Naŭjara gastlernanto sola al Francio

08/06/2012 21:55



Origine la gepatroj de Kaspar el Berlino ne volis permesi al sia naŭjara filo vivi dum 6 monatoj en Francio. Sed estis lia granda deziro restadi kadre de interŝanĝa programo dum duona jaro en Francio. La gepatroj sin demandas ĉu la decido estas ĝusta. Li ja estas nur naŭjara kaj ili pensis ke tio povus esti tro frue. Sed nun la filo vivas en la marborda vilaĝo Saint-Philibert en Bretonio, en malnova domo el naturaj ŝtonoj, kun granda manĝejo kaj hortensioj en la ĝardeno. Li loĝas ĉe gastiganta familio kiun li ĝis antaŭnelonge ne konis, en lando kies lingvon li ne parolas.

Hejme en Berlino Kaspar estas lernanto en tria klaso de bazlernejo. Nun Kaspar havas fremdajn gastigantajn gepatrojn kiuj zorgas por li. Ĉu Kaspar bonfartos tie?

Laŭ la deziro de Kaspar la gepatroj skribis invitopeton al la organiza asocio de interŝanĝa programo por lernantoj kaj ili ricevis post longaj interparoloj la dokumentaron pri la franca gastiganta familio. Sekvis reciprokaj vizitoj de ambaŭ familioj en Francio kaj en Germanio.

Dum la pasinta somero la familio kiu nun gastigas Kasparon alportis al Berlino la 9-jaran filon Matéo. Tiam la gepatroj de Kaspar separis la geedzan liton kaj metis ĝin en la infana ĉambro kapon ĉe kapo, kaj skribotabloj tie staris unu vide al la alia. Nur en la lernejo ambaŭ knaboj ne estis kune.

Por Matéo la lernejo ne estis problemo kvankam li tute ne parolis germane kiam li alvenis. Sed post iom da tempo li bonege sukcesis en germana lingvo kaj ricevis la plej bonan prijuĝon. Matéo ĝuis multe da simpatio kaj en la familio kaj inter la samklasanoj. Precipe al la knabinoj plaĉis liaj brunaj bukloj, lia eta nazo kaj lia rido. "Li estas tre gaja kaj feliĉa infano", diris lia instruistino.

Laŭ la reguloj de la interŝanĝa programo Matéo aŭdis, legis kaj parolis nur la germanan. Nur unufoje dum la semajno li povis telefone paroli france kun siaj gepatroj. Kaj nun Kaspar estas en la sama situacio: Li nur aŭdas, legas kaj parolas en la franca kaj unufoje dum la semajno li telefone interparolas kun siaj gepatroj.

Jam pasis tri monatoj en Francio: Kaspar bonege alkutimiĝis al la novaj vivocirkonstancoj. Komence li ja sentis iom da nostalgio, sed li diris al si tiam ke nun en Bretonio li ja ĝuas tiom da avantaĝoj. Ekzemple li pasigis feriadon kun la gastigantaj gepatroj skiante en la alpoj, li povas surfi en la maro ĉe la nova hejmloko kaj li ja kunestadas kun Matéo, lia frata amiko. Por li ĉio tio estas granda aventuro. Malgajeco estas tial superflua.

Nur la gepatroj ĉiam demandas sin: "Ĉu ni vere bone agis, kiam ni permesis al nia filo restadi dum duona jaro ĉe fremda familio en Francio?"

La originala artikolo aperis en www.spiegel.de

http://www.spiegel.de/schulspiegel/ausland/schueleraustausch-fuer-grundschueler-mit-neun-allein-nach-frankreich-a-816494.h tml