Blog

La kubobavaruloj

09/03/2013 16:31

Inter la du landoj troviĝas distanco de 10.000 km kaj krome separas ilin la atlantika oceano. Sed hodiaŭ tio ne plu prezentas barilon por kunfratiĝo kaj muzika kunfandiĝo.

En la jaro 2000 tradicia bavara muzikgrupo "La vilaĝaj muzikantoj" nur volis pasigi siajn feriojn kaj ĝui en Kubo iom da suno, maro kaj trinkaĵoj. Sed jam dum la unua nokto ili iniciatis en la hotela distrejo kun kubaj muzikistoj veran bavaran-kuban muzikan kunvenon.

Ili estis infektitaj de la vivoĝojo kiu sonas el la latinamerikaj ritmoj kaj do kiam ili revenis hejmen al Bavario, ili kombinis Salson kun Polko, Ĉa ĉa ĉaon kun alpolandaj nuptofestaj marŝoj. Ili rapide konstatis ke la ĝojigaj ekzotikaj ritmoj el Kubo bonege kongruas kun bavara bonhumoro kaj la kunligo inter karibaj kaj iom pli pezaj bavaraj ritmoj trafas meze en la koron.

Oni apenaŭ rimarkas ĉu ili kantas en bavara dialekto aŭ hispane. Sed tio ne gravas, ĉar la vivoĝojo kiu ŝprucas el tiu korligiĝo alplanda-sudlanda vere vekas plej agrablajn emociojn. Neĝe kovritaj montoj kunfandiĝas kun neĝe blankaj palmoplaĝoj, kaj  bavaraj dancplankoj fariĝas kubaj dancejoj. Kaj la "nigraj larmoj" kuraĝe gutas laŭ la Bolero-ritmo tra bavara marŝmuzikaĵo kaj ili intime kuniĝas.

Intertempe jam pasis pli ol 10 jaroj dum kiuj la Vilaĝaj Muzikantoj ĉirkaŭ la familio Meixner kaj iliaj muzikistoj evoluis al la kubobavaruloj (Die CuabBoarischen). Ili akiris per la multaj koncertoj en Bavario kaj Aŭstrio konstante kreskantan adeptaron.

La ĉiujaraj vojaĝoj al la dua muzika hejmlando Kubo jam fariĝis tradicio, kelkfoje akompanas ilin tuta aviadilo plena je admirantoj. Ekestis multaj kontaktoj je alta nivelo, kontaktoj al muzikistoj same kiel al ekonomiaj funkciuloj kaj politikistoj. Ili jam plurfoje muzikis en Havano, interalie en la germana ambasadejo.

La lando, la homoj kaj la muziko fariĝis ilia dua hejmlando kaj ili ĝojas ke ili povas kunporti al la koncertoj en Bavario iom da kuba vivosento kaj inverse.

Tiu bavara muzikgrupo do realigas revon de adeptoj de Esperanto: Per la muziko ekestas la sento pri "granda rondo familia".
 

Komputiloj rekonstruas pralingvojn

08/03/2013 16:52

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kiel oni bone scias, lingvoj estas vivantaj estuloj. Ili naskiĝas, vivas kaj mortas. Ĉiutage mortas lingvoj en la tuta mondo. Kaj kun tiuj lingvoj mortas kulturaj valoroj de la homaro, al kiuj oni ne plu povas aliri.

Pro tio, ekzistas fakaj lingvistoj, kiuj dediĉas multajn jarojn da pena laboro por deĉifri mortintajn lingvojn. Per tio ili eltrovas gravajn informojn pri la historio, koncerne kulturon, politikon kaj komercon de antikvaj popoloj. Faka laboro tio estas.
    
La novaĵo estas, ke de nun komputila programo mirinde helpas en tiu laboro. Oni alnomas ĝin “tempomaŝino”, ĉar ĝi faras dum kelkaj tagoj tion, kion persona laboro postulas jarojn. Oni provis la sistemon en Paskinsulo, kaj la programo rekonstruis tiel nomatajn “protolingvojn”, de kiuj devenis lingvoj en Azio, Aŭstralio kaj regionoj en la Paca Oceano.

Esploristoj el Universitato de Kalifornio, en Usono, ellaboris tiun programon kaj publikigis siajn rezultojn: la komputilo sukcesis ripeti la atingojn mane faritajn de lingvistoj kun 85% da kongruo. La programo uzas konceptojn de logiko kaj statistiko por rapide atingi la samajn rezultojn. La esploristoj testis ĝin je pli ol 600 pralingvoj en la menciita regiono, surbaze de jam kolektitaj 140000 vortoj.

