Lerni la sonojn de fremda lingvo

06/04/2013 16:57

 
 
Kiam mi kiel 14-jarulo eklernis la francan en la komerca lernejo, mia klaso okupiĝis dum la unuaj du semajnoj pri la sonoj de la franca lingvo. Unuflanke estas diferencoj al la germana lingvo rilate al la vokaloj - precipe la nazaloj ne aperas en la germana - kaj ĉe la konsonantoj necesas atenti pri la voĉaj z kaj ĵ kiujn parolantoj de sudgermanaj dialektoj emas senvoĉigi. Ankaŭ la "r" por ni povas esti problemeca, ĉar ni emas ellasi ĝin en la fino de silabo kaj anstataŭi ĝin per malforta ŝva-vokalo.

Krom la unuopaj sonoj ni lernis dum tiuj unuaj semajnoj en kiuj skribaj formoj la sonoj povas aperi en la franca. Nia profesoro tre atentis ke ni lernu korektan prononcon de la franca. Rilate al la franca tio ja tre bone eblas, oni povas jam per legado eltrovi la ĝustan prononcon de vorto aŭ frazo. Kondiĉo estas nur ke oni antaŭe  lernis la sonojn kaj la kadencon de la lingvo.

Bedaŭrinde la situacio rilate al la plej instruata fremda lingvo - la angla - ne estas tia. Koncerne prononcon la afero estas duoble konfuziga. Unuflanke ne ekzistas klaraj reguloj kiel prononci vorton laŭ la skribo kaj aliflanke estas multaj prononcaj variaĵoj de la angla kiuj inter si estas egalrangaj. Ni prenu nur ekzemple la sufiĉe grandan diferencon inter usona kaj brita prononcoj. En nia lando oni principe instruas la britan prononcon, sed la influo de la usona prononco estas forta, nome oni aŭdas la usonan multe pli en radio kaj televido kaj tial tiu prononco estas pli populara ol la brita kiun plej multaj lernantoj ne ŝatas imiti kaj apliki. El tiu situacio rezultas  ke la lernantoj elbuŝigas anglajn vortojn kaj frazojn laŭ propra bontrovo kio estas kutime iu miksaĵo usona-aŭstra/germana.

Tia parolmaniero estas tutsimple aĉa. Kaj la lernantoj ankaŭ konscias pri tio. Ili kredas ke ili kulpas ĉar ili ne estas sufiĉe kapablaj. Tial plej multaj el ili rezignas kaj ne plu okupiĝas pri la plibonigado de la prononco. Bona kaj bela prononco de la lingvo ja gravas ja nur por tre malmultaj homoj kaj do en la ĝenerala instrua praktiko de la angla bona prononco ne okupas gravan lokon.

La menciita rezigno detruas la emon lerni aliajn fremdajn lingvojn. Oni lernas nur tion kion oni nepre devas lerni kaj tio estas la angla kun malbela prononco. Ĉar Esperanton plej multaj lernas nur kiel junaj plenkreskuloj, hodiaŭ la E-lernantoj portas en si tiun sperton pri la lernado de la angla kaj tiu sperto ne favoras la lernadon de Esperanto. Unuflanke ja Esperanto aperas kiel solvo por tiuj kiuj konsideras sin ne sufiĉe kapablaj por bone lerni la anglan, aliflanke ili havas damaĝitan imagon pri lingvolernado. Kaj la plej granda damaĝo aperas ĝuste rilate al la lernado de bona prononco.

Pro manko de instruisto kiu insistas je la lernado de la sonoj de Esperanto, multaj nur tute supraĵe okupiĝas pri la regado de la prononcreguloj de Esperanto kaj ili transiras rapide al la lernado de la gramatiko. La rezulto estas ke ili parolas Esperanton - se entute - laŭ maniero kiu similas al tiu kiun mi priskribis pri la angla lingvo. Tia prononco de la lingvo ne servas por levi la memvalorsenton kaj la lingvo aperas en la oreloj de la lernanto kiel kripla skeleto. Ĝuo pri la lingvo ne aperas, sed alie ol ĉe la angla lingvo oni ja ne lernas Esperanton pro bezono kaj neceso, sed por plivastigi sian kulturan kaj socian horizonton.

Necesas kaj eblas bone lerni la sonojn de Esperanto. Por tio servas parolekzercoj kiuj estas tajloritaj por la parolpraktiko de la koncerna gepatra lingvo. Apenaŭ ekzistas gepatra lingvo kiu posedas ĉiujn sonojn de Esperanto kun perfekta kongruo. Do necesas adapti la prononckutimon de la gepatra lingvo al la reguloj de la prononco de Esperanto. Gravas aŭdigi la parolekzercojn sen prezenti samtempe la skribitan tekston. La lernanto imitu unue nur la aŭdaĵon kaj nur se tio kontentige funkcias tiam ankaŭ la prezento de koncerna teksto estas rekomendinda.

Plej bone estus parkerigi instruajn poemojn antaŭ ol komenci la teorian lernadon. Tiajn rimaĵojn la lernanto povas ripeti ĉiam kaj ĉie en sia kapo se ne laŭte. Post sufiĉe da ekzercado la sonoj, vortoj kaj frazoj ne plu aperas fremdaj sed fariĝas parto de la propra lingva trezoro. Tio estas fundamento sur kiu eblas konstrui la pluan regadon de la lernata lingvo. Kaj tio levos la kvantan kaj kvalitan nivelon de la E-parolado.