angla jam en la dua bazlerneja klaso sed fakte, pro la malfacileco ekuzi krom la hebrea alfabeto ankaŭ la latinan alfabeton, vera pli efektiva lernado komenciĝas nur en la 4-a/5-a klaso. Ni havas tre malmultajn bone trejnitajn bazlernejajn instruistojn por la angla kaj kelkaj aliaj lingvoj, dum ni havas multajn, treege efikajn, bone trejnitajn instruistojn, sed plimulto de ili neniam trejniĝis pri instruado de lingvo.

Ĝuste al riparado de tiu ĉi manko celas la projekto "Plurlingva alfabetigo" per instruado de Esperanto en bazlernejoj. Kiam mi klarigas tion, la unua reago de edukistoj kaj gepatroj estas nekredemo: "KION vi instruas al niaj infanoj?" "Kio, diable...?" "La hispana, ĉu?" "KIAL?" Ĉiuj estas tute pravigeblaj demandoj, al kiuj mi jam kutimiĝis precize kaj trankvile respondi.

Do, la unua afero: NE temas pri kurso de Esperanto. La celo ne estas dissendi infanojn en la mondon kiel fluajn parolantojn de Esperanto, por uzi la lingvon en la hejma kaj labora vivoj, kaj tiel plu. Tio, por nun, ne estas la celo. La granda plimulto de la infanoj verŝajne neniam renkontos alian Esperanto-parolanton dum sia vivo.

Nu, bone, por nun tio ne estas la celo! Do, kio ja estas la celo? La ĉefa celo estas: akirigi al infanoj lingvan prikonscion.

Esperanto estas multe pli simpla lingvo ol iu ajn alia, kiun mi iam renkontis (kaj mi ja lernis kelkajn, uzas ilin ĉiutage kaj eĉ instruis kelkajn). Oni kreis ĝin specife por esti facile kaj rapide lernebla kaj oni ja spertas dekoble pli rapidan kaj facilan lernadon ol kun iu ajn lingvo, kiun mi konas. Do la infanoj rapide trapasas la fazon de simpla enmemorigo, kaj komencas vere kaj kreeme uzi la lingvon, kio estas bonega.

Ĝi helpas disvolvi la mensan gimnastikon, kiun oni bezonas, kiam oni havas du lingvojn mense por komuti de unu al la alia, kaj trovi similaĵojn inter ili. Ĉiuj tiuj kapabloj utilas kune kun la agrabla, simpla lingvo, kaj poste oni povas re-uzi tiujn kapablojn por posta studado de aliaj lingvoj.

Kelkaj el vi sendube dezirus demandi: "Bone! Sed nun bonvolu doni ekzemplojn de praktika utilo el lernado de Esperanto". Jes, mi klopodos koncize respondi: "Unue ĝi plifortigas la regadon de la latina alfabeto, tre grava afero por lernado ankaŭ de la angla. Due, per Esperanto infanoj akiras tute nature, preskaŭ lude, bazajn konojn pri gramatiko kaj identigo de la buntaj taskoj de la vortoj krom ilia signifo. Tio tre utilas ankaŭ en la lernado de la gepatra lingvo!".

Sed, unu el la elstaraj avantaĝoj de la kurso "Plurlingva alfabetiĝo" estas, ke ĝi tute ne postulas fakulojn pri instruado de lingvoj, male, nur entuziasmajn instruistojn, kiuj lernos Esperanton kune kun siaj lernantoj!

Antaŭ ol konkludi mi deziras publike danki pro ŝia helpo kaj apogo al sinjorino Angela Tellier, la kunordiganto kaj direktorino de la projekto Springboard kaj al la esperanta aktivulo Tim Morley pro lia inspiriga ĉirilata agado.

Dankon pro via aŭskultado!
 

Ĉeltelefonoj malakcelas konversaciojn

11/10/2012 18:38

Laŭcele la ĉeltelefono devus plifaciligi la kontakton al aliaj homoj. Jen kaj jen ĝi tamen kaŭzas la malon, kiel montras studo: Se telefono kuŝas sur la tablo, la konversacioj funkcias malpli bone.

Konsentite, oni jam mem faris tion. Sed la aliaj faras ĝin tutcerte pli ofte. Ili metas en gastejo sian ĉeltelefonon sur la tablon kvazaŭ ili atendus gravan alvokon. Kaj eĉ se tiu malprobabla kazo okazus: Ĉu oni maltrafus la alvokon se la telefono restus en poŝo aŭ jako?

Psikologo de la Universitato de Essex petis 34 parojn kiuj estis nekonatuloj unuj al la aliaj al konversacio en gastejo. La temo estis: "Interesa okazaĵo dum la lasta monato".

Antaŭ la interparolo la psikologo deponis ĉeltelefonon aŭ porteblan komputilon en la proksimeco de la testantoj. Kvankam la aparato ne troviĝis en la rekta vidareo de la interparolantoj tiu interveno kondukis al mezureblaj efikoj: La partoprenantoj el la ĉeltelefona grupo post 10-minuta konversacio havis malpli pozitivan humoron. Tio montriĝis ke ili malpli ofte subtenis eldiron kiel ekzemple "Se ni renkontiĝus pli ofte, ni povus fariĝi geamikoj". Kaj ili ankaŭ raportis ke ili ne sentis sin tiel proksimaj al la kunparolantoj ol interparolantoj en la kompara grupo.

Similajn rezultojn alportis testoj kun aliaj konversaciaj temoj kiuj variis inter "la plej grava momento de la pasinta jaro" kaj malgravaĵoj. Ankaŭ ĉi tie la testantoj kiuj vidis porteblan komputilon sur la tablo sentis pli da intimeco, dum la ĉeltelefona frakcio travivis la konversacion kun supraĵa tendenco.

Evidente ne gravas ĉu la testantoj konscias pri la ekzisto de la deponita objekto. Tio indikas ke tie funkcias specifa mekanismo, nome ke objektoj, bildoj kaj agoj, ĉio tio povas doni al humoro kaj al pensmaniero certan nekonscian tendencon. Studoj montras ke la ĉeesto de porafera valizeto faras homojn pli decidrealigemaj. Kaj aliflanke la kontakto kun vortoj kiel "sekvi", "kopii" kaj "respekti" kondukas al konformema konduto.

Ke la ekzisto de telefono reduktas la nivelon de interparolo, tion la psikologo klarigas per la simboleco de la aparato. La ĉeltelefono elvokas mensajn kunligojn al pli grandaj sociaj retoj kaj tiel tendence deviigas la interparolantojn de la intimeco de konversacio inter kvar okuloj. Ĉu tio validas ankaŭ por fikslineaj telefonoj aŭ por interparoloj inter geamikoj, tio estas ankoraŭ eltrovinda. Por la psikologo la rezulto ĉiukaze estas paradokso: Por li ĉeltelefonoj povas kunligi homojn. Sed ili povas ankaŭ malakceli tiun kunligon per ilia nura ĉeesto.

 

<< 16 | 17 | 18 | 19 | 20 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.