Blog

Enplantaĵo avertas pri korinfarkto

19/11/2012 16:25

La medicina tekniko daŭre trovas novajn eblecojn ekkoni malsanojn en frua stadio kaj tiel la batalo kontraŭ malsano povas komenciĝi sufiĉe frue por savi la vivon de paciento.

La korinfarkto en la industriaj landoj estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj por morto. Tio eble baldaŭ ŝanĝiĝos. En la germana korcentro en Friburgo oni aplikos unuafoje en Eŭropo novan enplantaĵon kiu per ĝustatempa ekkono de unuaj simptomoj preventas koratakon.

Pasintan semajnon la enplantaĵo estis enmetita unuafoje al du pacientoj. La enplantaĵo kun la nomo "Gardisto" enmetiĝas simile al paŝigilo por la koro en la brustan areon kaj ĝi kunligiĝas per drato kun la koro. Nuntempe la procedo estas aplikebla nur ĉe partoprenantoj de studo. En la studo partoprenas jam nur en Usono 80 korcentroj kun ĝis nun apenaŭ 500 pacientoj.  Estas ankoraŭ malklare ĉu kaj kiam la enplantaĵo surmerkatiĝos ankaŭ en Eŭropo.

La procedo celas prizorgi pacientojn kun alta risko. Tio estas ekzemple pacientoj kiuj havas tre altan riskon pri fermiĝo de angioj aŭ tiaj pacientoj ĉe kiuj dum la unua korinfarkto aperis neniuj aŭ nur maltipaj simptomoj.

La enplantaĵo ekonas la mankantan trafluon de sango en la koro kaj avertas la pacienton vide kaj sone sur malgranda aldona aparato ekster la korpo. Fermitaj koronariaj angioj tiel povus esti ĝustatempe malfermitaj en korlaboratorio. Korinfarkto aperas se la kormuskolo pro la fermiĝo de korarterioj ne plu ricevas sufiĉe da oksigeno. Tio kaŭzas la morton de foje grandaj areoj de la kormuskolo.

La ĉefo de la korcentro en Friburgo atentigas ke ĉe ĉiu operacia interveno necesas pesi riskon kaj utilon. Laŭ li tamen ĉe tiu operacio la risko estas tre malgranda. Kolego el Berlino aldonas: "La risko de tia enplanto neniam estas nula, sed relative malgranda". Temas pri aparateto por tute speciala pacientaro. Se oni aplikas tiajn novajn procedojn necesas ankaŭ pripensi ĉu ili ne kaŭzas pli da kostoj kaj problemoj ol trovas solvon.

La kostoj de la sansistemo ja daŭre kreskas kaj do necesas laŭeble preventi malsanojn. Unu eblecon mi priskribis en la sonartikolo pri biciklaj vojoj en Kopenhago.
 

Lumo, aromo, silento kaj... pripensoj

18/11/2012 17:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En speciale aranĝita ejo la komponaĵo de lumo, aromo kaj silento transportas vin for de la bruo kaj streĉaj aferoj de ĉiutageco. Atendas vin tie mirinda kaj ofte mistera mondo de mutaj objektoj, kies kreintoj, estuloj tre specifaj - foje strangaj, alifoje tre kortuŝaj - invitas vin por ion diri al vi, kvankam ne ĉiam rekte, kiel tio ĉi okazas en la ordinara vivo. Se vi estas preta akcepti la inviton, alidirite, kiam vi pretas malfermi vin je ilia transdono, renkontos vin tutcerte io eksterordinara, kio povas postlasi sian spuron en via memoro por longa tempo. Via malfermiteco kaŭzos, ke vi deziros reveni al tiuspecaj lokoj estantaj kvazaŭ sanktejoj, en kiuj ofte okazas tute neatenditaj pripensoj.

Enirante ĉi tien unue vi rimarkas lumon, kiu depende de situacio povas unuamomente iom blindigi viajn okulojn aŭ kontraŭe - intensigi vian vidon, se la lumo estas ĵetita nur sur elektitajn lokojn igante ilin pli bone rimarkeblaj. Sammomente en vian nazon eniras aromo de kelkaj substancoj specifaj por tiutipaj lokoj kaj troviĝantaj tie objektoj. Ferminte malantaŭ vi la pordon, viajn orelojn atingas preskaŭ perfekta silento, kiu helpas elaŭskulti la neaŭdeblan "parolon" de troviĝantaj ene pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj, gobelenoj, trikaĵoj kaj multaj aliaj pli modernaj artlaboraĵoj. Tian etoson certigas al vi kutima ejo de artgalerio, la ceteron vi devas deĉifri rigardante prezentitajn tie artaĵojn.

Kaj kion volas diri al ni ĝiaj kreintoj? Ne estas facila afero respondi la demandon. Nuntempaj artistoj ĝenerale ne emas klarigi la enhavojn de siaj verkoj. Ili ofte eĉ ne titolas ilin. Ili ĉiuj faras siajn kreaĵojn kun la konvinko pri ĝia artvaloreco kaj lasas nin kun ili interrilati. La diskutoj kaj fakaj pritaksoj de kreitaj verkoj kaj preparitaj el ili ekspozicioj okazas vigle preskaŭ nur inter artistoj mem. La hodiaŭa moderna arto tutcerte klopodas krei ion novan, kio ankoraŭ neniam estis elpensita, per la uzo - povus al ni ŝajni - de ĉiam pli novaj lingvo, tekniko, materialo ktp. Dum aliflanke oni ja opinias, ke ĉio jam iam okazis.

Kien do ili celas? Ne eblas respondi tion sen rigardi almenaŭ kelkajn el plej diversaj ekspozicioj organizataj en preskaŭ ĉiu mondangulo. Pluraj kritikistoj ofte ne ŝparas vortojn de malagnosko pro la hodiaŭa nedifinebla arto sen tioloj kaj klaraj bildoj. Dume la artistoj partoprenas plurajn konkursojn, kie nur malmultaj el ili ricevas ĉefajn premiojn, kio pruvu, ke nur kelkiuj atingas pintojn de artismo. Tamen personoj de ekstere, tiel nomataj laikoj, tute ne kapablas diveni, kial oni atrubuis la ĉefpremion al tiu ĉi anstataŭ tiu artisto.

Sed ni forlasu tiajn antaŭjuĝojn. Kiam ni rigardas modernan arton, ni liberigu nian menson kaj klopodu ensorbi bildojn, formojn, kolorojn ne nepre sciante kion konkretan ili prezentas. La elparolo de la verko ne kuŝas - ŝajne - en ĝia difineco. Ĝi kelkfoje estas sumo de pluraj konsisteroj de la verko kaj alifoje sufiĉas ĝia ĝenerala esprimo aŭ impreso. Miakaze kontakto kun ajnaj modernaj pentraĵo, desegnaĵo aŭ skulptaĵo ĉiukaze vekas plej diversajn pripensojn, kio bonege influas mian bonfarton, kaj mia menso kvazaŭ puriĝas. Samtempe mi ŝatas esti atestanto de ne oftaj klarigoj de artistoj pri ilia kreado, pri ilia lukto kun kelkaj problemoj dum tiu ĉi procezo, pri iliaj klopodoj atingi tiun aŭ alian finan rezulton. Ŝajnas al mi tiam, ke la scio permesas al mi iagrade kompreni esencon de la arto. Ofte tamen starante antaŭ iu rekonita de profesiuloj ĉefverko mi apenaŭ povas diri ekzemple jenon:
 - Jes, ĝi estas interesa, ĝi enhavas tion "ion".
Kaj vi ???
 

Natura eminenteco kaj moderna teknologio

17/11/2012 17:43

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Noviga detektilo por eksplodaĵoj kaj drogoj

Verŝajne baldaŭ malaperos el la flughavenoj la iksoradiaj skaniloj por korpa inspektado. Tutnova israela entrepreno brile kaj sukcese trapasis la testan fazon de neeraripova sekureca sistemo (nomata "BioExplorers"), kiu baziĝas sur la mirindaj flarkapabloj de... musoj. La ĉefa kreinto de tiu sistemo estas Eran Lumbroso, rezerva majoro de la mararmeo kaj doktoro pri biologio, zoologio kaj spertulo pri etologio (t.e. konduto de animaloj).

D - D-ro Lumbroso, kio estas la ŝlosilo de la sukceso de via revolucia sistemo?

R - Nia detektila sistemo ŝuldas sian esceptan nivelon de sukceso al la optimuma integriĝo de naturaj sensiloj, perfektigitaj fare de la natura evolucio dum milionoj da jaroj, kun la nunaj teknologiaj kapabloj. La flarkapabloj de niaj taŭge dresitaj musoj, kiujn ni nomas "biosensiloj", estas multe pli fidindaj ol tiuj de hundoj, aparte kiam oni uzas samtempe plurajn musojn (4 ĝis 8, depende de la apliko). Dum lastatempa testo en aĉetcentro, pli ol mil homoj pasis tra la sistemo kaj sur 22 el ili oni kaŝis eksplodaĵojn. Ĉiuj 22 estis malkovritaj kaj la falsaj alarmoj estis nur 0,1 procentoj.
 
