Blog

Instruistoj kiel decida faktoro

09/12/2012 17:15

Ĉu la instruado en la lernejo estas vere plibonigebla? Laŭ nova libro decidas la instruistoj: Ili donu eblecon al enprofundiĝo kaj donu al la lernantoj okazon por silenta laboro. Kaj tio nur estas kelkaj ekzemploj de bona instruado.

Kiam ĥirurgo ekuzas sian tranĉilon, li bezonas solidajn konojn pri la homa anatomio. Sed kiam instruisto komencas sian instruadon - ĉu tiam la scienco estas bezonata? Ĉu ne sufiĉas bone koni sian fakon, la instruplanojn, esti partopreninta en kursoj pri faka didaktiko kaj krome esti eksperimentema kaj tutkore esti instruisto?

Laŭ la psikologino Elsbeth Stern tio ne sufiĉas: "La instruisto bezonas sciencan scion pri la homa lernado."
Ĉu temas pri hejmaj taskoj, ĉu pri la lernklimato, pri la senco de gruplaboro aŭ pri taŭgaj instrutaskoj, al ĉio tio la pedagogia scienco povas kontribui. Sed laŭ la aŭtorino la scienca scio ne estas sufiĉe aplikata en la ĉiutago.

Lernantoj devas scii kiucele ili lernas ion. Kaj la taskoj kiujn ili ricevas donu al ili la eblecon havi subjektivajn sukcesojn.

La lernkulturo estu  tolerema pri eraroj. Eraroj estu konsiderataj kiel bonvena okazo profundigi la lernadon.

Necesas silenta laboro. Lernantoj regule bezonas la okazon, pritrakti lernitaĵon kaj ekzerci ĝin. Tio povas okazi en formo de hejmaj taskoj aŭ en formo de studohoroj aŭ fazoj de silenta laboro en la kadro de tuttaga lerneja instruado.

Gravas testoj: La lernantoj havu laŭeble ofte la okazon mem testeti sin por ricevi informon pri siaj progresoj en la lernado. Aliflanke testoj en kiuj la instruistoj donas prijuĝon okazu ne tro ofte.

Tio kompreneble ne signifas ke la instruisto fariĝas nur akompananto en la lernado. Tute male: La prezentado de la lernotaĵo postulas adaptiĝon al la bezonoj de la lernantoj, al iliaj fortaj kaj malfortaj kapabloj. Tial forte dependas de la specifa situacio en klaso kiel la instruado okazas.

Montriĝis ke la komputilo en tiu kunteksto estas supertaksata. Ĝi ne tiel bone servas por akiri la scion, sed ĝi bone taŭgas por hejmaj taskoj kaj por ekzercado. Ankaŭ la strukturo de la lerneja sistemo ne tiom gravas, ĉar finfine estas la instruistoj kiuj povas sukcesigi aŭ malsukcesigi ĉiun belan sistemon.
 

 

Manĝoj en lernejo

08/12/2012 16:55

La familia tagmanĝo pli kaj pli malaperas. Sed kion entute manĝas niaj infanoj en la lernejoj? Nu, ili manĝas tion, kion profesiaj provizantoj, gastejoj aŭ hospitaloj liveras - se la infanoj ne preferas kebabon el manĝobudo.

Jam kvarono de ĉiuj infanoj en Aŭstrio jam tuttage estas privartataj kaj tiu nombro certe kreskos dum la venontaj jaroj. La tagmanĝo de infanoj okazas pli kaj pli ĉe infanĝardenoj, porjunulaj vartejoj kaj lernejoj. Sed kion entute manĝas niaj infanoj tie?

Kadre de ĉia formo de tuttaga privartado por infanoj disponeblas varma tagmanĝo kiu laŭ la provizanto kaj laŭ personaj preferoj povas esti neĝuebla - aŭ kiu aliflanke plenumas la postulojn pri laŭbezona nutraĵo. Dependas de la loko de la lernejo. Dum ekzemple en Japanio la provizado de manĝoj por lernantoj estas organizita de la kleriga ministerio kaj ĉie legomoj estas freŝe preparataj, en Aŭstrio mankas eĉ iuj indikoj de la ŝtataj aŭtoritatoj. Kelkaj lernejoj en la federaciaj landoj de Aŭstrio mendas la tagmanĝon eĉ ĉe proksimaj gastejoj aŭ eĉ ĉe hospitaloj.

