Blog

Suspektinda enigmo pri "Homo sapiens sapiens"

29/11/2012 17:51

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kio okazis al ĉiuj aliaj specioj de homoj?

Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe kaj sufiĉe ofte eĉ samloke, malsimilaj specioj de homoj (ekz. "erectus", "neanderthalensis", "sapiens" ktp.). La posta nuna situacio, kie, ekde antaŭ 12.000 jaroj, la ununura homa subspecio "homo sapiens sapiens" vivas sur la tuta terglobo estas surpriza, eksterordinara, verdire suspektinda. Kio okazis al ĉiuj aliaj specioj de homoj?

Ĉirilate ekzistas du ĉefaj teorioj, kiuj konkurencas inter si. La unua, nomata "teorio de kunfandiĝo" asertas, ke "homo sapiens sapiens", kien ajn li alvenis, dum miloj da jaroj simple kunfandiĝis kun la lokaj homaj specioj. Do, ni estus samtempe kaj "erectus" kaj "sapiens" kaj "neanderthalensis". La dua teorio, nomata "teorio de anstataŭigo", asertas, ke la malsamecoj inter "homo sapiens sapiens" kaj aliaj homaj specioj estis tro grandaj kaj ili ne rezultigis fekundajn seksuniĝojn inter ili. Do, ĉiuj aliaj specioj malaperis sen lasi spurojn en niaj genetikaj karakteroj, t.e. en nia DNA (desoksiribonukleata acido).

Ĝis antaŭ 15 jaroj la teorio de anstataŭigo regis senkontraste, sed freŝdataj genetikaj malkovroj montras kelkajn indicojn favore de eta kunfandiĝo inter specioj. Verŝajne okazis fekundaj seksuniĝoj inter "homo sapiens sapiens" kaj aliaj specioj, sed ĝiaj spuroj en nia genetika heredaĵo estas tiom malgrandaj, ke la teorio de anstataŭigo daŭre restas la plej verŝajna.

Se oni akceptas la teorion de anstataŭigo, tuj estiĝas la grava demando: kiel tio okazis? Kompreneble povas esti nur du klarigoj. La unua diras, ke dum miloj da jaroj la konkurenco pri la samaj fontoj de vivrimedoj (ĉasado kaj rikoltado) fare de "homoj sapiens sapiens", kvankam ne perforta, estis tiom pli efika, ke ili multiĝis, dum la aliaj homaj specioj iom-post-iom maldensiĝis ĝis sia estingiĝo.

La dua klarigo diras, ke aŭ "homo sapiens sapiens'' perfortege forpelis la aliajn speciojn el la plej bonaj kaj nutraĵplenaj teritorioj aŭ sisteme kaj efike ekstermis ilin per intenca "etna purigado". La du hipotezoj ne kontraŭas plene unu la alian; oni povas supozi, ke la du metodoj okazis samtempe sed indas sin demandi kiamezure.

Ĉirilate ekzistas tre malmulte da paleontologiaj atestoj tial ke estas tre malfacile certiĝi definitive pri la faktoj. Tamen la multaj informoj kaj scioj, kiujn ni havas pri la konduto de "homo sapiens sapiens" dum la lastaj jarmiloj (kaj terure ankaŭ en la lastaj jardekoj eĉ en la civila Eŭropo!) ŝajnas indiki, ke bedaŭrinde perforto estas kunnaskita en la homaro.

Ĉiukaze, la malapero de ĉiuj aliaj specioj de homoj estis unu el la plej gravaj eventoj en la historio de la homaro. Provu momenton pensi, kia estus nia vivo, se krom la diferencoj inter la nunaj rasoj, ni povus kunvivi kun "homoj neanderthalensis, erectus, sapiens"! Kiaj estus en tia situacio, la socio, la ekonomio, la religioj, ktp. ?

Estiĝas nun alia tikla kaj tre pridiskutata demando: kiu estis la sekreto de la supereco de "homo sapiens sapiens" antaŭ ĉiuj aliaj homaj specioj? Ĝuste tiu ĉi estos la temo de venonta sonartikolo.
 

Ne neglektu lumon, bonvolu!

28/11/2012 16:48

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la lastaj jaroj, depresio  montriĝis tre ofta malsano. Ĉu la kvanto da kazoj plimultiĝas, ĉu oni pli ofte diagnozas ĝin – la fakto estas, ke en la tuta mondo ĝi montras preskaŭ epidemiajn ciferojn. Pro tio, medicinistoj intense studas ĝin, por klopodi mildigi la suferon de pacientoj. Diversaj faktoroj rilatas   al ĝi: genetikaj, psikotraŭmataj, sociaj, cerbaj misfunkcioj, medikamentoj. Lastatempe, oni eltrovis tute ne atenditan kaŭzon: lumo. Aŭ pli precize: ne adekvata ricevado de lumo.
    
