Blog

Infanoj pli bone kapablas ridi

30/10/2012 17:04

Infanoj petolas, ili stultumas, ili ŝatas esti tiklataj ĝis ili preskaŭ pisas en la kalsonon pro rido. Tiam la infanoj plenkreskas kaj se ili siatempe ridis 400-foje en tago, nun kiel plenkreskuloj ili faras tion nur 15-foje. Kvankam ridado estas tiom sanakcela. Kaj ĝi kunligas.

Infanoj estas veraj ekspertoj de bona humoro. La kabaredisto kaj kuracisto Eckart von Hirschhausen foje diris: "Infanoj ridas 400-foje en tago, plenkreskuloj 12-foje kaj mortintoj tute ne. Eĉ la laiko ekkonas tie tendencon". Kaj tio jam montras kion povas lerni gepatroj de siaj idoj: la senantaŭjuĝan, senkomplikan manieron konsideri la aferojn kaj la kapablon ridi pro la malgrandaĵoj de la vivo.

"Infanoj helpas al siaj gepatroj, vivteni sian propran humoron, ĉar ili ellogas bonhumoron el la ĉiutagaĵoj, diras Eva Ullmann, fondintino de la Germana Instituto por Bonhumoro". Tial por la gepatroj unu foje pli validu la devizo subpremi la frazon "Nun finfine ĉesu stultumi" kaj ĝui la ŝanĝon al alia perspektivo. Per la flegado de la  propra bonhumoremo gepatroj plifortigas ĉe si mem kaj ĉe la infanoj la bonan econ elteni la okazaĵojn de la ĉiutaga vivo. Ĉu en amikecoj aŭ en sukcesoj, ĉu en konfliktoj aŭ malsukcesoj: Bonhumoro donas profiton. Ĝi estas grava eskapilo eĉ se temas pri la intenco alidirekti agresemon. Per bonhumoro la gepatroj povas oferti al la infanoj protektejon, la leĝerecon la infanoj ja sufiĉe frue perdos.

Ridetado estas grava socia kompetenteco kiu funkcias kvazaŭ kiel ia universala lingvo ene de la familio. "Bonhumoro kaj ridado kunligas kaj plifortigas la familian senton. Ĉar ridi kune, tio kunveldas - ĉu ĉe la rakontado de gajaj okazaĵoj aŭ rememoraĵoj, ĉu de okazintaĵoj kiun nur la familianoj  konas. En tiu kunteksto ankaŭ gravas ke la gepatroj permesu al la infanoj bone prezentiĝi, do ke la gepatroj kapablu laŭdi la infanojn. Al tio kontribuas deklari ilin superherooj aŭ ŝerci pri si mem aŭ pri la infanoj kaj tiel plifortigi la memironion. Ankaŭ kritiko estas pli bone komunikebla en bonhumora maniero. La distingon kiam bonhumoro efikas negative kaj kiam ĝi estas inspira, tion aliflanke la infanoj povas bone lerni de siaj gepatroj.

Ridado kaj bonhumoro apartenas al la homaj ecoj kaj ili do ankaŭ apartenas al la evoluo de la infano. Humoro trejnas la kreivecon kaj la ideriĉecon. Kio ridigas infanon, tio varias laŭ la aĝo. La bebo reagas je tuŝiĝoj per rideto, same kiel por saluti la gepatrojn. La mensaj kapabloj por humoro disvolviĝas en la aĝo de unu ĝis du jaroj. Aĵoj kiuj ne kongruas por infanoj jam en frua aĝo estas ridigaj, ekzemple ŝtrumepto sur la kapo aŭ bovino kiu miaŭas. Infanoj jam frue lernas ekkoni kontraŭdirojn kaj ŝanĝi la perspektivon. Ĝenerale  ili prijuĝas ion kiel sprita se ĝi prezentiĝas alie ol atendite.

Kiam la infano fariĝas lernejano, ŝercaj demandoj kaj enigmoj kaŭzas bonhumoron. Ironion la infanoj ekkomprenas kutime nur ekde la deka vivojaro. Ŝerca stultumado ne bezonas esti instruata al infanoj. La bonhumoremo tutsimple estas kapablo, nome ĝi estas unu afero kiel multaj aliaj kiuj gravas dum la edukado.
 

 

Ekologia agrikulturo

29/10/2012 16:38

La industria agrikulturo neglektas la fakton ke plantoj kaj bestoj plej bone kreskas se ili vivas en la ĝusta ekologia medio. Oni kultivas unu planton en grandegaj areoj, aldonas industrian sterkon kaj pesticidojn kontraŭ nedezirataj plantoj kaj bestoj. Tio ankaŭ funkcias, sed la kostoj  por tia sistemo estas enormaj kaj la grundo iom post iom dezertiĝas, la vivo en ĝi malaperas. Dum tiu industria agrikulturo en la industriaj landoj de la norda hemisfero ankoraŭ sufiĉe bone funkcias kvankam necesas subteni la tutan sistemon per ĉiam pli da subvencioj, en la cetera mondo la industria agrikulturo detruas la ekologiajn sistemojn kaj kaŭzas dezertiĝon kaj malsaton.

