Miaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

16/12/2012 18:37

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ĵus mi revenis el Bjalistoko, kie mi estis por la unua fojo en mia vivo. Okazis tie la 13-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Mi havis tri kialojn viziti la lokon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto. Unue rigardi la urbon mem, due observi dumage la organizintojn de la aranĝo t.e. Bjalistokan Esperanto Societon kaj trie mi estis scivolema pri la rezultoj de literatura konkurso, por kiu mi skribis mian laboraĵon. Jen do mia iom supraĵa, resenta raporteto.

Forveturante tien frumatene kune kun kelkaj lokaj esperantistoj kiel ĉiam en la lasta momento mi forlasis miajn ĉiutagajn okupojn dediĉinte la antaŭan vesperon por prepari min al la okhora vojaĝo per trajno. En sufiĉe oportuna vagono sidante grupe ni bonhumore pasigis la tempon,  observante tra la fenestroj belajn sunajn, vintrajn pejzaĝojn, de tempo al tempo rigardante la eksteran temperaturon, videblan sur speciala sublumigita tabulo.

Ĉirkaŭ la tria posttagmeze ni atingis Bjalistokon, kie de la stacidomo kun mia kolego kaj kolegino ni iris per taksio por lasi niajn pakaĵojn kaj iom refreŝiĝi surloke, t.e. en la privata loĝejo de la kolegino, kiu afable invitis min kune tranokti. Oni esperis grandan malvarmon dum nia tritaga estado tie, do ni konvene vestis nin por elteni eĉ ekstremajn vintrajn kondiĉoĵn. La distancoj inter nia tranoktejo kaj la Zamenhof-Centro kaj Esperanto-klubejo, en kiuj lokoj okazis la riĉa programo de la Zamenhof -Tagoj ebligis perpiedan translokiĝadon, kiu laŭvice permesis al mi viziti multajn vidindaĵojn de la urbocentro. Mi kun plezuro rigardis stratojn, urboplacojn, promenadejojn, domojn de interesa - laŭ mi - arkitekturo, belege vespere krome antaŭkristnaske prilumitajn.

Dum ĉiutagaj promenoj tien kaj reen mi havis la okazon iom mediti pri la vizitata urbo, tra kiu iam paŝis Doktoro Ludoviko kaj ankaŭ pri la ĵus spektitaj aŭ ankoraŭ okazontaj programeroj. Gastiganta nin per milda vintra vetero, iom blanke pitoreska Bjalistoko, tre ekplaĉis al mi. Mi faris fotojn ne nur per mia poŝtelefona fotilo sed ankaŭ kvazaŭ per miaj okuloj. Cetere mi jam alprenis la intencon reveni tien somere kun mia familio, des pli ke eblas tie tre favore tranokti kaj manĝi, kaj aldone bjalistokanoj ŝajnas esti tre gastamaj - mi havas la impreson.

Se temas pri la Zamenhof-aranĝo, mi taksas ĝin alte. Antaŭ ĉio la bjalistokaj esperantistoj disponas pri tre oportunaj ejoj de la Zamenhof-centro kaj pri bela klubejo, kaj sekve ili mem tre aktivas tie. Ili do regalis nin abunde per sia Esperanto, kiun mi precipe dum enlandaj aranĝoj deziras satmanĝi. La Bjalistokan Esperanto Societon krom "spertuloj" kreas ankaŭ junaj homoj, ege  kapablaj, kio bonege aŭguras por estonteco. En la programo de la aranĝo troviĝis ne nur prelegoj. Okazis eĉ kabaredo, koncerto de diverslingvaj kanzonoj ĉefe en E-o, elpaŝo de grupo de malgranduloj el infanĝardeno en la internacia lingvo, amikaj vesperoj en la klubejo kaj oni  celebris katolikan sanktan meson en la Esperanta liturgio.

Mi spertis interesan lecionon de organizado en la loko de plurkultureco kaj faris utilajn rimarkojn por estonteco. Mi estas kontenta, kvankam kiel ĉiam mi sentas stimulan nesufiĉon, kio ŝajne estas tute normala kaj dezirata fenomeno - tutsimple ĉiam mankas tempo por fari ĉion, kion oni volus fari.

Se iun el vi interesas la rezultoj de la literatura konkurso pri prozo titolita "Mia fasciniĝo pri Esperanto", kiun mi partoprenis, oni enmanigis al mi unu el distingo-premioj. Fakte mi traktis mian partoprenon kiel provon krei laboraĵon laŭ la fiksita temo, kio ne ĉiam estas sufiĉe facila tasko. La kunorganizanto de la konkurso - la Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki - jam eldonis la 3-an numeron de la Bjalistokaj Kajeroj, en kiu troviĝas ĉiuj distingitaj ĉi-jare laoboraĵoj en la pola kaj en Esperanto. La Podlaĥia Libraro volonte eldonas esperantajn librojn, kiu agado igas ĉiam pli rimarkebla la internacian lingvon.

Kiel kontentulo mi do rekomendas al vi iam viziti la belan urbon kun ties esperantistoj kaj speciala Zamenhof-itinero, kie mi mem pasigis ĝuindan Zamenhof-festenadon en amika etoso de E-parolantoj. Kaj por interesatoj mi listigu kelkajn ligilojn, kie ili trovos pli da fotoj kaj diversaj informoj.

http://www.facebook.com/media/set/?set=oa.433371813384820&type=1
http://www.facebook.com/photo.php?fbid=438542056213802&set=at.438135452921129.92571.100001740340473.100000547134408&type=1&theater      http://espero.bialystok.pl/eo/category,10,1.html