Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Suspektinda enigmo pri "Homo sapiens sapiens"

29/11/2012 17:51
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Kio okazis al ĉiuj aliaj specioj de homoj? Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe kaj sufiĉe ofte eĉ samloke, malsimilaj...

Ne neglektu lumon, bonvolu!

28/11/2012 16:48
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Dum la lastaj jaroj, depresio  montriĝis tre ofta malsano. Ĉu la kvanto da kazoj plimultiĝas, ĉu oni pli ofte diagnozas ĝin – la fakto estas, ke en la tuta mondo ĝi montras preskaŭ epidemiajn ciferojn. Pro...

Pizkolbasa supo

27/11/2012 18:42
Antaŭ kelkaj tagoj en familia rondo mia filo rakontis ke dum lia infanaĝo mi sufiĉe ofte preparis por li pizan supon. Tio nome estis rapidprepara supo kiu bone nutras kaj estas tre bongusta. Tamen eĉ mi estis preskaŭ forgesinta ĝin, ĉar estas supo kiun oni manĝis prefere dum la postmilitaj...

Energikonzernoj cedos potencon

26/11/2012 17:09
Revolucion en la energiproduktado postulas esploristo de la universitato de Linz, Niyazi Serdar Sariciftci, ĉar la atomenergio ne povas solvi la energiproblemon. "Ni bezonas malcentran produktadon kaj provizadon de energio el sunradiado", diras la profesoro pri fizika ĥemio kaj estro de...

Pri nia lingvo

25/11/2012 15:46
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia el Pollando kun eksterlanda gasto en nia klubejo Kiam de tempo al tempo al ni alvenas esperantistoj el alia lando, tiam en la klubejo okazas granda festo. Ĝuste nun ni havis la okazon gastigi esperantistinon el Svedio dum...

Mankanta dormo vekas manĝemon

24/11/2012 18:25
Kiu nesufiĉe dormas, tiu emas havi pli grandan apetiton kaj verŝajne dikiĝos. Aktuala studaĵo nun montras kio kaŝiĝas sub tiu efiko. Kulpas laŭ tio la hormonoj - tamen ĉe viroj kaj virinoj laŭ tute malsamaj manieroj. Dum kelkaj tagoj tutsimple ne eblas satmanĝi. Malgraŭ la granda porcio...

Eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas

23/11/2012 16:50
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Momentoj de teruro kaj literatura citaĵo Lerta saĝulo estas tiu, kiu kapablas sin liberigi el grava danĝero, kiun prudenta saĝulo jam dekomence evitus. Sed verŝajne eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente...

Nutraĵoj ŝanĝiĝos kun la klimato

22/11/2012 15:47
La produktantoj de nutraĵoj laŭ nova studaĵo devas prepari sin al dramecaj ŝanĝiĝoj pro la ŝanĝiĝanta klimato pro kio ili mem kunrespondecas. La produktado de mondskale bazaj nutraĵoj kiel tritiko, rizo kaj maizo ricevas defion per "novaj veteraj skemoj". Tion diras la raporto de la...

Legi tekston

21/11/2012 16:56
Kiam oni legas tekston, oni vidas bildon kiu konsistas el vortoj kiuj siavice konsistas el literoj. Tamen kvankam temas pri bildo, la leganto ne vidas ĝin kiel tuton, sed por kompreni la enhavon de tiu bildo, la leganto devas kvazaŭ skani ĝin. Tiu skanado en la kazo de la latina skribo...

Interreta virtuala ludo por maljunuloj

20/11/2012 17:08
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Oni jam longe diskutis pri tio, ĉu videoludoj bonfaras, malbonfaras aŭ indiferentas koncerne infanojn kaj gejunulojn. Malmodera, longtempa, tro ofta ludado antaŭ la komputilo kompreneble povas damaĝi okulojn kaj...
<< 12 | 13 | 14 | 15 | 16 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.