D - Kiel la sistemo praktike funkcias?

R - Dum siaj 4-horaj deĵortempoj en la sistemo, la musoj moviĝas libere en komuna ĉambro, tra kiu fluas la aero venanta el la pordo, kie troviĝas la inspektata persono. Kiam la musoj flaras en la aero odorajn spurojn de eksplodaĵoj, kiujn ili estis dresitaj eviti, ili forkuras en flankan ĉambron tiel aktivigante la alarmon. Por eviti falsajn alarmojn almenaŭ du musoj devas eniri samtempe la flankan ĉambron.   

D - Ĉu mediaj distraĵoj povas influi la konduton de la musoj?

R - Niaj musoj loĝas en komfortaj ujoj lokitaj en niĉo, kiu izolas ilin de plejparto de mediaj distraĵoj. Klimatizilo certigas, ke la kondiĉoj estu optimumaj por la bonfarto de la musoj tiel, ke ili povas plenumi sian detektan taskon perfekte. Zorge faritaj testoj pruvis, ke fonaj odoroj, polvo aŭ cindro tute ne influas precizecon kaj fidindecon de rezultoj.
   
D - Kiom da odoroj viaj biosensiloj kapablas detekti?
R - Oni povas dresi niajn musojn por detekti dekojn da malsimilaj odoroj inter miloj da aliaj odoroj. Ĉiuj 4 ĝis 8 musoj de iu sistemo estas dresitaj por detekti ĉiujn odorojn signifajn por tiu specifa apliko. Kompreneble, ĉar tranĉiloj ne havas odoron, la vojaĝantoj devos daŭre pasis tra iu metaldetektilo.  

D - Kiom daŭras la dresado de la musoj?
R - La komenca dresado, inkluzive de detektado de la unua celodoro, daŭras ĉirkaŭ dek tagojn. Dresado por detekti aldonan odoron postulas kelkajn tagojn por ĉiu odoro.

D - Kia estas la vivodaŭro de la musoj.
R - Ili vivas 2-3 jarojn; sed por certiĝi pri ilia plej bona kapablo, ni limigas ilian laborperiodon je ĉirkaŭ 18 monatoj kaj poste... emeritiĝo.

D - Ĉu la publiko povas vidi la musojn?
R - Certe ne! Aparte virinoj povus teruriĝi! Ĝuste pro tio ni preferas paroli pri "biosensiloj" kaj ne pri "musoj"! Ili neniam iumaniere ekkontaktas personojn. Eĉ la aeron, kiu eliras el iliaj ujoj oni tre zorge filtras.

D - Ĉu estas risko de infektado de homoj per malsanoj fare de musoj?
R - Ne. Tute ne. Niajn musojn oni bredas en puregaj laboratoriaj kondiĉoj sub strikta veterinara kontrolo. La aero el la inspekta pordo fluas el la persono al la direkto de la sistemo kaj neniam kontraŭe.
 

Kial ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj

16/11/2012 16:24

En nia hejma ĝardeno ni ĉiujare plantas tomatojn en potoj. Ili bezonas multe da prizorgado, sed fine la rezulto estas rilate al la kvalito tre kontentiga. Ili maturiĝas per veraj sunradioj kaj tio estas gustebla. Ili havas pli fortan aromon ol tomatoj el la superbazaro.

Tomatoj estas tre grava frukto kaj tial oni multe esploras por havi tomatojn kiuj kunigas en si ĉiujn bonajn ecojn kiujn la konsumanto deziras. La plej grava eco kompreneble estas la gusto.

Kial ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj ol verdaj? Usonaj esploristoj ĝisfunde esploris tiun demandon kaj trovis respondon - en la genetika materialo de tomatoj. La eltrovoj povos permesi estonte tute laŭcele bredi tre bongustajn tomatojn.

Enzimo estas la decida faktoro por la malsamaj gustoj de ruĝaj kaj verdaj tomatoj. Esploristoj nun identigis la konstruplanon de tiu enzimo (SICXE 1) en la genetika materialo. Surbaze de tiu eltrovo oni esperas ke estonte eblos bredi tomatojn kiuj distingiĝos per tre alloga gusto. Tion skribas usonaj esploristoj de la teamo ĉirkaŭ  Charles Goulet de la Universitato de Gainesville en Florido.

En la studaĵo ili ankaŭ supozas ke tiu enzimo ne nur donas pli bonan guston sed ke ĝi ankaŭ eble provizas avantaĝon en la evolucio kompare kun la verdaj parencoj.

