Migrado de tipa dolĉa bakaĵo

21/12/2012 17:04

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

El Hungarujo al Israelo kaj alilanden

Kiam, antaŭ paro da jaroj, mi restadis en Budapeŝto, interalie por filmi materialon por mia filmeto pri la spuroj de Julio Baghy en la ĉefurbo de Hungarujo, mi konatiĝis kun tipaj lokaj pladoj kaj dolĉaĵoj. Mi tre ŝatis interalie la flanpanon frititan en profunda oleo laŭnome "lángoŝ" kaj la "doboŝtorton", kvin aŭ sestavolan ĉokoladkreman torton. Tamen tiam iamaniere mi maltrafis alian tiklan kukon tre disvastiĝintan, t.e. kürtőskalács [kurtuŝkolaĉ].

Sed nun mi malkovris ĝin ĝuste ĉi tie... en Tel-Avivo! Antaŭ kelkaj semajnoj post nia kluba renkontiĝo mi tute hazarde rimarkis, en flanka strateto, montrofenestron de kukvendejo nomata "Kiurtoŝ - la hungara kukaĵo". Scivoleme mi eniris por scii iom pli kaj tiel mi konatiĝis ne nur kun la kuko sed ankaŭ kun Doron, la simpatia kaj konversaciema kukisto.

Doron, kies patro estis hungaro, jam 36 jarojn laboradas kiel ĉefkukisto kaj bakisto. Antaŭ kelkaj jaroj li decidis, ke venis la tempo por nova dolĉa bakaĵo en Israelo. Dum vojaĝo al Hungarujo por konatiĝi kun la familiaj radikoj, li trafis kukvendejon de kürtőskalács en kampara vilaĝo. Tiu ĉi torto, kies nomo en la hungara signifas "kamentorto", tiom ravis lin per sia speciala gusto kaj formo, ke li aĉetis la recepton kaj lernis la metodon de preparado el la maljuna loka bakistino. Tio okazis en la  jaro 2006, kiam nur ekde kelkaj jaroj tiu kuko, vendita kiel surstrata manĝaĵo, ekdisvastiĝis en Hungarujo mem. Doron revenis al Israelo kaj decidis, ke la "kamentorto" fariĝu noviga sukceso inter la dolĉaj bakaĵoj. Post pluraj monatoj de provoj kaj refojaj plibonigoj de la originala pasto, por ĝin pli bone konformigi al la loka gusto, li fidoplene komencis la vendadon de kürtőskalács.

Kiel por ĉiu nova kaj nekonata produkto, li estis devigita pene konatigi sian novan kukon al kiel eble plej vasta publiko. Post kelkaj monatoj la produkto ekdisvastiĝis. Iom-post-iom homoj ekŝatis la kavan kaj bongustan kukon. Veraj entuziasmuloj estis jam dekomence la maljunuloj de hungara deveno, al kiuj la kuko tuj memorigis la gustojn kaj aromojn de ilia infanaĝo en Hungarujo. Post unu jaro de vendado en la eta butiko, Doron malfermis aliajn similajn butikojn, unue en Tel-Avivo kaj poste en aliaj urboj de la lando. Tiel li fariĝis proprietulo de ĉeno de kukvendejoj sed ĝis hodiaŭ li daŭre laboras persone en sia malnova kukejo. Lastjare la reto ekspansiiĝis ankaŭ eksterlanden, en Eŭropo, Usono kaj Kanado.

Eĉ se malmultaj el vi, karaj geaŭskultantoj, povos frandi dum la finjaraj festoj la tiklan hungaran kürtőskalács, certe en via lando vi  samĝoje festos per lokaj tradiciaj tre bongustaj kukaĵoj.

Mi deziras al vi kaj al viaj karuloj korvarmajn kaj ĝojigajn festotagojn kaj sukcesplenan novan jaron 2013!

Via sonartikoligisto el Israelo,

Gian Piero Savio


P.S. Por tiuj el vi, kiuj ŝatas akcepti kulinarajn defiojn, mi aldonas ĉi sube filmeton pri hejma preparado de kürtőskalács laŭ la indikoj de la ĉefkukisto Doron: