Iele-trapele tra la Esperanta Frazeologio

27/03/2013 14:49

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiaĵoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, eseon pri "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler, aĉetitan jam antaŭ kelkaj jaroj kaj trafoliumis ĝin.

Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan: "Ne krokodilu!" (t.e. "Ne parolu en nacia lingvo!") kaj aliajn. Sed por iom orde pritrakti la aferon necesas difini du ŝlosilajn terminojn:

–  Frazeologio: Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto.
–  Frazeologiaĵo: Esprimo fiksita kaj apartenanta al frazeologio.

En natura lingvo, frazeologio longtempe evoluiĝis  kune kun la lingvo mem, do ne surprizas la fakto, ke ĝi estas tiom vasta. En Esperanto, la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe, se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en aliaj mondopartoj. Malgraŭ tio evidentiĝas, ke ankaŭ Esperanto, jam dekomence naskis kelkajn proprajn frazeologiaĵojn. Sed ili estas malmultaj kaj tial oni adoptis aliajn tre esprimplenajn tradukitajn el naciaj lingvoj.

Ĝenerale oni povus aserti, ke lingvo sen spicaj dirmanieroj pli similas kodon, ol lingvon kaj teksto balaste tro preciza kaj senfantazia fariĝas iom teda.   

Unu el la bazaj karakteraĵoj de la frazeologiaĵoj estas la  nederivebleco de la signifo de tutesprimo el la signifoj de ties elementoj. En la frazo "Vi faras el muŝo elefanton", ĝia signifo "troigi" ne rekte rezultas el la signifoj de la vortoj "muŝo" kaj "elefanto". En tiu situacio okazas, ke lingvolernanto ne komprenas la intencitan enhavon de kompleksa esprimo. Fakte, per tiu ĉi unika karakteraĵo homaj lingvoj distingiĝas de la vere artefaritaj lingvoj –  tiuj uzataj por programi komputilojn kiel ekz. Cobol, Fortran.

Universalan kaj kutiman aron da frazeologiaĵoj en ĉiu lingvo konstituas la proverboj. Ankaŭ en Esperanto sufiĉe frue aperis kolekto da proverboj. Ĝuste L.L.Zamenhof mem aranĝis ĝin sub la  titolo "Proverbaro Esperanta" laŭ la verko "Frazeologio rusa-pola-franca-germana" de sia patro Marko Zamenhof. Ĝi aperis en 1910,  enhavas 2630 proverbojn kaj hodiaŭ estas tre trafe konsultebla  rete. Kiel antaŭparolon en la kolekto, L.L.Zamenhof uzis la tradukon de tiu aperinta en la verko de sia patro. Ĝi tekstas jene: «Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.»
 
Foje okazas, ke dirmaniero estas tre strikte ligita al specifa loka kulturo kaj vivmaniero (aparte el la pasinteco) kaj el ĝia laŭvorta traduko al Esperanto, sen klarigoj, oni ne povas kapti ĝian signifon. Jen ekzemple mia kreado de nezamenhofa proverbo, kiu klare montras tion. Temas pri preskaŭ laŭvorta traduko de israela dirmaniero kaj tekstas: "Bovinon post bovino ĝis la sopirita fino", kiu celas admoni, ke "per pacienco oni atingas la deziratan celon". Nu, kiel rilatas la bovinoj al la afero?

Ĝis la eltrovo de aŭtomata melkaparato, melki dufoje tage gregon da bovinoj estis terure laciga kaj longdaŭra laboro farenda tre pacience, bovinon post bovino, ĝis ĝia feliĉiga kompletigo.