Blog

Biblioteko de Coimbra celebras sian 500-jariĝon

28/03/2013 16:04

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ 500 jaroj, tuj post kiam Brazilo estis trovita de portugalaj ŝipveturantoj, jam ekzistis la fama biblioteko de la portugala urbo Coimbra. La pasintan monaton februaro 2013, la loka universitato digne celebris la 500-jariĝon de sia biblioteko. Plurmonataj kultureventoj programiĝis por tiu festa  okazo. Protokolo datita de  februaro 1513, kiam la universitato ankoraŭ funkciis en la ĉefurbo Lisbono, atestas pri ĝia fondiĝo. En siaj sep etaĝoj, la sidejo enhavas la centran dokumentaron de la portugallingva mondo. La rektoro João Gabriel Silva informas, ke la universitato de Coimbra estas tiu, kiu akceptas plej multajn brazilajn studentojn, en la mondo – en kelkaj jaroj preskaŭ du mil brazilanojn.

“Ĝi estas  lulilo kaj vartejo de la portugala lingvo” , li diris. Ĝi enhavas 1,5 milionojn da libroj sur 28 kilometroj da bretoj. Unu el la celoj de la universitato kaj de ĝia biblioteko estas firmigi la kulturan valoron de la portugala lingvo kaj alproksimigi la popolojn, kiuj ĝin parolas en Portugalujo, Brazilo, Angolo, Mozambiko, Gvineo-Bisaŭo, Sao-Tomeo kaj Principeo, Orienta Timoro, Kaboverda Respubliko. La akumuliĝinta materialo rajtigas, ke tiu universitato, kun sia biblioteko, staru inter la plej gravaj en la mondo. Fakte, la universitato de Coimbra ekzistas ekde la 13-a jarcento, komence en Lisbono. En la jaro  1537 ĝi definitive translokiĝis al la norda urbo.


En Coimbra studis gravaj figuroj de la brazila historio. José Bonifácio de Andrada e Silva, la tiel nomata “patriarko” de sendependiĝo de Brazilo, estis unu el ili, en la 18-a jarcento. Lastatempe, prezidentoj Lula da Silva kaj Fernando Henrique Cardoso akceptis la titolon “honora profesoro”. La saman omaĝon ricevis Xanana Gusmão, eksprezidento en Orienta Timoro. Agostinho Neto, la unua prezidento de Angolo, studis medicinon en Coimbra.

La urbo Coimbra fakte allogas turistojn el la tuta mondo, kaj ne nur pro sia universitato , arkitekturo kaj belaj naturaj parkoj. Granda kvanto da studentoj kaj  muzika tradicio faras ĝin bolanta kultejo de la mondkonata portugala tipa kanzonstilo “fado”.(Pri “fado” la Esperanta Retradio jam pritraktis antaŭ kelkaj monatoj.) Festivaloj, festoj kaj paradoj  konstante trakuras la stratojn kaj spektaklejojn. La dolĉa, korvarma  spirito de portugaloj trovas tie sian idealan hejmon. Koran saluton al niaj portugalaj gefratoj!
 

Iele-trapele tra la Esperanta Frazeologio

27/03/2013 14:49

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiaĵoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, eseon pri "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler, aĉetitan jam antaŭ kelkaj jaroj kaj trafoliumis ĝin.

Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan: "Ne krokodilu!" (t.e. "Ne parolu en nacia lingvo!") kaj aliajn. Sed por iom orde pritrakti la aferon necesas difini du ŝlosilajn terminojn:

–  Frazeologio: Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto.
–  Frazeologiaĵo: Esprimo fiksita kaj apartenanta al frazeologio.

En natura lingvo, frazeologio longtempe evoluiĝis  kune kun la lingvo mem, do ne surprizas la fakto, ke ĝi estas tiom vasta. En Esperanto, la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe, se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en aliaj mondopartoj. Malgraŭ tio evidentiĝas, ke ankaŭ Esperanto, jam dekomence naskis kelkajn proprajn frazeologiaĵojn. Sed ili estas malmultaj kaj tial oni adoptis aliajn tre esprimplenajn tradukitajn el naciaj lingvoj.

Ĝenerale oni povus aserti, ke lingvo sen spicaj dirmanieroj pli similas kodon, ol lingvon kaj teksto balaste tro preciza kaj senfantazia fariĝas iom teda.   