La urbo Vieno kiu disponas pri plej multe da sperto koncerne tuttagan privartadon, havas striktajn regulojn por la lernejaj manĝoj. Validas klaraj direktivoj kiuj komenciĝas ĉe la higieno, pasas al higieno ĝis la kalorioj por la unuopaj aĝogrupoj. La tagmanĝo laŭ tio devas liveri trionon de la taga bezono je energio kaj nutraj substancoj. Du liverantoj provizas en Vieno la lernejojn per varmaj manĝaĵoj. Tiuj manĝaĵoj obeas ĉiujn preskribojn kaj tiel estas sanaj, enhavas nur malmulte da graso kaj salo kaj ne enhavas artefaritajn aromojn.

Tamen ne ĉiuj gelernantoj ŝatas tion. Kiu ne estas kontenta, eliras kaj vizitas manĝobudon tute apude aŭ veturas al rapidvorejo de la tipo McDonald's. En Germanio laŭ studo el la jaro 2010 tion faras du trionoj de la gelernantoj en la aĝo inter 14 kaj 19 jaroj.

Sed kiel eblas trovi la guston de la lernantoj por bona manĝo? Sukceson promesas projekto de provizanto en Vieno kiu preparas la manĝojn tute sen novaj ingrediencoj. Oni instalis anstataŭ la kutima disdonejo de pladoj bufedon ĉe kiu la lernantoj povas elekti inter du linioj kaj povas servi sin mem. Kaj vidu: La manĝoj aperas pli bongustaj por ĉiuj. Kaj al tio kontribuas ke la gelernantoj havas pli da tempo por ĝui la manĝon.

La gusto de la infanoj kompreneble estas influata de la hejmaj manĝokutimoj. Kaj la hejma manĝokulturo bedaŭrinde tre ofte estas tre malalta.

Pri la signifo de pli aĝaj gefratoj

07/12/2012 17:15

Havi pli aĝajn gefratojn estis almenaŭ dum la antaŭindustria epoko duflanka afero. Ili ja plialtigis la probablecon ĝisvivi la infanaĝon. Sed kiu havis pli aĝajn fratojn aŭ fratinojn, tiu geedziĝis kiel plenkreskulo pli malfrue kaj ankaŭ ricevis malpli da infanoj.

Tra la tuta vivodaŭro pli aĝaj gefratoj de la sama sekso havas precipe negativan efikon, gefratoj de la alia sekso havas precipe pozitivan efikon.

Kiel gefratoj efikas al la evoluo de infanoj, tio estas esplorebla laŭ multaj manieroj. En la psikologio de hodiaŭ oni esploras kiun rolon ludas fratoj aŭ fratinoj ĉe la lernado, kiel ili ŝanĝas la rilatojn al la gepatroj, kiel unuopaj infanoj distingiĝas de aliaj ktp.

En la biologio laŭ la fako aliaj demandoj staras en la fokuso. Laŭ la evolucia scienco oni esploras kiel gefratoj kontribuas al la korpa taŭgeco de la unuopa homo, do kiel ili efikas pri la sano kaj la ricevado de infanoj. Laŭ la scienca ĵargono fratoj kaj fratinoj kunlaboras kaj konkurencas samtempe pri resursoj.

Kiel tio funkcias, tio estas ankoraŭ sufiĉe facile esplorebla ĉe birdoj aŭ lupoj, dum ĉe homoj tio estas signife pli malfacila. Sociaj aŭ kulturaj normoj ĉiam kunefikas kaj pro tio biologoj serĉas pri eblecoj observi la esplorobjektojn sufiĉe proksime al la naturo.

Tian eblecon por observado de "natura konduto" la esploristoj nun trovis en la arkivoj de la protestanta eklezio de Finnlando. Ties registroj laŭleĝe enhavis - por povi kalkuli  la impostojn - indikojn pri naskiĝoj, geedziĝoj, mortoj kaj vivenspezoj.

La datumoj de ĉirkaŭ 10.000 viroj kaj virinoj kiuj naskiĝis inter la jaroj 1750 kaj 1900 en kvin finnaj distriktoj kaj kiuj ricevis ĝis la mezo de la 20-a jarcento apenaŭ 30.000 infanojn enfluis en la esploron. La antaŭindustria epoko aperas al la esploristinoj sufiĉe proksima al la naturo - interalie mortis triono de ĉiuj infanoj antaŭ la 15-a vivojaro - por formuli eldirojn pri la evolucia signifo de gefratoj.