Kurioze, ke la programo montras ankaŭ la estontecon de lingvoj. Tio signifas, ke ĝi antaŭvidas la manieron, kiel lingvoj modifiĝos laŭ pasado de la tempo – asertas la esploristoj. La komputila programo baziĝas sur la koncepto, ke lingvoj organiziĝas en maniero simila al “genealogia arbo”, kun reciprokaj influoj de unuj lingvoj al aliaj. Laŭ tiuj “arboj”, protolingvoj estas trunkoj, kaj modernaj lingvoj estas folioj. La proksima paŝo estos rekonstrui per la programo indianajn lingvojn en Nordameriko.

Cetere, ĉu vi scivolas, en kiu lingvo estas skribita la malgranda teksto, kiu supre ilustras ĉi tiun artikolon? Ĝi estas la sanskrita.
 

Vola forto sukcesigas gelernantojn

06/03/2013 16:29

Kiu volas atingi ion, bezonas volan forton. Tamen tiu forto estas limigita. Sed eblas trejnadi disciplinon kaj persiston.

La psikologo Walter Mischels estas fama pro eksperimento. Li prezentis al kvarjaruloj alternativon: Aŭ ili rajtas manĝi dolĉan bakaĵon tuj aŭ ili devis dum certa tempo rezigni pri la tuja manĝado kaj rekompence ricevis duan pecon da kuko. Mirinda rezulto de tiu eksperimento montriĝis nur kelkajn jarojn poste. Kiel gejunuloj tiuj infanoj ricevis pli bonan prijuĝon en la lernejo kiuj kiel etuloj disponis pri sufiĉe da vola forto por prokrasti la konsumadon de dolĉa bakaĵo je 15 longaj minutoj.

Daŭre sukcesa laŭ tio estas tiu kiu estas sufiĉe forta por bridi siajn dezirojn, pensojn kaj emociojn. Sciencistoj nomas tion la kapablon je memregado. La mensaj kapabloj aliflanke ofte estas supertaksataj.

Se lernantoj malsukcesas, la kaŭzo ofte estas manko de persisto kaj laŭcela memregado. Lerni por lernejo premisas vere havi la volon al lernado kaj ne permesi al si ke la atento iru al io alia. Rezisti al la impulso ekzemple ĉiam tuj komenti novaĵojn en socia reto kaj anstataŭe okupiĝi pri matematikaj formuloj, tio postulas altan gradon de vola forto. Ŝajnas ke engaĝitaj gelernantoj posedas ĝin pli ol necese.

La vola forto tamen estas limigita. Tion montras pluraj esploroj. Tiel ekzemple homoj kiuj dum emociplena filmo en televido devas subpremi siajn emociajn reagojn, tiuj la sekvajn taskojn ne tre bone plenumas. Personoj el kontrolgrupoj kiuj rajtas montri siajn emociajn reagojn, estas pli bonaj plenumantoj de postaj taskoj. La konkludo estas: Kiu montris memregadon, tiu poste kondutas pli impulseme kaj kun malpli da disciplino. Do ne estas bona ideo finfine meti ordon al sia ĉambro antaŭ ol solvi komplikajn matematikajn taskojn.

Homoj do bezonas rekreiĝon de la vola forto. La tempo por tio diferencas individue. Principe gravas ne tro postuli de si mem. Al lernantoj kiuj intencas atingi pli bonajn lernejajn rezultojn oni rekomendas meti laŭetapajn celojn kiuj estas plenumeblaj. Kiu ĝis nun eĉ ne sukcesis regule plenumi siajn hejmajn taskojn, tiu apenaŭ sukcesos ĉiutage lerni koncentrite el libroj. Post 45 minutoj verŝajne la vola forto estos elĉerpita.

Aliflanke eblas plialtigi sian volan forton - plej bone per simplaj trejnadaj taskoj dum pluraj semajnoj. Sidi rekte, rezigni pri insultaj vortoj, direkti la komputilan muson per la malpli forta mano: Tiaj ŝajne absurdaj paŝoj tamen estas sencohavaj: Anstataŭigi kutiman agadon per nova postulas memregadon. Je longa vido tio kontribuas al plialtigo de la vola forto. Eksperimento kun aŭstraliaj gestudentoj esperigas: Ju pli longe ili partoprenis en programo pri plialtigo de memregado, des pli racie ili kondutis poste. Ili malpli fumis kaj drinkis, elspezis malpli da mono por spontaneaj aĉetoj, ili nutris sin pli sane, tenis pli bonan ordon, spektis malpli da televido kaj studis pli por la universitato.