La agrikulturistoj en la sudaj landoj nek havas la monon por grandaj maŝinoj, nek por industria sterko, nek por pesticidoj, nek por genteknike modifitaj semoj. Kaj por ili daŭrigebla produktado estas vivnecesa. Kaj tio estas ebla per biologia agrikulturo kiu profitas de la ekologiaj avantaĝoj de la inteligenta kombinado de plantado de reciproke utilaj plantoj.

Unu el la grandaj nutroplantoj estas maizo, ĝi devenas el Meksikio kaj disvastiĝis en la tuta mondo. En Meksikio agrikulturistoj kombinas la plantadon de maizo kun faboj kaj kukurbo. La faboj provizas al la maizo la necesan nitrogenon. La folioj de la kukurbo kovras la grundon kaj tiel protektas ĝin kontraŭ sunradiado kaj elsekiĝo. La rikoltoj estas altaj, la kvalito elstare bona kaj la produktado estas daŭrigebla. Familio jam bone povas nutri sin per kelkaj hektaroj da grundo kaj eĉ povas vendi parton de la rikolto en la loka merkato.

Alia tre impresa ekzemplo de ekologia agrikulturo estas la forpel-allog-metodo (angle: push pull). Ankaŭ tie temas pri inteligenta kombino de tri plantoj por profiti de la evidentaj avantaĝoj rilate al kostoj, rikolto kaj daŭrigebla produktado. La tri plantoj estas maizo, desmodiumo kaj elefanta herbo. La ĉefa nutroplanto maizo en tiu triopo estas minacata de du malamikoj: Unu estas planto, nome strigao kiu parazite nutras sin de la radikoj de la maizo-planto kaj alia estas papilio "trunkoboranto" kies larvoj forvoras precipe la trunkon de la maizo-planto. La desmodiumo-planto forpelas per sia odoro la malamikan papilion, dum la elefanta herbo havas odoron kiu logas la papilion en kaptilon. Desmodiumo krome protektas la maizo-planton kontraŭ la parazita planto strigao kaj per siaj folioj kovras la grundon kaj tenas ĝin tiel humida. Desmodiumo kaj elefanta herbo krome servas kiel voraĵo por dombestoj.

Tiel agrikulturistoj povas sendepende de la konzernoj de la agroindustrio daŭrigeble produkti altkvalitajn nutraĵojn kaj samtempe protektas la medion.

En la sekva filmeto oni vidas kiel agrikulturistoj en la vilaĝo Sikata en Kenjo uzas tiun metodon.

Survoje al Tagiĝurbo

28/10/2012 15:40

Tiun ĉi teatraĵeton verkis kaj produktis Luiza CAROL el Israelo

Tiu ĉi teatraĵeto aperis en “Juna Amiko” de 2012/2.
La fotoj prezentas lernantojn el la bazlernejo “Munkácsy Mihály” en Pápa (Hungarujo). La spektakleto okazis je la 7a de septembro 2012, okaze de festotago de la germana minoritato en Hungarujo. La Esperanta originalo estis hungarigita de Jozefo NEMETH kaj tradukita el la hungara en la germanan de s-ino SZÜCS Judit, instruistino pri la germana, kiu reĝisoris la prezentadon en la germana.

