Unu jaro pruvas multe

28/02/2012 00:00

Hodiaŭ estas tago por esti kontenta. Antaŭ precize unu jaro la Esperanta Retradio komencis sian duan vivon kiel memstara sendependa ĉiutaga elsendanto de paroladoj en Esperanto. En la jaroj 1998 ĝis 2006 ĝi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio. Komence Pola Radio ja ne uzis la interreton kiel elsendan platformon kaj do pere de la Esperanta Retradio Pola Radio atingis ne nur eŭropajn geaŭskultantojn persatelite sed ankaŭ en aliaj kontinentoj per la interreto, precipe en norda Ameriko kaj en Japanio. Tiu tasko malaperis kiam Pola Radio mem disaŭdigis siajn elsendojn ankaŭ pere de la interreto. Komence de la jaro 2006 mi decidis ĉesigi tiun agadon pro mankanta bezono.

Sed kiam pasintjare la elsendoj de Pola Radio definitive ĉesis mi decidis mem entrepreni ion kaj reaktivigis la Esperantan Retradion. La privata "Pola Retradio en Esperanto" komencis elsendi nur post mia retradio kaj nun ambaŭ funkcias paralele kun tute malsamaj konceptoj. Evidente la koncepto de la Esperanta Retradio estas tre sukcesa. Dum la Pola Retradio disponas pri kunlaborantoj en unu loko, nome en Varsovio, en mia kazo la kontribuoj al la programoj venas de kunlaborantoj el pluraj kontinentoj. Kvankam mi estas aŭstro kaj ankaŭ multaj temoj venas el Aŭstrio, la Esperanta Retradio ne estas esence aŭstra, sed tute klare internacia, eĉ transkontinenta. La temaro estas tre larĝa. Necesas ja alparoli homojn kiuj havas plej diversajn interesojn. Tamen ĉiuj temoj havas komunan trajton: Ili prezentu optimisman vidon de la mondo kaj krome mi volas ankaŭ montri pozitivajn perspektivojn por la evoluo de Esperanto en la mondo.

Mia celo estas ke la penso pri Esperanto veku agrablajn sentojn. Kaj mi estas tre feliĉa ke miaj kunlaborantoj entuziasme transprenis tiun ideon. La kunlaboro funkcias en plena harmonio kaj tiel pruviĝas ke la komuna laboro por kaj en Esperanto estas forta ligilo. Ni laboras por komuna afero kaj celo, nome krei ĝojon per la aplikado de Esperanto je alta nivelo. La reagoj de la geaŭskultantoj konfirmas ke tio estas la ĝusta vojo.

Pri kio mi estas aparte kontenta estas la ekonomia flanko de la afero. La Esperanta Retradio ne havas financajn problemojn, ĉar ne estas iuj kalkuleblaj kostoj kaj tial ne necesas iel kolekti monon. Tamen ĉiutage aperas nova elsendaĵo, tio estas ĝis hodiaŭ 365 sonartikoloj. La geaŭskultantoj povas aŭdi bonan kaj belan lingvon. La lingva nivelo konstante kreskas ĉe ĉiuj. Kaj kreskas la aŭskultantaro. Se komence unu sonartikolo atingis 400 ĝis 500 alklakojn, nun jam tiu nombro kreskis al 1300 ĝis 1700 alklakoj.

Do ĉio montras ke eblas esti kontenta pri la evoluo de la Esperanta Retradio. Restas tamen deziroj: Mi estus tre feliĉa trovi pluajn kontribuantojn kaj estus bele aŭdi aŭ legi iun laŭdan vorton de movadaj gravuloj. Tiu ĉi jubileo estas bona okazo por tio.