Nova retspaco de la RetRadio

31/03/2013 18:23

Dum septembro de la jaro 1996 mi vizitis kune kun la tuta familio la "Centron pri Elektronika Arto" (AEC) en Linz. Tio estas muzeo en kiu oni povas ekkoni kaj travivi kion la nova elektronika mondo ofertas kaj kiel tiu nova spaco estas plenigebla per artaj ideoj.

La vizito vere entuziasmigis nin. Jam tiam la impresoj estis grandiozaj. Sed ni havis ankaŭ la eblecon tie mem kreive agi en tiu mondo. Nome estis pluraj salonoj en kiuj staris multaj komputiloj kiuj ĉiuj estis konektitaj al la interreto. Tio por miaj filoj kaj por mi estis interesega afero. Ni ja havis ekde la jaro 1991 hejme propran komputilon kiun precipe la knaboj tre kreive uzis, sed mankis al ni la aliro al la interreto. Do tiu vizito en la muzeo estis la unua kontakto kun la interreto.

Kaj okazis eĉ pli: Kiam ni sidis ĉe la tablo por interretumi, venis prizorganto de la muzeo (li estis studento pri informadiko) kaj montris al ni kiel oni povas krei retpaĝon kaj li ofertis al ni senpagan retspacon kiel gasto de la radiostacio de Linz. Do mi ricevis konton kun - imagu! - 1 MB  da retspaco kiun mi povis aliri per FTP. Unu MB da retspaco hodiaŭ sonas ridinde malmulte, sed se oni alŝutas nur html-dosierojn kaj nur malmultajn bildojn, tiam eblas krei pli da retpaĝoj ol oni kapablas plenigi.

Sekvis jaro dum kiu mi ankoraŭ ne havis hejman aliron al la interreto kaj mi do uzis publikajn komputilojn, sed finfine mi mendis retkonekton kaj tiam povis - kun hodiaŭ neimagebla malrapideco - surfi en la reto kaj alŝuti niajn kreaĵojn. Tiam mi eksciis ke eblas ricevi senpagan retspacon ankaŭ de aliaj provizantoj, precipe en Usono. Kaj haveblis ankaŭ aliaj senpagaj servoj. Kiam mi denove unu jaron poste komencis alŝuti sondosierojn kun programoj de Pola Radio, mi uzis diversajn retspacojn kiuj ĉiuj estis senpagaj por mi.

En la jaro 2000 mi ricevis kune kun mia interreta aliro 5 MB da retspaco inkluzive por mia monata abonpago. Mi aĉetis tiam retnomon - aldone.de - kiu ligas min al tiu retspaco. Kiel jam en la komencaj jaroj mi uzas diversajn fontojn de senpaga retspaco por tien alŝuti la pezajn dosierojn, precipe la sondosierojn de la RetRadio.

Antaŭ du jaroj mi trovis la blogo-provizanton Posteruso kiu estis ideala por tien alŝuti la programojn de la Esperanta Retradio. Nun bedaŭrinde tiu servo ĉesos funkcii la 30-an de aprilo. Mi do devis serĉi novan provizanton kaj trovis ĝin: Temas pri blogspot.com de Guglo.

Ekde hodiaŭ la programlisto de la Esperanta Retradio ligas al tiu nova adreso:
https://esperantaretradio.blogspot.co.at
Paralele al tio la alŝutado al Posteruso daŭros ankoraŭ ĝis la 20-a de aprilo. Post la 30-a de aprilo la malnovaj programoj de antaŭ marto 2013 ne plu estos atingeblaj ĉe Posteruso, sed mi ofertos al vi solvon por aliri programojn el la jaro 2012.

Do la Esperanta Retradio daŭre funkcios kiel kutime. La retadreso https://aldone.de/retradio ne ŝanĝiĝos. Komentado ankaŭ daŭre eblos. La grafikan aranĝon de la nova retpaĝaro ĉe blogspot mi povos ankoraŭ adapti, sed mi estas certa ke ankaŭ jam nun vi senprobleme povos ĝui la programojn.