Sceno 1 el 4.
[Maljuna s-ino Verdamonto sidas sur seĝo de trajnvagono. Ŝi manĝas biskvitojn, kiujn ŝi prenas el saketo. Ŝi trinkas mineralan akvon el botelo. La trajno estas veturanta (aŭdiĝas la bruo de la radoj). Eniras la biletkontrolisto, s-ro Majavento.]
S-RO MAJAVENTO: Saluton! Bonvolu prezenti vian bileton, s-ino! [Li atente rigardas la s-inon, dum li markas ŝian bileton.] Ho! Kiel surprizo! Kiel vi fartas, s-ino Verdamonto?
S-INO VERDAMONTO: Mi fartas bone, dankon… dankon… Sed… de kie vi konas min?
S-RO MAJAVENTO: Kompreneble, vi ne plu rekonas min! Vi estis mia instruistino en Tagiĝurbo, en la unua jaro de la elementa lernejo…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu vere? Nu… mi jam malbone vidas… ĉar miaj okuloj laciĝis…
S-RO MAJAVENTO: Mi estas Majavento… Ĉu vi rememoras? Majavento…
S-INO VERDAMONTO: Majavento?! Ĉu tiu knabeto, kiu ludadis buŝharmonikon? Ĉu vere?! Karulo! Vi estis tiom eta… Ve, kiom rapide pasas la tempo…
S-RO MAJAVENTO: Mi ofte pensas pri vi, kara sinjorino.
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Kie vi loĝas nun? Ĉu vi havas infanojn?
S-RO MAJAVENTO: Mi daŭre loĝas en Tagiĝurbo. Mi havas du gefilojn. Mi ofte rakontas al ili pri vi…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu?
S-RO MAJAVENTO: Jes, ja… Vi havis multegajn gelernantojn, s-ino… Sed ĉiu el ni havis unu solan instruistinon en la unua jaro de lernado… Ho, mi rememoras multegajn tiamajn eventetojn… kun mil detaloj…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu?
S-RO MAJAVENTO: Mi ĉiam rememoros tiun tagon, kiam vi rakontis al ni fabelon, kiu nomiĝis “Por ĉiu ago, venas tempo de pago”.
S-INO VERDAMONTO: “Por ĉiu ago, venas tempo de pago”… Jes, jes, mi rememoras. Mi delonge ne revizitis Tagiĝurbon… Post kiam mi emeritiĝis, mi transloĝiĝis kaj… [Ŝi metas la manon sur la okuloj.]
S-RO MAJAVENTO: Ĉu vi estas laca, s-ino?
S-INO VERDAMONTO: Jes… tre laca. Miaj okuloj doloras min. Sed ne gravas, ne gravas… Hodiaŭ, mi estas vizitonta kuracejon en Tagiĝurbo. Oni diras, ke tie, la kuracistoj kapablos igi miajn okulojn  20 jarojn pli junaj! Karulo, mi ŝatus dormi iomete… Ĉu vi bonvolas veki min, kelkajn minutojn antaŭ ni alvenos al Tagiĝurbo?
S-RO MAJAVENTO: Certe, certe, s-ino Verdamonto. Sed… ĉu vi kapablos dormi en tia bruo, dum la trajno skuas?
S-INO VERDAMONTO: Ne zorgu, kara Majavento. Mi ĉiam ekdormas facile kaj tre profunde.
S-RO MAJAVENTO: Ho, tio devas esti granda avantaĝo, ĉu ne? [Ekparolas rapide.] Mi ĉiam ekdormas malfacile, kaj poste sentas min laca dum la tuta tago. La plej malgranda bruo povas ĝeni min. La plej malforta lumo povas ĝeni min. Kiam mi ja havas ĉiujn kondiĉojn por dormi, mankas al mi tempo por dormi. Kiam mi ja havas tempon, mankas al mi la trankvilo. Kaj kiam… kiam… [Ekparolas al si mem, malpli rapide.] Ho… nekredeble… nekredeble… ŝi jam ekdormis! [Li foriras.]
 


Sceno 2 el 4.
[ S-ino Verdamonto ekstaras kaj eliras el la vagono. Ŝi povas eventuale subiri el la scenejo kaj promeni inter la homoj en la publiko. Ĉesas la bruo de trajnradoj.]
S-INO VERDAMONTO: Kiom rapide mi alvenis al Tagiĝurbo! Neniam la trajno veturis tiom rapide! Kaj kiom stranga la urbo ŝajnas hodiaŭ! Nekredeble! Ĉu Tagiĝurbo vualiĝas en stranga krepusko… aŭ eble la krepusko vualas miajn okulojn…? Lastatempe, ĉio kaj ĉiuj ŝanĝiĝas tiom rapide ĉirkaŭ mi… Ve, ju pli mi maljuniĝas, des pli malbone vidas… [Ŝi sidiĝas sur benkon apud arbo.] Ho, mi malsatas… kaj mi forgesis la biskvitojn en la trajno…[Eniras sciuro portanta saketon da biskvitoj.]
SCIURO: Saluton, s-ino Verdamonto. Ĉu vi rememoras min? Dum jaroj vi kutimis alporti biskvitojn en la parkon por mi. Nun estas mi, kiu alportas al vi biskvitojn. Por ĉiu ago, venas tempo de pago...
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Dankon sciureto, koran dankon…
SCIURO: Nedankinde… [Ĝi malaperas. La s-ino manĝas biskvitojn el la saketo.]
S-INO VERDAMONTO: Ho, kiom forgesema mi fariĝis! Ankaŭ la akvobotelon mi forgesis en la trajno… Kaj nun mi soifas…
ARBO: Ne zorgu, kara s-ino Verdamonto. Dum jaroj vi akvumis la poplon apud via domo. Mi estas la parenco de tiu poplo. Hodiaŭ estas mi, kiu donacas al vi akvon. Por ĉiu ago, venas tempo de pago…[La arbo donas al la s-ino akvobotelon.]
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Dankon arbo, koran dankon… [Ŝi trinkas.]
ARBO: Nedankinde…
S-INO VERDAMONTO: Ho, ve! Mi forgesis la adreson de la kuracejo … Kaj nun, kiel mi iros tien? [Alvenas s-ino Dianto.]
S-INO DIANTO: Saluton, s-ino Verdamonto! Ĉu vi rememoras min? Mi estas Dianto! Antaŭ multaj jaroj, mi falis el la biciklo kaj frakasis mian kruron...
S-INO VERDAMONTO: Jes… mi rememoras…
S-INO DIANTO: Vi veturigis min al hospitalo kaj telefonis al miaj gepatroj…
S-INO VERDAMONTO: Jes… mi rememoras…
S-INO DIANTO: Nun estas mi, kiu akompanos vin al la kuracejo. Por ĉiu ago, venas tempo de pago… Bonvolu veni en mian aŭton! Bonvolu!
S-INO VERDAMONTO: Dankon, karulino… Koran dankon…[Ili eliras kaj oni aŭdas la bruon de ekveturanta aŭto.]
 