Ĉe la analizo de la datumoj la esploristinoj konstatis diferencojn inter la seksoj. Ĉe la knaboj ĉiu kroma frato aŭ ĉiu kroma fratino plialtigis la probablecon atingi la 15-an vivojaron je proksimume 10 procentoj. Ĉe knabinoj tio validis nur por fratoj, pli aĝaj fratinoj ne havis efikon. La esploristinoj konkludis el tio ke pli aĝaj gefratoj havas pozitivan efikon je la propra korpa taŭgeco.

Aliflanke en la plenkreska aĝo gefratoj prezentas malavantaĝon. Pli aĝaj fratoj malaltigis ĉe viroj kaj la nombron da infanoj kiujn ili ricevis, kaj ankaŭ malaltigis la probablecon entute ricevi infanojn. Pli aĝaj fratinoj ne havis influon je tio. Tiuj efikoj montriĝis ankaŭ se oni kunkonsideris ankaŭ sociekonomiajn faktorojn.

Por kontroli kiel efikas gefratoj je la tuta vivodaŭro la esploristinoj kalkulis kombinan valorciferon. Koncize formulite la rezulto estas jena: Pli aĝaj fratoj el biologia vido ne alportas avantaĝon por viroj - ilia negativa influo al la idaro estas pli granda ol ilia kontribuo al la ĝisvivado en la infanaĝo. Aliflanke pli aĝaj fratinoj por ili estas rekomendindaj.

Ĉe virinoj la situacio estas - sub inversa vido - simila. Pli aĝaj fratinoj estas tra la tuta vivodaŭro negativaj rilate al biologia taŭgeco, dum fratoj estas pozitivaj.

Kial tio kunrilatas tiel, tion la esploristinoj ne povas klarigi ĝisfunde. Per iliaj metodoj ili montris statistikajn kunrilatojn, sed ne kaŭzajn rilatojn. Ili tamen faras kelkajn interpretojn de la rezultoj.

Tiel la cirkonstanco ke pli aĝaj fratoj efikas pozitive al la ĝisvivaj ŝancoj de ĉiuj gefratoj - kontraŭe al pli aĝaj fratinoj kiuj ne havas influon je siaj malpli aĝaj fratinoj - kunrilatas kun la malsamaj roloj de la seksoj. La junaj viroj jam ofte laboris en la agrikulturo kaj tio verŝajne plialtigis la resursojn de la tuta familio kio alportis avantaĝon al ĉiuj infanoj.

Ankaŭ la konkreta "geedziĝa merkato" verŝajne ludis rolon. La geedziĝoj plejgrandparte estis aranĝitaj de la gepatroj, eksedziĝoj estis malpermesitaj, la juna geedza paro vivis en la farmo de la gepatroj de la novedzo kaj kutime li heredis tiun farmon. Averaĝe tio signifas ke pli aĝaj gefratoj geedziĝis pli frue kaj ankaŭ pli frue ricevis pli da infanoj.

Sed eĉ se oni kunkonsideras tiujn sociajn faktorojn, la efikoj restas. Ankaŭ interne de la grupo de viraj ne-heredantoj validas: Ju pli da pli aĝaj fratoj, des malpli da propraj infanoj en la posta vivo.
 

Sankta Nikolao kaj la Kristnaska Viro

06/12/2012 16:39

La sesan de decembro oni festas en Aŭstrio la nomtagon de Sankta Nikolao. Okaze de tiu tago la infanoj ricevas viziton de viro kun longa blanka artefarita barbo kaj en episkopa kostumo. Tiu "Sankta Nikolao" admonas kaj laŭdas la infanojn kaj donacas al ili dolĉaĵojn, nuksojn kaj fruktojn. Do Sankta Nikolao ĉe ni estas antaŭkristnaska figuro, dum en la kristnaska vespero estas la "Kristinfano" kiu sekrete vizitas la domojn kaj postlasas la donacojn por la infanoj sub la kristnaska arbo.

