Ĉeĥa paradokso

24/02/2013 16:09

En mia lando Aŭstrio la socialdemokratoj en la ĉefurbo Vieno kaj en aliaj grandaj urboj estas la plej forta partio. Ili koalicias en Vieno kun la Verduloj. Aliflanke la konservativa kristandemokrata Popolpartio estas plej forta en malpli grandaj urboj kaj en kamparaj kaj montaraj regionoj. Do oni povas diri ke maldekstraj progresemuloj regas en la grandaj urboj, dum konservativuloj regas ekster la grandaj urboj. Tio ne estas specifaĵo de Aŭstrio. Ankaŭ en aliaj okcidenteŭropaj landoj la situacio estas simila.

Tio tamen evidente ne validas por ĉiuj landoj de Eŭropo. En landoj en kiuj  dum 40 jaroj regis komunisma reĝimo la situacio povas esti tute alia. Bona ekzemplo por tio estas Ĉeĥio: Ĝis novembro de la jaro 1989 tie regis komunistoj. Tiam okazis "velura revolucio" kaj formiĝis novaj partioj kiel la "Demokrata Civitana Partio" aŭ la "Socialdemokrata Partio". Unua prezidento de la lando fariĝis eksa opoziciulo  kaj dramisto Václav Havel. Revenis al la lando homoj kiuj estis forlasinta Ĉeĥion pro la komunisma regado.

Unu el ili estis Karel Schwarzenberg kiu fariĝis sub Havel kanceliero de la prezidenta oficejo en Prago. La aristokrato Karel Schwarzenberg rericevis kelkajn posedaĵojn kiujn la komunistoj estis forprenintaj de la familio. Schwarzenberg vivis de 1948 ĝis 1989 en Aŭstrio kaj li - kvankam li estis naskita en Prago en la jaro 1937 - parolas la ĉeĥan kun iom stranga akĉento. Schwarzenberg post 1989 daŭre restis en Ĉeĥio kaj alprenis diversajn politikajn funkciojn. Li estas aktuale ministro pri eksteraj aferoj de Ĉeĥio. Li ankaŭ fondis propran partion.

Unu afero estas klara: Li tute ne estas progresema maldekstrulo. Tamen la junaj homoj en la grandaj urboj tre ŝatas lin, li dum longa tempo estis la plej populara politikisto de Ĉeĥio. Kaj li havis bonan okazon pruvi sian popularecon kiam unuafoje okazis en Ĉeĥio prezidentigaj balotoj dum januaro de tiu ĉi jaro. Li surprize atingis la duan raŭndon en kiu lia kontraŭulo estis Miloslav Zeman, eksa ĉefministro kaj eksa partiestro de la socialdemokrata partio.  Zeman venkis en la balotoj kaj tial estos la unua prezidento de Ĉeĥio kiu estas elektita rekte de la popolo.

Zeman venkis en ĉiuj regionoj de la lando escepte de unu: la ĉefurbo Prago. Kaj se oni pli precize rigardas la rezultojn, oni konstatas ke Schwarzenberg venkis ankaŭ en aliaj grandaj urboj. Jen la paradokso: En grandaj urboj kie en aliaj landoj regas socialdemokratoj kaj verduloj, en Ĉeĥio en tiaj urboj venkis konservativulo. Ĉu la homoj tie ne estas progresemaj? Tute ne. Ili tie subtenas la membrecon en Eŭropa Unio kaj entute estas malfermaj al la mondo. La modernigo de la lando okazas ĉefe en la grandaj urboj, dum la kamparaj kaj iamaj industriaj regionoj postrestas.

La homoj tie certe ankaŭ estas pli tradiciemaj ol en la grandaj urboj. Sed ilia tradicio estas tiu de la komunisma epoko kaj ili do preferas partiojn kaj kandidatojn kiuj iel daŭrigas tiun tradicion. La strukturaj ŝanĝoj ankaŭ atingos tiujn regionojn, sed kiel oni vidas, tio estas tre malrapida procezo kaj tio respeguliĝas en la politika situacio de la lando. Jen la kaŭzo por la ĉeĥa paradokso.