Sceno 3 el 4.
[En la kuraceja kabineto de D-ro Bonateo. La kuracisto ĝoje brakumas s-inon Verdamonto.]
D-RO BONATEO: Ho, saluton s-ino Verdamonto! Ha, ha! Kompreneble, vi ne plu rekonas min! Vi estis mia instruistino en la elementa lernejo! Mi estas Bonateo, la disleksia knabo. Antaŭ multaj jaroj, oni ne sciis, kio disleksio estas, kaj ĉiuj opiniis, ke mi estas tute stulta. Sed vi amis min kaj paciencis, helpis min ĉiutage progresi… Danke al vi, mi sukcesis legi kaj skribi. Okazis, kvazaŭ vi sorĉe deprenis vualon de sur miaj okuloj…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu?
D-RO BONATEO: Kaj baldaŭ estos mi, kiu deprenos vualon de sur viaj okuloj… Por ĉiu ago, venas tempo de pago…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu?
 


Sceno 4 el 4.
[S-ino Verdamonto dormas en la trajno, kun la saketo da biskvitoj enmane kaj la botelo de minerala akvo apude. Denove aŭdiĝas la bruo de trajnradoj. Eniras s-ro Majavento.]
S-RO MAJAVENTO: S-ino! S-ino! Vekiĝu! Post kelkaj minutoj ni alvenos al Tagiĝurbo.
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu? Ho, dankon…
S-RO MAJAVENTO: Nedankinde… Tute nedankinde…
S-INO VERDAMONTO: Dankon pro rememorigi al mi tiun fabelon…
S-RO MAJAVENTO: Ho, jes, ha ha… “Por ĉiu ago, venas tempo de pago”, ha ha… Bedaŭrinde, tio okazas malofte en la reala vivo, ha ha…
S-INO VERDAMONTO: Karulo, mi ne bedaŭras, ke la realo estas tia. Kiom enue estintus, se ĉiuj farintus bonajn agojn, nur por ricevi certajn bonajn pagojn! Mankintus la amo, la entuziasmo, la tuta homa emocio… Mankintus… la vivo mem!
S-RO MAJAVENTO: Ankaŭ mi opinias ke, kiu faras bonajn agojn pro amo, tiu estas pagata per sia propra ĝojo...
S-INO VERDAMONTO: Per ĝojo, kaj per bonaj sonĝoj en la maljuneco…
[La trajno haltas. Ili adiaŭas. Ŝi subiras el la scenejo.]

  ---Fino---
 

Kiel ni sentas la horŝanĝon

27/10/2012 17:03

Dum tiu ĉi semajnfino ni donace ricevas horon: La horloĝoj estas remetataj kaj ni povas dormi pli longe. Por la bioritmo tio estas ideala - kaj tamen evidente preskaŭ ĉiu dua virino havas problemojn.

Kiam dum la nokto al dimanĉo en la norda hemisfero la horloĝoj estas remetataj al vintra horo, tio ĉe plej multaj homoj apenaŭ kaŭzas problemojn. "Tio estas definitive diferenco al la ŝanĝo al la somera horo. La nuna ŝanĝo estas al ni signife pli facile eltenebla", deklaras la germana profesoro Jürgen Zulley, dormesploristo ĉe la Universitato de Regensburg. Pro la ŝanĝo al la vintra horo ni ricevas 25-horan tagon kaj tio laŭ ekkonoj de la dormesploristoj estas ideala por la interna horloĝo.

"Ni povas enlitiĝi pli malfrue kaj ellitiĝi pli malfrue. Tio estas por plej multaj homoj esence pli facila ol ellitiĝi unu horon pli frue", diras la fakulo. Laŭ lia sperto dum aŭtuno aperas - se entute - nur malgravaj problemoj. "Oni eble pli frue malsatiĝas aŭ ankaŭ pli frue laciĝas." Sed tiuj malfacilaĵoj malaperos de si mem post unu ĝis du tagoj.

Al kelkaj homoj la ŝanĝo de somera al vintra horo evidente tamen kaŭzas problemojn. 46 procentoj de la virinoj pro la horŝanĝo havas dum iom da tempo problemojn pri la dormoritmo. Laŭ enketo aliflanke viroj sentas tiajn problemojn nur je 36 procentoj.

Laŭ tio la plimulto de la koncernatoj bezonas kelkajn tagojn por reveni al la normala dormoritmo. 9 procentoj de la virinoj kaj 4 procentoj de la viroj eĉ raportis ke ili suferas sub la horŝanĝo.

Tamen se iu sentas sin daŭre laca, elĉerpita kaj deprimita, ne eblas respondecigi por tio la horŝanĝon. "Ni eniras nun la malhelan sezonon kaj multaj kaptas nun ian aŭtunan psikan malbonstaton. Tie intermiksiĝas du aferoj kiuj proprasence tute ne rilatas unu al la alia".

Sanasekuroj konsilas ne tradormi la tagojn sed moviĝi multe en la freŝa aero por suprenturni la sangocirkulon kaj por plifortigi la imunsistemon. Krome gravas sunlumo por la formiĝo de vitamino D kiu estas natura helpanto kontraŭ minacantaj malvarmumoj.
 