Tiun tradicion kontraŭas la Kristnaska Viro el Norda Ameriko kiu regas en la antaŭkristnaska komerca sfero. La homoj en nia lando ribelas kontraŭ tiu fremda influo kaj postulas la forigon de la Kristnaska Viro. Tamen tiu figuro estas vaste konata en la tuta mondo kaj tial li meritas pritrakton ankaŭ ĉi tie:

Kristnaska Viro, aŭ Santa Claus estas fikciulo, la nordamerika versio de Patro Kristnasko, Avo Frosto aŭ Sankta Nikolao de aliaj landoj. "Santa Claus" estas angligo de la nederlanda "Sinterklaas", do "Sankta Nikolao".

Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, la Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetas dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu infano estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.

En la jaro 1964 Santa Claus akiris al siaj 7 boacoj kroman kun la nomo Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).

Kvankam Santa Claus devenas de Sinterklaas de la nederlandanoj de Novjorko de la 17-a jarcento, Santa Claus nur en 20-a jarcento iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forte popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.

Pli malfacile legi la araban

05/12/2012 16:18

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Rezultoj de lastatempa esploro

Ĝis la aĝo de 31, krom lernado de la greka alfabeto dum du jaroj de  gimnazio, mi ekskuzive uzis la latinan alfabeton. Transloĝiĝante al Israelo, mi intense, per plenmergiĝa metodo, lernis la hebrean dum kvin monatoj kaj tuj poste sen tro da malfacilaĵoj mi plene ekuzis ĝin kaj baldaŭ eĉ ekprelegis pri informadiko hebree. Sendube ankaŭ la hebrea skribo postulas iom da intelekta streĉo sed poste, kiam mi eklernis la araban skribon mi trafis en neatenditaj malfacilaĵoj, kiujn mi atribuis al personaj inklinoj.

Nun, laŭ la rezultoj de lastatempa esploro, mi malkovras, ke fakte malfacilaĵo en ĝia legado karakterizas la araban alfabeton. Kadre de  tiu esploro, la esploristoj ekzamenis la agadon de diversaj cerboregionoj dum legado de malsamaj lingvoj.

Oni scias, ke la cerbo ŝanĝiĝas kaj evoluas dank' al stimuloj kaj spertoj, al kiuj ĝi estas submetita, kaj tial oni povas difini la cerbon "mola dinamika strukturo". Ĝia fronta areo estas dividita en du "hemisferoj", dekstra kaj maldekstra, kiuj havas gravajn funkciajn diferencojn. Dum la lingvaj kapabloj estas kerna aspekto de la maldekstra flanko de la cerbo, la kapablo plene percepti pentraĵon, mapon aŭ aron da bildoj, kaptante la rilatojn, kiuj ekzistas inter la elementoj, estas tipa prerogativo de la dekstra hemisfero.

La reganta rolo de la maldekstra hemisfero en procezoj de lingvo, kaj skribita kaj parolata, povus erare sugesti, ke ĉi tiu areo havu  plej gravan aŭ "altan" taskon kompare al la dekstra hemisfero. Sed tamen pluraj studoj montris, ke la du cerbaj hemisferoj havas   malsamajn specialecojn, ĉiujn esencajn en la realigo de la ekkonaj procezoj kaj ĝenerale en la konstruo de penso.

Ĝuste rilate al malsimilaj taskoj kaj funkciado de la du cerbaj hemisferoj, du israelaj esploristoj malkovris, ke estas diferenco inter la cerba prilaborado postulita dum deĉifrado de la araba lingvo kaj tiu necesa por la hebrea aŭ la angla kaj tio sugestas, ke lernado de la araba estas pli kompleksa kaj malfacila.

"Por denaskaj parolantoj de la araba, legi en sia propra lingvo estas pli malfacile kompare al denaskaj parolantoj de la angla aŭ de la hebrea legantaj en sia propra lingvo" diras la du esploristoj de la universitato de Haifo, d-ro Rafiq Ibrahim kaj prof. Eviatar Zohar. Kaj tio, kaŭze de la fakto, ke la du hemisferoj de la cerbo, maldekstra kaj dekstra, por prilabori la araban skribon estas devigitaj labori kune kaj ne aŭtonome kiel okazas dum prilaborado de la hebrea aŭ la latina alfabetoj.

