Manĝi kukon kaj daŭre havi ĝin

07/01/2013 16:44

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Estis malvarma kaj venta vintra posttagmezo, maltaŭga por ludi per sleĝo aŭ neĝpilkoj... En la kuirejo de avino Marina estis agrable varme kaj bonodore.

“Peĉjo, ĉu vi volus helpi min fari spickukon?” demandis Marina. Peĉjo jesis ĝoje kaj tuj iris lavi la manojn. Li jam sciis, ke tio estas la unua etapo de la ludo, kiam li helpas la avinon en la kuirejo. La dua etapo estis la surmeto de la blua antaŭtuko, kiun Peĉjo tre ŝatis. Ĝi similis peceton da ĉielo, kun blankaj etaj nuboj ursoformaj.

Nu, jen atendis Peĉjo en la kuirejo, preta por helpi pri la kreado de spickuko. Marina unue preparis freŝan pomsukon pere de sia sukaparato. Ili trinkis kune pomsukon kaj rezervis duonon da taso por la kuko. Marina metis sur la tablon, apud la pomsuko, ĉiujn aliajn ingrediencojn krom la spicoj kaj la aromoj. Kiam venis ties vico, Marina malfermis tirkeston plen-plenan je spicaĵoj kaj aromaĵoj, elektis el tie zingibran polvon kaj petis de Peĉjo elekti aliajn 3 boteletojn. Peĉjo flaris atente ĉiun boteleton kaj finfine elektis: vanilon, cinamon kaj kariofilon. Poste, ili kune pesis, mezuris, miksis kaj knedis la ingrediencojn, ĝis kiam la pasto fariĝis tiom muldebla kiel plastilino.

Ili lasis la paston en la fridujo dum kelka tempo. Dume, ili babilis. Marina rakontis al Peĉjo pri siaj jaroj en la mezlernejo, kiam interreto ankoraŭ ne ekzistis, kaj ŝi korespondis kun esperantistaj geamikoj pere de paperaj leteroj. Danke al tiu korespondado, ŝi kolektis pli ol 20 receptojn pri spickukoj el multaj landoj. Ŝi ricevis ankaŭ fotojn pri tiuj kukoj, mulditaj permane aŭ detranĉitaj pere de ŝablonoj. “Kaj kie estas nun la kajero kun receptoj?” demandis Peĉjo. Sed Marina bedaŭris… “Ĝi perdiĝis…” ŝi diris. Peĉjo demandis: “Kaj tiu recepto, kiun vi uzis hodiaŭ, estas do tiu, kiun vi plej ŝatis kaj tial vi rememoras ĝin, ĉu ne?” Marina respondis: “Ne…fakte ne… Mi neniam faras dufoje ekzakte la saman paston… Mi elektis kelkajn receptojn, kiujn mi plej ŝatis, kaj iel miksis ilin, adaptis ilin al mia gusto. La bazajn ingrediencojn mi ne plu kutimas ŝanĝi, sed la spicojn kaj aromojn jes ja. Ĉiufoje mi elektas po tri aŭ kvar el ili kunmetante ilin iom alimaniere… kaj tial la rezulto estas ĉiufoje surprizo!”

Fin-fine, venis la plej ekscita momento de la ludo. Marina ekfunkciigis la fornon kaj ŝmiris du fornopletojn per olivoleo. Peĉjo muldis formon de pupo el la pasto. Per pecoj de sekaj fruktoj, li faris la okulojn kaj buŝon de la pupo… kaj jen ĉio. Intertempe, Marina muldis kelkajn steletojn kaj florojn.

La forno jam estis hejtigita, kiam Marina enfornigis la pletojn. Post malpli ol 15 minutoj la kukoj estis tute pretaj. Peĉjo ĝojis kaj saltis en la kuirejo, dum Marina ordigis kaj purigis la tablon.
Kelkan tempon, ŝi ne plu zorgis pri la nepo, ĝis kiam ŝi subite rimarkis, ke Peĉjo… malaperis. Ŝi trovis lin kaŝitan en angulo, plorĝemantan.

“Kio okazis?” – demandis Marina.

Peĉjo respondis singultante: “Mi ne volas, ke ni manĝu la kukpupon… Mi volas preni ĝin morgaŭ en la infanĝardenon, montri ĝin tie al ĉiuj… Kaj ankaŭ al mia kuzo mi volas montri ĝin, kiam li vizitos nin venontsemajne… Kaj al la instruistino de la unua klaso de la lernejo…”

 “Sed, Peĉjo kara, nur post 9 monatoj vi eniros la unuan klason de lernejo… Ĝis tiam, la spickuko difektiĝus…!” – diris Marina kun granda miro.

Sed Peĉjo eĉ pli forte plorĝemis. Tiam Marina ekhavis ideon. Ŝi prenis la fotilon kaj diris al la nepo: “Venu, Peĉjo! Venu! Ni ja povos manĝi la kukon kaj daŭre havi ĝin. Venu!”

Tiuvespere, Marina helpis la nepon foti la kukon. Dum la longa vintro, ili faris kune multajn spickukojn. Ĉiufoje, Peĉjo muldis alian formon: urson, domon, katon, krokodilon, aviadilon, abion … Li kolektis tutan galerion de fotoj pri spickukoj, kiujn li algluis al sian ŝrankon kaj montris al geamikoj. Dum la venonta somero, kiam Peĉjo jam konis ĉiujn literojn en la denaska lingvo, Marina komencis instrui lin ankaŭ la Esperantajn literojn. Tiam, Peĉjo muldis kuk-literojn kaj pere de tiuj skribis unuan fojon sian nomon en Esperanto.