 

Lingvo kiel nova produkto

26/10/2012 17:55

Por sukcesigi novan produkton en la merkato, la produktanto devas entrepreni multajn paŝojn por taŭgigi la produkton. Estas ofte longa vojo irenda ĝis la konsumantoj akceptas la novan produkton. Ĉiu produkto havas sian ekologian pozicion inter aliaj produktoj. Kiel plantoj pli bone kreskas se ĉirkaŭ ili estas aliaj plantoj kiuj subtenas la kreskadon, aŭ kiel necesas insektoj aŭ vermoj kaj mikroboj en la grundo kiuj ĉiuj kunagas kiel subtenantoj de la kreskado, tiel ankaŭ nova produkto en la merkato bezonas medion kiu subtenas kaj akcelas la kreskadon en la merkato.

Nova produkto povas esti bonega, ĝi povas prezenti gravan progreson, tamen ĝi ne sukcesos en la merkato se mankas por ĝi la subtena medio. Tial oni portas novan produkton unue al testmerkato, do al relative malgranda regiono kie eblas detale sekvi la procedon de enmerkatigo kaj kie oni povas rapide interveni se aperas problemoj. Oni povas paroli kun la konsumantoj kaj modifi la kondiĉojn de la enmerkatigo laŭ la rezultoj de la opiniesploroj.

Necesas eltrovi kiuj homoj bezonas la novan produkton kaj kiuj homoj bone uzas ĝin aŭ kial certaj homoj hezitas uzi ĝin aŭ tute rifzas uzi ĝin. La tuta procedo kostas multege da mono kaj se la teknika disvolvado de la produkto jam estis tre multekosta  kaj tial la financaj rimedoj jam elĉerpiĝis, povas okazi ke mankas la mono por la almerkatiga  agado kaj tial la investita mono estas perdita.

Kutime lingvo mem ne estas produkto. Ĝi fariĝas produkto en la kazo de lingvoinstruado. Kaj en tiu kazo la leĝoj de la merkato same validas. Oni devas adapti la produkton - en tiu kazo la lingvokurson - al la bezonoj de la konsumantoj - en tiu kazo la lernantoj. Kaj tiuj bezonoj povas esti tre variaj: Ĉu la lernanto bezonas la lingvon ĉefe por paroli aŭ por skribi? Ĉu temas pri faka profesia aplikado aŭ ĉu la intereso en la lernado estas pure persona? La gamo de eblecoj estas tre vasta.

Se oni konsideras Esperanton nova produkto, do necesas pripensi kiujn enhavojn oni volas instrui al kiuj homoj. Kiucele la lernantoj poste uzos la novakiritan lingvan scipovon? Se tiu adaptado al la bezonoj de la celgrupo ne okazas, tiam la rezulto estos ke post komenca intereso plej multaj lernantoj sufiĉe rapide forlasos la kurson kaj la lernadon.

La konsekvenco el tio estas ke ĝenerala enkonduko de nova lingvo per unu komuna fortostreĉo eterne restos nur revo kiu neniam realiĝos. Sukceson promesas nur la ŝtona vojo per malgrandaj paŝoj. Oni devas konduti kiel en malgranda testmerkato restante en proksima kunligo kun la konsumantoj kaj ĉiuj aliaj gravaj kunagantoj en la merkato.

En la hodiaŭa virtuala mondo ankaŭ testmerkato povas esti virtuala kaj tie la geografiaj limoj havas alian signifon ol en la reala mondo. Ni povas sukcese agi en la virtuala mondo kaj tiel sukcesigi nian aferon.

Obstinkapa israela inventisto

25/10/2012 18:08

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Naskiĝo de malebla biciklo

Aparte ekde la komenco de la 21-a jarcento, komerca konsumisma teknologia frenezo trudis al la bicikla merkato, ĉiam pli novajn treege multekostajn modelojn. Novigaj materialoj, kiel kevlaro, karbonaj aŭ grafitaj fibroj kaj aluminio, fariĝis nemalhaveblaj por biciklaj framoj kaj akcesoraĵoj.

Plenkontraste al tiu ĉi tendenco, la 50-jara israela inventisto Izhar Gafni, profesia projektisto de aŭtomataj produktlinoj, el kibuco Bror Ĥail, konstruis biciklon preskaŭ tute faritan el... recikligita kartono. Jes, vi bone legis: framo, forko, kaj radoj de tia biciklo estas faritaj el kartono. Ne temas pri nur unufoje uzebla aŭ pri ne pluvrezista biciklo sed pri utila veturilo, tre malmultekosta kaj tute farita per recikligitaj materialoj.

"Mi ekhavis tiun ideon antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi aŭdis pri duonstrangulo, kiu konstruis kanuon el kartono", rakontas Gafni, "kaj, kiel amatora biciklanto, mi min demandis kial ne konstrui biciklon el tiu materialo". Spertaj inĝenieroj tutsimple diris al li, ke neniamaniere oni povu konstrui kartonan biciklon.