De longa tempo oni scias, ke dum vintro, precipe en landoj, kie tiu sezono estas rigora, la kazoj de depresio plimultiĝas. Oni jam konstatis ankaŭ, ke nokta laboro estas mense damaĝa al iuj homoj. Nun, en usona universitato John Hopkins, oni decidis detale ekzameni  la efikon de lumo rilate depresion. Publikigis la rezultojn la respektata  revuo “Nature”.
    
Oni  uzis por la esploro musojn, kiuj havas en la retino ĉelojn similajn al la homaj, nome kiuj kaptas lumon eĉ kiam la okuloj estas fermitaj. Oni  starigis du grupojn da musoj. La unua ricevis dum certa  tempo alternajn periodojn de 12 horoj de lumo kaj  mallumo. La dua ricevis alternajn periodojn de 3 1/2 horoj de lumo kaj mallumo. La du grupoj dormis dum egalaj kvantoj da horoj. Observante la konduton de ambaŭ grupoj, oni konstatis, ke bestetoj el la dua grupo montris  sintenojn de depresio kaj malfacilecon rilate kognan kapablon. La suspekto plifirmiĝis: ricevado de lumo tre probable influas la humoron. Nervoj el la retino rekte kondukas al regiono de la cerbo, kiu rilatas al humoro – jen la klarigo.
    
Ĉu tiu eksperimento validas ankaŭ rilate homojn? Kompreneble, oni ne rajtas senpere transigi  la rezultojn de musoj al homoj. Sed oni same ne rajtas principe rifuzi la suspekton. Homoj de longe perdis la respekton al  la natura vivostilo, kiu indikas tagojn por agado kaj noktojn por dormado. Komputilumado ĝis malfruaj horoj, dumnokta laboro, someraj horŝanĝoj kaj simple senorda vivoritmo estas nuntempe plej oftaj. Ĉu tio eble influas nian humoron?  Tre probable. Ni atendu estontajn pliajn esplorojn. Dume, estas prudente ne neglekti lumon.
 

Pizkolbasa supo

27/11/2012 18:42

Antaŭ kelkaj tagoj en familia rondo mia filo rakontis ke dum lia infanaĝo mi sufiĉe ofte preparis por li pizan supon. Tio nome estis rapidprepara supo kiu bone nutras kaj estas tre bongusta. Tamen eĉ mi estis preskaŭ forgesinta ĝin, ĉar estas supo kiun oni manĝis prefere dum la postmilitaj jaroj kiam oni nur malfacile povis pagi la vivokostojn. Tiu piza supo ja ĉiam estis tre favorpreza kaj do ĝi estis tre populara.

Tiu rapidprepara supo alvenas ĉe la konsumanto en formo de kolbaso kaj tial ĝi nomiĝas en germana lingvo "Erbswurst" kio signifas "piza kolbaso" kaj sekve la supo el ĝi estas "pizkolbasa supo". Oni elprenas pecon el la pakaĵo (kiu en la komencaj jaroj estis vere intesto kiel ĉe kolbaso), boligas akvon kaj metas la diserigitan supopecon en la poton. Post kelkaj minutoj la supo estas preta kaj oni povas laŭ gusto aldoni kolbasetojn kaj fine havas kompletan pladon.

Origine la supopecoj konsistis el pizofaruno, bova graso, sengrasigita lardo, salo, cepo kaj spicoj. Hodiaŭ aldoniĝas ankoraŭ gustoplifortigiloj, aromoj, feĉextrakto.

La pizkolbason inventis en la jaro 1867 la kuiristo kaj konservofabrikanto Johann Heinrich Grüneberg el Berlino. Li vendis baldaŭ sian eltrovon al la prusa armeo je prezo de 35.000 taleroj, kiu disdonis la pizkolbason kiel "feran rezervon" al ĝiaj soldatoj en la jaro 1870 dum la franc-germana milito. Antaŭe la militministerio estis testinta la utilon de la pizkolbaso: Soldatoj ricevis dum ses semajnoj de normala servado nur pizkolbasan supon kaj panon. Kiam eksplodis la milito la ŝtato konstruis fabrikon en kiu 1.700 laboristoj produktis ĉiutage unue 7 tunojn, poste 65 tunojn da pizkolbaso.

Ekde 1889 la fratoj Knorr en Heilbronn transprenis la produktadon de la rapidprepara supo. Kiel malmultekosta kaj simple preparebla plado ĝi populariĝis kaj baldaŭ ankaŭ apartenis al la baza provizo de migrantoj, montogrimpantoj kaj esplorvojaĝoj. La firmao Knorr ĝis hodiaŭ ofertas la pizkolbason. Ĝi eble ne plu apartenas al la ĝenerala repertuaro de pladoj sed ĝi ankoraŭ estas ŝatata por eksterdomaj aktivadoj.

Estus interese ekscii ĉu la pizkolbaso estas ankaŭ konata en aliaj landoj.
 

Energikonzernoj cedos potencon

26/11/2012 17:09

Revolucion en la energiproduktado postulas esploristo de la universitato de Linz, Niyazi Serdar Sariciftci, ĉar la atomenergio ne povas solvi la energiproblemon.