Unu el la bazaj karakteraĵoj de la frazeologiaĵoj estas la  nederivebleco de la signifo de tutesprimo el la signifoj de ties elementoj. En la frazo "Vi faras el muŝo elefanton", ĝia signifo "troigi" ne rekte rezultas el la signifoj de la vortoj "muŝo" kaj "elefanto". En tiu situacio okazas, ke lingvolernanto ne komprenas la intencitan enhavon de kompleksa esprimo. Fakte, per tiu ĉi unika karakteraĵo homaj lingvoj distingiĝas de la vere artefaritaj lingvoj –  tiuj uzataj por programi komputilojn kiel ekz. Cobol, Fortran.

Universalan kaj kutiman aron da frazeologiaĵoj en ĉiu lingvo konstituas la proverboj. Ankaŭ en Esperanto sufiĉe frue aperis kolekto da proverboj. Ĝuste L.L.Zamenhof mem aranĝis ĝin sub la  titolo "Proverbaro Esperanta" laŭ la verko "Frazeologio rusa-pola-franca-germana" de sia patro Marko Zamenhof. Ĝi aperis en 1910,  enhavas 2630 proverbojn kaj hodiaŭ estas tre trafe konsultebla  rete. Kiel antaŭparolon en la kolekto, L.L.Zamenhof uzis la tradukon de tiu aperinta en la verko de sia patro. Ĝi tekstas jene: «Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.»
 
Foje okazas, ke dirmaniero estas tre strikte ligita al specifa loka kulturo kaj vivmaniero (aparte el la pasinteco) kaj el ĝia laŭvorta traduko al Esperanto, sen klarigoj, oni ne povas kapti ĝian signifon. Jen ekzemple mia kreado de nezamenhofa proverbo, kiu klare montras tion. Temas pri preskaŭ laŭvorta traduko de israela dirmaniero kaj tekstas: "Bovinon post bovino ĝis la sopirita fino", kiu celas admoni, ke "per pacienco oni atingas la deziratan celon". Nu, kiel rilatas la bovinoj al la afero?

Ĝis la eltrovo de aŭtomata melkaparato, melki dufoje tage gregon da bovinoj estis terure laciga kaj longdaŭra laboro farenda tre pacience, bovinon post bovino, ĝis ĝia feliĉiga kompletigo.
 

La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn

26/03/2013 15:43

Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide. Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo.

Estas mirinda fenomeno: Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias.

La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn kiel lingvo kaj atento. Tamen tie la bruimpulsoj de aliaj parolantoj ne plu estis mezureblaj.

"Ni ne disponas pri ebleco fermi niajn orelojn. Ĉiuj bruoj estas prezentataj al la cerbo - almenaŭ kiel sensa signalo", klarigis Charles Schroeder de la Columbia universitato en Novjorko, kiu estas unu el la aŭtoroj de la studaĵo. "Ekzistas tamen cerbaj areoj en kiuj prezentiĝas nur elektitaj segmentoj de paroladoj - ignorataj konversacioj evidente estas forŝaltitaj". La rezulto estas ke oni perceptas aliajn parolantojn apenaŭ ĝis tute ne , se oni koncentriĝas pri unuopa persono.

Por la studaĵo la esploristoj uzis la registraĵojn de cerba elektra kurento de ses pacientoj kun epilepsio tra periodo de unu ĝis kvar semajnoj. La cerbaj aktivecoj de partoprenantoj en la aĝo de 21 ĝis 45 jaroj ja ankaŭ sen tio kutime estis protokolataj - ĉefe por lokigi la cerbajn areojn kiuj respondecas por la epilepsiaj atakoj.

La usonaj esploristoj esperas ke iliaj rezultoj povos esti utilaj iam por homoj kiuj suferas pri la sindromo de hiperaktiveco kun samtempa manko de atento aŭ homoj kiuj estas trafitaj de aŭtismo.