Dum kelkaj jaroj la revo restis nur revo, ĝis, kiam Gafni hazarde spektis televidan programon pri la konstruado de la aviadilo "Jumbo". Dum intervjuo, Joe Sutter, la estra inĝeniero de la projekto, diris, ke "ĉiufoje, kiam ĉiuj diras al vi, ke io estas neebla - estu certa, ke ĝi estas en la ĝusta direkto!". Tiu aserto reflamigis  la entuziasmon de Gafni, kiu decidis pruvi, ke ĉiuj spertuloj eraris.

Dum kvar jaroj, en sia libera tempo, en kaduka ĝardenbarako, tipe taŭga loko por naskiĝo de legendaj inventoj, li laboregis por fronti kontraŭ la malfortaj strukturaj punktoj de ondokartono. Ondokartono, farita el ligna pulpo, estis inventita en la 19-a jarcento kiel konstrumaterialo de fortikaj ujoj por aliaj pli valoraj varoj. Ĝi malofte estis konsiderita kiel konstrumaterialo por aĵoj ĝenerale faritaj el multe pli fortaj materialoj, ekz. metaloj.

"Fari skatolon el kartono estas facilege kaj ĝi pruviĝas tre forta kaj rezista, sed fari biciklon estas tute alia afero kaj mi devis trovi la ĝustan manieron faldi la kartonon en pluraj malsamaj direktoj. Pro tio necesis al mi tiom da jaroj, kun sennombraj provoj kaj fiaskoj, ĝis kiam mi atingis kontentigajn rezultojn", rakontas la inventisto.  

La trafe dezegnitaj kaj tranĉitaj kartonaj komponantoj, estas traktitaj per sekreta miksaĵo de organikaj materialoj por doni al ili daŭrajn akvorezistan kaj nebrulan kvalitojn. En la fina stadio, ili estas kovritaj per laka farbo cele al estetika plibeliĝo.

La nuna regula modelo povas elteni rajdanton ĝis 140 kg pezan. Ĝi pezas ĉirkaŭ 9 kg. kompare al la laŭmodaj bicikloj pezantaj ĉirkaŭ 14 kg. Laŭ antaŭkalkuloj, per amasproduktado, la kartonbiciklo ne devus kosti al publiko pli ol 50-60 eŭrojn, dum la koston de la uzitaj materialoj oni taksas po 10 eŭroj.

La inventisto opinias, ke, krom ilia nepoluanta kaj energiŝparema produktado, kartonbicikloj povus fariĝi idealaj veturiloj kaj en metropolaj stratoj kaj en malriĉaj afrikaj vilaĝoj, des pli, ke pro ilia tre malalta prezo ili tute ne allogos ŝtelistojn.
 

Karbonhidrataj nutraĵoj kaj kogna perdo ĉe maljunuloj

24/10/2012 17:04

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Post la 60-a jaraĝo plej multaj homoj ekperdas parton de sia memorkapablo kaj de aliaj cerbaj kapabloj. Ĝis certa grado, oni konsideras tiun perdon normala biologia fenomeno. Ĝi varias de individuo al individuo, depende de diversaj faktoroj: genetiko, vivostilo, humoro, medikamentoj, nutrado, socia kunvivado, k.a.. Kompreneble, kelkajn el tiuj faktoroj oni povas influi, aliajn ne. La medicinista komunumo de kelkaj jaroj faras grandajn klopodojn por eltrovi kaj eventuale kontroli la ŝanĝeblajn faktorojn. Kaj oni lastatempe atingas bonaŭgurajn rezultojn.
    
Unu el la kampoj, sur kiuj oni plej intense esploras tiun aferon estas la nutrado. Antaŭ kelkaj tagoj la konata medicinretejo “Medscape” transskribis esploron publikigitan en la revuo “Journal of Alzheimer’s Disease” pri la influo de karbonhidrataj nutraĵoj je la mensa stato de maljunaj homoj.

Temas pri manĝaĵoj, kies enhavo estas precipe sukero, terpomoj, triktiko, maizo, rizo kaj kelkaj radikoj. Ili enhavas la tiel nomatajn glucidojn, kies ellaborado, en la homa korpo, dependas de hormono insulino por liverado de energio. Tro multe da tiaj substancoj rekte influas la cerban metabolismon, kie okazas granda aktiveco de insulino. La esploristoj do elektis por sia studo preskaŭ mil sanajn homojn pli ol 70-jarajn. Oni observis ilin dum pli ol tri jaroj kaj rimarkis, post zorga statistika analizo, ke tiuj, kiuj englutis tro grandan kvanton da karbonhidrataj nutraĵoj prezentis pli da kogna perdo ol la aliaj. Ili suferis ian specon de “cerba diabeto”, kiu damaĝas la neŭronojn. Tio ne signifas, klarigas la doktoroj, ke oni devas radikale forpuŝi sukerojn kaj panojn el la dieto, sed modere kaj ekvilibre engluti ilin, en bona proporcio kun proteinoj kaj graso.
    