Ĉefverkaj filmoj por Esperanto (II)

05/03/2013 16:35

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La franca filmo "Manon des sources" (Manon de la fontoj)

Celante variigi la agadon de nia esperanta klubo per amuzaj kaj lingvoklerigaj renkontiĝoj, francdevena samideanino kaj mi organizis antaŭ kelkaj monatoj la projekciadon de la franca filmo "Jean de Florette ", en la originala lingvo kaj de ni ĝuste tiucele subtitolita en Esperanto. (Mallongan prezentadon de la filmo vi povas spekti ci-tie http://vimeo.com/52924994). Nun sammaniere ni prezentas la daŭrigan filmon "Manon des sources" (Manon de la fontoj). Ni klopodis doni la eblecon al ĉiunivela esperantisto kompreni kiel eble plej multe la dialogojn, per legado de la subtitoloj, sen tro perdi la ĝuadon de la filmo. Tiu-cele, krom antaŭaj klarigoj de la nekutimaj vortoj, ni, dum la rapidaj dialogoj, malrapidigas la filmon ĝis 60 procentoj de la normala rapideco.

La intrigo de la unua filmo "Jean de Florette " disvolviĝas en malgranda vilaĝo en Provenco, suda-orienta Francujo, nelonge post la unua mondmilito. Du lokaj kamparanoj, la maljuna Cezar (nomata Papet) kaj lia nevo Ugolin (nomata Galinette) estas la lastaj membroj de potenca kaj riĉa kamparana dinastio, la familio Soubeyran. Ili komplotas por trompe forpeli Jean, ĝiban eksurbanon, el lia ĵus heredita bieno ĝis kiam li akcidente mortas kaj ili per panpeco alproprigas al si la bienon. La vidvino de la mortinto, eksa operkantistino forlasas la regionon kaj ilia 8-jaraĝa filino Manon restas por vivi ĉe najbarino apud la vilaĝo.   

En la daŭriga filmo "Manon de la fontoj", la rakonto rekomencas 10 jarojn poste, kiam Manon jam estas 18-jaraĝa. Kvankam ŝi klopodis  eviti la kontakton kun la vilaĝanoj, oni scias, ke ŝi estas belega knabino. Papet volas, ke lia nevo Ugolin baldaŭ edziĝu, por ke finfine estu laŭjuraj heredantoj de la grandaj riĉaĵoj de la familio Subeyran. Ĉasante tra la montetoj, hazarde Ugolin vidas Manon nuda, dum ŝi sin banas en flako de pluva akvo. Li fulme kaj freneze enamiĝas al ŝi kaj dum multaj horoj li kaŝe postsekvas kaj spionas ŝin tra la montetoj, dum ŝi paŝtas sian gregon.

Papet eksciinta, ke Ugolin enamiĝis al Manon, varme konsilas al li amindumi ŝin, montrante per belega ĉaskostumo, kiom riĉa li estas. Sed kiam Ugolin deklaras sian amon al Manon, ŝi naŭziĝas, tute ne parolas kaj fuĝas tra la montetoj, vane postsekvita de li. El hazarda konversacio inter du vilaĝanoj, Manon malkovras, ke Papet kaj Ugolin kaŝe ŝtopis la fonton en la bieno de ŝia patro, kaj ke la vilaĝanoj, kiuj sciis pri la fonto tute ne rivelis tion al li. Tio kaŭzis unue multe da suferoj al ŝia patro Jean kaj poste, malrekte, lian morton.

La okazo por venĝi venas, kiam Manon hazarde malkovras en kaŝita kaverno la subteran rivereton, kiu provizas akvon kaj al la fonto de Ugolin kaj al la akvobaseno de la vilaĝo. Ŝi ŝtopas ĝin hermetike tiel kaŭzante teruran subitan mankon de akvo al ĉiuj vilaĝanoj. La pastro, dum sia prediko, aludas al iu krimulo, kiu kulpas pri la dia puno de la sekigado de la fontoj. Okaze de publika kunveno, Manon akuzas Ugolin kaj Papet pri la ŝtopado de la fonto de sia patro antaŭ dek jaroj. Papet maltrankvile klopodas pruvi la senkulpecon sian kaj de sia nevo, sed sin prezentas vida atestanto konfirmante la pravecon de la akuzo. Ugolin publike kaj despere deklaras sian amon al Manon kaj la deziron kompensi sian jaman malbonfaron per geedziĝo. Manon malame kaj indigne forĵetas lian proponon.