Eblas aldoni ke la problemo de ĝena bruo en konversacio estas aparte granda se oni parolas en fremda lingvo resp. devas aŭdi ĝin en loko kun multe da bruo. Se oni estas laca tio apenaŭ eblas ĉar la fortostreĉo por tiu interpreta laboro por la cerbo estas grandega. Jam mallaŭta fona muziko povas negative influi la komprenkapablon eĉ se temas pri filmo en la propra lingvo. Des pli tio validas por fremdlingva konversacio kun ĝenanta bruo ĉirkaŭe.

 

Dimanĉa promeno en Rewa

25/03/2013 13:15

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kiel vi scias, mi havas la bonŝancon kaj la feliĉon loĝi apud la marbordo de Baltiko. Tie ĉi ne estas tro varme eĉ somere, ĉar la plensunaj tagoj ne estas tro multaj kaj ne ĉiam estas la ebleco sunbruniĝi apud aŭ naĝi en la maro. Oni povas tamen havi tre multe da ĝuo pro la ebleco promeni kaj spiri per la ĉeakva aero kaj nelaste admiri belegajn bildojn de la maro, kies aspekto varias kune kun la ŝanĝiĝanta jarsezono.

Ĝuste hodiaŭ kune kun mia edzino ĉirkaŭtagmeze mi kiel ĉiam kun plezuro vizitis nian tre ŝatatan lokon, kies nomo estas Rewa. La temperaturo estis atinganta ĝis 2-3 celsiaj gradoj kaj la vento ne estis tro sentebla kaj ni komencis nian laŭvican promenon. Ĉie kuŝis neĝo kaj la suno traiganta helgrizajn nubtavolojn estis tiom intensa, ke ne estis facile rigardi la ĉirkaŭantan nin mondon. Ne havante okulvitrojn, kiuj protektas kontraŭ la sunradioj, ni devis iri kun duondormitaj okuloj, kiuj larmis pro la lumo. Kun granda peno mi faris fotojn per mia poŝtelefono, kies ekrano permesis vidi preskaŭ nenion. Kaptinte la lokon, kiun mi volis foti, mi premis la butonon de la aparato ne estante certa, ke la rezulto estos sukcesa.



Tamen bonvolu rigardi la unuan el miaj kaptoj (ĉi-supre), kiu memorigas kvazaŭ lunan pejzaĝon, dum ni troviĝas ĉe la maro, kies surfacon kovras tavoloj de galcio kaj neĝo. Ĝi estas prilumita de la sunradioj eliĝantaj el ekster nuboj, tamen la frosta aero estas tre klara, kio elvokas la kontraston inter la maro kaj la ĉielo. Fakte oni povas diri, ke la maro lumas.


Kaj la alia fotokapto. Ĝi bildigas lignajn fostojn, kiuj normale staras en akvo, kaj nun kvazaŭ elstaras de sub la glacio, kaj de unu flanko estas kovritaj per glacineĝo. La fostoj estas fakte postrestaĵo de iu kajo, kie fiŝkaptistoj iam ŝnurfiksis siajn boatojn. Mi fotis ilin, ĉar plaĉis al mi la nekutima aspekto de tiu ĉi loko, kiu memorigas kvazaŭ mardormadon, aŭ eĉ ĝian morton.
.


Ke ne ĉio tamen mortis aŭ dormas, kaj ke ie tie sub la glacio estas akvo, montras la sekva bildo.
Ni vidas ĝuste la enfluon de rivereto, kiu pro sia konstanta fluo malsubiĝas al la reganta ĉirkaŭe malvarmeco. La fluanta akvo alportas iom da vivo kaj varmo de ekstere, farante al si vojon sub la glacitavolon. La rivereto tamen estas tro malgranda por efike kontraŭstari la froston kaj ni devas ĝisatendi la varmon de la printempo.



Kaj jen kiel aspektas vintre la bordo surkreskita de flaveskaj herboj, bruneskaj arbustoj kaj (iom pli malproksime) de la preskaŭ flava kano. Mi devas konfesi, ke la bildo de la „dormantaj” vintre plantoj posedas multe da ĉarmo kaj iom da artvaloro.



Unu el allogaĵoj de vintro, precipe por infanoj, estas la okazo formi la neĝhomon. Jen la renkontita de ni figuro, kies kapo iom memorigas dinosaŭron. Ĉeokaze mi volus klarigi, ke ne ĉiu speco de neĝo taŭgas por formi. Ĝi devas esti sufiĉe malseka kaj do iom glueca, kio (kiel vi vidas) ĝuste plenumiĝis.