Por la bongusto de tomatoj ekzemple respondecas sukero, acidoj kaj aliaj ĥemiaj substancoj, skribas la sciencistoj. Ili volis eltrovi kial la ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj ol la verdaj. Ili suspektis ke la kaŭzo por la malpli bona gusto de verdaj tomatoj troviĝas en certaj esteroj kiuj estas kombinaĵo de acido kun alkoholo kaj kiuj donas al ili malpli agrablan guston. Laŭ la esploristoj verdaj tomatoj enhavas signife pli da tiaj esteroj.

Kiel kaŭzon por tiuj malsamaj koncentraĵoj de estero la teamo eltrovis la enzimon SICXE 1. Temas en la konkreta  kazo pri tiel nomata esterazo, do enzimo kiu malkombinas esteron. Goulet kaj liaj kolegoj malkovris ke ruĝaj tomatoj enhavas SICXE 1 kaj pro tio apenaŭ esterojn. La verdaj tomatoj aliflanke ne enhavas tiun esterazon, sed ja la malbongustajn esterojn.

La sciencistoj trovis ankaŭ la genetikan kodon kiu respondecas por SICXE 1. Helpe de tiu scio ili esperas ke iutage eblos bredi tute laŭcele tomatojn kun eksterordinara gusto. Ili ankaŭ supozas ke la geno kun la nomo QTL provizis al la ruĝaj fruktoj evolucian avantaĝon. Bestoj voras ilin pli ofte pro la pli bona gusto kaj disdonas tial la semojn pli multe pere de siaj ekskrementoj.
 

Vizitoj al najbaraj ĉefurboj

15/11/2012 17:25

Aŭstrio hodiaŭ estas malgranda lando. Antaŭ 100 jaroj la hodiaŭaj ĉefurboj de Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio kaj Kroatio situis en la aŭstra-hungara regno. Dum multaj jardekoj la kontaktoj kun tiuj landoj estis tre limigitaj, precipe inter la jaroj 1945 ĝis 1989 kiam tie regis komunismaj reĝimoj.

Kiel eksportkomercisto mi ja pro negocoj vizitis tiujn landojn kaj iliajn ĉefurbojn, pecipe en la jaro 1978, kaj mi tiam unuflanke spertis la tradician proksimecon kaj la komunan kulturan heredaĵon, sed aliflanke mi ankaŭ vidis kion la komunismo faris el tiuj landoj, kaj tio vere ne estis kaŭzo por ĝojigi min.

Kiam fine de la jaro 1989 malfermiĝis la limoj al tiama Ĉeĥoslovakio mi esperis ke ekde nun la malnovaj ligoj reaktiviĝos, sed estis okazintaj tro da rompiĝoj kaj la novaj kontaktoj dum longa tempo restis sufiĉe supraĵaj. Estis ja scivolemo je ambaŭ flankoj kaj okazis reciprokaj vizitoj. En la jaro 1992 mi ekligis miajn unuajn kontaktojn al esperantistoj en Suda Bohemio kio estas la najbara regiono norde de Supra Aŭstrio, sed mia espero pri vigla E-vivo tie ne realiĝis. Nome la E-kluboj post la politikaj ŝanĝiĝoj estis perdintaj multajn membrojn. Tio do restis miaj solaj kontaktoj kun esperantistoj en la menciitaj najbaraj landoj ĝis la jaro 2006 kiam okazis slovaka E-konferenco en Piešťany.

Por subteni Polan Radion mi lanĉis en la jaro 1998 la Esperantan Retradion kaj ĉesigis ĝin en la jaro 2006 kiam mia servo ne plu estis bezonata. Nun, en la nova fazo de la Esperanta Retradio en kiu nun nur aŭdiĝas propraj produktaĵoj mi tre forte sentas tiun mankon de kontaktoj kun la najbaraj landoj. Mi revas ke la Esperanta Retradio havos kunlaborantojn en Prago, Bratislavo, Budapeŝto, Ljubljano kaj Zagrebo kaj mi estas ankaŭ preta investi tempon kaj monon por realigi tion.

La menciitaj urboj nun de mia loĝloko estas facile kaj malmultekoste atingeblaj. Al Prago kaj al Bratislavo la distanco estas 290 km, al Ljubljano kaj Zagrebo 380 km kaj al Budapeŝto 450 km. Funkcias ekz. novaj buslinioj kiuj permesas al mi komforte vojaĝi al Prago aŭ al Budapeŝto. En la aŭtobusoj eĉ disponeblas sendrata retaliro kaj tial mi povas labori por la RetRadio ankaŭ dum aŭtobusa veturado.

