Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Nova aliro al la RetRadio el Ĉinio

07/04/2013 07:14
Bona novaĵo por geaŭskultantoj en Ĉinio   Pro la transiro  de la programpaĝoj de la Esperanta Retradio al Blogspot ekde nun la Esperanta Retradio estas rekte alirebla de Ĉinio...

Lerni la sonojn de fremda lingvo

06/04/2013 16:57
    Kiam mi kiel 14-jarulo eklernis la francan en la komerca lernejo, mia klaso okupiĝis dum la unuaj du semajnoj pri la sonoj de la franca lingvo. Unuflanke estas diferencoj al la germana lingvo rilate al la vokaloj - precipe la nazaloj ne aperas en la germana - kaj ĉe la...

Dubinda 'libera volo'

05/04/2013 16:55
  Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco   Niaj decidoj okazas antaŭ ol ni konciiĝas pri ili. Tion oni sciis jam koncerne al simplaj decidoj sed same okazas ĉe pli kompleksaj decidoj. La volo estas kompreneble libera, tia ĝi estas difinita...

Dormkajutoj en flughavenoj

04/04/2013 16:53
Multaj pasaĝeroj kiuj survojas dum pluraj horoj deziras precipe unu aferon: plenumi dormeton. Ĉar tio estas sufiĉe nekomforta sur benkoj, pli kaj pli da kapsulaj hoteloj ofertas tian servon. Ili promesas iom da ripozo kaj rekreiĝo antaŭ la plua flugo. Sur flughavenoj vizitantoj nur...

Pri la viro kiu ne plu manĝas pladojn

03/04/2013 15:39
Manĝi por li signifas tempoperdon. Pro tio Rob Rhinehart kreis pulvoran miksaĵon kiu enhavas ĉiujn gravajn nutrajn substancojn. Hodiaŭ la 24-jara softvara inĝeniero ankoraŭ manĝas pladojn nur dufoje en la semajno. Li revas pri tio ke lia koktelo iutage nutros la homaron. Por Rob Rhinehart...

La hunda lingvo

02/04/2013 18:29
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo   Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco   Homaj beboj lernas komunikadon per imitado. Ili simple atentas kaj imitas la parolon kaj aliajn reagojn de siaj gepatroj....

Talentuloj estas en Esperantujo

01/04/2013 12:47
Tiun ĉu sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco       Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde. Iom-post-iom nuntempaj talentaj...

Nova retspaco de la RetRadio

31/03/2013 18:23
Dum septembro de la jaro 1996 mi vizitis kune kun la tuta familio la "Centron pri Elektronika Arto" (AEC) en Linz. Tio estas muzeo en kiu oni povas ekkoni kaj travivi kion la nova elektronika mondo ofertas kaj kiel tiu nova spaco estas plenigebla per artaj ideoj. La vizito vere entuziasmigis...

Robotoj lernas la lingvon de bestoj

30/03/2013 15:51
    Kiel ni ĉiuj scias, jam la komunikado inter homoj estas malfacila afero. Temas ne nur pri la diverseco de la lingvoj sed ankaŭ pri la diversaj signaloj de la korpa lingvo, gestoj, mimiko, aliaj movoj kiuj estas signifaj kaj devas esti interpretataj. Sed ne nur homoj...

Difini vivantecon de lingvo

29/03/2013 15:38
Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el...
1 | 2 | 3 | 4 | 5 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.