Legado kaj relegado

02/01/2013 16:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Esperantistoj plej ofte amas literaturon. Ili pravas, ĉar Esperanto estas bela lingvo, en kiu pulsas abunda originala kaj tradukita verkaro. Prave oni diras, ke literaturo estas baza kondiĉo por konsideri lingvon vivanta. Se ni volas, ke Esperanto plu sekvu sian vojon al firmiĝo kiel kulturlingvo, tiam ni devas flegi  ĝian literaturon. Nuntempe, oni iom diskutas, ĉu interreto favoras aŭ malfavoras floradon de tiu aspekto de nia lingvokulturo – ĉu la homoj plu emas legi tradiciajn paperajn librojn. Mi trovas tiun diskuton iom vana. Mi preferus konsideri la demandon, kial iuj verkoj fariĝas klasikaj kaj daŭre relegataj, de generacio al generacio, dum aliaj aperas sur la vendejaj bretoj kaj tuj poste malaperas por ĉiam en la keston de forgeso.

Alivorte, kial iuj verkoj fariĝas “klasikaj”, kaj aliaj, ne. Oni kutime diras, ke klasika verko estas tia, ke oni neniam elĉerpas tion, kion ĝi havas por diri. Sendepende, ĉu oni  legas ĝin papere aŭ en komputila eldono. Iel ajn, relegado de bonaj verkoj estas  riĉa sperto. Ni devus pli regule  doni al ni iom da tempo por tio.

Ĉirkaŭ mia 20-jaraĝo mi legis la klasikaĵon de originala literaturo en Esperanto, “Al Torento”, de la svedo Stellan Engholm (foto). Mi bone memoras la tiaman raviĝon. Simpla, ŝparema teksto, kiun eĉ komencanto povas legi. Lingvaĵo pura, flua, agrabla, modela. Rakonto kun ia plaĉa naiveco, plena je idealismo, kun tuŝo de romantikismo, en ĝusta mezuro. Homamo spicita per delikata poezio. Mi ne plu forgesis tiun impreson pri literaturo en stato de pureco.

Post preskaŭ kvin jardekoj, mi reprenas “Al Torento”, nun sur la ekrano de komputilo. Alia impreso, malsama  sed ne malpli frapanta. Nun mi perceptas la veran talenton de la verkisto, la klopodon verki simple, sen glito en banalecon. La zorgemon rakonti  historion senmakulan kaj verŝajnan, la senornaman stilon, en kiu de tempo al tempo aperas nuancoj de diskreta rafiniteco. Ia subtila perlo.

Kvarfoje mi legis “Dom Casmurro” (fama romano de Machado de Assis, la plej talenta brazila verkisto). Je la unua legado, mi estis preskaŭ samaĝa kiel la juna Capitu (la heroino en la rakonto), kaj estis evidente, ke ŝi perfidis Bentinho; je la dua, evidente Bentinho estis paranoja kaj maljuste agis kontraŭ la junulino kun “tajdaj okuloj”; je la tria, mi komprenis, ke Capitu ne perfidis, kaj ke Bentinho estis malforta, samseksema neŭrozulo; je la kvara legado, fine, aperis la granda protagonisto en la historio – la dubo; vivi estas elteni dubon. Mi tute ne imagas, kio min atendas, okaze de la kvina legado.

Literaturo estas ia magio.