Nun kiam ekzistas tiaj komfortaj eblecoj viziti la menciitajn urbojn mi ŝatas nun efektive veturi tien por nodi kontaktojn kun esperantistoj kiuj interesiĝas pri la aktivado en la Esperanta Retradio. Ĉar mi ne scias al kiu mi povus direkti min, mi kaptas la okazon ke mi ĉi tie en la RetRadio povas diskonigi mian deziron kaj intencon. Ekzemple dum decembro mi povus veturi al Prago kie mi ŝatus renkonti esperantistojn. Mi ankaŭ pretus prelegi en la loka E-klubo pri la Esperanta Retradio kaj pri similaj aferoj.

Se vi interesiĝas, skribu al mi sub retradio@aldone.de

Mi esperas ke la venonta jaro alportos pliriĉigon de niaj programoj per kunlaborantoj el la centraj landoj de Eŭropo.
 

Artistoj kaj iliaj korpoj

14/11/2012 18:28

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kutime oni ligas produktadon de arto al pure mensaj (aŭ, se vi preferas: spiritaj) kapabloj de la artistoj. Sed ne estas tiel simple. Artistoj estas homoj, kaj homoj havas korpon kaj menson (aŭ spiriton). Kaj iliaj korpoj grave influas ilian produktadon de arto. Ĉi tiu aserto sonas versimile, sed ne estas facile science pruvi ĝin.
   
Sciencistoj tamen estas obstinuloj kaj esploristoj el la Universitatoj de Amsterdamo kaj Maastricht entreprenis lastatempe kuriozan esploron pri la ĉi-supra hipotezo. Oni per mirinda detalemo ekzamenis la verkojn de la germana geniulo Betoveno. La prestiĝa medicinrevuo British Medical Journal publikigis la eltrovojn. Temas pri la influo de lia konata surdeco je liaj komponaĵoj.
   
Kiel oni scias, laŭgrada surdiĝo komenciĝas per laŭgrada perdo de la percepto de akutaj sonoj. Kaj kalkulinte la kvanton da akutaj muziknotoj laŭ la pasado de la vivo de tiu artisto, ili klare trovis malpli grandajn ciferojn en la fina periodo. La studo inkluzivis la famajn simfoniojn kaj kvartetojn por kordinstrumentoj – majstroverkoj de la universala muziko. Liaj lastatempaj komponaĵoj enhavas proporcie pli da basaj sonoj. Tamen, kiam la granda Betoveno fariĝis tute surda – kaj komencis “aŭskulti” siajn muzikaĵojn per la “internaj oreloj” – tiam la akutaj sonoj reaperis sur la partituroj! Ekzemple, sian lastan (naŭan) simfonion li komponis jam tute surda, kaj eĉ ĝian  revolucian korusan movimenton – nomatan “Ĝojo” – oni emas atribui al tiu fenomeno. La sekva paŝo estos esploro pri liaj verkoj por pianludado.
   
Leginte tiujn informojn, oni tuj emas konjekti: se la surdeco de Betoveno influis lian arton, kion pensi pri la artrito de Renoir? kaj pri la epilepsio de Dostojevski kaj Machado de Assis? aŭ pri la turmenta astmo de Marcel Proust? kaj pri la kormalsano de Zamenhof?
   
Kaj se konduki niajn spekulaciojn ankoraŭ pli profunden, kion pensi pri la influo de la korpaj cirkonstancoj je la ĉiutagaj agoj kaj faroj de ni mem – la ordinaraj homoj? Ni ĉiuj konstante submetiĝas al limigoj kaj kondiĉoj de niaj korpoj. Ĉu tiu fakto ne estas bona motivo por flegi toleremon inter ni?
   
Jen kial homa solidaremo ne devus dependi nur de religiaj aŭ filozofiaj kredoj.
 

Elefanto imitas homan lingvon

13/11/2012 17:24

Koŝik, azia elefanto el bestoĝardeno en Suda Koreio mirigas sciencistojn: Li imitas homan lingvon - evidente tiel bone ke eĉ preterpasantoj povas kompreni lin.

Antaŭ ses jaroj aperis filmeto pri Koŝik en la interreto. Aŭstra biologino eksciis pri tio kaj nun oni invitis ŝin veni tien por esplori la aferon. La biologino estas specialisto por sonesprimoj de elefantoj. Ŝi pruvis ekzemple antaŭ nelonge ke afrika elefanto kun la nomo Kalimero alproprigis al si la sonojn de aziaj elefantoj. Tio ja jam indikis certan talenton pri la lernado de "fremdaj lingvoj" ĉe elefantoj. Koŝik tiurilate ŝajnas esti eksterordinare lerta.

