Monda Tago de Akvo

21/03/2012 17:09


Ne ekzistas en la mondo pli grava substanco ol akvo. Eble en la universo. Kiam kosmoesploristoj eltrovas novan astron en la ĉielo, tiam ilia unua demando estas: ĉu ĝi enhavas akvon?

Ĉar akvo estas esenca por la vivo – almenaŭ por la vivo tia, kian ni konas – tial ĝi fariĝis universala simbolo. Per akvo sacerdotoj baptas infanojn; akvo purigas; akvo fekundigas. Kurioza brazila proverbo tekstas: ‘Mola akvo longe batas, ĝis la ŝtonon ĝi traboras’.

Nia planedo estas fakte tre akveca: ĝi kovras entute tri kvaronojn el ĝia surfaco. Sepdek procentoj el niaj nutraĵoj konsistas el akvo kaj laŭ tiu sama proporcio funkcias nia korpo mem. Malgraŭ tio, la tiel nomata ‘dolĉa akvo’ estas relative malabunda. Pro la rapida kresko de la tera loĝantaro, tiu problemo nuntempe serioze okupas sciencistojn kaj politikistojn. Ekzistas hodiaŭ preskaŭ unu miliardo da homoj, kiuj neniam disponas pri trinkebla akvo. Tio signifas po unu el sep teranoj! Rezultas, kompreneble, ke tiu granda homamaso suferas mortigajn malsanojn pro infektoj kaj misnutriĝo. Oni kalkulas, ke po 1,5 miliono da infanoj mortas ĉiujare pro tio.

La problemo fariĝas tiel grava, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 22-an de marto ‘Tago de Akvo’. Ĝi invitas ĉiujn landojn starigi konsciigon kaj decidojn por ŝpari kaj taŭge uzi akvon. Zorgi pri akvo signifas ankaŭ zorgi pri arbaroj kaj pri la kvalito de la aero, kiun ni spiras. Senlima uzado de bruligmotoroj, ekzemple, rekte influas la ciklon de akvo en la atmosfero. Solvo de tiu grava defio ne dependas nur de aŭtoritatuloj, sed de ĉiu civitano. Do, eble la Esperantista komunumo povus partopreni en tia tutmonda penado. Infanojn kaj junulojn oni devas eduki kiel eble plej frue. Internacia, solidara interhelpado estas urĝe bezona.

Brazilon oni ofte mencias kiel landon privilegian, rilate la abundon da fontoj da dolĉa akvo. Tio estas fakto, sed eĉ en nia lando oni ne rajtas neglekti la aferon: antaŭ kelkaj monatoj, la sudan brazilan ŝtaton Rio Grande do Sul trafis terura, longa sekeco, kiu detruis plantejojn, mortigis brutarojn kaj kaŭzis suferigan ekonomian perdon. Tio montras, kiel komplika estas la zorgado pri akvorimedoj.

Necesas solidare, ŝpareme, racie uzi akvon. Necesas tutsocia strategio. Indas ne plu ignori tion.