La esploristoj atingis tiajn rezultojn per testado de la interago inter la du hemisferoj dum legado de vortoj en la hebrea, la araba aŭ la angla ĉe tri grupoj de denaskaj parolantoj de la specifa lingvo. Oni akurate notis la tempon de reago al la vortoj kaj laŭ la reago oni ekzamenis la prilaboradon fare de la diversaj regionoj de la cerbo.

Oni malkovris, ke dum legado de la hebrea aŭ la angla, la dekstra kaj maldekstra  hemisferoj laboras tute sendepende unu de la alia. Ĉe la legantoj de la araba, la esploristoj malkovris, ke la maldekstra hemisfero ne funkcias memstare en la taskoj de legado sed al ĝi necesas la rimedoj de la dekstra hemisfero.

Laŭ d-ro Rafiq Ibrahim la signifo de tiaj rezultoj estas, ke malgraŭ la similecoj inter la araba lingvo kaj la hebrea lingvo, ambaŭ semidaj lingvoj, al la araba nepras kunlaborado inter la du hemisferoj dum deĉifrado de la araba skribo. Tiel "kreiĝas speciala ekkona ŝarĝo, kiu kaŭzas malfacilaĵojn en la legado, eĉ ĉe homoj, kies gepatra lingvo estas la araba". Tio starigas gravajn demandojn pri la tasko de pedagogio celante plibonigi la kapablojn de legado de la araba ĉe normalaj legantoj kaj des pli ĉe legantoj, kiuj jam havas malfacilaĵojn en lingvolernado.
 

Infanoj kun komputiloj

04/12/2012 17:07

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Informojn en interreto oni  devas akcepti kun singardemo – oni kutime diras. La informoj  de organizo nomata “Al  Ĉiu Infano, po Unu Komputilo” (OLPC, en la angla lingvo) estas tiel mirigaj, ke oni emas preni ilin singarde. Temas pri impresa eksperimento kun infanoj en Afriko. Se la tuto estas absolute vera kaj serioza, tiam oni tuj devus starigi  du demandojn: “Ĉu ni estas ĉe la sojlo de revolucio en edukado? Ĉu maŝinoj faros tiun  revolucion  sen la bezono de instruisto? “

Legu la raporton mem:

“Foje iu demandis la astronomon Neil Tyson, kion fari por veki ĉe infanoj scivolemon  pri scienco. Li respondis: iru for de ilia vojo. Tio estas, lasu ilin esplori mem.

Laŭ li, infanoj jam naskiĝas sciencemaj, scivolemaj kaj esploremaj. La homoj en OLPC pruvis tion en la praktiko. Tiu entrepreno jam disdonis 3 milionojn da porteblaj komputiloj al infanoj en 40 landoj, en agado, kiu kunigas instruistojn kaj lernantojn. Sed kion fari en loko, kie ĉiuj estas nealfabetumitaj?

La homoj de OLPC lasis fermitajn  skatolojn  enhavantajn tabulkomputilojn en du etiopaj vilaĝoj, kie neniam estis io ajn skribita.Ili instruis al kelkaj plenkreskuloj kiel uzi la sunenergiajn panelojn, kiuj ŝarĝas la aparatojn, kaj tie lasis ilin plenaj je edukaj programoj, libroj, filmoj kaj ludoj. Unufoje semajne ili vizitis la vilaĝon por depreni la memorilojn, kiuj registris la uzadon de infanoj inter 4- kaj 8-jaraĝaj. Jen estas tio, kion ili montris:

- kvar minutojn post kiam la esploristoj foriris el la vilaĝo, la infanoj jam estis malfermintaj la skatolojn kaj ŝaltintaj la komputilojn, kvankam ili neniam antaŭe vidis ŝaltbutonon;

- post unu semajno, ĉiu infano jam uzadis mezume po 47 programaplikilojn ĉiutage;
- post du semajnoj, ili jam konkuris inter si pri literumado kaj jam kantis aboco-kanzonetojn;
- post kvin monatoj ili malkovris la protektan kodon de siaj komputiloj kaj sukcesis jam uzi la kameraon;
- unu el la infanoj, kiu ludis per alfabetumprogramo, malfermis desegnoprogramon kaj skribis la vorton “lion” (leono);
- kion unu infano malkovris en sia komputilo, tion ĝi tuj kundividis kun aliaj infanoj, kaj tiel ili spontane formis solidaran grupan lernadon.