Li regas kvin koreajn vortojn: "anjong" (saluton), "anja" (sidiĝu), "anija" (ne), "nuo" (kuŝiĝu) kaj "ĉoa" (bone). Kaj li ĉiukaze tiel bone prononcas tiujn vortojn ke ankaŭ koreanoj jam ĉe la unuafoja aŭdado komprenas ilin. La aŭstra biologino science prijuĝis la aferon per statistiko kaj sonanalizo. "Vokalojn kiel a, e, i Koŝik tre bone prononcas", ŝi diras. "La konsonantoj aliflanke kaŭzas al li ankoraŭ problemojn".

Sed tiu manko al la dikhaŭtulo estas pardoninda. Li ja havas anstataŭ la supra lipo rostron kaj krome posedas multe pli grandan trafluejon por vokaloj ol la homo. Ke Koŝik tamen sonas kiel koreano, tion li dankas al sia sufiĉe nekonvencia paroltekniko. Kiam li imitas siajn vartistojn, li ŝovas la rostron en la buŝon. "Li faras tion por adapti la sonkoloron".

Ĉu li ankaŭ komprenas kion li parolas? Se jes, tio validas nur je tre baza nivelo. "Koŝik lernis kiel hundo reagi je frazetoj kiel "ne" aŭ "kuŝiĝu". Sed li ekzemple ne diras "ne - kuŝiĝi", se li ne ŝatas kuŝiĝi", diras la biologino.

Finfine la akiritaj sonoj havas laŭ la biologino precipe socian funkcion. Koŝik nome venis en junula aĝo de kvin jaroj al la bestoĝardeno kaj dum sep jaroj tie estis la sola elefanto. La homajn sonojn li supozeble akiris por starigi proksimecon al siaj kontaktpersonoj kiuj estas la vartistoj.

Cetere la afero estis simila ĉe Kalimero, la afrikano. Kiel infano li estis ĉirkaŭata nur de aziaj elefantoj - cirkonstanco kiu same engravuriĝis en lia lingva repertuaro. Elefantoj estas cetere krom birdoj ne la solaj bestoj kiuj kapablas imiti sonojn. Nur la simioj kiuj ja plej similas al la homo ne kapablas imiti homajn voĉojn. Ŝajnas ke la simia cerbo ne kapablas traduki aŭditajn sonojn al parolaj esprimoj.
 

Festo de sendependeco

12/11/2012 17:33

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La 11-a de novembro en Pollando aktuale estas tago, kiam oni oficiale festas la fakton de la reakiro de sendependeco en la 1918-a. Certe ĉiu nacio povas trovi en sia historio tiajn momentojn, kiuj por ĝia popolo fariĝis speciale gravaj, kaj sekve festi ties memoron. Mi ne celas fari iujn historiajn analizojn, ĉar la temo mem estas iom peza por sinteze priskribi ĝin kadre de la sonartikolo, tamen mi deziras apenaŭ atentigi vin, ke dum preskaŭ 150 jaroj Pollando estis lando dispartigita kaj subigita al la leĝoj de siaj aneksintoj. Estis tre malfacilaj tempoj, ĉar kelkloke tutece, kaj aliloke signifagrade, inter diversaj efikoj de la mallibereco, estis eĉ malpermesite uzadi la polan lingvon. Sed la historio eble jam sufiĉas.

En la urbo kie mi loĝas, en Gdynia, tiutage okazas diversaj aranĝoj, interalie parado de sendependeco, kiun partoprenas ĉiam pli vasta loĝantaro. Mi faris fotojn kaj iom meditis, kion ĝuste volas manifesti unuopaj aĝgrupoj, ĉar ju pli juna estas homo, des pli foraj fariĝas iamaj eventoj, kiujn apenaŭ sole plej maljunaj kapablas kaj deziras vidi kaj montri tiaj, kiaj ili certe devis esti. Koni la historion estas bona afero, tamen rigardi estonten ŝajne ankoraŭ pli gravas. Laŭ mia opinio tiu tendenco estis spektebla en mia juna urbo, kie dum la parado ne mankis junularo. Do krom oficialuloj, historie alivestitaj soldatoj kaj aktoroj, frataroj, societoj, skoltoj, studentoj aŭ hodiaŭaj loĝantoj en tiutempaj vestoj - abundis ankaŭ junuloj kaj infanoj, kiuj verŝajne simple ĝuas la pacan periodon. Vidante iliajn ĝojon kaj ridetojn, amuzemon, kantemon kaj dancemon mi sentis optimismon.           