"Ni bezonas malcentran produktadon kaj provizadon de energio el sunradiado", diras la profesoro pri fizika ĥemio kaj estro de la Instituto por Organaj Sunĉeloj ĉe la Johannes Kepler Universitato en Linz.

La homaro bezonos en la jaro 2030 ĉirkaŭ 10 ĝis 15 teraŭatojn da aldona energiproduktado. Tio korespondas al duobligo de la hodiaŭa kvanto. Eĉ se tiu takso estus malpli alta, stariĝas la demando kiel tio estos realigebla. Ĉiukaze nafto kaj atomenergio ne sufiĉos. "Ni estas kondamnitaj havi pli altan prezon por nafto. Estas nur la demando, en kiu rapideco tiu prezaltiĝo alvenos ĉe nia socio."

Ankaŭ la espero pri malpli kosta gaso trompas. Ĉar pri la nerekalkulebla ligiĝo de la prezo por gaso al la prezo de nafto la oligarĥoj de tiu ĉi mondo ne libervole volos rezigni.

Sariciftci klarigas kial la atomenergio ne estas alternativo: "Ni bezonus ĝis la jaro 2030 10.000 atomreaktorojn kun po 1 gigaŭato da produktado de elektro. Tio signifus ke ni ekde tuj ĉiutage devus aligi atomreaktoron al la reto", li diras. Por la estonteco de la homaro la atomenergio ne disponas pri la kapacito solvi la problemon.

Potencialon vidas la sciencisto je limigita mezuro en la elakva energio, pli grandajn ŝancojn li vidas en la geotermio. Ĉe la elventa energio li aliflanke vidas problemojn pro la malstabileco de la provizado. La plej grandan potencialon li vidas tute klare ĉe la sunenergio. "La kapacitoj situas ĉe 100.000 teraŭatoj, nome en ĉiuj elformiĝoj, kio estas konverto en varmon, elektro kaj ĥemio."

La sunenergio estas la plej egaleca energiformo. "La suno radias por ĉiuj. Estas neniu kiu povus malabundigi ĝin je la kosto de aliaj kiel ja okazas ĉe gaso aŭ nafto", diras Sariciftci. Ju pli malcentre la produktado funkcios, des pli grandaj estos la ŝancoj de tiu energiformo. Estos evidente ke la grandaj energikonzernoj devos cedi potencon, se samtempe la evolulandoj kaj sojlaj landoj ne plu bezonos importadon de energio.

Sariciftci krome proponas sendi anstataŭ mono sunpanelojn por 120 gigaŭatoj al Grekio. Tio estus la pli bona formo restarigi la ekonomion de la lando. Kaj se oni sukcesus redukti la prezon por elektro per malcentra sistemo, ankaŭ la produktado de sunpaneloj fariĝus malpli kosta. Tiu negativa prezospiralo estus dezirinda ankaŭ el la vidpunkto de socipolitiko.

Pri nia lingvo

25/11/2012 15:46

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia el Pollando

kun eksterlanda gasto en nia klubejo


Kiam de tempo al tempo al ni alvenas esperantistoj el alia lando, tiam en la klubejo okazas granda festo. Ĝuste nun ni havis la okazon gastigi esperantistinon el Svedio dum du sukcesaj vesperoj en la klubejoj en Gdinio kaj Sopoto. Krome mi mem kun kelkaj gdinanoj, kiuj akompanis ŝian tutan estadon en la Triurbo, povis babili kun ŝi preskaŭ la tutan mardon, ĉar ni kune veturadis tra diversaj lokoj per mia aŭtomobilo tiam. Mi decidis dividi kun vi fragmente la etoson de unu el la vesperoj en Sopot, kie mi ĉeokaze ŝaltis mian sonregistrilon. En ambaŭ klubejoj regis nur Esperanto, kio verŝajne estis tre instiga travivaĵo por ĉiuj el ni, pri kio povas atesti granda frekvenco. Pluraj el ni kaptis la okazon por interŝanĝi kelkajn frazojn kun la persono, kiu ne konas la polan, dum la aliaj nur aŭskultis la interparolantojn. Do vi ankaŭ bonvolu aŭskulti niajn voĉojn.


- Andreo, ĉu vi volus ion aldoni, ĉar vi estas nia gardisto de lingvouzo. - Kion aldoni, preskaŭ ĉio jam estis dirite. Tamen, se mi povas ion diri. Kiel ĉiam mi deziras instigi ĉiujn esperantistojn, ke ili uzu Esperanton ĉiukaze, ĉiumomente, ke ili ne evitu paroladon, eĉ se mankas tempo, eĉ se mankas vortoj. Ni praktikas nian lingvon ĉiam, ni ĉiuj, eĉ tiuj, kiuj pli bone ĝin konas, pli bone ĝin uzas. Eĉ tiuj personoj praktikas kaj neniu ofendiĝas, kiam alia persono serĉas vorton, pripensas longe - tio estas normala afero! Pro tio paroli Esperante, praktiki ĝin, provi paroli Esperante estas la plej grava afero! Kaj, kion diri? Ĝuste min interesas plialtigo de la nivelo de Esperanto ĉe ĉiu esperantisto, inkluzive de mia persono, kompreneble. Ĉar mi estas konscia, ke uzante ĉiutage, aŭ lernante, aŭ skribante ion, mi ĉiam lernas, mi ĉiam perfektiĝas. Pro tio ĉiu el ni devas fari tion. Kaj la plej grava afero, laŭ mia opinio, por ke tiu ekkono aŭ ekrego de E-o okazu estas, ke ĉiu esperantisto laŭ sia nivelo ĉiutage almenaŭ kelkajn minutojn laŭte legu la esperantajn tekstojn - tio estas la ĉefa kondiĉo. Se ni tion ne faros, ni forgesu, ke ni uzos E-on, ke ni praktikos nian buŝon - tio neniam okazos.


Kaj la dua afero pri kiu mi, profitante hodiaŭ la okazon, dezirus paroli, estas tio, ke ni havas hodiaŭ multajn okazojn aŭskulti E-on ĉiutage. Ne nepre en Pola Retradio, ne nepre en Esperanta Retradio, estas diversaj radiofonioj, estas multaj, pluraj filmoj, materialoj en la interreto en Esperanto, kiujn ni povas rigardi, kaj klopodi kompreni, ĉar ne ĉion ni ĉiuj dekomence komprenas, ke, nu, nur uzi tion! Do ni aŭskultu E-on!


Kaj mi povas diri, mi estas persono feliĉa, ke mi uzas E-on, ke mi ĉiam pli bone parolas - sed tiu ĉi, nu, perfekta stato estas antaŭ mi ĉiam, kompreneble - mi ne volas min tro multe laŭdi. Sed mi estas persono feliĉa pro tio, ke mia Esperanto vivas en mi ĉiutage. Se mi ŝaltas mian poŝtelefonon, mian magnetofonon, aŭ alian aparaton, kaj aŭskultas E-on, mi scias, ke la lingvo vivas, mi estas trankvila, mi ne pensas pri fina venko. Laŭ mia opinio - Esperanto ĝuste funkcias! Kaj aliaj personoj - ofte ili estas komencantoj, pardonu, - renkontiĝas kaj diras: "Ho, kiom malmulte da esperantistoj! Ho, se eĉ pli multe da junaj homoj fariĝu esperantistoj! Ho, kiel kapti tiujn junulojn?"


Kaj kien ni celas? Laŭ mia opinio - nenien! Estas ni, kiuj lernu E-on! Estas ni, kiuj ĝin praktiku! Estas ni kiuj ĝin ĝuu! Estas nun momento por fari tion! Kaj dankon, sufiĉas.


- Oni devas esti tiagrada egoisto - tiel, kiel li diras pri si mem, ke li estas - ĉiu ajn devas esti tia egoisto, ke oni pensas pri si mem, mem lernas. Ĉar neniu alia povas, neniu alia povas lerni por mi! Kaj se li lernas, tio ne eniras vian kapon, tion vi devas mem fari. Kaj krom tiuj maŝinoj, pri kiuj li parolas, ekzistas ankaŭ io, kio nomiĝas vortaro - oni ne timu ĝin!


Se estas vorto, mi ne konas, oni povas rigardi, oni povas skribi ĝin por si kaj legi, relegi plurfoje. Ĉar estas lernado - kiel la malnovaj, ĉu ne, romianoj diris, estas ripetado, ripetado.             
- Repetitio, repetitio est mater studiorum.                                                   
- Absolute! Kaj mi aŭdis iun instruiston antaŭ nelonge diri pri la gimnazianoj en la lernejo (li estis gimnazia instruisto) - "La gelernantoj, ili volas koni, sed ili ne volas lerni". Sed ni ne estas, vi ne estas tiaj - vi volas lerni por koni.


- Kaj ĉeokaze mi pensas, ke ni, parolante Esperante ĉiuokaze, ne nur estante eksterlande, atestas, ke tiu lingvo vivas, ĉu ne? Kaj tio estas la laboro por ekstera societo, ĉu ne - ekster esperantistoj. Ĉar mi rimarkis, kian grandan intereson vekas, ekzemple en trajno, ke personoj parolas en tiu iu lingvo - "Kiu lingvo estas?" Ĉu ne? Kaj tio estas la bona okazo simple por demonstri kaj atesti, ke ĝi funkcias. Kaj mi pensas, ke kompreneble estas iom maldece, se iu parolas "Lernu, lernu!" kaj mem ne scipovas - tio estas iu falsa situacio, ĉu ne?


Verŝajne vi travivis ion similan en viaj klubejoj, sed mi ekpensis, ke iuj el vi trovos interesaj la okazintajn ĉe ni spontanajn eldirojn pri ja ŝajne grava, ja ŝajne aktuala demando, pri kiu respondecas ja ni ĉiuj.
 

