Mirakla solvo por antikva problemo

13/02/2013 16:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Geedzeco estas tradicia vivmaniero, sur kiu baziĝas la tuta funkciado de plej multaj sociaj sistemoj en la tuta mondo, en plej diversaj kulturoj. Familio estas la unuopa ero de homgrupoj, kaj provoj inventi alian strukturon ĉiam fiaskis. Eĉ la sanstato de geedzoj estas statistike pli bona ol tiu de fraŭloj – laŭ konataj studoj. Patro, patrino, infanoj – jen simpla, praktika, taŭga solvo por feliĉa vivo. Paroj kuniĝas kun fervora intenco resti kunaj dum la tuta vivo.

Ĉu tiel simple? La problemo estas, ke daŭra feliĉo ne estas facila atingo.

Simpla observado farebla de ĉiu ordinara homo kaj konfirmata de seriozaj psikologiaj-sociologiaj esploroj montras, ke la sento de kontenteco flanke de geedzoj, malaltiĝas post ĉiu jaro da kunvivado. La komencan ampasion anstataŭas sufero kaŭzata de kvereloj kaj miskomprenoj, foje banalaj, tamen danĝeraj. Multaj familioj malfariĝas post nelonga tempo. Kion fari?

Multajn analizojn kaj interpretojn oni jam proponis por kompreno pri tiu perturba fenomeno. Sed pri praktikaj solvoj la fakuloj estas avaraj.
Jen do kio vekas atenton en lastatempa esploro plenumita en Northwestern-Universitato, en Usono. Ĝi ŝajnas preskaŭ mirakla solvo por antikva problemo. Por plibonigi geedzajn rilatojn, la psikologoj proponas paperon, krajonon kaj po 21 minutoj ĉiujare.

Ili akompanis 120 geedzajn parojn dum du jaroj. Ĉiu partoprenanto devis de tempo al tempo respondi demandaron, per kiu li aŭ ŝi esprimis la gradon de kontenteco pri  sia geedza vivo, koncerne  al amo, intimeco, fido,  pasio kaj kompromiso. Duono el la paroj travivis sian “normalan” vivon; la alia duono devis verki 7-minutan tekston post ĉiu kvara monato, do trifoje jare. Per tiu teksto li aŭ ŝi devis raporti sian  lastan geedzan kverelon el neŭtrala vidpunkto, kvazaŭ el vidpunkto de ekstera observanto, kiu interesiĝas pri la bono de ambaŭ geedzoj. Ili do okupiĝis pri la afero dum po 21 minutoj en ĉiu jaro.  

La rezultoj estis kuriozaj: dum la unua jaro de la esploro, la malaltiĝo en la grado de kontenteco falis en ambaŭ grupoj. Tamen, dum la dua jaro, la grupo, kiu verkis siajn 7-minutajn tekstojn reagis per signifoplena konservado de kontenteco pri sia kunvivado. Tiu rezulto estis sendependa de la tempo de geedzeco. Kvereloj same okazis inter ĉiuj geedzoj, sed ne  influis damaĝe en la grupo, kiu verkis la proponitajn tekstojn. Dum kvereloj, homoj emas rigardi la okazaĵon ekskluzive el sia vidpunkto - kaj ili facile koleras. Kiam ili praktikas la ekzercon rigardi la okazaĵon el “ekstera” vidpunkto, tiam la ŝarĝo de kolera energio konsiderinde malpliiĝas.

Ĉu eta miraklo? Ĉu dubindaj rezultoj? Ĉiuokaze, nenion oni perdas se oni provas, ĉu ne?