Hunda diagnozo

15/01/2013 16:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian buŝon por esplori hepatan staton. Nuntempe, aŭskultado, palpado kaj rigardado ankoraŭ estas uzataj, sed flarado preskaŭ ne.

Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne flaradon de kuracistoj, sed… de hundoj!

Temas pri la diagnozo de malsano kaŭzata de bakterio Clostridium difficile. Ĉi tiu mikrobo kaŭzas relative ofte kontaĝan infekton de intestoj. Estas grave tuj identigi ĝin por efika kuracado, sed (kiel ĝia nomo ja indikas), ĝi ne estas facile identigebla: ekzamenoj de fekaĵoj liveras rezultojn nur post du, tri tagoj, kaj estas multekostaj. Dume, la pacientoj devas atendi kaj povas kontaĝi aliajn homojn.

De longa tempo, flegistoj en hospitaloj perceptis, ke la fekaĵoj de tiuj pacientoj havas nekutiman odoron, sed eĉ spertaj flegistoj ne povas kun certeco indiki la kontaĝitan pacienton per flarado. Nederlandaj esploristoj do decidis fari testojn per hundo. Kiel oni scias, hundoj posedas flarkapablon multe pli potencan ol homoj.

La eksperimento estis tre interesa. Ili elektis por tio dujaran biglon Cliff, kiun oni trejnis dum du monatoj por flari fekaĵojn kontaĝitajn per Clostridium difficile. Kiam la leporhundeto sentis la koncernan odoron, ĝi tuj haltis kaj eksidis proksime. Poste, oni faris, ke Cliff flaru 100 pacientojn, el kiuj duono enhavis Clostridium difficile; la ceteraj enhavis aliajn nenormalajn bakteriojn. Cliff trafis  ĉiujn kazojn! Kiam Cliff flaris hospitalajn objektojn (gantojn, vestaĵojn, kompresojn), ĝi same trafis je 100 procentoj.

Tiam oni submetis la hundon al plej malfacila testo. Oni promenigis ĝin inter la litoj de pacientoj en hospitalo, sed oni ne permesis, ke ĝi tuŝu objektojn aŭ homojn. Entute 300 homoj partoprenis en la eksperimento, el kiuj 30 estis malsanaj kaŭze de la menciita mikrobo. Eĉ la kuracistoj ne sciis, kiuj estis la kontaĝitoj. El ĉi tiuj lastaj, Cliff trafis ĉe 25 pacientoj. El la 270 normalaj homoj, ĝi trafis  265-foje. Tiuj rezultoj estas same efikaj kiel laboratoriaj testoj, kun la avantaĝo, ke la hunda diagnozo estis multe pli rapida.

Nun oni planas testi aliajn diagnozojn per hundoj. Ekzemple, koncerne tumorojn de urinveziko per flarado de la pacienta urino. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu oni rutine uzos tiun rimedon en hospitaloj, sed pri unu afero neniu dubas: hundoj estas amindaj bestoj!