Mankanta dormo vekas manĝemon

24/11/2012 18:25

Kiu nesufiĉe dormas, tiu emas havi pli grandan apetiton kaj verŝajne dikiĝos. Aktuala studaĵo nun montras kio kaŝiĝas sub tiu efiko. Kulpas laŭ tio la hormonoj - tamen ĉe viroj kaj virinoj laŭ tute malsamaj manieroj.

Dum kelkaj tagoj tutsimple ne eblas satmanĝi. Malgraŭ la granda porcio da spagetoj kun saŭco ankaŭ taseto kun ĉokoladkrema deserto estas aldonenda, kaj ankaŭ post du bulkoj por la matenmanĝo la satiĝo ŝajnas esti tute neatingebla. La startilo por la granda apetito verŝajne troviĝas dum la nokto. Tion montris nun esploristoj. Laŭ tio hormonoj kaŭzas ke dormomanko kondukas al manĝemo.

Jam ĉe pluraj esploroj la sciencistoj estis observintaj ke homoj kiuj nur malmulte dormas havas tendencon dikiĝi. Ĝis nun tamen estis plejparte malklare kio precize kaŝiĝas sub tiu efiko. Kiuj procezoj estas funkciigataj pro la dormomanko tiel ke kreskos la lardo ĉirkaŭ la koksoj?

Por pli profunde eltrovi la kaŭzojn, la usonaj esploristoj de la Kolumbia Universitato invitis 27 sanajn normalpezajn virojn kaj virinojn al la dormolaboratorio. Ĉiuj partoprenantoj aĝis inter 30 kaj 45 jaroj kaj ilia dormo normale daŭris inter 7 kaj 9 horoj dum la nokto.

La unua vizito en la laboratorio finiĝis por la volontuloj neagrabla. Dum tri sinsekvaj noktoj la esploristoj forpelis la dormantojn post nur kvar horoj da dormo el la lito. Dua testofazo aliflanke kiu okazis post tri semajnoj estis pli agrabla por la testantoj. Tiufoje ili rajtis dormi dum tri sinsekvaj noktoj dum 9 horoj.

Por konstati kiel la malpli longa dormado efikis en la korpo la esploristoj regule elprenis sangon el la testantoj kaj analizis la sangon je la kvanto da glukozo, insulino kaj diversaj aliaj hormonoj kiuj reguligas la malsatosenton. Krome ili dokumentis la manĝokonduton de la partoprenantoj.

Rilate al la nivelo de insulino kaj glukozo la esploristoj ne povis trovi diferencojn pro la dormomanko. Anstataŭ tio ili ektrovis aliajn hormonojn kiuj kaŝiĝas malantaŭ la manĝemo pro dormomanko. Viroj kiuj nur mallonge dormis la matenon poste havis pli altan nivelon de la apetitveka hormono grelino kaj tial havis pli fortan malsatosenton.

Aliflanke ĉe virinoj la nivelo de la hormono grelino ne ŝanĝiĝis pro la mallonga dormo. Anstataŭ tio la testantinoj havis post mallongaj noktoj posttagmeze en la sango malpli grandajn kvantojn de la hormono GLO-1  kiu stimulas la satosenton - kaj kiu origine protektas la korpon antaŭ senlimaj manĝoj. Tion la esploristoj ĉe viroj ne povis observi.

Kvankam la rezultoj bezonos konfirmon ankoraŭ en pli grandaj studoj, la esploristoj malrekte povis kontroli ilin jam nun. Post la mallongaj noktoj la partoprenantoj de la studo fakte manĝis pli ol dum tagoj post plendorma nokto. Averaĝe ili konsumis 300 kromajn kilokaloriojn. Laŭ tio la dormo povas ludi apud la ĝusta nutriĝo kaj moviĝo gravan rolon por teni sveltan figuron.

 

 

 

Eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas

23/11/2012 16:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Momentoj de teruro kaj literatura citaĵo

Lerta saĝulo estas tiu, kiu kapablas sin liberigi el grava danĝero, kiun prudenta saĝulo jam dekomence evitus. Sed verŝajne eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas.

Malgraŭ, ke jam pasis pli-malpli kvar dekoj da jaroj ekde kiam okazis la eventoj, kiujn mi sube priskribos, ili restas gravuritaj en mia memoro kaj, pripensante ilin, mi bonege rememoras la tiamajn sensaciojn de pura teruro. Ankaŭ se, jam kiel junulon, oni ne min difinis aventurema nesingardulo, sed tute male, ĝuste, kiam mi troviĝis sola en la naturo, mi emis endanĝerigi min mem.

Verŝajne, ĉar mi naskiĝis sur la Alpoj, ĉiam allogis min longegaj montaj promenadoj tutsole por ĝui pri ekscitado de kompleta libereco dum multe da horoj. Tiu ĉi ekscitado ĉefe kulpis pri mia malprudenteco.