Post kvin monatoj, la vilaĝo postlasis “ŝtonepokon” kaj survojiis al alfabetumiĝo kaj informadiko. Kio do okazus, se fluganta telero alteriĝus tien?”( … [Technology Review, Technology Review (2), B!t Publishing, Luis Nassif Online])


Mi ŝatus scii la opinion de aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio pri tiaj aŭdacaj informoj
 

Ĉelinjekto rekapabligas spinlamajn hundojn

03/12/2012 17:08

Substancoj el la naza mukohaŭto povus helpi, sanigi lezojn de la mjelo - tiuj substancoj ŝajne instigas la saniĝon de ĉeloj. En testoj kun spinlamaj hundoj la tekniko pruviĝis sukcesa, sed ĝi certe ne estas universala kuracilo.

La melhundo Jasper denove kapablas kuri. Por May Hay la posedantino de la hundo, estas miraklo: "Antaŭ la testo li tute ne kapablis iri. Nun li rapidkuras ĉirkaŭ la domon kaj sukcesas kunkuri kun niaj aliaj du hundoj. Estas kvazaŭ magio", mirigite rakontas la britino.

Jasper estas unu el 23 spinlamaj hundoj al kiuj en eksperimento certaj ĉeloj estis injektitaj en la mjelon. Pluaj 11 hundoj ja same ricevis la injektojn, tamen la injekto enhavis nur etan kvanton da likvaĵo sen iuj ajn ĉeloj. Ili servis kiel placebo-grupo. Krome nek la posedantoj nek la esploristoj kiuj dum la sekvaj monatoj prijuĝis la kurkapablon de la hundoj, sciis kiu besto estis ricevinta ĉelojn kaj kiu nur likvaĵon. Tio devis garantii ke la rezultoj ne estis torditaj de la esperaj sintenoj de la sciencistoj aŭ posedantoj.

Ĉiuj hundoj estis dombestoj kiuj suferis jam almenaŭ dum tri monatoj pri la lamiĝo de la malantaŭaj gamboj. Tio korespondas laŭ indikoj de la esploristoj ĉe la homo al unu jaro kiu estas pasinta ekde la lezo. Multaj el la partoprenantaj hundoj estis melhundoj, ĉar tiuj hundoj sufiĉe ofte disvolvas lamiĝon - jam iom flankiĝinta intervertebra disko povas kaŭzi ĝin.

La esploristoj unue prenis el la bestoj peceton da naza mukohaŭto. En la laboratorio ili purigis ĝin tiel ke esence restis nur unu ĉeltipo, la tiel nomataj olfaktaj ĉirkaŭantaj ĉeloj. Tiuj nervoĉeloj estas konataj por tio ke ili kapablas bone regeneriĝi - tute male al la mjelo.

Post kiam ili estis injektintaj al la hundoj la ĉelojn - respektive nur la likvaĵon - ili mezuris dum la sekva duonjaro unufoje en la monato kiel bone la bestoj kapablis kunordigi antaŭajn kaj malantaŭajn gambojn dum irado. Tiam ili metis la hundojn ĉe diversaj rapidecoj sur rulbendon. Tie montriĝis ĉe hundoj kiuj estis ricevintaj la ĉelinjekton pli forta pliboniĝo ol ĉe la placebo-grupo.

Kiel efikas la ĉelinjekto? La esploristoj supozas ke la ĉirkaŭantaj ĉeloj en la mjelo zorgas pri tio ke ekestas novaj nervokunligoj trans malgrandaj distancoj. Tiel pliboniĝas la pludonado de signaloj en malgrandaj distancoj - sed ne de signaloj venantaj el la cerbo al centraj ŝaltejoj en la mjelo.

Pro tio la potenciala utilo ĉe la homo estas limigita. La esploristoj esperas ke la ĉelinjekto povus helpi en kombino kun aliaj metodoj. Kiel sola terapio ĝi post tiu eksperimento eble taŭgas por melhundoj - sed ne por homoj.
 

Kanguruino alparolas sian kanguruidon

02/12/2012 16:38

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Monologo               

- Karulo, karuleto! Kanguruido, kanguruideto! Mia bela poŝfileto! Poĉjo kara… Poĉjo…

Kiom da fojoj mi devas ripeti: ne eliru el mia poŝo, Poĉjo, ĉar ja estas danĝere ĉirkaŭe!