La vetero dum nia duonhora promeno ĉiam ŝanĝiĝadis. Dum kelka tempo bele neĝis. Mi skribas „bele”, ĉar imagu, ke vi rigardas la bluan ĉielon, de kiu malvigle ŝutetas molaj flokoj de blanka lanugo. Mia lasta foto montras la momenton, kiam parto de la ĉielo malkovriĝis el malantaŭ nuboj videblaj malproksime kaj dekstre. Ni povas rimarki, ke la suno prilumis parton de la horizonto kaj aperis pro tio bone videbla blanka linio.

Estis vere agrabla tempo, kiun ni povis pasigi proksime de nia domo kaj tuj poste reveni hejmen por trinki varman teon. Cetere mia edzino tiam komencis finprepari la tagmanĝon, kies parton mi faris kune kun ŝi. Mi do povis trankvile eksidi super la klavaro de mia komputilo kaj skribi por vi la sonraportaĵon kun la fotoj, kiujn mi kun plezuro prezentas.


 

Aŭstraj universitatoj varbas pri studentoj el Brazilo

24/03/2013 16:48

Disponeblas 650 stipendioj por gestudentoj el Brazilo por studi ĉe universitatoj en Aŭstrio. Por aŭstroj la esplorado kaj studado en Brazilo aliflanke fariĝos pli facila.

Oni vidas la ĝojon en la vizaĝo de profesorino Fatima Ferreira. Ŝi okupiĝas pri imunologio en la universitato de Salzburgo. Tie ŝi estas unu el pli ol 200 brazilanoj kiuj studas kaj laboras ĉe aŭstraj universitatoj kaj baldaŭ laŭplane fariĝos pli da ili. La aŭstra ministro pri sciencoj ĵus subskribis en Braziljo kadran interkonsenton per kiu Aŭstrio aliĝas al la brazila programo "Scienco sen limoj" (Ciência sem Fronteiras).

Surbaze de tio oni antaŭvidas 650 stipendiojn por brazilaj studentoj ĉe aŭstraj universitatoj. Je la alia  flanko ankaŭ por aŭstroj la studado kaj esplorado fariĝos pli facila en la plej granda lando de Sudameriko. "Scienco neniam konis landlimojn. Oni devas elimini tiujn limojn ankaŭ en la kapoj kaj instigi precipe junajn homojn al pli da moviĝemo", diris la ministro en Braziljo.

La universitato de Salzburgo ekzemple ŝatas kunlabori kun brazilaj universitatoj - oni volas ligi rilatojn al la Stefan-Zweig -centro en Petrópolis, la urbo en kiu mortis la fama verkisto Stefan Zweig. Fatima Ferreira mem dum la venontaj tri someroj laboros kiel "vizitanta sciencisto" ĉe la universitato de Bahía en Salvadoro - kaj en kontraŭa direkto venos tri brazilaj doktorandoj al Salzburgo. Kune oni volas disvolvi vakcinon kontraŭ alergio al la tropika dompolva akaro - surbaze de teknologioj kiuj eltroviĝis en Salzburgo.

Ankaŭ la minadfaka universitato de Leoben prepariĝas por akcepti entute 400 brazilajn gestudentojn. Jam nun apenaŭ 500 el la 3500 gestudentoj tie devenas el eksterlando kaj oni intencas duobligi tiun nombron dum la venontaj jaroj. Tiel oni volas levi la sciencan nivelon per pli da internaciaj partneroj en la esplorado. Temas precipe pri Brazilo kaj Ĉilio, landoj kiuj disponas pri grandaj rezervoj je krudaj materialoj kaj pri scioj kaj spertoj en la produktado de tiaj materialoj.

Por vivigi la novan interkonsenton kun Brazilo, ambaŭ universitatoj prezentos dum aŭtuno siajn elstaraĵojn en pluraj brazilaj universitatoj. Kaj ankaŭ jam nun la aŭstraj delegitoj trovis malfermitajn brakojn en Brazilo - ĉar en la lando regas akuta manko de bone kleriĝintaj sciencistoj.
 

Kiu estas socie inteligenta?

