Blog

Pli da daŭrigantoj

15/05/2012 18:22



Kompare kun la antaŭaj jardekoj nun en la epoko de la interreto ne plu estas problemo atentigi pri Esperanto. Necesas nur inteligente fari tion. Oni povas ekzemple koncentriĝi je diversaj celgrupoj. Kaj ankaŭ la enhavo de la varba mesaĝo devas esti taŭga por allogi homojn. El tiuj kiuj atentiĝas pri Esperanto certa parto havas intereson alproksimiĝi al la lingvo, plej ofte pro scivolemo. El tiuj interesuloj certa parto eklernas la lingvon, hodiaŭ plej ofte en la interreto ekz. ĉe lernu.net.

Ĝis tiu punkto tio sufiĉe bone funkcias. Sed kio sekvas poste? Ĝis kiu grado la homoj ellernas la lingvon? Kiom da homoj rezignas pri plua okupiĝado pri Esperanto? Alivorte dirite: Post la fazo de la lingvolernado venas kriza fazo, nome la fazo de daŭrigado sen praktika aplikado de la lingvo ie en Esperantujo.

Kiel eblas teni la intereson de tiuj homoj kaj instigi ilin al plua lernado? Ni devas konscii ke granda parto ĉiukaze rezignos pri daŭrigado ĉar unuflanke la kapabloj mem lerni la lingvon ĝis supra nivelo estas tro limigitaj kaj aliflanke la praktikaj avantaĝoj estas tro nebulecaj.

Sed perdi tiajn homojn estas elteneble. Ni ja bezonas homojn kiuj regas la lingvon tiel bone ke ili kapablas esprimi sin per kompletaj frazoj en Esperanto kaj ke ili regas la akuzativon kaj scipovas tajpi supersignitajn literojn. Kaj gravegas ke ili entute kapablu paroli la lingvon kun bona prononco.

Ĉio tio ne falas de la ĉielo sed postulas persiston en la okupiĝo pri la lernado de la lingvo kaj la perfektiĝado en ĝi. La solvo povas nur veni el la interreto, ĉar plej multaj novaj E-parolantoj ne havas kontakton kun iu loka E-grupo kaj ofte eĉ ne estas konsilinde peri kontakton al loka grupo ĉar tio povus forpeli la interesulon.

Do la oferto pri eblecoj praktiki la lingvon pere de la interreto devas esti laŭeble vasta kaj altkvalita. Tio koncernas kaj la lingvan nivelon kaj la nivelon de la prezentataj enhavoj. Plej grava estas la parolado de la lingvo: Ju pli da voĉoj aŭdiĝas des pli da homoj restas daŭrigantoj. La fokuso de nia agado devas direktiĝi al tiu tasko: oferti pli da parolado en Esperanto por teni pli da homoj ĉe nia lingvo.

La Esperanta Retradio estas fidinda provizanto de bonaj paroladoj en Esperanto. Kaj tiu oferto certe ne estas tro. Ni bezonas pli da parolado por havi pli da daŭrigantoj.

Kreskas la konsumo de oranĝa suko

14/05/2012 18:52



Kvankam mia kutima trinkaĵo estas pomsuko kun mineralakvo mi ankaŭ tre ŝatas oranĝan sukon. Mi trinkas ĝin precipe matene kun iom da varma akvo kaj kun kulerpinta kvanto da vitamino C-pulvoro. Ĉar la prezo de oranĝa suko ĉiam estas pli alta ol tiu de pomsuko mi atentas pri tiu prezo kaj ĉiam kaptas la okazon por provizi min per bela stoko da oranĝa suko el specialaj ofertoj.

Dum la pasinta jaro la prezo estis sufiĉe alta kaj mi supozis ke eble ie la rikolto ne estis bona kaj ke pli da homoj ekz. en orienta Eŭropo aŭ en Ĉinio aĉetas pli da oranĝa suko tiel ke ĝi malabundiĝas sur la merkato. Kaj nun mi povis legi informojn pri la merkata situacio: Estas tri firmaoj el Brazilo kiuj disponas pri 80 procentoj de la oferto sur la monda eksporta merkato. En Brazilo kreskas 60 procentoj de la tutmonde rikoltitaj oranĝoj: 30 procentoj kreskas en Usono, sed la usonanoj konsumas eĉ pli ol ili mem produktas kaj tial ili mem devas importi oranĝojn resp. oranĝosukan koncentraĵon el Brazilo.

