Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Li amas labori

28/01/2013 16:27
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Laŭ la Genezo, plej fortan punon ricevis Adam pro sia malobeo: la devon ŝvite perlabori la vivon. Tio signifas, ke por plej multaj homoj laboro estas puno, foje eĉ torturo. S-ro Walter Orthman ne estas ordinara homo. Tiu...

Graso influas la kvaliton de spermo

27/01/2013 18:02
Malaltiĝas la kvalito de la viroj - koncerne iliajn spermojn. Antaŭ nelonge esploristoj raportis ke francaj viroj produktas malpli da spermoĉeloj ol dum la 1980-aj jaroj. Nun sciencistoj informas: Saturitaj grasacidoj en la nutraĵo povus kulpi pri tio. Dum longa tempo sciencistoj dubis ĉu la...

Se mankas dormo, suferas la amo

26/01/2013 16:07
  Bone dormi tra la tuta nokto por multaj homoj restas ofte nura deziro, ĉar ili aŭ nur malfacile povas ekdormi aŭ ili vekiĝas dum la nokto kaj dum longa tempo ne sukcesas reekdormi. Tio kompreneble montriĝas negative la tagon poste ĉar mankas bonhumoro kaj vivoĝojo se oni sentas ankoraŭ...

Lerni la lingvon levas la memvalorsenton

25/01/2013 15:56
En mia sonartikolo pri la motivoj kial iu fariĝu uzanto kaj parolanto de Esperanto mi akcentis kiel plej gravan motivon la deziron plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo. Povas esti ke multaj geaŭskultantoj pensas ke por ili tiu motivo ne estis la decida faktoro por lerni la...

Nia historio finiĝas ĉiam hodiaŭ

24/01/2013 16:18
La jaro estas ankoraŭ juna kaj ne jam forgesiĝis ĉiuj bonintencoj. La deziro pri resp. la fido je ŝanĝiĝo laŭ esploristoj tamen ne estas tiel granda kiel kelkaj kredigas okaze de la jarŝanĝo. Supozeble precize hodiaŭ oni fariĝis la persono kiu oni volas resti ĝis la fino de la vivo. En ĉiu aĝo...

Ĝisdatigoj pri la pseŭdocerealo "kvinoo"

23/01/2013 16:26
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Ĉiu medalo du flankojn posedas. Unuflanke, la laŭmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuraĝigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. (Vidu mian sonartikolon el la 1-a de junio 2012). Aliflanke, laŭ lastatempaj...

Poezio bonfaras al la cerbo

22/01/2013 16:53
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ofte oni legas kaj aŭdas de intelektuloj komentojn malŝatajn, eĉ  ridindigajn, pri la tiel nomata “memhelpa literaturo”. Temas pri verkoj, kiuj proponas psikologiajn kaj filozofiajn pensojn kaj konsilojn kun la celo...

Anda el la Andoj

21/01/2013 17:03
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo La pentraĵo estas farita de Luch OFER, la filino de la verkistino, en la jaro 1991. Tiam la pentristino estis 18 jara. Antaŭ tre tre longe, ĉe la piedoj de la Anda montaro, troviĝis eta vilaĝo, kie loĝis diligenta knabino. Ŝia nomo...

E-kuketoj

20/01/2013 15:58
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Tiel nomatan E-etoson, kiun ĝuas E-amikaro dum siaj renkontiĝoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed ĉu eblas sole paroli dum pli longa tempo....

Kreiva reciklado

19/01/2013 16:05
Manteloj el tetrapakoj, vestaĵoj el malnovaj poŝtosakoj kaj kuŝkaresinda ŝalo el forĵetitaj Teddy-ursoj. Kion aliaj sentatente forigas el sia havaĵo, tion Katell Gélébart kolektas, donas al ĝi atenton - kaj novan vivon. Finistère, "Fino de la mondo", tiel nomiĝas regiono en Bretonio el kiu...
<< 6 | 7 | 8 | 9 | 10 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.