23/03/2013 16:54

Kunsenti kun aliaj, kompreni kaj manipuli ilin: Tiuj kapabloj validas ĝenerale kiel karakterizaj por socia inteligenteco. Sed nur antaŭ iom da tempo psikologoj sukcesis pli precize difini tiun popularan nocion. Kaj jen: Saĝa socia konduto al aliaj nur malmulte interrilatas kun la ĝenerala inteligenteco. Kaj ĝi estas eĉ lernebla.

Koni teorie interhomajn normojn kaj kondutformojn, tio havas nur malmultan komunon kun iliaj praktikaj realigoj. Ofte ekzemple homoj kun sociopatia sinteno konas la regulojn tre precize - tamen malgraŭ tio ili ne obeas ilin. Socia inteligenteco pruviĝas pli en konkreta apliko. Tion substrekas esploristoj pri inteligenteco kiel la psikologo Hans-Martin Süß.

Lia esplorista grupo ĉe la universitato de Magdeburgo disvolvis tiucele ampleksan teston. Tiu procedo ekzamenas surbaze de sinsekvoj de bildoj, sonoj kaj filmoj la individuan kapablon percepti sociajn signalojn, kompreni kaj memorteni ilin. Plej interesas ĉe tio emociaj vizaĝaj esprimoj, nuancoj de la voĉo aŭ ankaŭ la signifo de gestoj kaj parolmaniero.

Testserioj ĉe pli ol 300 testpersonoj montris ke bonegaj kapabloj en tiu kampo estas relative sendependaj de la ĝenerala inteligenteco. Kaj la percepto kaj la kompreno de sociaj informoj havas evidente komunan bazon, kiel montris la analizo de la datumoj.

La radikoj de la homa kapablo pri empatio estas de kelkaj jaroj ĝisfunde esplorataj. Spegulaj neŭronoj en la cerbo supozeble ebligas al ni konkludi la intencojn de aliaj per interna simulado. Ankaŭ ege rapide kondukantaj ŝraŭbformaj ĉeloj en la cerbo estas suspektataj plifaciligi la socian agadon - necesas ja prilabori grandajn kvantojn da informoj. Kion sentas kaj intencas la alia persono? - Respondi tiajn demandojn ene de sekundoj kaj agi laŭe, tio igas homojn socie inteligentaj.

Ĉio tio estas - ene de certaj limoj - ankaŭ ekzercebla. La "grupan trejnadon de sociaj kapabloj" ekzemple aplikas psikoterapiistoj tre sukcese ĉe socie timemaj kaj hezitemaj homoj en lecionoj por diri "ne" aŭ ĉe memkritikaj situacioj kiel sin prezenti en publika prelego, koncernatoj lernas aliri fremdajn homojn pli konscie.

Socia inteligenteco gravas ankaŭ inter E-parolantoj. Precipe se homoj ne povas paroli vidalvide sed nur diskutas skribe en forumoj, tiam certaj mekanismoj kiuj en rekta persona komunikado malhelpas malbonan konduton, ne funkcias. Oni tie povas kaŝi sin kaj tiel estas pli facile konduti malĝentile. Precipe en komunumo kiu konsistas nur el malmultaj personoj jam unuopa malĝentilulo povas detrui la klimaton. Tia homo ĝenerale povas esti tre inteligenta, sed mankas la socia inteligenteco. Ni do kune klopodu kunagi harmonie.
 

 

Muzikteatro en Linz

22/03/2013 17:09

En Aŭstrio du grandaj urboj situas ĉe la "blua" Danubo. Plej konata estas Vieno kaj la dua estas Linz kie la Danubo kvazaŭ trafluas la urbocentron. Post la dua mondmilito Linz enorme kreskis ĉar la nova ŝtalindustrio altiris multajn fortojn de kreskado kaj iom post iom tiu forteco ankaŭ montriĝis en la kultura vivo de la urbo. En la jaro 2009 Linz fariĝis eĉ Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

Rilate al teatro en Linz tute en la centro estas la "Landa Teatro" kun pluraj scenejaj domoj. Por muzikaj teatraĵoj servis ĝis nun la tiel nomata "Granda Domo", sed tiu domo jam delonge ne plu sufiĉas. Oni bezonas domon kiu ofertas pli grandan kapaciton. Tial jam de jardekoj ekzistas planoj konstrui novan muzikteatron (operejon oni ne nomas ĝin, ĉar la opero hodiaŭ estas nur unu el pluraj formoj de muzikteatro).