Por produkti 100-procentan sukon oni aldonas al unu porcio da koncentraĵo 5,6 porciojn da akvo. Pasintjare la rikolto en Brazilo estis malbona, dum por ĉi tiu jaro oni atendas tie bonan rikolton. La nova rikolto almerkatiĝos dum julio. La prezojn oni fiksas ĉiam por unu jaro. Mi vere miras ke la monda oranĝa merkato estas tiel forte regata de brazilaj firmaoj.

Mi pensis ke ankaŭ sudeŭropaj landoj kiel Grekio, Italio kaj Hispanio povus esti eksportantoj de oranĝoj resp. de oranĝosuka koncentraĵo. Nome en niaj vendejoj aĉeteblas oranĝoj kiuj venas el diversaj landoj, ekz. ankaŭ el Israelo. Sed verŝajne la prezo por oranĝoj el tiuj landoj estas multe pli alta kaj tial oni ofertas nur la kompletajn fruktojn kaj ne produktas grandkvante oranĝosukan koncentraĵon.

Ĉiukaze pli kaj pli da homoj trinkas oranĝosukon, precipe en landoj kie la loĝantaro forte kreskas, kiel Hindio kaj Ĉinio, kaj tio sentiĝas en la monda merkato. Do mi ne estas optimisma ke la prezo por oranĝa suko restos stabila, sed ke ĝi plialtiĝos kiel jam okazis por aliaj nutraĵoj. Aliflanke tio estas ŝanco por malpli grandaj produktantoj de oranĝoj. Ili povus fariĝi kunagantoj en tiu merkato. Mi pensas precipe pri Grekio kie la ekonomio devas resaniĝi. Tiu resaniĝo apenaŭ povas veni de la industrio sed ĝi devas veni el la agrikulturo kun industria prilaborado de la agrikulturaj produktoj.

Ambaŭ povas profiti: Kaj la konsumantoj kaj la produktantoj de oranĝoj. Espereble la merkataj mekanismoj reguligos tion.
 

Diamantoj plej multe brilas sur griza fono

13/05/2012 17:54

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



La satira sovetia romano "Dek du seĝoj"

Alkroĉitaj al ĉi tiu sonartikolo troviĝas la ligiloj al la libere elŝuteblaj klasikaj romanoj de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov, "Dek du seĝoj" kaj al ĝia daŭrigo "Ora bovido", elrusigitaj de la israela esperantisto Aleks Kerbel.

Tiuj verve tradukitaj malnovaj satiraj romanoj estas tre ĝuindaj, malgraŭ, ke la tradukisto uzas la ne-fundamentajn prefikson "pe" (por indiki kompletan plenumon de ago) kaj prepozicion "na" (por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj), kiuj miaopinie tute ne necesas kaj iom ĝenas la legadon.

Iom simpligante, oni povas dividi la satiran literaturon de la sovetia periodo en Rusujo en tri partojn. La unua parto estas la oficiala satiro, kiu celis moki la "malmultajn miskutimojn kaj malhelpojn el la estinteco", kiuj malfruigis la deziratan komunisman estonton.

La duan parton konstituis la satiro kontraŭ la sovetia reĝimo. Inter la reprezentantoj de tiu ĝenro troviĝas la satiraj libroj de Miĥail Bulgakov, "Hunda koro" kaj "Fatalaj ovoj". Dum la verkistoj de oficiala satiro atingis estimon kaj honoron, la libroj el tiu ĉi dua ĝenro estis severe malpermesitaj kaj sufiĉe ofte iliaj aŭtoroj enkarcerigitaj aŭ eĉ mortigitaj.

Tamen estis ankoraŭ tria ĝenro de satiro: libroj, kiuj eksplicite ne provis defii la sovetian idealismon kaj eĉ estis al ĝi lojalaj, sed kaŝe esprimis kritikajn vidpunktojn. Ĝuste tia estis la romano de Ilf kaj Petrov "Dek du seĝoj".

Ene de la rusa kulturo, oni konsideras tiun ĉi romanon klasika kaj fundamenta verko. Samkiel ĝia daŭrigo, "Ora bovido", ĝi akiris multnombrajn eldonojn kaj filmajn adaptojn kaj en Rusujo kaj eksterlande (unu el la plej konataj estas tiu de la usona reĝisoro Mel Brooks el la jaro 1970).

La romano "Dek du seĝoj" rakontas pri ĉasado de trezoro. En Rusujo de 1927, Ipolit Matveeviĉ Vorobjaninov, rusa eksnobelo trafinte la revolucian malfavoron, vivas ekzilita en provinca urbeto kiel griza sovetia funkciulo. Sed, tute neatendite, la maljuna bopatrino de Ipolit Matveeviĉ, ĉe mortosojlo, malkaŝas al li, ke siatempe ŝi kaŝis la grandvalorajn familiajn diamantojn en la remburaĵo de unu el dek du manĝoĉambraj seĝoj el sia malnova hejmo.