Junuloj manifestas ankaŭ sian apartenecon al plej diversaj organizaĵoj, kiuj agas kadre de la socio, kie ili povas realigi siajn aspirojn. Mi pensas, ke nia lando ŝanĝiĝas multe pli ol oni povus dedukti rigardante kondutojn de pluraj politikistoj kaj samtempe protestojn de aliaj grupoj de plejparte junaj homoj, kiuj ofte faras bruaĉojn nur por petolaĉi. Malbonuloj plej ofte estas malplimulto, kvankam ili estas pli ŝatataj de fotistoj kaj televidoj. Vivi en normaleco, kie ne mankas varieco de kondutoj, kie ĉiu povas realiĝi ne malhelpante aliajn estas ja deziro de ni ĉiuj. Tamen mi deziras rimarkigi, ke Pollando estas la lando ankoraŭ lernanta vivi en nova politika situacio de post la 1989-a, kio ja devas daŭri. Ni devas pacience kaj persiste iri antaŭen.

Kiel mi menciis, poloj dum multaj jaroj estis senigitaj je propra lingvo, kiu povis transdaŭri la malfacilan periodon interalie pro kaŝa instruado kaj ĝia uzado hejme. La reakiro de la sendependeco ligiĝas ĉefe kun la reakiro de la rajto ĝin paroli. Kiam ni poloj pensas pri nia gepatra lingvo, ni pensas ĝuste pri tiel nomata pola gepatra parolo. Imagu: kiam la lingvo estas malpermesita, iom pli facile estas ĝin kaŝe, mallaŭte paroli ol skribi, postlasante spurojn de ĝia uzo. Parolo signifas ankaŭ rektan transdonon de enhavoj kaj emocioj, kiuj tuj karakterizas ĝian uzanton. Ĉiu el ni posedas neripeteblan koloron de sia voĉo, kiun povas redoni neniu skribmaniero. Tial ankaŭ paroli Esperanton por mi signifas siaspecan festadon de sendependeco.
 

Duoble rikolti sunenergion

11/11/2012 14:26

Hibridaj sunkolektiloj ebligas produkti paralele varmon kaj elektron en unu instalaĵo. Entrepreno el Supra Aŭstrio estas pionira en tio.

Multaj domposedantoj, ankaŭ entreprenoj kaj funkciigantoj de publikaj institucioj ŝatas plej bone eluzi la senkoste al la tero liveratan sunenergion kaj tial produkti kaj varmon kaj elektron. Tiel nomataj hibridaj kolektiloj kombinas ambaŭ en unu instalaĵo. Fizikaj leĝoj eĉ malkaŝas surprizan plialtiĝon de efikeco, sed ili prezentas ankaŭ barierojn.

La duobla utiligo eliminas la plej malfortan punkton de la fotovolta tekniko: Pli da enradiado de suno signifas pli altajn temperaturojn; kaj kun ĉiu kroma grado malaltiĝas la rikoltopovo de la fotovoltaj ĉeloj je 0,5 procentoj. Kiam la temperaturo en la kolektilo superas dum la plej bonaj suntagoj la markon de 100 gradoj, la rikolto de elektro povas ŝrumpi rapide je la duono.

Se varmokolektilo estas integrita, ĝi forkondukas la varmon en la konstruaĵon (en bufran rezervujon resp. bolujon) kaj tiel la produktadaj kondiĉoj de la fotovolta parto pliboniĝas. Tio sonas bonege, sed aliflanke tuŝas la malfortan punkton de la rikoltado de sunergio por varmo: Kiam estas plej varme, neniu bezonas varmon por hejti aŭ duŝi.

Gravas ke la siliciaj ĉeloj de la fotovolta instalaĵo estu protektataj antaŭ tro da varmego en la varmokolekta parto, ĉar ili alikaze damaĝiĝus. Tion la firmao el Supra Aŭstrio perfekte atingis. Kaj la alta kvalito de la instalaĵoj ebligas eksporti ilin precipe al Germanio. Tie la subvencioj por fotovoltaj instalaĵoj estas plej altaj. Sed ankaŭ en aliaj landoj kiel Italio, Francio kaj Hispanio oni esperas vendi signifajn kvantojn da instalaĵoj.

La merkato por sunkolektiloj estas en forta moviĝo, ĉar la tekniko ebligas hodiaŭ jam multe kio antaŭ kelkaj jaroj estis ankoraŭ neimagebla.