Unu el tiuj planoj antaŭvidis la konstruadon de teatro en monto (la t. n. "Kastela Monto" en Linz), sed en plebiscito la popolo malakceptis tiun planon. Oni do serĉis novan lokon kaj trovis ĝin en placo proksime al la stacidomo. En la jaro 2008 oni komencis konstrui la novan muzikteatron laŭ la planoj de la brita arkitekto Terry Pawson. Nun finfine, la 12-an de aprilo okazos la inaŭguro de la nova muzikteatro kaj prezentiĝos opero de Philipp Glass. La 19-an de majo ankaŭ mia edzino kaj mi tie spektos operedon de Jacques Offenbach: "Pariza Vivo".

Verŝajne la lastan fojon ni spektis operon en la malnova "Granda Domo". La 12-an de marto ni havis la okazon ĝui la operon "Don Pasquale". La muzika spektaklo komenciĝis jam je la 11-a horo antaŭtagmeze kaj ĉiuj sidlokoj kostis nur 10 eŭrojn. Pro la malalta prezo kaj la iom nekutima horo la opero altiris multajn gejunulojn. Venis kompletaj lernejaj klasoj. Al tio kontribuis la moderna enscenigo de la ĉiam aktuala verko de la itala komponisto Gaetano Donizetti:

La maljuna senedzina riĉulo Don Pasquale vivas en granda montrezorujo kaj li disponas pri ĉiuj modernaj komunikiloj. Do mesaĝoj ne plu alvenas per leteroj sed alvenas en la telefono aŭ en la komputilo. Kiam konsilanto volas priskribi la ecojn de edzino-kandidatino, li prenas la komputilon en la manon kaj montras la bildon de la junulino al Don Pasquale.

Kaj dum oni laŭŝajne uzis telefonon sur la scenejo, en la publiko telefonoj devis silenti. La ekranoj kiuj dum la prezento de la opero montras la tradukon de la itallingva opera teksto, antaŭ la komenco de la spektaklo montris peton pri elŝalto de la telefonoj por ne ĝeni la ĝuon pri la muziko.

Mi antaŭĝojas pri la ĝuo kiun ofertos la nova muzikteatro kaj mi estas feliĉa ke nia lando Supra Aŭstrio kaj ĝia ĉefurbo Linz tiel bone progresas ekonomie kaj kulture.

Desegne konstrui objektojn en la aero

21/03/2013 16:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ne ĥimerkasteloj sed reale palpeblaj objektoj

 

Ni vivas en tridimensia spaco kaj ĉiu objekto estas tridimensia. Jam de longe, per tekniko nomata stereoskopio, homoj trovis la manieron por krei kaj vidigi bildojn, desegnojn, fotojn kaj filmojn, kiuj donas la iluzion de tridimensio, similan al tiu kreita fare de la duokula vidkapablo de la homa vidsistemo.

Dank' al komputilaj teknikoj, multaj nuntempaj filmoj kaj televidiloj ebligas, helpe de specialaj okulvitroj, tre impresan stereoskopian vidon. "3D" kaj "3-D", ambaŭ mallongigoj por tridimensio, indikas teknologion, kiu fariĝis nuntempe nemalhavebla modo ne nur en la filma kaj televida kampoj.

Sed fakte vera 3D-revolucio komenciĝis per noviga teknologio, kiu ne kreas tridimensiajn bildojn de la realo sed realajn objektojn mem! Unua tia realigo estas la 3D-printilo, kiu presmuldas, tavolon post tavolo, tridimensiajn objektojn. Tia printilo ne uzas tradician inkon sed nombron da aliaj materialoj. Israela entrepreno patentis printilon, kiu muldas objektojn per ĝis 107 "knedeblaj" materialoj samtempe. Vidu ekz. en la supra bildo la maketon de aŭtomobilo produktita fare de tiu 3D-printilo uzante samtempe buntkolorajn, travideblajn kaj gumsimilajn plastojn.