Jen, mi trikas por vi ĉapelon, ĉapeleton… Jes, jes… Tio estos ĉapeleto por Poĉjo, la poŝfileto…

Ho! Kien vi kuras denove? Venu, venu Poĉjo en la poŝon de Panjo… Venu… Brave! Restu trankvila.

Ne plu forkuru el mia poŝo!

Ho, ne! Denove vi forkuris! Uf!  Jen mi metas vin en mian poŝon… tiel … Kaj ĉi-foje mi zipas la poŝon! Jen! Bone. Nun mi fin-fine povas triki trankvile… Jes… Tio estos ĉapeleto por Poĉjo la poŝfileto…

Karulo, karuleto! Kanguruido, kanguruideto! Mia bela poŝfileto! Poĉjo kara… Poĉjo…Ne forkuru el mia poŝo! Kiu forkuras, tiu povus perdi sin… povus malvarmumi… povus vundiĝi… povus sunbruliĝi… povus fali en abismon… Ĉu vi ne fartas bone en la poŝo de via patrino? Ĉu vi povus trovi iun ajn lokon pli sekuran ol la poŝo de Panjo? Respondu, Poĉjo, respondu…
(Eta paŭzo.)

Poĉjo! Karuleto!! Ho, ve! Mia poŝo estas truita!! Ho, ve! Li forkuris!! Li skribis al mi leteron!  “Kara Panjo, ne zorgu. Mi iras al la Suda Poluso, nur por kelkaj monatoj. Mi revenos. Via amanta ido, Poĉjo.”

Ho, mi svenas, mi svenas, veeee!
 

Novaj urbaj bicikloj en Kopenhago

01/12/2012 16:12

Mojosa dezajno, tabuleta komputilo sur la stirilo: La nova urba biciklosistemo de Kopenhago estos la plej avana de ĉiuj urboj. Danlando pravigos sian rolon kiel biciklista paradizo - kaj starigos novajn normojn por la enurba trafiko.

Navigilo hodiaŭ en la aŭtomobilo estas normalaĵo. Sed ankaŭ sur biciklo povas esti tute praktike ricevi indikojn de komputilo kiel traveturi la urbon. En Kopenhago venontjare ekfunkcios nova urba sistemo de prunteblaj bicikloj kiuj jam ĉiuj portos tabuletan komputilon sur la stirilo.

Sur la malgranda ekrano itinera planprogramo montros la vojon, mapo provizos aldonajn informojn pri la ĉirkaŭaĵo kaj pri eblaj aktivadoj - kaj kompreneble klientoj ekscios kie troviĝos la plej proksima parkumejo por la bicikloj. En tiuj teniloj kiuj havas formon de duona cirklo kaj kiuj troviĝos baldaŭ en la tuta urbocentro, la biciklo ne nur atendas pri sia laŭvica uzanto, sed ĝia surstirila komputilo ricevas reŝargan kurenton.

La nova biciklo ankaŭ estas ŝika, la dezajno impresas kiel robusta kaj simpla.

"Ni volas fariĝi la plej bona urbo en la mondo por biciklantoj", diras la vicurbestro pri tiu moderna prunta sistemo. Li esperas ke danke al la novaj bicikloj pli da komutantoj lasos sian aŭtomobilon ekster la urbo kaj uzos publikajn transportilojn.

Danke al la komputiletoj sur la stirilo la uzanto povas esperi pri "pli bona vojaĝosensacio". La kliento ricevas signifajn informojn precize tiam kaj tie kie ili utilas.

Por ferianto la sistemo verŝajne estos tre praktika. Dum ensaluto en la sistemon ĝi proponas tri itinerojn kiuj baziĝas sur antaŭe enigitaj preferoj. Survoje la biciklo funkcias ankaŭ kiel vojaĝgvidanto. Sciindaĵoj pri konstruaĵoj aŭ parkoj kiujn oni preterveturas en tiu momento aperas sur la ekraneto, same kiel ekzemple porokazaj rabatvendadoj aŭ la specialaj ofertoj de restoracioj, muzeoj aŭ aliaj vidindaĵoj.

Enloĝantoj kaj vizitantoj povas jam hejme plani sian vojaĝon al la urbo kaj tra la urbo. En tiu kazo atendas ilin la rezervita biciklo jam en la indikita stacio.