Sed nun la dek du seĝoj estas dissemitaj tra la tuta Rusujo. Tiel Ipolit Matveeviĉ freneze komencas tre malfacilan serĉadon, helpita de Ostap Bender, ruza fripono, kiu fakte fariĝas la vera heroo de la romano. Tamen, ekzistas ankaŭ alia konkuranto, patro Fjodor Vostrikon, kiu dum la pekkonfeso de la maljuna religia damo eksciis pri la sekreto kaj firmdecide ĉiakoste intencas al si alproprigi la trezoron.

La protagonistoj travivas sennombrajn aventurojn, amuze priskribitajn laŭ la plej bona ĝenro de prifripona romano. Tiel la verkistoj prezentas al la leganto vastan panoramon de homaj tipoj en la tiama Rusujo.

La personeco de la ĉefa protagonisto, Ostap Bender, tre elstaras en la sovetia literatura panoramo kaj ankaŭ tra la roluloj de la romano. Bender, kiu, laŭ kelkaj aludoj tie ĉi tie tra la romano, verŝajne estas eksmalliberulo post kondamno pro fraŭdo, reprezentas socian kriplulon de la socialista realismo. Li tute ne intencas partopreni en la konstruado de nova socio sed samtempe ne estas plene negativa heroo. Lia granda persona ĉarmo facile konkeras kaj la koron de virinoj kaj tiun de la legantoj.

Jen ĉi sube la ligiloj al la du libere elŝuteblaj esperantigitaj romanoj:
 

 

https://www.russievirtuelle.com/textes/Dek du segxoj.pdf

https://www.russievirtuelle.com/textes/Ora bovido.pdf

 

 

 

Prelegvojaĝo en la patrujo de Esperanto

12/05/2012 17:58

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia el Pollando



La 6-an de majo sian laŭvican turneon komencis la famulo de Esperantujo - Etsuo Miyoshi. Lia deziro estas apogi Esperanton en Pollando kaj mi nur menciu, ke la japana esperantisto kaj industriisto ricevis jam plurajn polajn distingojn pro la disvastigo de la pola kulturo kaj Esperanto en la mondo. Lia prelegvojaĝo ligiĝas kun la 125-jariĝo de Esperanto kaj ĝi daŭros ĝis la 22-a de la kuranta monato. Kiel kutime ĝi estas propra iniciato de Etsuo Miyoshi. Liaj prelegoj por polaj gestudentoj kaj ĉiuj laborkunsidoj kun polaj politikistoj okazas en la internacia lingvo traduke al la pola. La riĉa programo de la aranĝo povas okazi kunlabore kun la Pola Societo Eŭropo Demokratio Esperanto kaj helpe de polaj esperantistoj. La programo daŭras, tamen mi povas jam nun rakonti kelkajn detalojn, kiujn mi povis ĉeesti surloke.

La pasintan dimanĉon mi partoprenis kiel observanto dum la renkontiĝo kun du polaj politikistoj. Unu el ili estis eŭropdeputito kaj la alia - pola senatano, prezidanto de la Senata Komisiono pri EU. Dum instigaj interparoloj, kiujn kune kun du siaj polaj amikoj kaj EDE-anoj gvidis Miyoshi, la politikistoj esprimis sencon entrepreni paŝojn cele popularigi la ideon de Esperanto kiel komuna lingvo de oficialaj instancoj de EU. Necese laŭ ili estas tiucele trovi pluajn apogantojn de la ideo inter polaj deputitoj. Tial la reprezentantoj de la pola EDE deklaris disponigi ĉiujn informojn koncerne la jam okazigitajn interparolojn kaj interkonsentojn tiuteme kun reprezentantoj de la pola politika vivo. La pola sekcio de EDE forte substrekas rolon de Pollando kaj polaj reprezentantoj en EU pri la ebleco enkonduki la internacian lingvon kiel la polan inventaĵon. Laŭ antaŭdiroj kreiĝas eĉ grupo de polaj parlamentanoj intencantaj eklerni la lingvon. La alia celo de EDE-grupo estas ankaŭ la enkonduko de E-o en la polan eduksistemon, tiel ke ĝi fariĝu egalrajta lernoobjekto, elektebla samkiel aliaj fremdaj lingvoj. Koncernaj preparoj jam daŭras.

Lunde mi partoprenis en prelego por gestudentoj de la Mara Akademio, kaj marde en simila renkontiĝo en la Mararmea Akademio - ambaŭ en Gdinio. Kio estis laŭ mi grava dum tiuj ĉi tri aranĝoj? Grava por mi estis la fakto, ke diversaj eksteruloj povis ne nur ekaŭdi iom pri E-o. Ili povis ankaŭ ĝin aŭskulti kadre de okazintaj prelegoj. Kaj kio estas tre grava - ili povis vidi kaj ekaŭskulti, kiel flue povas interkompreniĝi en la lingvo veraj esperantistoj, des pli ke la eksterlandaj interparolantoj estis la japano kaj lia argentindevena sekretario. Eble en la kapoj de la atestantoj de la interparoloj en Esperanto ekbrilis penso, ke la lingvo estas io pli ol iu artefaritaĵo. Por ke tiel estu. Kaj ĉu la renkontiĝoj ekfruktos per novaj, junaj esperantouzantoj - ni vidos. Pozitiva interesiĝo estis. La junularo starigis ĉe okazo multajn demandojn, kiuj esprimadis vaste konatajn dubojn pri Esperanto. Je tio la gejunuloj ekaŭdis, ke komprenble hodiaŭ la angla kvazaŭ regas en plimulto da okazoj. Tamen valoras memori, ke iam similan rolon ludis la franca. Kaj eble estonte la rapide evoluanta ĉina mastrumado ĉinigos la mondon. Krome kiu antaŭ nelonge supozus, ke granda eŭropa lando rezignos pri sia germana marko por akcepti eŭron? Tra la mondo okazas tiel neantaŭvideblaj ŝanĝoj, ke ĉiam pli ebla fariĝas akcepto de komuna lingvo kiel la dua apud la naciaj - firme opinias EDE. Mi deziras aŭdigi, kiel instigas polojn Etsuo Miyoshi finante sian prelegon: "Mi pensas, ke se vi kolektos la forton de via popolo, Esperanto forigos la miljaran lingvan muron. Eĉ malgranda grupo per forta volo povas okazigi grandajn ŝanĝojn. Poloj, vi montru la vojon!"

Povi observi kaj analizi ĉiuspecajn manifestiĝojn de aktiveco de niaj samideanoj mi trovas ege interesa. Lastatempe ankaŭ EEU faris sian proponon, ke EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la vortoj de Umberto Broccatelli.

Kadre de ERR ni okupiĝas pri la parola E-kulturo. Evidentiĝas, ke ĉiujn nin t.n. samideanojn kunligas la sama uzata de ni lingvo, kiun ni deziras proponi al la tuta homaro. Ni ĉiuj esperas, ke la mondo povas kaj devus akcepti ĝin por pacaj celoj. Ĉu kondukas tien malsamaj vojoj?

https://peranto.posterous.com/private/cBieJvFamD#

Literaturo per komputiloj

11/05/2012 17:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo



Hodiaŭ mi legis ĵurnalan raporton pri la Nobel-premiita perua verkisto Mario Vargas Llosa, kiun mi tre admiras. Kaj ĉar la temo de la raporto estis literaturo – unu el miaj plej fortaj interesoj – tial mi aparte atentis pri ĝi. La raporto devenis de intervujo, kiun la intelektulo faris kun ĵurnalisto, en Hispanujo, okaze de la celebro de tricent-jara vivo de la nacia biblioteko. La 76-jara peruano parolis pri sia pasio pri legado, ekde infana tempo, pri la naskiĝo de sia literaturemo, pri sia amo al bibliotekoj kaj pri sia timo, ke elektronikaj aparatoj damaĝos la enhavon de verkarto. Li antaŭvidas, ke literaturo kreita per kaj por komputiloj (porteblaj) suferos la saman riskon, kiu okazis rilate televidon, ĉar ĝi falos en banalecon kaj frivolecon. “Tion mi timas, kaj mi fervore esperas, ke ĝi ne okazos”, li diris.

Kontraŭe al ĝenerala opinio, li pensas, ke elektronikaj libroj ne estas oportuna perilo por altnivela literaturo. Same kiel televido, kiu havas eksterordinaran povon atingi grandan publikon, sed tute ne sukcesis fariĝi perilo de grandaj ideoj, en arto, en literaturo. Por atingi grandajn homamasojn, televido celas malaltan nivelon. Ĝi prezentas foje akceptindajn distraĵojn kaj vidindajn programerojn, sed ĝi neniam anstataŭos la spiritan ĝuon legi klasikajn aŭtorojn, kiel Proust aŭ Joyce.

En homplena salono – krome multaj homoj akompanis la intervjuon ekstere, per granda ekrano – Vargas Llosa asertis, ke la plej grava afero, kiu okazis en lia vivo, estis legolerno, kiam li estis kvinjara. De tiu tempo, li povis travivi “grandajn spertojn”, danke al libroj. “Legado ŝanĝis mian vivon”.

Kiam saĝa, klera homo diras ion tiel emfaze, konvenas atenti kaj pripensi. Ĉu li plene pravas? Ĉu komputiloj endanĝerigas altan literaturon?

Tiuj ĉi demandoj estas por mi aparte gravaj ĉar mi estas konvinkoplena Esperantisto. Kaj Esperantistoj klare komprenas, ke literaturo estas esenca faktoro por estiĝo kaj plua vivanteco de lingvo, ekzemple de Esperanto. Se Zamenhof ne atentus pri literaturo jam dekomence, certe Esperanto ne tiel sukcese firmiĝus. Sekve, la Esperantomovado tute ne rajtas neglekti tian faktoron, sub risko de malfortiĝo: teorie, ĉiu Esperantisto estas amanto de libroj kaj de literaturo, laŭ ĝiaj plej diversaj branĉoj kaj tipoj. Tamen, dum jardekoj de mia Esperantisteco, mi observas, ke la Esperanta popoleto ne multe legas altan literaturon. Ili preferas revuojn kaj gazetojn, kaj nun... interretan legadon. Kaj mi demandas: ĉu interretaj tekstoj estas ja malbonaj? Tute ne! Mi ofte trovas en la virtuala mondo instruajn, klerigajn kaj plezurigajn legaĵojn. Sed ĉu tio sufiĉas? Ankaŭ ne!

Kiel atentigas Vargas Llosa, ĉu ni devas timi, ke pro la interreta allogado ni forgesos la tekstojn de Zamenhof, Kabe, Auld, Julio Baghi, Stellan Engholm, Piron kaj tiom multaj aliaj klasikuloj, kiuj pene formis nian kulturon? Ĉu estus impertinente proponi al la karaj aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio, ke ĉiutage, kiam vi malŝaltos viajn komputilojn, vi rezervu almenaŭ duonhoron en kompanio de tradicia papera libro, en kompanio de bona aŭtoro el nia panteono? Kompreneble, se vi emas fari tion per la luma ekrano de via komputilo, mi same gratulas vin!

Feriadoj por pensiuloj dum flanka sezono

10/05/2012 17:50



La prezoj por feria vojaĝo kaj restado en alia lando varias laŭ sezono. Dum la alta sezono - tio povas esti dum somero en sudaj landoj aŭ dum vintro en montaraj landoj - la prezoj por alveturo kaj restado estas plej altaj. Dum la alta sezono kutime la hoteloj estas plenplenaj kaj la servistaro havas pli ol sufiĉe da laboro. Alie aspektas la afero dum la flankaj, malaltaj sezonoj: La hoteloj apenaŭ havas gastojn kaj la servistaro enspezas nur malmulte da trinkmono.

Tial organizantoj de vojaĝpakaĵoj kunmetas specialajn ofertojn por logi homojn al vizitindaj celoj. Sed tio ne estas tiel facila, ĉar oni ja devas trovi homojn kiuj havas tempon kaj monon por pasigi kelkajn tagojn aŭ semajnojn en iu feriejo aŭ en alilanda urbo. Kutime ja la homoj laboras kaj ne ŝatas konsumi forpermeson dum tiu tempo. La infanoj ja ankaŭ estas en lernejo kaj tial ne eblas forveturi kun ili.

Kiuj ja havas sufiĉe da tempo kaj ankaŭ iom da mono, estas la pensiuloj. Plenigi hotelojn per pensiuloj dum flanka sezono ja ne estas nova ideo, sed oni povus ankoraŭ pli da pensiuloj logi al restadoj en aliaj landoj. Ĝuste tion proponas la komisionano por industrio kaj turismo de EU, Antonio Tajani. Li volas subvencii feriadojn por pensiuloj en la flanka sezono. La interŝanĝa programo replenigu la turismajn kasojn.

La ideo de Tajani estas konsiderebla kiel klasika duobla profito-situacio: Eŭropaj pensiuloj pasigas la flankan sezonon en alia eŭropa membroŝtato kaj tiel plenigas la malplenajn feriejojn kaj buĝetajn kasojn - kun financa subteno de EU. En letero al la 27 landaj registaroj de EU li varbos por sia ideo.

Laŭ lia ideo ekzemple pensiuloj el Norda Eŭropo pli ol nun pasigu restadojn dum vintro en la sudo kaj sudeŭropanoj povus dum la plej varmegaj monatoj vojaĝi al Norda Eŭropo. La celo estas havi pli altan kaj pli ekvilibran uzon de la kapacito de la feriejoj. Jam funkcias simila modelo en Hispanio. Tie oni subvencias feriadojn de enloĝantoj el ĉirkaŭ 20 landoj de EU se ili venas dum flanka sezono. Laŭ Tajani tio estas eĉ profitiga negoco: "En 2009/10 por ĉiu eŭro da subvencio refluis 1,32 eŭroj da impostaj enspezoj."

Laŭ Tajani tamen ne nur profitus la sudaj landoj. "Precipe Germanio kun sia centra situo, la modera klimato kaj la riĉa oferto je kulturo estas populara celo por feriado", diris la komisionano de EU. Ekzemple profitus hoteloj, restoracioj, muzeoj kaj operejoj, se eksterlandaj turistoj vojaĝas al Germanio dum flanka sezono.

Volontulaj helpantoj havas pli da infanoj

09/05/2012 18:23



Viroj kiuj engaĝiĝas en volontula laboro mezume havas pli da infanoj. Laŭ antropologoj en Vieno helpo kaj kunlaboro evidente estas profunde enradikiĝinta principo de la homa evoluo. Kiam helpo kaj kunlaboro estas konstatebla ĉe viro tio verŝajne estas alloga por partnerinoj.

Laŭ supozo de la esploristoj volontula laboro permesas konkludi pri pli da engaĝiĝo en la edukado de infanoj, pri pli alta socia statuso kaj pri pli granda socia reto. Tio povas helpi trovi respondon al la ofta demando: "Kial ni helpas al homoj kun kiuj ni ne estas parencaj?"

Kun niaj infanoj ni kundividas proksimume 50 procentojn de nia genetika materialo. El la vidpunkto de la homa evoluo tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj kial parencoj reciprokas helpon. Tio ja kontribuas porti la proprajn genojn en la sekvan generacion. Aliflanke la helpo al tute fremdaj homoj aŭ la kunlaborado kun ili unuavide ŝajnas el tiu vidpunkto malpli sencohava. Tamen kunlaboro inter neparencoj ĝuste ĉe la homo estas vasta fenomeno. Kiu helpas, tiu ricevos helpon.

Kial viroj kiuj longdaŭre engaĝiĝas pri volontula laboro vere havas mezume pli da infanoj, tio ne jam estas klara, sed la esploristoj havas pri tio supozojn. Ili kredas ke viroj kiuj trovas tempon kaj energion por volontula laboro estas ankaŭ allogaj por partnerinoj ĉar ili eble zorgos pli pri la partnerino kaj ŝiaj infanoj. Laŭ la evolubiologo virino havas multajn kaŭzojn elekti viron kiu plenumas volontulan laboron.

La biologio eltrovas pli kaj pli ke ni homoj estas ekstreme kunlaboremaj kaj ke nin homojn la kunlaboro portis tien kie ni hodiaŭ troviĝas. Ni scias ankaŭ ke kunlaboro alportas ekonomian profiton, ĉiukaze certe pli ol sensenca konkurencado.

La esploristoj volas eltrovi kiuj kondiĉoj kondukos al pli da infanoj. Studaĵoj pruvas ke virinoj kiuj ricevas multe da subteno de familianoj, mezume havas pli da infanoj.

Nova trajno "Italo"

08/05/2012 18:43



Por E-parolanto la libera vojaĝado tra Eŭropo estas tre grava progreso. Sed por vojaĝi oni bezonas ankaŭ transportilojn. Precipe por la vojaĝado tra la kontinento ni disponas en Eŭropo pri bonega transportilo: la fervojo. Okazas modernigo de la fervojaj linioj kaj de la trajnoj. La gvidanta lando en tio estas Francio. Tie jam de jardekoj funkcias la "Trajno je granda rapideco" - TGV kaj do la konstruantoj de modernaj rapidaj trajnoj en Francio disponas pri jardeklonga sperto. Tiun sperton ili povas ankaŭ eksporti al eksterlando kaj tial ekzemple la nova fervoja oferto en Aŭstrio funkcias per trajnoj konstruitaj en Francio.

Pro la altaj necesaj investoj en la infrastrukturon de fervojoj ĝis nun plej multaj fervojaj kompanioj estis ŝtataj, sed en EU monopoloj estas malŝatataj kaj tial nun iom post iom aperas privataj ofertantoj de fervojaj servoj. La plej nova el ili estas la privata itala fervoja kompanio NTV - Nova Transporto de Vojaĝantoj kiu ĵus ekfunkciigas rapidegan trajnon "Italo" sur la fervoja linio Napolo - Milano kun haltoj en Romo, Florenco kaj Bolonjo. La modernega trajno estis konstruita en Francio de la kompanio Alsthom kaj la trajnoj kapablas veturi 360 km/h kvankam la relvoja infrastrukturo permesas nur 300 km/h. Oni pliampleksigos la fervojan servon ekde aŭtuno ankaŭ al Venecio, Torino kaj Salerno.

La elstara persono de la entrepreno estas la prezidanto de NTV - Luca Cordero de Montezemolo, samtempe prezidanto de la konata produktanto de rapidegaj aŭtomobiloj - Ferrari. Laŭ Montezemolo la kompanio NTV ankaŭ intencas veturi ekster la limojn de Italio, nome al Munkeno kaj Vieno, sed nun kompreneble necesas unue konkeri la italan merkaton. Krom Montezemolo ankaŭ aliaj italaj industriuloj kaj la ŝtata franca fervojo estas partneroj ĉe NTV.

La NTV-projekto pro diversaj kialoj havas modelan karakteron. Per la investo en alteco de 1,1 miliardoj da eŭroj kreiĝis 1000 novaj laborlokoj kaj tio estas por Italio kiu ja travivis multajn krizojn grava signalo por kreskado. Jam post du ĝis tri jaroj oni volas konvinki 9 milionojn da pasaĝeroj pri la kvalitoj de la "Italo" kio korespondus al merkata kvoto de 25 procentoj. Unuajn profitojn oni atendas en la jaro 2014.

La ŝtata fervoja kompanio Trenitalia tamen restas sentima. Ankaŭ tie oni plibonigos la oferton per novaj trajnoj kaj per plibonigo de la relvoja infrastrukturo kio ebligos rapidecon ĝis 360 km/h.

Ni konsumantoj kaj eblaj pasaĝeroj de pli modernaj fervojaj servoj povas nur ĝoji pri tiu progreso. Ni havos pli da eblecoj komforte vojaĝi per fervojo kaj tio eĉ je pli favoraj prezoj ol ĝis nun. Tio plifaciligos ankaŭ la renkontiĝojn de E-parolantoj ie en Eŭropo.

Nova lambado por nia movado

07/05/2012 20:00

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



El la pola retradia elsendo de la 24-a de aprilo, mi eksciis pri nova franca-esperanta lambado. Gilbert Drigon komponis la muzikon kaj la tekston en la franca kaj en Esperanto verkis Lorenzo Tomezzoli. Ili bonvenigas ĉiujn ajn adaptaĵojn al aliaj lingvoj kondiĉe, ke la parto en Esperanto ne estos ŝanĝita.

Instigante miajn muzikkapablajn samideanojn entrepreni trafan adapton al la hebrea por ĝin uzi por diskonigi Esperanton, mi scivoleme iom esploris tiun fascinan ritman dancon.

Je la fino de la okdekaj jaroj naskiĝis kaj disvolviĝis en Brazilo nova danco, plena de ritmo kaj pasio, nerezistebla vortico de energio kaj volupto, kiu kaptas la atenton de la paroj: la "Lambado". La fenomeno komenciĝis en de Rio-de-Ĵaneiro kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en la plaĝoj de Kopakabana kaj tra Sao Paŭlo, Sankta Katarina, Porto Seguro, Baĥia, Belo Horizonte kaj Porto Alegre, konkeris la tutan mondon.

Neniu povas resti senmova, kiam tiu ĉi muziko komenciĝas: oni ekdancas, tremo skuas la membrojn, dum la pensoj flugas al ravaj ardaj noktoj apud la Pacifika Oceano sub sorĉa luno.

La lambado, kvankam moderna esprimo de korpoj en movado, fakte devenas el malnova brazila danco. Ĝia aparteco estas, laŭ renoviĝinta malnova tradicio, la ekstrema proksimeco de la du kundancantoj, ĝis kontakto kun diversaj partoj de ilia korpo, kiel brakoj, kruroj kaj ventro.

Tre erotika estas la ĉefa paŝo, kiam la vira kruro enŝoviĝas inter la kruroj de la virino, dum iliaj manoj kuntuŝiĝas je alteco de vizaĝoj kaj ŝultroj. La flankoj svingiĝadas tien kaj reen anticipante la krurajn movojn (tio eble estas la plej malfacila parto por komencantoj). Sed la lambado estas ĉefe improvizaĵo: la dancantoj, kvankam sekvante ĝiajn bazajn paŝojn, povas ilin libere kaj persone interpreti, tiel kreante senfinajn dancvariantojn.

Tiu ĉi danco atingis Eŭropon en somero 1989: lanĉis ĝin la franca ensemblo Kaoma kaj la sukceso estis enorma (kvin milionoj da diskoj venditaj), malgraŭ kelkaj polemikoj pri paŭsaĵo de melodioj, kiuj ŝajnis aparteni al muzika grupo el Bolivio. Fakte oni presumas, ke tia muziko venas el la tradicio de la insuloj de Karibio, ĉefe el la "zouk", muziko karakteriza de tiuj lokoj. La tipa instrumento, kiu akompanas la plenumon de lambada kanto estas la bandonio (vidu la bildon supre).

La vorto "lambado" havas iom obskuran kaj malcertan devenon, pruntitan el la portugala lingvo kaj uzatan en Brazilo: ĝi rilatas al onda movado de klakanta vipo, komparebla kun la skuiĝo de la dancantoj. Historie, ĉi tiu tiel ekscita danco devenas el "Carimbó" enorma afrika tamburo, kies sono estas tre altvoĉa kaj hipnoza.

La Carimbó, kiel danco, atingis Brazilon en la deksesa jarcento: ĝi, pro la influo de "salsa", "merengue" kaj regeo evoluiĝis al la lambado, kiun ni konas hodiaŭ.

Tiu ĉi kunprenema ritma danco neforigeble markis almenaŭ paron de sezonoj, akompanante la someron de junuloj, sed ankaŭ tiun de maturaj homoj. Ĉu ŝatata aŭ ne, la lambado jam eniris en la komunan imagaron, popolajn dancojn kaj tradiciojn de latinamerikaj popoloj.

Vi povas aŭskulti la originalan version de la kanzono "Nova Lambado" per interreto, ĉi tie:

Optimismo kaj sano: praavoj pravis

06/05/2012 17:54

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo



Foje sciencistoj bezonas longan tempon kaj lacigajn esplorojn por atingi sciojn, kiujn observado kaj intuicio de antikvaj homoj jam de longe eltrovis. Ekzemple: niaj praavoj de longe diradis, ke optimismo kaj pozitivaj sentoj bonfaras al sano. En la pasinta monato aprilo 2012, usona revuo Psychological Bulletin (Psikologia Bulteno) publikigis artikolon, kiu konfirmas tiun veraĵon post detala, profunda studo. Estas agrable tamen vidi, ke scienco kaj prudento kune paŝas.

La artikolo fokusas la influon de pozitivaj sentoj je la risko de koraj kaj angiaj malsanoj. Oni traesploris ducent aliajn sciencajn studojn pri tiu sama temo kaj konkludis, ke tiaj sentoj estas klare sanprotektaj. Pozitivaj emocioj, precipe optimismo, montris protektan efikecon kaj eĉ mildigis sanproblemon, se ĉi tiu jam okazis. Optimistoj suferis riskon malpli altan je 50 procentoj, kompare al neoptimistoj. Krom la rekta influo de optimismo al sanstato, oni observis, ke optimistoj kaj feliĉuloj pli ofte havas sanigajn vivstilojn, kio inkluzivas la kutimon praktiki korpekzercojn, bone manĝi kaj bone dormi. Unu el la aŭtoroj de la artikolo, Julia Boehm, substrekis, ke la statistikaj ciferoj indikas, ke optimismo, vivokontenteco, kaj feliĉo rilatas al sanprotekto sendepende de aĝo, socia stato, korpa pezo, tabakfumado kaj aliaj kutimoj. Krome, ŝi emfazis, ke damaĝa influo de negativaj sentoj (deprimiĝo, angoro, kolero) jam de longa tempo estas observitaj, sed unuafoje oni science esploras la influon de la pozitivaj. Kaj ke ĉi tiu studo ne celis la foreston de negativaj pensoj, sed la aktivan ĉeeston de la pozitivaj. Ŝi do konkludas, ke plifortigo de tiaj sentoj per diversaj manieroj estas forte konsilinda por havigo de kora sano.

Montriĝis do, ke niaj praavoj pravis!

Sekve, ni gratulu la iniciatinton de la Esperanta RetRadio, Sinjoron Anton, kiu dekomence starigis kiel normon por niaj sonartikoloj elektadon de ĝenerale agrablaj, bonhumoraj kaj pozitivaj temoj. Tiel, oni atingas ne nur pli fluan kaj naturan uzadon de nia lingvo, sed krome pli da bonfarto por niaj koroj.

Sanon al vi!

<< 32 | 33 | 34 | 35 | 36 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.