En la supra maldekstra bildo vi povas vidi ekzemplon de tielnomata "tibeta ponto". Mi feriadis en Briançon (sudorienta Francujo) kaj, promenante en la ĉirkaŭaĵoj, hazarde atingis profundan valon, super kiu por milita trejnado oni konstruis tre longan tibetan ponton. Jen defio! Tiel, post kelkaj minutoj, mi trovis min meze de la abismo, senespere alkroĉita al la tri ŝtalaj ŝnuroj dum la ponto pro fortaj ventekpuŝoj, balanciĝis tien kaj reen je kelkaj metroj. Vera teruro kaptis min, ĉar mi vere timis ne plu sukcesi teni la piedojn sur la suba ŝnuro kaj fali. Iele-trapele mi trovis pli firman tenon kaj iom-post-iom, klopodante spiri profunde kaj malrapide, reprenis mian memregadon. Mi vere ne memoras kiel post tempo, kiu ŝajnis al mi eterna, mi sukcesis atingi la pontan ekstremaĵon.

Duafoje mi stultege kondutis, ĉifoje sur la italaj Alpoj, kiam mi atingis post kelkaj horoj de grimpado montan kreston inter du pintoj. Ion similan vi povas vidi en la supra dekstra bildo. La roka eĝo estis tiel akra, ke oni ne povis meti la piedojn sur ĝin. Taksante la distancon ne pli ol du cent metroj, mi eksidis rajde kaj ekiris. Kiel kutime, mi ne konsideris la forton de la vento. Je mia dekstra flanko estiĝis muro de nebulo haltigita fare de tre forta vento spiranta el mia maldekstra flanko. Do, dekstraflanke nepenetrebla nebulo kaj maldekstre suno kaj belega vidindaĵo de la monta flanko kaj suba valo. Pro la puŝo de la vento sur la tornistro mi devis uzi ĉiujn miajn fortojn por ne fali. Jen mi, kiel paralizita kaj tro teruriĝita por provi antaŭeniri aŭ retroiri. Mi nur rememoras, ke mi sterniĝis kaj sukcesis demeti antaŭ mi la tornistron retenante ĝin per la manoj. Tiel mi restis, ne scias kiom da tempo, alkroĉiĝanta per kubutoj kaj kruroj al la roka eĝo. Fine, centimetron post centimetro, mi retroiris ĝis kiam atingis la rokan platformon, el kiu mi ekiris komence.

Similan situacion de teruro en montopasejo oni tikle kaj humure priskribas en la klasika rusa romano "Dek du seĝoj", kiam patro Fjodor, eksa popo, senspire klopodegas forkuri el la kolero de siaj postkurantoj. Mi citas el la elrusigita versio de la israela esperantisto Aleks Kerbel:

"Patro Fjodor ne eltenis turmentojn de la persekutado, kaj ekgrimpis sur tute vertikalan rokon. Supren lin puŝis koro, leviĝanta al la gorĝo mem, kaj speciala, konata nur al timuloj, juko en la kalkanoj.  ...  Li eksaltis, kaj per kelkaj paŝegoj okazis je ĉirkaŭ dudek metroj pli alte. ...  Li okazis sur plataĵo, surgrimpi kiun sukcesis ĝis nun eĉ ne unu homo. Patron Fjodor ekposedis angora teruro. Li komprenis, ke li neniel sukcesos malleviĝi...
La roko falis sur la ŝoseon vertikale, kaj pri reveno oni eĉ pensi ne povis. Li ekrigardis soben.
– Depre-enu min! – plende kriis patro Fjodor. ...
Post unu horo, kuŝanta sur la ventro, kaj klinanta la kapon soben, li ekvidis, ke [la postkurintoj] foriras.
Malleviĝis rapida nokto. En la obskuro kaj infera bruo, sub nubo mem tremis kaj ploris patro Fjodor. ...
Dum tria tago patro Fjodor komencis prediki al birdoj. Ial li inklinis ilin al luterismo.
– Birdoj, – diris li al ili per sonora voĉo, – pentu vi publike viajn pekojn!
Dum kvara tago oni jam montris lin desobe al ekskursanoj. ...
Post dek tagoj el Vladikaŭkaz venis estingista brigado kun ĉio necesa, kaj deprenis patron Fjodor... kaj sur fajrobrigadista ŝtuparo oni forveturigis la ridegantan pastron en psikiatrian malsanulejon.
 

Nutraĵoj ŝanĝiĝos kun la klimato

22/11/2012 15:47



La produktantoj de nutraĵoj laŭ nova studaĵo devas prepari sin al dramecaj ŝanĝiĝoj pro la ŝanĝiĝanta klimato pro kio ili mem kunrespondecas. La produktado de mondskale bazaj nutraĵoj kiel tritiko, rizo kaj maizo ricevas defion per "novaj veteraj skemoj". Tion diras la raporto de la Internacia Agroesplorado.

"La ŝanĝiĝo de la klimato necesigos al multege da homoj direkti sin al aliaj nutraĵoj por kontentigi siajn nutrajn bezonojn", diras la fakuloj de la internacia esplorprogramo CCAFS.