Starigi lingvan infrastrukturon

30/11/2012 16:42

Antaŭ 30 jaroj kiam ne jam ekzistis la interreto la eblecoj disvastigi nian lingvon per nia propra rekta agado estis tre limigitaj. Ni povis aŭ varbi kursanojn kaj instrui al ili la lingvon aŭ ni povis atentigi pri Esperanto per disdonado de flugfolioj kaj per aperigado de artikoloj pri Esperanto resp. pri E-eventoj en gazetoj aŭ revuoj. Hodiaŭ ni havas multe pli da eblecoj, ĉar ĉiu el ni povas laŭ siaj kapabloj direkti sin al homoj en la tuta mondo kaj povas krei komunumon por iu specifa celo.

Se antaŭ 30 jaroj la ĉefa laboro kuŝis en la manoj de E-organizaĵoj, nun ĉiu unuopa homo povas fondi sian E-entreprenon kaj serĉi tiucele kunlaborantojn kaj apogantojn resp. klientojn. La plej grava diferenco tamen al la situacio antaŭ 30 jaroj estas la ebleco ne nur diskonigi la skriban lingvon, sed prezenti ĝin en parolata formo. Tio havas tute alian efikon. Nome parolata lingvo invitas al imito, parolata lingvo allogas homojn al la lingvo resp. tenas ilin ĉe la lingvo. Parolata lingvo kreas ĝojon kaj tio estas argumento kiu superas ĉiujn aliajn antaŭajn argumentojn.

Entute ne havas multe da senco konviniki homojn pri la neceso de komuna lingvo en formo de Esperanto. Estas multe pli bone krei komunumon en kiu funkcias la lingvo. Kompreneble temas komence nur pri virtuala komunumo. Por iniciati komunumon necesas pritrakti temojn kiuj estas interesaj por la dezirata celgrupo. Tio hodiaŭ bonege eblas per blogo - reta taglibro - en kiu legantoj povas komenti. La skriba formo tamen ne sufiĉas: Por alparoli homojn oni devas vere paroli al ili kaj ne nur skribi. "Parolado kunigas la homojn". Tio estas konata proverbo en Aŭstrio.

Ekzistas organizaĵoj kiuj celas disvastigi Esperanton en Eŭropa Unio. Ili volas konvinki politikistojn, ekz. deputitojn de la Eŭropa Parlamento, ke oni tie uzu Esperanton. Tamen por enkonduki Esperanton en iu oficiala institucio devas ekzisti lingva infrastrukturo por la lingvo. La lingvo ne povas kreski el nenio. Ĝi bezonas specifan ĝermon. La ĝermon devas krei la aktivuloj. Ili devas okupiĝi pri temoj de la celgrupo, nome la funkciuloj de Eŭropa Unio. La aktivuloj devas iniciati komunumon al kiu iom post iom aliĝos pli kaj pli da membroj de la celgrupo. La temojn ili trovos ekzemple en la retpaĝaro de la Eŭropa Parlamento. Mi mem vizitis tiun paĝaron kaj ne trovis ĝin tre alloga. Plej multaj temoj estas tre "sekaj". Do estus pli bone havi personan kontakton kun deputitoj kaj prezenti temon kunlabore kun ili.

Eble estos pli facile krei lingvan infrastrukturon por aliaj temaroj kaj por aliaj celgrupoj. Dependos de la disponeblaj aktivuloj pri kiuj temoj ili estas kompetentaj kaj al kiu ili volas paroli. En la Esperanta Retradio ofte aperas la temoj "Sano" aŭ  "Daŭrigebla energiproduktado". Eble por iu troviĝos sonartikoloj kiuj povus servi kiel ĝermoj por certaj novaj iniciatoj.

Mi konscias ke bedaŭrinde ĉio antaŭeniras nur tre malrapide. Sed por ŝanĝi tion necesas unue kompreni ke la tradiciaj receptoj ne estis kaj ne estos sukcesaj. Ni povas mondskale kunlabori en la interreto. Tiel ni povas antaŭenigi Esperanton. La ekzemplo de la Esperanta Retradio montras ke tio povas okazi en amika etoso sen la kutimaj kvereloj de la tradiciaj organizaĵoj. Se ni havas komunan celon kaj komunajn laborprincipojn ni povas sukcesigi nian aferon.

<< 11 | 12 | 13 | 14 | 15 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.