Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Muziko laŭ nombroj

18/03/2013 15:42
Antaŭ 30 jaroj publikiĝis la MIDI-normo. Ĝis hodiaŭ ĝi donas la takton al la muzika mondo. Moderna hejma studio sen tiu MIDI ne estus imagebla. Oni imagu ke sur komputilon oni instalus la tute unuan mastruman sistemon de Vindozo el la jaro 1983. Per tiu programo el la komputila ŝtonepoko neniu...

Kulturportantoj por Esperanto

17/03/2013 16:48
Ĝenerale homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto decidas lerni ĝin ĉar ili sentas bezonon lerni lingvon kiu donas al ili la perspektivon ke ili kapablos regi ĝin pli bone ol la aliajn lingvojn kiujn ili devas lerni. Esperanto ja estas kompare kun plej multaj lingvoj decide pli facila laŭ multaj...

Kripla lupino kaj lupo: amrakonto

16/03/2013 16:26
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Emocio en la bestoĝardeno 'Ramon', la dominanta (aŭ "alfa") masklo de la grego da lupoj vivanta en la bestoĝardeno "Safari" de Ramat-Gan en Israelo, elektis, kiel novan kunulinon, la kriplan lupinon "Trifolio", havantan nur...

Transsendado de pensoj

15/03/2013 16:55
Sonas pli laŭ "fikcio" ol laŭ "scienco", sed vere esploristoj sukcesis kunligi la cerbojn de du ratoj. La bestoj sekve povas rekte komuniki unu kun la alia kaj tiamaniere kune solvi simplajn taskojn. De jaroj pluraj grupoj de esploristoj provas konstrui tiel nomatajn...

Maizo baza nutraĵo de jam 5000 jaroj

14/03/2013 19:59
Maizo estas nutra planto el Ameriko kiun la eŭropanoj ekkonis same kiel la terpomojn nur post la malkovro de la nova kontinento en la jaro 1492 de Kristoforo Kolumbo. Intertempe maizo fariĝis en la tuta mondo grava baza nutraĵo kaj maizo nun eĉ estas kultivata en sufiĉe malvarmaj zonoj. Sed kiel...

Rebonigi aŭdkomprenon

13/03/2013 17:39
Per celita trejnado homoj en progresinta aĝo laŭ studaĵo povas rebonigi sian aŭdkapablon en laŭta medio. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Evanston en Usono. La trejnado efikis tiel ke signaloj denove pli rapide estis prilaborataj en la nervosistemo. En maljuna aĝo homoj suferas...

Pri interreto kaj ... vino

13/03/2013 16:59
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Antaŭ kelkaj tagoj mia juna nevo invitis min al vespermanĝo en movoplena restoracio, kiun li kutimas frekventi. Kvankam tio okazis post ordinara labortago, la restoracio estis plenplena, kaj ni devis vice atendi liberan...

Verŝajne la plej altaj

12/03/2013 20:14
Tiun ĉi sonartikolon verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Ĉiam ĝojigas min, kiam la lernanta E-on persono progresas kaj per tio ĉi pruvas, ke ties instruisto ne eraras kaj la reguloj de la lingvo bone funkcias por ĉiu, kiu intencas diligente lerni. Al tiu ekzemplo apartenas mia samklubano...

Lokustoj! Lokustoj!

11/03/2013 17:40
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Kroniko de invado   El la biblia rakonto de la dek plagoj de Egiptujo, jen la priskribo de la oka plago, invado de lokustoj (t.e. akridoj) laŭ la traduko de L.L.Zamenhof (citaĵo el la libro ELIRO ĉapitro 10, versikloj...

Kion alportas komputiloj kaj interreto al Esperanto?

10/03/2013 19:54
Tiun ĉi prelegon mi prezentis la 21-an de februaro en la Esperanto-klubo de Prago Dum proksimume la sama tempo kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron pri la Internacia Lingvo en la mondo aperis ankaŭ nova teknika helpilo por akceli rektan internacian komunikadon: la telefono. Ambaŭ -...
<< 1 | 2 | 3 | 4 | 5 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.