La raporto pri tiu signifoplena esploro finiĝas per laŭdo al la tiel nomata “mediteranea dieto”, kiu enhavas verdajn foliojn, legomojn, olivoleon kaj fiŝon. Oni ne forgesu ankaŭ la integrajn grajnojn kaj la fruktojn, kiuj sendube multe helpas la homan sanon. Konstantaj korpaj kaj mensaj ekzercoj, kune kun sanaj manĝokutimoj – jen efika maniero plilongigi bonan cerban funkciadon. Tio dependas ekskluzive de ĉiu homo mem.
 

Kuraĝa pensiulino senmonigis bankrabiston

23/10/2012 16:48

Dum la pensiulino Herta W. enpagas monon ĉe sia banko en St. Egyden, Malsupra Aŭstrio, la bankon eniras rabisto kiu postulas monon tenante pistolon en sia mano. Sentime intervenas la 82-jarulino. La rabisto volas defendi sin kontraŭ ŝia atako, sed la energiplena pensiulino persistas.

Laŭ parolanto de la polico en Malsupra Aŭstrio la 82-jarulino ŝiris la maskon de sur la vizaĝo de la bankrabisto, prenis la sakon kun la rabita mono kaj forpelis lin al fuĝo. "La sceno meritis prezenton en kabaredo", la parolanto diris. El objektiva vido la defendema pensiulino malĝuste kondutis pasintan lundon, ĉar "la ulo tute klare ne estis sendanĝera".

En intervjuo al aŭstra gazeto la pensiulino deklaris ke ŝi ĝenerale ne sentas timon kaj ŝi aldonis: "kaj certe viroj ne povas timigi min". Ke la pli ol 10-foje de juĝejo punita rabisto portis nur gaspistolon, tion ŝi eksciis nur post la atenco.

Resume laŭ gazetaro, polico kaj la heroino la sceno estas priskribebla jene: Hertha W. staras ĉe la giĉeto kiel klientino por enpagi premion por sia mortasekuro, kiam subite enkuras maskita viro. Prezentante pistolon li postulas monon. "Mi pensis ke tio ne rajtas okazi. Tiam mi de malantaŭe ŝteliris al li kaj tutsimple deŝiris lian maskon", diris la pensiulino en gazeta intervjuo. Kiam la rabisto alkrias ŝin kaj remetas la maskon sur la vizaĝon, Hertha W. duafoje atakas lin. Ŝi denove senmaskigas la rabiston kaj ĵetas la maskon trans la giĉeton por malebligi al li denove remeti ĝin.

Ankaŭ la sakon kun mono kiun la rabisto ricevis de bankoficistino, la kuraĝa aŭstrino forprenas el lia mano. "La mono estas posedaĵo de la banko", ŝi laŭte vokas. La krimulo ne plu vidas ŝancon pri sukceso kaj forfuĝas. Surbaze de fantombildo kiu estas desegnita laŭ la indikoj de la atentema pensiulino, la krimulo baldaŭ poste estas arestita.

Hertha W. tamen indigniĝas pri la aliaj viroj en la banko, krom ŝi neniu alia eĉ nur movis fingron. La sentiman kuraĝon ŝi klarigas jene: "Eble mi spektis tro da krimpolicaj filmoj en la televido".
 

Ŝanĝi parolmanieron laŭbezone

22/10/2012 16:58

Homoj kapablas adapti sian lingvon al la konkreta bezono en certa situacio. Ni prenu la ekzemplon de 40-jara viro: Li havas edzinon kaj du infanojn, li laboras kiel inĝeniero en maŝinfabriko, li loĝas en mezgranda urbo kaj li regule veturas al la ĉefurbo de sia lando por plikleriĝi profesie. Kiam li parolas kun sia edzino li parolas laŭ la loka maniero, al la infanoj li laŭtlegas el porinfanaj libroj, kun la gekolegoj en la firmao li parolas tre teknike, dum kunsidoj li parolas tre formale kaj uzas multajn fakajn terminojn kiuj en la koncerna metio estas ofte anglalingvaj, kaj en la kleriga instituto en la ĉefurbo li renkontas gekolegojn el aliaj regionoj kaj tial parolas laŭeble laŭnorman lingvon.

Tiu ekzemplo tute ne estas ekstrema, ĝi estas tute normala. Multaj homoj devas kaj kapablas variigi sian lingvouzon multe pli, parolante laŭ la situacio en diversaj fremdlingvoj. Tiu kapablo variigi sian lingvouzon ĉe plej multaj homoj ne estas tre alta, sed se la bezono postulas paroli en fremda lingvo, ankaŭ meze kapablaj homoj ŝanĝas sian lingvouzon. Paroli en alia lingvo ol la kutima ĉiutaga ja postulas fortostreĉon kaj tial multaj homoj parolas en fremda lingvo nur se nepre necesas.

Gravas en tiu kunteksto ankaŭ la daŭro de la parolado. Eĉ se oni komence kapablas paroli flue kaj facile trovas la vortojn kaj formulojn por trafe esprimi sin, post iom da tempo rimarkeblas mensa laciĝo. Bona ekzemplo por tio estas la simultaninterpretistoj en la Eŭropa Parlamento. Ili bezonas paŭzon post ĉirkaŭ duona horo da interpretado.

