Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Vintra ĝojo - filmeto

26/02/2013 16:42
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Hodiaŭ mi prezentos al vi filmeton. Mi ekpensis, ke antaŭ ol rigardi, vi tralegos la tekston, kiu aperas dum la laŭvicaj filmscenoj. En ĝi vi rigardos kelkajn gastojn de mia vintra ĝardeno. Ili estas pruvo, ke la vintro...

La blinda bankisto

25/02/2013 16:17
En la universitata kvartalo de la Kenyatta universitato ĉiuj konas lin kiel bankiston kiu ne kapablas vidi ion: Dennis Nyariaro, 25-jara, estas blinda kaj tio estas lia plej granda pluso: Ĉu monbileto estas falsa, tion li povas senti. Pro lia blindeco li nur malrapide aliras sian celon, nome...

Ĉeĥa paradokso

24/02/2013 16:09
En mia lando Aŭstrio la socialdemokratoj en la ĉefurbo Vieno kaj en aliaj grandaj urboj estas la plej forta partio. Ili koalicias en Vieno kun la Verduloj. Aliflanke la konservativa kristandemokrata Popolpartio estas plej forta en malpli grandaj urboj kaj en kamparaj kaj montaraj regionoj. Do oni...

Fejsbuko jen kaj jen utilas

23/02/2013 15:54
Kiam mi reaktivigis la Esperantan Retradion antaŭ 2 jaroj, miaj filoj konsilis al mi aliĝi ankaŭ al la socia reto "Facebook" por esti en pli proksima kontakto kun la geaŭskultantoj. Kvankam mi estis skeptika, mi aliĝis al Fejsbuko, sed ne donis iujn ajn personajn datumojn, do faris nur la...

Nepra edukado pri socia sekso

22/02/2013 19:06
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Supermodelinoj, en la nuna amaskomunikila mondo, revigas la plejmulton da viroj kaj verŝajne ankaŭ plej grandan parton de junaj virinoj. Fakte tiu ŝajna brila sukceso de virinoj emas subtaksigi la diskriminacion, pro kiu ili...

Pudingo 'Berlino'

20/02/2013 15:32
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo Recepto adaptita de Roland Schnell el Berlino.

Esperanta Retradio dujariĝas

20/02/2013 15:24
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo Saluton, geamikoj! Okaze de la 2-a datreveno de ERR, mi deziras al ĝi longan bonan vivon. Dankon al la geaŭskultantoj! Gratulon kaj dankon al Anton kaj al miaj kolegoj en la teamo! Mi multe aprezas la valoron de ERR, ĉar ĝi estas...

Helpu infanon ami librojn

20/02/2013 07:31
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Mi havas amikon, kiu konstante ripetas: ekzistas du specoj de homoj -  tiuj, kiuj amas librojn, kaj la ceteraj homoj. Eble ĉi tiu frazo sonas iom diskriminacie, sed ĝi enhavas  esencan veraĵon, nome ke la kutimo...

Abundas tersimilaj planedoj

19/02/2013 16:37
En nia galaksio, en la lakta vojo laŭ nova analizo abundas tersimilaj planedoj. Eĉ en nia proksima kosma najbareco devas ekzisti tiaj mondoj. Tion montras datumoj de la aluniversa teleskopo "Kepler". "Ni ĉiam estis pensantaj ke ni devus traserĉi nemezureblajn distancojn por trovi tersimilan...

Ranidoj servas kiel modelo

18/02/2013 17:03
Ranidoj kaj lacertuloj posedas mirindajn kapablojn: Se ili perdas sian voston, tutsimple post kelkaj tagoj ili havas novan. Esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn de tiu regenero. Al homo povas jen kaj jen rapide okazi akcidenteto: Oni frotvundiĝas aŭ pro malatento tranĉas sin en la...
<< 3 | 4 | 5 | 6 | 7 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.