Laŭ tio la produktado de la plej gravaj liverantoj de energio - maizo, rizo kaj tritiko - en la evoluantaj landoj signife malkreskos. Tio okazos pro la tutmonda varmiĝo. Konkrete la esploristoj antaŭvidas ĝis la jaro 2050 malkreskon de la produktado de tritiko je 13 procentoj kaj en Afriko malkreskon de la tie grava maizo je 10 ĝis 20 procentoj. Ankaŭ terpomoj kiuj plej bone kreskas en pli malvarmaj regionoj povus laŭ tio suferi sub la ŝanĝiĝema vetero kaj la altiĝantaj temperaturoj.

Samtempe ĝis la jaro 2050 la tuttera enloĝantaro verŝajne kreskos de hodiaŭ 7 miliardoj da homoj al 9 ĝis 10 miliardoj. La agrikulturistoj laŭ tio devas prepari sin al la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo per apliko de novaj metodoj de plantado kaj de bredado kaj per novaj produktoj. Tio signifos por multaj homoj la neceson ŝanĝi siajn kutimojn en la konsumado de nutraĵoj.

Ĝisnunaj kampoj por terpomoj parte povus konvertiĝi al plantejoj por bananoj. Precipe en pli altaj situoj la kultivado de diversaj variantoj de bananaj kreskaĵoj estus avantaĝa. "Tio ja ne estas mirakla armilo, sed por malgrandaj agrikulturaj entreprenoj tiu opcio ja estos taŭga", diras unu el la esploristoj.

Laŭ la studaĵo tritiko nuntempe estas la plej grava elplanta fonto de proteino kaj de kalorioj. Sed ĝuste en la evolulandoj kultiviĝas pro la pli altaj vendoprezoj pli da kotono, maizo kaj sojo. Kampoj por tritiko atingas nur malgrandan procentaĵon kaj do pli facile estas trafeblaj de eventualaj ŝanĝiĝoj de la klimato.

Anstataŭe la manioka tubero kaj la okulfabo kiuj ĝis nun en nordaj landoj estas apenaŭ konataj gajnos signifon por la monda nutrado. Precipe por la radika tubero manioko kiu estas riĉa je amelo la esploristoj vidas la plej bonajn ŝancojn por kreskado en suda Azio.

Alian gravan fonton de proteino prezentas ankaŭ la okula fabo. Ĝi estas konata en Afriko sude de la Saharo kiel "Viando por malriĉuloj" kaj ĝi plej bone prosperas en sekeco kaj varma vetero.  La kreskaĵoj de la okula fabo povas ankaŭ servi kiel furaĝo por la bruto.

Sed kiel rapide la homoj alkutimiĝos al la nova manĝoplano? La estro de la projekto ne vidas grandan problemon: "Antaŭ kvar jardekoj en kelkaj regionoj apenaŭ konsumiĝis rizo, nun tie konsumo de rizo estas normala. Ĝi estas favorpreze havebla kaj simple kuirebla, tio finfine kondukis al ŝanĝo de manĝokutimoj. Mi pensas ke tiaj ŝoviĝoj devos okazi estonte kaj ili ankaŭ fakte okazos."

Legi tekston

21/11/2012 16:56

Kiam oni legas tekston, oni vidas bildon kiu konsistas el vortoj kiuj siavice konsistas el literoj. Tamen kvankam temas pri bildo, la leganto ne vidas ĝin kiel tuton, sed por kompreni la enhavon de tiu bildo, la leganto devas kvazaŭ skani ĝin. Tiu skanado en la kazo de la latina skribo komenciĝas supre maldekstre kaj finiĝas ie malsupre dekstre. La leganto devas unue ekkoni la unuopajn literojn kaj kunmeti ilin en sia cerbo al vorto, al vorto kiun la leganto plej ofte jam konas kaj do povas elvoki ĝin el la memoro.

La legado estas tradukprocezo de la bildprilabora parto de la cerbo al la sonprilabora parto de la cerbo. Por kompreni vortojn kaj kompletajn frazojn nome la leganto devas generi la sonojn en si mem. Dum laŭtlegado tio ja estas tute evidenta, sed tio ankaŭ funkcias en iom reduktita formo ankaŭ dum senvoĉa legado. Nun tiu sono povas esti prilaborata, do interpretata en la sonprilabora parto de la cerbo.

Kiam miaj filoj estis tute malgrandaj mi laŭtlegis al ili precipe vespere okaze de ilia enlitiĝo el multaj libroj. Ili tiel aŭdis tiun lingvon jam sufiĉe frue. Ili lernis kompreni sonojn, vortojn kaj frazojn. Ili aŭtomate ankaŭ lernis gramatikon kaj do ilia kompreno pri lingvo entute estis jam sufiĉe alte evoluinta kiam ili eniris la unuan klason de la bazlernejo. Kaj ili ankaŭ jam bone parolis kaj kapablis bone esprimi sin. Tion ili atingis ĉar ili estis aŭdintaj bonan, altnivelan lingvon en formo taŭga por malgrandaj infanoj.