Ugolin sin pendumas je arbo, kaj lia memmortigo grave deprimas la maljunan Cesar. Manon helpe de la juna instruisto de la vilaĝo liberigas la subteran rivereton kaj la akvo denove atingas la vilaĝan fontanon ĝuste, kiam la pastro kaj la vilaĝanoj procesie preĝas ĉirkaŭ ĝi. Manon edziniĝas kun la instruisto.  

Delphine, malnova konatulino de Cezar, revenas al la vilaĝo kaj rakontas al li, ke Florette, lia amantino, kiam ili estis junaj, skribis al li, tiam soldato en Afriko, informante, ke li gravedigis ŝin. Li ne respondis, ĉar tia letero neniam atingis lin. Tiam Florette, ne sukcesante aborti, forlasis la vilaĝon kaj edziniĝis al la forĝisto de malproksima vilaĝo. La infano naskiĝis vivanta sed ĝibulo.
Cezar abrupte ekkonscias, ke li mem kaŭzis la morton de sia filo, kaj ke Manon estas lia nepino. Ĝisfunde dispremita, li ne plu volas vivi. Postalasinte leteron, kie li konfesas ĉion al Manon kaj nomas ŝin universala heredanto de la tuta riĉaĵo, Cesar nature dumdorme forpasas.

En la alkroĉita filmeto, vi povas spekti mallongan prezentadon de la filmo "Manon de la fontoj":

http://vimeo.com/60663028 
 

Hispanaj flegistinoj en Germanio

04/03/2013 18:30

Dum Hispanio suferas sub krizo, en Germanio mankas flegistoj: En kliniko en Bavario laboras 17 hispanaj flegistinoj kaj flegistoj. La kandidatigaj interparoloj okazis ankoraŭ en Madrido kaj Seviljo, dum decembro ili ricevis instruadon pri germana lingvo. Intertempe ili ŝanĝas bandaĝojn - kaj esperas pri daŭra okupiĝo.

Maria Ortega nun de 2 monatoj kaj duona troviĝas en Germanio. Hispanion ŝi forlasis por trovi laboron kiel flegistino en kliniko en Bavario. Post unu monato da plentempa kurso pri germana lingvo la laboro en la flegejo komenciĝis kaj aldoniĝis pluraj horoj da lingvokurso. "Ni havas apenaŭ libertempon", diras la 25-jarulino. Ŝiaj gekolegoj el Hispanio konsentas kun ŝi.

Maria Ortega estas unu el 17 hispanaj flegistoj kiuj de kelkaj semajnoj laboras en la reha-kliniko kaj tie ŝanĝas bandaĝojn, lavas pacientojn kaj donas medikamentojn. La 15 junaj virinoj kaj du viroj estis varbitaj en Hispanio por la labori en la bavara kliniko.

Dum en Hispanio krizo plagas la landon kaj tie ĉiu kvara laborulo estas senlabora, en Germanio dum la jaro 2011 3000 laborpostenoj en la flegoservo ne povis esti okupitaj. Ankaŭ la bavara kliniko ne trovis laborforton kaj tial la estro de la kliniko iniciatis varbokampanjon kaj anoncis la laborpostenojn en germana lingvo en hispanaj gazetoj. Li ricevis 120 respondojn de interesuloj.

Kelkajn tagojn poste li flugis al Madrido kaj tie kaj en Seviljo interparolis kun entute 60 flegistoj kaj flegistinoj, plej multaj el ili junaj virinoj. La aferon plifaciligis la fakto ke li flue parolas la hispanan. Li elektis 20 kandidatojn el kiuj poste 3 rezignis.

Dum la tuta decembro Maria kaj la ceteraj 16 gekolegoj devis lerni la germanan. Ekde januaro ili nun laboras 30 horojn en la semajno en la flegejo, al tio aldoniĝas kvarfoje dum la semajno kvar kaj duona horoj da lingvoinstruado. La klinikestro insistas pri deviga partopreno.

Plej gravas por la klinikestro ke la novaj kunlaborantoj integriĝu kaj lernu la germanan. La laborkontraktoj estas ankoraŭ limigitaj je ok monatoj. La daŭra okupiĝo atingeblas nur post sukcesa ekzameno pri la germana lingvo. Post tio la hispanoj ricevos laŭtarifan salajron kiel ekzamenitaj flegistoj, ĝis tiam ilia salajro estas tiu de fleghelpantoj.

Por profundigi la integriĝon ĉiu hispana flegisto ricevas kolegon je la flanko kiu helpas en profesiaj kaj privataj problemoj. Ankaŭ la pacientoj subtenas la hispanajn flegistinojn per malrapida parolado por akceli la interkompreniĝon. Tial la nova internacia kunlaboro jam bonege funkcias. Kompreneble estas malfacile por la junaj homoj vivi for de la hejmlando, sed en Germanio ili trovas bonan perspektivon por la vivo.