Ĉefverkaj filmoj por Esperanto

10/11/2012 17:25

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La franca filmo "Jean de Florette"

Celante variigi la agadon de nia esperanta klubo per amuzaj kaj lingvoklerigaj renkontiĝoj, francdevena samideanino kaj mi organizis la projekciadon de la franca filmo "Jean de Florette ", en la originala lingvo kaj de ni ĝuste tiucele subtitolita en Esperanto. Ĉar temas pri duhora filmo kaj niaj klubaj renkontiĝoj daŭras malnete unu horon kaj duonon, ni prezentis, dum tri sinsekvaj semajnaj renkontiĝoj, ĉiufoje 40 minutojn de la filmo kun du paŭzoj por dumfilmaj klarigoj kaj komenca parolado.

Nia baza aliro estis klopode doni la eblecon al ĉiunivela esperantisto kompreni kiel eble plej multe la dialogojn per legado de la subtitoloj sen tro perdigi la ĝuadon de la filmo. Tiucele, por ĉiu parto de la filmo, ni antaŭdonis la fonajn kaj lingvajn informojn esperantlingve kun nemalhaveblaj klarigoj nacilingve.

Por faciligi la legadon de la subtitoloj, ni aperigis ilin per sufiĉe grandaj flavaj literoj nigre konturitaj sur taŭga reliefiganta fono.
Por faciligi la komprenadon de la intrigo kaj dialogoj, ni klarigis al la spektantoj, antaŭ la projekciado, la novajn ŝlosilajn terminojn kaj frazerojn. Dum la rapidaj dialogoj, ni malrapidigis la filmon ĝis 60 procentoj de la normala rapideco.

Kompreneble ni rekomendis ne obstini en la malfacilaĵoj, tiel perdante la fadenon, sed prefere klopodi kompreni el la kunteksto, el la bildoj kaj el la sonoj. Laŭ la kuraĝigaj reagoj de plimulto de  partoprenantoj, ŝajnas, ke ili kaj amuziĝis kaj lernis.

Jen nun kelkaj informoj pri la filmo. Jean de Florette estas  filmo el la jaro 1986 de la fama franca reĝisoro Claude Berri. Ĝi baziĝas sur la historia drama romano pri familia sagao de la konata franca verkisto Marcel Pagnol. Ĝi estas la unua filmo el duopo kaj la dua filmo, daŭrigo de la unua, titoliĝas Manon des Sources (Manon de la fontoj). La muzika konduka motivo estas adaptaĵo de ario el la opero "La forto de la destino" de Giuseppe Verdi.

La rakonto okazas en malgranda vilaĝo en Provenco, suda-orienta Francujo, nelonge post la unua mondmilito. Du lokaj kamparanoj, la maljuna Cezar (alnomata Papet) kaj lia nevo Ugolin (alnomata Galinette) estas la lastaj membroj de potenca kaj riĉa kamparana dinastio, la familio Soubeyran. Ili komplotas por trompe forpeli eksurbanon el lia ĵus heredita bieno ĝis kiam li akcidente mortas kaj ili facile alproprigas al si la bienon.

En la filmo ĉefrolas tri el la francaj plej elstaraj aktoroj, Gérard Depardieu, Daniel Auteuil kaj Yves Montand en unu el la lastaj roloj antaŭ lia morto.

La du filmojn oni filmis dum sep monatoj en belegaj montetaj situoj. Tiutempe ili estis la plej multekostaj francaj filmoj iam faritaj kaj havis tre grandan komercan kaj kritikan sukceson, kaj hejme kaj internacie, venkante multnombrajn prestiĝajn premiojn. Kun la tempopaso la filmoj tre multe kontribuis al la antaŭenigo de la regiono Provenco kiel turisma celo. Aparte el Anglujo, emeritoj aĉetis kaj rearanĝis malnovajn bienojn kaj establiĝis en la regiono.

Dank' al la trafe bela filmado kaj ankaŭ al la tikla intrigo, eĉ post pli ol 25 jaroj, tiuj du filmoj ĝis nun allogas kaj vekas admiron. Multe da filmaj kritikistoj enlistigas ilin inter la 100 plej belaj filmoj de la tuta dudeka jarcento.

En la alkroĉita filmeto, vi povas spekti mallongan enkondukon al la unua filmo kaj provi uzi la subtitoladon, kvankam mi ne malrapidigis la dialogojn, kiuj aperas en ĝi:
 

<< 13 | 14 | 15 | 16 | 17 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.