Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Dek-kvin-jara sciencisto

08/01/2013 16:25
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paulo Sergio Viana el Brazilo La tre konata revuo “Nature” estas unu el la plej respektataj en la mondo de scienco. De la jaro 1869 ĝi publikigas pintajn artikolojn, analizojn, esplorojn kaj diskutojn pri  diversaj kampoj de  sciencaj...

Manĝi kukon kaj daŭre havi ĝin

07/01/2013 16:44
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo Estis malvarma kaj venta vintra posttagmezo, maltaŭga por ludi per sleĝo aŭ neĝpilkoj... En la kuirejo de avino Marina estis agrable varme kaj bonodore. “Peĉjo, ĉu vi volus helpi min fari spickukon?” demandis Marina....

Ne evitu kaj ne hezitu

06/01/2013 16:48
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Mi estas aŭskultanto de tiel nomataj Esperanto-RetRadioj. Mi aŭskultas regule nian E-RetRadion kaj la Polan RetRadion. Liberatempe danke al speciala paĝo https://esperanto-radio.com/ mi facile kaptas kelkajn aliajn...

Formikoj kiel ĝardenistoj

05/01/2013 16:13
Formikoj asociiĝis antaŭ milionoj da jaroj kun fungoj por ekspluati biomaterialon. La alianco naskis multajn trukojn, ekzemple fungajn enzimojn kiuj en formikaj stomakoj estas portataj tra la ĝardenoj. Ĉio vivanta nutras sin de plantoj sed nur malmultaj plantovorantoj pro tio forvoras...

Kiel mezuri inteligentecon?

04/01/2013 16:01
Kanadaj psikologoj opinias ke la inteligenteckvociento (IQ) antikviĝis. Ilia esploro ĉe pli ol 100.000 personoj montras: Unu sola mezurunuo ne povas priskribi ĉiujn aspektojn de inteligenteco. "Mezuri ĉion kio estas mezurebla - kaj mezurebligi kio ne jam estas mezurebla." Tio estas la...

Produkti sonartikolon

03/01/2013 17:00
Por verki sonartikolon necesas unue trovi taŭgan temon kiu estas interesa por la geaŭskultantoj kaj kiu vekas agrablajn sentojn resp. donas esperigan novaĵon. Povas esti aŭ iu tutmonda temo aŭ iu specifaĵo de la propra lando kiu invitas al imito. Se vi estas la verkanto vi povas aŭ preni...

Legado kaj relegado

02/01/2013 16:16
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Esperantistoj plej ofte amas literaturon. Ili pravas, ĉar Esperanto estas bela lingvo, en kiu pulsas abunda originala kaj tradukita verkaro. Prave oni diras, ke literaturo estas baza kondiĉo por konsideri lingvon...

Io povas ŝanĝiĝi

01/01/2013 17:34
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando La 1-an de januaro ni devas ŝanĝi la kalendaron, kiu ĵus finiĝis, por komenci la novan jaron. Okazas ĉi tiel, malgraŭ ke la ŝanĝo preskaŭ nenion signifas, krom tio ke ni devas kvazaŭ dekalkuli  laŭvicajn...

Bonvenigi la novan jaron

31/12/2012 16:57
Ĉu la ĵus pasinta jaro estis kontentiga por vi? Ĉu vi povis realigi multajn planojn kaj travivi belajn momentojn? La vivo prezentas foje malgajon kaj foje ĝojon kaj feliĉon. Se oni sentas kunligon kun aliaj homoj, la bonfarto kreskas. Esti membro de tutmonda komunumo ja estas io bela. Eĉ se...

Altkvalita televida bildo

30/12/2012 16:18
Jam de kelkaj jaroj troviĝas en nia hejmo televidiloj kiuj permesas spekti televidajn kanalojn kiuj elsendas bildon kun alta difino. La televida bildo en tiu kazo havas pli da bildpunktoj kaj tial ĝi montras pli da detaloj kaj la konturoj estas pli klaraj. Kvankam do ni posedas taŭgajn...
<< 8 | 9 | 10 | 11 | 12 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.