Nur malmultaj gepatroj tiel persiste faras tion kaj tial nur malmultaj infanoj tiel bone regas la lingvon kaj kapablas rapide interpreti tekston dum legado. En la kazo de miaj filoj temis pri la germana lingvo, do ilia gepatra lingvo. Sed kio pri fremda lingvo, ekzemple Esperanto?

Lernantoj de Esperanto kutime nur malmulte aŭdas la lingvon. En kurso ili devas plejparte mem produkti la sonantan lingvon, do ili devas laŭtlegi. Tio estas tamen tute nesufiĉa por lerni la lingvon. Ili devas ja nepre aŭdi korektan prononcon kaj fluan paroladon. Ne sufiĉas scii kiel la lingvo "principe"  funkcias. Por lerni ĝin necesas praktiki ĝin, do ekzercadi.

Lernanto bezonas aŭdi la lingvon el skribitaj tekstoj. Tion plenumas la Esperanta Retradio por progresintaj lernantoj. La efiko de la samtempa legado kaj aŭdado estas ke la lingvo pli bone engravuriĝas kaj ke tiel ankaŭ la senvoĉa legado pli bone funkcias kaj kaŭzas malpli da peno.

Ĝis nun la Esperanta Retradio estas la sola peranto de la lingvo en tiu formo kaj tial estus dezirinde ke tiu sistemo fariĝu ĝenerala kutimo kaj normo en tuta Esperantujo. Kaj kvankam la Esperanta Retradio funkciadas ĉiutage senriproĉe dum preskaŭ du jaroj, en Esperantujo regas silento pri tio. Sed mi estas certa ke tiu obstina silentado baldaŭ ĉesos kaj ke ni eniros novan etapon en la disvastigado de nia lingvo.

Interreta virtuala ludo por maljunuloj

20/11/2012 17:08

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Oni jam longe diskutis pri tio, ĉu videoludoj bonfaras, malbonfaras aŭ indiferentas koncerne infanojn kaj gejunulojn. Malmodera, longtempa, tro ofta ludado antaŭ la komputilo kompreneble povas damaĝi okulojn kaj malhelpi la lernejan vivon de infanoj. Aliflanke, videoludoj estas sendube potencaj stimulantoj de rezonkapablo kaj rapidreagoj. Cetere, rilate junulojn, tio estas vana diskuto, ĉar la furoraj ludoj nerezisteble kaptis tiun lertmensan publikon, sendepende de la rezultoj. Estas ja konata fakto, ke la cerboj de infanoj kaj junaj homoj multe pli lerte kapablas manipuli ilin. Lastatempe, esploristoj faris al si la demandon: kio koncerne maljunulojn?

En  la Universitato de Norda Karolino, en Usono, ili do decidis esplori la aferon. Kaj la rezulto estis frapanta: ofta ludado per interreta virtuala ludo povas plibonigi la kognan funkciadon de maljunaj homoj, nome la kapablon koncentriĝi kaj la percepton pri spaco. Kogno estas la tuto da mensaj procedoj uzataj en pensado,  perceptado, klasado,  rekonado,  memoro,  juĝado,  imagado kaj  lingvouzado.

Oni uzis por la esploro 39 homojn en la aĝoj inter 60 kaj 77 jaroj. Oni submetis ilin al testoj por mezurado de kogna kapablo kaj poste parto de  tiu grupo  ludis per komputilo  dum po unu horo, ĉiutage, dum du semajnoj. La aliaj daŭrigis sian normalan vivon. La uzita ludo estas “World Warcraft” (“Monda Militokupado”), kiu funkcias interrete, tiel ke miloj da konektiĝintaj ludantoj agas samtempe, elektinte inter diversaj figuroj, kiel  soldatoj kaj sorĉistoj. Post tiu dusemajna tempo, oni denove submetis ĉiujn volontulojn al kognotesto. Kaj la rezultoj klare montris, ke inter tiuj maljunuloj, kiuj atingis malaltajn poentojn  en la unua testo, la rezultoj nun estis  pli bonaj, koncerne memoron, kapablon koncentriĝi kaj percepton pri spaco. Estas notinde, ke inter la volontuloj, kiuj montris altan kognokapablon jam en la unua testo, la dua testo ne montris ian diferencon.

Kompreneble, temas pri malgranda esploro, kun relative malmultaj homoj, uzante nur unu ludon, en unu aparta kulturmedio. Antaŭ ol fari definitivajn konkludojn, oni devas pli funde esplori la aferon. Sed la tuta studo montras per nerifuzebla maniero, ke al la homa cerbo ne bonfaras stagnado kaj tro longa ripozado. Estas prudente konstante aktivigi ĝin. Ĉu eventuale per pli agrablaj aktivigiloj?...
 

<< 12 | 13 | 14 | 15 | 16 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.