Artikola dosiero

Fondi entreprenon

05/05/2012 17:49
Kiu intencas entrepreni ion devas unue pensi pri la agado. Kion mi volas entrepreni? Por kiu celo? Por kio kaj kiu servu la entrepreno? Se oni trovis klarecon pri tio, tiam venas la demando pri la rimedoj kaj kapabloj: Ĉu mi disponas pri la necesaj rimedoj kaj kapabloj? Ofte ja mankas rimedoj...

Kiam mankas interparolantoj

04/05/2012 19:59
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Lerni aliajn lingvojn signifas scipovi skribi, legi, aŭskulti kun kompreno kaj paroli. Se mi demandas min, kio estas la plej malfacila elemento dum mia senĉesa lernado, tutcerte mi devas respondi, ke estas ĝi...

Suno feliĉigas printempe

03/05/2012 18:17
Dum printempo nia humoro plisereniĝas, la vestaĵoj fariĝas pli malpezaj kaj disvastiĝas printempaj sentoj. Respondecas por tio la suno. Se la lumo de nia centra stelo atingas la haŭton, elŝutiĝas feliĉohormonoj. Se la tagoj plilongiĝas kaj la temperaturoj plialtiĝas la homoj strebas al la...

Festivalo de harpoj en Rio

02/05/2012 18:39
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Harpo estas unu el la plej belsonaj muzikiloj – kaj, kune kun fluto, ankaŭ unu el la plej antikvaj. Ne nur legendoj, sed gravuraĵoj en Oriento atestas, ke ĝi ekzistas jam de jarmiloj. Oni trovis indikojn pri tio en...

Ree-junuloj por Esperanto

01/05/2012 21:35
La enhavoj de la sonartikoloj pri Esperanto, kiujn Anton aperigis ekde la 27-a de januaro en la Esperanta RetRadio, estas gravaj kaj vere pensigaj. Krome, je la fino de marto aperis en la reta revuo "La Balta Ondo" tiklega artikolo de Dennis Keefe "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al...

Retradio laŭ diskonta principo

30/04/2012 18:16
En Germanio ekzistas de 50 jaroj ĉeno de diskontvendejoj. Tiam la fratoj Theo kaj Karl Albrecht transprenis de siaj gepatroj nutraĵvendejon kaj reorganizis ĝin laŭ nova principo: la diskonto. Tio signifas ke oni limigis la varsortimenton al relative malmultaj artikloj kiuj ankaŭ rilate al...

Ekstreme maldikaj kaj flekseblaj sunĉeloj

29/04/2012 18:34
La ekstreme altaj prezoj por benzino atentigas nin ke ni devas trovi vojon el la dependeco de nafto-produktoj. La uzo de sunenergio estos taŭga alternativo, se oni sukcesos krei efikajn sistemojn de produktado de energio. Sunĉeloj hodiaŭ baziĝas sur la elemento silicio, sed nun oni eltrovis...

Proksima parolado

28/04/2012 19:02
Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto - ĉu en kongreso ĉu en radio - la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon...

Aŭstro supozeble patro de 600 infanoj

27/04/2012 19:04
La transdono de la genetika kodo al laŭeble multaj idoj estas grava principo de la naturo. Tio validas ankaŭ por la homo. Dum virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie ĉiutage generi novan idon. Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni...

Proksimeco sukcesigas

26/04/2012 19:04
Dum ĉe aliaj entreprenoj de modaj vestaĵoj la situacio ne estas ĝojiga, konzerno el la hispana regiono Galicio fine de marto prezentis rekordan bilancon. Temas pri la Inditex-konzerno kies plej konata marko estas "Zara" kiu eĉ en tiu ekonomie tre malfacila monda situacio estas ege...
Items: 341 - 350 of 407
<< 33 | 34 | 35 | 36 | 37 >>