Lasera terapio ĉe proaĝa blindeco

03/03/2013 17:22

 

Nova lasera procedo estonte helpu kontraŭbatali la vaste aperantan okulmalsanon AMD.

Ĉiujare milionoj da homoj perdas sian vidkapablon pro la degenero de la makulo de la okulo. Nun ekzistas kaŭzo por esperi ke kuracistoj povus kuraci tiun malsanon per lasero. Studaĵo antaŭ nelonge kompletita kaj ne jam publikigita sonas multpromesanta - kaj enigma. Ĉar la esploristoj ne scias kial la kuracado efikas. Kaj iliaj rezultoj metas demandosignon al la reganta scienca opinio pri la malsano.

La proaĝa degenero de la makulo estas la plej ofta kaŭzo por blindiĝo en la la okcidentaj industriaj ŝtatoj. Ĝi atakas la "macula lutea", tio estas la punkto en la retino kun la plej alta denseco de fotoreceptoroj. Tie ĝi ŝiras gapan truon en la vidareon, la koncernuloj apenaŭ povas legi aŭ rekoni vizaĝojn. Dum la malpli ofta malseka formo de AMD estas bremsebla per medikamentoj, tio por la pli ofta seka formo de AMD ne eblas.

La perdo de vidkapablo plej ofte komenciĝas kun deponaĵoj sub la retino. En normala kazo tiuj amasiĝoj estas forigataj de la ĉeloj de la retina epitelo. Sed kun altiĝanta aĝo la ĉeloj iom post iom perdas tiun kapablon, ili ricevas ĉiam malpli da oksigeno kaj mortas - kune kun la fotoreceptoroj.

Jam dum la 1970-aj jaroj medicinistoj sensukcese provis haltigi la malkonstruan procezon helpe de lasera kuracado. Sed ili uzis tiam altenergiajn laserojn kiuj kaŭzis bruliĝojn sur la retino. Novaj modeloj ofertas tute aliajn eblecojn. En la jaro 2010 aŭstralia okulkuracistino kuracis po unu okulon de 50 volontuloj ĉe kiuj la malsano estis ankoraŭ en komenca stadio.

Plej multaj pacientoj profitis de la kuracado. Kelkaj havis malpli da amasiĝoj sur la retino, aliaj kapablis vidi pli bone kaj denove aliaj montris ambaŭ efikojn. En vidotestoj kelkaj el ili povis identigi diferencojn de lumforto kiujn ili antaŭe ne estis ekkonintaj. La retino regajnis sensokapablon ĝuste ĉe la specife danĝerhavaj punktoj.

Sed kial profitas la jam difektita retino de la traktado per lasero? Teorio diras ke la ĉeloj tiel dense kreskas unu apud la alia ke ili neniam povas resaniĝi. La multaj pinglopikoj de la lasero mortigas unuopajn ĉelojn, rompas la malvastajn faskojn kaj tiel ebligas la kreskadon de novaj ĉeloj.

Sed tio ne povas esti ĉio. Ĉar kvankam la aŭstralianino kuracis nur unu okulon, je ŝia granda surprizo ambaŭ okuloj profitis. Kiel kaŭzon ŝi supozas imunreagon. Por protekti la okulon kontraŭ inflamoj, ĝi situas en normala kazo ekster la radaro de la imunsistemo. Se la lasero nun ŝiras vundojn en la retinon, la imunsistemo aktiviĝas kaj sekve ekkonas la amasiĝojn kiel malamikojn. Teorie tiel eblus ankaŭ vakcino kontraŭ AMD.

Oni volas nun pruvi la supozojn per plua studo. La esperoj estas grandaj.

Kompreni kaj paroli fremdan lingvon

02/03/2013 16:14

Kutime homoj ne libervole lernas fremdan lingvon. Oni aŭ lernas ĝin pro aktuala bezono, ekzemple se oni loĝas dum certa tempo en fremda lando, aŭ oni lernas ĝin en lernejo kie ĝi estas deviga fako. Nur se temas pri dua aŭ tria fremda lingvo en lernejo, tiam lernanto havas certan elekteblecon. Kiam mi ekzemple kiel 14-jarulo ekstudis en la t. n. "Komerca Akademio" kiu estas supra lernejo pri ekonomiaj fakoj, mi povis elekti kiel duan lingvon aŭ la rusan aŭ la francan. Mi tiam decidis lerni la francan, interalie ĉar mi ne ŝatis lerni novan skribon. Por mi ĉiam la parolado de lingvo estis pli interesa kaj tiucele la franca lingvo promesis al mi multe pli ol la rusa.

Tiu decido inter du alternativoj jam bone montras ke motivoj por lernado de fremda lingvo povas esti malsamaj. Unuflanke povas regi la motivo pri kompreno de fremda lingvo. En tiu kazo la legado plej gravas: Oni volas kompreni skribitajn tekstojn. Je la alia flanko staras la motivo pri parolado de fremda lingvo. En tiu kazo la parolado plej gravas: oni volas komprenigi sin parolante.

Estas evidente ke la prilaborado de lingva aktiveco en la homa cerbo okazas en malsamaj partoj de la cerbo depende ĉu temas pri analiza prilaborado - tiu okazas en la maldekstra cerboduono - aŭ ĉu temas pri konstrua prilaborado - tiu okazas  en la dekstra cerboduono. Se oni troviĝas en fremda lando kaj tie konfrontiĝas kun la lingvo de la lando, do la dekstra cerboduono estas aktiva por prilabori la lingvan esprimon. Se oni lernas fremdan lingvon en lernejo, tie temas ĉefe pri analizado de lingvaj strukturoj kaj enhavoj, do tio okazas ĉefe en la maldekstra cerboduono. Sekve post lernado de fremda lingvo en lernejo oni apenaŭ povas diri "Mi parolas tiun lingvon", ĉar la parolkapablo en la fremda lingvo tie estas apenaŭ postulata resp. akcelata.

Kion tio signifas por la lernado de Esperanto? Dank'al la specifaj ecoj de Esperanto la transiro de pasiva kompreno al aktiva parolado estas pli facila: La lingvo estas fonetika kaj logika. Oni povas mem kunmeti vortojn. La sukceso en parolado venas pli frue ol en aliaj lingvoj. Tio signifas ke por bone lerni Esperanton necesas parolekzercoj. Bazo por parolekzercoj estas la aŭdado de la lingvo. Tial oni bezonas multe da materialo por stimuli la aŭskultadon al paroladoj en Esperanto.

Mi ja ne dubas ke ĉe junaj homoj kiuj ŝatas lerni Esperanton, la deziro paroli la lingvon superregas. La gejunuloj ja volas konatiĝi kun junaj homoj el aliaj landoj por ligi personajn kontaktojn. Esperanto kiel "oficiala lingvo" estas tute alia afero kiu estos realigebla nur kiam sufiĉe da homoj en la mondo (aŭ almenaŭ en Eŭropo) vere parolos Esperanton. Postuli oficialan enkondukon de Esperanto sen parola bazo estas vane. Nur parolado kreskigas la lingvon!
 

Ĉimpanzo sorĉas kun nombroj

01/03/2013 17:11

Estas mirinda eksperimento. Nur dum duona sekundo la simio Ai vidas nombrojn de 1 ĝis 9 sur la ekrano. Tiam la ciferoj malaperas kaj la besto montras iliajn poziciojn en ĝusta sinsekvo. Filmeto montras la teston en kiu homo malsukcesus.

Jam la nomo estas programo: Tetsuro Matsuzawa baptis sian ĉimpanzinon je la la nomo "Ai". En la japana tio signifas "amo". La primatesploristo Matsuzawa sentas profundan ligiĝon kun la homparencoj el la afrika ĝangalo. Kaj lia celo estas ke ankaŭ la aliaj homoj montru altan estimon al tiuj bestoj.

Ai estis ankoraŭ juna simieto kiam Matsuzawa ekzorgis pri la ĉimpanzino. Li tiam estis 27-jara kaj troviĝis ankoraŭ  je la komenco de sia scienca kariero. Nun finfine post 30 jaroj da esplorado Matsuzawa atingis sian celon. Li alportis la pruvon ke ĉimpanzoj - almenaŭ rilate al kelkaj el siaj kapabloj - estas ne nur samrangaj al siaj homaj kuzoj, sed eĉ superas ilin.

Oni povus havi la impreson ke Ai enuas kiam ŝi altefike agas. Dum duona sekundo aperas la sinsekvo de la ciferoj 1 ĝis 9 en diversaj pozicioj sur la ekrano antaŭ ŝi. Post tio videblas nur naŭ malgrandaj kvadratoj. Sed per vere ludsimila facileco ŝi altajpas la simbolojn unu post la alia - en precize la ĝusta sinsekvo (vidu la aldonan filmeton).

Antaŭ kelkaj jaroj kiam Matsuzawa prezentis la saman eksperimenton kun la sinsekvo de ciferoj ĝis 7, kelkaj ankoraŭ kredis ke homo post multe da trejnado povus atingi similan rezulton. "Naŭ nombroj tamen estas multe pli malfacilaj ol sep", klarigas la esploristo. "Mi povas certigi al vi ke neniu el vi kapablus tion". Kaj neniu en la aŭditorio de la granda AAAS-konferenco en Bostono kie la japano prezentis siajn rezultojn, pridubis tion.

14 ĉimpanzoj el 3 generacioj grimpas sur la 4-etaĝa trabaro en la ekstera ĉirkaŭbarejo de la universitato en Kjoto. Kaj se al ili plaĉas ili grimpas super multaj irejoj en la laboratorion kie ekranoj kaj esploristoj atendas ilin malantaŭ plasta vitro.

Jam kiam ŝi estis 5-jaraĝa Ai lernis la kolorojn kune kun la koncernaj japanaj ideogramoj. Pli poste aldoniĝis paŝon post paŝo la arabaj ciferoj. Intertempe Ai regas la nombrojn de 1 ĝis 19 - kio estas impresa kapablo, por homo aliflanke estas nur facila ekzerco.

Nekredeman miron provokas aliflanke precipe la pruvo de Matsuzawa ke Ai plenumas memorlaboron kiun homaj testantoj ne kapablis plenumi. Liaj eltrovoj devigos la esploristojn revalorigi la kognajn kapablojn de bestoj. Matsuzawa mem ne konsideras siajn rezultojn tiel mirindaj. Simile kiel hundoj superas la homon koncerne la flarkapablon, la ĉimpanzo superas la homon koncerne memorkapablon.

"Kompreneble eblas nun demandi kial la homo perdis tiun kapablon dum sia evolucio", opinias Matsuzawa. Sed por li pli gravas aliaj demandoj: "Kiun utilon alportus entute tia memorkapablo? Kiun avantaĝon ni havus el tio?"

Matsuzawa supozas ke eblas facile supertaksi la utilon de alta memorkapablo. Eble tio ne estus tre taŭga por homo. La japana esploristo kredas ke la evolucio dum la homiĝa procezo foroferis parton de la memorkapablo por disvolvi aliajn kognajn kapablojn.

Ĉar tro granda memoro povus eĉ esti malhelpo por pli profunda kompreno de la mondo. "En nia pensado ekzistas estonteco kaj pasinteco", diras Matsuzawa. "La ĉimpanzoj aliflanke vivas en la ĉi tiea loko kaj en la nuntempo".

Montbicikli en la plej malalta loko en la mondo

28/02/2013 15:58

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La Morta Maro (hebree  ים המלח [Jam HaMelaĥ] = "Sala maro"; arabe بحر الميّت  [Baĥr el-Majet] aŭ بحر لوط  [Baĥr Lot] = "Maro de la Morto" aŭ "Maro de Lot") estas lago, kiun nutras la rivero Jordano.


Ĝi estas sala lago sen elfluantoj ĉ. 1.020 km2 granda kaj situas en la jordana malaltebenaĵo, t.e. la jordana kavego, kiu estas la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m. sub marnivelo; en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ -400 m. Tial tiu ĉi areo estas la plej profunda tersurfaco, kiun oni povas atingi ĉielvolbe. La fundo de la lago mem situas 794 m. sub marnivelo.

Sudokcidente de la Morta Maro troviĝas tri eroziaj krateroj, kiuj
konstituas tute specialan naturan fenomenon. La plej proksima al la Morta Maro, nomata "La Malgranda Kratero" estas 7 km. longa, 5 km. larĝa kaj profunda averaĝe 450 m. Ĝuste el tiu kratero ni komencis nian dutagan ekskurson per montbiciklo.

La iniciato de tia ekskurso venis el kelkaj kibucoj kaj moŝavoj (t.e.  kooperativaj agrikulturaj loĝlokoj) el la nordo de la dezerto de Negevo por memorigi la forpasintan junan edzinon de ilia komunuma kuracisto. Ĉar mi estas lia familia amiko oni varmege invitis min partopreni. Tamen mi havis ne malmultajn dubojn pri mia kapablo elteni tian malfacilan ekskurson. Unue, ekde kiam, antaŭ kelkaj jaroj, mi emeritiĝis kaj forlasis la dezerton por loĝi en la centro de Israelo, mi ne plu biciklas ekstervoje. Due, mia montbiciklo ŝajnas vere antaŭdiluva kompare kun la modernaj teknologiaj bicikloj. Laste sed ne balaste, mi estis minimume 15 jarojn pli maljuna ol la aliaj 30 partoprenantoj. Nu bone, "à la guerre comme à la guerre!".
 
Nia bazo estis en la karavanejo "Fatamorgano" de la moŝavo Neot Hakikar apud la suda pinto de la Morta Maro. Tie ni kune manĝis kaj dormis en komunaj tendoj. La unua tago ni biciklis 48 km. tra la Malgranda Kratero, kanjonoj kaj transpasoj. Kompreneble la multaj
supreniroj estis, por miaj gamboj kaj por mia ne tiom taŭga montbiciklo, vera defio sed laŭnecese mi senhonte kaj vigle laŭiris piede la krutajn suprenirojn. Surprize, ankaŭ la plejparto de la aliaj partoprenantoj ne progresis tiom pli rapide ol mi. Tiel mi povis trankvile ĝui la dezertajn vidindaĵojn, pri kiuj mi vere havas nostalgion en mia nuna urba vivo, kaj plezure babili kun la apudaj gekunrajdantoj.

La duan tagon, mi kaj mia malnova montbiciklo vere neantaŭvidite venĝis niaflanke al la plej modernaj (kaj tre multekostaj) modeloj de montbicikloj. La itinero de 52 km. serpentis tra la fundo de du mallarĝaj kanjonoj, kie kelkajn tagojn antaŭe fluis torento. Do, kvankam la irvojo estis preskaŭ ebena, oni devis alfronti koton, sablaĵojn kaj gruzon. La modernaj hidraŭlikaj diskobremsoj blokiĝis  pro la rapida amasiĝo de koto, tiel, ke la radoj ne plu povis turniĝi kaj la rajdantoj estis devigitaj ĉiumomente halti por iamaniere forpreni la koton. La sama koto tute ne ĝenis miajn tradiciajn suprajn gumajn bremsojn, ĉar ĝi falis ne blokante la radojn. Eĉ tra sabloj kaj gruzoj la konduto de mia biciklo kaj, kompreneble, mia rajdado estis sufiĉe dignaj.

Se krome oni aldonas la fakton, ke mi havis la eblecon publike kaj trafe reklami Esperanton, sendube eblas konkludi, ke malgraŭ la lacigaj klopodoj, la rezultoj de la ekskurso estis vere kontentigaj.
 

'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo

27/02/2013 15:56

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis  sonartikolon pri la utileco de “Fejsbuko” por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ “amikiĝas”. Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta.
    
Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu “Fejsbuko”  estas bonfara ankaŭ al individuoj?
    
Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori  tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu retejo je la kogna  funkciado de maljunaj homoj. Por tio, ili dividis dekojn da homoj pli ol 68-jaraj en tri grupojn. La unua grupo trejniĝis por uzi la retejon, akcepti amikojn (kiuj partoprenis la saman esploron) kaj almeti ĉiutage po unu publikaĵo en ĝin; la dua grupo lernis verki taglibron per po kvin frazoj ĉiutage, sen socia interkontaktado; la tria grupo ne uzis la retejon, sed ricevis la informon, ke ili atendas trejniĝon.
    
Ĉiuj volontuloj respondis demandaron antaŭ la komenco de la esploro, por ke oni taksu ilian gradon de soleco, socia apogo kaj kognaj kapabloj. Post ok semajnoj da “Fejsbuka” uzado, ili denove submetiĝis al testo. La homoj en la unua grupo prezentis proksimume 25 % da pliboniĝo en sia kogna kapablo, kompare kun la unua testo. La partoprenintoj en la dua kaj tria grupoj  ne montris ian ajn progreson.
    
La esploristoj opinias, ke unu sola tia studaĵo ne sufiĉas por plena konkludo. Oni devas ripeti kaj eĉ plivastigi ĝin. Tamen, la dinamika funkciado de “Fejsbuko” ja probable forte stimulas la cerbon. Persona kontaktado kun homoj kaj novaj, ĉiumomentaj informoj postulas atenton kaj koncentriĝon, kiuj certe bonfaras al la cerbo, kvazaŭ “gimnastiko”. Ili verŝajne funkcias eĉ pli bone ol videoludoj, kiujn oni uzas por la sama cerbostimula celo, eble pro   emocia influo de amikiĝoj en la retejo.
    
Se oni pensas pri kontaktado inter Esperantistoj, tiam certe amikeco ricevas apartan signifon, en “Fejsbuko” kaj en aliaj similaj retservoj.
 

<< 2 | 3 | 4 | 5 | 6 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.