Kaj kompreneble alia grava faktoro estas la relativa malfacileco de fremda lingvo. Ekzemple por mi kiel germanlingvano la ĉeĥa lingvo pro sia gramatiko kun multege da variaĵoj kaj esceptoj estas ege malfacila, dum por kroato la ĉeĥa estas parenca lingvo kaj tial kroato multe pli facile povas lerni ĝin resp. pli longe povas paroli ĝin sen laciĝi.

Se temas pri malfacileco de fremda lingvo, ni kompreneble tuj pensas pri Esperanto. Por eŭroplingvanoj ĝi estas relative facila, dum por azianoj ekz. ĉinoj ĝi estas sufiĉe malfacila. Tamen kompare kun la angla ĝi estas je la 5- ĝis 10-oblo pli facila ol la angla. Pro tiu relativa facileco de Esperanto ankaŭ lingve meze kapablaj homoj povas lerni ĝin tiel bone ke ili bone eltenas ankaŭ longajn paroladojn sen tro laciĝi kaj tio signifas ke la rezisto ŝanĝi al parolado de Esperanto se la situacio postulas tion, estas nur tre malgranda, kaj ĉe kelkaj homoj la lingvo malfermas tiom da ŝancoj trafe esprimi sin ke la ĝojo pri tio konsiderinde superas la fortostreĉon por la parolado.

Tamen ĉio dependas de la bezono. Kie bezono ne estas, oni devas krei ĝin. Sed tio estas temo por alia sonartikolo.

 

Kolektiloj por koncentritaj sunradioj

22/10/2012 06:07

Helpe de nova teknologio la rikolto je elektro el sunlumo en novtipaj fotovoltaj kolektiloj duobliĝas. Por la estonteco la produktantoj de tiaj kolektiloj por sunenergio promesas provizi elektron je same malalta prezo kiel elektro el karbobruligaj centraloj. Tiu rekorda rikolto atingeblas per simpla truko.

Forta lupeo kaj folio da gazeta papero - ne necesas pli por ekbruligi surkampan fajron, almenaŭ se la suno sufiĉe forte radias. La sunradioj enhavas tiom da energio ke la papero ekflamas kiam la koncentritaj sunradioj trafas ĝin.

Nun la industrio de fotovoltaj kolektiloj volas utiligi tiun same simplan kiel ankaŭ efikan principon. Entreprenoj kaj esplorinstitutoj disvolvas novtipajn sunradikolektajn modulojn kiuj estas ekipitaj per specialaj lensoj. Kvazaŭ kiel lupeo ili koncentras la alvenantajn sunradiojn je la 500- ĝis 1000-oblo - kaj tiel ankaŭ ilian energienhavon. La sunĉeloj tiel povas ĉerpi sur tre malgranda areo multege da elektro.

Pere de la teknologio de koncentritaj fotovoltaj sistemoj (CPV) la sciencistoj en la laboratorio jam atingis efikecogradojn de 40 procentoj aŭ eĉ pli. Tiaj sistemoj produktitaj en fabrikoj ankaŭ atingis simile altan rentumon, nome ankoraŭ 30 procentojn. Tio estas altega valorcifero, ĉar  surmerkataj siliciaj moduloj apenaŭ atingas nur la duonan efikecon en la rikolto de energio.

Kaj dum la produktantoj de sunkolektiloj laŭ ĝisnuna teknologio devas peni por plialtigi la efikecon je dekonaj procentoj, la specialistoj pri la koncentrado de sunradioj suprenŝraŭbas la efikecon de siaj produktoj ene de tre mallonga tempo eĉ je pluraj procentopunktoj. Kaj ili eĉ ne jam atingis la finon de la tiurilataj eblecoj. Atingeblos dum la venontaj jaroj efikeco de pli ol 50 procentoj.

La rekordan rikolton ebligas simpla truko: Ĉar la koncentrita sunlumo trafas ege malgrandan areon, la produktantoj de sunkolektaj moduloj povas uzi multekostajn materialojn, ĉar ili ne bezonas multe da ili. Tiuj materialoj liveras tre grandan rentumon. La diversaj materialoj absorbas la sunlumon en sia tuta gamo de ondolongoj, kaj do la sunĉeloj kolektas pli larĝan spektron de la sunlumo ol la klasikaj fotovoltaj kolektiloj el silicio.

La efikecogrado kaj la malgranda bezono de materialo kondukas al tre favora prezo por la elektra kurento el CPV-instalaĵoj. La kiloŭvathoro tiel povos kosti 10 cendojn aŭ eĉ mapli. Tio estus prezo komparebla kun la elektra kurento el karbobruligaj centraloj.

La lumfokusigaj sunĉeloj tamen efike funkcias nur tie kie la sunradioj rekte trafas la modulojn. Se la suno kaŝiĝas malantaŭ nuboj la disĵetita lumo estas tro malforta por ili. Do la nova teknologio prefere taŭgos ekzemple por mediteraneaj landoj.

Ĉiukaze ni povas atendi ĉiam pli favorajn prezojn por elektro el sunenergio kaj tiel ni povos eviti la kolapson de niaj energiprovizaj sistemoj kiam elĉerpiĝos la fosilaj energifontoj.
 

 

<< 15 | 16 | 17 | 18 | 19 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.