Tiaj materialoj, post ilia ŝprucigado (pensu kiel funkcias normala inkŝpruciga printilo) rapide malmoliĝas kaj permesas la ŝprucigadon de la sekva tavolo tiel konstruante laŭgrade la objekton, tavolon post tavolo. Kompreneble, depende de la grandeco, komplekseco kaj nombro da komponantaj materialoj, la presmuldado povas postuli multajn horojn. Sed imagu: oni povas uzi ĉokoladon kaj produkti dolĉajn ĉarmajn bestetojn por la infanoj.

3D-printiloj surprizas sed des pli surprizas lastatempe prezentita eltrovo: 3D-skribilo. Temas pri skribilo, kiu ebligas "desegni tridimensie", t.e. ne nur skizi sur normala dudimensia folio sed levi la skribilon kaj daŭrigi la desegnon en la aero. Ĝiaj inventistoj emas ĝin difini "tridimensia printilo tenebla enmane". Sed verdire tio ne estas ĝusta difino, ĉar printi tridimensie signifas provizi maŝinon per aro da ciferecaj datumoj detale priskribantaj tridimensian ŝablonon de objekto. Tiam komputila programo utiligante tiujn geometriajn datumojn gvidos la laŭtavolan konstruadon de solida objekto. Male, la 3D-skribilo tute ne celas labori helpe de maŝino sed nur mane. Pensu kiel araneo ŝpinas sian araneaĵon. Tiu ĉi skribilo elmetas plastan fadenon, kiu tuj malmoliĝas ebligante  solidan kreadon de iu ajn formo en la aero. Kiel la 3D-printiloj ankaŭ 3D-skribilo uzas plaston nomatan ABS, uzita interalie por produkti la famegajn LEGO-briketojn. Aparte por la artistoj tiu ĉi skribilo estas rimedo tute nova kaj sugesta. Do oni povas antaŭvidi, ke, kiam ĝi baldaŭ estos vaste surmerkatigita, ĝi furoros ankaŭ ĉe amatoroj kaj infanoj dank' al ĝia facila uzado kaj sufiĉe malalta prezo.    

Se vi deziras pli praktike kompreni kiel la 3D-skribilo funkcias, vi povas spekti la ĉi-sube alkroĉitan filmeton en Esperanto:

http://vimeo.com/62081916
 

La kurioza homa etiketo

20/03/2013 16:31

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

 

Kiam mi estis infano – tio okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, sed  mi bone memoras   –  miaj gepatroj severe admonis min neniam tuŝi la manĝaĵojn rekte per la manoj ĉetable. Tio estus kompleta skandalo! Jen do kial mi miras, legante la rubrikon pri gastronomio en unu el la ĉefaj brazilaj ĵurnaloj.

Laŭ eminentaj gastronomoj, kiuj konstante esploras rafini la arton frandi delikataĵojn, oni nuntempe revivigas antikvan manieron manĝi: rekte per la manoj. Fingre kapti la manĝaĵojn, ili diras, pli profundigas la kontakton kun la englutota materialo. Tiel oni uzas unu plian sentumon krom vidado, flarado kaj gustumado: la palpado.

En dana altnivela restoracio Noma,  ĉefkuiristo antaŭ nelonge proponis manĝon, dum kiu oni uzis forkojn nur post la sesa plado. Por la kvin unuaj, sufiĉis la fingroj. Ankaŭ en Novjorko la brazila ĉefkuiristo Rafael Costa e Silva preparis vespermanĝon, je kiu duono el la pladoj destiniĝis rekte  al tiu manĝomaniero. La sperto estis ĝenerale aprobita. Li klarigas: “Kiam mi prenas ingrediencon, tiam mi sentas ĝian temperaturon, ĝian molecon. Palpado estas grava dum manĝado.” Ankaŭ en orientstilaj restoracioj tiu ideo estas bonvena. Iuj kuiristoj opinias, ke la tradiciajn lignajn stangetojn oni devus anstataŭigi per la fingroj. Post la manĝo, sur la fingroj devas resti malmulte da oleo aŭ amido – se la manĝaĵo estis ĝuste preparita.
Laŭ hindia kuiristo, manĝado rekte per la fingroj signifas simbolan kontakton kun dio de bazaj  elementoj en la naturo, kaj tio postulas koncentriĝon. Ĝi estas kvazaŭ spirita travivaĵo.

