Manĝi insektojn

19/07/2012 17:15

Kion pensus la karaj aŭskultantoj, se oni proponus al vi frandi belan grilon kovritan per ĉokolado, aŭ frititajn formikojn, aŭ farunaĵon el blatoj kaj aliaj insektoj? Tre probable vi turnus la vizaĝon grimace aŭ eĉ eble kolerus kontraŭ mia propono. Sed koncerne manĝokutimojn, la vario estas tiel ampleksa, ke ne indas ofendiĝi.
    
Se oni proponus bovoviandon al iuj hindoj (aŭ eĉ al aliaj vegetaranoj), aŭ porkoviandon al hebreoj, certe la rifuzo estus simila; kaj tamen en multaj landoj ĝi estus tre bonvena. Se oni proponus al brazilano manĝi hundon aŭ serpenton, tute same li reagus per naŭza mieno; sed ne iuj orientanoj. Kaj tamen nordorientaj brazilanoj eventuale manĝas lacertojn, kion certe rifuzus sudbrazilano. Ekzistas ankaŭ personaj inklinoj: multaj homoj malŝatas krudajn fiŝojn (japanoj tamen verŝajne amas ilin). Aliaj malŝatas ostrojn, bovolangon, bovostomakon aŭ kokointernaĵojn – kiuj estas de multaj homoj aprezataj. En la regiono kie mi loĝas, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, falas el la ĉielo speco de flugantaj formikoj, en certa sezono, kaj lokanoj ĝue manĝas ilin kiel farunaĵon. En la Biblio troviĝas konata mencio pri profeto, kiu longe vivis en dezerto manĝante nur akridojn kaj sovaĝan mielon.  Konklude: koncerne manĝokutimojn, influas religiaj kredoj, filozofiaj inklinoj, lokaj kutimoj kaj simple persona gusto. Ĝi estas unu plia instigo al toleremo pri aliulaj tendencoj.
    
Sed... ĉu manĝi insektojn? La brazila entrepreno Nutrinsect asertas, ke jes! Ĝi havas sidejon en la ŝtato Minas Gerais kaj prezentas siajn argumentojn. Ĝi jam produktas tunojn da insektodevenaj nutraĵoj por fiŝoj kaj birdoj, kaj nun petas de la brazilaj aŭtoritatuloj permeson por produkti similajn ankaŭ por homoj. Laŭ ĝiaj posedantoj, temas simple pri venko super antaŭjuĝo, se oni konsideras, ke insektoj liveras altvaloran proteinon. Post taŭga preparo, blatoj, griloj, krabroj, formikoj kaj aliaj bestetoj povas fariĝi veraj frandaĵoj. En la ekspoziciejo de Nutrinsect, scivolemaj kuraĝuloj povas gustumi tiujn neordinarajn manĝaĵojn. Kompreneble, se oni preparas ilin mikse al ĉokolado, makaronioj aŭ faruno, la “stranga impreso” malaperas – diras la entreprenistoj.
    
Se konsideri, ke almenaŭ unu miliardo da homoj en la mondo ne disponas pri sufiĉe da nutraĵoj, oni povus pli pozitive pensi pri la insekta fonto. Aliflanke, kiel oni jam klarigis en antaŭa artikolo de la Esperanta Retradio (http://peranto.posterous.com/la-nutrajoj-por-la-homaro-suficos), la mondo teorie kapablas nutri ĉiujn siajn enloĝantojn sen ekstravagancaj solvoj. La aŭskultantoj juĝu mem.