Laŭ antropologino, afrikanaj moroj montras, ke rekta kontakto kun la manĝaĵoj tute ne kontraŭas higienon. Aliflanke, ĝi aldonas signifon de pli granda plezuro dum manĝado. Ekzemple, se oni observas etinfanojn, ne eblas ne konstati la ĝuon, kun kiu ili metas siajn manetojn en la teleron. Cetere, temas simple pri antaŭjuĝo: en grandega parto de la mondo (Afriko kaj Oriento), tia maniero manĝi estas tute ordinara kaj kutima.
Kaj ankaŭ en okcidento, la afero ne estas tute fremda. Ĉu vi jam gustumis krevigitan maizon en la kinejo, uzante forkon?
Verŝajne oni devas reformuli la edukadon de infanoj en okcidento, koncerne manĝomorojn.
 

Junulo kontraŭbatalas kanceron

19/03/2013 18:54

En februaro mi duan fojon vizitis klubkunvenon de la E-klubo en Prago. Mi tie parolis pri la signifo de komputiloj kaj de la interreto por Esperanto. La kaŭzo por elekti tiun temon estis la skeptiko kiun dum mia unua vizito montris esperantistoj rilate al la neceso akcepti la interreton kiel novan revolucian rimedon kiu akcelas la kunlaboron inter homoj el la tuta mondo kaj la eblecon por ĉiu aliri informojn de sia hejma komputilo ie ajn en la mondo.

La interreto trarompas barojn: Homoj povas kunlabori kaj esplori ekster la kutimaj strukturoj. Kaj jen nun mi trovis belan ekzemplon kiu montras kiel juna homo kiu antaŭe tute ne disponis pri iu faka scio sukcesis disvolvi novan rimedon por diagnozi gravan malsanon.

La 16-jara usona junulo Jack Andraka prezentis en prestiĝa konferenco pri ideoj kaj novaj eltrovoj TED en la sudkalifornia urbo Long Beach sian novan diagnozilon kiu servas por pruvi la ĉeeston de la proteino Mesotelino kaj tiel kapablas diagnozi pankreatan kanceron.

Ĝis antaŭ ne tre longa tempo la junulo Jack kiu tute ne havis ideon pri tio kio estas pankreato disvolvis prezindan procedon por la frua diagnozo de kanceraj ĉeloj en la organo. "Per la interreto ĉio eblas", diris al la konferencanoj la junulo kiu antaŭ tri jaroj perdis amikon de la familio pro kancero de pankreato.

Li klarigis ke li serĉis en la interreto informojn pri la kancera malsano. Jack estis ŝokita ke la diagnozo pri kancero de pankreato okazas nur en progresinta stadio de la malsano en kiu jam estas tro malfrue por saniga kuracado.  La ĝis nun disponebla diagnoza testo krome aĝas jam 60 jarojn - "pli ol mia paĉjo" - kaj ankaŭ estas multekosta kaj malpreciza. Laŭ Jack necesis eltrovi el la miloj da proteinoj en la sango de pacientoj kun pankreata kancero tiun proteinon kiu povus liveri fruan indikon pri la malsano.

Dum li enuis en la instruado pri biologio en la lernejo la 16-jarulo legis sub la lerneja tablo fakajn artikolojn kaj tie trovis la solvon kiel pli frue diagnozi pankreatan kanceron. La recepton por la produktado de paperaj teststrioj por pruvi la ĉeeston de la proteino Mesotelino en la sango li nomis "simile simpla" kiel "produktadon de ĉokoladaj kuketoj kiujn mi ŝatas".  Laŭ la junulo Jack Andraka la testo kostas nur 3 usonajn cendojn (kio egalas al du eŭrocendoj), ĝi daŭras nur 3 minutojn kaj promesas liveri celtrafan rezulton je 100 procentoj.

Povas ja esti ke la precizeco de la testo ne atingos ĉiam tiujn 100 procentojn, sed estas klare ke li eltrovis gravan novan rimedon por kontraŭbatali malsanon. Kaj tiu progreso okazis ekster iuj tradiciaj strukturoj sed ĉe juna homo kiu sen esti fakulo okupiĝis pri la temo helpe de la interreto.
 

<< 1 | 2 | 3 | 4 | 5 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.